GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



37. Alexandria

      Post tri tagoj Georgo kaj liaj amikoj ree staris sur la ferdeko. La ŝipo iris en la havenon de Alexandria. Svarmoj de malgrandaj knaboj kaj viroj naĝis ĉirkaŭ ĝi.

      “Mi neniam vidis tiom da diversaj specoj de homoj, kun tiom da diversaj specoj de vestoj,” diris Georgo.

      “Oni parolas france kaj oni parolas angle. Estas varmega tie ĉi. Mi opinius, ke ili sufokus pro la vualoj antaŭ la vizaĝoj,” diris Ingrid.

      “Tiu ĉi estas nova knabino,” diris la kapitano. “Mi vidas ŝin unuafoje. Kiu ŝi estas?”

      “Estas Luĉio,” diris Georgo; kaj li prezentis ridetantan knabinon kun malhelaj okuloj, nigraj haraj, ruĝaj vangoj. Ŝi surhavis helan, rozan veston. “Ŝi venas de Napoli kaj ŝi povas bele kanti.”

      Nun la ŝipo estis apud la doko. Tie estis ankaŭ centoj da aliaj ŝipoj. En ilin oni metis ligaĵojn da kotono, korbegojn da ovoj, kaj felojn.

      “Unue mi ne sciis, kiuj estis viroj kaj kiuj virinoj,” diris Hilda. “Sed nun mi vidas, ke la virinoj portas vualojn antaŭ la vizaĝo. Mi vidis kelkajn maldikajn blankajn kaj kelkajn dikajn, nigrajn vualojn. La grandaj pantalonoj, kaj broditaj vualoj kaj vestoj estas belaj, sed mi opinias, ke ili ne estas tre komfortaj.”

      “Al mi plaĉas la ruĝaj kaj flavaj ŝuoj,” diris Luĉio.

      La knaboj kaj knabinoj forlasis la ŝipon. Baldaŭ ili venis al la stacidomo, kaj Georgo aĉetis la biletojn por Masr el-Kahira.

      “Tiu ĉi vaganaro similas al vaganarojn en Anguljo,” diris Eduardo.

      “La lando ne estas tre bela,” diris Otto. “Mi volus vidi montojn.”

      “Mi estas kontenta esti en Egiptujo, ĉar oni nomas Egiptujon la patrino de la tuta mondo.”

      “Mi opinias, ke ni povas vidi cent mejlojn de bulboj kreskantaj. Ĉu vi jam vidis tiom da kokidoj? Estas kokidoj ĉie! Kaj rigardu la homojn kiuj portas korbojn da ovoj,” diris Ingrid.

      “La vojo al Masr el-Kahira estas longa, sed poste la urbo estas tiel mirinda, ke ni ŝajne estas en alia mondo,” diris Vilhelmino.

      “Estas varmege tie ĉi, ĉu ne? La homoj ne rapidas.”

      “Al mi plaĉas tiu ĉi ĝardeno. Ĝi havas palmojn kaj ĉiujn specojn de floroj, kiujn ni havas en la flordomo hejme, sed tie ĉi ili estas ekstere. Ni iru sidiĝi sub tiu tendo el tapiŝoj,” diris Vilhelmino.