Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA TRI ILOJ DE MORTO

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         Kaj pro sia profesia kaj pro konvinkiĝo Pastro Brown sciis pli bone ol la plejmulto el ni, ke ĉiu homo estas dignoplena kiam li estas senviva. Sed eĉ li spertis eksenton de misagordo, kiam oni vekis lin je tagiĝo dirante, ke Sir Aaron Armstrong estas murdita. Estis io absurda kaj nedeca pri sekreta perforto rilate al tia tuta amuza kaj populara figuro. Ĉar Sir Aaron Armstrong estis amuza ĝis komikeco; kaj populara tiel ke li fariĝis preskaŭ legenda. Estis kvazaŭ aŭdi, ke Feliĉa Jocĵo sin pendigis; aŭ ke s-ro Pickwick mortis en la frenezulejo en Hanwell. Ĉar kvankam Sir Aaron estis filantropo kaj tial interrilatas kun la pli malgaja flanko de nia socio, li sin flatis, ke li rilatas kun ĝi en maniero kiel eble plej gaja. Liaj politkaj kaj sociaj paroladoj, estis kaskadoj da ankedotoj kaj “laŭta ridado”; lia korpsaneco estis de la eksplodema speco; lia etiko estis nur optimisma; kaj li pritraktis la drinkproblemon (lia plej preferata temo) kun tiu senmorta eĉ teda gajeco, kiu estas tiel ofte la signo de prospera abstinulo.

         La fama rakonto pri lia konvertiĝo estis konata sur la pli puritanaj podioj kaj katedroj; kiel li estas, kiam ankoraŭ knabo, forlogita de Skota teologio al Skota viskio, kie li estas leviĝinta super ambaŭ tiuj kaj fariĝinta (kiel li tion modeste esprimis) kia li estas. Sed lia larĝa blanka barbo, keruba vizaĝo, kaj brilantaj okulvitroj en la nenombreblaj kunvenoj antaŭ kiuj li aperis, igis iel malfacile kredebla la fakton, ke iam ajn li estis homo tiel mense malsana kiel viskiemulo aŭ Kalvinisto. Oni sentis, ke li nepre, el ĉiuj filoj de homo, estas la plej serioze feliĉa.

         Li loĝis en la kampara limo de Hampstead en belega domo, alta sed ne larĝa, turo moderna kaj proza. La plej mallarĝa el ĝiaj mallarĝaj flankoj superstaris la krutan verdan deklivon de fervojo, kaj estis tremigata de preterpasantaj vagonaroj. Sir Aaron Armstrong, kiel li mem tumultvoĉe klarigis, havis neniujn nervojn. Sed se ofte la vagonaro konsternis la domon, en tiu mateno la afero estis renversata, kaj estis la domo kiu konsternis la vagonaron.

         La lokomotivo malrapidiĝis kaj haltis ĝuste preter tiu loko kie angulo de la domo elstaris sur la abrupta herbkovrita deklivo. La halto de la plejmultaj meĥanikaj aferoj devas esti malrapida; sed la vivanta kaŭzo de tiu ĉi, estis tre rapida. Viro tute nigre vestita, eĉ (oni memoras) ĝis la terura detalo de nigraj gantoj, aperis sur la eĝo super la lokomotivo, kaj svingis la nigrajn manojn kiel ia nigra ventmuelilo. Tio ĉi per si mem apenaŭ haltigus eĉ malrapideman vagonaron. Sed eliĝis el li krio, kiun oni poste priparolis kiel ion tute nenaturan kaj novan. Estis unu el tiaj krioj, kiaj estas terurige klaraj eĉ kiam oni ne povas aŭdi la apartajn vortojn. Ĉiokaze la vorto estis, “Murdo!”

         Sed ĵuras la veturigisto, ke tiel same li estus haltinta eĉ se li aŭdus nur la teruran kaj definitivan akcenton kaj ne la vorton.

         La vagonaro tuj haltis, kaj ekrigardo plej rapide povus senpere kompreni multajn detalojn de la tragedio. La nigrevestita viro sur la verda deklivo estis Magnus, la servisto de Sir Aaron Armstrong. Ĉi tiu pro sia optimismo ofte ridis pri la nigraj gantoj de sia funebra lakeo; sed en ĉi momento neniu emus ridi pri li.

         Tuj kiam unu aŭ du scivolemuloj transiris la fervojon kaj la fumnigrigitan heĝon, ili ekvidis, ruliĝinta preskaŭ ĝis la fundo de la deklivo, la korpon de maljunulo en flava tualetrobo kun brilege skarlata subŝtofo. Mallonga peco da ŝnurego sajne estis implikiĝinta kun la kruroj, kredeble dum baraktado. Vidiĝis ankaŭ unu aŭ du sangoŝmiroj, kvankam tre malgrandaj; sed la korpo estis fleksita aŭ rompita al pozo tute neebla ĉe iu vivanta. Ĝi estis Sir Aaron Armstrong. Post unu aŭ du konfuzaj momentoj elvenis granda palhara viro, kiun saluti kiel la sekretarion de la mortinto povis kelkaj vojaĝantoj; tiu estis Patrick Royce, iam bone konata en la bohema kaj artista mondo. En maniero pli malpreciza sed eĉ pli konvinkita, li eĥis la angoron de la servisto. Kiam la tria persono de la domo, Alice Armstrong, filino de la mortinto, elvenis en la ĝardenon ŝanceliĝante kaj tremante, la veturigisto jam ĉesigis sian halton. La fajfilo jam ekfajfis, kaj la vagonaro spiregis antaŭen por venigi helpon de la plej proksima stacidomo.

         Tiel Pastro Brown estis urĝe alvokita laŭpete de Patrick Royce, la granda eksbohema sekretario. Royce estis irlandano laŭ nacio, kaj katoliko de tiu senzorga speco, kiu neniam memoras pri sia religio ĝis li trafas vere en truon de embaraso. Eblas tamen, ke la peto de Royce estus malpli senprokraste plenumita, se unu el la oficialaj detektivoj ne estus amiko kaj admiranto de la neoficiala Flambeau; kaj neeblis esti amiko de Flambeau kaj ne aŭdi nenombreblajn rakontojn pri Pastro Brown. Tiel okazis, ke dum la juna detektivo (kies nomo estis Merton) kondukis la malgrandan pastron trans la kampojn al la fervojo, ilia interparolado estis pli konfidenca ol oni atendus inter du tute fremdaj personoj.

         “Laŭ mia kompreno,” malkaŝe diris s-ro Merton, “troviĝas en tiu ĉi afero nenia ajn senco. Ekzistas neniu suspektinda. Magnus estas seriozaĉa stultulo; tro stulta esti murdinto. Royce estas jam multajn jarojn la plej bona amiko de la kavaliro; kaj ties filino sendube adoris lin. Krome, ĉio estas tro absurda. Kiu volus mortigi tian gajulon, kia maljuna Armstrong? Kiu volus trempi la manojn en la sango de postvespermanĝa parolanto? Estus kiel mortigi Kristnaskpaĉjon.”

         “Jes, tiu estis gaja domo,” jesis Pastro Brown. “Estis gaja domo dum li ankoraŭ vivis. Ĉu vi kredas, ke ĝi estos gaja nun kiam li estas mortinta?”

         Merton ekhaltis kaj rigardis sian kunulon per okulo pli vigla. “Nun kiam li estas mortinta?” li ripetis.

         “Jes,” daŭrigis la pastro solide, “li estis gaja. Sed ĉu li transdonis sian gajecon al aliaj? Sincere nu, ĉu iu en la domo krom li estis gaja?”

         Fenestro en la menso de Merton lasis eniri tiun strangan surprizan lumon, per kiu ni ekvidas por la unua fojo aferojn kiujn ni jam longe scias. Li ofte estis en la Armstrong’a domo, pro malgravaj policaj aferoj de la filantropo; kaj nun kiam venis al li pripenso pri tio, la domo certe estas malgajiga. La ĉambroj estas tre altaj kaj tre malvarmaj; la garnaĵoj avarulaj kaj provincaj; la trablovataj koridoroj estas lumataj de elektro-lumo pli malvarmiga ol lunlumo. Kaj kvankam la skarlata vizaĝo kaj arĝenta barbo de la maljunulo estis flaminta kiel liberfajro en ĉiu cambro kaj koridoro laŭvice, ili postlasis nenian varmon. Sendube tiu ĉi fantoma nekomforto de la loko estis parte kaŭzita ĝuste de la vigla kaj superabundeca karaktero de ĝia posedanto; li dirus, ke hejtilojn kaj lampojn li tute ne bezonas ĉar li portas en si mem propran varmon. Sed kiam Merton memoris la aliajn loĝantojn li devis konfesi, ke ili ankaŭ estas kiel ombroj de sia mastro. La melankolia servisto kun siaj monstraj nigraj gantoj estis preskaŭ inkubo; Royce, la sekretario, estis sufiĉe solida, granda bovsimila viro en skota drapo, kun mallonga barbo; sed la pajlokolora barbo estis striita grize kiel ankaŭ la drapo, kaj la larĝa frunto striita de trofruaj sulkoj. Li ankaŭ estis bonanima, sed estis malĝoja speco de bonanimeco, venante ŝajne el koro muelita . . . li mienis kvazaŭ lia vivo iel malsukcesis. Rilate al la filino de Armstrong, estis preskaŭ nekredeble, ke ŝi estas ties filino; ŝia koloro estis tiel pala kaj la konturo tiel sentema. Ŝi estis gracia sed troviĝis tremetado en ŝia formo, kiu estis kiel la formo de tremolo. Merton iufoje scivolis ĉu ŝi kutimiĝis ŝanceliĝi pro timo al la tondrado de la preterpasantaj vagonaroj.

         “Vi vidu do,” diris Pastro Brown modeste palpebrumante, “Mi ne estas tute certa, ke la Armstrong’a gajeco estas vere tiel gaja . . . por aliaj personoj. Vi diris, ke neniu povas mortigi tian feliĉan maljunulon, sed mi ne estas certa; ne nos inducas in tentationem. Se iam mi murdus iun,” li aldonis tute simple, “kredeble tiu estus optimisto.”

         “Kial?” kriis Merton amuzite. “Ĉu vi opinias, ke homoj malŝatas gajecon?”

         “Homoj ŝatas oftan ridadon,” respondis Pastro Brown, “sed mi ne kredas, ke ili ŝatas ĉiaman rideton. Gajeco sen humoro estas ege ĝena afero.”

         Ili marŝis iom da distanco laŭ la kurba herba krutejo apud la rejloj, kaj ĝuste kiam ili alvenis sub la malproksimen etendiĝanta ombro de la alta Armstrong’a domo, Pastro Brown diris subite, pli kiel iu forĵetanta ĝenan penson ol kiel iu ĝin serioze elmetanta: “Kompreneble alkoholo en si mem estas nek bona nek malbona. Sed mi ne povas ne senti, ke viroj kia Armstrong bezonas de tempo al tempo glason da vino, por malgajigi sin.”

         La oficiala superulo de Merton, griziĝanta kaj kapabla detektivo nomita Gilder, staris sur la verda rando atendante la mortenketiston, kaj parolante kun Patrick Royce, kies larĝaj ŝultroj kaj hirta barbo kaj hararo staris super li kiel turo. Des pli rimarkinda estis tio ĉi, ĉar Royce marŝis ĉiam kun ia fortika kliniĝo kaj ŝajnis plenumi siajn skribistajn kaj domajn devojn en peza kaj humila maniero, kiel bubalo trenanta infanetan ĉaron.

         Li levis la kapon kun neordinara plezuro, vidante la pastron, kaj lin kondukis iom foren. Dume Merton alparolis la pli aĝan detektivon certe respekteme, sed ne sen iom da knabeca malpacienco.

         “Nu, s-ro Gilder, ĉu vi jam multe progresis pri la mistero?”

         “Ekzistas neniu mistero,” respondis Gilder, rigardante el sub revemaj palpebroj al la frugilegoj.

         “Tamen ĝi ekzistas por mi almenaŭ,” diris Merton ridetante.

         “Estas sufiĉe simple, junulo mia,” rimarkis la supera esploristo, karesante sian grizan, pintan barbon. “Tri minutojn post via foriro por venigi la pastron de s-ro Royce, malkaŝiĝis la tuta afero. Vi konas tiun past-vizaĝan serviston en la nigraj gantoj, kiu haltigis la vagonaron?”

         “Mi rekonus lin ie ajn. Iel li donis al mi senton de nekomforta misteraĉo.”

         “Nu,” trenparolis Gilder, “kiam la vagonaro estis foririnta tiu viro ankaŭ estis for. Speco de aŭdaca krimulo, ĉu vi ne kredas; eskapi ĝuste per tiu trajno kiu iris por la polico?”

         “Vi estas jam certa, mi supozas,” rimarkis la junulo, “ke li efektive mortigis sian mastron?”

         “Jes, filo mia, mi estas certa,” respondis Gilder sarkasme, “pro la negrava kialo, ke li estas forkurinta kun dudek mil sterlingfuntoj en biletoj, kiuj estis en la skribotablo de lia mastro. Ne, la sola afero inda je la nomo de malfacilaĵo estas, kiel li lin mortigis. La kranio estas ŝajne frakasita kvazaŭ de iu granda ilo, sed troviĝas neniu ajn ilo ĉirkaŭe kuŝanta, kaj ĝin forporti ĝenus al la murdinto krom se la ilo estus nerimarkeble malgranda.”

         “Eble la ilo estis nerimarkeble tro granda,” diris la pastro kun stranga gorĝrideto.

         Gilder sin turnis pro tiu ĉi freneza rimarko, kaj iomete severe demandis al Brown kion li volas diri.

         “Stulta maniero prezenti la aferon, mi scias,” diris Pastro Brown kvazaŭ pardonpete. “Aŭdiĝas kiel ferakonto. Sed kompatinda Armstrong estas mortigita per gigantula klabo, granda verda klabo, tro granda por esti videbla, kaj kiun ni nomas la tero. Li frakasiĝis kontraŭ tiu ĉi verda deklivo sur kiu ni staras.

         “Kiel vi volas diri?” tuj demandis la detektivo.

         Pastro Brown turnis sian lunosimilan vizaĝon supren al la mallarĝa fasado de la domo kaj palpebrumis senespere. Sekvinte liajn okulojn ili ekvidis, ke tie, ĉe la plej alta parto de tiu krome senfenestra malantaŭaĵo, troviĝas malfermita mansardofenestro.

         “Ĉu vi ne vidas,” li klarigis, indikante iomete embarasite kiel infano, “li ĵetiĝis de tie?”

         Gilder brovsulke okulekzamenis la fenestron kaj tiam diris: “Nu do, estas eble. Sed mi ne komprenas kial vi estas tiel certa pri ĝi.”

         Brown larĝe malfermis la grizajn okulojn. “Do,” li diris, “jen ŝnurego ĉirkaŭ kruro de la mortinto. Ĉu vi ne vidas tiun alian pecon de ŝnurego tie supre ĉe la angulo de la fenestro?”

         Pro la alteco ĝi aspektis kiel ero da polvo aŭ haro plej malklara, sed la sagaca maljuna esploristo estis kontenta. “Vi plene pravas, sinjoro,” li diris al Pastro Brown; “jen nepre unu poento al vi.”

         Preskaŭ dum li parolis venis ĉirkaŭ la kurbaĵo maldekstre speciala trajno de unu vagono, kaj haltinte, elŝutis pluan taĉmenton da policanoj, en kies mezo aperis la malafabla honta vizaĝo de Magnus, la forkurinta servisto.

         “Je Jupitero! ili kaptis lin,” kriis Gilder, kaj paŝis antaŭen kun vigleco tute nova.

         “Ĉu vi havas la monon?” li kriis al la unua policano.

         La viro rigardis al lia vizaĝo kun iomete stranga esprimo kaj diris “Ne.” Tiam li aldonis, “Almenaŭ ne tie ĉi.”

         “Kiu estas la inspektoro, mi petas?” demandis la viro nomita Magnus.

         Kiam li ekparolis ĉiu tuj komprenis kiel tiu voĉo haltigis la trajnon. Li estis malbrilaspekta viro kun malhirta nigra hararo, kaj senkolora vizaĝo, kaj la horizontalaj fendetoj, okulaj kaj buŝa, sugestiis iel malforte la orienton. Liaj sango kaj nomo efektive restis dubaj, de kiam Sir Aaron lin “savis” el kelnerservado en Londona restoracio kaj (kiel onidiris) el aferoj eĉ pli hontindaj. Sed lia voĉo estis tiel vigla kiel lia vizaĝo estis senviva. Ĉu pro precizeco en fremda lingvo, ĉu pro respekto al lia mastro (kiu estis iomete surda), la tonoj de Magnus enhavis strange sonoran kaj trapenetreman econ, kaj la tuta aro saltetis kiam li parolis.

         “Mi ĉiam sciis, ke tio ĉi okazos,” li diris kun aplomba mildeco. “Mia kompatinda mastro ĉiam mokis min ĉar mi vestas min nigre, sed mi ĉiam diris, ke mi estos preta funebri lin.”

         Kaj li faris rapidan geston per la manoj ambaŭ nigre gantitaj.

         “Serĝento,” diris Inspektoro Gilder, rigardante kun ekkolero la nigrajn manojn, “ĉu vi ne braceletos tiun ĉi; li ŝajnas sufiĉe danĝera.”

         “Nu, sinjoro,” diris la serĝento kun la sama strange mirigita mieno, “Mi ne estas certa, ke ni povas.”

         “Kion vi volas diri?” demandis la alia akre. “Ĉu vi ankoraŭ ne arestis lin?”

         Larĝigis la fendosimilan buŝon ioma malestimego, kaj la ekfajfo de proksimiĝanta trajno ŝajnis strange eĥi la mokadon.

         “Ni arestis lin,” respondis la serĝento serioze, “ĝuste kiam li estis eliranta el la policejo ĉe Highgate, kie li deponis la tuton de la mono de sia mastro al la prizorgo de Inspektoro Robinson.”

         Gilder alrigardis la serviston mirige. “Kial, je ĉio sankta, vi tion faris?” li demandis al Magnus.

         “Por savi ĝin kontraŭ la krimulo, kompreneble,” respondis tiu persono serene.

         “Ĉu,” diris Gilder, “oni ne povus lasi nepre sekura la monon de Sir Aaron ĉe ties familianoj.”

         La fino de liaj vortoj droniĝis en la bruego de la trajno dum ĝi preteriris pendolante kaj klakante; sed super la tuto de tiu bruega infero, kiun suferis de tempo al tempo tiu malfeliĉa domo, ili povis aŭdi la silabojn de la respondo de Magnus, kun tuta ilia sonorila klareco; “Mi havas neniun kaŭzon por fidi al la familianoj de Sir Aaron Armstrong.”

         Ĉiuj tiuj senmovaj homoj spertis la fantoman senton, ke nova persono ĉeestas; kaj Merton apenaŭ surpriziĝis kiam li suprenekrigardis kaj vidis la palan vizaĝon de la filino de Armstrong super la ŝultro de Pastro Brown. Ŝi estis ankoraŭ juna kaj bela en arĝenta maniero, sed ŝia hararo estis tiel polve kaj senkolore bruna, ke en iuj lumoj ŝajnis, ke ĝi estas jam tute griza.

         “Konsideru kion vi diros,” diris Royce raŭke, “aŭ vi timigos f-inon Armstrong.”

         “Mi esperas, ke jes,” diris la viro kun la klara voĉo.

         Dum la virino detiriĝis kaj ĉiu miris, li daŭrigis; “Mi iomete kutimiĝis al la tremado de f-ino Armstrong. Mi vidadis jam dum jaroj ŝin tremetadi. Kaj iuj diris, ke ŝi tremas pro malvarmo, kaj iuj ke ŝi tremas pro timo, sed mi scias, ke ŝi tremis pro malamo kaj peka kolero . . . demonoj, kiuj ja festenis ĉi matene. Jam ŝi estus for kun sia amanto kaj la mono krom pro mi. Ja de kiam mia kompatinda mastro malpermesis al ŝi edziniĝi kun tiu ebriaĉa fripono . . . .”

         “Ĉesu,” diris Gilder tre severe. “Viaj imagoj kaj suspektoj ne estas nia afero. Krom se vi havas realan atestaĵon, viaj nuraj opinioj . . . .”

         “Ho, mi donos al vi realan atestaĵon,” entrudis Magnus kun sia hakanta akcento. “Vi devos alvoki min en juĝejon, s-ro Inspektoro, kaj mi devos atesti la veron. Kaj jen la vero; momenton post la maljunulo estis ĵetita sangante el la fenestro, mi kuris en la mansardon kaj ektrovis la filinon sveninta sur la planko kun ruĝa ponardo ankoraŭ enmane. Permesu al mi tion ankaŭ transdoni al la koncerna instanco.” Li prenis el malantaŭa poŝo longan tranĉilon kun kornaĵa tenilo kaj sure ruĝa ŝmiro, kaj ĝentile transdonis ĝin al la serĝento. Tiam li retiris sin denove, kaj la fendetoj de liaj okuloj preskaŭ malaperis de sur lia vizaĝo pro granda ĉina rikano.

         Merton eksentis pro li preskaŭ korpan malsanecon kaj li murmuris al Gilder, “Nepre vi kredus la vortojn de f-ino Armstrong kontraŭ ties, ĉu ne?”

         Pastro Brown subite levis vizaĝon tiel absurde freŝan, ke ŝajnis iel, kvazaŭ li ĵus lavis ĝin. “Jes,” li diris, radiante senkulpecon, “sed ĉu la vortoj de f-ino Armstrong staras kontraŭ ties?”

         La knabino eligis timigitan, strangan krieton; ĉiu alrigardis ŝin. Ŝia korpo estis rigida kvazaŭ paralizita; nur ŝia vizaĝo en ĝia kadro de brunhararo estis vigla pro konsternego. Ŝi staris kiel iu subite kaptita per ĵetŝnuro kaj sufokata.

         “Tiu ĉi viro,” diris s-ro Gilder serioze, “asertas, ke vi efektive estis trovata tenante tranĉilon, senkonscie, post la krimo.”

         “Li asertas vere,” respondis Alice.

         La tujpostan fakton kiun ili konstatis estis, ke Patrick Royce paŝis kun siaj vastaj kliniĝaj ŝultroj en ilian rondon, kaj eldiris la jenajn strangajn vortojn; “Nu, se mi devas iri, antaŭe mi ĉerpos iom da plezuro.”

         Lia grandega ŝultro leviĝis kaj li sendis feran pugnon krakanta en la vizaĝon mildan kaj mongolan de Magnus, sternante lin sur la herbon ebene kiel asterio.

         Tuj du tri policanoj mankaptis Royce’n; sed al la aliaj ŝajnis, ke ĉia racieco disfalas kaj la universo fariĝas sensenca arlekenaĵo.

         “Nenion tian, s-ro Royce,” Gilder kriis severe. “Mi arestos vin pro kontraŭleĝa atako.”

         “Ne, ne pro tio,” respondis la sekretario per voĉo kia fera tamtamo, “vi arestos min pro murdo.”

         Gilder ĵetis timoplenan ekrigardon al la frapito; sed tial ke tiu atencita persono jam sidiĝis forviŝante iom da sango de vizaĝo preskaŭ nedifektita, li nur diris mallonge, “Kion vi volas diri?”

         “Estas tute vere, kiel diras tiu,” klarigis Royce, “ke f-ino Armstrong svenis kun tranĉilo enmane. Sed ŝi ne ekprenis la tranĉilon por ataki sian patron, sed por lin defendi.”

         “Por lin defendi,” ripetis Gilder serioze, “Kontraŭ kiu?”

         “Kontraŭ mi,” respondis la sekretario.

         Alice lin rigardis kun vizaĝo malsimpla kaj enigma; tiam ŝi diris per voĉo mallaŭta; “Post ĉio, mi ankoraŭ ĝojas ke vi estas kuraĝa.”

         “Venu supren,” diris Patrick Royce peze, “kaj mi montros al vi la tutan malbenitan aferon.”

         La mansardo, kiu estis la privata ejo de la sekretario (kaj karcero eble apenaŭ sufiĉe ampleksa por tia ermito) portis efektive ĉiujn postsignojn de dramo perforta. Apud la mezo de la planko kuŝis granda revolvero kvazaŭ forĵetite; pli maldekstre estis ruliĝinta viskibotelo, malŝtopita sed ne tute malplena. La tuko de la malgranda tablo kuŝis trenita kaj piedpremita, kaj iom da ŝnuro, simila al tiu sur la trovita kadavro, estis malorde ĵetita trans la fenestrosojlon. Du vazoj estis disfrakasitaj sur la kamentabulo, kaj unu sur la tapiŝo.

         “Mi estis ebria,” diris Royce; kaj tiu ĉi simpleco ĉe la viro tro frue suferinta, enhavis iom de la patoso de la unua peko de infaneto.

         “Vi ĉiuj scias pri mi,” li daŭrigis raŭke; “ĉiu scias kiel komenciĝis mia kariero, kaj tiel ankaŭ ĝi povu bone finiĝi. Oni nomis min iam cerbhavulo, kaj eble mi povus esti feliĉulo; Armstrong savis la restaĵon de cerbo kaj korpo el la drinkejoj, kaj ĉiam sin montris afabla al mi laŭ sia propra maniero, kompatindulo li. Sed li ne volis permesi al mi edziĝi kun Alice; kaj estos ĉiam dirate ke li sufiĉe pravis. Nu do, vi povas fari viajn proprajn konkludojn kaj vi ne deziros ke mi pritraktu detalojn. Jen en la angulo mia viskibotelo duone malplenigita; jen sur la tapiŝo mia revolvero tute malplenigita. Estis ŝnuro el mia kesto kiu troviĝis sur la kadavro, kaj estis el mia fenestro ke elĵetiĝis la kadavro. Ne estas necese, ke vi igu detektivojn fosaĉi en mian tragedion; ĝi temas pri herbaĉo sufiĉe ofta en tiu ĉi mondo . . . . Mi min donas al la eŝafodo; kaj je Dio, tio sufiĉas!”

         Pro signo sufiĉe takta la policanoj ariĝis ĉirkaŭ la granda viro por forkonduki lin; sed ilia netrudemeco estis iomete ŝancelita de la rimarkinda mieno de Pastro Brown, kiu estis sur la manoj kaj genuoj en la pordo, kvazaŭ plenumante iujn maldignigajn preĝojn. Estante persono tute ne sentema pri kia societa aspekto li prezentas, li restis en tiu ĉi pozo sed turnis supren al la ĉeestantaro vizaĝon brilan kaj rondan, donante la impreson de kvarkrurulo kun tre komika homa kapo.

         “Sciu,” li diris bonhumore, “tio ĉi tute ne bonas. En la komenco vi diris, ke ni trovis neniun ilon. Sed nun ni trovis multajn; jen la tranĉilo por piki, kaj la ŝnuro por sufoki, kaj la pistolo por pafi; kaj fine tamen li rompis la kolon falinte el fenestro. Ne pravas. Ne estas ekonomia.” Kaj li skuis la kapon super la tero kiel faras paŝtanta ĉevalo. Inspektoro Gilder malfermis la buŝon kun seriozaj intencoj sed antaŭ ol li povis paroli, la groteska figuro sur la planko daŭrigis tute flue.

         “Kaj nun tri tute neeblaj aferoj . Unue, la truoj en la tapiŝo, kie eniris ses kugloj. Kial ajn do iu pafu al la tapiŝo? Viro ebria ekpafas al la kapo de sia malamiko, tio, kio ridetaĉas al li. Li ne serĉas kverelon kun la piedoj, aŭ sieĝas la ŝuojn. Kaj jen krome la ŝnuro” . . . kaj finiĝinte pri la tapiŝo la parolanto levis siajn manojn kaj enmetis ilin en la poŝojn, sed daŭrigis senafekte surgenue . . . “en kia imagebla ebrieco provus iu meti ŝnuron ĉirkaŭ ies kolo kaj fine metus ĝin ĉirkaŭ la kruro? Royce almenaŭ ne estis tiom ebriega, alie li jam dormus nevekeble. Kaj el ĉio plej klara, la viskibotelo. Vi asertas, ke drinkmaniulo batalis por la viskibotelo, kaj venkinte, ĝin rulis for en angulon, elverŝante unu duonon kaj enlasante la alian. Tio vere estus ago pleje malprobabla ĉe drinkmaniulo.”

         Li rektiĝis mallerte, kaj diris al la sin akuzinta murdinto en tonoj de milda pentemo; “Mi treege bedaŭras, kara sinjoro mia, sed tio kion vi diras estas certe sensencaĵo.”

         “Sinjoro,” diris Alice Armstrong per mallaŭta voĉo al la pastro, “ĉu estas eble, ke mi parolu kun vi sola por unu momento?”

         Tiu ĉi peto pelis la paroleman pastron el la pasejo, kaj antaŭ ol li povis ekparoli en la apuda ĉambro, estis parolanta la fraŭlino kun strange tranĉa maniero.

         “Vi estas lertulo,” ŝi diris, “kaj vi provas savi Patrick, mi scias. Sed tio ne utilas. La koraĵo de tuta tio ĉi estas nigra, kaj ju pli da aferoj vi eltrovos des pli multo montriĝos kontraŭ la mizera viro, kiun mi amas.”

         “Kial?” demandis Brown, alrigardante ŝin fikse.

         “Ĉar,” ŝi respondis egale neskueble, “mi mem vidis lin fari la krimon.”

         “Ha,” diris Brown nemovite, “kaj kion li faris?”

         “Mi estis en la ĉambro apud ili,” ŝi klarigis; “ambaŭ pordoj estis fermitaj sed subite mi ekaŭdis voĉon, kian mi neniam aŭdis antaŭe, muĝegante, ‘Infero, infero, infero,’ denove kaj denove, kaj tiam ambaŭ pordojn ekskuis la unua eksplodo de la revolvero. Trifojojn denove ĝi krakis antaŭ ol mi malfermis la pordojn kaj trovis la ĉambron plena de fumo; sed la pistolo ankoraŭ fumis en la mano de mia kompatinda, freneza Patrick; kaj mi vidis lin pafi la finan mortigan pafon, per miaj propraj okuloj. Tiam li sin ĵetis al mia patro, kiu alkroĉiĝis pro teruro al la fenestrosojlo, kaj en lukto provis lin sufoki per la ŝnuro, kiun li ĵetis ĉirkaŭ lia kapo, sed ĝi glitis ĉirkaŭ la baraktantaj ŝultroj ĝispiede. Tiam ĝi striktiĝis ĉirkaŭ unu kruro kaj Patrick posttrenis lin kiel maniulo. Mi ekprenis tranĉilon de sur la tapiŝo, kaj kureginte inter ilin povis tratranĉi la ŝnuron antaŭ ol mi svenis.”

         “Mi komprenas,” diris Pastro Brown kun la sama ligna ĝentileco. “Dankon.”

         Dum la knabino kolapsis sub siaj memoroj, la pastro paŝis rigide en la apudan ĉambron, kie li trovis Gilder kaj Merton solaj kun Patrick Royce, kiu sidis en seĝo katenite. Tie li diris cedeme al la Inspektoro:

         “Ĉu mi povas diri vorton al la kaptito en via ĉeesto; kaj ĉu li liberiĝu el tiuj komikaj manumoj dum unu minuto?”

         “Li estas tre forta viro,” diris Merton subvoĉe, “Kial vi volas forpreni ilin?”

         “Nu do, mi kredis,” respondis humile la pastro, “ke eble mi havos la honoron manpremi kun li.”

         Ambaŭ detektivoj rigardegis, kaj Pastro Brown aldonis; “Kial vi ne prirakontas al ili, sinjoro?”

         La viro en la seĝo nee skuis la taŭzitan kapon, kaj la pastro sin turnis senpacience.

         “Mi mem do tion faros,” li diris. “Privataj vivoj estas pli gravaj ol publikaj reputacioj. Mi intencas savi la vivantojn kaj lasi la mortintojn enterigi siajn mortintojn.”

         Li iris al la fatala fenestro kaj palpebrumis el ĝi dum li daŭrigis paroladi.

         “Mi diris al vi, ke en tiu ĉi afero estas tro multaj iloj kaj nur unu morto. Mi diras al vi, ke tiuj ne estis iloj, kaj ne estas uzitaj por kaŭzi morton. Ĉiuj tiuj teruraj iloj, la ligŝnuro, la sangoŝmirita tranĉilo, la eksplodanta pistolo, estis la iloj de kurioza kompato. Tiuj estis uzataj ne por mortigi Sir Aaron Armstrong sed por savi lin.”

         “Por savi lin!” diris Gilder. “Kontraŭ kio?”

         “Kontraŭ li mem,” diris Pastro Brown. “Li estis sinmortigema maniulo.”

         “Kio?” kriis Merton kun nekredema tono. “Kaj la Religio de Gajeco . . . .”

         “Tio estas religio kruela,” diris la pastro elrigardante el la fenestro. “Kial ili ne povis lasi lin plori, kiel ploris liaj praavoj antaŭ li? Liaj planoj rigidiĝis, liaj opinioj fariĝis malvarmaj; malantaŭ tiu gaja masko troviĝis la malplena menso de ateisto. Fine por tenadi sian ridadan antaŭpublikan nivelon, li reiris al tiu viskidrinkada kutimo kiun jam antaŭ longe li lasis. Sed ekzistas ĝuste tiu ĉi teruraĵo pri alkoholismo ĉe sincera abstinulo, ke li imagas kaj atendas tiun psikologian inferon kontraŭ kiu li estas jam avertinta aliajn. Tro frue ĝi kaptis kompatindan Armstrong, kaj hodiaŭ matene li estis jam en tia stato, ke li sidis tie ĉi kaj plorkriis, ke li estas en infero, per voĉo tiel freneza ke lia filino ĝin ne rekonis. Li estis freneza por morto, kaj laŭ la simiruzoj de frenezuloj li disĵetis ĉirkaŭ si morton sub multaj formoj . . . ligŝnuron, la revolveron de sia amiko, kaj tranĉilon. Royce eniris hazarde kaj agis rapide kiel fulmo. Li forĵetis malantaŭen la tranĉilon sur la tapiŝon, ekprenis la revolveron, kaj trovante ne sufiĉe da tempo por malŝargi ĝin, pafon post pafo ĝin malplenigis tute ĉirkaŭe al la planko. La sinmortigonto ekvidis la morton sub kvara formo, kaj ekkuregis al la fenestro. La savanto faris la solan eblan agon . . . kuris post li kun ŝnuro kaj provis lin ligi mane kaj piede. Tiam enkuris la malfeliĉa knabino, kaj miskomprenante la luktadon provis liberigi per ektranĉo sian patron. Unue ŝi nur vundis la fingrartikojn de kompatinda Royce, de kio estas veninta la tuta malmulta sango en tiu ĉi afero. Kompreneble do vi rimarkis, ke li postlasis sangon sed neniun vundon sur la vizaĝo de tiu servisto? Sed antaŭ ol ŝi svenis la kompatinda virino liberige hakis sian patron tiel ke li falis frakase el tiu fenestro en eternecon.”

         Fariĝis longa silento, malrapide rompita de la metalaj sonoj de Gilder malŝlosanta la fermanumojn de Patrick Royce, al kiu li diris; “Mi kredas, ke vi devus esti dirinta la veron, sinjoro. Vi kaj la junulino valoras pli multe ol la nekrologoj pri Armstrong.”

         “Malbenitaj estu la nekrologoj pri Armstrong,” kriis Royce krude. “Ĉu vi ne komprenas do, ke estis por ke ŝi ne sciu?”

         “Ne sciu kion?” demandis Merton.

         “Stultulo vi; ke ŝi mortigis sian patron,” tondris la alia. “Li ankoraŭ vivus, krom pro ŝi. Eble frenezigus ŝin ekscii tion.”

         “Ne, mi kredas, ke ne,” rimarkis Pastro Brown, dum li enmanigis sian ĉapelon. “Iome mi opinias, ke mi informus al ŝi. Eraroj eĉ plej mortigaj ne venenas la vivon kiel pekoj; cetere mi opinias, ke nun eble vi ambaŭ estos des pli feliĉaj. Mi devas reiri al la Surdula Lernejo.”

         Dum li eliris sur la blovantan herbon lin haltigis konatulo el Highgate kaj diris:

         “La mortenketisto estas alveninta. La enketo tuj komenciĝos.”

         “Mi devas reiri al la Surdula Lernejo,” diris Pastro Brown. “Mi bedaŭras, ke mi ne povas resti por la enketo.”