GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



39. Reiro al Masr el-Kahira

      La kamelo ne moviĝis ĝis la luno aperis kaj estis tre hela. La piramidoj similis grandajn truojn tranĉitajn en la nokto. Tiam la kamelo malrapide leviĝis, kaj kuris ree al Masr el-Kahira.

      La gvidanto atendis ilin. Li diris: “Mia kamelo estas dresita por preni turistojn por vidi la piramidojn dum la lunlumo. Ĝi sciis, ke la suno estis malleviĝanta. Pro tio ĝi rapidis. Kaj tiam ĝi atendis la lunon.”

      “Kie estas miaj amikoj?” demandis Georgo.

      “Ili veturis al Alexandria por preni la ŝipon. Ili ne povis atendi vin. Vi povas veturi al Suez kaj trovi la ŝipon post kiam ĝi venos el la kanalo. Vi povas dormi en mia tendo kaj veturi morgaŭ.”

      “Jen la dua granda surpizo de mia vivo,” diris Georgo. “La unua estis kiam la ŝipo forportis min de Ameriko, kaj la dua kiam la ‘ŝipo de la dezerto’ forportis min.”

      Kiam ili revenis al Masr el-Kahira, estis tre malfrue, sed ĉiuj stratoj estis brile lumigitaj, kaj estis pli multe da homoj promenantoj ol kiam ili foriris dum la tago. La vendistoj laŭte kriis siajn vendaĵojn. Kaj ĉie homoj sidis antaŭ tabloj sur la troturaroj, trinkante kafon.

      La tuta familio de la gvidanto estis hejme. La patrino, la filoj, la filinoj, serpentdresisto, kaj liaj serpentoj, kokinoj kaj kokidoj, kapro, azeno, kaj la kamelo ĉiuj loĝis kune, apud la urbo, en dometo sen tegmento, apud la Bahr-Nil.

      “Mi vojaĝas ĉirkaŭ la teron,” diris Georgo. “Mi havas multe da amikoj kun mi, knabon el Anglujo, knabinon el Belgujo, knabon kaj knabinon el Holando, knabon el Danujo, kaj multe da aliaj knaboj kaj knabinoj.”

      “Mi jam vidis multe da ŝipoj kaj aeroplanoj,” diris juna Egipto; “sed mi neniam aŭdis pri knabino vojaĝanta.”

      “Morgaŭ mi invitos knabinon iri kun ni,” respondis Georgo; “kaj tiam vi vidos knabinon vojaĝantan.”