La aŭtomobiloj, en kiuj la infanoj estis, rapidis tra la homplena parto de la urbo, kaj tiam venis al strato nepavimita. La knaboj kaj la knabinoj povis vidi la helruĝan koloron de la tero; kaj la helverdaj folioj sur la ruĝo similis helan tapetaĵon.
Tiu ĉi estas la parko, nun. Antaŭ longe, la tuta insulo estis densaĵo, kovrita de arboj. Nun mi kondukos vin por vidi kaŭĉukan plantejon.
La orkideoj kaj la birdoj en la arboj aspektas tute similaj, diris Vilhelmino, dum ili veturis preter arboj kovritaj de plantoj pendantaj malsupren ĝis ili renkontis la altajn filikojn. Estis malfacile diri, kio estis la supro kaj kio la malsupro de la densaĵo.
La aŭtomobiloj haltis apud granda arbaro, kie ĉiuj arboj estis similaj, kaj havis helajn, brilantajn verdajn foliojn.
Jen kaŭĉuka plantejo. Tiuj ĉi arboj ne estas sovaĝaj; oni plantis ilin. diris la Tamil.
Kion vi faras? demandis Ingrid al malgranda knabino, kiu sarkis la teron ĉirkaŭ malgranda arbo.
Mi sarkas, ŝi respondis; la arboj kreskas pli bone se ne estas sarkaĵo.
Ĉu vi ŝatas fari tion? demandis Georgo. Kio estas via nomo?
Mia nomo estas Kisih. Mi neniam faris alion.
Ĉu vi dezirus iri al Ameriko?
Mi neniam aŭdis pri Ameriko, sed mi ŝatus foriri de la plantejo. Mi jam vidis ŝipon. Ĉu vi iras en ŝipo?
Jes, respondis Georgo. Ĉu vi volas rakonti al ni pri la kaŭĉukaj arboj?
Kiam la arboj estas kvinjaraj, oni tranĉas striojn en la ŝelon por fluigi la sukon en malgrandajn tasojn.
La arboj aspektas kiel broditaj, diris Stefanio.
La suko similas lakton. Ĝi ne similas kaŭĉukon, diris Hans.
Ni iros al fabrikejo por vidi la kaŭĉukon post kiam ĝi venis el la suko, diris la Tamil.
Li kondukis ilin al farbikejo.
Tiu farbikejo aspektas kiel laktejo, ĉio estas tiel pura, diris Hans.
La maŝino knedas la kaŭĉukon kiel panon, kaj ĝi similas paperon kiam ĝi venas el la maŝino, diris Otto. Ĝi ne similas ĉokoladon, kie mi opiniis.