GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



2. La ŝipo

      “Mi deziras scii, kia estas la interno de ŝipo. La sola maniero por scii estas: iri kaj rigardi,” pensas Georgo.

      Tiam li iras sur la dokon. Multe da personoj promenas tie. Ĉiuj estas okupataj, kaj ili ne rimarkas Georgon. Li iras en la ŝipon.

      La ŝipo estas granda kaj Georgo estas malgranda. Oni ne rimarkas, ke li pasas inter la homoj.