Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA MARTELO DE DIO

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         La malgranda vilaĝo Bohun Beacon staris sur monteto tiel kruta, ke la alta turpinto de ĝia preĝejo ŝajnis nur kiel la pinto de malgranda monto. Iomete malsupre de la preĝejo staris la forĝejo, kutime ruĝigita de fajro, kie ĉiam videblis martelegoj kaj feraj pecoj, senorde disĵetitaj. Apude, trans la krucejo de du krude pavimetia vojetoj troviĝis la “Blua Apro”, la sola gastejo en la loko. Iun grizarĝentan tagiĝon en tiu ĉi strato sur la vojkrucejo renkontiĝis kaj interparolis du fratoj; unu el ili tiam komencis sian tagon sed la alia estis nur finanta la sian.

         La Honorinda Sinjoro Pastro Wilfred Bohun, tre pia viro, estis iranta al ia severa tagiĝa preĝado aŭ meditado. La Honorinda Kolonelo Norman Bohun, ties pli aĝa frato, estis neniel pia, kaj li sidis sur benko antaŭ la “Blua Apro”, trinkante ion kion filozofema observanto povus nomi aŭ la lasta glaso de mardo aŭ la unua de merkredo. Tio tamen entute ne ĝenis la kolonelon.

         La Bohunanoj estis unu el tiuj tre maloftaj familioj, kiuj vere devenas de la mezepoko; ilia standardo efektive estis en Palestino. Tamen estus granda eraro supozi, ke tiaj familioj staras iel ajn alte en la rangoj de kavalireco tradicio. Krom malriĉuloj, malmultaj konservas tradiciojn. Altranguloj ne vivadas laŭ tradicoj sed laŭ modoj. Sed kiel pli ol unu el la veraj antikvaj familioj dum la du lastaj jarcentoj, ili estis pli kaj pli kadukiĝintaj, kaj fine fariĝis nur ebriemuloj kaj modsekvantaj degeneruloj, tiel ke oni eĉ flustris pri frenezeco. Certe estis io apenaŭ homa en la kvazaŭ lupa plezurpersekutado de la kolonelo kaj lia neŝancelebla decido, neniam hejmeniri antaŭ frua mateno, kio enhavis iom de la terura klareco de sendormeco. Li estis alta, simila al belaspekta besto, maljuneta kun la hararo ankoraŭ mirige flava. Krom la bluaj okuloj li ŝajnis nur blonda kaj kiel leono, sed tiuj estis tiel profundiĝintaj en la kapon, ke ŝajne ili estis nigraj. Ili estis ankaŭ tre proksimaj unu al la alia. Li havis longajn flavajn lipharojn; ĉe ĉiu flanko estis sulko, de la nazo ĝis la makzeloj, tiel ke la vizaĝo ŝajnis ĉiam rikani . . . . Super la vespervestaĵoj li portis strangan flavan surtuton kaj surkape eksterordinaran larĝrandan helverdan kaskon, memevidente ia hazarde akirita orientaĵo. Li fieris portadi tiajn neakordajn vestaĵojn . . . fieris pro la fakto, ke li ĉiam donis al ili akordan aspekton.

         Lia frato, la pastro, ankaŭ havis flavan hararon kaj la elegantecon, sed li estis butonumita ĝis la mentono en nigraj vestaĵoj, la vizaĝo estis senhara, klera kaj iomete nerva. Ŝajne li vivis nur pro religio; estis tamen kelkaj kiuj asertis (precipe la forĝisto, kiu estis presbiteriano), ke tio montras, ke li amas la gotan arkitekturon pli ol Dion, kaj ke liaj kvazaŭ fantomaj vizitadoj al la preĝejo estas nenio krom alia, pli pura speco de la preskaŭ malsana soifo al beleco, kiu turmentadas lian fraton ĝis frenezeco pri vino kaj virinoj. Tiu akuzo estis duba, sed lia pieco estis eksterduba. Efektive la akuzo estis precipe malklera miskompreno pri lia amo al soleco kaj malkaŝa preĝado, kaj devenis de la fakto, ke oni ofte lin trovis preĝanta, ne apud la altaro sed en strangaj lokoj en la preĝejo, ofte en la kriptoj aŭ galerioj, eĉ en la turo. Li estis nunmomente enironta en la preĝejon, tra la forĝkorto, sed li haltis kaj sulkigetis la frunton vidante la kavernajn okulojn de sia frato tien alrigardantaj. Pri la hipotezo, ke la kolonelo interesas sin pri la preĝejo, lia frato ne malŝparis konjektojn. Restis nur la forĝejo, kaj kvankam la forĝisto estis puritano kaj neniel de liaj kunuloj, tamen Wilfred Bohun estis efektive ion skandalan priaŭdinta pri bela kaj iomete famkonate edzino. Suspekteme li rigardetis preter la kabanon al la kolonelo, kiu ridante leviĝis por paroli kun li.

         “Bonan matenon, Wilfred,” li diris; “kiel bona landsinjoro mi sendorme prizorgas mian popolon. Mi nun iras viziti la forĝiston.” Wilfred rigardis teren kaj diris, “La forĝisto ne estas hejme. Li estas en Greenford.” “Tion mi ja scias,” respondis la alia ridante silente, “tial mi proponas lin viziti.”

         “Norman,” diris la pastro, la okuloj fikse rigardantaj ŝtoneton sur la vojo, “ĉu vi iam ektimas pri fulmaĵo?”

         “Kion vi volas diri,” demandis la kolonelo, “ĉu via ŝatokupo estas veterstudado?”

         “Mi volas diri,” respondis Wilfred, la okuloj ankoraŭ mallevitaj, “ĉu vi iam pripensis, ke Dio mem frapus vin kiam vi estas sur la strato?”

         “Mi petas pardonon,” diris la kolonelo, “evidente via ŝatokupo estas folkloro.”

         “Mi ja scias, ke la via estas blasfemado,” ekrediris la piulo, vundite en la sola vivanta parto de sia animo. “Tamen, se vi ne timas al Dio vi havas bonan kaŭzon timi al homoj.”

         La pli aĝa komplezeme levis la brovojn, “Timi al homoj?” li diris.

         “La forĝisto estas la plej granda kaj forta viro en la limo de sesdek kilometroj de tie ĉi,” diris la pastro severe, “efektive mi scias, ke vi estas nenia timemulo aŭ malfortulo, sed li povus ĵeti vin trans la muron.” Tio, estante vera, tuj frapis lin kaj lia vizaĝo malheliĝis kaj fariĝis minaca. Dum unu momento li staris peze, rikanante. Sed tre baldaŭ Kolonelo Bohun akiris denove sian propran kruelan bonhumorecon kaj ekridis, montrante sub la flavaj lipharoj du kvazaŭ hundajn dentojn, “Tiuokaze, mia kara Wilfred,” li diris tute senzorge, “estas saĝoplena ideo, ke la lasta Bohunano estu parte vestita en armaĵo.” Kaj li demetis la strangan rondan verdkovritan ĉapelon, montrante, ke ĝi enhavas ŝtalan internaĵon. Wilfred efektive tuj rekonis ĝin kiel malpeza japana aŭ ĥina kasko, deprenita de trofeo en la malnova familia salonego “Ĝi estis la unua ĉapelo kiu venis al miaj manoj,” facile diris la frato kiel klarigo, “ĉiam la plej proksima ĉapelo . . . kaj la plej proksima virino.”

         “La forĝisto forestas en Greenford,” diris Wilfred trankvile, “je kioma horo li revenos estas dube.”

         Tion dirinte li sin turnis, la kapo klinita, kaj eniris en la preĝejon, sin krucsignante kvazaŭ li volis forpeli de si malbonan spiriton. Li deziris forgesi tiun maldelikatecon en la malvarma duonlumo de siaj gotaj peristiloj; tamen tiun matenon estis destinite, ke liaj piaj praktikoj estu ĉiam interrompataj per malgrandaj surprizoj. Kiam li eniris la preĝejon, kutime malplena je tia horo, genuiĝanta figuro rapide leviĝis kaj venis al la hela taglumo de la pordego. Kiam la paroĥestro ekvidis ĝin li haltis pro surprizo. Ĉar la frumatena preĝanto estis neniu krom la vilaĝa idioto, nevo de l’forĝisto, kiu nek povis nek volis zorgi pri la preĝejo aŭ pri io ajn. Oni ĉiam nomis lin “Freneza Joĉjo”, ŝajne li havis nenian alian nomon; li estis nigreta, forta, malrekte sintenanta knabo, kun peza blanka vizaĝo, nigra hararo kaj la buŝo ĉiam malfermita. Kiam li preterpasis la pastron lia idiota vizaĝo montris neniun signon pri tio, kion li pripensas aŭ estas farinta. Antaŭe oni neniam rimarkis, ke li preĝas. Kiajn preĝojn li nun preĝis? Eksterordinarajn preĝojn sendube.

         Wilfred Bohun staris kvazaŭ gluita al la tero sufiĉe longe por vidi la idioton eliri en la sunlumon kaj eĉ vidi sian diboĉeman fraton alvoki lin ŝerce. Fine li vidis la kolonelon ĵetanta pencojn al la malfermita buŝo de Joĉjo, ŝajne celanta ĝin trafi. Tiu ĉi sunlumita malbela bildo de la stulteco kaj krueleco de la mondo fine irigis la asketon al lia preĝado por serĉi purigon kaj novajn pensojn. Li supreniris ĝis preĝbenko en la galerio kaj surgenuiĝis sub kolorvitra fenestro kiun li aparte amis ĉar ĝi ĉiam povis trankviligi lian animon; blua fenestro kun anĝelo kiu portis liliojn. Tie li komencis malpli pensadi pri sia malbona frato, paŝanta ekstere kiel malgrasa leono kun lia terura malsato. Pli kaj pli li profundiĝis en tiujn malvarmajn kaj dolĉajn kolorojn . . . arĝentaj floroj kaj safira ĉielo.

         Tie ĉi post duonhoro, Gibbs, la vilaĝa ŝuisto, kiun oni sendis por elserĉi lin kiel eble plej baldaŭ, lin trovis. Li rapide leviĝis, ĉar li sciis, ke certe nenia malgrava afero povus irigi lin al tia loko. Kiel multaj vilaĝaj ŝuistoj li estis ateisto kaj lia apero en la preĝejo estis eĉ pli eksterordinara ol tiu de Freneza Joĉjo. Estis mateno de teologiaj enigmoj.

         “Kio estas?” demandis Wilfred Bohun iomete formale sed premante sian ĉapelon per mano tremanta.

         La ateisto parolis per tia voĉo, kia venanta de li estis mirige respektoplena kaj eĉ raŭke kompatema.

         “Vi devas senkulpigi min, sinjoro,” li diris raŭke kaj flustre, “sed mi kredis, ke ne estus dece ne tuj sciigi al vi. Mi timas, ke io terura okazis, sinjoro. Mi timas, ke via frato . . . .”

         Wilfred kunpremis la malfortajn manojn. “Kion aĉan li nun faris?” li ekkriis pro nevola kolero.

         “Nu, sinjoro,” tuŝis la ŝuisto, “mi timas, ke li faris nenion ajn kaj faros ja nenion. Mi timas, ke ĉe li ĉio estas jam finita. Vi vere devas malsupreniri, sinjoro.”

         La vikario sekvis la ŝuiston malsupren laŭ la mallonga torda ŝtuparo, kiu kondukis ilin al enirejo iomete pli alta ol la strato. Bohun tuj ekvidis la tragedion, tie sube, kvazaŭ sur mapo. En la forĝkorto staris kvin aŭ ses viroj, plejparte nigre vestitaj, unu kiel policestro. Jen estis la kuracisto, la presbiteria pastoro kaj la pastro de la katolika preĝejeto, al kiu aliĝis la edzino de la forĝisto. La sacerdoto parolis kun ŝi, efektive tre rapide kaj mallaŭte, dum ŝi, belaspekta virino kun ruĝ-ora hararo sidante sur benko, blinde ploregis kaj ĝemis. Inter ĉi tiuj grupoj kaj apud la plej granda amaso de martelegoj kuŝis frake vestita viro, sternita kun vizaĝo al la tero. De sia alta vidpunkto Wilfred rekonis ĉian detalon de ties vestaĵo kaj aspekto, eĉ la Bohunajn ringojn sur la fingroj; sed la kranio ŝajnis nur kiel terura verŝitaĵo, simile al nigra kaj sanga stelo.

         Wilfred Bohun momenton rigardis kaj malsuprenkuris al la korto. La kuracisto, kiu estis la familia kuracisto de la Bohunanoj, salutis lin, sed li ŝajne apenaŭ rimarkis tiun. Li povis nenion fari krom balbuti, “Mia frato mortis. Kion signifas? Kio estas tiu ĉi terura mistero?” Sekvis malfeliĉa silento kaj poste la ŝuisto, la plej granda parolemulo el la ĉeestantoj, respondis: “Sufiĉe da teruro, sinjoro,” li diris, “sed ne multe da mistero.”

         “Kion vi volas diri?” demandis Wilfred, la vizaĝo tute pala.

         “Estas sufiĉe klare,” respondis Gibbs. “Estas nur unu viro en la limo de sesdek kilometroj, kiu tiel povus frapi, kaj tiu estas la viro kiu havis la plej fortan motivon tion fari.”

         “Ni devas ne antaŭjuĝi iun,” interrompis la kuracisto, alta kaj nigre barbita viro, iomete nerve; “Sed kiel kuracisto mi povas subteni kion s-ro Gibbs diris pri la forto de la frapo, estis nekredebla frapo. S-ro Gibbs asertis, ke nur unu homo el la tuta regiono povus tion fari. Mi mem dirus, ke neniu povus tion fari.”

         Ektremo superstiĉa trapasis tra la malgrasa korpo de la vikario. “Mi povas apenaŭ kompreni,” li diris.

         “S-ro Bohun,” diris la kuracisto mallaŭte, “Metaforoj ja mankas al mi. Ne estas sufiĉe, diri ke la kranio estis frakasita en pecojn kiel ovŝelo. Pecoj da osto estas pelitaj en la teron kaj la korpon kiel kugloj en kotan muron. Estis la mano de giganto.”

         Dum unu momento li silentis, rigardante malafable tra la okulvitroj, poste li aldonis, “La afero havas unu avantaĝon . . . plejmultaj homoj estas tuj senkulpigataj. Se vi aŭ mi aŭ iu ajn normale farita viro en la lando estus akuzata pri tiu ĉi krimo, oni malkondamnus lin kiel oni malkondamnus infaneton akuzitan pri la forŝtelo de la Nelson Monumento.”

         “Ankaŭ mi tiel opinias,” obstine rediris la ŝuisto, “estas nur unu viro kiu povus fari tion kaj tiu estas la viro kiu volus fari tion. Kie estas Simeon Barnes la forĝisto?”

         “Li estas for en Greenford,” balbutis la vikario.

         “Pli kredeble li estas en Francujo,” murmuris la ŝuisto.

         “Ne; li estas nek en Greenford nek en Francujo,” diris mallaŭta kaj senkolora voĉo, kiu venis de la malgranda katolika pastro, ĵus aliĝinta al la grupo. “Je tiu ĉi momento fakte li alproksimiĝas laŭ la vojo.”

         La malgranda pastro ne ŝajnis esti interesa viro, havante mallongan brunhararon kaj rondan malviglan vizaĝon. Tamen se li estus eĉ tiel belaspekta kiel Apolono neniu alrigardus lin en tiu momento. Ĉiu sin turnis kaj fikse rigardadis la vojeton kiu serpentumis trans la malproksiman ebenaĵon kaj laŭ kiu marŝis la forĝisto Simeon, per siaj grandegaj paŝoj, kun martelo surŝultre. Li estis osteca kaj grandega viro, la okuloj profundaj, malhelaj kaj malafablaj kaj sur la mentono li havis nigretan barbon. Li marŝis kaj mallaŭte parolis kun du aliaj viroj; kvankam li neniam ŝajnis aparte gaja, tiam tamen li aspektis almenaŭ sen ia ajn ĝeno.

         “Je Dio,” kriis la ateista ŝuisto, “jen la martelo per kiu li faris ĝin.”

         “Ne,” diris la policestro, prudentaspekta viro kun sablokoloraj lipharoj, parolante por la unua fojo. “La martelo per kiu li faris ĝin estas tie apud la preĝeja muro. Ni tuŝis nek ĝin nek la kadavron.”

         Ĉiu ĉirkaŭenrigardetis kaj la malgranda pastro transiris kaj malsuprenrigardis al la ilo, silente kie ĝi kuŝis. Ĝi estis unu el la plej malpezaj marteloj kaj ĝi ne estus trafinta la okulon se ne troviĝis sur ĝia fera rando sango kaj flavaj haroj.

         Post iom da silento la malgranda pastro parolis ne suprenrigardante, kaj estis en lia malakra voĉo nova sono. “S-ro Gibbs estis apenaŭ prava,” li diris, “kiam li asertis, ke estas neniu mistero. Almenaŭ estas la mistero pri kial tia granda viro provus fari tian grandan frapon per tia malgranda martelo.”

         “Ne prizorgu tion,” ekkriis Gibbs febre, “Kion ni devas fari pri Simeon Barnes?”

         “Ne ĝenu vin pri li,” trankvile respondis la pastro. “Li venos tien ĉi per si mem. Mi konas la du virojn kiuj marŝas kun li. Ili estas bonuloj de Greenford kaj ili alvenas tien ĉi por pritrakti ion pri la presbiteria preĝejeto.”

         Eĉ dum li parolis la alta forĝisto alvenis svinge marŝante ĉirkaŭ la angulo de la preĝejo kaj paŝis en sian propran korton. Tiam li tie staris senmove kaj la martelo defalis el liaj manoj. La policestro, kiu ĉiam konservis neagiteblan dececon tuj alproksimiĝis al li.

         “Mi ne demandos al vi,” li diris, “ĉu vi scias ion pri kio okazis tie ĉi. Ne estas devige al vi diri. Mi esperas, ke vi ne scias kaj ke tion vi povos pruvi. Tamen mi devas formale aresti vin en la nomo de la Reĝo, pro la murdo de Kolonelo Bohun.”

         “Vi ne estas devigata iom diri,” kriis la ŝuisto, kun oficialema ekscitiĝo. “Oni devas pruvi ĉion. Oni ankoraŭ ne pruvis, ke temas efektive pri Kolonelo Bohun, la kapo estas tiel frakasita.”

         “Tio ne trafas,” diris la kuracisto mallaŭte al la pastro. “Tio devenas el la detektivaj rakontoj. Mi estis la kuracisto de la Kolonelo kaj mi konis ties korpon pli bone ol li mem. La unua fingro estis tiel longa kiel la dua. Estas la kolonelo sendube.”

         Li rigardetis la sencerbigitan korpon kuŝanta surtere kaj la feraj okuloj de l’forĝisto sekvis lian rigardon kaj ankaŭ restis tie.

         “Ĉu Kolonelo Bohun mortis?” diris la forĝisto tre kviete, “Do, li estas kondamnita.”

         “Ne diru ion. Ho, ne diru ion,” kriis la ateista ŝuisto, ĉirkaŭdancante pro ekstazo de admiro al la angla leĝsistemo. Ĉar neniu estas tiel leĝemulo kiel bona sekularisto . . . .

         La forĝisto sin turnis al li, montrante super la ŝultro majestan vizaĝon de fanatikulo.

         “Vi malfideluloj povas bone gliti tien kaj tien ĉi kiel vulpoj ĉar la leĝoj de la mondo estas favoraj al vi,” li diris, “sed Dio prizorgas Siajn proprajn infanojn kvazaŭ en Sia poŝo, kiel hodiaŭ vi vidos.”

         Tiam li indikis la Kolonelon kaj diris, “Kiam mortis tiu ĉi hundo en siaj pekoj?”

         “Moderigu viajn vortojn,” diris la kuracisto.

         “Moderigu la vortojn de l’biblio, kaj mi moderigos la miajn. Kiam li mortis?”

         “Mi vidis lin vivanta hodiaŭ je la sesa,” balbutis Wilfred Bohun.

         “Dio estas bona,” diris la forĝisto. “S-ro policestro, mi volonte konsentas esti arestata. Estas vi mem kiu eble malkonsentos aresti min. Mi ne malkonsentas eliri el la juĝejo senmakule. Sed eble vi ne ŝatos eliri el ĝi kun malbona malhelpo al via kariero.”

         La fortika policestro por la unua fojo rigardis la forĝiston vivecokule; tiel ankaŭ faris ĉiu, krom la malalta stranga pastro, kiu ankoraŭ rigardadis malsupren al la malgranda martelo per kiu okazis la terura frapo.

         “Staras ekster tiu ĉi laborejo du viroj,” daŭrigis la forĝisto kun pezega klareco, “bonaj komercistoj el Greenford, kiujn vi ĉiuj konas, kiuj ĵuros, ke ili vidadis min de antaŭ noktomezo ĝis tagiĝo kaj dum longa tempo poste en la Komitatejo de nia Reviviga Misio, kiu kunsidis la tutan nokten ĉar ni tiel amase savas animojn. En Greenford estas eĉ dudek homoj kiuj povus ĵuri pri mia ĉeesto dum tiu tuta tempo. Se mi estus pagano, mi lasus vin iri al via ruiniĝo, s-ro policestro. Kiel Kristano tamen mi sentas, ke mi devas doni al vi eliron kaj demandas, ĉu vi preferas aŭdi mian alibion nun aŭ en la juĝejo.”

         La policestro por la unua fojo ŝajnis maltrankvila kaj li diris, “Kompreneble plaĉus al mi tuj senkulpigi vin.”

         La forĝisto eliris el sia propra korto per longaj kaj facilaj paŝoj kiel antaŭe kaj reiris al siaj du amikoj el Greenford, kiuj efektive estis amikoj de preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj. Ĉiu el ili diris kelkajn vortojn, kiujn neniu eĉ pripensis malkredi. Kiam ili finiĝis la senkulpeco de Simeon elstaris tiel fortike kiel la granda preĝejo supre.

         Frapis la grupon unu el tiuj silentoj, kiuj estas pli strangaj kaj pli netolereblaj ol ia ajn parolo. Senzorge, nur por fari interparoladon la vikario diris al la katolika pastro.

         “Ŝajne vi tre interesiĝas pri tiu martelo, Pastro Brown.”

         “Jes, tre,” diris Pastro Brown; “kial ĝi estas tia malgranda martelo?”

         La kuracisto senhezite sin turnis al li.

         “Je Sankta Georgo! Vi estas prava,” li ekkriis, “Kiu ajn uzus tian malgrandan martelon kiam dek pli grandaj marteloj apudkuŝas?”

         Tiam li mallaŭtigis la voĉon kaj flustris en la orelon de la vikario, “Nur tia homo kia ne povus levi pezan martelon. Ne estas afero de forteco aŭ kuraĝo de la seksoj. Nur gravas la levpovo de l’ŝultroj. Maltimema virino povus mortigi dek personojn per malpeza martelo sen troa ĝeno. Ŝi ne povus mortigi eĉ blapson per peza martelo.”

         Wilfred Bohun rigardadis lin fikse, kvazaŭ hipnotizite de teruro, dum Pastro Brown atente aŭskultis, la kapo iomete klinita, kaj vere interesite. La kuracisto daŭrigis pli sible emfazante:

         “Kial tiuj ĉi idiotoj ĉiam supozas, ke la sola persono kiu malŝatas la amanton de edzino, estas ŝia edzo? Naŭ fojojn el dek, kiu pli malŝatas la edzinamanton, estas la edzino mem. Kiu scias kian insulton aŭ perfidon li eble faris al ŝi? Rigardu tien.”

         Li faris gesteton al la ruĝhara virino sidanta sur la benko. Fine ŝi levis la kapon kaj la larmoj estis sekiĝantaj sur sia belega vizaĝo. Sed ŝiaj okuloj fikse rigardadis la kadavron kun elektra brileco kiu vidigis iom da idioteco.

         S-ro Pastro Bohun faris malfortan geston kvazaŭ li volis forpusi ĉian deziron sciiĝi; sed Pastro Brown, forbrosante de sur sia maniko kelkajn cindrojn blovintajn el la forĝfajro ekparolis kvazaŭ ne interesite.

         “Vi estas simila al multaj kuracistoj,” li diris; “Via mensa scienco estas certe sugestoplena. Estas via fizika scienco, kiu estas tute malprava. Mi konsentas pri tio, ke la virino dezirus mortigi la amanton, pli ol sia edzo. Mi ankaŭ konsentas, ke virino emus enmanigi malgrandan martelon anstataŭ grandan. Sed la malfacilaĵo estas la fizika malebleco. Neniu virino el la tuta mondo povus tiel ebenigi viran kranion.” Post paŭzo li aldonis pensante; “Ĉi tiuj viroj ankoraŭ ne tute komprenas la aferon. La mortinto efektive portis feran kaskon kaj la frapo disfrakasis ĝin kiel rompita vitro. Rigardu do tiun virinon. Rigardu ŝiajn brakojn.”

         Silento denove ektenis ilin kaj poste la kuracisto iomete malbonhumore diris; “Nu, eble mi malpravas; ekzistas faktoj kontraŭ ĉio ajn. Tamen mj ankoraŭ tenas la ĉefan detalon. Neniu, krom idioto, elektus tiun malpezan martelon se li povus uzi pli pezan martelon.”

         Tio dirita Wilfred Bohun levis la delikatajn kaj tremantajn manojn al la kapo kaj ŝajne ektenis sian nemultan hararon. Post sekundo ili malleviĝis kaj li kriis; “Tiun vorton mi serĉis; vi diris la vorton.”

         Li daŭrigis, venkante sian maltrankvilecon; “La vortoj, kiujn vi elparolis estis tiuj ĉi, ‘Neniu, krom idioto, elektus la malpezan martelon.’”

         “Jes,” diris la kuracisto. “Nu, kion?”

         “Nu,” diris la paroĥestro, “efektive neniu krom idioto faris tion.” La aliaj fikse rigardis lin, la okuloj tute kaptitaj kaj altenitaj. Li daŭrigis kun febra kaj kvazaŭ virina malkvieto.

         “Mi estas pastro,” li diris ebrie, “kaj pastro devas ne elverŝigi sangon. M . . . Mi volas diri, ke li devas ne sendi iun al la eŝafodo. Kaj mi dankdonas al Dio, ĉar mi nun klare vidas la krimulon . . . ĉar li estas krimulo, kiun oni ne povas sendi al la eŝafodo.”

         “Vi ne denuncos lin?” demandis la kuracisto.

         “Oni ne pendigus lin eĉ se mi denuncus lin,” respondis Wilfred, kun strange feliĉa rideto. Kiam mi eniris en la preĝejon hodiaŭ matene, mi tie trovis frenezulon preĝanta . . . tiu kompatinda Joĉjo, kiu dum sia tuta vivo estas freneza. Dio mem scias kiel li preĝis; sed ĉe tiaj strangaj homoj, ne estas nekredeble supozi, ke iliaj preĝoj estas tute renversitaj. Estas kredeble, ke frenezulo preĝus antaŭ ol mortigi iun. Mi lastfoje vidis kompatindan Joĉjon kun mia frato. Mia frato mokis lin.”

         “Je Dio!” kriis la kuracisto, “fine estas kompreneble. Tamen kiel vi povas klarigi . . . .”

         Sinjoro Pastro Bohun estis preskaŭ tremanta de ekscito pro sia ekvido al la vero. “Ĉu vi ne povas kompreni? Ĉu vi ne povas kompreni?” li kriis febre; “Tiu estas la sola teorio, kiu klarigas ambaŭ strangajn aferojn, kiu donas la respondon por ambaŭ enigmoj. La du enigmoj estas la malgranda martelo kaj la granda frapo. La forĝisto povus doni la grandan frapon, sed li ne elektus la malgrandan martelon. Lia edzino elektus la malgrandan martelon, sed ŝi ne povus fari la fortan frapon. La frenezulo tamen povus ambaŭ fari. Pri la malgranda martelo . . . nu, li estas freneza kaj emus ekpreni ion ajn. Kaj pri la granda frapo . . . ĉu vi neniam aŭdis, sinjoro kuracisto, ke maniulo en sia paroksismo povas havi dekviran fortecon?”

         La kuracisto profunde enspiris kaj poste diris, “Je Dio, mi kredas, ke vi jam malkaŝis la veron.”

         Pastro Brown fikse rigardis la parolinton tiom longe kaj senmove, kiom montris, ke liaj larĝaj kaj grizaj okuloj similaj al bovokuloj, ne estas tiel nerimarkindaj kiel lia vizaĝo. Kiam silentis li diris aparte respektplene; “S-ro Bohun, la via estas la sola teorio, ĝis nun proponita, kiu ŝajnas esti ĉiel tute prava kaj kiu estas esence tute neatakebla. Tial mi opinias, ke mi devas sciigi al vi, laŭ mia certa scio, ke ĝi ne estas la vera teorio.” Tiel dirinte la malgranda maljunulo marŝis for kaj ankoraŭ unufoje rigardis la martelon.

         “Ŝajne li scias pli multe ol li devus scii pri la afero,” plendeme la kuracisto flustris al Wilfred. “Tiuj papaj pastroj estas ruzaĉaj.”

         “Ne, ne,” diris Bohun, kun ia sovaĝa laceco, “Estis la frenezulo, estis la frenezulo.”

         Ambaŭ pastroj kaj la kuracisto iris iomete for de la pli oficiala grupo, kiu enhavis la policestron kaj la viron, kiun li kaptis. Nun disiĝintaj, ili ekaŭdis la voĉojn de la aliaj. La pastro levis okulojn kaj poste mallevis ilin aŭdante la forĝiston diri laŭte:

         “Espereble mi konvinkis vin, s-ro Policestro. Mi estas fortulo, kiel vi mem diris, sed mi ne povus ĵeti mian martelon de Greenford ĝis tie ĉi, tute ne. Mia martelo ne havas flugilojn, per kiuj ĝi povus alveni flugante duonkilometron super heĝoj kaj kampoj.”

         La policestro ridis amikece kaj diris:

         “Ne, miaopinie ni povas senkulpigi vin, tamen jen unu el la plej strangaj koincidoj, kiujn mi iam renkontis. Mi ne povas ion fari krom peti vin, ke vi donu al ni helpon eltrovi viron tiel fortan kaj tiel grandan kiel vi mem. Je Sankta Georgo, vi eble utilus se nur por lin teni. Mi scivolas ĉu vi mem povas fari konjekton pri la kulpulo?”

         “Mi povas diveni tion,” diris la pala forĝisto, “sed ne estis viro.”

         Tiam vidinte ĉies timoplenajn okulojn turniĝi al lia edzino sur la benko, li metis pezan manon sur ŝian ŝultron kaj diris.

         “Nek virino estis.”

         “Kion vl volas diri?” gaje demandis la policestro. “Vi ne kredas, ke bovinoj uzas martelojn, ĉu?”

         “Mi kredas, ke nenio karna prenis tiun martelon,” diris la forĝisto per voĉo sufokita; “mi kredas, ke neniu vivanta ĉeestis la mortigon de tiu homo.”

         “Ĉu vi volas diri, Barnes,” eksonis la akra voĉo de la ŝuisto, “ke la martelo per si mem suprensaltis kaj bategis lin?”

         “Ho, vi sinjoroj povas rigardadi kaj mokrideti,” kriis Simeon; “vi pastroj kiuj diras dimanĉe al ni per kia silento la Sinjoro frapis Sanĥaribon. Mi kredas, ke Tiu, Kiu nevideble trapasas ĉiun domon defendis hodiaŭ la honoron de la mia, kaj mortfrapis la malpuriganton ĉe ĝia pordo. Mi kredas, ke la forto de tiu frapo estis la forto per kiu tertremoj okazas, kaj nenia malpli granda forto.”

         Wilfred diris per voĉo tute ne priskribebla; “Mi mem konsilis al Norman, ke li sin gardu kontraŭ la fulmofajro.”

         “Tiu povo estas ekster mia fako,” diris la policestro ridetante.

         “Vi ne estas ekster la Lia,” respondis la forĝisto; “kaj gardu vin mem pri tio,” kaj turnante larĝan dorson al ili, li reiris en sian domon.

         Pastro Brown forkondukis la skuitan Wilfred, kaj kiel ĉiam, montris amikecan kaj komplezeman manieron. “Foriru ni de tiu ĉi terura loko, s-ro Bohun,” li diris. “Ĉu mi povas eniri en vian preĝejon? Oni diris al mi, ke ĝi estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Anglujo. Mi iomete interesiĝas, efektive,” li aldonis kun komika grimaco, “pri antikvaj anglaj preĝejoj.”

         Wilfred Bohun ne ridetis, ĉar spritaĵoj neniam ŝajnis lin tuŝi. Tamen li kun iom da entuziasmo kapklinis, deziregante klarigi al iu ajn pli simpatia ol la presbiteriana forĝisto aŭ la ateista ŝuisto, la gotajn belaĵojn.

         “Kun plezuro,” li diris; “ni eniru ĉe tiu ĉi flanko.” Kaj li enkondukis lin tra la flankenirejo je la kapo de la ŝtuparo. Pastro Brown komencis supreniri la ŝtuparon por lin sekvi, kiam li sentis manon sur la ŝultro kaj sin turnis vidante la malpalan kaj maldikan figuron de la kuracisto, la vizaĝo ankoraŭ pli malpala pro suspektemo.

         “Sinjoro,” diris la kuracisto akre, “ŝajne vi scias kelkajn sekretojn pri tiu ĉi malbenita afero. Ĉu mi povas demandi al vi, ĉu vi intencas konservi ilin por vi mem?”

         “Nu, sinjoro doktoro,” respondis la pastro agrable ridetante, “ekzistas unu grava kialo por iu de mia metio resti silenta pri aferoj kiujn li ne certe scias. Tiu kialo estas, ke li devas ĉiam silenti pri ili, kiam li ne havas ian ajn dubon pri ilia vereco. Tamen, se vi opinias, ke mi estis neĝentile malparolema al vi aŭ al iu, mi daŭrigos ĝis mia kutima limo. Mi donos al vi du signifoplenajn sugestetojn.”

         “Mi aŭskultas, sinjoro,” li diris malgaje.

         “Unue,” trankvile diris Pastro Brown, “estas afero de via fako. Estas afero de fizika scienco. La forĝisto malpravas, ne kiam li asertas, ke estis dia frapo, sed kiam li asertas, ke ĝi okazis per miraklo. Ne temas pri iu miraklo, doktoro, krom kiom la homoj mem estas mirakloj, kun strangaj kaj pekaj kvankam duone heroaj koroj. La potenco kiu frakasis tiun kranion estas potenco bone konata inter scienculoj . . . unu el la plej multe diskutitaj naturleĝoj.”

         La kuracisto, kiu rigardis lin atente sulkigante la brovojn, nur diris; “Kaj la alia sugesteto?”

         “Jen la alia sugesteto,” diris la pastro. “Ĉu vi memoras, ke la forĝisto, kvankam li kredas al mirakloj, tamen parolis moke pri la ferakonta neebleco de tio, ke lia martelo povus preni flugilojn kaj flugi kilometron trans kampojn?”

         “Jes,” respondis la kuracisto, “tion mi memoras.”

         “Nu,” aldonis Pastro Brown, larĝe ridetante, “tiu ferakonto estas pli vera ol io ajn kion oni estas hodiaŭ dirinta.” Kaj tion dirinte li malrapide grimpis la ŝtuparon, sekvante la vikarion.

         Sinjoro Pastro Bohun, kiu atendis lin senpacience kaj kun pala vizaĝo, kvazaŭ la prokrasto lin estus malkvietiginta, tuj kondukis Brown al sia plej preferata loko en la preĝejo; tien en la galerio, pli proksime al la ĉizita supraĵo, kaj lumigata de la mirinda anĝela fenestro. La latina pastro esploris kaj admiris senescepte ĉiun detalon, la tutan tempon gaje sed mallaŭte parolanta. Kiam dum la esplorado li trovis la flankenirejon kaj tordan ŝtuparon per kiu Wilfred malsuprenkuris kaj trovis sian mortigitan fraton, Pastro Brown ne malsupren sed supren kuris, kun kvazaŭ simia facileco kaj lia klaraŭdebla voĉo venis de ekstera balkono supre.

         “Venu tien ĉi, sinjoro Bohun,” li vokis. “La aero resanigos vin.”

         Bohun lin sekvinte, eliris sur ian ŝtonan balkonon ekster la konstruaĵo, de kie li povis vidi la senliman ebenaĵon en kies mezo staris ilia monteto. Ĝi estis arbkovrita ĝis la purpura horizonto kaj punktita de vilaĝoj kaj bienoj. Klare kaj kvadrate sub ili sed tute malgrande vidiĝis la forĝkorto, kie ankoraŭ staris la policestro skribante en kajereton, kaj la kadavro ankoraŭ kuŝis tie kiel ekpremita muŝo.

         “Povus esti mapo de la tero, ĉu ne?” diris Pastro Brown.

         “Jes,” diris Bohun, tre serioze, kaj kapklinis.

         Ĉirkaŭ ili kaj sube la linioj de la gota konstruaĵo plunĝis en la malplenaĵon kun la kapturniga rapideco de sinmortigo. Troviĝas en la konstrumaniero de l’mezepoko iu Titana energio, kiu de ĉiuj vidpunktoj ŝajnas ĉiam forkuregi, kiel la fortika dorso de furioza ĉevalo. Tiu ĉi preĝejo estis skulptita el antikvaj kaj silentaj ŝtonoj, barbitaj de fungoj kaj makulitaj de birdnestoj. Kiam ili ĝin vidis de malsupre, ĝi saltis kiel fontano al la steloj, kaj nun vidate de supre ĝi sin verŝis kiel kaskado en la silentan abismon. Ĉar tiuj ĉi du viroj sur la turo estis solaj kun la plej teruriga aspekto de gota arkitekturo; la monstra mallongigo kaj malproporcio, la kapturnigaj perspektivoj, la ekvido de grandaj aferoj malgrandigitaj, kaj malgrandaj aferoj grandigitaj, la mezepoka renversado de ŝtonoj. Ŝtonaj ĉizitaĵoj, grandegitaj pro proksimeco, vidiĝis sur fono el kampoj kaj farmbienoj, malgrandegitaj pro malproksimeco. Skulptita birdo aŭ besto ĉe angulo ŝajnis kiel giganta drako paŝante aŭ flugante tie malsupre, detruante herbejojn kaj vilaĝojn . . . . La tuta atmosfero estis kapturniga kaj danĝera, kvazaŭi homoj estus subtenataj en la aero inter la turbirantaj flugiloj de kolosaj genioj; kaj la tuto de tiu antikva preĝejo, tiel alta kaj riĉa kiel katedralo, ŝajne sidis sur la sunluma kamparo kiel peza pluvnubo.

         “Mi opinias, ke stari en tiuj ĉi altejoj estas iom danĝere, eĉ por preĝi,” diris Pastro Brown. “Altaĵoj estas faritaj por ke oni alrigardu al ili, ne por ke oni povu derigardi de ili.”

         “Ĉu vi volas diri, ke oni emus fali malsupren,” demandis Wilfred.

         “Mi volas dir ke la animo povus fali, eĉ se la korpo ne falus,” la alia pastro diris.

         “Rigardu do tiun forĝiston, ekzemple,” daŭrigis Pastro Brown per kvieta voĉo; “bonulo li estas sed ne Kristano . . . malcedema, tiraneca, malpardonema. Nu, homoj kiuj preĝis sur montoj kaj krutejoj faris lian skotan religion kaj ili kutimiĝis derigardi sur la mondon, pli ol alrigardi al la ĉielo. Humileco estas la patrino de gigantoj. Oni vidas grandajn aĵojn de la valo, sed nur malgrandajn de la pinto.”

         “Sed li . . . li ne faris tion,” diris Bohun tremante.

         “Ne,” diris la alia per stranga voĉo, “ni scias, ke li ne faris tion.”

         Post unu momento li daŭrigis elrigardante trans la ebenaĵon per palgrizaj okuloj. “Mi konis iun,” li diris, “kiu komence adoris antaŭ la altaro kun aliaj homoj, sed li poste amis preĝadi en la altaj kaj solecaj lokoj, en anguloj kaj niĉoj de la turo. Kaj unu fojon, en tia kapturniga loko, kie ŝajnis, ke la tuta mondo turniĝas sub li kiel rado, lia menso ankaŭ turniĝis kaj li imagis, ke li estas Dio. Tiel, kvankam li estis bona viro li faris grandan krimon.”

         La vizaĝo de Wilfred estis turnita for, sed liaj delikataj manoj, premantaj la ŝtonan parapedon, bluiĝis kaj blankiĝis.

         “Li kredis, ke estas al li, juĝi la mondon kaj frapi la pekinton. Neniam li estus tiel pensinta, se li estus genuanta sur la tero kun la aliaj homoj. Sed li vidis ĉiujn kiel insektojn. Li vidis iun aparte, kiu arogante paŝis sub li kaj estis videbla pro helverda ĉapelo . . . kiel venena insekto.”

         Frugilegoj grakis ĉirkaŭ la anguloj de la turo; sed aŭdiĝis neniu alia sono ĝis daŭrigis Pastro Brown.

         “Tio ankaŭ tentis lin, ke li havis en la mano unu el la plej teruraj naturaj potencoj . . . la graviton, tiu furioza kaj akceliga potenco, per kiu ĉio de la tero, kiam ĝi fariĝas libera tuj reen flugas al ĝia koro. Se mi deĵetus ŝtonon de tiu ĉi parapedo, ĝi estus kiel kuglo kiam ĝi trafus lin. Se mi faligus martelon . . . eĉ malgrandan martelon, . . .”

         Wilfred Bohun levis kruron super la parapedon kaj Pastro Brown tuj ektenis lin per la kolumo.

         “Ne iru tra tiu pordo,” diris li tute milde, “tiu pordo kondukas al infero.”

         Bohun ŝanceliĝis reen ĝis la muro kaj rigardegis lin per terurplenaj okuloj.

         “Kiel vi tiom scias?” li kriis, “ĉu vi estas diablo?”

         “Mi estas homo,” serioze respondis Pastro Brown, “kaj tial mi havas ĉiajn diablojn en la koro. Aŭskultu min,” li diris post mallonga paŭzo. “Mi scias kion vi faris almenaŭ mi povas diveni la plej gravan parton. Kiam vi foriris de via frato, ektenis vin nemaljusta kolerego, tiel, ke vi eĉ prenis malgrandan martelon, duonintencante mortigi lin kun la malpureco sur liaj lipoj. Naŭzite, vi anstataŭe kaŝis ĝin sub via butonumita surtuto kaj rapidis en la preĝejon. Furioze vi preĝis en multaj lokoj, sub la anĝelfenestro sur la supra balkono, kaj sur balkono eĉ pli alta de kie vi povis vidi la ĥinan ĉapelon de la kolonelo, kiel la dorso de verda rampanta skarabo. Tiam io en via animo rompiĝis kaj vi faligis la fulmofajron de Dio.”

         Wilfred alkape levis malfortan manon kaj demandis mallaŭte.

         “Kiel vi sciis, ke la kasko ŝajnis kiel verda skarabo?”

         “Ho, tio,” diris la alia kun rideto, “tio estis ordinara sagaco. Do, aŭskultu plu. Mi diras, ke mi tiom scias, sed neniu krome ekscios ĝin. La estonto estas al vi, mi ne faros ion plu; mi sigelos tion per la konfesosigelo. Se vi demandos, kial, estas multaj kialoj, sed nun unu tuŝas vin. Mi lasas la aferon al vi, ĉar vi ankoraŭ ne tre eraris, kiel murdintoj eraras. Vi ne provis kulpigi la forĝiston, kiam estus facile; nek lian edzinon, kiam ankaŭ tio estus facila. Vi provis kulpigi la idioton ĉar vi sciis, ke li ne povas suferi. Tio estus unu el tiuj lumradioj, kiujn trovi ĉe murdintoj estas mia metio. Kaj nun malsupreniru en la vilaĝon kaj marŝu sur via propra vojo, libere kiel la vento, ĉar pri tio mi jam diris mian finan vorton.”

         Tute silente ili malsupreniris per la torda ŝtuparo kaj eliris en la sunlumon apud la forĝejo. Wilfred Bohun zorge malfermis la lignan kradpordon de la korto kaj alirinte al la policestro li diris:

         “Mi volas min cedi: mi mortigis mian fraton.”