LA GREKA INTERPRETISTO
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE GREEK INTERPRETER]

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


DUM mia longa kaj intima konateco kun Ŝerloko Holmso, mi neniam aŭdis lin mencii parencojn, kaj preskaŭ neniam la propran fruan vivon. Tiu ĉi silentemeco liaflanke jam pliigis la pli-malpli nehoma efiko, kiun li produktis je mi ĝis kiam mi trovis ke mi rigardis lin kiel izolitan fenomenon, cerbon sen koro. Li ŝajnis tiel manka en homa simpatio kiel elstara en inteligenteco. Lia malinklino pri virinoj kaj malinklino formi la novan konatecon tipigis lian neemocian karakteron, sed ne pli ol lia tuta subpremado de ĉiuj referencoj pri lia propra familio. Mi jam emis kredi ke li estis senparenca orfo; sed iun tagon, al mia tre granda surprizo, li ekparolis al mi pri sia frato.

         Estis post la temanĝo iun someran vesperon, kaj la interparolo vagis sencele de golfaj klaboj ĝis la kaŭzo de la ŝanĝo en la oblikveco de la ekliptiko,(1) kaj fine venis al la demando pri atavismo(2) kaj hereda inteligenteco. La punkto diskutita estis kiagrade unika lerteco en iu individuo rilatas al deveno kaj kiagrade al la propra frua trejnado.

         “Viakaze,” mi diris, “laŭ via atesto, ŝajnas memklare ke via observema kaj via aparta dedukta kapabloj devenas de via propra trejnado.”

         “Ĝis iagrade,” li respondis penseme, “miaj prauloj estis kamparaj bienuloj, kiuj ŝajne vivis laŭ la maniero de tiu rango. Sed, tamen, mia tendenco estas en la sango, kaj eble devenis de mia avino, kiu estis fratino de Verneto, la franca artisto. Arto en la sango emas alpreni strangajn formojn.”

         “Sed kial vi scias ke estas herede?”

         “Pro tio, ke mia frato Mikrofto posedas tion pliege ol mi.”

         Jen novaĵo. Se ekzistas alia homo kun tiaj kuriozaj kapabloj en Anglio, kial nek la polico nek la publiko scias pri li? Mi metis la demandon aludante ke la modesteco de mia kunulo igas lin agnoski sian fraton plikapabla.

         “Mia kara Vatsono,” diris li, “mi ne povas akordi kun tiuj, kiuj rangigas modestecon inter la virtoj. Laŭ la logikisto ĉiuj aferoj devus esti ekzakte laŭ eco, kaj se oni subtaksas sin, tio forpasas la veron samgrade kiel se oni supertaksas sin. Do, kiam mi diras ke Mikrofto havas pli bonan observpovon ol mi, vi devas taksi ke mi diras la precizan veron.”

         “Ĉu li estas pli juna ol vi?”

         “Sep jarojn pli aĝa.”

         “Kial li estas nekonata?”

         “Ho, oni bone konas lin en lia propra rondo.”

         “Kie, do?”

         “Nu, en la Klubo(3) Diogeneso, ekzemple.”

         Mi neniam aŭdis pri la institucio, kaj mi devis mieni tiele, ĉar Ŝerloko Holmso elpoŝigis sian horloĝon.

         “La Klubo Diogeneso estas la plej stranga klubo en Londono, kaj Mikrofto estas unu el la plej strangaj homoj. Li ĉiam ĉeestas tie de kvarono antaŭ la kvina ĝis dudek minutoj antaŭ la oka, do se plaĉas al vi promenado ĉi tiun belan vesperon, ĝojigas min prezenti vin al du strangaĵoj.”

         Post kvin minutoj ni estis surstrate, marŝante al Regenta Cirklo.(4)

         “Vi miras,” diris mia kunulo, “kial Mikrofto ne uzas siajn lertecojn kiel detektivo. Li ne kapablas.”

         “Sed mi opinias ke vi diris——”


HOLMSO ELPOŜIGIS SIAN HORLOĜON

         “Mi diris ke li superas min observ- kaj deduktpove. Se komencus kaj finus la detektiva arto per rezonado de brakseĝo, mia frato estus la plej granda vivanta agento kontraŭ la krimo tutmonde. Sed li havas neniujn ambicion aŭ energion. Li ne eĉ penas kontroli siajn proprajn solvojn, kaj preferas, ke oni konsideru ke li eraras, ol ke li klopodas pruvi sin ĝusta. Ofte mi prezentis problemojn al li kaj ricevis klarigojn, kiuj poste pruviĝis prave. Sed tamen li estas nepre nekapabla preni praktikajn rimedojn prepari kazon por la juĝisto kaj ĵurio.”

         “Ĉu tio ne estas lia profesio?”

         “Certe ne. Tio, kio estas mia vivrimedo, al li estas nur ŝatokupo de diletanto. Li estas eksterordinare sperta pri kontoj kaj revizias kontojn por iuj registraj departementoj. Mikrofto loĝas en Palmalo,(5) kaj li piediras al Vajthalo(6) matene kaj revenas vespere. Jaron post jaro tio estas lia sola ekzerco, kaj oni ne vidas lin aliloke, krom nur en la Klubo Diogeneso, kiu estas ĝuste kontraŭ lia loĝejo.”

         “Mi ne povas memori la nomon.”

         “Eble ne. Vi scias ke estas multaj viroj en Londono, kiuj pro timemo aŭ pro mizantropeco ne deziras la kunecon de aliaj. Tamen ili ne estas malinklinaj al komfortaj seĝoj kaj la plej freŝaj gazetoj. Oni fondis la Klubon Diogeneson por tiaj viroj, kaj tie membriĝas la plej malafablaj kaj plej neklubemaj viroj en la urbo. Ne permesas ke la membroj rimarkas unu la alian. Krom en la Nemembra Ĉambro, paroladon oni nepre ne permesas, kaj tri ofendoj, se one sciigas la regkomitaton, igis la kulpulon en danĝero pri elpelo. Mia frato estas unu el la fondintoj, kaj mi mem trovas la etoson tie tre trankviliga.”

         Dum ni interparolis ni atingis Palmalon, kaj laŭiris ĝin de Strato Sankta Jakobo. Ŝerloko Holmso haltis antaŭ pordo iomete for de la Karltono,(7) kaj, avertante min ne paroli, li kondukis en la halon. Tra la vitra panelo mi ekrigardis grandan kaj luksan ĉambron, en kiu iom multe da viroj sidis kaj legis ĵurnalojn, ĉiu en la propra anguleto. Holmso kondukis min en malgrandan ĉambron, de kiu oni povas rigardi Palmalon, kaj, tiam, forlasante min dummomente, li revenis kun iu, kiu devis esti lia frato.

         Mikrofto estis multe pli granda kaj dika ol Ŝerloko. Li estis absolute korpulenta, sed lia vizaĝo, kvankam amasa, konservis iom da la akra esprimo, kiu estas tiel rimarkinda, en tiu de lia frato. Liaj okuloj, kiuj estas aparte helaj akvogrizaj, ŝajnis konservi tiun foran, introspektan aspekton, kiun mi ofte observis en tiuj de Ŝerloko, kiam li aplikas siajn plenajn potencojn.

         “Mi ĝojas renkonti vin, sinjoro,” li diris etendante larĝan dikan manon kiel palmopiedon de foko. “Mi aŭdas pri Ŝerloko ĉie ekde kiam vi komencis kroniki pri li. Parenteze, Ŝerloko, mi anticipis vidi vin lastan semajnon por konsulti min pri tiu kazo pri la Bieno-Domego. Mi opinias ke vi bezonis helpon.”

         “Ne, mi solvis.” diris mia amiko ridetante.

         “Estis Adamso, kompreneble.”

         “Jes, Adamso.”

         “Mi certis dekomence.” La duo kune sidis en la orielo de la klubo. “Por iu, kiu deziras studi la homaron, tiu ĉi estas la loko.” diris Mikrofto. “Rigardu la belegajn tipojn! Rigardu tiujn du virojn alirantajn, ekzemple.”


“MIKROFTO HOLMSO”

         “Ĉu la bilardomarkanton kaj la alian?”

         “Ekzakte, kion vi deduktas pri la alia?”

         La du viroj jam haltis kontraŭ la fenestro. Iuj talkmarkoj super la jakopoŝo estis la sola videbla signo pri bilardo. La alia estis tre malganda, malhela ulo, kun ĉapelo malantaŭpuŝita kaj kun kelkaj pakoj subbrake.

         “Eksa soldato — mi perceptas,” diris Ŝerloko.

         “Kaj oni liberigis lin de miltservo antaŭ nelonge.” rimarke diris la frato.

         “Li militservis en Hindio — mi vidas.”

         “Kaj kiel ne-komisiita oficiro.”

         “Reĝa Artilerio — mi opinias,” diris Ŝerloko.

         “Kaj vidvo.”

         “Sed kun infano.”

         “Infanoj, mia kara ulo, infanoj.”

         “Nu,” mi diris, ridante, “tio troigas.”

         “Certe,” respondis Holmso, “ne estas malfacile diri ke viro kun tia mieno, aŭtoritata esprimo kaj sunbruligita haŭto estas soldato, estas pli ol simpla soldato kaj venis el Hindio lastatempe.”

         “Ke oni lastatempe liberigis lin de militservo, montras la tiel nomitaj municiaj botoj, kiujn li ankoraŭ portas,” observis Mikrofto.

         “Li ne marŝas kiel kavaleriano, tamen li portadis la ĉapelon surflanke, kiel montras la plihela haŭto je tiu flanko de la brovo. Laŭ sia pezo li eble ne estas militfosinto,(8) do li estas artileriano.”

         “Do, kompreneble lia funebra vesto montras ke iu kara al li forpasis. La fakto ke li mem butikumas, montras ke tiu estas la edzino. Vi perceptas, ke li aĉetas por infanoj. Jen estas bebklakilo, kiu montras ke unu el ili estas tre juna. La edzino kredeble mortis dum akuŝo. La fakto ke li havas bildolibron subbrake sugestas ke estas alia infano konsiderenda.”

         Mi komencis kompreni kion mia amiko intencis kiam li diris ke lia frato posedas eĉ pli akrajn kapablojn ol li mem. Li ekrigardis min nun kaj ridetis. Mikrofto prenis flartabakon el testudo-ŝela skatolo kaj forbrosis la vagantajn tabakerojn de sia jako per granda ruĝa silka naztuko.

         “Parenteze, Ŝerloko,” li diris, “mi havas ion tute laŭ via plaĉo — tre kuriozan problemon — kiun oni submetis al mia juĝo. Vere mi ne havis la energion por plusekvi ĝin, krom nur nekomplete, sed ĝi estis bazo por iu plaĉa spekulado. Se vi ŝatas aŭdi la faktojn ——”

         “Mia kara Mikrofto, ĝojigas min.”

         La frato skribis noton sur papero el sia poŝlibro, kaj, sonorilante, li donis al servisto.

         “Mi petas ke s-ro Melaso venu,” li diris. “Li loĝas en la etaĝo super la mia, kaj mi iomete konas lin. Tio igis lin veni al mi pro lia perplekseco. S-ro Melaso estas greka laŭdevene, kiel mi komprenas, kaj li estas rimarkinda lingvisto. Li gajnas sian vivrimedon kiel interpretisto en la kortumoj kaj parte kiel gvidisto por riĉaj orientanoj, kiuj vizitas la hotelojn sur Nordumburlanda Avenuo. Mi opinias ke mi lasos lin rakonti lian tre rimarkindan travivaĵon laŭ lia propra maniero.”

         Post kelkaj minutoj venis malaltstatura, dika viro, kies olivkolora vizaĝo kaj karbonigraj haroj proklamis lian sudan devenon, kvankam li parolis kiel edukita angla sinjoro. Li avide manpremis Ŝerlokon Holmson, kaj liaj malhelaj okuloj briletis kiam li komprenis ke specialisto deziras aŭdi lian historion.

         “Mi ne opinias ke la policanoj kredas min — mi ja ĵuras.” li ploregante diris. “Ĝuste pro tio, ke ili neniam aŭdis pri tia, ili opinias ke ne povas okazi. Sed mi scias ke mi neniam estos kontenta ĝis kiam mi scios tion, kio okazis al la povrulo kun la plastroj survizaĝaj.

         “Vi havas mian nedistritan atenton,” diris Ŝerloko Holmso.

         “Estas merkreda vespero,” diris s-ro Melaso, “Nu, estis lunda nokto — antaŭ du tagoj, vi komprenas — kiam ĉio ĉi okazis. Mi estas interpretisto, kiel eble mia najbaro jam diris al vi. Mi interpretas ĉiujn lingvojn — aŭ preskaŭ ĉiujn — sed ĉar mi estas denaska greko, oni asocias min precipe kun tiu lingvo. Dum multaj jaroj mi jam estas ĉefa greka interpretisto en Londono, kaj mi estas konata en la hoteloj.

         “Ne malofte okazas, ke je strangaj horoj por mi sendas fremduloj, kiuj havas embarason, aŭ vojaĝantoj, kiuj alvenas malfrue kaj deziras mian helpon. Mi ne estis surprizita, do, je lunda nokto, kiam iu s-ro Latimero, tre laŭmode vestita junulo, venis al mia loĝloko kaj petis min akompani lin per ĉeporda kabrioleto. Greka amiko jam venis al li pro komercaĵo, li diris, kaj pro tio, ke la amiko scipovas nur la grekan, interpretisto estas necesa. Li igis min kompreni ke lia domo estas iomete for en Kensingtono, kaj li ŝajnis ege hastema, hastigante min en kabrioleton kiam ni estis surstrate.

         “Mi diras ke estis kabrioleto, sed baldaŭ mi dubis ĉu ĝi ne estas kaleŝo, en kiu mi trovis min mem. Certe ĝi estis pli granda ol la kutima kvar-rada veturilaĉo en Londono, sed la ekipaĵo kvankam kaduka estis de bona kvalito. S-ro Latimero sidiĝis kontraŭ mi kaj ni ekveturis tra Ĉaringkruco(9) kaj laŭ Avenuo Ŝaftsburio. Ni venis al Oksforda Strato kaj mi penis diri ion pri tiu nerekta vojo al Kensingtono, kiam la eksterordinara konduto de mia kunvojaĝanto haltis min.

         “Dekomence li elpoŝigis tre timigan klabon ŝarĝitan per plumbo, interŝanĝante inter la manoj kelkfoje, kvazaŭ li pruvus la pezon kaj forton. Tiam senvorte li metis ĝin sur la seĝon apud li kaj fermis la fenestrojn. Al mia mirego mi trovis ke oni kovris ilin per papero, por malebligi ke mi povas vidi ekster la kaleŝo.

         “‘Mi bedaŭras ke mi malebligis vin elvidi, s-ro Melaso,’ diris li, ‘sed fakte mi intencas ke vi ne vidos la lokon, kien ni iras. Eble estas ne oportuna al mi se vi povos retrovi la vojon denove.’

         “Kiel vi povas imagi, mi estis komplete konsternita per tiaj vortoj. Mia kunveturanto estis forta, larĝ-ŝultra junulo, kaj aldone havis la armilon. Mi ne povis havi eĉ la malplejan ŝancon luktante kontraŭ li.

         “‘Via konduto estas tre eksterordinara, s-ro Latimero,’ mi balbute diris, ‘Vi devas konscii ke estas tute ne laŭleĝe.’


“LI FERMIS LA FENESTRON.”

         “‘Mi estas iomete tro libera kun vi sendube,’ diris li, ‘sed mi bone rekompencos vin. Mi devas averti vin, tamen, s-ro Melaso, ke se vi penos alarmi ĉi-nokton aŭ agi kontraŭ mi, vi trovos ke estas tre serioza afero.’

         “Li parolis kviete, sed li minace parolis raŭkvoĉe. Mi sidis silente demandante min, kial diable li forkaptis min laŭ tia eksterordinara maniero. Kia ajn la kialo, estas tute evidenta ke mi nepre ne povas rezisti, kaj mi povis nur atendi tion, kio devos okazi al mi.

         “Dum preskaŭ du horoj ni veturis kaj mi havis eĉ ne unu spuron pri tie, kien ni iris. Kelkfoje la klakado de ŝtonoj montris ke ni pasis super pavimita vojo, kaj alifoje nia glita silenta veturado sugestis asfalton, krom tiuj variaj sonoj, estis nenio, kio povis eĉ helpi al mi diveni kie ni estas. La papero sur la fenestroj malpermesis lumon, kaj oni fermis bluan kurtenon trans la antaŭa vitra fenestreto. Estis kvarono post la sepa kiam ni forlasis Palmalon, kaj laŭ mia horloĝo estis dek minutoj antaŭ la naŭa kiam ni haltis. Mia kunveturanto malfermis la fenestron kaj mi ekrigardis malaltan arkan pordokadron kun lampo supere. Dum oni hastigis min el la kaleŝo, la pordo malfermiĝis, kaj mi trovis min en la domo, kun malpreciza impono pri gazono kaj arboj ambaŭflanke. Ĉu tiuj estis de privata bieno, tamen, aŭ de bona-fide-a(10) kamparo, mi ne povas diri.

         “Interne estis kolorhava gaslampo kiun oni tiom malheligis ke mi povis vidi preskaŭ nenion, krom tion ke la koridoro estis granda kaj oni pendigis bildojn tie. En la mallumo mi povis vidi ke tiu, kiu malfermis la pordon, estis malgranda, kaj malnobla mezaĝa viro kun ronditaj ŝultroj. Kiam li turnis en nia direkto, ekbrilo montris ke li portis okulvitrojn.

         “‘Ĉu tiu estas s-ro Melaso, Haroldo?’ li diris.

         “‘Jes.’

         “‘Bone farita — bonege farita! Mi esperas ke ne malbonvolo, s-ro Melaso, sed ni ne povas sukcesi sen vi. Se vi traktos nin honeste, vi ne bedaŭros, sed se vi penos trompi nin, Dio helpu vin!’ li parolis nervoze kaj spasme, kelkfoje subridante, sed iel li timigis min pli ol la alia.

         “‘Kion vi deziras kun mi?’ mi demandis.

         “‘Nur ke vi metu kelkajn demandojn al greka vizitanto, kaj donu al ni la respondojn. Sed ne plu ol ni petas al vi, aŭ —’ denove li subridis nervoze — ‘prefere vi neniam naskiĝis.’

         “Dum li parolis li malfermis pordon kaj kondukis min en ĉambron, kiu ŝajne estis tre riĉe meblita, sed lumita nur per unusola lampo duone malheligita. La ĉambro certe estis granda, kaj la maniero per kiu miaj piedoj sinkis en la tapiŝon, kiam mi transpaŝis montris la riĉecon. Mi ekrigardis velurajn seĝojn, altan marmoran kamenbreton, kaj tiun, kiu ŝajne estas japana armilaro. Ĝuste sub la lampo estis seĝo, kaj la maljunulo gestis ke mi devas sidiĝi. La pli juna forlasis nin, sed subite revenis tra alia pordo, kondukante vestitan per ia vasta negliĝo sinjoron, kiu aliris al ni malrapide. Dum li venis en la cirklon de duonhela lumo, kiu igis min vidi lin pli klare, mi estis ekscitita pro la hororo de lia aspekto. Li estis ĝismorte pala kaj terure marasma, kun la protrudantaj brilaj okuloj de iu, kies animo estas pli granda ol la korpa forto. Sed tio, kio ŝokis min pli ol aliaj signoj de fizika malforteco, estis ke lia vizaĝo groteske interkruciĝis per plastroj, kaj unu grandan plastron oni fiksis sur la buŝo.


“MI ESTIS EKSCITITA PRO HORORO.”

         “‘Ĉu vi havas kretotabelon, Haroldo?’ kriis la pli maljuna, dum tiu ĉi strangulo faligis, anstataŭ sidigis, sin sur la seĝon. ‘Ĉu liaj manoj liberaj? Nu, donu al li la skribilon. Vi devu meti la demandojn, s-ro Melaso, kaj li skribi la respondojn. Unue demandu ĉu li pretas subskribi la paperojn.”

         “La okuloj de la viro fajre brilegis.

         “‘Neniam!’ li greke skribis sur la tabelo.

         “‘Ĉu nenial?’ mi demandis laŭ la peto de nia despoto.

         “‘Nur se mi observis ke ŝi edziniĝos de greka pastro konata al mi.’

         “La viro venene subridis.

         “‘Ĉu vi scias tion, kio atendas vin, do?’

         “‘Estas al mi indiferente.’

         “Jen ekzemploj de la demandoj, kiuj formis mian strangan duone parolatan-duone skribitan interparoladon. Ree mi devis demandi ĉu li submetas kaj subskribos la dokumentojn. Ree mi ricevis la saman indignan respondon. Sed baldaŭ feliĉa ideo venis al mi en la kapo. Mi komencis aldoni miajn proprajn etajn frazojn al ĉiu demando, unue senkulpajn por pruvi ĉu niaj akompanantoj scios, kaj poste, kiam mi trovis ke ili montris neniun signon de scio, mi ludis pli danĝere. Jen nia interparolado similas al tiu ĉi:

         “‘Vi ne povas fari bone per ĉi tiu obstineco. Kiu vi estas?’

         “‘Ne koncernas al mi. Mi estas fremdulo en Londono.’

         “‘Via sorto estos sur via propra kapo. Kiom longe vi estas ĉi tie?’

         “‘Estu tiele. Tri semajnojn.’

         “‘La propraĵo neniam estos la via. Pro kio vi malsanas?’

         “‘Oni ne transdonos al kanajloj. Ili malsatigas min.’

         “‘Oni liberigos vin, se vi subskribos. Kiu domo estas tiu?’

         “‘Mi neniam subskribos. Mi ne scias.’

         “‘Vi ne helpos al ŝi. Kiu estas via nomo?’

         “‘Lasu min aŭdi ŝin tiele diri. Kratideso.’

         “‘Vi vidos ŝin se vi subskribos. De kie vi devenas?’

         “‘Tiam mi neniam vidos ŝin. Ateno.’

         “Post aliaj kvin minutoj, s-ro Holmso, mi elkaĵolus la tutan historion sub iliaj nazoj mem. Mia sekvanta demando mem devus klarigi la aferon, sed je tiu momento malfermiĝis la pordo kaj eniris virino en la ĉambron. Mi povis vidi sufiĉe bone por scii ke ŝi estas altstatura, gracia, kun nigraj haroj, kaj vestita per ia vasta blanka robo.

         “‘Haroldo,’ ŝi diris parolante la anglan fremdmaniere, ‘mi ne povas foresti plilonge. Estas tiom soleca tie kun nur — Ho, mia Dio, estas Paŭlo!’

         “La lastaj vortoj estis grekaj, kaj tiun saman momenton la viro per konvulsia peno forigis la surbuŝan plastron, kaj ekkriante, ‘Sofia! Sofia!’ hastis en la brakojn de la virino. Ili brakumis nur momente, tamen, ĉar la pli juna kaptis la virinon kaj forpuŝis ŝin el la ĉambro, dum la pli aĝa facile subigis sian marasman viktimon kaj tiris lin for tra alia pordo. Dummomente mi estis sola en la ĉambro, kaj mi saltis surpieden kun ia neklara ideo ke mi povas akiri spuron pri la domo, kie mi trovis min. Feliĉe, tamen, mi faris neniun paŝon, ĉar suprenrigardante mi vidis ke la pli aĝa staris en la pordokadro fiksrigardante min.

         “‘Tio sufiĉas, s-ro Melaso,’ diris li, ‘vi perceptas ke ni konfidencis al vi pri tre privata afero. Ni ne ĝenus vin, krom ke nian grekoparolantan amikon, kiu komencis ĉi tiun negocon, oni igis reveni orienten. Estis tute necesa ke ni trovos iun anstataŭanton, kaj feliĉe oni sciigis nin pri via kapablo.’

         “Mi riverencis.


“SOFIA! SOFIA!”

         “‘Jen kvin pundoj,’ diris li alirante min, ‘kiu sufiĉas por via salajro, mi esperas. Sed memoru,’ li aldone diris frapetante min surbruste kaj subridante, ‘se vi parolos pri ĉi tiu al alia — nur al eĉ unu alia — atentu bone, Dio helpu al via animo!’

         “Mi ne povas sciigi vin pri la malinklino kaj la hororo, kiujn mi sentis pro ĉi tiu sensignifa viro. Mi povis vidi lin pli bone pro tio, ke la lumo de la lampo brilis sur lin. Lia aspekto estis akra kaj palflava, kaj lia eta pinta barbo ŝajnis maldensa kaj malnutrita. Li antaŭen puŝis la vizaĝon dum li parolis kaj la lipoj kaj palpebroj daŭre tikis kiel tiuj de iu kun la danco de Sankta Vito.(11) Mi ne povis ne opinii ke lia stranga nervoza rido estas ankaŭ simptomo de ia nervoza malsano. La terurigo de lia vizaĝo estis en la okuloj, tamen, kiuj estas ŝtalgrizaj kaj brilante malvarmaj per la maligna, neŝanĝebla krueleco en sia profundo.

         “‘Ni scios se vi parolas pri tio,’ diris li. ‘Ni havas nian informrimedon. Nun vi trovos la kaleŝon atendantan, kaj mia amiko akompanos vin.’

         “Oni hastigis min tra la koridoro kaj en la veturilon, denove mi ekrigardis momente la arbojn kaj la ĝardenon. S-ro Latimero sekvis proksime kaj sidiĝis kontraŭ mi senvorte. Silente ni veturis dum nedetermina tempo kun fermitaj fenestroj, ĝisfine, ĵus post la meznokto, la kaleŝo haltis.

         “‘Vi eligu nun, s-ro Melaso,’ diris mia kunveturanto. ‘Mi bedaŭras igi vin tiom malproksime for de via domo, sed ne estas alternativo. Penado viaflanke sekvi la kaleŝon finiĝos per tragedio kaj persona vundo.’

         “Dum li parolis li malfermis la pordon, kaj mi preskaŭ malhavis tempon por elsalti kiam la koĉero vipis la ĉevalojn kaj la kaleŝo klakade forveturis. Mi scivole ĉirkaŭrigardis. Mi estis en ia erika komunejo kovrita per aroj da uleksoj. Fore estis vico da domoj, lumigitaj jen kaj jen en la superaj fenestroj. Kontraŭflanke mi vidis ruĝan signolampon de fervojo.

         “La kaleŝo jam malaperis. Mi staris ĉirkaŭrigardante kaj scivolante kie en la mondo mi estas, kiam mi vidis iun alirantan min en la mallumo. Dum li alproksimiĝis al mi, mi eksciis ke li estas fervojisto.

         “‘Ĉu vi povas diri al mi, kie ni estas?’ mi demandis.

         “‘Vandsvorta komunejo.’(12) li diris.

         “‘Ĉu mi povas pertrajne verturi urben?’

         “‘Se vi iros proksimume du kilometrojn al Klafama relkruco,’(13) diris li, ‘vi ĵus povos trafi la lastan trajnon al Viktoria.’(14)

         “Do jen la fino de mia aventuro, s-ro Holmso. Mi ne scias kie mi estis, nek al kiu mi parolis, nek ion ajn krom tio, kion mi rakontis al vi. Sed mi scias ke okazis io fia kaj mi deziras helpi tiun malfeliĉan ulon, se eble. Mi rakontis la tutan aferon al s-ro Mikrofto Holmso la sekvantan matenon, kaj poste al la polico.


“MI VIDIS IUN ALIRANTAN MIN.”

         Ni ĉiuj sidis silente iom da tempo post kiam ni aŭskultis ĉi tiun eksterordinaran historion. Ŝerloko rigardis sian fraton.

         “Ĉu iujn etapojn?” li demandis.

         Mikrofto alprenis la Ĉiutagan Ĵurnalon kuŝantan sur apuda tablo.

         “‘Iun, kiu informos pri kie oni povu trovi grekan sinjoron nomitan Paŭlon Kritadeson, Atenanon, kiu ne scipovas la anglan, oni rekompencos. Simila rekomenco al iu kiu informos pri greka sinjorino nomita Sofia. 2473’ Tio estis en ĉiuj gazetoj. Neniun respondon.”

         “Ĉu vi kontaktis la grekan legacion?”

         “Jes, sed tie oni scias nenion.”

         “Ĉu vi telegrafis la ĉefon de la Atena polico, do?”

         “Ŝerloko havas ĉiom da la energio en nia familio,” diris Mikrofto turnante en mia dirketo, “Nu, vi nepre prenu la kazon kaj sciigu min pri via sukceso.”

         “Certe,” respondis mia amiko ekstariĝante. “Mi sciigos vin, kaj ankaŭ s-ron Melason. Dumtempe, s-ro Melaso, mi devus singardi, se mi estus vi. Kompreneble ili scias per tiu anonco, ke vi pefidis ilin.”

         Dum ni kune iris, Holmso haltis ĉe telegrafa kontoro kaj sendis kelkajn telegramojn.

         “Nu, Vatsono,” li rimarke diris. “Nian vesperon oni ne miskonsumis. Iuj el miaj plej interesigaj kazoj venis al mi pere de Mikrofto. La problemo, kiun ni ĵus priaŭdis, kvankam ŝajne havante unu klarigon, havas iujn distingajn punktojn.”

         “Vi esperas ke vi povos solvi, ĉu?”

         “Nu, sciante tiom da faktoj, estos ja strange se ni malsukcesos malkovri la ceterajn. Vi mem jam devas formi iun teorion por klarigi la faktojn kiujn ni ĵus aŭdis.”

         “Malklare, jes.”

         “Kio estas via ideo, do?”

         “Ŝajnas al mi evidente ke ĉi tiun grekinon forportis la juna angla sinjoro Haroldo Latimero.”

         “De kie forportis?”

         “Ateno, eble.”

         Ŝerloko Holmso kapneis. “Ĉi tiu junulo nepre ne scipovas la grekan. La junulino bone regis la anglan. Jen la inferenco — ŝi jam estas en Anglio iom da tempo, sed li neniam estas en Grekio.”

         “Nu, do, ni supozu ke unufoje ŝi vizitis en Anglio, kaj ke ĉi tiu Haroldo jam persvadis ŝin forkuri kun li.”

         “Tio estas pli probabla.”

         “Tiam la frato — mi opinias ke tio estas la ĝusta parenceco — venis el Grekio por interveni. Li malprudente metis sin sub la influo de la junulo kaj lia pli aĝa kamarado. Ili kaptis lin kaj perforte penas igi lin subskribi iujn paperojn por transdoni la riĉaĵojn de la junulino al ili — eble li estas ŝia kuratoro. Tion li rifuzas. Por negoci kun li ili bezonas interpretiston, kaj ili hazarde trovis s-ron Melason, uzinte alian antaŭe. Oni ne informis la junulinon pri la alveno de ŝia frato kaj ŝi eltrovis tion hazarde.”

         “Bonege, Vatsono!” kriis Holmso. “Mi vere opinias ke vi preskaŭ trafas la veron. Vi vidas ke ni tenas ĉiujn ludkartojn, kaj ni devas nur timi iun violentan agon iliaparte. Se ili donos al ni sufiĉan tempon, ni kaptos ilin.

         “Sed kiel ni trovos la lokon de la domo?”

         “Nu, se ni ĝuste supozas ke la nomo de la junulino estas Sofia Kratideso, ni povos facile trovi ŝin. Tio devas esti nia ĉefa espero, ĉar kompreneble la frato estas absolute fremda. Certe pasis iom da tempo ekde kiam ĉi tiu Haroldo estigis ĉi tiun rilaton kun la junulino — kelkajn semajnojn. Ĉiuokaze ekde kiam la frato en Grekio sciis kaj venis. Se ili loĝas samloke dum ĉi tiu tempo, eble ni ricevos iun respondon al la anonco de Mikrofto.”

         Dum ni parolis ni atingis nian Bakerstratan loĝlokon. Holmso supreniris la ŝtuparon. Li malfermis la pordon kaj li ege surpriziĝis. Rigardante super lia ŝultro mi estis egale surprizita. Lia frato Mikrofto sidis sur brakseĝo kaj fumis.

         “Eniru, Ŝerloko! Eniru, sinjoro!” li milde diris ridante pro niaj surprizitaj mienoj. “Vi ne anticipas tian energion de mi, ĉu ne, Ŝerloko? Sed ial ĉi tiu kazo allogas min.”

         “Kiel vi alvenis?”

         “Mi preterpasis vin per kabrioleto.”

         “Ĉu jam estas nova disvolviĝo?”

         “Mi ricevis respondon al mia anonco.”

         “Ha!”

         “Jes, ĝi venis ene de kelkaj minutoj post kiam vi foriris.”

         “Kaj kio estas la respondo?”


“ENIRU,” DIRIS LI MILDE.

         Mikrofto elpoŝigis paperaĵon.

         “Jen,” li diris, “skribita per J-plumo sur reĝ-kremkolora papero de mezaĝa viro kun febla konstitucio.”

“Sinjoro [ĝi tekstis]:

“Responde al via anonco de la hodiaŭa tago, mi deziras informi vin ke mi konas la pridemanditan junulinon tre bone. Se plaĉas al vi, vi vizitu min kaj mi donos al vi informon rilate al ŝia malfeliĉa historio. Ŝi loĝas nuntempe ĉe la Mirtoj, Bekenhamo — Fidele via, — J. Davenporto.”

         “Li skribis de Plimalalta Brikstono,” diris Mikrofto Holmso. “Ĉu vi opinias ke ni eble iros tien nun, Ŝerloko, kaj oni sciigos nin pri la afero?”

         “Mia kara Mikrofto, la vivo de la frato estas pli valora ol la historio de la fratino. Mi opinias ke ni devas viziti Skotlandjardon por akiri inspektoron Gregsonon kaj iri rekte al Bekenhamo. Ni scias ke oni penas mortigi lin — ĉiu horo estu gravega.”

         “Prefere ni akiras s-ron Melason,” mi sugestis. “Eble ni bezonas interpretiston.”

         “Bonege,” diris Ŝerloko Holmso, “sendu la knabon por kaleŝo, kaj ni foriros tuj.” Dum li parolis li malfermis tirkeston, kaj mi rimarkis ke li enpoŝigis sian revolveron. “Jes,” diris li responde al mia ekrigardo, “mi devas diri pro tio, kion ni jam aŭdas, ke ni traktas aparte danĝeran bandon.”

         Preskaŭ krepuskas antaŭ ol ni trovis nin en Palmalo ĉe la ĉambroj de s-ro Melaso. Sinjoro ĵus vizitis lin kaj ili foriris.

         “Ĉu vi povas diri al ni kien ili iris?” demandis Mikrofto.

         “Mi ne scias, sinjoro,” respondis la servistino, kiu malfermis la pordon; “mi nur scias ke li foriris kun la sinjoro per kaleŝo.”

         “Ĉu la sinjoro diris sian nomon?”

         “Ne, sinjoro.”

         “Ĉu li estas altstatura, belaspekta, malhela junulo?”

         “Ne, sinjoro. Li estis malgranda sinjoro, kun okulvitroj kaj maldika vizaĝo, sed tre plaĉa maniero, ĉar li ridadis dum li parolis.”

         “Ek!” kriis Ŝerloko Holmso subite. “iĝas gravege.” Li observe diris dum ni veturis Skotlandjarden: “Tiuj homoj kaptis Melason denove. Li estas viro sen fizika kuraĝo, kiel ili bone scias pro sia travivaĵo de la antaŭa nokto. Ĉi tiu kanajlo povis terorizi lin tuj kiam li trafis lin. Sendube ili bezonas lian profesian servon, sed, uzinte lin, ili emas puni lin pro tio kion ili konsideras perfido.”

         Nia espero estis tio ke pertrajne ni eble atingos Bekenhamon kiom baldaŭ aŭ pli baldaŭ ol la kaleŝo. Atingante Skotlandjardon, tamen, estis pli ol horo antaŭ ol ni povas rendevui kun inspektoro Gregsono kaj konformiĝi al la leĝaĵoj, kiuj ebligis nin eniri la domon. Estis kvarono antaŭ la deka antaŭ ol ni atingis Londono-Ponton, kaj duono post la horo antaŭ ol ni eltrajniĝis sur kajon en Bekenhamo. Post duonkilometra veturo ni atingis la Mirtojn — grandan, malhelan domon starantan proprabiene for de la vojo. Ni forsendis la kabrioleton kaj kune laŭiris la alirvojon.

         “Ĉiuj fenestroj estas mallumaj,” rimarke diris la inspektoro. “La domo ŝajnas senhoma”

         “Niaj birdoj jam flugas kaj la nesto estas vaka,” diris Holmso.

         “Kial vi tion diris?”

         “Kaleŝo peze ŝarĝita per aĵoj eliris ene de la lasta horo.”

         La inspektoro ridis. “Mi vidis la radoŝpurojn per la barilporda lampo, sed kion signifas la pezaĵo?”

         “Vi observis la samajn radoŝpurojn irantajn de alia direkto. Sed la elirantaj estas pli profundaj — tiagrade ke oni povas aserti ke la kaleŝon oni ŝarĝis per konsiderinda pezaĵo.”

         “Vi estas iomete preter mia komprenpovo,” diris la inspektoro ŝultrolevante. “Ne estas facile perforte malfermi la pordon, sed ni penos voki iun.”

         Li laŭte perkutis per frapilo kaj sonorilis, sed sensukcese. Holmso malaperis sed revenis post kelkaj minutoj.

         “Mi jam malfermis fenestron.” diris li.

         “Estas bone ke vi partiĝas kun la polico, kaj ne male, s-ro Holmso,” diris la inspektoro dum li rimarkis kiel lerte mia amiko perfortis la klinkon. “Nu, sub la cirkonstanco, prefere ni eniru sen invito.”

         Unu post la alia ni eniris grandan ĉambron, kiu memklare estis tiu priskribita de s-ro Melaso. La inspektoro lumigis sian lanternon, kaj per ties lumo ni povis vidi la du pordojn, la kurtenon, la lampon kaj la japanan armilaron jam al ni priskribitajn de s-ro Melaso. Sur la tablo estis du glasoj, malplena brando-botelo kaj la restaĵo de manĝo.

         “Kio estas tio?” subite diris Holmso.

         Ni ĉiuj silente staris kaj aŭskultis. Mallaŭta ĝemo venis de ie super ni. Holmso hastis al la pordo kaj en la koridoron. La morna bruo venis de supere. Li rapidis supren kaj la inspektoro kaj mi proksime sekvis lin, dum lia frato Mikrofto sekvis tiel rapide kiel permesis lia granda pezo.

         Tri pordoj frontis nin en la dua etaĝo, kaj estis el la meza de kie venis la sinistra sono, iam sinkante en mallaŭtan murmuron, iam levante denove en akran krion. La pordon oni ŝlosis, sed la ŝlosilo estis ekstere. Holmso ĵete malfermis la pordon kaj enhastis, sed tuj li estis ekstere kun mano sur la gorĝo.

         “Estas braĝo,”(15) li kriis. “Post sufiĉa tempo ĝi disipiĝos.”

         Enstrabante ni povis vidi ke la sola lumo en la ĉambro estis malhela blua flamo flagretante en malgranda latuna tripieda fajro-korbo. Ĝi ĵetis lividan nenaturan lumrondon sur la plankon, kaj en la ombro pretera, ni vidis du malprecizajn figurojn kaŭrantajn kontraŭ la muro. El la aperta pordo odoraĉis la horora venena haladzo, kiu igis nin anheli kaj tusi. Holmso hastis al la supro de la ŝtuparo kaj enspiris freŝan aeron. Tiam rapidante en la ĉambron li malferme ĵetis la fenestron, kaj elĵetis la latunan fajro-korbon en la ĝardenon.

         “Post momente ni povas eniri,” li anhele diris, rapide enirante denove. “Kie estas kandelo? Mi dubas, ĉu ni povas ekflamigi alumeton en tiu atmosfero. Etendu la lumon ĉe la pordo kaj ni elportos ilin, Mikrofto, nun!”


“ESTAS BRAĜO,” LI KRIIS.

         Rapide ni atingis la venenitajn virojn kaj eltrenis ilin en la bone lumitan koridoron. Ambaŭ havis bluajn lipojn kaj estis senkonsciaj kun ŝvelitaj vizaĝoj kaj protrudaj okuloj. Efektive tiom distorditaj estas iliaj askpektoj ke, krom pro la nigra barbo kaj dika figuro, ni eble malsukcese rekonus ke unu el ili estas la greka interpretisto, kiun ni postlasis antaŭ kelkaj horoj ĉe la Klubo Diogeneso. La manojn kaj la piedojn oni firme kunligis, kaj super unu okulo estis kontuzo. La alia, kiun oni simile ĉirkaŭligis, estis altstatura viro en la lasta fazo de marasmo, kun kelkaj plastroj aranĝitaj groteske super la vizaĝo. Li ĉesis ĝemi dum ni kuŝigis lin, kaj ekrigardo montris al mi ke por li ni venis tro malfrue. S-ro Melaso tamen ankoraŭ vivis kaj post malpli ol horo, pere de amoniako kaj brando, kontentigis min vidi ke li malfermis la okulojn, kaj ke mia propra mano fortiris lin de la malhela valo en kiun ĉiuj padoj konverĝos.

         Estis simpla historio kiun li rakontis, kaj kiu nur konfirmis niajn proprajn deduktojn. Lia vizitanto, enirante la ĉambron elmanikigis klabon kaj tiom imponis lin per timo de tuja kaj certa morto, ke li forkaptis lin denove. Estis ja preskaŭ hipnotiga la efiko kiun ĉi tiu ridanta brutulo rezultigis en la malfeliĉa lingvisto, ĉar li ne povis paroli pri li sen tremantaj manoj kaj paligita vango. Oni forportis lin rapide al Bekenhamo, kaj li agadis kiel interpretisto dum la dua intervjuo, kiu estis eĉ pli drama ol la unua, pro tio, ke la du angloj minacis sian kaptiton per tuja morto se li ne konformiĝas al ilia postulo. Fine trovante, ke li estis imuna kontraŭ ĉiuj minacoj, ili ĵetis lin denove en lian prizonon, kaj poste riproĉante s-ron Melason pro lia perfido, kiu jam aperis en la ĵurnala anonco, ili senkonsciigis lin per klaba bato kaj li memoris nenion, ĝis kiam li trovis nin superklinantajn lin.

         Kaj jen estas la kurioza kazo de la greka interpretisto, kies fina klarigo estas ankoraŭ enigma. Ni povas trovi pere de la respondinto de la anonco, ke la malfeliĉa junulino devenis de riĉa familio, kaj ke ŝi jam vizitis amikojn en Anglio. Dum tie ŝi trafis Heroldon Latimeron, kiu gajnis regadon super ŝi kaj eventuale persvadis ŝin forkuri kun si. Ŝiaj amikoj ŝokite per la evento kontentigis sin ke ili informis la fraton en Ateno, kaj tiam ili lavis la manojn pri la afero. La frato alvenante en Anglio malprudente metis sin sub la influo de Latimero kaj lia kunulo, kies nomo estis Vilsono Kempo, viro kun la plej fiaj antecedentoj. Ĉi tiuj trovante, ke pro lia malklareco pri la lingvo li estas senhelpa en iliaj manoj, kaj igis lin kaptito kaj klopodis per krueleco kaj malsatigo igi lin fordoni sian riĉaĵon kaj tion de la fratino. Ili malliberigis lin en la domo sen la scio de la junulino. Oni plastrigis lian vizaĝon por malhelpi ŝian rekonon, okaze ke ŝi iam ekvidis lin. Ŝia virina percepto tamen tuj penetris la maskvestaĵon kiam dum la vizito de la interpretisto ŝi vidis lin unuafoje. La povrulino mem tamen estis mallibera, pro tio, ke estis neniu en la domo krom la koĉero kaj lia edzino, ambaŭ iloj de la konspirantoj. Trovinte, ke ilian sekreton oni malkaŝis, kaj ke ili ne povas premdevigi la kaptiton, la du kanajloj eskapis de la luita domo kun la junulino antaŭ kelkaj horoj, jam opiniante ke ili venĝis kontraŭ la defiinto kaj la perfidinto.

         Post monatoj kurioza ĵurnala eltondaĵo atingis nin de Budapeŝto. Ĝi tekstis, ke du angloj kiuj jam vojaĝis kun virino trafis tragikan finon. Ŝajne oni ponardis ambaŭ kaj la hungara polico opiniis ke ili interkverelis kaj ĉiu ĝismorte vundis la alian. Holmso tamen, mi kredas, malsame opinias, kaj ĝis nun opinias ke se oni povas trovi la grekinon, ni scios kiel oni venĝis la ofendojn kontraŭ ŝi mem kaj ŝia frato.


NOTOJ:

Kelkaj notoj eltiritaj de The Annotated Sherlock Holmes [La prinotita Ŝerloko Holmso] de William S. Baring-Gould.

(1)         Oblikveco de la ekliptiko — la angulo inter la ebeno de la ekvatoro de la tero kaj tiu de la orbito malpliigas po 0.47 sekundoj jare.

(2)         Atavismo — la reokazo de trajtoj de foraj prauloj en la posteulo anstataŭ tiuj de pli proksima prauloj — “reveno al la primitiva”.

(3)         Klubo — en Londono unu el la plej malnovaj institucioj estas la kluboj por sinjoroj kie oni povas legi, kartludi aŭ tranokti.

(4)         Regenta Cirklo [angle, Regent’s Circus] estas du tiel nomitaj cirkloj en Londono — Oksforda Cirklo kaj Pikadilia Cirklo [Piccadilly Circus]. S-ro Michael Harrison klarigas: “Kiam Nash planis sian novan ĉefvojon por aligi Placon Langamon [Langham Place] kaj Palmalon [Pall Mall, vidu sube] li aranĝis por du placoj — unu ĉe Oksforda Strato kaj la alia ĉe Koventria Strato [Coventry] kaj Pikadilio. La nova vojo nomiĝis Regenta Strato [Regent Street]. Sed ambaŭ placoj nomiĝis Regenta Cirklo — tio ĉe Pikadilio, la unua Regenta Cirklo kaj la alia la dua. ... Estas iomete eksterordinara ke Vatsono uzis la malnovan nomon....”

(5)         Palmalo [angle, Pall Mall] oni taksas Palmalon unu el la plej belaspektaj stratoj en Londono. De Placo Trafalgaro [Trafalgar] Palmalo kondukis okcidenten. La nomo devenas de la tempo kiam oni ludis “Pall-Malle” — ludon popularan en la senhomaj stratoj de dormemaj italaj urbetoj. La nomo de la ludo devenas de pall — pilko kaj maglia — maleo. Oni enkondukis ĉi tiun ludon en Anglion dum la rego de Jakobo I. Palmalo estas la kluba distrikto en Londono.

(6)         Vajthalo [Angle, Whitehall] — strato kie oni povas trovi kelkajn registrajn oficejojn. Vajthalo ligis Ĉaringkrucon kaj Parlamento-straton.

(7)         Karltono [angle, Carlton] — Kompreneble la Klubo Karltono en Palmalo, ne la hotelo. Klubo Karltono estas unu el la plej konataj kluboj, fondita en 1832. Conan Doyle mencias la Klubon Karltonon en “La aventuro de la eminenta kliento” [The Adventure of the Illustrious Client].

(8)         Militfosanto [angle, sapper] ano de milita inĝeniera trupunuo trajnita kaj ekipita por fosi tranĉeon kaj por konstrui fortikaĵon en la kampo.

(9)         Ĉaringkruco [angle, Charing Cross] Laŭ Augustus J. C. Hare, Walks in London, Vol. I [Irvojoj en Londono] — D-ro Johansono [Samuel Johnson, redaktoro de la unua nekoncizigita angla vortaro eldonita en 1755] diris, “Mi opinias ke la plena tajdo de homa ekzistado estas ĉe Ĉaringkruco.”
         En la jaro 1266, tiean vilaĝon oni menciis kiel Cheringe, kiam Vilhelmo Radnero [William Radner], Episkopo de Landafo [Landaff], petis al Henriko III ke li permesu la Episkopon loĝi en ermitejo tie dum vizito en Londono. Ĉi tiu pli malfrua mencio pri la nomo bedaŭre igas neeble ke ĝi devenas, kiel oni ofte asertas, de la nomo “La Chère Reine” — karesnomo de Eleanora, edzino de Edvardo I.
         Post ŝia morto en 1291, Edvardo estigis kelkajn krucojn laŭ la vojo inter Lincolno kaj Vestminstro — ĉiu ĉe loko kie la korpo de Eleanora kuŝis elmontrata. Unu el tiuj krucoj estas ĉe la loko de Ĉaringkruco.
         Plej probable la nomo devenas de la saksa vorto charon [turni], pro tio, ke ĉe tiu loko kaj la malnova Roma vojo kaj la rivero Tamizo kurbiĝas.

         Dum la angla enlanda milito la krucon oni detruis (1647), sed replikon oni konstruis en 1863 en la antaŭa korto de la Ĉaringkruca stacidomo.
         Ĉe Ĉaringkruco oni trovas la malsanulejon de d-ro Mortimero [La Ĉashundo de la Baskerviloj]. Ankaŭ tie estas la ŝloskeloj de la banko kie oni povis trovi la iom eluzitan tekon de d-ro Johano J. Vatsono, MD, kun lia nomo pentriĝis sur la klapo. [La problemo de la Toro-Ponto].

(10)         Bone-fide [latine] — ĉi-tiukaze signifas “aŭtentika”, sed ofte signifas “sincera”.

(11)         La danco de Sankta Vito [angle, Saint Vidus’s Dance]. Nuntempe oni malofte uzas ĉi tiun terminon. La malsanon oni nomas nun “kriza koreo”. D-ro Edward J. Van Liere notas en “Dr. Watson and Nervous Maladies” [D-ro Vatsono kaj nervaj malsanoj], “Ĉi tiu kondiĉo karakteriziĝas per neregulaj nevolantaj kontrahiĝoj de la muskoloj kaj asociiĝas kun varia kvanto de psika ĝeno. La nomo “Danco de Sankta Vito” devenis de la Mezepoko, pro tio, ke dum tiu tempo oni ofte serĉas sanigon per pilgrimado al la kapelo de Sankta Vito en Zeberno [Zebern].

(12)         Vandsvorta komunejo [angle, Wandsworth Common or Farm] estas la plej granda municipo en graflando Londono, krucita per la rivero Vandlo [Wandle]. La komunejo en Vandsvorto, antaŭe tendejo por ciganoj, hodiaŭ estas belaspekta parko, kie oni trovas lagon, te-domon kaj ludgazonojn.

(13)         Klafama relkruco [angle, Clapham Junction] grava relkruco proksimume 6 kilometrojn for de centra Londono.

(14)         Viktoria — La malnova Viktoria stacidomo konstruita en 1860.

(15)         Braĝo — kompreneble bruliganta braĝo ordoraĉas sed la venena gaso estas karbona monoksido (CO), kiu estas senodora.


Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.