LA LIGO DE LA RUĜKAPULOJ
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE RED-HEADED LEAGUE]

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


MI jam vizitis mian amikon, s-ron Ŝerlokon Holmson, iun tagon dum aŭtuno de la lasta jaro, kaj trovis, ke li profunde interparolas kun tre dika, ruĝvizaĝa, maljuna sinjoro kun fajre ruĝaj haroj. Pardonopetante pro mia entrudo, mi estis forironta kiam Holmso entiris min abrupte en la ĉambron kaj fermis la pordon.

         “Vi alvenas ĝustatempe, mia kara Vatsono,” li elkore diris.

         “Mi timas, ke vi estas okupata.”

         “Tiele mi estas, tre okupata.”

         “Do, mi atendos en la apuda ĉambro.”

         “Tute ne. Ĉi tiu sinjoro, s-ro Vilsono, jam estis mia partnero kaj helpanto en multaj el miaj plej sukcesaj kazoj, kaj mi ne dubas, ke li estos plej utila en la via.”

         La dika sinjoro duone stariĝis de sia seĝo kaj kapbalance salutis min per rapida demandanta ekrigardo de la malgrandaj graso-encirkligitaj okuloj.

         “Sidiĝu sur la kanapo,” diris Holmso, denove sidante sur sia brakseĝo kaj kunmetante la fingropintojn, kiel li kutimis kiam en juĝista humoro. “Mi scias, mia kara Vatsono, ke vi kunhavas mian ŝaton por ĉio, kio estas bizara kaj ekster la konvencia kaj la monotona de la ĉiutaga vivo. Vi jam montras, ke vin ravas per la entuziasmo, kiu instigas vin kroniki, kaj, se vi pardonas min, iom troigas tiom multe el miaj propraj etaj aventuroj.”

         “Viaj kazoj ege interesigas min.” Mi observis.

         “Vi memoru, ke mi rimarkis antaŭ nelonge, ĵus antaŭ ol ni enketis la simplan problemon prezentitan de f-ino Maria Suderlando,[1] ke por strangaj efikoj kaj eksterordinaraj kombinoj, ni devas ekzameni la vivon mem, kiu estas ĉiam ege pli aŭdaca ol iu ajn penado de la imagado.”

         “Jen propono, kion mi libere dubis.”

         “Tion vi jam diras, Doktoro, sed tamen vi devos akordi kun mia opinio, ĉar alie mi daŭre amasigos fakton sur fakto ĝis via rezonado rompiĝas sub ili kaj vi agnoskos, ke mi pravas. Nu, s-ro Jabezo Vilsono afable vizitas min ĉi-matenon, kaj komencis rakonton, kiu promesas esti unu el la plej kuriozaj, kiun mi aŭdis dum longa tempo. Vi jam aŭdas min diri, ke la plej strangaj kaj plej unikaj aferoj ofte estas ligitaj ne al la pli grandaj sed al la pli malgrandaj krimoj. Kelkfoje ja oni devas dubi, ĉu krimon oni eĉ faras. Laŭ tio, kion mi jam aŭdis, ne eblas determini, ĉu ĉi tiu kazo rilatiĝas al krimo, sed la kurso de eventoj estas certe inter la plej strangaj, kiun mi iam ajn aŭskultis. Eble, s-ro Vilsono, vi afable denove komencu rakonti. Mi petas ne nur ĉar mia amiko d-ro Vatsono ne aŭdis la komencon, sed pro tio, ke la kurioza naturo de la rakonto igas min anksia akiri ĉiun eblan detalon el viaj lipoj. Kutime kiam mi aŭdis iun etan indikon pri la kurso de eventoj, mi povas gvidi min per la mil aliaj similaj kazoj, kiujn mi memoras. Viakaze, mi devigas min agnoski, ke la faktoj estas unikaj.”

S-RO JABEZO VILSONO

         La korpulenta kliento iomete elŝovis fiere la bruston kaj eltiris malpuran ĵurnalon el la interna poŝo de la surtuto. Dum li ekrigardis la reklamilon, kun kapo antaŭen puŝita kaj la ĵurnalo glatigita surgenue, mi ĝisfunde rigardis la viron kaj penis, laŭ la maniero de mia kunulo, legi la spurojn prezentitajn per la vesto kaj la aspekto.

         Per mia ekzameno tamen mi gajnis nur malmultan. Nia vizitanto aspektis kiel la ordinara brita butikisto — obeza, pompa kaj malvigla. Li vestiĝis per iom loza ŝaktabula pantalono, ne tro pura nigra kitelo malbutonita desupre kaj malhela veŝto kun peza latuneca Alberta[2] ĉeno kun ronda metala ornamo kvadrate trapenetrita. Kaduka cilindra ĉapelo kaj velkita bruna surtuto kun ĉifita velura kolumo kuŝis sur seĝo apud li. Kvankam kiom ajn multe mi penis, mi vidis neniun rimarkindan pri la viro krom la brilaj ruĝaj haroj, kaj la esprimo tre ĉagrenita, kiun li malkontente mienis.

         La vigla okulo de Ŝerloko Holmso komprenis tion, kion mi faris, kaj li kapsignis ridetante dum li rimarkis miajn demandantajn ekrigardojn. “Krom la evidentaj faktoj, ke iam li estis manlaboristo, ke li snufas flartabakon, ke li estas framasono,[3] ke li estis en Ĉinio, kaj ke lastatempe li multe skribas, mi ne povas dedukti iun ajn ceteran.”

         S-ro Jabezo Vilsono konsterniĝis kun montrofingro sur la ĵurnalo, sed okuloj sur mia kunulo.

         “Kiel, diable, vi scias ĉion ĉi, s-ro Holmso?” Li demandis. “Kiel vi scias, ekzemple, ke mi manlaboris? Estas tiel vera kiel la evangelio, ĉar mi komencis kiel ŝipo-ĉarpentisto.”

         “Per viaj manoj, mia kara sinjoro. La dekstra mano estas iom pli granda ol la alia. Per ĝi vi laboris, kaj la muskoloj estis pli evoluitaj.”

         “Nu, kiel, do, la flartabakon, kaj la framasonismon?”

         “Mi ne volas insulti vian inteligentecon, sed iom kontraŭ la leĝo de via ordeno, vi portas la arko-kaj-cirkelon kiel kravatan pinglon.”

         “Ha! Kompreneble, mi forgesis tion, sed la skribadon?”

         “Kion alie signifas tio, ke dekkvin-centimetra strio de la dekstra manumo estas glate frotita, kaj la maldekstra maniko havas glatan lokon ĉe la kubuto kie vi kuŝigis ĝin sur la skribotablo?”

         “Nu, sed en Ĉinio?”

         “La fiŝo tatuita ĝuste super la dekstra pojno povas deveni nur el Ĉinio. Mi iomete enketis pri la tatuaj signoj kaj eĉ kontribuis al la literaturo de tiu temo. La kurioza koloro de la skvamoj estas aparte Ĉinia. Kiam, aldone, mi vidas Ĉinian moneron ligitan de via horloĝoĉeno, la afero estas eĉ pli simple.”

         S-ro Jabezo Vilsono, verve ridegis. “Nu, diable!” diris li, “mi opiniis komence, ke vi faris ion spritan, sed mi vidas, ke estas nenio, post ĉio.”

         “Mi ekopinias, Vatsono,” diris Holmso, “ke mi eraras kiam mi klarigas. ‘Omne ignotum pro magnifica,’[4] vi scias, kaj mia magra reputacio, tia kia ĝi estas, ŝiporompiĝas, se mi estas tiom malkaŝema. Ĉu vi ne povas trovi vian anoncon, s-ro Vilsono?”

         “Jes, mi trovas nun,” li respondis kun dika ruĝa fingro plantita meze en la kolumno. “Jen. Tio komencis ĉion. Vi ĝuste legu por vi mem, sinjoro.”

         Mi prenis la ĵurnalon kaj legis. Ĝi tekstis:

AL LA LIGO DE LA RUĜKAPULOJ:
Pro la testamentaĵo de la forpasinta Ezekija Hopkinsono de Lebanono, Pensilvanio, Usono, nun vakas alia posteno. Ĉi tiu posteno rajtigas al ano de la Ligo salajron po £4 semajne kontraŭ nominala servado. Ĉiuj ruĝkapaj viroj, kiuj sanas mense kaj korpe, kaj aĝas pli ol 21 jarojn, estas elekteblaj. Petu persone lundon je la dekunua, al Dunkano Roso ĉe la Liga oficejo, 7 Popa-korto, Flitstrato.[5]

         “Kion ja signifas tio?” Mi ekkriis post kiam mi dufoje legis la eksterordinaran anoncon.

         Holmso subridis kaj tordiĝis sur sia seĝo, kiel kutime kiam li bonhumoras. “Estas iomete nekonvencia, ĉu ne?” diris li. “Kaj nun, s-ro Vilsono, tute dekomence rakontu al ni pri vi mem, via domanaro kaj la efiko de ĉi tiu anonco je via sorto. Vi unue rimarku, Doktoro, pri la numero de la ĵurnalo.”

         “Estas La matena kroniko de la 27a aprilo 1890. De ĵus antaŭ du monatoj.”

         “Bonege. Nu, s-ro Vilsono?”

         “Nu, estas ĝuste kiel mi estis rakontanta, s-ro Ŝerloko Holmso,” diris Jabezo Vilsono, sekigante la brovon. “Mi havas malgrandan lombardejon en Placo Koburgo[6] proksime al la Urbo.[7] Estas tre malgranda, kaj dum la ĵus pasintaj jaroj mi akiris preskaŭ ne pli ol mian vivrimedon. Antaŭe mi dungis du komizojn, sed nun dungis nur unu; kaj estas malfacile pagi al li, krom ke li volonte laboras kontraŭ duonpago, por ke li lernu la lombardan komercon.”

“KION JA SIGNIFAS TIO?”

         “Kio nomiĝas ĉi tiu komplezema junulo?” demandis Ŝerloko Holmso.

         “Lia nomo estas Vincento Spaldingo, kaj li ne estas juna. Estas malfacile determini lian aĝon. Mi ne devus deziri pli spritan komizon, s-ro Holmso; kaj mi scias tre bone, ke li povas plibonigi sian situacion kaj gajni dufoje tion, kion mi pagas. Sed, post ĉio, se li estas kontenta, kial mi metas ideojn en lian kapon?”

         “Nu, vi ŝajnas bonŝance, ke vi havas dungiton, kiu laboras kontraŭ tiom malmulta. Ne estas kutime inter la nuntempaj dungantoj. Mi ne scias, ĉu via komizo ne estas tiel rimarkinda kiel via anonco.”

         “Ho, li ja havas difektojn,” diris s-ro Vilsono. “Neniam tia ulo amas furore la fotografion — klaketante per fotografilo, kiam li devus plibonigi la menson, kaj tiam plonĝante en la kelon, kiel kuniklo en la kuŝejon por riveli la fotografojn. Tiu estas lia ĉefa difekto, sed ĝenerale li estas bona laboranto. Li havas neniun malvirton.”

         “Ĉu mi supozu, ke li estas ankoraŭ ĉe vi?”

         “Jes ja. Li kaj dekkvarjara knabino, kiu iomete kuiras kaj mastrumas — jen mia domanaro, ĉar mi estas seninfana vidvo. Ni vivas kviete, sinjoro, ni tri; kaj ni retenas tegmenton super ni kaj kvitigas nin de ŝuldoj, se ne plu.

         “La unua afero kiu perturbas nin estas tiu anonco. Spaldingo kunportas ĉi tiun ekzempleron de la ĵurnalo mem en la kontoron ĝuste ĉi tiun tagon antaŭ ok semajnoj, kaj li diris:

         “‘Mi dezirus al Dio, s-ro Vilsono, ke mi estas ruĝkapulo.’

         “‘Kial do?” mi demandis.

         “‘Nu,’ diris li, ‘jen alia vaka posteno en la Ligo de la ruĝkapuloj. Valoras malgrandan sumon al la viro, kiu akiras, kaj mi komprenas, ke estas pli da vakoj ol viroj, tiel ke la fideikomisuloj ne scias kion fari pri la mono. Se mi povus harkolore ŝanĝi, estas bona eta kripo,[8] kiun mi povas eniri.”

         “‘Nu, kio estas tio, do?” Mi demandis. ‘Vi vidas, s-ro Holmso — mi estas tre hejmema, kaj pro tio, ke miaj klientoj venas al mi — mi hejme restas dum semajnoj sinsekve. Pro tio mi ne scias multe pri la ekstera mondo, kaj mi ĝuas pri iometa novaĵo.

         “Ĉu vi neniam aŭdis pri la Ligo de la ruĝkapuloj?’ Li demandis kun okuloj tute malfermataj.

         “‘Neniam.’

         “‘Nu, mi miras pro tio, ĉar vi mem estas elektebla al unu el la vakaj postenoj.’

“JEN ALIA VAKA POSTENO EN LA LIGO.”

         “‘Kaj kontraŭ kiom?’ Mi demandis.

         “Ho, nur kontraŭ po £200 jare, sed la laboro estas facila kaj ne devas konflikti kun alia laboro.’

         “Nu, vi povas facile pensi, ke tio igis min atenti, ĉar mia lombardejo ne multe prosperas dum kelkaj jaroj, kaj mi bonvenus ekstran du cent pundojn.

         “‘Diru al mi pri ĝi,’ diris mi.

         “‘Nu,’ diris li montrante la anoncon al mi, ‘vi povas vidi por vi mem, ke la Ligo havas vakan postenon, kaj jen la adreso, kie vi devas demandi pri detaloj. Laŭ mia scio, la Ligo fondiĝis de Usona milionulo, Ezekija Hopkinsono, kiu estis strangulo. Li mem havis ruĝajn harojn, kaj li tre simpatiis kun ĉiuj ruĝkapuloj; do kiam li mortis, oni eltrovis, ke li testamentis enormajn riĉaĵojn sub la traktado de fideikomisuloj, kiujn li devigis apliki la interezon por provizi por viroj ruĝharkoloraj. Laŭ tio, kion mi aŭdis, estas belega pago kaj malmulta laboro.’

         “‘Sed,’ mi diris, ‘estos milionoj da ruĝkapuloj petantaj la postenon.’

         “‘Ne tiom multe, kiom vi opinias,’ li respondis. ‘Oni limigis al plenkreskaj Londonanoj. Ĉi tiu usonano komencis sian karieron en Londono kiam li estis junulo, kaj li volis bonfari por la malnova urbo. Tiam, denove, mi aŭdis, ke ne utilas peti se la haroj pale aŭ malhele ruĝas, nur se vere hele fajre ruĝas. Nu, se vi volas peti, s-ro Vilsono, vi nur iru; sed eble ne valoras la penon peti la postenon kontraŭ nur po kelkcent pundoj jare.’

         “Nu, sinjoroj, efektive miaj haroj, kiel vi povas vidi por vi mem, estas de tre hela kaj riĉa koloro, tiel ke ŝajnis al mi, ke se estas konkurso en la afero, mia ŝanco estas tiom bona kiel tiu de iu alia ulo, kiun mi iam trafis. Vincento Spaldingo ŝajnis scii tiom multe pri ĝi, ke mi opiniis, ke li estos utila, do mi ĝuste ordonis lin ŝlosi la butikon kaj kuniri kun mi. Li volonte havis ferion, do mi ŝlosis kaj ekiris por la adreso anoncita.

         “Mi esperas neniam vidi tian vidaĵon denove, s-ro Holmso. De norde, sude, oriente kaj okcidente ĉiu viro, kies haroj nuancas ruĝe, tretis en la urbon por peti pri la anonco. Flitstrato estis plenŝtopita per ruĝkapuloj, kaj Popa-korto aspektis kiel la puŝĉaro de oranĝovendisto. Mi ne emis opinii, ke estas tiom multe en la tuta lando, kiom allogitaj de la anonco. Ĉiu nuanco de la koloro — pajla, citrona, oranĝa, brika, Irlando-setera, hepata, argila; sed, kiel diris Spaldingo, la vera brila fajrokoloro malabundis. Kiam mi vidis, kiom multe atendis, mi komencis malesperi; sed Spaldingo ne permesis al mi. Kiel li faris, mi ne povas imagi, sed li puŝis kaj tiris kaj kornofrapis ĝis li venigis min tra la homamaso ĝuste ĝis la ŝtuparo de la oficejo. Sur la ŝtuparo estis du vicoj — unu el esperantaj enirontoj kaj alia el malesperantaj elirintoj; sed ni enkojnis tiel bone kiel eble kaj baldaŭ ni trovis nin en la oficejo.”

         “Via travivaĵo tre distras,” rimarkis Holmso dum la kliento paŭzis por refreŝigi la memoron per granda pinĉo da flartabako. “Daŭrigu vian interesigan deklaron, mi petas.”

         “Estis nenio en la oficejo krom kelkaj lignaj seĝoj kaj tablo, malantaŭ kiu sidis malgranda viro kun kapo eĉ pli ruĝa ol la mia.

         Li diris kelkajn vortojn al ĉiu kandidato, kiu alproksimiĝis al la tablo, kaj tiam li ĉiam sukcesis trovi iun difekton, kiu malebligis. Ŝajnis ne simpla afero akiri la vakan postenon, post ĉio. Tamen, kiam estis mia vico, la eta viro estis multe pli favora al mi ol al iu alia, kaj li fermis la pordon, post kiam ni eniris, por ke ni interparolu private.

         “‘Tiu estas s-ro Jabezo Vilsono,’ diris mia helpanto, ‘kaj li volonte prenos la vakon en la Ligo.’

         “‘Kaj li estas admirinde taŭga,’ respondis la alia. ‘Li havas ĉiun postulon. Mi ne povas memori, kiam mi vidis iun tiom bonan.’ Li paŝis malantaŭen, flanke klinis la kapon, kaj rigardadis miajn harojn ĝis mi sentis min modeste. Tiam subite li plonĝis antaŭen, manpremegis min, kaj gratulis min elkore pro mia sukceso.

         “‘Mi ne dece traktas, se mi hezitas,’ diris li, ‘mi certas, ke vi pardonas, ke mi tiom libere antaŭzorgas.’ Tiam li ekkaptis mian hararon per ambaŭ manoj kaj tiris ĝis mi ekkriis pro doloro. ‘Estas larmoj en viaj okuloj,’ diris li liberigante min. ‘Mi perceptas, ke ĉio estas en ordo. Sed mi devas atenti pro tio, ke dufoje oni trompis nin per perukoj kaj unufoje per tinkturo. Mi povus rakonti pri ŝuflika ciro ĝis vi estas naŭzigita per homa naturo.’ Li paŝis al fenestro kaj kriis tre laŭte, ke oni jam akiris la postenon. Leviĝis plorĝemo de malsupre, kaj la homoj dise marŝis, ĝis ekzistis neniu ruĝkapo krom mia propra kaj tiu de la direktisto.

         “‘Mia nomo,’ li diris, ‘estas s-ro Dunkano Roso, kaj mi mem estas unu el la pensiuloj de la monprovizo testamentita de nia nobla bonfarinto. Ĉu vi estas edzigata, s-ro Vilsono? Ĉu vi havas familion?’

“LI ELKORE GRATULIS MIN.”

         “Mi respondis, ke ne.

         “Tuj li desaponte mienis.

         “‘Ho ve!’ li diris serioze, ‘tio estas ja grave! Mi bedaŭras aŭdi tion. Kompreneble la monprovizo estas por disvastigi ruĝkapulojn aldone al provizi por ili. Estas tre maloportuna, ke vi estas fraŭlo.’

         “Pro tio mi mienis desaponton, s-ro Holmso, ĉar mi opiniis, ke mi ne akiros la vakan postenon, post ĉio; sed post iometa pensado, li diris, ke ĉio estas bone.

         “‘Aliakaze,’ diris li, ‘la kontraŭo estus fatala, sed ni devas esti iomete libera favore al la viro kun tia hararo kiel la via. Kiam vi povos komenci vian laboron?’

         “‘Nu, tio estas iomete maloportuna, ĉar mi jam komercas.’ mi diris.

         “Ho, ne koncernu vin mem pri tio, s-ro Vilsono!’ diris Vincento Spaldingo. ‘Mi traktas tion por vi.’

         “‘Dum kiuj horoj mi laboras?’ mi demandis.

         “‘De la deka ĝis la dua.’

         “Nu, la lombardisto kutime laboras vespere, s-ro Holmso, precipe ĵaŭdan kaj vendredan vesperojn, kiu estas ĵus antaŭ pagtago; do al mi estas taŭge gajni iometan dummatene. Krome, mi sciis, ke mia helpanto estas bona homo, kaj ke li bone faros.

         “‘Tio tre taŭgas,’ mi diris. ‘Kaj kiom estas la pago?’

         “‘Estas po £4 semajne.’

         “‘Kaj kia estas la laboro?’

         “‘Estas tute nominala.’

         “‘Per “tute nominala” kion vi volas diri?’

         “‘Nu, vi devos ĉeesti en la oficejo, aŭ almenaŭ en la konstruaĵo dum la tuta tempo. Se vi foriras, vi rezignas la postenon por ĉiam. La testamento estas tre klara tiupunkte. Vi ne konformiĝas al la kondiĉoj, se vi ekmovas de la oficejo dum tiu tempo.’

         “‘Estas nur po kvar horoj tage, kaj mi certe ne konsideras forlasi,’ mi diris.

         “‘Neniu ekskuzo utilos al vi,’ diris Dunkano Roso, ‘nek malsano, nek komerca afero, nek iu alia. Tie vi devas resti aŭ perdi vian postenon.’

         “‘Kaj kia laboro?’

         “‘Estas kopiado el la Enciklopedio Britanika,[9] la unua volumo estas en la komodo. Vi devas provizi viajn proprajn inkon, plumon, kaj sorbopaperon, sed ni provizas ĉi tiujn tablon kaj seĝon. Ĉu vi pretos morgaŭ?’

         “‘Certe,’ mi respondis.

         “‘Do, ĝis la, s-ro Jabezo Vilsono, kaj mi gratulu vin denove pro la grava posteno, kiun vi tiel bonŝance gajnis.’ Li riverencis dum ni eliris la ĉambron, kaj mi hejmeniris kun mia helpanto, preskaŭ ne sciante kion diri aŭ fari pro tio, ke mi estis tiom kontenta pro mia bona fortuno.

         “Nu, mi pripensadis la aferojn de la tago, kaj tiun vesperon mi malesperis denove; ĉar mi tute persvadis min mem, ke la tuta afero estas ia granda ruzo aŭ fraŭdo, kvankam kion oni celas, mi ne povis imagi. Ŝajnis esti tute preter la kredo, ke oni tiele testamentus, aŭ ke oni pagus tiom multe por io tiel simple kiel kopiado el la Enciklopedio Britanika. Vincento Spaldingo faris laŭ sian eblan por kuraĝigi min, sed kiam mi enlitiĝis, mi jam konvinkis min, ke la tuta afero estas nenio. Tamen, la sekvantan matenon mi decidis iel provi, do mi aĉetis malmultekostan boteleton da inko, kaj kun plumo kaj sep grandformataj paperaĵoj,[10] mi ekiris por Popa-korto.

         “Nu, al mia surprizo kaj ĝojo, ĉio estas tiel en ordo kiel eble. Oni pretigis la tablon por mi, kaj s-ro Dunkano Roso estis tie por scii, ĉu mi komencis la laboron. Li komencigis min per litero A, tiam postlasis min, sed foje li revenis por scii ĉu ĉio estas bone. Je la dua li ĝisis, komplimentis min pro mia kvanto da skribaĵo, kaj ŝlosis la pordon post mi.

         “Tio okazis tage post tago, s-ro Holmso, kaj sabaton la direktisto eniris kaj metis kvar orajn pundojn surtablen kontraŭ mia semajna laboro. Same la sekvantan semajnon kaj poste. Matene mi alvenis je la deka kaj posttagmeze mi foriris je la dua. Laŭgrade s-ro Dunkano Roso ĉesis eniri krom nur unufoje matene, kaj tiam post kelka tempo, li tute ne eniris. Tamen, kompreneble, mi ne kuraĝis foriri el la ĉambro, ĉar mi ne certas, kiam li alvenas kaj la posteno estis tiom bona, kaj estas tiom taŭga al mi, ke mi nepre ne riskas.

         “Tiele pasis ok semajnoj, kaj mi skribis pri Abatoj kaj la arkopafado kaj la arkitekturo kaj Atiko, kaj mi esperis per diligenteco, ke mi atingos literon B antaŭ nelonge. Kostis al mi iom da papero, kaj mi preskaŭ plenigis breton per mia skribaĵo. Kaj subite la tuta afero finiĝis.”

         “Ĉu finiĝis?”

         “Jes, sinjoro. Kaj finiĝis ĉi-matenon. Mi iris laŭkutime je la deka, sed la pordo estis fermita kaj ŝlosita kun karto pendita sur ĝi. Jen — vi povas legi por vi mem.”

         Li vidigis blankan karteton. Ĝi tekstis:

LA LIGO DE LA RUĜKAPULOJ
DISIGITA
9a Oktobro 1890

         Ŝerloko Holmso kaj mi ekzamenis la anoncan karton kaj tiun, kiu malfeliĉe mienis malantaŭe, ĝis la komika sento de la afero tiom superas ĉiujn ceterajn konsiderojn, ke ni ambaŭ ridege eksplodis.

         “Mi ne povas vidi, ke tio estas tiom amuza,” kriis nia kliento, ruĝiĝante ĝis la radikoj de la fajra kapo. “Se vi ne povas fari alian ol ridi, mi povas foriri.”

         “Ne, ne,” kriis Holmso, malantaŭen puŝante sin en la seĝon, de kiu li jam duone levis sin. “Vere mi nepre ne deziras maltrafi vian kazon. Estas io tre refreŝige amuzeta pri ĝi. Diru al mi, mi petas, kion vi faris post kiam vi trovis la karton surporde?”

“LA PORDO ESTIS FERMITA KAJ ŜLOSITA.”

         “Mi konsterniĝis, sinjoro. Mi ne sciis kion fari. Tiam mi vizitis la apudajn oficejojn, sed neniu ŝajne sciis ion. Fine, mi vizitis la luiganton, kontadiston teretaĝe. Mi demandis ĉu li povas diri al mi tion, kio okazis al la Ligo de la ruĝkapuloj. Li diris, ke li neniam aŭdis pri tia afero. Tiam mi demandis, ĉu li konas Dunkanon Roson. Li respondis, ke la nomo estas nova al li.

         “‘Nu,’ diris mi, ‘la sinjoro ĉe numero 4.’

         “‘Ĉu la ruĝhara viro?’

         “‘Jes.’

         “‘Ho,’ diris li, ‘lia nomo estas Vilhelmo Moriso. Li estas solicitoro, kaj intertempe uzis mian oficejon ĝis oni pretigas lian novan lokalon.’

         “‘Kie, do, mi trovas lin?’

         “‘Ho, ĉe la nova oficejo. Li ja diris al mi la adreson. Jes, 17 Strato Reĝo Edvardo,[11] apud Sankta Paŭlo[12].’

         “Mi ekiris, s-ro Holmso, sed kiam mi atingis la adreson, tie estas fabriko pri artefaritaj pateloj, kaj neniu iam aŭdis pri aŭ s-ro Vilhelmo Moriso aŭ s-ro Dunkano Roso.”

         “Kiaj tiam, kion vi faris?” demandis Holmso.

         “Mi hejmen iris al Placo Saksa-Koburgo, kaj mi konsiliĝis de mia helpanto. Sed li ne povis iel helpi min. Li nur povis diri, ke se mi nur atendas, oni informos al mi perpoŝte. Sed tio tute nesufiĉas, s-ro Holmso. Mi ne deziras senbarakte perdi tian postenon, do, pro tio, ke oni sciigis min, ke vi bonvole konsilas povrulojn senhelpajn, mi tuj venis.”

         “Kaj vi faris prudente,” diris Holmso. “Via kazo estas tre rimarkinda, kaj mi certe enketas ĝin. Laŭ tio, kion vi jam diras, mi opinias, ke eble estas pli gravaj demandoj, ol jam aperas.”

         “Sufiĉe gravaj!” diris s-ro Jabezo Vilsono. “Nu, mi perdis po £4 semajne.”

         “Tiom kiom koncernas vin persone,” rimarkis Holmso, “mi ne scias, ke vi havas plendon kontraŭ ĉi tiu eksterordinara ligo. Male, kiel mi komprenas vi pliriĉas per £30, eĉ ne necesas diri pri la detala scio, kiun vi gajnis pri ĉiuj temoj sub litero A. Vi jam perdas nenion.”

         “Ne, sinjoro. Sed mi deziras eltrovi, kiuj ili estas, kaj kion ili petole celas, se ili vere petolis. Estas tre multekosta ŝerco pro tio, ke kostis al ili tridek du pundojn.”

         “Ni penas klarigi tiujn punktojn por vi. Kaj unue, unu-du demandojn, s-ro Vilsono. Ĉi tiu helpanto via, kiu unue sciigis vin per la anonco — kiom longe li estas ĉe vi?”

         “Tiutempe proksimume monaton.”

         “Kiel li venis?”

         “Li venis responde al reklamo.”

         “Ĉu li estas la sola petanto?”

         “Ne, estas iom multe.”

         “Kial vi elektis lin?”

         “Ĉar li estas lerta kaj volas labori kontraŭ malmulte.”

         “Kontraŭ duonpago, efektive.”

         “Jes.”

         “Priskribu Vincenton Spaldingon.”

         “Malgranda, forta, rapida, vizaĝo senhara, kvankam li estas proksimume tridekjara. Li havas blankan acidan makulon sur la brovo.”

         Holmso ekatentis tre ekcite. “Tion mi ja opiniis,” diris li. “Ĉu vi iam rimarkis, ke oni trapikis liajn orelojn por orelringoj?”

         “Jes, sinjoro. Li diris al mi, ke tion faris ciganoj kiam li estis knabo.”

         “Hm!” diris Holmso, malantaŭen klinante, profunde en penso. “Ĉu li estas ankoraŭ ĉe vi?”

         “Ho, jes, sinjoro. Mi ĝuste foriris lin.”

         “Kaj, ĉu li traktas viajn komercajn aferojn dum vi forestas?”

         “Mi ne povas plendi, sinjoro. Neniam estas multe da komerco matene.”

         “Dankon, s-ro Vilsono. Mi certe diros al vi mian opinion post unu-du tagoj. Hodiaŭ estas sabato, kaj mi esperas ke lundon ni atingos konkludon.”

         “Nu, Vatsono,” diris Holmso post kiam foriris nia vizitanto, “kion vi opinias pri ĉio ĉi?”

         “Mi ne povas opinii,” mi sincere respondis. “Estas tre mistera afero.”

         “Ĝenerale,” diris Holmso, “ju pli kurioza estas afero des malpli mistera. Estas la kutima, ordinara krimo, kiu estas vera enigmo, ĝuste kiel la ordinaran vizaĝon oni plej malfacile identigis. Sed mi ne devas prokrasti pri la afero.”

         “Kion vi faros, do?” mi demandis.

         “Fumi,” li respondis. “Tiu estas certe tripipa problemo, kaj mi petas, ke vi ne parolu dum dekkvin minutoj.” Li buliĝis en sia seĝo, kun maldikaj genuoj altiritaj al sia falkona nazo, kaj tie li sidis kun okuloj fermitaj kaj sia nigra argila pipo etendita kiel beko de ia stranga birdo. Mi konkludis, ke li jam ekdormis, kaj fakte mi preskaŭ ekdormis, kiam subite li eksaltis el la seĝo kiel homo determinita kaj metis la pipon sur kamenbreton.

         “Sarasato[13] ludas ĉe Halo Sankta Jakobo matinee,” li diris. “Kion vi opinias, Vatsono? Ĉu via pacienco fordonos kelkajn horojn?”

         “Mi faras nenion hodiaŭ. Mia klientaro ne estas tre granda.”

         “Do venu kun mi. Ni iros tra la Urbo, kaj survoje ni matenmanĝu. Mi observas, ke estas iom da germana muziko en la programo, kiu iom plaĉas al mi pli ol itala aŭ franca. Ĝi estas introspekta kaj mi deziras introspekti. Ni iru!”

LI BULIGIS SIN EN SIA SEĜO.

         Ni veturis per metroo ĝis Aldersgato,[14] poste ni atingis Placon Saksa-Koburgon, la lokon de la kuriozaj eventoj, kiujn ni aŭskultis tiun matenon. Ĝi estis aĉa, eta kaduke rafinita loko, kie kvar vicoj da malpuraj brikaj domoj duetaĝaj ĉirkaŭis malgrandan enrelitan korton, kie herbaĉa gazono kun kelkaj aroj de velkitaj laŭro-arbustoj suferis sub fumoplena kaj malsana atmosfero. Tri oritaj globoj[15] kaj bruna, blankliterita signo anoncis “Jabezo Vilsono” sur ĉeangula domo kiel lokon, kie komercis nia ruĝhara kliento. Ŝerloko Holmso haltis antaŭ la pordo kaj kun flanke klinita kapo zorgeme ekzamenis. Li malrapide laŭiris la straton kaj revenis, ankoraŭ rigardante la domon. Fine li revenis al la lombardejo kaj batis vigle du-trifoje sur pavimo. Li perkutis surporde. Tuj, vigla senbarba junulo malfermis kaj petis, ke ni eniru.

         “Dankon,” diris Holmso, “Mi nur deziras demandi, kie oni trovas la Strandon.[16]

         “La tria dekstre, la kvara maldekstre,” tuj respondis la helpanto fermante la pordon.

         “Jen sprita ulo,” observis Holmso dum ni foriris. “Li estas, laŭ mi, la kvara el la plej spritaj homoj en Londono, kaj pro lia kuraĝo mi ne certas, ĉu li ne estas la tria. Mi antaŭe sciis ion pri li.”

ONI TUJ MALFERMIS LA PORDON.

         “Evidente,” diris mi, “la helpanto de s-ro Vilsono estas tre grava en ĉi tiu mistero pri la Ligo de la ruĝkapuloj. Mi certas, ke vi demandis nur pro tio, ke vi povu vidi lin.”

         “Ne lin.”

         “Kion, do?”

         “La genuojn de lia pantalono.”

         “Kaj kion vi vidis?”

         “Kion mi anticipis.”

         “Kial vi batis la pavimon?”

         “Mia kara Doktoro, estas tempo por observado, ne por parolado. Ni estas spionoj en la lando de la malamiko. Ni scias pri Placo Saksa-Koburgo. Ni nun esploras tion, kio estas malantaŭe.”

         La vojo forkondukis nin de la kvieta Placo Saksa-Koburgo ĝis ĉefvojo kiom kontrastita al ĝi kiel la antaŭo de bildo konstrastas la malantaŭon. Ĝi estas unu el la ĉefaj arterioj de la Urbo, kiu kondukis la trafikon de la Urbo norden kaj okcidenten. La vojo plenpleniĝis per granda rivero de komerco fluanta duoblavice ene kaj ele, dum la promenejoj estis plenŝtopitaj per rapidantaj aroj da piedirantoj. Malfacile oni konstatis, ke la vico da fajnaj butikoj kaj dignaj komercaj konstruaĵoj alfrontis malantaŭe la kadukan kaj stagnan placon, kiun ni ĵus postlasis.

         “Mi vidu,” diris Holmso starante ĉe stratangulo kaj rigardante laŭ la vico, “mi deziras memori la ordon de la domoj ĉi tie. Estas hobio mia koni detale Londonon. Jen Mortimero, la tabakisto, la gazeta kiosko, la Koburga filio de la Urba kaj suburba banko, la vegatara restoracio kaj la kaleŝa fabriko de Makfarlando. Tio estas la tuta bloko. Kaj nun Doktoro, ni jam finas nian laboron, estas la tempo ludi. Sandviĉon kaj tason da kafo, kaj ni iros violonolandon, kie ĉio estas dolĉa, delikata kaj harmonia — kaj neniuj ruĝharaj klientoj, kiuj ĝenas nin per siaj enigmoj.”

         Mia amiko estis entuziasma muzikisto, mem estante ne nur lerta ludanto sed ankaŭ komponisto neordinara. Dum tiu posttagmezo li sidis sur la fotelo volvita en la plej perfekta feliĉo, svingante la longajn maldikajn fingrojn laŭtakte, dum la milda ridetanta vizaĝo kaj malviglaj ravemaj okuloj estis tiel malsimilaj al tiuj de Holmso, la ĉashundo, Holmso la senĉesa, sprita, lerta agento kontraŭkrima, kiel estas eble koncepti. En lia kurioza karaktero, la duala naturo alterne trudis sin, kaj liaj ekstremaj precizeco kaj sagaco reprezentis, kiel mi ofte opiniis, la reagon kontraŭ la poeziema kaj kontemplema humoro, kiu fojfoje regis lin. Lia naturo svingis lin inter la ekstremoj de malvigleco kaj voranta energio; kaj kiel mi bone sciis, li neniam estis tiel vere imponega krom kiam tagon post tago li jam lantis sur sia brakseĝo inter siaj improvizaĵoj kaj antikvaj libroj. Tiam subite la avido por la ĉaso kaptis lin, kaj lia grandega rezonpovo leviĝis ĝis la nivelo de intuicio, ĝis tiu, kiu ne scias pri liaj metodoj, strabis al li, kiel al homo kies scio ne estas tio de ordinaruloj. Tiun posttagmezon, kiam mi vidis lin volvitan en la muziko ĉe Halo Sankta Jakobo, mi sentis, ke la malbono venos al la ĉasotoj.

         “Sendube vi deziras hejmeniri, Doktoro,” li rimarke diris, kiam ni foriris.

         “Jes, tio estas bone.”

         “Kaj mi devas aferi iom da tempo. Tiu afero ĉe Placo Koburgo estas grava.”

DUM POSTTAGMEZE LI SIDIS SUR FOTELO.

         “Kial grava?”

         “Oni kontemplas gravan krimon. Mi kredas, ke estas sufiĉe da tempo por malebligi. Sed estas sabato kaj tio iom komplikas la aferon. Mi bezonos vian helpon ĉi-nokton.”

         “Kioma horo?”

         “La deka estas sufiĉe frua.”

         “Mi estos ĉe Bakerstrato je la deka.”

         “Tute bone. Kaj, Doktoro, eble estos iom da danĝero, do bonvolu enpoŝigi vian militan revolveron.” Li svingis la manon, turnis sin, kaj tuj malaperis en la homamason.

         Mi kredas, ke mi ne estas pli stulta ol aliaj, sed mi ĉiam premiĝis per sento de mia propra stulteco, kiam mi traktis Ŝerlokon Holmson. Nu, mi aŭdis tion, kion li aŭdis, mi vidis tion, kion li vidis, kaj tamen laŭ liaj vortoj evidentas, ke li vidis ne nur tion okazintan, sed tion okazontan dum la tuta afero estas laŭ mi ankoraŭ konfuza kaj groteska. Dum mi hejmen veturis al Kensingtono, mi pripensis ĉion — de la eksterordinara historio de la enciklopedio-kopiinto ĝis la vizito en Placo Saksa-Koburgo, kaj la minacaj vortoj ĉe nia apartiĝo. Kio estas ĉi tiu dumnokta ekspedicio, kaj kial mi devas porti pafilon? Kien ni iros, kaj kion ni faros? Holmso aludis, ke ĉi tiu senbarba lombardo-helpanto estas timigulo — iu, kiu trafus profunde. Mi penis solvi, sed malespere rezignis kaj flankigis la aferon ĝis la nokto venigos la klarigon.

         Estis kvarono post la naŭa, kiam mi ekiris, piedirante trans la Parko, kaj tra Oksforda strato ĝis Bakerstrato. Du kabrioletoj staris antaŭporde, kaj dum mi eniris la koridoron, mi aŭdis voĉsonojn desupre. Enirante mi trovis Holmson vigle interparolantan kun du viroj. Mi rekonis unu kiel Petron Ĵonzon, oficialan polican agenton, kaj la alia, kiu mienis malfeliĉe, estis altstatura, maldika viro kun tre brila ĉapelo kaj oprese respektinda kitelo.

         “Ha! nia bando estas kompleta,” diris Holmso, butonante sian mallongan jakon kaj alprenante pezan rajdvipon el la rako. “Vatsono, mi opinias, ke vi konas s-ron Ĵonzon de Skotlandjardo, ĉu ne? Mi prezentu al vi s-ron Meriveteron, kiu estos nia kunulo dum la ĉi-nokta aventuro.”

         “Ni ĉasos duope denove, Doktoro,” diris Ĵonzo grave. “Nia amiko povas bonege komenci ĉasadon. Li bezonas aĉan hundon helpi lin pri la postkurado.”

         “Mi esperas, ke ni ne vane elserĉas,” observe diris s-ro Merivetero malgaje.

         “Vi povas multe fidi al s-ro Holmso, sinjoro,” diris la polica agento memfide. “Li havas siajn proprajn etajn metodojn, kiuj, se mi rajtu diri, estas ĝuste iomete tro teatraj kaj fantaziaj, sed iam li iĝos bona detektivo. Ne estas troe diri, ke unu-dufoje kiel rilate al la afero pri la Ŝolta mortigo kaj la Agra trezoro, li pli pravis ol la oficiala polico.”

         “Ho, se vi tiele diras, s-ro Ĵonzo, estas bone,” diris la vizitanto cedeme. “Sed, mi devas konfesi, ke mi maltrafas mian robron. Estas la unua sabato dum dudek sep jaroj, ke mi ne kartludas.”

         “Mi opinias, ke vi trovos,” diris Ŝerloko Holmso, “ke vi ludos kontraŭ pli granda vetaĵo ĉi-nokton ol iam antaŭe, kaj ke la ludo pli ekscitos. Por vi, s-ro Merivertero, la vetaĵo estos £30000, kaj por vi Ĵonzo, estos la viro, kiun vi deziras kapti.”

         “Johano Klavo, la murdisto, rabisto kaj falsisto. Li estas juna ulo, s-ro Merivetero, sed li estas ĉefa inter la krimularo, kaj mi prefere kaptis lin ol iun ajn alian krimulon en Londono. Johano Klavo estas ja rimarkinda ulo. Lia avo estis reĝa duko, kaj li frekventis Etonon kaj Oksfordon. Lia cerbo estas tiel ruze kiel liaj fingroj, kaj kvankam ni ĉiam spuras lin, ni neniam trovas. Li prirabas en Skotlando unu semajnon, kaj la sekvantan li trompe kolektis monon por konstrui orfejon en Kornvalo.[17] Mi jam spuras lin dum jaroj, sed neniam vidis lin.”

         “Mi esperas, ke mi povos interprezenti vin ĉi-nokton. Mi havas unu-du etan disputon kun s-ro Johano Klavo, kaj mi akordas kun vi, ke li estas ĉefa inter sia profesiularo. Estas post la deka, tamen, kaj tempo ke ni ekiru. Vi du veturu per unu kabrioleto kaj per la alia Vatsono kaj mi sekvos.”

         Ŝerloko Holmso ne emis komuniki dum la longa veturo, li malantaŭsidis kaj zumis la melodiajn aŭditajn posttagmeze. Ni klakete veturis tra la senfina labirinto de gasolumigitaj stratoj ĝis ni eliĝis en Straton Faringtonon.

         “Nun ni estas proksime,” rimarkis mia kunulo. “Ĉi tiu ulo Merivetero estas banka direktisto, kaj persone interesita pri la afero. Mi opinias, ke estas bone venigi Ĵonzon ankaŭ. Li ne estas malbonulo, kvankam profesie li estas tuta imbecilo. Li havas unu pozitivan virton. Li estas tiel kuraĝa kiel buldogo, kaj tiel tenaca kiel omaro se li kaptas iun per siaj tenajloj. Jen — ni alvenas, kaj ili atendas nin.”

         “Ni jam atingis la saman homoplenigitan ĉefvojon, kie ni jam trovis sin tiun matenon. Ni forsendis la veturilojn, kaj, sekvante s-ron Meriveteron, ni pasis malsupren per mallarĝa ŝtuparo kaj tra flankpordo, kiun li malŝlosis por ni. Interne estis malgranda koridoro, kiu finiĝis per masiva fera bariero. Li malŝlosis tion ankaŭ, kaj kondukis nin per serpenta ŝtona ŝtuparo ĝis alia imponega bariero. S-ro Merivetero haltis por lumigi lampon, kaj post malŝlosante tiun barieron, kondukis nin laŭ malluma grundodora koridoro en grandegan ŝloskelon, kiun oni plenigis ĉie per latkestoj kaj skatoloj.

         “Vi ne estas tre atakebla desupre,” Holmso rimarke diris dum li alte eltenis la lampon.

         “Nek de malsupre,” diris s-ro Merivetero, batante per sia bastono sur la pavimŝtonoj. “Nu, ho ve, sonas tre kava!” li rimarkis surprizite.

         “Mi devas peti, ke vi pli kvietiĝu!” diris Holmso severe. “Vi jam endanĝerigas la sukceson de nia ekspedicio. Sidiĝu, mi petas, sur unu el tiuj skatoloj kaj ne malhelpu.”

         La solena s-ro Merivetero sidis sin sur latkesto, kaj mienis tre ofendite, dum Holmso surgenue faligis sin surplanken, kaj per lanterno kaj lenso tre detale ekzaminis la fendetojn inter la ŝtonoj. Kelkaj sekundoj sufiĉas por kontentigi lin, ĉar li saltis surpieden kaj enpoŝigis la lenson.

S-RO MERIVETERO HALTIS POR LUMIGI LANTERNON.

         “Estas almenaŭ unu horo antaŭ ni,” li rimarkis, “pro tio, ke ili ne povas plu klopodi ĝis la bona lombardisto sekure enlitiĝos. Tiam ili ne perdos eĉ minuton, ĉar ju pli baldaŭ ili komencos la laboron, des pli longa estos la tempo por eskapi. Nuntempe ni estas, Doktoro — kiel vi sendube jam divenas — en la kelo de la Urba filio de unu el la ĉefaj Londonaj bankoj. S-ro Merivetero estas prezidanto de la estraro kaj li klarigos al vi, kial unu el la pli kuraĝaj krimuloj en Londono devus multe interesiĝi pri ĉi tiu kelo nuntempe.”

         “Estas nia franca oro,” flustris la direktisto. “Kelkfoje oni avertis nin, ke oni penos prirabi.”

         “Ĉu francan oron?”

         “Jes, okazis, ke antaŭ kelkaj monatoj ni povis fortigi niajn rimedojn kaj tiucele pruntoprenis 30000 napoleonojn de la Banko de Francio. Oni sciigis, ke ni neniam malpakis la monon, kaj ke ĝi ankoraŭ restas en nia kelo. La latkesto sur kiu mi sidis enhavas 2000 napoleonojn pakitajn inter plombolioj. Nia oro-reservo estas multe pligranda nuntempe ol kutime en ĉi tiu filio, kaj la estraro dubas pri tio.”

         “Pri tio ili pravas.” observis Holmso. “Kaj nun ni devas aranĝi nian planon. Mi anticipas, ke ene de horo ĉio estos konkludita. Dumtempe, s-ro Merivetero, ni devas fermi la obturilon de la ŝtellampo.”

         “Ĉu ni sidos mallume?”

         “Mi bedaŭras. Mi kunportis ludkartojn, kaj opiniis, ke, ĉar ni estas partie carrée,[18] vi povus ludi vian robron post ĉio. Sed mi vidas, ke la preparaĵo de niaj malamikoj tiom progresiĝas, ke ni ne povas riski. Kaj antaŭ ĉio ni devas elekti niajn kaŝlokojn. Tiuj estas kuraĝuloj, kaj kvankam ni havos la avantaĝon, krom se ni ne prizorgas, ili endanĝerigos nin. Mi staros malantaŭ tiu latkesto, kaj vi kaŝu vin malantaŭ tiuj. Tiam, kiam mi lumigos la lampon, rapide kaptu ilin. Se ili pafos, Vatsono, ne hezitu, sed mortpafu.”

         Mi pretigis la revolveron kaj metis ĝin sur lignan skatolon malantaŭ kiu mi kaŭris. Holmso fermis la obturilon de la lanterno kaj ĉio tute mallumis — tian absolutan mallumon mi neniam antaŭe spertis. La odoro de varmega metalo restis por certigi nin, ke la lanterno ankoraŭ funkcias, kaj pretas tuj lumigi la kelon. Laŭ mi, kies nervon oni multe ekscitis, estis iu deprimanta kaj mildigante en la subita mallumo, kaj en la malvarma malseketa aero de la ŝloskelo.

         “Estas nur unu retiro,” flustris Holmso. “Tra la domo en Placon Saksa-Koburgon. Ĉu vi faris tion, kion mi petis, Ĵonzo?”

         “Inspektoro kaj du policanoj deĵoras ĉe la pordo.”

         “Tiam ni ŝtopis ĉiujn breĉojn. Kaj ni devas silente atendi.”

         Kia tempo! Poste mi trovis, ke estis unu kaj kvarono horo, tamen ŝajnis al mi, ke la nokto preskaŭ pasas, kaj supere tagiĝas. Miaj membroj laciĝis kaj povis nefacilmoviĝi, ĉar mi timis ŝanĝi mian pozicion; tamen, mia nervo altgrade streĉiĝis, kaj miaj oreloj estis tiom akraj, ke mi ne nur povis aŭdi la mallaŭtan spiradon de miaj kunuloj, sed mi povis distingi inter la pli profunda de la pligranda Ĵonzo kaj la malforta suspiro de la banka estrano. De mia loko mi povis rigardi super la latkesto en la direkto de la planko. Subite miaj okuloj kaptis rebrilon.

         Unue estis nur nebul-arda lumero sur la pavimŝtono. Tiam ĝi plilongiĝis ĝis ĝi iĝis flava linio, kaj tiam, sen averto aŭ sono, malfermiĝis tranĉo kaj aperis mano — blanka, preskaŭ ina mano, kiu palpis meze de la malgranda lumloko. Dum minuto aŭ pli la mano kun baraktantaj fingroj, etendis el la planko, tiam retiris tiel subite kiel aperis, kaj ĉio mallumis krom la unu sola nebul-arda lumero, kiu vidigis fendeton inter la ŝtonoj.

         La malapero estis nur momente. Kun ŝiranta bruego unu el la larĝaj blankaj ŝtonoj retroturniĝis kaj formiĝis kvadrata faŭka breĉo, tra kiu fluis lanterna lumo. Super la rando gvatis senbarba knabeca vizaĝo, kiu akre ĉirkaŭrigardis, kaj tiam, kun manoj ambaŭflankaj de la aperto, tiris sin ŝultroalte kaj talioalte ĝis unu genuon kuŝigis surrande. Postmomente li staris ĉe flanko de la breĉo kaj posttiris sian kunulon suplan kaj malgrandan kiel si mem, kun pala vizaĝo kaj eksplodo de tre ruĝaj haroj.

         “Ĉio estas sekure,” li flustris. “Ĉu vi havas la ĉizilon kaj la sakojn? Je Jovo! Saltu, Arĉjo, saltu, kaj mi pendumiĝos!”[19]

         Ŝerloko Holmso eksaltis kaj ekkaptis la entrudanto per kolumo. La alia plonĝis sin en la breĉon, kaj mi aŭdis sonon de ŝiranta ŝtofo, kiam Ĵonzo kroĉis la veston. La lumo brilis sur revolveron, sed per la rajdvipo Holmso frapis la pojnon, kaj la pistolo klakete faliĝis sur la ŝtonplankon.

         “Estas vane, Johano Klavo,” diris Holmso milde. “Nepre ne estas ŝanco.”

         “Tiel mi konstatas,” la alia respondis distance. “Mi kredas, ke mia kunulo eskapis, kvankam vi havas lian baskon.”

         “Tri viroj atendis lin ĉe la pordo,” diris Holmso.

         “Ho, ĉu vere?” vi efektive kaptis min kaj mi devas komplimenti vin.”

         “Kaj mi vin,” Holmso respondis. “Via ruĝkapa ideo estas tre nova kaj efika.”

         “Baldaŭ vi vidos vian kunulon,” diris Ĵonzo. “Li pli rapide grimpas malsupren ol mi. Ĝuste etendu la pojnojn dum mi mankatenigas.”

         “Mi petas, ke vi ne tuŝu min per viaj malpuraĉaj manoj.” diris nia kaptinto dum klakiĝis la mankateno. “Vi eble ne konstatu, ke mi havas reĝan sangon en la vejnoj. Kaj mi petas, ke kiam via alparolos al mi, ke vi diru, ‘sinjoro’ kaj ‘bonvolu’.”

         “Tute bone,” diris Ĵonzo ekrigardante kaj subridetaĉante, “Nu, ĉu vi bonvolu, sinjoro, marŝi supren, kie ni povas akiri veturilon por venigi vian reĝan moŝton al polica stabejo?”

“ESTAS VANE, JOHANO KLAVO.”

         “Tio plibonas,” diris Johano Klavo trankvile. Li forte riverencis al ni tri kaj foriris sub gardado de la detektivo.

         “Vere, s-ro Holmso,” diris s-ro Merivetero dum ni sekvis ilin el la kelo. “Mi ne scias, kiel ni povas rekompenci al vi. Laŭ mi, sendube vi detektis kaj venkis unu el la plej rezolutaj prirabaj penadoj.”

         “Mi jam devas reguligi unu-du aferojn kun s-ro Johano Klavo,” diris Holmso. “Kostis iom al mi pro ĉi tiu afero, kaj mi esperas, ke la banko pagos, sed preter tio oni jam abunde rekompencas min, pro tio, ke mi spertis iun unikan, kaj aŭdis la rakonton pri la Ligo de la ruĝkapuloj.”

         Li klarigis dum la fruaj horoj de la mateno dum ni sidis antaŭ glasoj da viskio kaj ŝaŭmakvo en Bakerstrato, “Vatsono, estas tute evidente dekomence, ke la sola ebla celo de ĉi tiu iom nekredebla afero pri la anonco de la Ligo kaj la kopiado el la enciklopedio devas esti por eldomigi ĉi tiun ne tre spritan lombardiston kelkajn horojn ĉiutage. Estas kurioza taktiko, sed, vere, mi ne scias sugesti alian pli bonan. Ĉi tiun metodon sugestis la tre vigla menso de Klavo pro la harkoloro de sia komplico. La pago po £4 semajne allogis Vilsonon, kaj kio estas tio al ili, kiuj ludas por miloj? Ili anoncis, unu kanajlo luis oficejon, la alia provokis la viron peti la postenon, kaj kune ili akiris lian foreston ĉiun matenon de la semajno. De kiam mi aŭdis pri la helpanto, kiu volonte laboras kontraŭ duonpago, estis evidente al mi, ke li havis fortan motivon por akiri la oficon.”

         “Sed kiel vi povis diveni la motivon?”

         “Se estus virino en la domo, mi devus suspekti nuran vulgaraĉan amaferon. Tio, tamen, estis tute neeble. La komerco estas malgranda, kaj estas nenio en la domo, kio povis ekspliki tian komplikan preparaĵon kaj tian elspezon. Devas do esti io ekster la domo. Kio do? Mi pripensis, ke li furoras pri la fotografio kaj longatempe malaperis en la kelon. Jen la kelo! Jen la fino de ĉi tiu implikita spuro. Do, mi enketis pri ĉi tiu mistera helpanto kaj eltrovis, ke mi traktas unu el la plej aplombaj kaj plej kuraĝaj krimuloj en Londono. Li faradis ion en la kelo — ion, kio postulis multe da tempo ĉiutage dum monatoj sinsekve. Denove, kio do? Mi povis opinii nenion, krom ke li konstruis tunelon ĝis alia domo.

         “Ĉi tiom mi divenis antaŭ ol mi vizitis la lombardejon. Mi surprizis vin kiam mi batis surpavime per bastono. Mi volis trovi, ĉu la kelo etendis antaŭ aŭ malantaŭ la domo. Ne antaŭas. Tiam mi sonorilis, kaj kiel mi esperis, la helpanto malfermis. Ni jam interbatalis, sed ni neniam vidis la alian. Mi preskaŭ ne rigardis la vizaĝon. Mi deziris rigardi la pantalonajn genuojn. Vi mem devis rimarki kiel kadukaj, ĉifitaj kaj makulitaj ili estis. Ili indikis la horojn pasitaj per fosado. La sola cetera punkto estas tio, kion oni celas per fosado. Mi ĉirkaŭiris la stratangulon, vidis la Urban kaj suburban bankon apud la domo de nia amiko, kaj sentis, ke mi solvis la problemon. Kiam vi hejmen veturis post la koncerto, mi vizitis Skotlandjardon kaj la prezidanton de la banko, kaj vi jam vidas la rezulton.”

         “Kaj kiel vi scias, ke ili penas prirabi ĉi-nokton?” Mi demandis.

         “Nu, kiam ili forlasis la oficejon de la Ligo, tio estas signo, ke ili ne plu koncernas sin pri s-ro Jabezo Vilsono — aliavorte, ke ili jam finkonstruis la tunelon. Sed ili nepre devis uzi ĝin baldaŭ, aŭ oni povus eltrovi ĝin, aŭ oni povus forigi la oron. Sabato taŭgas pli ol alia tago pro tio, ke estas du tagoj por eskapi. Do mi anticipis, ke ili agas ĉi-nokton.”

         “Via rezonado estas belege.” mi ekkriis tute admirante. “Estas tiom longa ĉeno, sed tamen ĉiu ĉenero estas fidela.”

         “Savas min de ennui,”[20] li respondis oscedante. “Ve! mi sentis, ke ĝi preskaŭ kaptas min denove. Mi pasas mian vivon per eskapado de la rutina. Tiuj problemoj tiom helpas al mi.”

         “Kaj vi estas bonfaranto al la homaro,” mi diris.

         Li ŝultrolevis. “Nu, eble, post ĉio, mi iomete helpas,” li rimarke diris. “‘L’homme c’est rien — l’oeuvre c’est tout,’[21] kiel diris Gustavo Flauberto al Georgo Sando.”[22]


NOTOJ:

[1]          Maria Suderlando — T.e. “Kazo pri identeco” [A Case of Identity].

[2]          Alberto — la reĝa edzo de reĝino Viktoria.

[3]          Framasono — ano de la devastiga sekreta societo.

[4]          Omne ignotum pro magnifico [latina esprimo] — Tiu estas la unusola plena Latina citaĵo en la rakontoj pri Ŝerloko Holmso. S-ro Morris Rosenbulm rimarkis en “Some Latin Byways in the Canon” [Iuj Latinaj flankvojoj en la kanono], ke ĉi tiu frazo estas eltirita el la “Agrikolo” [La vivo kaj karaktero de Julio Agrikolo] ĉapitro 30, paragrafo 4 fare de Publio Kornelio Tacito, proks. 98 p.K. kaj signifas, “Ĉiu nekonata akceptiĝas kiel iu grandioza”. Tiu estas unu el la plej konataj epigramoj de Tacito. Notu: Al la ŝerlokaj fervoruloj la vorto “kanono” signifas la 56 novelojn kaj 4 romanojn pri Ŝerloko Holmso.

[5]          Popa-Korto kaj Flitstrato [angle, Pope’s Court kaj Fleet Street] — Popa-korto, laŭ la forpasinta H. W. Bell, estas travidebla kaŝnomo por Mitro-Korto [Mitre Court], kiu ligas Flitstraton kaj la Templon. Flitsrato estas la gazeta distrikto de Londono.

[6]          Placo Koburgo, aŭ Placo Saksa-Koburgo estas fikcia loko.

[7]          La Urbo estas la proksimume kvadrat-mejla loko de la urbo Londono mem. Tio, kion oni nomas “Londono” estas fakte en la graflando Londono. La Urbo Londono estas la komerca kaj financa distrikto.

[8]          Kripo [angle, crib] jen ekzemplero de angla krima slangaĵo de la naŭdek jarcento. Tiu kutime signifas domon, butikon, vendejon, ktp. Ĉi-tiukaze, tamen, la vorto signifas kuŝbenkon aŭ oficon.

[9]          Enciklopedio Britanika [angle, Encyclopedia Britannica] — la unua kaj famkonata enciklopedio de la angla lingvo.

[10]          Grandformata papero [angle, foolscap — stultula ĉapo] — papero folioforma proksimume 33 centimetroj kontraŭ 41 aŭ 43 centimetroj. La nomo “foolscap” devenis de la fakto ke oni filigranis la paperon per stultula ĉapo — trikornoj kun sonoriletoj.

[11]          Strato Reĝo Edvardo — antaŭe oni nomis tiun straton “Odoraĉa vojeto” [Stinking Lane] pro la malpuraĵo kolektita el la bazaroj Novgato [Newgate] kaj Smitfeldo [Smithfield].

[12]          Sankta Paŭlo — La katedralo Sankta Paŭlo — Ĉi tiun grandan katedralon konstruis Kristoforo Reno [Christopher Wren] post la granda fajro de Londono. La konstruado komenciĝis 21an junio 1675 kaj finiĝis post 35 jaroj.

[13]          Sarasato [Pablo Martin Melitón Sarasate y Navascues] (Hispana, nask. 1844, kaj mort. 1908). Li estis mondfama violona virtuozo kaj ludis ĉie en Eŭropo. Li unuafoje ludis en Anglio ĉe Kristala palaco en 1861. Samjare li ludis ĉe Halo Sankta Jakobo kaj oni ligis lian nomon kaj ĉi tiun halon dum lia cetera vivo. Halo Sankta Jakobo, konstruita en 1858 kontraŭ £60000, ne plu ekzistas. Oni malmuntis ĝin en 1905. Hodiaŭ staras Hotelo Pikadilio sur tiu loko.

[14]          Aldersgato — La Aldersgata stacidomo de la Londona metroo estis plej apuda la mistera Placo Saksa-Koburgo. Straton Aldersgaton oni nomis por la norda pordego de la Urbo. Iu diras, ke ĝi devenas de la nomo “Ealdred” aŭ “Aldred” kaj alia, ke ĝi devenas de la alnaj [angle, alder] arboj, kiuj antaŭe staris apud la pordego. En la tempo de Holmso Aldersgato estas ja aĉa kvankam ĉefa vojo.

[15]          Tri oritaj globoj — La antivka signo de la lombardisto. La tri globoj estas sur la ŝildo de la familio Mediĉo de Lombardio. Oni antaŭe taksis la lombardianojn kiel monpruntdonistojn.

[16]          La Strando [angle, the Strand] estas unu el la ĉefvojoj en Londono.

[17]          Kornvalo [angle, Cornwall] estas mara graflando en sudokcidenta Anglio.

[18]          Partie Carrée — [france] kvaropo — kutime du viroj kaj du virinoj.

[19]          Pendumiĝos — Kompreneble, Klavo bone sciis, ke en Anglio tiutempe nur mortigintoj kaj ŝtatperfiduloj suferis mortpunon. Antaŭe oni nomis lin murdisto, sed eble per slangaĵo li diris, ke li frontis la punon por kaj li mem kaj lia komplico, aŭ eble li diris nur, ke li svinge malfermos la ŝtonon (tion ankaŭ povas signifi la angla esprimo).

[20]          Ennui [france] enuo.

[21]          “L’homme c’est rien... ktp” [franca esprimo] — La ĝusta frazo, laŭ s-ro Morris Rosenblum en Foreign Language Quotations in the Canon [Fremdlingvaj citaĵoj en la kanono], estas “L’homme n’est rien, l’oeuvre tout.” Tion skribis Flaubert al Sand en letero (decembron 1875) [vidu paĝojn 272-273, Lettres de Gustave Flaubert à George Sand, [Leteroj de Gustavo Flauberto al Georgo Sando] (Charpentier, Parizo 188?). Tiu frazo signifas Esperante: “La homo estas nenio, la verko estas ĉio.” — elangligis de citaĵo de The George Sand-Gustave Flaubert Letters, [La leteroj de Georgo Sando kaj Gustavo Flauberto] de Aimee L. McKenzie, (Boni kaj Liveright, Novjorko, 1921).

[22]          Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio, ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis La ligo de la ruĝkapuloj numero 2.


Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.