Enkomputiligis Darold Booton

ROBINSONO KRUSO

lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj

verkita de Daniel Defoe tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

ENKONDUKO

         La aŭtoro de la ĉiamfreŝa Robinsono Kruso naskiĝis en Londono, Anglujo, je 1661. Lia patro estis buĉisto, kiu edukis sian filon por la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam sekvi tiun profesion.

         Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda riĉeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto. Ekzistas ĉirakaŭ ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto estas fiktivaj, kaŭzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco.

         Lia politikaj verkoj kaŭzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn li kunigis en la jenaj strofoj:

Nenies sorto estis pli diversa ol la mia:
Mi estis dektrifoje riĉa kaj malriĉa.

         Sinjoro Walter Scott diras: “Eble ne ekzistas verko en angla lingvo, kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de Robinsono Kruso.”

         Ĉi tiu traduko estas de “Robinson Crusoe” de la “Altemus’ Young People’s Library Edition”.