GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



42. Bombay

      Frue la sekvintan matenon Georgo iris sur la ferdekon. La vento blovis, kaj estis varmege.

      “Kie ni estas nun?” li demandis.

      “Baldaŭ ni iros el la Golfo de Suez. Arabujo estas ĉe ŭnu flanko, kaj Egiptujo ĉe la alia.”

      Post du semajnoj ili estis en la haveno de Bombay. La urbo estis tre bela.

      “Tiu ĉi urbo similas Napoli,” diris Luĉio.

      “Estas insuloj, kiel en Norvegujo, sed la aero ne estas simila al la norvega aero,” diris Ingrid.

      Forlasinte la ŝipon la infanoj iris tra mallarĝaj stratoj.

      “Ni deziras aĉeti kelkajn vestojn,” diris Georgo al vendisto sidanta inter la vendaĵoj antaŭ malfermita butiko.

      “Vi trovos tiujn la plej komfortaj,” diris la vendisto, tenante blankajn vestojn.

      “Ili similas sakojn,” diris Luĉio. “Mi estas kontenta, ke mi ne devas porti jakon kaj pantalonon.”

      “Ĉu vi havas ankaŭ ĉapojn?”

      “Estus pli bone aĉeti kaskojn, kiel portas la Angloj, se vi ne kutimas la varmegan veteron,” diris la vendisto.

      “Jen la vestoj por la knabinoj.”

      “Ili ne similas vestojn,” diris Luĉio, kiam la vendisto tenis simplajn pecojn da tolo.

      “Metu la tolon ĉirkaŭ vin dufoje, tiam enmetu la mallongan parton por fiksi ĝin; metu la longan parton super la ŝultron, kaj la lastan parton vi povas meti super la kapon,” diris la vendisto.

      “Ili aspektas pli bele ol mi opiniis,” diris Luĉio, post kiam ŝi estis vestita.