GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



30. La ursoj

      “Ho! Mi vidas grandan horloĝon,” diris Georgo.

      “Staru trankvile kaj aŭskultu,” diris la piloto.

      Baldaŭ granda koko sur la horloĝo komencis krii. Poste aro da ursoj aperis kaj marŝis ĉirkaŭ sidantan viron.

      “Ho! Kiaj belaj ursoj! Mi dezirus, ke ili estu vivantaj.”

      “Venu kun mi,” diris la piloto. Kaj li kondukis ilin per longa, mallarĝa strato al la rivero Aare, kiu fluas ĉirkaŭ la urbon. Tiam ili iris trans altan ponton super la rivero en malgrandan parkon.

      Meze en la parko estis profunda foso kun alta, fera barilo.

      “Ursoj! Vivantaj ursoj!” kriis la infanoj.

      “Ĉu ni povas preni unu el ili kun ni?” demandis Georgo.

      “Ho, ne,” respondis la piloto. “Tiuj ursoj apartenas al la urbo, Bern; urso estas la emblemo de Bern; la urbo zorgas pri tiuj. Estas ĉiam ursoj en Bern. Sed vi povas doni manĝaĵon al ili. Pano kaj frukto estas la solaj manĝaĵoj permesitaj.”

      La infanoj aĉetis panon kaj figojn de virino apude kaj donis ilin al la ursoj, kiuj manĝis ilin kun plezuro.

     

”“

      Survoje al Gen&egave;ve, la aeroplano flugis super multe da hoteloj, kelkaj tre grandaj kaj aliaj malgrandaj, kelkaj alte sur la montoj, kaj aliaj en la valoj. Kiam la aeroplano proksimiĝis al granda lago, kiu estis pli blua ol ĉiuj aliaj, la piloto flugis trans ĝin kaj malsupreniris antaŭ granda hotelo.

      “Tiu ŝajnas tre bona hotelo,” diris Georgo. “Ĉu ni restos tie ĉi?”

      “Ĝi estas la Nacia Hotelo, la hejmo de la Ligo de Nacioj. Vi povas eniri kaj viziti la reprezentantojn de viaj nacioj,” diris la piloto. “Ili estos tre kontentaj vin vidi, kaj vin bonvenigos. Mi bedaŭras, Georgo, ke vi ne trovos reprezentanton por bonvenigi vin kaj per montri al vi ĉion interesan.”