ĈAPITRO II
MERVO KAJ ĜIA POSEDANTO

“JE Jovo!” kriis s-ro Benjamin Scobell. “Hej, Marion!”

        Li rapide turnis la okulojn for de la perspektivo antaŭ la fenestro kaj direktis ilin al sia fratino Marion; el kiu ŝanĝo li ne tiris profiton, ĉar la perspektivo estis ĝojo por la okulo, kio tute ne estis lia fratino Marion.

        Sub la varma matena suno Mervo aspektis kiel eble plej bela. La kampodomo de s-ro Scobell staris apud la supro de la sola monteto kiun la insulo posedis, kaj el la fenestro de la matena salono, kie li ĵus finis la matenmanĝon, li havis seninterrompan perspektivon de valo, urbo, kaj haveno—dumejlan bildon el verda, ora, kaj blanka koloroj, kun la blu-atlasa koloro de la Mezmaro preter la blanka. S-ro Scobell ne kutimis legi poezion, krom la speco kiu reklamis tiujn matenmanĝajn nutraĵojn pri kiuj li interesiĝis; alie li estus eble pensinta pri la Insulo de Floroj en “La Vojaĝo de Maeldune” de Tennyson. Violoj, diantoj, krokusoj, flavaj kaj purpuraj antemoj, lavendo, mirto, kaj rosmareno... ĉiujn enhavis la dumejla perspektivo. La deklivo sub li brulis de la flava flamo de la mimozo. Sed lia naturo ne estis tia, kian eĉ la plej sensignifa floro povus emocii ĝis larmoj. Primolo apud la riverbordo estis por li simpla primolo—aŭ eble ne tiom simpla primolo, kiom bazo por eventuala “Primolina, la Sapo kiu Vere Purigas.”

        Tiu despoto de la priskribita Paradizo estis aĉa vireto; koboldo en Feinlando. Lia staturo estis iom malpli ol la meza; lia korpo estis maldika kaj lia vizaĝo vultura. Li havis avidan buŝon, kurban nazon, fluaĵajn verdajn okulojn, kaj palflavan haŭtkoloron. Nur malofte oni vidis lin sen duonfumita cigaro inter la lipoj. Li kutimis rebruligi ĝin de tempo al tempo, kaj lasi ĝin estingiĝi; kaj kiam li ĝin jam bruligis kaj rebruligis ĝis li ne plu povis teni ĝin, li ĝin anstataŭis per alia el la rezerva provizo kiu elpuŝis sin el lia veŝta poŝo.

        Kiel Benjamin Scobell malkovris la insulon Mervo, tion neniu scias. Ĝi kuŝis ekster la sfero de la ordinara financisto. S-ro Scobell tamen fieris pri la diversflankeco de siaj financoj. Ĉi tiu fiereco lia distingis lin el la senfantaziemaj fiancistoj, kiuj kontentiĝis per ŝtalo, tritiko, kaj aliaj tiaj banalaĵoj. De la tempo kiam li, ankoraŭ junulo en Manchester, metis la fundamentojn al siaj riĉaĵoj per patentita pulvoro por la detruo de blatoj, nenion li rigardis kiel ekster lia sfero. Laŭ financa vidpunkto, li estus povinta alpreni la devizon de Terentio: Nihil Humanum Alienum. Li interesiĝis pri sennombraj projektoj, grandaj kaj malgrandaj. Li estis la potenco malantaŭ unu kompanio, kiu provis, preskaŭ vane, eltiri oron el la montoj de Norda Kimrujo, kaj alia, kiu provis, tute vane, fari la samon el la akvo de la maro. Li posedis modelan kulturejon en la montetoj de Cotswold, kaj ĉiusemajnan ĵurnalon en Aberdeen. Li subtenis patentitajn medikamentojn, nutraĵojn, korkojn, korktirilojn, kaj aliajn elpensaĵojn el ĉiaj specoj, kelkaj profitdonaj, kelkaj ne. Li penetris en Amerikon, kaj forprenis monon el Chicago—lia plej glora triumfo.

        Ĉi tiu multflanka viro falis sur Mervon kiel ŝtono sur la supraĵon de kvieta lageto, superrande pleniĝinte de Moderna Entreprenemo ĝenerale, kaj de speciala Projekto aparte. Antaŭ lia alveno, Mervo estis insulo kie oni revis, malrapidis, kaj prokrastis. En la daŭro de ĝia historio, la sola ago kiu bezonis iom da energio, estis la elpuŝado de lia Moŝto Princo Karlo kaj la kreo de la Respubliko. Kaj tio estis farita kun la minimumo da klopodado. La Princo estis tiam for. Efektive, li estis for jam preskaŭ tri jarojn; la plezuroj de Parizo, Londono, kaj Vieno lin allogis pli ol la vivo inter liaj regatoj. Mervo, meditinte pri la afero dum tiuj tri jaroj, decidis, ke ĝi ne plu bezonas Princon Karlo. Tute kviete, kun neniom el tia bruado, kiun ĝia najbaro, Francujo, trovis necesa sub similaj cirkonstancoj, ĝi forstrekis lian nomon el la salajritularo, kaj deklaris sin Respubliko. La Rojalista partio, gvidata de Generalo Poineau, furioziĝis, sed estis senpova. La armeo, kun cent dekkvin anoj, unuanime aliĝis al la nova reĝimo, kaj tio estis la decida ago. Mervo reendormiĝis. Ĝi ankoraŭ dormis kiam s-ro Scobell ĝin trovis.

        La projekto de la financisto estis malkaŝata la unuan fojon al s-ro d’Orby, la Prezidanto de la Respubliko, granda, korpulenta ŝtatisto kun eĉ pli de la dormema instinkto ol la plimultaj Mervanoj. Li dormis en seĝo ĉe la portiko de sia kampodomo kiam s-ro Scobell lin vizitis, kaj la sekretario de la financisto, ĉeestante la kunvenon kiel interpretisto, devis lin vigle balanci dum plena minuto, antaŭ ol li montris pli klaran signon de vivo ol ronkadon similan al la muĝado de malproksima tondro. Kiam finfine li malfermis la okulojn, li rimarkis la inkuban figuron de s-ro Scobell staranta antaŭ li kaj parolanta. La financisto, senpacienciĝinte, jam komencis paroli kelkajn minutojn antaŭ ol la gravulo vekiĝis.

        “Hej!” diris s-ro Scobell. “Mi havas proponon por fari al vi, sinjoro, kaj mi deziras, ke vi turnu al mi vian tutan atenton. Skuu lin refoje, Crump. Sinjoro, estas multe da mono en mia propono por ni ĉiuj, se vi kaj via bando partoprenos. La monnaie. Ne, tio signifas moneretojn. Kio estas mono, Crump? Argent? Estas argent en ĝi, amiko. Vi komprenas? Malsaĝa idioto! Diru al li franclingve, Crump.”

        S-ro Sekretario Crump tradukis. La Prezidanto palpebrumis, kaj sciigis, ke li estas preta aŭdi pli S-ro Scobell rebruligis sian cigarstumpon, kaj daŭrigis.

        “Mi supozas, ke vi aŭdis pri Monsieur Blanc. Demandu la maljunulon, Crump, ĉu li jam aŭdis pri Monsieur Blanc, la ulo kiu iniciatis la vetludajn tablojn ĉe Monte Carlo.”

        Filtrite tra s-ro Crump, la demando fariĝis komprenebla al la Prezidanto. Li diris, ke li ja aŭdis pri M. Blanc. S-ro Crump kaptis la respondon kaj ĝin ĵetis al s-ro Scobell.

        S-ro Scobell rebruligis sian cigaron.

        “Nu, antaŭ mi klopodas en tiu metio. Ĉi tiun insulon mi vivigos same kiel amiko Blanc vivigis Monte Carlo. Mi legis la tutan historion pri Blanc, kaj mi scias ĝuste kion li faris, kaj kiel li ĝin faris. Antaŭ ol li alvenis, Monte Carlo estis ĝuste la sama nemorta-neviva loketo, kia estas ĉi tiu. La Registaro posedis nur la lastan groŝon, kaj jam komencis demandi, de kie ĝi akiros la manĝon por la venonta dimanĉo, kiam jen venas Blanc, refaldas la manikojn, kaj funkciigas la tablojn. Kaj post tio, la loko neniam ĉesis prosperi. Vi kaj viaj homoj devas okazigi kunvenon kaj voĉdoni al mi vetludan koncesion en ĉi tiu insulo, same kiel oni donis al li. Scobell estas mia mono. Diru al li, Crump.”

        S-ro Crump refoje faris sian devon. Ekbrilo de komprenemo aperis en la dormemaj okuloj de la Prezidanto. Li kapbalancis unu-dufoje. Li parolis multvorte en la Franca lingvo al s-ro Crump, kiu respondis en la sama lingvo.

        “La ideo ŝajne lin allogas, sinjoro,” diris s-ro Crump.

        “Ĝi devus, eĉ se li havus la imagpovon de patelo,” respondis s-ro Scobell. Li komencis rebruligi sian cigaron, sed ekbruliginte sian nazpinton, li rezignacie akceptis sian sorton, kaj forĵetis la restaĵon.

        “Atentu,” li diris, elmordinte la finon de alia cigaro, “la tutan aferon mi ĝisfunde pripensis. Monte Carlo ja ne plenigas la tutan mondon. Ĝi estas bona loketo, sed perfekta ĝi tute ne estas. Unue, ĝi estas monteta. Por atingi la Kazinon, vi bezonas lifton, kaj kiam fino venas al via mono, kaj vi volas prunte deponi vian diamantan pinglon, kie estas la pruntisto? Kilometron malproksime, sur la deklivo de monto. Tio ne estas justa. En mia Kazino pruntisto deĵoros en la konstruaĵo mem, tute apude de la ĉefa enirejo. Jen nur unu el granda amaso de plibonigoj. En mia Kazino oni sentos sin ĉe si. Ĝi estos tiel komforta, ke kiam vi ĉirkaŭrigardos, vi kredos ke vi estas en la propra hejmo; mankos nur la vizaĝo de la patrino. Ne necesas, ke vetludejo aspektu kaj sentiĝu kaj odoru kvazaŭ ĝi estas la legoĉambro de la Brita Muzeo. Komforto, hejmeco, kaj oportuneco—jen mia devizo. Diru al li, Crump.”

        Venis ankoraŭ eksplodo de Franca lingvaĵo de s-ro Crump, kaj poste de s-ro d’Orby, kiu krome penis komprenigi sin per forta gestado. “Kion li diras nun?” demandis s-ro Scobell.

        “Li volas scii——”

        “Ne diru. Lasu min diveni. Li volas scii, kiom li kaj la aliaj somnambuloj profitos el la afero, maljuna pirato li estas. Ĉu tio estas vera?”

        S-ro Crump diris, ke tio estas ĝuste vera.

        “Pri tio li ne maltrankviliĝu,” diris s-ro Scobell. “La propono farita de Blanc al la Princo de Monako estis kvin cent mil frankoj ĉiujare—tio estas, ĉirkaŭ dudek mil funtoj sterlingaj—kaj duono de la gajno kiun akiros la Kazino. Jen ankaŭ mia propono. Vidu kiel tio plaĉas al li, Crump.”

        S-ro Crump esploris.

        “Li diras, ke li ĝoje akceptas, en la nomo de la Respubliko, sinjoro,” li anoncis.

        Por konfirmi la deklaron s-ro d’Orby stariĝis, kaj evitinte la cigaron, kisis s-ron Scobell sur ambaŭ vangoj.

        “Haltu!” kriis la financisto severe, sin liberigante. “Ni lasu la ceremoniojn. Adiaŭ, maljuna amiko. Mi ĝojas, ke la afero aranĝiĝis. Nun mi povas eklabori.”

        Li efektive eklaboris. Laboristoj ŝutiĝis en Mervon, kaj post tre mallonga tempo, apud la haveno leviĝis super la urbo, ĝin ombrante, kaj senvalorigante la palacon de la iama Princo, eĉ sufiĉe imponan domegon, mamuta Kazino el brilanta ŝtono.

        La eksteraĵo estis grandioza, sed estis la interno pri kiu s-ro Scobell aparte fieriĝis. Kaj ne senkaŭze. Efektive, tiu, kiu deziris perdi sian monon, povus perdi ĝin en la plej ravaj cirkonstancoj. S-ro Scobell celis eviti la malgajigan grandiozecon de la konkuranta institucio sur la proksima marbordo. Anstataŭ unu granda salono kun multaj tabloj, ĉe li ĉiu tablo havis propran ĉambron, apartigitan de la proksima ĉambro per faldpordoj, kiuj tralasis nenian sonon. Kaj dum daŭris la konstruado, la vigla menso de s-ro Scobell flugis preter la originalan ideon pri hejma komforto ĝis ankoraŭ pli grandaj elpensitaĵoj. Ĉiu ĉambro estis meblita kaj aranĝita laŭ malsama maniero. Tia individueco etendiĝis eĉ al la vetludestroj. Ekzemple, viro kiu disponis pri sufiĉe da mono povus vagi el la Nederlanda ĉambro, kie, en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de Nederlanda kuirejo, zorgus pri li vetludestroj, vestitaj kiel Nederlandanoj, al la Japana ĉambro, kie lian monon enrastus sufiĉe taŭgaj imitaĵoj de la Samurai. Se restus al li ankoraŭ iom da mono, li estus libera ĝin elspezi sub la aŭspicoj de preskaŭ-Hindoj en la Hinda ĉambro, de gajaj Svisaj kamparanoj en la Svisa ĉambro, aŭ, en ankoraŭ aliaj konvene meblitaj ĉambroj de ruĝĉemizaj orministoj, peltitaj Eskimoj, aŭ malviglaj Hispanoj. Li povus tiam, se li estus viro kiu ne lasas sin venki, kolekti la familiajn juvelojn, kaj iri laŭ la ĉefa vestiblo, akompanate de la muziko de bonega orkestro, ĝis la oficejo de ĝentila pruntisto, kiu scipovas sep lingvojn kvazaŭ ĉiu estas la gepatra, kaj kiu estas preta prunti monon kontraŭ sufiĉa garantio.

        La projekto estis kolosa, sed ĝi suferis pro la manko propra al la plimultaj grandaj aferoj; ĝi moviĝis malrapide. Ke ĝi ja konstante moviĝis, tio estis iom da konsolo por s-ro Scobell. Ĝi sendube progresos pli kaj pli rapide, kun la paso de la tempo, ĝis finfine la Kazino fariĝos neelĉerpebla orminejo. Sed intertempe ĝi funkciis kun malgajno. Tiu estis neevitebla, tamen s-ro Scobell ĉagreniĝis. Li paŝis sur la insulo kaj meditis. Lia menso konstante okupiĝis pri la problemo. Ideoj por prosperigi sian vartaton venis al li en la kapon je ĉiuj horoj—ĉe la manĝo, en la nokto, dum li sin lavis, sin razis, promenis, legis, brosis siajn harojn.

        Kaj nun venis al li ideo dum li staris rigardante al la perspektivo antaŭ la fenestro de la matena salono, aŭskultante distrite al sia fratino Marion, kiu laŭtlegis pecojn de novaĵo el la New York Herald, kaj tiu ideo eltiris el li la ekkrion registritan ĉe la komenco de ĉi tiu ĉapitro.

        “Je Jovo!” li diris. “Legu tion refoje, Marion. Mi havas ideon.”

        F-ino Scobell, enprofundiĝinte en la ĵurnalon, ne atentis. Nur malmultaj homoj divenus, ke ŝi estas la fratino de la financisto. Ŝi malsimilis al li en preskaŭ ĉiu rilato. Li estis malalta, vigla, kaj atakema; ŝi estis alta, malrapidema, kaj sensignifa. Ŝi estis unu el tiuj virinoj, kiujn la Naturo ŝajne kreis kun la celo alligi ilin al iu viro en la stranga situacio de sendependa dependeco, kaj kiuj ne estas imageblaj en aliaj cirkonstancoj. Oni ne atendus vidi f-inon Scobell fari ion ajn alian krom verŝi la kafon al la frato, fliki liajn ŝtrumpetojn, kaj sidi kviete dum li parolas. Tamen estus malvere diri, ke ŝi dependas de li. Ŝi havis memstaran mensan. Kvankam ŝia tuta vivo estis dediĉita al lia komforto, kaj kvankam ŝi lin treege admiris, ŝi tamen ŝajne neniam plene atentis lian konversacion. Ŝi aŭskultis al li preskaŭ same kiel ŝi aŭskultus al bojanta hundeto.

        “Marion!” kriis s-ro Scobell.

        “Kvinkrura kuniklo naskiĝis en Texas,” ŝi anoncis.

        S-ro Scobell malbenis la kvinkruran kuniklon.

        “Lasu viajn kuniklojn. Mi volas aŭdi tiun pecon kiun vi legis antaŭe. La pecon pri la Princo de Monako. Aŭskultu, Marion!”

        “La Princo de Monako, kara? Jes. Li kaptis ankoraŭ fiŝon aŭ ion tian, mi kredas. Jes. Fiŝon kun ‘teleskopaj okuloj,’ tiel diras la ĵurnalo. Kaj tre oportuna tio estus, laŭ mia opinio.”

        S-ro Scobell batis la tablon per la pugno.

        “Jen mi havas. Finfine mi malkovris, kio estas al ĉi tiu loko. Mi vidas, kial la Kazino ankoraŭ ne vigliĝis.”

        “Mi opinias, ke kulpas tiuj ludestroj, kara. Mi ja neniam antaŭe aŭdis pri ludestroj en maskobalaj vestoj. Tio ne estas en ordo. Mi estas certa, ke tiuj aĉaj Hindoj ne plaĉas al la homoj. Mi estas mem tre nerva ĉiufoje kiam mi eniras la Hindan ĉambron. Ili rigardas al mi tiel strange.”

        “Sensencaĵo. Jen la tuta ideo pri la loko, ke ĝi estu alia ol la ceteraj. Jam tedas la homojn vidi sian monon enrastata de malsanecaj fremduloj en brokantitaj frakoj. Ni donas al ili diversecon. Kulpas ne la Kazino, sed la insulo. Por kio servas respubliko en loko kia estas ĉi tiu? En tia malgranda sensignifa loketo oni bezonas ion pitoreskan, ion kio incitos la scivolemon de la homoj, kaj paroligos ilin. Rigardu ĉi tiun Princon de Monako. Li ĉirkaŭvagas per sia jaĥto, kaj kaptas teleskopokulajn fiŝojn, kaj la homoj parolas pri tio. ‘Ankoraŭ fiŝo,’ ili diras. ‘Jen la dekdua kaptita de li en la nuna jaro.’ Tiel estas ankaŭ ĉe la sapreklamado. Tio efikas per sugestio. La homoj ekpensas pri la Princo kaj liaj strabokulaj fiŝoj, kaj antaŭ ol ili konscias kion ili faras, ili jam ŝtopas al si la kofrojn, kaj venas al Monako por lin rigardi. Kaj unu fojon alveninte, ili ja ne reiros, ne provinte gajni iom da mono. Jen kion bezonas ĉi tiu loko. Ĉu ĉi tiu respubliko iam faris ion krom manĝi kaj dormi? Estis ja princo antaŭ duonjarcento. Nu, mi lin revenigos.”

        F-ino Scobell levis la rigardon de la ĵurnalo, kiun dum tiu tuta parolado ŝi legis ensorbiĝinte.

        “Mi petas, kara?” ŝi diris.

        “Mi diras, ke mi lin revenigos,” diris s-ro Scobell, iom senaplombigite. “Mi deziras ja, ke vi aŭskultu.”

        “Mi opinias, ke vi tute pravas, kara. Kiun?”

        “La Princon. Aŭskultu do, Marion. La Princon de ĉi tiu insulo. Lian Moŝton la Princon de Mervo. Mi lin revenigos kaj remetos sur la tronon.”

        “Vi ne povas, kara. Li mortis.”

        “Mi scias, ke li mortis. Neniajn mankojn vi trovos en mia scio pri la historio de ĉi tiu loko. Mi jam legis ĝin. Li mortis en 1891. Sed antaŭ ol li mortis, li edziĝis kun Anglino, kaj ilia filo nun vivas en Anglujo kun sia onklo. Estas la filo, kiun mi venigos. Mi eksciis ĉion ĉi de Generalo Poineau. Li estas Rojalisto. Li estos favora al la restarigo de princo. Li rakontis al mi la tutan historian. La Princo edziĝis kun fraŭlino nomata Westley, kaj poste li estis mortigita ĉe aŭtomobila akcidento, kaj lia vidvino reiris kun la infano al Anglujo por loĝi kun la frato. Poineau diras, ke li povas meti sur lin la manon kiam ajn li volos.”

        “Mi esperas, ke vi ne faros ion senprudentan, kara,” diris la fratino trankvile. “Ni ja ne volas, ke okazu ĉi tie revolucio, kaj ke la homoj mortpafu kaj trapiku sin reciproke.”

        “Revolucio?” kriis s-ro Scobell. “Revolucio! Ne parolu sensencaĵon! Revolucio! Ĉu vi komprenas, kian potencon mi havas super ĉi tiu loko? Preskaŭ ĉiu plenkreskulo sur ĉi tiu insulo dependas de mia Kazino por akiri la vivrimedojn, kaj kion mi ordonas, tio okazas—sen argumentado. Mi volas princon, mi do havos princon, kaj se iu kontraŭstaros, tiu trovos sin eksigita.”

        F-ino Scobell sin turnis denove al la ĵurnalo.

        “Tre bone, kara,” ŝi diris. “Laŭ via plaĉo. Mi estas certa, ke vi scias plej bone.”

        “Mi iros trovi la maljunan Poineau senprokraste,” diris la financisto.