GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



16. Croydon

      La du knaboj venis al Croydon. Ili vidis la aeroplanojn, kiuj kuŝis trans la kampo. Ili kuris al granda aeroplano. Georgo demandis al viro, kiu staris apude, kie estas la piloto.

      “Mi estas la piloto,” diris la viro. Tiam Georgo donis al li la leteron de la kapitano. La piloto ridetis.

      Rrrrrrrr ... Rrrrrrrr ... Zzzzzzzz ... Zzzzzzzzzz

      “Kio estas tio?” demandis Georgo.

      “Estas la motoro de la aeroplano,” klarigis la piloto, “Ni forveturos baldaŭ. Ni flugos trans la kanalon al Ostende en Belgujo. Ostende estas moda banurbo. Oni naĝas en la maro tie kaj la infanoj ludas sur la sablo. Ni ne haltos tie sed ni iros al Bruxelles. Rigardu la kampojn en Belgujo. Ili estas ĉiuj kulturataj. Oni plantas linon kaj poste faras lintolon el ĝi. Vi vidos multe da malgrandaj kampoj, ĉar la tero estas dividita inter multe da personoj.”