GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



18. Bruxelles

      La piloto kaj la du knaboj promenas al la centro de la ŭrbo. Georgo faris multe da demandoj pri la strangaj vidaĵoj.

      “Kio estas tiuj komikaj aferoj sur la kamentuboj? Pro kio la virinoj portas ruĝajn kusenojn? Kion ili faras? Pro kio ili movas la manojn tiel rapide? Ili movas la manojn tiel rapide, mi ne povas vidi, kion ili faras.”

      “Ho!” diris la piloto. “Unu demandon je unu fojo, mi petas. La virinoj ne movas la manojn pli rapide ol vi la langon. Oni metas tiujn ujojn sur la kamentubojn por ke la fajro brulu pli bone. Tiuj kusenoj, kiujn portas la virinoj, estas kusenoj, sur kiuj ili faras punton. Oni volvas la fadenojn sur bobenojn kaj oni pasigas la fadenojn tien kaj reen sekvante modelon sur papero. Ĉu vi ne volas aĉeti punton por sendi al via patrino?”