Enkomputiligis Darold Booton

ROBINSONO KRUSO

lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj

verkita de Daniel Defoe tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

Parto II

         Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laŭe daŭrigu tri aŭ kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.

         Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.

         Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio “Teron!” kaj la ŝipo alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi terbordon laŭeble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.

         La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.

         Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaŭ miaj piedoj sentis teron.

         Momente, mi staris ĝis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naĝis laŭforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta ondo mortigos min, ĉar ĝi puŝis min sur ŝtonegon tiaforte, ke mi falis en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe daŭris. Fine, ĝojege, mi atingis la krutegaĵon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanĝere surtere.

         Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo, “Tiuj, kiuj veturas surmaron en ŝipoj vidas la faraĵojn de la Sinjoro en la profundaĵo. Ĉar, per Lia ordono la ventegoj leviĝas, la ventoj blovas kaj levas la ondojn; tiam, ili supreniras al la ĉielo; de tien, ili malsupreniras al la profundaĵo. Mia animo malfortiĝas, mi ŝanceliĝas tien kaj reen, kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el ĉiuj miaj mizeroj.”

         Mi tiom ĝojiĝas, ke ĉio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto kaj danki Dion por ĉio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj ŝipanoj pereis. Ĉiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendanĝera! Mi nun rigardis la ĉirkaŭaĵon por eltrovi, kian lokon mi estis ĵetita, simile al birdo en ventego. Tiam ĉia ĝojo, kiun mi antaŭe sentis, forlasis min; ĉar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestaĵon por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.

         Estis tie-ĉi sovaĝaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis pafi ilin aŭ savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranĉilon kaj pipon.

         Nun mallumiĝis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke la supro de ia alta arbo estos bona rifuĝejo kontraŭ danĝero; kaj tie mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, ĉar mi sentis nenian esperon de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. Tiam, mi tranĉis bastonon por forpeli la savoĝajn bestojn se iuj venos, kaj ekdormis kvazaŭ la branĉnesto estis lanuglito.

         Estas hela taglumo, kiam mi vekiĝis, ankaŭ la ĉielo estas klara, kaj la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la ŝipo lasis la sablaĵon, kaj kuŝas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laŭlongiris la terbordon por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larĝa unu mejlo min detenis de ĝi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis alproksimiĝi la ŝipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus ŝipbordon, ĉiu nun estus bone.

         Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, ĉar tio ne helpos ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi naĝi al la ŝipo. Mi rapide senvestigis mi saltis en la maron, kaj naĝis al la ŝipruino. Sed kiamaniere mi suriĝos la ferdekon? Naĝante ĉirkaŭ la ŝipo, mi ekvidis pecon da ŝnurego pendante tiel malalten ĝiaflanke, ke unue la ondoj kaŝis ĝin. Per helpo de la ŝnurego mi surŝipiĝis.

         Mi trovis fendon en la malsupro de la ŝipo. Vi povas esti certa, ke mia unua penso estis serĉi por nutraĵo, kaj mi baldaŭ iris al la panujo, kaj mi maĉis panon dum mi iris tien kaj reen, ĉar mi ne havis tempon por perdi. Troviĝis tie ankaŭ iom da rumo, de kiu mi prenis sufiĉan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, estis boato por terenporti la posedaĵon. Sed vaniĝis por deziri tion, kion mi ne povis havigi; nu, ĉar en la ŝipo torviĝis kelke da ekstraj velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aŭ du, mi komencis fari floson.

         Mi metis kvar stangojn flanko ĉe flanko, kaj laŭlarĝe, surmetis sur ilin mallongajn pecetoin de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por elporti multe da mia ŝarĝo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la ŝipo, kaj segis maston en tri longaĵojn, kaj ili multe fortikigis la floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromaĝon, kaj iom da sekigita kapraĵo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin eltrovis, kaj neniom restis.

         Mia sekvanta tasko estis, ke mi ŝirmu miajn posedaĵojn kontraŭ la ŝprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, ĉar, estis surŝipe tri kestoj sufiĉe grandaj por enhavigi ĉion, kaj ilin mi metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj ĉemizon, kiujn mi nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo.

         “Vidu! jen kaptaĵo!” mi diris laŭte (kvankam neniu ĉeestis por aŭdi min); “nun mi ne malnutriĝos:” ĉar mi trovis kvar grandajn pafilojn. Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek remilojn; kaj ekvento kaŭzos degliti ĉiun mian posedaĵon. Tamen, estis tri aferoj, pri kiuj mi ĝojis — trankvila maro, altera fluo, kaj venteto por blovi min alteren.

         Bonŝance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la ŝipo ĝisnune neserĉita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone surnaĝis; sed baldaŭ mi eltrovis, ke ĝi surnaĝis flanken. Fine mi vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en ĝin; kaj nun, la terbordo estis tiel proksima, ke mi sentis, ke mia remilo tuŝas fundon.

         Tie-ĉi, mi preskaŭ perdis mian ŝarĝon, ĉar la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi, escepte ke unu parto de la floso kuŝas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke ĉiuj miaj aĵoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la maro profundiĝis unu futo plu, mi puŝegis la floson sur ebenan pecon da tero, por ĝin alligi tie ŝnurege, kaj enpuŝis miajn du remilojn en la sablon, unu ĉiuflanke de la floso. Tiel mi ĝin lasis kuŝi atendante la forfluon; tiam, ĝi kun ĝia ŝarĝo sidis bone surteron.

         Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia pafilpafo sendube estis la unua, kiu aŭdiĝas tie post la kremondo; ĉar, ĝiasone tutaj birdaroj forflugis de ĉiu parto de la arbaro kun laŭtaj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al akcipitro, sed ungegoj senlonge.

         Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizaĵojn, kiu okupis min tagrestaĵe. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi taŭgan lokon, por meti miajn provizaĵojn. Mi ne ŝatis kuŝiĝi sur la teron, pro timo je sovaĝaj bestoj, kiel ankaŭ je serpentoj, sed ne ekzistis kaŭzon por timo, kiel mi poste eltrovis. Laŭeble, mi metis la kestojn kaj tabulojn ĉirkaŭ mi, kiu faris ian budon, pornokte.

         Ĉar estis multe da provizoj en la ŝipo, kiu eble estos utilaj al mi, mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego disrompos la ŝipruinon. Tial mi veturis al la ŝipo kaj zorgis ke mi ne ree troŝarĝu mian floson.

         Unue, mi serĉis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj, najlegojn, segilojn, tranĉilojn kaj tiajn objektojn, sed inter ĉio, kion mi trovis, la plej bona estis ŝtono per kiu mi povis akrigi miajn ilojn. Estis tie du aŭ tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafaĵoj, kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la plumbo al la ŝipflanko por ke mi ĝin ŝarĝu sur mian floson. Estis tie ankaŭ kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis.

         Mi iom timis, ke sovaĝaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu estis veninta tien krom sovaĝkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante, mi celis mian pafilon sur ĝin, sed tio ne ekscitis ĝin, ĉar ĝi ne sciis tion, kiu estas pafilo. Ĝi nur manĝis pecon da sekigita kapraĵo, kaj foriris.

         Havante nun do ŝarĝojn da aĵoj, mi faris tendon per la veloj de la ŝipo por konservi ilin, kaj tranĉis la stangojn necesajn por ĝi en la arbaro. Mi nun elprenis ĉion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn ĉirkaŭ la tendo por ĝin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la ŝipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kuŝiĝis en lito. Mi dormis la tutan nokton, ĉar mi tre bezonis ripozon.

         Morgaŭtage, mi malĝojis en mia koro, ĉar mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malĝoja sorto, ĉar estis tro multe da laboro por mi. Ĉiutage mi eliris al la ŝipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi ŝarĝis la floson per tro peza ŝarĝo, kiu kaŭzis unu flankon malleviĝi, tiel ke la enhavo elĵetiĝis en la moron; sed mi ne ploris pro tio, ĉar la plej multa parto de la ŝarĝo estis ŝnuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi.

         Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis ĉion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan ŝipŝarĝon, pecon post pecon.

         Kiam mi naĝis la lastan fojon al la ŝipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laŭ forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ĝi ridigis min, kiam mi ĝin rigardis. “Ho senutilaĵo!” mi diris, “vi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kuŝas, ĝis la ŝipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ĝi.”

         Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ĝin; tial mi ĝin metis en pecon de velo, kaj ĝin ĵetis sur la ferdekon, por ke mi ĝin metu sur la floson. Baldaŭ la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide re- naĝu; ĉar mi sciis, ke je la turniĝo de la fluo mi trovus malfacilaĵon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendanĝere atingis mian budon. Tagiĝe, mi elpuŝis mian kapon el la budo okulĵetis almaren, kiam, jen, tie ne estis ŝipo! La ŝanĝaĵo, kaj perdo de tia ŝipamiko min tute malĝojis. Sed, mi ĝojis pensi, ke mi surterigis ĉion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis serĉi ion lokon kie mi povis fari mian loĝejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenaĵeto, longa kvar aŭ kvin dudekojn do futoj (24 aŭ 30 metroj), kaj larĝa duoble, kaj ĉar ĝi havis bonvidon almare, mi pensis, ke ĝi estos bonloko por mia domo.

         Unue, mi fosis fosaĵon ĉirkaŭ spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 metrojn), kaj en ĝin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la fostojn per pecetoj da ŝnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn bastonetojn, najlforme. Tio fariĝis tiel fortika palisaro, ke nek homo nek bestoj povis eniri.

         La pordo de mia domo estis ĉe la supro, kaj estis necese, ke mi suprenrampu al ĝi per ŝtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo staris alto ŝtonaĵo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron elfositan, ĉirkaŭ mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje ĉiutage por serĉi nutraĵon. Unufoje, mi ekvidis kelke do kaproj, sed ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimiĝi ilin.

         Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, kaj ili sur altaĵo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, kaj mi sur altaĵo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris ĝis mi dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por ĝin dorlotigi; sed estante tro juna por nutriĝi mi devis ĝin mortigi.

         Mi pensis unue, ke mi perdos ĉian tempkalkulon pro la manko de plumo kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi entranĉis la jenajn vortojn: “Mi alvenis Junio 8a 1659.” Mi ĉiutage faris unu entranĉon, kaj tion mi daŭrigis fari ĝis la lasta logo.

         Ĝisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar kar- uloj, kiuj estis do katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imaĝi, kiom mi ŝatis ilin, ĉar ili estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj do katojn de la ŝipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj per ĝia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaŭ sed netute parolis kun mi.

         Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaŭdu, aŭ tiu min mallaŭdu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la ŝipo, mi ĉiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, kiuj eble ĝin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro ĝis mia kapo doloras pro ĝia pezo.

         Mi estis malapud la vojkuro de ŝipoj; kaj, ho! kia enuigo esti ĵetita sur tiun-ĉi ŝolecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dame ĉiam okupi min per miaj propraj pensoj.

         Tiom, pri la malĝoja ŝajno de mia stato; sed simile al la plimulto do aferoj ĝi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Ĉar tie-ĉi mi estis sendanĝere sur tero, kontraŭe la ceteraj de la ŝipanaro estis perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-ĉi stato, aŭ al- sendi iun por apudesti ĉe mi. Mi ja estas ĵetita sur krudan kaj dezertan parton de la terglobo, sed ne troviĝas sur ĝi savaĝaj bestoj por mortigi aŭ vundi min. Dio sendis la ŝipon tiel apud mi, ke mi povis havigi ĉion, kion mi bezonos por la restaĵo de miaj tagoj. Estu la vivo, kia ĝi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio. Kaj mi baldaŭ forlasis ĉiujn molĝojajn pensojn, kaj eĉ ne plu rigardis pro velŝipo.

         Miaj posedaĵoj el la ŝipruino jam kuŝis en la kaverno dek monatojn, kaj estas nun tempo por ordigi ilin, ĉar ili plenigis la tutan spacon, kaj ne lasis al mi ion enloĝejon; tial mi pligrandigis mian kaverneton, elfosante ĝin pli malantaŭen en la sablan ŝtonegon. Poste mi etendis ĝian enirejon ĝis la palisaro, kaj tiamaniere faris postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron ĉiuflanke, por enteni miajn posedaĵojn, kio kaŭzis mian kavernon prezenti ŝajnon kvazaŭ magazeno plena je komercaĵoj. Por fabriki la bretarojn mi dehakis arbon, kaj ellaboris ĝin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj kelke de aliaj iloj.

         Tiam mi faris seĝon kaj skribtablon. Mi frumatene leviĝis kaj laboris ĝis tagmezo. Manĝinte mian manĝon, mi foriris kun mia pafilo. Reveninte, mi laboris ĝis la suno malleviĝis, kaj fine mi min kuŝigis. Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian kavernon, sed mi ĝin faris multe tro grande; ĉar, iomtempe, la tero defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno.

         Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovaĝkaton, el kies felo mi faris ĉapon; kaj mi trovis kelke do birdoj el la gento kolomba, kiuj faris siajn nestojn en la fendetoj de la ŝtonegoj.

         Mi devis kuŝiĝi malhelige ĝis mi faris lampon, per kaprograso metita en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel meĉo, farante bonan lumon. Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutraĵon kortbirdaran surŝipe, mi elĵetis la ŝelojn. Estis ĝuste kiam falas la pluvegoj, kaj kelkmonate, elkreskis trunketoj do rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la greno maturiĝis kaj mi ĝin konservis kaj zorge semis ĉiujare; sed mi ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko ĝis post tri jaroj, kiel baldaŭ estos montrata.

         Nesonĝita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero tremegadis, kiu deĵetis teron de la stonaĵo kun laŭta krako — ree okazis tremo — kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La maro ne vidiĝis kiel antaŭe, ĉar la tremoj tie estis tiel fortegaj kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo kaj kriego ĉirkaŭ mi.

         Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam ĝi pasiĝis, mi sidis senmove sur la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklariĝis, la vento leviĝis, arboj elradikiĝis, la maro ŝaŭmamasiĝis, kaj granda parto de la insulo ruiniĝis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finiĝas. Trihore, ĉio trankviliĝis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun devis movi miajn aĵojn al sendanĝera loko.

         Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin sur la ŝtono, ĉar ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, ĉar du manoj estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la ŝtonon; tial mi faris radon per kiu mi povis ĝin turni piede. Tio ne estis facila tasko, sed fine mi elfarigis ĝin.

         Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldaŭ mi malsaniĝis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi, kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante, mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutraĵon. Mi mortpafis kapron, sed estis malfacila tasko ĝin alporti domon, kaj pli multe, ĝin kuiri.

         Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja, mi estis tro malforta por leviĝi, por trinki. Mi kuŝis kaj ploris, trahore kriis infane: “Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!”

         Fine, la atako finiĝis, kaj mi ekdormis kaj ne vekiĝis ĝis tagiĝo. Mi sonĝis, ke mi kuŝas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, ĝi ektremis same kiel antaŭ kelke da tagoj; kaj tuta mondo ŝajnas plenfajre. Li alproksimiĝis kaj diris al mi. “Ĉar mi ekvidas, ke en ĉiuj-ĉi malĝojoj vi ne preĝis, vi devis morti.” Tiam mi vekiĝis, kaj eltrovis, ke ĝi estis sonĝo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos.

         Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: “Kio estas la moro, kio estas cirkaŭ mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ĝin kreis, ankaŭ kreis la aeron, la teron, la ĉielon. Kaj kiu estas tiu ? Estas Dio, kiu faris ĉion. Nu, tial, se Dio faris ĉion, devis esti Li, kiu regas ĉion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj faraĵoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malĝoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ĉi. Kial? Dio.

         Tiam ia voĉo ŝajne diris: “Ĉu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Maŭroj, kiuj surŝipiĝis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis disŝirita de la sovaĝaj bestoj ĉe la marbordo. Demandu, kial vi ne malleviĝis en la profundan maron kune kun la ceteraj ŝipanoj, anstataŭ ol bone atingi la insulon.

         Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekiĝante estis sendube la triahoro morgaŭtage, laŭ la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago ĉar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, ĉar, poste, mi eltrovis mankon da unu entranĉo.

         Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la ŝipruino kaj ĝisnune mi ne legis eĉ unu paĝon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, ŝajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tuŝis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: “Mi vi ne forlasos.” Ili loĝas en mia koro ĝisnune. Mi mallevis la libron por preĝi. Mia krio estis, “Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn.” Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj aŭdas min, Koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda; ĉar nun nova forto eniris en min, kaj ŝanĝigis miajn ĉagrenojn kaj ĝojojn.