GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



33. Ankaŭ Francujo

Bildo

      Post kelkaj minutoj la infanoj marŝis al la bordo de la Seine.

      “Rigardu ĉiujn tiujn homojn, kiuj fiŝkaptas,” diris Ingrid. “Ĉu vi kaptis multe da fiŝoj?” demandis ŝi al serioza knabo.

      “Ne, mi neniam kaptis fiŝon. Kaj mi neniam vidis alian kapti fiŝon. Sed mi aŭdis diri, ke kelkfoje oni faras tion.”

      “Kio estas via nomo? Ĉu vi ne volas iri kun ni ĉirkaŭ la teron? Eble vi trovos lokon, kie estas fiŝoj,” diris Georgo.

      “Mia nomo estas Petro. Mi multe ŝatus iri, se mi povos kapti fiŝojn.”

      “Ĉu vi jam foriris de Paris?”

      “Jes, mia avino loĝas en Tours kaj mi ofte iras tien. Kaj ankaŭ mi estis en Lyon, kie oni faras silkon, kaj ankaŭ en Marseille.”

     

      “Rigardu! Jen la Palaco de Versailles. Kia ĝi estas granda!”

      “Jes,” diris Petro. “Antaŭ longe, dek mil personoj loĝis tie. Reĝoj kaj reĝinoj loĝis tie. Nun ni ne havas reĝojn kaj reĝinojn.”

      “Ni havas bonan reĝon en Anglujo,” diris Eduardo.

      “Vi devas vidi niajn lernejojn en New York,” diris Georgo. “Ili estas tiel grandaj kiel tiuj palacoj. Nun mi povas vidi Fontainebleau. Ĝi estas pli malhela ol Versailles.”

      “Gi estas pli malnova. Ĝi estas konstruigita de reĝo, kiu vivis antaŭ tre longa tempo. Lia nomo estis François, la unua. Versailles estas konstuigita de Louis, la dekkvara.”

     

      “Ni alproksimiĝas Lyon nun.”

      “Kiuj estas la riveroj tie ĉi?”

      “Unu estas Rhone, kaj la alia estas Saône. Ili kunfluas tie ĉi, kaj vi povas vidi la urbon inter la du.”

      “Lyon estas urbo, kie oni teksas silkon. La silkraŭpoj vivas sur morusfolioj. Ili preferas varman klimaton. Kiam vi vidos arbojn, kiuj similas grandajn, rondajn, verdajn amasojn da folioj, vi scios, ke silkraŭpoj estas tie, ĉar ili estas marusarboj.