LA SES NAPOLEONOJ
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE SIX NAPOLEONS]

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


Estis ne tre rimarkinde, ke s-ro Lestrado de Skotlandjardo vizitas vespere kaj liajn vizitadojn bonvenis Ŝerloko Holmso, ĉar tio ebligis al li koni ĉiujn aferojn ĉe la polica stabejo. Kontraŭ la novaĵoj alportitaj de Lestrado, Holmso emas atente aŭskulti la detalojn pri ĉiu kazo partoprenata de la detektivo, kaj li povis fojfoje sen iu ajn sintrudo, doni aludon aŭ sugeston eltiritajn de siaj propraj vastaj scio kaj sperto.

         Ĉi tiun vesperon, Lestrado parolis pri la vetero kaj la ĵurnaloj. Tiam li eksilentis, penseme fumante sian cigaron. Holmso akre rigardis lin.

         “Ĉu iu rimarkinda ĉemane?” li demandis.

         “Ho, ne, s-ro Holmso — nenio tre aparta.”

         “Do, diru al mi pri ĝi.”

         Lestrado ridis.

         “Nu, s-ro Holmso, oni ne povas nei ke io kaptis mian atenton. Sed tamen estas tia absurda afero, ke mi hezitas ĝeni vin per ĝi. Aliflanke, kvankam ĝi estas bagatela, ĝi estas sendube stranga, kaj mi scias, ke al vi plaĉas ĉiuj nekutimaĵoj. Sed laŭ mi tio apartenas pli al d-ro Vatsono ol al ni.”

         “Ĉu malsano?” diris mi.

         “Frenezeco, ĉiuokaze. Kaj ja stranga frenezeco. Oni ne opinias, ke nuntempe vivas iu ajn, kiu tiom malamas Napoleonon I, ke tiu rompas ĉiujn figurojn pri li.”

         Holmso sinkis en sian seĝon.

         “Tio ne estas mia afero.” li diris.

         “Precize. Tion mi diris. Sed tamen, kiam viro priŝtelis por rompi figurojn, kiujn ne apartenas al li, tiam la afero estas fortirita de la kuracisto al la policisto.”

         Holmso denove rekte sidis.

         “Domŝtelado! Pli interese. Sciigu min pri la detaloj.”

         Lestrado, alprenante sian oficialan notlibron, rememorigis sin mem.

         “Oni raportis la unuan kazon antaŭ kvar tagoj,” li diris. “Ĉe la butiko de Morso Hudsono, kiu vendas bildojn kaj statuojn en la Keningtona Vojo. La komizo forlasis la vendoĉambron de la butiko dummomente kiam li aŭdis bruegon, kaj rapidante li trovis fragmente rompitan skulptaĵon pri Napoleono el Pariza gipso, kiu estis inter kelkaj aliaj artaĵoj sur la vendotablo. Li hastis en la vojon, sed, kvankam kelkaj pasantoj rimarkis viron elirantan la butikon, li nek povis vidi iun ajn nek povis iun rimedon eltrovi por identigi la kanajlon. Ŝajne estis unu el la huliganaj sensencaĵoj, kiuj okazas de tempo al tempo, kaj oni raportis tian al la deĵoranta konstablo. La gipsaĵo ne valoris pli ol kelkaj ŝilingoj, kaj la afero ŝajnis tute infaneca por aparta enketo.

         “La dua kazo tamen estas pli grava, kaj ankaŭ pli unika. Ĝi okazis lastan nokton.


LESTRADO ALPRENIS SIAN OFICIALAN NOTLIBRON

         “Ĉe la Keningtona Vojo, kaj ene de kelkaj metroj de la butiko de Morso Hudsono, loĝas iu d-ro Barnikoto, bone konata kuracisto, kiu havas unu el la plej ampleksaj klientaroj je la suda flanko de la Tamizo. Liaj loĝejo kaj ĉefa kirurgejo estas ĉe Keningtona Vojo, sed li havas filian kirurgejon kaj medikamentan disdonejon ĉe Plimalalta Brikstona Vojo, tri kilometrojn for. Tiu ĉi d-ro Barnikoto estas entuziasmulo pri Napoleono, kaj lian domon oni plenigas per libroj, bildoj kaj relikvoj pri la franca imperiisto. Antaŭ ne tre longe li aĉetis de Morso Hudsono du Parizajn gipsaĵojn pri la konata kapo de Napoleono fare de la franca skulptisto, Devino. Li metis unu en la halo de sia domo en Keningtona Vojo, kaj la alian sur la kamenbreto de la kirurgejo ĉe Plimalalta Brikstono. Nu, kiam d-ro Barnikoto malsupreniris ĉi-matenon, li estis surprizita trovi ke oni prirabis sian domon dumnokte, sed nenion oni forŝtelis krom la gipsan kapon el la halo. Oni forportis ĝin kaj rompis kontraŭ la ĝardena muro, kie oni trovis la fragmentojn.

         Holmso kunfrotis la manojn.

         “Tio estas ja kurioza,” li diris.

         “Mi opinias, ke tio plaĉus al vi. Sed tio ne estas la fino. D-ron Barnikoton oni atendis en lia kirurgejo je la dekdua, kaj vi povas imagi lian miregon, kiam je sia alveno li trovis ke oni malfermis la fenestron dumnokte kaj la rompitajn pecojn de la duan gipsaĵon oni ĵetis trans la plankon. Oni pulvorigis ĝin ĝis atomoj. En ambaŭ kazoj estas eĉ ne spuro, kiu indikas la krimulon aŭ frenezulon, kiu faris la petolon. Nu, s-ro Holmso, vi havas la faktojn.”

         “Tre kurioze, sed ne groteske,” diris Holmso. “Ĉu mi rajtas demandi ĉu la du gipsaĵoj de d-ro Barnikoto estis ekzaktaj replikoj de tiu, kiun oni detruis en la butiko de Morso Hudsono?”

         “Oni faris ilin per la sama muldilo.”

         “Tia fakto kontraŭstaras la teorion, ke la rompinton oni influis per ĝenerala malamikeco pri Napoleono. Konsiderante kiom multaj centoj da statuoj pri la granda imperiisto devas ekzisti en Londono, oni ne devas supozi ke estas koincido ke sendistinga ikonoklasto hazarde trovis tri specimenojn de la sama figuro.”

         “Nu, mi same opinias,” diris Lestrado. “Aliflanke, tiu ĉi Morso Hudsono estas vendanto de skulptaĵoj en tiu Londona kvartalo, kaj tiuj tri estas la solaj kiuj estis en lia butiko dum longa tempo. Do, kvankam, kiel vi diras, estas multaj centoj da statuoj en Londono, estas probable ke tiuj tri estas la solaj en tiu kvartalo. Do, loka fanatikulo komencus kun ili. Kion vi opinias, d-ro Vatsono?”

         “Ne estas limo al la ebleco de monomanio,” mi respondis. “Estas kondiĉo kiun la modernaj francaj psiĥologoj nomas la ‘idée fixe’,(1) kiu laŭ naturo estus bagatela, kaj estus akompanita ĉiel ajn per kompleta mensa sano. Iu, kiu profunde legis pri Napoleono, aŭ, kiu eble ricevis heredan familian ofendon pro la granda milito, devus eble formi tian idée fixe, kaj sub ties influo estas kapabla de iu ajn nekredebla kolerego.”

         “Tio ne estas eble, mia kara Vatsono,” kapneante diris Holmso, “ĉar nenia idée fixe ebligis vian interesigan monomaniulon eltrovi kie estas ĉi tiuj gipsaĵoj.”

         “Nu, kiel vi klarigas?”

         “Mi ne penas klarigi tion. Mi nur observas ke estas certa metodo en la procedoj de la stranga sinjoro. Ekzemple, en la halo de d-ro Barnikoto, kie sono eble vekus la familion, la rompotan gipsaĵon oni formovis, kvankam en la kirurgejo, kie estis malpli danĝero, oni rompis ĝin tie, kie ĝi staris. La afero ŝajnas absurde bagatela, sed tamen, mi ne kuraĝas nomi iun ajn bagatela, kiam mi pensas ke iom el miaj klasikaj kazoj havas la malpli promesplenajn komencojn. Vi memoru, Vatsono, kiel pri la terura afero de la familio Abernetio oni konsciigis min per la profundeco de la petroselo en la buteron dum varmega tago. Mi ne povas permesi al mi ridi je viaj tri rompitaj gipsaĵoj, Lestrado, kaj mi estos tre dankema al vi se vi sciigu min pri iuj ajn freŝaj riveladoj aŭ kurioza ĉeno de eventoj.”

         La rivelado pripetita de mia amiko venis en pli rapida kaj infinite pli tragika maniero ol li povis imagi. Mi ankoraŭ vestadis min en mia dormĉambro la sekvantan matenon, kiam oni perkutis je mia pordo kaj eniris Holmso. Li permane portis telegramon, kiu tekstis:

         “Venu tuj, 131 Pitt-strato, Keningtono. — Lestrado.”

         “Do, kio okazis?” mi demandis.

         “Mi ne scias — eble ĉio ajn. Sed mi suspektas ke estas la sekvo de la historio pri la statuoj. Tiuokaze, nia amiko la figuro-rompanto komencis agi en alia kvartalo de la urbo. Jen kafo surtable, Vatsono, kaj estas kabrioleto ĉe pordo.”

         Post duona horo ni atingis Pitt-straton, kvietan flankvojon ĝuste apud unu el la plej viglaj fluoj en Londono. Numero 131 estis inter vico el simplaj respektindaj kaj tre neromantikecaj loĝejoj. Kiam ni alvenis, ni trovis antaŭ la domo homamason ĉe la reloj. Holmso perbuŝe fajfis.

         “Je Georgo! Ŝajne oni jam atencas la vivon. Nenio alia tiele logis la Londonan mesaĝulon. Estas ago de perforto indikita per la rondaj ŝultroj kaj etendita kolo de tiu ulo. Kio do, Vatsono? La plej supran ŝtupon oni per akvo verŝis kaj la aliaj estas sekaj. Sufiĉe da piedsignoj ĉiuokaze! Nu, jen Lestrado en la plej supra, antaŭa fenestro, kaj ni baldaŭ scios ĉion.”

         La oficisto ricevis nin per serioza mieno kaj kondukis nin en salonon, kie paŝis jen kaj jen tre senorda kaj agitita maljunulo vestita per flanela ĉambrorobo. Oni prezentis lin al ni kiel domposedanto — s-ro Horaco Harkero de la Centra Gazetara Sindikato.(2)

         “Temas denove pri la Napoleonaj statuoj,” diris Lestrado. “Ŝajnis ke vi interesiĝas pri tio lastan nokton, s-ro Holmso, do mi opinias ke eble vi ĝojas ĉeesti nun ke la afero disvolviĝas pli grave.”

         “Do, kio okazis?”

         “Murdo, s-ro Holmso, bonvolu diri al tiuj ĉi sinjoroj tion, kio okazis.”


ONI PREZENTIS LIN AL NI KIEL DOMPOSEDANTO

         La per ĉambrorobo vestita sinjoro alfrontis nin per tre malĝoja mieno.

         “Estas tre eksterordinara afero,” diris li, “ke dum mia tuta vivo mi kolektis novaĵojn pri aliaj homoj kaj nun kiam vera novaĵo venis al mi, mi estas tiom konfuzata kaj ĝenata ke mi ne povas kunmeti du vortojn. Se mi alvenus kiel ĵurnalisto, mi intervjuus min mem kaj havus du kolumnojn en ĉiuj vesperaj ĵurnaloj. Sed nun, mi fordonas valoran presotaĵon ĉar mi devas ree rakonti la aferon al amaso da aliaj homoj, kaj mi mem ne povas uzi ĝin. Tamen, mi aŭdis pri via nomo, s-ro Ŝerloko Holmso, kaj se vi nun elklarigos ĉi tiun strangan aferon, min oni pagos por mia rakontado al vi.”

         Holmso sidigis sin kaj aŭskultis.

         “Ŝajne temas pri la statuo pri Napoleono, kiun mi aĉetis por ĉi tiu ĉambro mem. Ĝi ne estas valora kaj mi akiris de Fratoj-Hardingo, du pordojn for de la Altstrato-stacidomo. Iom multe da miaj ĵurnalistaj laboroj mi faras nokte, kaj mi ofte verkis ĝis la tagiĝo. Tiele hodiaŭ. Mi sidis en mia kabineto, kiu estas malantaŭe en la supra etaĝo, ĉirkaŭ la tria, kiam mi estis konvinkita ke mi aŭdis ian sonon de malsupre. Mi aŭskultis, sed la sonon oni ne ripetis kaj mi konkludis ke ĝi venis de ekstere. Tiam subite post kvin minutoj estis la plej terura krio — la plej timeginda bruego, kiun mi iam ajn aŭdis, s-ro Holmso. Tio sonados en miaj oreloj dum la cetero de mia vivo. Mi sidis senmovkapabla pro teruro dum unu-du minutoj. Tiam mi alprenis la fajrostangon kaj malsupreniris. Kiam mi eniris la ĉambron, mi trovis la fenestron tute malfermita, kaj mi tuj observis ke la statuo malaperis de la kamenbreto. Kial iu domŝtelisto ŝtelus tian aferon, mi ne povas kompreni, ĉar ĝi estas nur Pariza gipsaĵo kaj ne multe valora.

         “Vi mem povas kompreni ke iu ajn eliranta el la aperta fenestro povus atingi la ĉefpordon per unu longa paŝo. Tion certe faris la domŝtelisto, do mi malfermis la pordon. Paŝante en la mallumon, mi preskaŭ stumblis pro mortinto, kiu kuŝis tie. Mi ree kuris por lumilo, kaj jen estis la povrulo, granda tranĉvundo en sia gorĝo kaj la tuta loko naĝanta en sango. Li kuŝis surdorse, la genuoj maletenditaj kaj la buŝo terure malfermita. Mi ĉiam vidados lin en miaj sonĝoj. Mi havis ĝuste sufiĉan tempon por per fajfilo voki la policon, kaj tiam ŝajne mi svenis, ĉar mi sciis nenion ĝis mi trovis policistojn superstarantajn min en la koridoro.”

         “Nu, kiu estas la murdito?” demandis Holmso.

         “Estas ne indiko pri lia identeco,” diris Lestrado. “Vi elvidos la kadavron en la sepultistejo sed ni jam ne povas ion ajn eltrovi ĝis nun. Li estis altstatura, sunbruligita, tre forta, ne pli ol tridekjaraĝa. Li estas malbone vestita, sed tamen li ne ŝajnas laborinto. Ponardo kun tenilo el korno kuŝis en sangoflako apud li. Ĉu la mortigarmilo aŭ ĉu la propraĵo de la mortinto, mi ne scias. Estis neniu nomo en la vestaĵoj kaj nenio en la poŝoj krom pomo, iom da ŝnuro, malmultekosta Londona mapo kaj fotografo. Jen.”

         Evidente ĝi estis tuja foto farita per malgranda fotografilo. Ĝi estis pri vigla, akre aspekta, simieca viro kun dikaj brovoj kaj tre stranga elstaraĵo de la malsupra parto de la vizaĝo, kiel la muzelo de paviano.

         “Kaj kio okazis ĉe la statuo?” demandis Holmso, post zorgema ekzameno de la bildo.

         “Oni sciigis nin pri ĝi antaŭ ol vi alvenis. Ĝin oni trovis en la antaŭa ĝardeno de vaka domo en Kamden-Doma Vojo.(3) Oni disrompis ĝisfragmente. Mi iris nun por ĝin ekzameni. Ĉu vi min akompanu?”

         “Certe. Mi devas nur ekzameni tiun lokon.” li ekzamenis la tapiŝon kaj la fenestron. “La ulo aŭ havas tre longajn krurojn aŭ estas tre vigla,” diris li. “Kun liveradejo malsupre, estas ne facila afero atingi la fenestran kornicon kaj malfermi la fenestron. La reveno estas relative facila. Ĉu vi venos kun ni por vidi la restaĵojn de via statuo, s-ro Harkero?”

         La senkonsola ĵurnalisto jam sidigis sin ĉe skribotablo.

         “Mi devas peni verki ion,” li diris, “kvankam, mi ne dubas ke oni jam plenŝtopas per detaloj la unuajn numerojn de la vesperaj ĵurnaloj. Estas kiel mia sorto! Ĉu vi memoras kiam la spektejo falis en Donĉestro?(4) Nu, mi estis la sola ĵurnalisto en la spektejo kaj mia ĵurnalo estis la sola sen raporto pro tio ke mi estis tro agitita por raporti. Kaj nun mi estas tro malfrua kun murdo ĉe mia propra sojlo.”

         Dum ni eliris la ĉambron, ni aŭdis la plumon knarantan transpapere.

         La loko, kie oni trovis la restaĵojn de la statuo estis for nur kelkcent metrojn. Unuafoje niaj okuloj vidis ĉi tiun aspekton de la granda imperiisto, kiu ŝajne levis tian frenezan kaj detrueman malamikecon en la menso de nekonato. Ĝi kuŝis disrompite sur la herbo. Holmso alprenis kelkajn fragmentojn kaj zorgeme ekzamenis. Mi estas konvinkita per lia atenta mieno kaj celplena maniero, ke fine li havas spuron.

         “Nu?” demandis Lestrado.

         Holmso levis la ŝultrojn.

         “Estas multe por ni preni en konsideron.” diris li. “Kaj tamen, ni havas iom da sugestaj faktoj por sekvi. Tiu ĉi malmultevalora statuo estis pli valora ol homa vivo, laŭ ĉi tiu kurioza krimulo. Tiu estas unu punkto. Tiam estas la unika fakto ke li ne rompis ĝin en la domo, aŭ tuj ekstere, se rompado estis lia sola celo.”

         “Li estis ĉagrenita per la renkonto kun ĉi tiu ulo. Li preskaŭ ne sciis kion li faris.”

         “Nu, tio estas sufiĉe probabla. Sed mi deziras atentigi vin aparte al la loko de ĉi tiu domo, en kies ĝardeno oni disrompis la gipsaĵon.”

         Lestrado ĉirkaŭrigardis.

         “Ĝi estas vaka, kaj li sciis ke oni ne interrompis lin en la ĝardeno.”

         “Jes, sed estas alia vaka domo pli fore laŭ la strato, kiun li devis pasi antaŭ ol li venis ĉi tien. Kial li ne rompis tie, pro tio ke ĉiu korto, kiun li pasis kun la statuo pliigis la riskon ke li renkontis alian?”

         “Mi cedas,” diris Lestrado.

         Holmso fingromontris la stratlampon super niaj kapoj.

         “Ĉi tie li povis vidi tion, kion li faris, kaj tie ne. Jen la kialo.”

         “Je Jovo! vi pravas,” diris la detektivo. “Nun ke mi pensas pri ĝi, la gipsaĵon de d-ro Barnikoto oni disrompis ne malproksime de lia ruĝa lampo. Nu, s-ro Holmso, kion ni faras rilate al tiu fakto?”

         “Memori kaj registri ĝin. Ni eble havos ion poste, kio rilatos. Kion vi proponas klopodi nun, Lestrado?”

         “Laŭ mi, plej praktike ni penas identigi la mortinton. Tio ne estus malfacile. Kiam mi trovos lian identecon, kaj liajn kamaradojn, ni pli bone scios kion li faradis en Pitt-strato hieraŭ vespere, kaj kiu renkontis lin kaj mortigis lin sur la sojlo de s-ro Horaco Harkero. Ĉu vi ne konkordas?”

         “Sendube; tamen tio ne estas la maniero per kiu mi traktos la kazon.”


HOLMSO FINGROMONTRIS LA
STRATLAMPON SUPER NIAJ KAPOJ

         “Kion vi faras, do?”

         “Ho, vi ne devu permesi al mi influi vin ĉiel ajn. Mi sugestus, ke vi sekvu viajn klopodojn kaj mi sekvos la miajn. Poste kiam ni povos kompari, ni reciproke suplementos la alian.”

         “Bone,” diris Lestrado.

         “Se vi revenas al Pitt-strato, eble vi povas viziti s-ron Horacon Harkeron. Diru al li por mi, ke mi decidiĝas, ke estas certe ke danĝera hommortigeca lunatiko, kun iluzio pri Napoleono, estis en lia domo lastan vesperon. Tio estos utila por lia artikolo.”

         Lestradao fikse rigardis.

         “Vi ne serioze opinias tiele, ĉu?”

         Holmso ridetis.

         “Ĉu ne? Ne, eble mi ne tion opinias. Sed mi certas ke ĝi interesos s-ron Horacon Harkeron kaj la legantaron de la Centra Gazetara Sindikato. Nu, Vatsono, mi opinias ke ni trovos ke ni havas antaŭ ni longan kaj kompleksan laboron hodiaŭ. Ĝojigas min, Lestrado, se vi povos viziti nin en Bakerstrato je la sesa vespere. Ĝis tiam plaĉas al mi reteni ĉi tiun fotografon trovitan en la poŝo de la mortinto. Eble mi devos peti vian asiston rilate al eta ekspedicio, kiun ni eble devos entrepreni ĉi-nokton, se mia ĉeno de rezonado montriĝos ĝuste. Ĝis tiam adiaŭ kaj bonŝancon!”

         Ŝerloko Holmso kaj mi kune iris al Altstrato, kie ni haltis antaŭ la butiko de Fratoj-Hardingo, de kie oni aĉetis la statuojn. Juna komizo sciigis nin, ke s-ro Hardingo ne ĉeestos ĝisposttagmeze, kaj ke li mem estas nove dungita, kaj ne povas doni informon al ni. La mieno de Holmso montris desaponton kaj ĉagrenon.

         “Nu, ni ne povas anticipi, ke ni povas unuafoje sukcesi, Vatsono,” diris li, fine. “Ni devas reveni posttagmeze, se s-ro Hardingo ne ĉeestos ĝis tiam. Kiel vi eble jam konjektas, mi povas spuri ĉi tiujn statuojn ĝis ilia fonto, por trovi ĉu estas ia stranga ekspliko pri ilia rimarkinda sorto. Ni iru al s-ro Morso Hudsono de Keningtona Vojo, por trovi ĉu li povas ĵeti lumon sur la problemon.”

         Post horolonga veturo ni alvenis al la establaĵo de la bildovendisto. Li estis malgranda, dika viro kun ruĝa vizaĝo kaj pipreca maniero.

         “Jes, sinjoro, sur mia vendotablo mem, sinjoro,” diris li. “Kial ni pagas imposton mi ne scias, se iu bandito povas eniri kaj rompi varon. Jes, sinjoro, mi vendis al d-ro Barnikoto liajn du statuojn. Hontinde, sinjoro! Nihilisma komploto — jen tiele mi taksas — neniu krom anarkiisto rompus statuojn. Ruĝaj respublikistoj mi nomas ilin. De kiu ni akiris la statuojn? Mi ne komprenas kiel tio koncernas la aferon. Nu, se vi vere deziras scii, mi akiris ilin de Geldero kaj K-io en Preĝejo-strato, Stepnio.(5) Ili estas bone konataj en la komerco, kaj estas tiele konataj dum la lastaj dudek jaroj. Kiom mi havis? Tri — du kaj unu estas tri — du de d-ro Barnikoto, kaj unu frakasita sur mia vendotablo dum plena taglumo. Ĉu mi konas la fotografon? Ne — jes, mi scias. Nu, jen Bepo. Li estis speco de itala popeca laboristo, kiu faris sin utile en la metiejo. Li povis iomete ĉizi kaj ori kaj enframigi, kaj laboreti. La ulo foriris lastan semajnon, kaj mi aŭdis nenion pri li ekde tiam. Ne, mi nek scias de kie li venis nek kien li iris. Mi scias nenion kontraŭ li dum li estis ĉi tie. Li foriris du tagojn antaŭ ol oni frakasis la statuon.”

         “Nu, jen estas tio, kion ni bonsense atendis de Morso Hudsono,” diris Holmso, kiam ni eliris la butikon. “Bepo estas komuna faktoro, kaj en Keningtono kaj en Kensingtono, tiel ke indas la deksep-kilometra veturo. Nu, Vatsono, ni iru al Geldero kaj K-io de Stepnio, la fonto de la statuoj. Mi estos surprizita se ni ne trovos helpon tie.”

         En rapida sekvenco ni pasis tra la franĝo de laŭmoda Londono, la hotela Londono, la teatraĵa Londono, la literatura Londono, la komerca Londono kaj fine, la mara Londono,(6) ĝis kiam ni alvenis al mara urbo enhavanta cent mil homojn, kie la apartmentaĉoj varmegas kaj fetoras per la elpelitaj de Eŭropo. Ĉi tie en larĝa vojo, antaŭe la loĝloko de riĉaj urbaj komercistoj, ni trovis la serĉatan skulptan fabrikon. Ekstere estis konsiderinda kortego plene da monumentaj masonaĵoj. Ene estis granda ĉambro en kiu kvindek laboristoj ĉizis kaj muldis. La direktisto, granda blonda germano, akceptis nin ĝentile kaj klare respondis al ĉiuj demandoj de Ŝerloko Holmso. Referenco al lia registro montris, ke mil de muldaĵoj oni faris de la marmora ekzemplero de la kapo de Napoleono fare de Devino, sed ke la tri, kiujn oni sendis al Morso Hudsono antaŭ proksimume jaro estis duona aro de ses. La ceterajn tri oni sendis al Fratoj-Hardingo, de Kensingtono. Nenial tiuj ĉi devus malsimili la aliajn el tiu ĉi muldilo. Li ne povis sugesti iun ajn kaŭzon por la detruo. Fakte li ridas pro la ideo. La pogranda prezo estis ses ŝilingoj, sed la detalisto postulu almenaŭ dek du ŝilingojn. Oni muldas ilin duetape de ĉiu flanko de la vizaĝo, kaj tiujn du duonprofilojn el Pariza gipso oni kunligas por igi kompletan statuon. Tion kutime faras italoj en la tiea ĉambrego. Kiam oni finas, la statuojn oni metis surtablen en la koridoro por elsekiĝi, kaj poste oni staplis. Jen lia tuta informo.

         Sed kiam la fotografon oni montris, estis rimarkinda efiko je la direktisto. Lia vizaĝo ruĝis per kolero, kaj liaj brovoj kuntiriĝis super la bluaj, germanaj okuloj.

         “Ha, la kanajlo!” li kriis. “Jes, ja, mi tre bone konas lin. Nia establaĵo jam estis ĉiam respektinde, kaj nin nur unufoje entrudis la polico, kaj tio estas pro tiu ulo. Estis antaŭ pli ol jaro. Li ponardis alian italon surstrate, kaj tiam li venis ĉi tie sekvate de la polico tuj poste, kaj oni kaptis lin ĉi tie. Bepo estas la nomo — lian familian nomon mi neniam sciis. Mi ja meritas tion, ĉar mi dungis viron kun tia vizaĝo. Sed li estis bona laboristo — unu el la plej bonaj.”

         “Kia kondamno?”

         “La ponardito vivas kaj oni malliberigis Bepon dum unu jaro. Mi ne dubas ke oni nun liberigis lin, sed li ne kuraĝus aperi ĉi tie. Unu el liaj kuzoj laboras ĉe ni, kaj mi certas ke mi povas prezenti lin al vi.”

         “Ne, ne,” kriis Holmso, “neniun vorton al la kuzo — eĉ neniun vorton, mi petegas. La afero estas tre grava, kaj ju pli mi progresas des pli grave ĝi ŝajnas. Kiam vi montris la vendon pri la statuoj en via registro, mi rimarkis ke la dato estas la 3a junio lastan jaron. Ĉu vi sciigas min pri la dato kiam oni arestas Bepon?”


“HA, LA KANAJLO!” LI KRIIS

         Mi povas determini proksimume per la pago-listo,” la direktisto respondis. “Jes,” li daŭrigis, renversante paĝojn. “Oni laste pagis al li je la 20a majo.”

         “Dankon,” diris Holmso. “Mi ne deziras plue entrudi min je viaj tempo kaj pacienco.” Kun fina averto ke li devu nenion diri rilate al nia enketo, ni foriris.

         Estas malfrue posttagmeze antaŭ ol ni povas rapide tagmanĝi en restoracio. Novaĵ-avizo ĉe enirejo anoncis “Keningtona ofendego. Murdo farita de frenezulo,” kaj la enhavo de la ĵurnalo montris ke s-ro Horaco Harkero sukcesis eldoni sian raporton malgraŭ ĉio. Du kolumnojn oni okupis per tre sensacia kaj troiga rakonto pri la tuta afero.(7) Holmso apogis la ĵurnalon kontraŭ la karafeto kaj legis dum li manĝis. Unu-dufoje li subridis.

         “Tre bone, Vatsono,” diris li. “Aŭskultu:

Kontentiĝas ĉiuj konstati ke ne povas esti malsimilaj opinioj pri la kazo, pro tio ke s-ro Lestrado, unu el la plej lertaj oficialaj policistoj, kaj s-ro Ŝerloko Holmso, la famkonata konsultanto, ambaŭ konkludis ke la groteska sekvenco da okazoj, kiu finiĝis tiel tragike, devenis de frenezeco anstataŭ de intenca krimo. Nenio krom mensa aberacio povas klarigi la faktojn.

         “La Gazetaro, Vatsono, estas tre valora institucio, se oni povas nur uzi ĝin. Kaj nun, se vi tute finas, ni revenos al Kensingtono por eltrovi kion la direktisto de Fratoj-Hardingo scias pri la afero.”

         La fondinto de la granda emporio montriĝis vigla eta persono, tre eleganta kaj sperta, kun sagaca menso kaj senprokrasta respondo.

         “Jes, sinjoro, mi jam legas la rakonton en la vesperaj ĵurnaloj. S-ro Horaco Harkero estas unu el niaj klientoj. Ni provizis lin per la statuo antaŭ iom da tempo. Ni mendis tri tiajn statuojn de Geldero kaj K-io, Stepnio. Ilin oni jam vendas. Al kiuj? Ho, mi certas, ke ni povas scii tion per nia vendolibro. Jes, jen la registraĵoj. Unu al s-ro Harkero, kaj alia al s-ro Josia Bruno, de Labernuma Vilao, Labernuma Valo, Ĉisiko, kaj alia al s-ro Sandefordo de Plimalalta Boskovojo, Ridingo. Ne, mi neniam vidis la vizaĝon, kiun vi montras per la fotografo. Tian oni ne facile forgesas, ĉu ne? Mi malofte vidis pli malbelan. Ĉu ni dungas italon? Jes, sinjoro estas kelkaj inter niaj dungatoj kaj purigistoj. Mi certas, ke eblas ke iu el ili jam legas la vendolibron. Ni ne klopodas sekurigi tiun libron. Nu, estas tre stranga afero, kaj mi esperas ke vi sciigos min, se vi eltrovos ion per via enketo.”

         Holmso skribis kelkajn notojn dum la atesto de s-ro Hardingo, kaj mi vidis ke li estas tute kontenta per la disvolviĝo de la kazo. Tamen li diris nenion, krom ke se ni ne hastas, ni malfrue rendevuos kun Lestrado. Tutcerte, kiam ni atingis Bakerstraton, la detektivo estis jam tie, kaj ni trovis lin paŝantan jen kaj jen en febro de senpacienco. Lia grava mieno montris, ke lia tiutaga laboro ne estas vane.

         “Nu?” li demandis, “kian ŝancon, s-ro Holmso?”

         “Ni estis tre aferemaj hodiaŭ, kaj estis ne tute vana,” klarigis mia amiko. “Ni vizitis ambaŭ detalistojn kaj la fabrikiston. Nun mi povas spuri ĉiun statuon de la komenco.”

         “La statuojn!” kriis Lestrado. “Nu, nu, vi havas viajn proprajn metodojn, s-ro Ŝerloko Holmso, kaj mi ne kontraŭstaris ilin, sed mi opinias ke mi faris pli bone hodiaŭ ol vi. Mi identigis la mortinton.”

         “Ĉu vere?”

         “Kaj trovis la kaŭzon de la krimo.”

         “Belege!”

         “Unu el niaj inspektoroj estas specialisto pri Safronmonteto(8) kaj la itala kvartalo. Nu, ĉi tiu mortinto portis iun katolikan emblemon surkole, kaj tio, kun lia haŭtkoloro, opiniigis min ke li estas el la sudo. Inspektoro Hilo rekonis lin tuj kiam li ekvidis lin. Lia nomo estas Petro Venuĉio el Napolo, kaj li estas unu el la fifamaj ponardistoj en Londono. Li aliĝis al la Mafio, kiu, kiel vi scias, estas sekreta politika societo, kiu permurde perfortis siajn dekretojn. Nu, vi komprenas kiel aferoj klariĝas. La alia estas eble itala, kaj Mafiano. Li kontraŭis la Mafian leĝon iamaniere. Oni spurigis Petron al li. Eble la fotografo trovita en la poŝo estas la viro mem, tiel ke li ne hazarde ponardu malĝustulon. Li spuris la ulon, li vidis lin eniri la domon, li atendis ekstere kaj dumlukte li mem ricevis mortigan frapon. Kion vi opinias, s-ro Holmso?”

         Holmso aprobe manfrapis.

         “Bonege, Lestrado, bonege!” li kriis. “Sed mi tute ne sekvis vian klarigon pri la detruitaj skulptaĵoj.”

         “La skulptaĵoj! Vi neniam povas forkapigi tiujn skulptaĵojn. Post ĉio, estas nenio; nur ŝteleto, ses monatoj maksimume. Estas la murdo, kiun ni vere enketas, kaj mi diras al vi ke mi kuntiras ĉiujn fadenojn en la manojn.”

         “Kaj kio estas la sekvanta etapo?”

         “Estas tre simple. Mi kuniros kun Hilo al la itala kvartalo, trovos la fotografiton, kaj arestos lin pro la murdo. Ĉu vi kuniros?”

         “Ne. Mi opinias ke ni povos atingi la celon pli simple. Mi ne tute certas, pro tio ke dependas de — nu, dependas de faktoro tute preter nia direktado. Sed mi esperegas — fakte, la vetado estas precize du ŝancoj kontraŭ unu — ke se vi kuniros kun ni ĉi-vesperon, mi povos helpi al vi kapti lin.”

         “Ĉu en la itala kvartalo?”

         “Ne, mi opinias ke en Ĉisviko ni plej probable trovos lin. Se vi kuniros Ĉisviken ĉi-nokton, Lestrado, mi promesas iri al la itala kvartalo morgaŭ, kaj la prokrasto difektis nenion. Kaj nun mi opinias ke ni ĉiuj devas dormi dum kelka tempo, ĉar mi proponas ke ni ne foriru ĝis la dekunua. Vi vespermanĝos ĉe ni, Lestrado, kaj tiam vi bonvole dormu sursofe ĝis nia foriro. Dumtempe, Vatsono, plaĉas al mi, ke vi voku ekspresan mesaĝiston, ĉar mi devas sendi gravan leteron tuj.”

         Holmso pasis la vesperon serĉfosante inter la arkivoj de la malnovaj tagĵurnaloj, kiuj plenŝtopigis nian staploĉambro. Kaj fine, kiam li malsupreniris, liaj okuloj montris triumfon, sed li diris nenion pri lia esploro. Miaflanke, mi sekvis la metodojn per kiuj li spuris la diversajn disvolviĝojn de la kazo, kaj, kvankam mi ne jam komprenis la celon, kiun ni atingos, mi bone komprenis, ke Holmso anticipas, ke tiu ĉi groteska krimulo penos rilate al la du ceteraj statuoj, unu el ili, mi memoris, estis en Ĉisviko. Sendube ni celas kapti lin dum ŝtelado, kaj mi ne povas ne admiri la ruzon faritan de Holmso kiam li enmetis malĝustan spuron en la vesperan ĵurnalon, por pensigi la ulon ke li povas senpune daŭrigi sian komploton. Mi ne estis surprizita kiam Holmso proponis, ke mi devas porti mian revolveron. Li mem ŝargis sian preferatan pafilon.

         Kaleŝo estis ĉe pordo je la dekunua, per kiu ni veturis al loko aliaflanke de la Hamersmito-Ponto. Tie al la koĉero oni ordonis atendi. Post mallonga marŝo ni atingis izolitan vojon flankigitan per plaĉaj domoj, ĉiu en la propra bieno. Perlume de la stratlampo ni povas legi “Leburnuma Vilao” sur pordofosto. La enloĝantoj verŝajne jam enlitiĝis, ĉar la domo estis sen lumo krom el fenestro super la hala pordo, kiu briligis solan nebuligan lumcirklon sur la ĝardenan padon. La ligna barilo kiu disapartigis la bienon de la vojo ĵetis densan nigran ombron sur la internan flankon, kaj tie ni kaŭre gvatis.

         “Mi timas, ke ni devas longtempe atendi,” Holmso flustre diris. “Ni danku al niaj steloj, ke ne pluvas, sed mi opinias, ke ni eĉ ne kuraĝas fumi por la tempon pasi. Tamen, la sorto estas du ŝancoj kontraŭ unu ke ni ricevas ion por pagi por la ĝeno.”

         Montriĝis, tamen, ke nia gardado estis estonta ne tiom longe kiom Holmso igis nin timi, kaj finiĝis per subita kaj kurioza maniero. Tuj, sen preskaŭ neniu sonaverto pri lia alveno, la ĝardena pordo svinge malfermiĝis, kaj supla, malhela figuro rapide kaj vigle kiel simio, hastis laŭ la ĝardena pado. Ni vidis, ke li rapidis preter la lumon ĵetitan de super la pordo kaj malaperis kontraŭ la nigra ombro de la domo. Post longa paŭzo, dum kiu ni retenis la spiron, venis en niajn orelojn tre mallaŭta sono. Oni malfermadis fenestron. La sono ĉesiĝis, kaj denove silentis longtempe. La ulo eniris la domon. Ni vidis la subitan ekbrilon de ŝteleca lanterno en la ĉambro. Tio, kion li serĉis, verŝajne ne estis tie, ĉar denove ni vidis la ekbrilon tra alia fenestro, kaj tiam tra alia.

         “Ni iru al la aperta fenestro. Ni kaptos lin kiam li elgrimpis,” Lestrado flustre diris.

         Antaŭ ol ni povis nin ekmovi, la viro eliris. Li venis en ekbrilon de la lumo. Ni vidis, ke li subbrake portis ion blankan. Li ŝtelece ĉirkaŭrigardis. La silento de la senhoma strato rekuraĝigis lin. Retroturnante li surgrunde metis sian ŝarĝon, tuj oni aŭdis sonon de akra bato, kaj sekvis klakado. Li estis tiel firmatenta pri la afero, ke li ne aŭdis niajn paŝojn kiam ni ŝteliris trans la gazono. Per tigra salto Holmso estis sur lia dorso, kaj post momento Lestrado kaj mi kaptis liajn pojnojn kaj mankatenis. Kiam ni retroigis lin mi vidis teruran, palflavan vizaĝon rigardantan nin per barakta kaj kolerega aspekto, kaj mi sciis, ke la kaptito estas la fotografito.


PER TIGRA SALTO HOLMSO ESTIS SUR LIA DORSO.

         Sed Holmso ne atentis la kaptiton. Kaŭrante sursojlen, li zorgeme penis ekzameni tion, kion la viro eldomigis. Ĝi estis statuo pri Napoleono, kiel tiun ni vidis ĉi-matenon, kaj oni ĝisfragmente rompis ĝin. Zorgeme Holmso etendis ĉiun fragmenton en la lumon, sed neniel iu ajn malsimilis la ceterajn. Li ĵus finekzamenis kiam oni ŝaltis la halan lumon, malfermis la pordon kaj domposedanto, joviala, ronda virfiguro vestita per ĉemizo kaj pantalono, sin prezentis.

         “S-ro Josia Bruno, ĉu mi supozu?” diris Holmso.

         “Jes, sinjoro, kaj vi sendube estas s-ro Ŝerloko Holmso, ĉu? Mi ricevis la noton per ekspresa mesaĝisto kaj agis precize laŭordone. Ni interne ŝlosis la pordojn kaj atendis la disvolviĝon. Nu, plaĉas al mi, ke vi kaptis la kanajlon. Mi esperas ke vi eniros kaj permesos al mi refreŝigi vin.”

         Tamen Lestrado deziras enkarcerigi la kaptiton, do ene de kelkaj minutoj nian kaleŝon oni vokis kaj ni kvarope iris Londonon. Neniun vorton diris la kaptito, sed li kolerege rigardis nin de sub siaj implikitaj haroj, kaj unufoje kiam mia mano ŝajnis atingeble, li penis klakmordi kiel malsata lupo. Ni restis sufiĉe longe ĉe la polica domo por scii ke la serĉado de la vestaĵoj revelis nenion krom kelkajn ŝilingojn, longan ponardon, kies tenilo portis sangajn makulojn.

         “Tio estas bone,” diris Lestrado, kiam ni apartiĝis. “Hilo konas ĉiujn el ĉi tiu popolo, kaj li donos al ni la nomon. Vi trovos ke la teorio pri la Mafio sufiĉe taŭgas. Sed mi certe estas dankema al vi, s-ro Holmso, por la lerta maniero per kiu vi kaptis lin. Mi ankoraŭ ne tute komprenas ĉion.”

         “Mi timas ke estas iom tro malfrue en la nokto por klarigo,” diris Holmso. “Krome, estas unu-du detaloj, kiujn mi ne jam enketis, kaj ĉi tiun kazon oni inde enketis ĝisfine. Se vi venos al miaj ĉambroj unufoje pli je la sesa ptm morgaŭ, mi opinias, ke mi povos montri al vi ke eĉ nun vi ne jam komprenas la tutan signifon de la afero, kiu prezentas iujn trajtojn, kiuj igis ĝin tute originala en la historio de la krimo. Se mi iam permesos al vi kroniki aliajn el miaj etaj kazoj, Vatsono, mi antaŭvidas ke vi vigligos viajn paĝojn per rakonto de la kurioza aventuro de la Napoleonaj statuoj.”


MALFERMIS LA PORDON KAJ
SIN PREZENTIS LA DOMPOSEDANTO

         Kiam ni denove rendevuis la sekvantan vesperon, Lestrado multe rilatis pri la kaptito. Lia nomo, verŝajne estas Bepo, familia nomo nekonata. Li estas konata nenifaranto inter la italoj. Antaŭe li estis lerta skulptisto kaj honeste gajnis sian vivrimedon, sed fiagadis kaj dufoje oni jam malliberigis lin — pro malgrava ŝtelado, kaj, kiel ni jam sciis, pro tio ke li atencis la vivon de samlandano. Li tute bone scipovas la anglan. Liajn kialojn por la detruo de la statuoj oni ne jam sciis, kaj li rifuzis respondi pri la temo, sed la policistoj eltrovis ke tute eble li faris la skulptaĵojn mem per sia propra mano, ĉar li laboris tiel ĉe Geldero kaj K-io. Al tiuj informaĵoj, multaj jam konataj, Holmso tre atente aŭskultis, sed mi, kiu tiom bone konis lin, povis facile kompreni ke li pensis pri alia afero, kaj mi rimarkis miksitajn maltrankvilecon kaj anticipon sub tiu masko kiun li ofte portis. Fine li eksaltetis en sia ŝeĝo kaj liaj okuloj vigliĝis. Oni sonorilis ĉe pordo. Postmomente paŝoj sonis surŝtupare, kaj oni enkondukis maljunan ruĝvizaĝan sinjoron kun grizaj vangoharoj. En la dekstra mano li portis malmodan valizon, kiun li surtabligis.

         “Ĉu s-ro Ŝerloko Holmso ĉeestas?”

         Mia amiko riverencis kaj ridetis. “Ĉu s-ro Sandefordo el Ridingo, mi supozas?” diris li.

         “Jes, sinjoro, mi bedaŭras ke mi venas iomete malfrue — estas pro la vagonara horaro. Vi demandis pri la statuo kion mi posedas.”

         “Precize.”

         “Mi havas vian leteron. Vi skribis, ‘Mi deziras posedi ekzempleron de statuo pri Napoleono fare de Devino, kaj mi pretas pagi al vi dek pundojn por tio, kion vi posedas.’ Ĉu pravas?”

         “Certe.”

         “Via letero surprizegas min, pro tio ke mi ne povas kompreni kiel vi scias ke mi posedas tian aĵon.”

         “Kompreneble vi jam surpriziĝas, sed la klarigo estas tre simple. S-ro Hardingo, de Hardingo-Fratoj, sciigis min ke li vendis al vi la lastan ekzempleron, kaj li sciigis min pri via adreso.”

         “Ho, jen la kielo. Ĉu li sciigis vin kiom mi pagis?”

         “Ne.”

         “Nu, mi estas honesta, kvankam ne riĉa, ulo. Mi aĉetis la statuon kontraŭ nur dekkvin ŝilingoj, kaj mi devas sciigi vin pri tio antaŭ ol mi ricevas dek pundojn de vi.”(9)

         “Mi certas ke vi estas honorinde pro la skrupulo, s-ro Sandefordo. Sed mi nomis tiun prezon, kaj tion mi intencas pagi.”

         “Nu, vi estas tre malavere, s-ro Holmso. Mi kunportis la statuon, laŭ via peto. Jen!” Li malfermis la valizon, kaj fine ni vidis sur nia tablo maldifektan ekzempleron de tiu statuo, kiun ni jam ofte fragmente vidis.

         Holmso elpoŝigis paperon kaj metis dekpundan bileton surtablen.

         “Bonvolu subskribi tiun paperon, s-ro Sandefordo, antaŭ ĉi tiuj atestantoj. Ĝi nur tekstas ke vi transdonis al mi ĉiun eblan rajton kiun vi iam ajn posedis pri la statuo. Mi estas metodikulo, vi komprenas, kaj oni ne povas antaŭvidi tion, kio okazos. Dankon, s-ro Sandefordo; jen via mono, kaj mi deziras al vi bonan vesperon.”

         Kiam foriris la vizitanto, Ŝerloko Holmso kaptis nian atenton per siaj agoj. Komence li eltirkestigis senmakulan blankan tolotukon kaj metis surtablen. Tiam li metis la novakiritan statuon meze de la tuko. Fine li alprenis sian rajdvipon kaj akre frapis Napoleonon surkape. La figuro ĝisfragmenten disrompiĝis, kaj Holmso avide klinis super la fragmentojn. Tiam per laŭta triumfa krio li montris unu el la fragmentoj, en kiu ronda malhelaĵo estis fiksita kiel pruno en pudingo.


“MI KUNPORTIS LA STATUON, LAŬ VIA PETO.”

         “Sinjoroj,” li kriis, “Permesu al mi prezenti al vi la nigran perlon de la Borĝioj.”

         Dummomente Lestrado kaj mi silente sidis, kaj tiam per spontanea impulso, ni ambaŭ eksplode aplaŭdis, kiel ĉe bone verkita krizo en teatraĵo. La palaj vangoj de Holmso ekruĝis, kaj li riverencis kiel majstra dramoverkisto, kiu ricevas la omaĝon de sia aŭdantaro. Dum tiaj momentoj li ĉesis esti rezonada maŝino, kaj perfide montris sian amon por admirado kaj aplaŭdo. La sama unike fiera kaj diskretema naturo, kiu disdegne forturnis de populara fameco, kapablis profunde moviĝi per la spontaneaj mirego kaj laŭdo de amiko.

         “Jes, sinjoroj,” diris li, “tio estas la plej fama perlo tutemonde, kaj per bona fortuno, per ligita ĉeno de la indukta rezonado, mi spuris ĝin de la dormĉambro de la princido de Kolono ĝis la Hotelo Dakreo kie oni perdis ĝin, al la interno de tiu ĉi — la lasta de la ses Napoleonoj, kiujn oni fabrikis ĉe Geldero kaj K-io, Stepnio. Vi memoru, Lestrado, la sensacion igitan per la malapero de ĉi tiu valora juvelo, kaj kiel la Londona polico vane penis reakiri. Oni konsultis min mem sed mi ne povas ĵeti lumon sur la kazon. Oni suspektis la servistinon de la princino, kiu estas itala kaj oni montris ke ŝia frato estis en Londono, sed ni malsukcesis spuri la ligon inter ili. La nomo de la servistino estas Lukriŝia Venuĉio, kaj mi ne dubas ke tiu ĉi Petro, mortigita antaŭ du noktoj, estis la frato. Mi serĉadis la detalojn inter la malnovaj ĵurnaloj, kaj mi trovis ke malaperis la perlo precize du tagojn antaŭ ol oni arestis Bepon por ia perforta krimo — tio okazis en la fabriko de Geldero kaj K-io en la momento kiam oni fabrikis ĉi tiujn statuojn. Nun vi klare komprenas la sekvencon de eventoj, sed kompreneble inverse al la sekvenco kiu prezentis sin al mi. Bepo gajnis la perlon. Eble li ŝtelis de Petro, eble li estis komplico, eble li estis peranto inter Petro kaj la fratino. Tio ne gravas.

         “Precipe li ja havis la perlon, kaj tiumomente kiam ĝi estis ĉe li, la polico postkuris lin. Li iris en la fabrikon kie li laboris, kaj li sciis ke li havis nur iomete da tempo por kaŝi ĉi tiun valoregan aĵon, kiun la polico perserĉe certe trovus. Ses gipsaĵoj pri Napoleono malsekiĝis en la koridoro. Unu el ili ankoraŭ mola. Tuj Bepo, kiel lertulo, fosis etan kavon en la malseka gipso, enmetis la perlon, kaj per kelkaj penoj kovris la aperton denove. Estas bonega kaŝejo. Neniu iam ajn eltrovis ĝin. Sed oni malliberigis Bepon dum unu jaro, kaj dume la statuojn oni disvendis trans Londono. Li ne povis scii, kiu el ili enhavis lian trezoron. Nur per rompado li povis scii. Eĉ per agito li sciis nenion, pro tio ke la malseka gipso ŝajne algluiĝis sin al la perlo — kiel, efektive, okazis. Sed Bepo ne malesperis, kaj li penis serĉi per konsiderindaj inĝenieco kaj persisto. Pere de kuzo dungata ĉe Geldero, li trovis la detalistojn, kiuj aĉetis la statuojn. Li sukcesis dungiĝi ĉe Morso Hudsono, kaj tiele spuris tri el ili. Sed tie li ne trovis la perlon. Tiam pere de itala dungato, li sukcesis eltrovi kie estas la ceteraj. La unua estis ĉe Harkero. Tien lia kamarado spuris lin. Tiu traktis Bepon responsa por la perdo de la perlo, kaj Bepo ponardis lin dum sekvanta barakto.”

         “Se li estis komplico, kial li bezonas fotografon?” mi demandis.

         “Por spuri lin, se li deziras enketi pri li de alia. Estas memklare. Nu, post la murdo, mi kalkulis ke Bepo pli probable rapidigos ol malrapidigos sian agadon. Li timis ke la polico eltrovos lian sekreton, kaj do li hastis antaŭ ol oni anticipos lin. Kompreneble mi ne povas scii ĉu li trovis la perlon en la statuo de Harkero. Mi ne povas certe konkludi ke fakte estas perlo, sed laŭ mi li evidente serĉis ion, ĉar li portis la statuon post aliaj domoj por detrui ĝin en la ĝardeno lumata per stratlampo. Ĉar la statuo de Harkero estis unu el tri, la sorto estas precize kiel mi diris — du ŝancoj kontraŭ unu, ke la perlo estis interne. Restis du statuoj, kaj estis evidente ke unue li provis tion en Londono. Mi avertis la enloĝantojn de la domo, por eviti duan tragedion kaj tie ni akiris la plej bonan rezulton. Tiutempe, kompreneble, mi certas ke li serĉis la perlon de la Borĝioj. La nomo de la mortiginto ligis unu evento al la alia. Restis nur sola statuo — tio en Ridingo — kaj la perlo devas esti tie. Mi aĉetis tion antaŭ vi de la posedanto — kaj jen ĝi kuŝas.”

         Dummomente ni sidis silente.

         “Nu,” diris Lestrado. “Mi traktis iom multe da kazoj, s-ro Holmso, sed mi neniam sciis pri tia bona entrepeno. Ni ne estas ĵaluzaj pri vi ĉe Skotlandjardo. Ne, sinjoro, ni fieras pri vi, kaj se vi venos morgaŭ, ne estas viro de la plej maljuna inspektoro ĝis la plej juna konstablo, kiu ne ĝoje manpremis vin.”

         “Dankon,” diris Holmso, “Dankon!” kaj dum li forturnis sin ŝajnis al mi ke lin oni influis pli preskaŭ per pli mola homa emocio ol mi antaŭ sciis. Postmomente li estis la akra kaj praktika pensulo denove. “Metu la perlon en la monŝrankon,(10) Vatsono, kaj donu al mi la paperojn pri la falsada kazo de Konko-Singeltono. Ĝis la revido, Lestrado, se vi havos alian etan problemon, mi ĝoje, se eble, helpos al vi.”


Notoj:

Multaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes (La prinotita Ŝerloko Holmso), William S. Baring-Gould.

(1)         Idée Fixe [france] psikologia obsedo.

(2)         Centra Gazetara Sindikato — Efektive ekzistis Centra Novaĵa Agentejo [Central News Agency]. Al tiu Joĉo la Tranĉanto [Jack the Ripper] poŝte sendis du sensaciajn notojn en septembro kaj oktobro 1888.

(3)         Kamden-Doma Vojo [Camden House Road] tia strato ne ekzistas en Londono. Eble Vatsono intencis Kamden-Montetan Vojon [Camden Hill Road].

(4)         Fakte tia okazis aprilon 1902 en Glasgovo. Mortis 21 homoj. Ĉi tiu rakonto unue aperis en 1904.

(5)         Stepnio [Stepney] estas unu el la plej grandaj Londonaj municipoj.

(6)         “Kiel oni irante de Keningtono ĝis Stepnio devas pasi sinsekve tra ĉi tiaj kvartaloj?” demandis s-ro James Edward Holyroyd. “Ili estas sur la norda riveroflanko. Estis pli rekte pasi super Londono-Ponto kaj vojaĝi sudflanke.”

(7)         “Kiel tion faris s-ro Harkero?” oni devas demandi. Du kolumnoj konsistas el proksimume du mil vortoj. S-ro Harkero devas verki du horojn, tiam sendi trans Londono al Flit-strato [Fleet Street — la Londona gazetara distrikto], kaj oni devas multobligi por ses-sep ĵurnaloj. Tamen li sukcesis eldoni sian raporton, kaj eĉ inkludi la alineon de Holmso.

(8)         Safronmonteto [Safron Hill] tiel nomita pro tio ke antaŭe safronon oni kultivis en la ĝardeno de la tiea Elio-Domo [Ely House], la malnova palaco de la Episkopo de Elio, konstruita en 1388 de Episkopo Arundel.

(9)         En la tempo de Holmso, 12 pencoj = 1 ŝilingo, 20 ŝilingoj = 1 pundo.

(10)         Kompreneble Holmso sekurigis la perlon por transdoni al la vera posedanto. Li (kaj ankaŭ Vatsono kaj Lestrado) ne estis ricevantoj de priŝtelaĵoj.


Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.