Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA HONORO DE ISRAEL GOW

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         Ŝtorma vespero, olivkolora kaj arĝenta, falis dum Pastro Brown, volvita en griza skota plejdo, ĝisatingis la finon de griza skota valo kaj ekvidis la strangan kastelon Glengyle. Ĝi ŝtopis la finon de la valeto aŭ kavejo, kaj aspektis kiel la fino de la mondo. Leviĝante per krutaj tegmentoj kaj turpintoj el marverda ardezo, laŭ la stilo de la malnovaj franc-skotaj kasteloj, ĝi rememorigis al anglo la malbonaŭgurajn altĉapelojn de sorĉistinoj en ferakontoj; kaj la pinarboj, kiuj balanciĝis ĉirkaŭ la verdaj turetoj, ŝajnis kompare tiel nigraj kiel nenombreblaj korvaroj. Tiu ĉi sugestiado de sonĝa, preskaŭ dormanta diableco, neniel estis nur imago elvokita pro la pejzaĝo. Ĉar efektive kuŝis sur la loko unu el tiuj nuboj de fiereco kaj frenezeco kaj mistera malĝojo, kiuj pli peze kuŝas sur la nobelaj familioj de Skotlando ol sur iuj ajn aliaj hominfanoj. Ja Skotlando ricevis duoblan dozon de la veneno nomita heredeco; la sento pri sango ĉe la aristokratoj kaj fatalo ĉe la Kalvinistoj.

         La pastro estis sin ŝirinta por unu tago de siaj aferoj en Glasgovo por renkonti sian amikon Flambeau, la amatoran detektivon, kiu estis ĉe Glengyle Kastelo kun alia pli oficiala oficiro, farante esploron pri la vivado kaj morto de la mortinta Lordo Glengyle. Tiu mistera persono estis la lasta reprezentanto de familio, kies braveco, frenezeco, kaj perfortema ruzeco, igis terura ilian nomon, eĉ inter la malbonfama nobelaro de la deksesa jarcento. Neniuj estis pli profundiĝintaj en tiun labirintan ambicion, en tiun palacon el mensogoj, kiun oni konstruis ĉirkaŭ Mario, Reĝino de la Skotoj.

         La rimo konata en la apuda kamparo senkaŝe atestis la motivon kaj rezulton de iliaj intrigadoj:

“Kiel verda suk’ por arbo somera
Estas ruĝa or’ por Ogilvie[1] fiera.”

         Dum multaj jarcentoj troviĝis neniam laŭdebla lordo en Glengyle Kastelo; kaj kiam venis la Viktoria Epoko oni estus kredinta, ke ĉiuj ekscentrecoj estus jam elĉerpitaj. La lasta Glengyle’ano tamen plenumis sian triban tradicion, farante tion kio sole restis al li por fari; li malaperis. Mi ne volas diri, ke li iris for alilanden; oni diris, ke li ankoraŭ estas en la kastelo, se li estas ie ajn. Kvankam do lia nomo troviĝis en la granda ruĝa lordetato, kaj en la preĝeja registro, neniu lin iam vidis sub la suno.

         Se iu lin vidis, tiu estis iu sola servisto, duone grumo, duone ĝardenisto. Li estis tiel surda, ke personoj praktikaj supozis, ke li estas muta; dum personoj pli penetremaj deklaris, ke li estas nur duone cerbsana. Osteca, ruĝhara laboristo, kun obstinaj mentono kaj makzelo, sed tute senesprimaj bluokuloj, li havis la nomon Israel Gow, kaj estis la unika silenta servisto de tiu forlasita bieno. Sed la energio per kiu li elfosis terpomojn kaj la reguleco kun kiu li malaperadis en la kuirejon, donis al homoj la impreson, ke li provizas manĝaĵojn por superulo, kaj, ke la stranga grafo ankoraŭ restas kaŝite en la kastelo. Se iu deziris plian pruvon, ke li tie estas, la servisto obstine asertis, ke li ne estas hejme. Iun matenon la vilaĝestro kaj la pastoro (la Glengyle’anoj estis presbiterianoj) estis alvokitaj al la kastelo. Tie ili konstatis, ke la ĝardenisto, grumo kaj kuiristo aldonis al siaj multnombraj metioj, tiun de funebraĵisto kaj najlis sian nobelan mastron en ĉerkon. Kun kiom multe aŭ kiom malmulte da plua enketo oni preterlasis tiun ĉi strangan fakton, ankoraŭ ne tre klare montriĝis; ĉar la afero ne estis laŭlege esplorata ĝis kiam Flambeau jam iris norden antaŭ du-tri tagoj. Tiam la kadavro de Lordo Glengyle (se efektive estis kadavro) estis kuŝinta iom da tempo en la malgranda preĝejkorto sur la monteto.

         Dum Pastro Brown pasis tra la malluma ĝardeno kaj venis en la ombron de la kastelo, la nuboj estis densaj kaj la tuta aero malseka kaj tondroplena. Kontraŭ la lasta verdora strio de la sunsubiro li vidis nigran homan silueton; viro kun kamentubosimila ĉapelo, kaj granda fosilo surŝultre. La kunmetaĵo strange sugestiis preĝejan tombofosiston; sed kiam Brown rememoris la surdan serviston, kiu elfosis terpomojn, li opiniis, ke tio estas sufiĉe normala. Li sciis iom pri skotaj kamparanoj; li konis la respektecon, kiu bone agnoskus la neceson porti “nigraĵojn” por oficiala enketo; li konis ankaŭ la sparemecon, kiu ne volus perdi pro tio eĉ unuhoran fosadon. Eĉ ties salteto kaj suspektoplena rigardego dum la pastro preterpasis, sufiĉe akordis kun la vigleco kaj ĵaluzo de tia tipo.

         La granda pordo estis malfermata de Flambeau mem, kiu estis akompanata de malgrasega viro kun fergriza hararo kaj paperoj en la mano: Inspektoro Craven de Scotland Yard. La vestiblo estis plejparte nudigita kaj malplena; sed la palaj, rikanantaj vizaĝoj de unu du el la malbonaj Ogilvie’anoj rigardis malsupren el nigraj perukoj kaj nigriĝanta kanvaso.

         Ilin sekvinte en internan ĉambron, Pastro Brown eltrovis, ke la kunliganoj estas jam sidiĝintaj ĉe longa kverkligna tablo, kies fino apud tiuj, estas kovrita de skribaĉpaperoj, flankitaj de viskio kaj cigaroj. Ĝia tuta longeco krome estis okupata de apartaj objektoj ordigitaj laŭ aroj; objektoj tiel neklarigeblaj kiel iuj ajn objektoj povus esti. Unu aspektis kiel malgranda amaso da disrompita vitro. Alia aspektis kiel alta amaso da bruna polvo. Tria ŝajnis esti ordinara ligna bastoneto.

         “Ŝajne vi havas tie ĉi ian geologian muzeon,” li diris sidiĝante kaj ekskuante la kapon al la direkto de la bruna polvo kaj la kristalaj pecetoj.

         “Ne geologia muzeo,” respondis Flambeau; “Diru, ‘psikologia muzeo.’”

         “Ho, pro amo al Dio,” kriis la polica detektivo ridante, “ni ne komenciĝu per tiaj longaj vortoj.”

         “Ĉu vi ne scias kion signifas psikologio?” demandis Flambeau kun amikeca surprizo. “Psikologio signifas, esti perdinta la racion.”

         “Ankoraŭ mi apenaŭ komprenas,” respondis la oficialulo.

         “Nu,” diris Flambeau decideme, “Mi volas diri, ke ni eltrovis nur unu fakton pri Lordo Glengyle. Li estis maniulo.”

         La nigra silueto de Gow kun lia alta ĉapelo kaj fosilo pasis la fenestron, konturita malklare kontraŭ la krepuska ĉielo. Pastro Brown rigardadis ĝin pasive kaj respondis:

         “Mi povas kompreni, ke nepre estis io stranga pri la viro, se ne, li ne vivus kvazaŭ sin enterigante . . . nek tiel rapidus sin enterigi mortinte. Sed kio igas vin kredi, ke temas pri frenezeco?”

         “Nu,” diris Flambeau, “aŭskultu do la liston de aferoj trovitaj de s-ro Craven en la domo.”

         “Ni devas alporti kandelon,” diris Craven subite. “Ŝtormo alproksimiĝas kaj tro mallumas por legi.”

         “Ĉu vi trovis kandelojn,” demandis Brown ridetante, “inter viaj strangaĵoj?”

         Flambeau levis seriozan vizaĝon kaj direktis siajn nigrajn okulojn al sia amiko.

         “Tio ankaŭ estas stranga,” li diris. “Dudek kvin kandeloj kaj ne eĉ postsigno de kandelingo.”

         En la rapide mallumiĝanta ĉambro kaj rapide fortiĝanta vento Brown iris laŭllonge la tablon ĝis kie kuŝis fasko da vakskandeloj inter la aliaj diversaj elmontraĵoj. Dum li tion faris li kliniĝis hazarde super la amason da ruĝ-bruna polvo; kaj abrupta terno krakis kontraŭ la silento.

         “Ha!” li diris, “flartabako.”

         Li prenis unu el la kandeloj, ekbruligis ĝin zorge; revenis, kaj enŝovis ĝin en la buŝon de la viskibotelo. La senripoza nokta aero, blovante tra la kaduka fenestro, flirtigis la longan flamon kiel standardon. Kaj de ĉiu flanko de la kastelo ili povis aŭdi kilometrojn da nigra pinarbaro bolanta kiel nigra maro cirkaŭ roko.

         “Mi legos la etaton,” komencis Craven serioze, prenante unu el la paperoj “la etaton pri tio, kion ni trovis dismetita kaj ne priklarigita en la kastelo. Vi komprenu, ke la loko estis tute deŝirita kaj forlasita; sed unu du ĉambroj estis videble loĝataj laŭ simpla sed ne malpura maniero de iu; iu, kiu ne estis la servisto Gow. Jen la etato:

         “Unua ero. Tre konsiderinda trezoro de gemoj, preskaŭ ĉiuj diamantoj, kaj ĉiuj nefiksitaj kaj sen ia ajn muntaĵo. Kompreneble oni atendus, ke la Ogilvie anoj havus familiajn juvelojn; sed tiaj gemoj estas preskaŭ ĉiam muntitaj en apartaj ornamaĵoj. Ŝajnas, ke la Ogilvie’anoj konservis siajn libere en la poŝoj, kiel monerojn.

         “Dua ero. Multege da senuja flartabako, ne konservata en korno aŭ eĉ en saketo, sed kuŝanta po amasetoj sur la kamentabuloj, sur la bufedo, sur la piano, ĉie. Ŝajnas, ke la maljuna sinjoro ne volis sin ĝeni por levi kovrilon aŭ serĉi en skatoleto.

         “Tria ero. Jen kaj jen en la domo strangaj amasetoj da malgrandegaj pecoj el metalo, kelkaj kiel ŝtalaj risortoj kaj kelkaj kiel mikroskopaj radoj. Tute kvazaŭ iu estus dismetinta ian meĥanikan ludilon.

         “Kvara ero. La vakskandeloj, kiuj estas fiksitaj en la botelojn ĉar nenio alia troviĝis por teni ilin. Nu, mi deziras, ke vi rimarku kiom pli stranga ĉio tio ĉi estas, ol io ajn kion ni atendis. Por la centra enigmo ni estis pretaj; ni ĉiuj konstatis de la unua ekrigardo, ke ne ĉio ĝuste fartis ĉe la lasta lordo. Ni venis tien ĉi por eltrovi ĉu li vere loĝis tie ĉi, ĉu li vere mortis tie ĉi, ĉu tiu ruĝhara timigulo, kiu intermiksiĝis kun ties enterigo intermiksiĝis ankaŭ kun ties morto. Sed supozu pri tio ĉi la plej malbonan, la plej aĉan aŭ melodraman solvon, laŭ via deziro. Hipotezu, ke la servisto efektive mortigis la mastron, aŭ hipotezu, ke la mastro efektive ne estas mortinta, aŭ hipotezu, ke la mastro estas alivestita kiel la servanto, aŭ hipotezu, ke la servisto estas enterigita anstataŭ la mastro; elpensu kian ajn Wilkie Collins[2 tragedion kiel plaĉas al vi, kaj ankoraŭ vi ne estus klariginta kandelon sen kandelingo, aŭ kial maljuneta sinjoro el bona familio kutimiĝis disŝuti flartabakon sur la pianon. La koraĵon de la afero ni povis bone imagi; nur la franĝoj estas misteraj. Per nenia granda streĉo de la imago povas kunligi la homa menso flartabakon kaj diamantojn kaj vakson kaj dismetitajn meĥanikaĵojn.”

         “Mi kredas, ke mi vidas la interligon,” diris la pastro. “Tiu ĉi Glengyle malamis eĉ freneze la Francan Revolucion. Li estis entuziasmulo pri l’ancien régime kaj li estis penanta plene travivi denove la familian vivon de la lastaj Bourbon’oj. Li havis flartabakon ĉar ĝi estis dekokjarcenta luksaĵo; vakskandelojn, ĉar ili estis dekokjarcentaj lumigiloj; la meĥanismaj pecoj da fero prezentas la seruristan kromokupon de Louis XVI; la diamantoj la diamantan kolĉenon de Marie Antoinette.”

         Ambaŭ aliaj viroj rigardegis lin per rondaj okuloj. “Kia tute kromordinara ideo!” kriis Flambeau. “Ĉu vere vi kredas, ke tio estas la vero?”

         “Mi estas certa, ke ne,” respondis Pastro Brown, “sed vi diris, ke neniu povas kunligi flartabakon kun diamantoj kaj meĥanikaĵoj kaj kandeloj. Mi tuj klarigas tiun kunligon. La efektiva vero, mi estas certa, troviĝas multe pli profunde.”

         Li paŭzis momenton kaj aŭskultis la ĝemadon de la vento ĉirkaŭ la turetoj. Tiam li diris, “La mortinta Lordo Glengyle estis ŝtelisto. Li vivis duan kaj pli sekretan vivon kiel ĉionriskanta domrabisto. Li ne havis kandelingojn ĉar li uzis nur tiujn ĉi mallonge tranĉitajn kandelojn en la malgranda lanterno, kiun li portis. La flartabakon li uzis, kiel la plej furiozaj francaj krimuloj uzis pipron: por ĝin subite ĵeti je densaj kvantoj al la vizaĝo de kaptinto aŭ persekutanto. Sed la fina pruvo troviĝas ĉe la kurioza koincido pri diamantoj kaj la ŝtalradoj. Ĉu tio ne klarigas ĉion al vi? Diamantoj kaj etaj ŝtalradoj estas la solaj iloj per kiuj oni povas eltranĉi vitran panelon.”

         Branĉo de rompita pinarbo vipiĝis forte pro la ventego kontraŭ la fenestro malantaŭ ili, kvazaŭ parodiante domrabiston, sed ili ne turniĝis. Iliaj okuloj estis gluataj al Pastro Brown.

         “Diamantoj kaj etaj radoj,” rediris Craven meditante. “Ĉu tio estas ĉio kio igas vin opinii tion la vera klarigo?”

         “Mi ne opinias, ke tio estas la vera klarigo,” respondis serene la pastro; “sed vi diris, ke neniu povas kunligi tiujn kvar aferojn. La vero kompreneble estas multe pli banala. Glengyle trovis, aŭ kredis, ke li estas trovinta juvelŝtonojn en sia bieno. Iu ruztrompis lin per tiuj nemuntitaj briliantoj, dirante, ke ili estas trovitaj en la kastelaj kavernoj. La etaj radoj estas iaj diamantpoluriloj. Li devis fari la aferon tre krude, helpate de kelkaj paŝtistoj aŭ kruduloj de tiuj ĉi montetoj. Flartabako estas la sola luksaĵo de tiaj skotaj paŝtistoj; ĝi estas la sola rimedo por subaĉeti ilin. Ili ne havis kandelingojn ĉar tiujn ili ne bezonis; ili tenis la kandelojn enmane dum ili esploris la kavernojn.”

         “Ĉu tio estas ĉio?” demandis Flambeau post longa paŭzo. “Ĉu ni do fine atingis la banalan veron?”

         “Ho, ne,” diris Pastro Brown.

         Dum la vento formortis en la plej malproksimaj pinarbaroj kvazaŭ mokade kun longedaŭra ululo, daŭrigis Pastro Brown, lia vizaĝo tute senemocia:

         “Mi nur proponis tion ĉar vi diris, ke oni ne povas kredinde kunligi flartabakon kun meĥanikaĵoj aŭ kandelojn kun briloŝtonoj. Dek falsaj filozofoj taŭgas por klarigi la universon; dek falsaj teorioj taŭgas por klarigi la Kastelon Glengyle. Sed ni postulas la veran klarigon pri la kastelo kaj la universo. Ĉu tamen ne estas aliaj montraĵoj?”

         Craven ridis kaj Flambeau leviĝis ridetante kaj iris laŭlonge la flankon de la longa tablo.

         “Eroj kvin, ses, sep, ktp.,” li diris, “estas ja pli diversaj ol informaj. Kurioza kolekto ne da grafit-krajonoj sed da grafito el grafit-krajonoj, Sensignifa bambua stango, la finaĵo iomete fendita. Povus esti la ilo de la krimo. Sed, ne estas iu ajn krimo. Krome, la solaj pliaj aferoj estas kelkaj antikvaj meslibroj kaj malgrandaj katolikaj bildoj, kiujn konservis la Ogilvie’anoj supozeble el la Mezepoko—ilia familia fiereco estas pli forta ol ilia Puritanismo. Ni aldonis ilin al la muzeo nur ĉar ili ŝajne estas strange tranĉetitaj kaj difektitaj.”

         La fluganta tempesto ekstere pelis trans Glengyle’on teruran nubamason kaj mallumigis la longan ĉambron dum Pastro Brown prenis la malgrandajn ornamitajn paĝojn por ekzameni ilin. Antaŭ ol preterpasis la nigra blovaĵo li ekparolis, sed la voĉo estis kiel de viro tute nova.

         “S-ro Craven,” li diris, parolante kiel viro dek jarojn pli juna, “vi havas leĝan mandaton, ĉu ne, por supreniri kaj ekzameni tiun tombon? Ju pli senprokraste ni tion faras des pli bone; ni esploru tiun ĉi aferon ĝisfunde. Se mi estus vi, mi tuj ekirus.”

         “Nun?” rediris la detektivo mirigite, “kial nun?”

         “Ĉar estas grave,” respondis Brown; “tio ĉi ne estas disŝutita flartabako aŭ dismetitaj ŝtonetoj, kiuj povus troviĝi pro cent kaŭzoj. Ekzistas nur unu sola kaŭzo, kial tio ĉi estas farita; kaj tiu kaŭzo devenas de la praradikoj de la mondo. Tiuj ĉi religiaj bildoj ne estas nur malpurigitaj aŭ ŝiritaj aŭ kovritaj de skribaĉo, kiun farus dum senokupeco aŭ pro bigoteco, infanoj aŭ Protestantoj. Tiujn ĉi oni tre zorge traktis—kaj tre strange. Ĉie kie aperas la granda ornamita nomo de Dio en la malnovaj manuskriptoj ĝi estas tre zorge forprenita. La sola alia aĵo forprenita estas la nimbo ĉirkaŭ la kapo de la Infana Jesuo. Tial mi diras, ni prenu nian mandaton kaj nian fosilon kaj nian hakilon kaj supreniru por disrompi tiun ĉerkon.”

         “Kion vi volas diri?” demandis la Londona oficiro.

         “Mi volas diri,” respondis la malgranda pastro, kaj lia voĉo ŝajnis iomete plifortiĝi en la uragana muĝado, “mi volas diri, ke la potenca diablo de la universo eble sidas je la nuna momento sur la plej supra pinto de tiu ĉi kastelo, tiel granda kiel cent elefantoj kaj muĝegante kiel la Apokalipso. Nigra magio troviĝas ie profunde en tiu ĉi afero.”

         “Nigra magio,” rediris Flambeau per voĉo mallaŭta, ĉar li estis viro tro klera por ne koni tiajn aferojn; “sed kion povas signifi tiuj ĉi aliaj aferoj?”

         “Ho, ion satanan, mi supozas,” respondis Brown senpacience. “Kiel mi sciu? Kiel mi povas diveni ĉiujn iliajn malsuprajn labirintojn? Eble oni povas fari torturon el flartabako kaj bambuo. Eble frenezuloj avidas al vakso kaj ŝtalfajlaĵoj. Eble ekzistas freneziga drogo el grafit-krajonoj! Nia plej mallonga vojo al la mistero kondukas supren la monton al ia tombo.”

         Liaj kunuloj apenaŭ sciis, ke lin ili obeis kaj sekvis, ĝis ekblovego de la nokta vento preskaŭ teren ĵetis ilin en la ĝardeno. Ili tamen estis lin obeintaj kiel aŭtomataĵoj; ĉar Craven trovis en sia mano hakilon, kaj la mandaton en sia poŝo; Flambeau portis la pezan fosilon de la stranga ĝardenisto; Pastro Brown portis la orumitan libreton el kiu estis ŝirita la nomo de Dio.

         La vojeto supren la monteton al la preĝejkorto estis kurba sed mallonga; nur pro la premo de la vento ĝi ŝajnis malfacila kaj longa. Tiom malproksimen kiom povis vidi la okulo, pli kaj pli malproksimen dum ili supreniris la deklivon, estis oceanoj preter oceanoj da pinoj, tiam ĉiuj klinitaj laŭ unu direkto pro la vento. Kaj tiu universala gesto ŝajnis tiel vana kiel ĝi estis vasta, tiel vana kiel kvazaŭ ĝi siblus ĉirkaŭ iu senhoma kaj sencela planedo. Tra la tuto de tiu senfina kreskaĵo el grizbluaj arbaroj kantadis, fajfe kaj alte, tiu antikva malĝojo kiu estas ĉe la koro de ĉiuj paganaj aĵoj. Oni povis imagi, ke la voĉoj el la infero de nepenetrebla foliaro, estas la krioj de perditaj kaj vagantaj pagandioj; dioj kiuj iris vagade en tiun neracian arbaron, kaj kiuj neniam retrovos la vojon al ĉielo. “Vi komprenu,” diris Pastro Brown en mallaŭta sed facila tono, “Skotoj, antaŭ ol eĉ Skotlando ekzistis, estis kurioza aro. Efektive ili ankoraŭ estas kurioza aro. Sed en prahistoriaj tempoj mi imagas, ke ili vere adoris demonojn. Jen,” li aldonis bonhumore, “tial ili prete alprenis la puritanan teologion kiam ĝi aperis.”

         “Amiko mia,” diris Flambeau, sin turnante pro ia furiozeco, “kion signifas ĉiom da tiu flartabako?”

         “Amiko mia,” respondis Brown, egale serioze, “ĉiuj sinceraj religioj portas unu signon: materialismo. Satanismo, nu, estas religio tute sincera.”

         Ili estis venintaj supren ĝis la herba skalpo de la monteto, unu el la malmultaj kalvaj lokoj, kiuj staris el la krakeganta kaj muĝanta pinarbaro. Kaduka enfermaĵo, parte el ligno, parte el drato, klakadis en la ŝtormo, dirante al ili pri la limo de la tombejo. Kiam Inspektoro Craven ĝisatingis la angulon de la tombo, kaj Flambeau enŝovis sian fosilon, la pinto malsupren, kaj sin apogis al ĝi, ili ambaŭ estis preskaŭ tiel ŝancelitaj kiel la tremanta ligno kaj drato. Ĉe la fino de la tombo kreskis grandaj altaj kardoj, grizaj kaj arĝentaj, velkintaj. Du-trifoje, kiam bulo da kardsemoj disbloviĝis pro la vento kaj preterflugis lin, Craven eksaltetis, kvazaŭ ĝi estus sago.

         Flambeau enpelis la plataĵon de sia fosilo inter la siblantan herbon en la suban malsekan argilon. Tiam li ŝajnis halti kaj sin apogis al ĝi kvazaŭ al bastono.

         “Daŭrigu,” diris la pastro tre milde. “Ni nur provas elserĉi la veron. Pro kio vi timas?”

         “Mi timas ĝin trovi,” diris Flambeau.

         La londona detektivo ekparolis subite per alta voĉo kiel kokkrio, kiun li intencis esti amikeca kaj gaja. “Mi scivolas, kial vere li tiel sin kaŝis. Pro io aĉa, mi supozas; ĉu li estis lepro?”

         “Io pli malbona ol tio,” diris Flambeau.

         “Kaj kion vi imagas,” demandis la alia, “kio estus pli malbona ol lepro?”

         “Tion mi ne imagas,” diris Flambeau.

         Li fosadis dum kelkaj terurplenaj minutoj silente, kaj tiam diris per sufokita voĉo, “Mi timas, ke li ne havos la ĝustan formon.”

         “Nek tia estis tiu peco de papero, vi memoras,” kviete diris Pastro Brown, “kaj eĉ tiun pecon de papero ni postvivis.”

         Flambeau daŭrigis fosadi per blinda energio. Sed la tempesto estis jam forpuŝinta la sufokigajn griznubojn, kiuj alkroĉiĝis al la montetoj kiel fumo, kaj jam malkaŝinta grizajn kampojn da malforta stelolumo, antaŭ ol li vidigis la formon de kruda ligna ĉerko, kaj iel ĝin klinis sur la herbon. Craven paŝis antaŭen kun sia hakilo; tufeto tuŝis lin kaj li detiriĝis. Tiam li ekstaris pli decideme kaj hakis kaj tordis per energio kia tiu de Flambeau, ĝis la kovrilo estas deŝirita, kaj la tuto da tio, kio tie troviĝis, kuŝis lumetanta sub la griza stellumo.

         “Ostoj,” diris Craven; kaj poste aldonis, “sed ja estas homo,” kvazaŭ tio estus io neatendita.

         “Ĉu li . . . ,” demandis Flambeau per voĉo kiu strange leviĝis kaj malleviĝis, “Ĉu li estas en ordo?”

         “Ŝajnas, ke jes,” diris la oficiro raŭke, kliniĝante super la malklaran kaj polviĝantan skeleton en la skatolego. “Atendu momenton.”

         La kolosa figuro de Flambeau eligis ĝemegon. “Kaj nun, kiam mi ĉion pripensas,” li kriis, “kial, je diablo, kial ĉio ne estu en ordo ĉe li? Kio homon kaptas sur tiuj ĉi malvarmaj, malbenitaj montoj? Mi kredas, ke estas la nigra sensignifa ripetado; tiuj ĉi arbaroj kaj super ĉio la antikva teruro de senkonscienco. Estas kiel la inkubo de ateisto. Pinarboj kaj pinarboj kaj milionoj pli da pinarboj——”

         “Dio!” kriis la viro apud la ĉerko, “Sed li ne havas kapon.”

         Dum la aliaj restis rigidaj, la pastro por la unua fojo eksaltis pro timigita koncerno.

         “Ne kapon!” li ripetis. “Ne kapon?” kvazaŭ li preskaŭ atendis ian alian mankon.

         Duonfrenezaj vizioj pri senkapa infano naskita al Glengyle, pri senkapa junulo sin kaŝanta en la kastelo, pri senkapa viro trapaŝante tiujn antikvajn koridorojn aŭ tiun grandiozan ĝardenon, sin prezentis panorame al iliaj imagoj. Sed eĉ en tiu rigidiga momento la afero ne alkroĉiĝis al iliaj cerboj kaj ŝajne enhavis nenian raciecon. Ili staris aŭskultante la laŭtajn arbarojn kaj kriegantan ĉielon tute stulte, kiel ellacigitaj bestoj. Pensopovo ŝajnis io grandega, kio estis subite glitinta for de ilia tenado.

         “Troviĝas tri senkapaj viroj,” diris Pastro Brown, “starantaj ĉirkaŭ tiu ĉi malfermita tombo.”

         La pala detektivo el Londono malfermis la buŝon por paroli, kaj ĝin lasis malfermita kiel kampara stultulo, dum longedaŭra venta kriego disŝiris la ĉielon; tiam li rigardis la hakilon en siaj manoj, kvazaŭ ĝi ne apartenus al li, kaj lasis ĝin fali.

         “Pastro,” diris Flambeau per tiu infaneca kaj peza voĉo, kiun li tre malofte uzis, “kion ni faru?”

         La respondo de lia amiko venis kun la tujeco de pafila eksplodo.

         “Dormu!” kriis Pastro Brown. “Dormu! Ni ĝisatingis la finon de la vojo. Ĉu vi scias, kio estas dormado? Ĉu vi scias, ke ĉiu kiu dormas kredas al Dio? Ĝi estas sakramento; ĉar ĝi estas ago de fido, kaj ĝi estas nutraĵo. Kaj ni bezonas sakramenton, se nur naturan. Io estas falinta sur nin, kio falas tre malofte sur homojn; eble la plej malbona aĵo, kiu povas fali sur ilin.”

         La lipoj de Craven kuniĝis por diri, “Kion vi volas diri?”

         La pastro estis turninta la vizaĝon al la kastelo dum li respondis: “Ni trovis la veron; kaj la vero havas nenian racian signifon.”

         Li malsupreniris la vojeton antaŭ ili per paŝoj longaj kaj senzorgaj, tre maloftaj ĉe li, kaj kiam ili atingis denove la kastelon, li sin ĵetis al dormo kun la simpleco de hundo.

         Malgraŭ lia mistika laŭdo pri dormado, Pastro Brown leviĝis pli frue ol iu alia krom la silenta ĝardenisto; kaj fumis sian pipegon kaj observis tiun spertulon fari sian senvortan laboran en la legomĝardeno. Antaŭ tagiĝo la ŝancelanta ŝtormo estis finiĝinta per pelanta pluvado kaj la tago venis kun kurioza freŝeco. Ŝajne la ĝardenisto estis eĉ interparolinta, sed vidinte la detektivojn li malafable ŝovis sian fosilon en bedon, kaj dirante ion pri matenmanĝo movis sin for laŭ la linioj de brasikoj, kaj sin enfermis en la kuirejo.

         “Valora viro, tiu,” diris Pastro Brown. “Li prizorgas la terpomojn mirinde. Tamen,” li aldonis, kun senpartia indulgo, “li havas mankojn; kiu el ni ne havas? Li ne tute rekte fosas tiun ĉi sulkon. Tie ekzemple,” kaj li piedbatis subite sur unu lokon. “Mi vere dubas pri tiu terpomo.”

         “Kaj kial?” demandis Craven, amuzate pri la nova kromokupo de la malgranda viro.

         “Mi dubas pri ĝi,” diris la alia, “ĉar maljuna Gow mem dubis pri ĝi. Li enŝovis la fosilon orde en ĉiun lokon krom tiun ĉi. Nepre estas tie ĉi ege bona terpomo.”

         Flambeau eltiris la fosilon kaj impulse pelis ĝin en la lokon. Li levis, sub ŝarĝo da grundo, ion, kio ne aspektis kiel terpomo, sed plimulte kiel monstra sfera agariko. Sed kun klinga klaketo ĝi frapis kontraŭ la fosilo, ĝi ruliĝis renverse kiel pilko kaj de malsupre ridetaĉis al ili.

         “La Lordo Glengyle,” diris Brown malĝoje, kaj rigardis solide malsupren al la kranio.

         Tiam post momenta meditado, li ekprenis la fosilon de Flambeau kaj dirante “Ni devas ĝin kaŝi denove,” metis la kranion firme en la teron. Tiam li apogis sian malgrandan korpon kaj vastan kapon sur la grandan tenilon de la fosilo, kiu rigide elstaris en la tero, kaj liaj okuloj estis malplenaj, kaj lia frunto plena je sulkoj. “Se oni nur povus koncepti,” li murmuris, “la signifon de tiu ĉi lasta monstraĵo.” Kaj sin apogante al la granda tenilo, li kovris la frunton per la manoj, kiel homoj faras en preĝejoj.

         Ĉiuj partoj de la ĉielo plilumiĝis ĝis bluo kaj arĝento; la birdoj klaketadis sur etaj ĝardenaj arboj; tiel laŭte ke ŝajnis, ke la arboj mem parolas. Sed la tri viroj estis sufiĉe silentaj.

         “Nu, mi rezignas pri ĉio tio ĉi,” fine diris Flambeau tumulte. “Mia cerbo kaj tiu ĉi mondo ne agordiĝas; jen ĉio. Flartabako, difektitaj preĝlibroj kaj la internaĵoj de muzikoskatoloj—kio—.”

         Brown ekklinis malantaŭen la kapon, montrante sian perpleksitan brovon kaj frapis la tenilon de la fosilo kun netoleremo tute fremda al li. “Ho, ne, ne, ne,” li kriis. “Ĉio tio estas videbla kiel lancostango. Mi komprenis la flartabakon, la meĥianikaĵojn, k.t.p., kiam mi unue malfermis la okulojn hodiaŭ matene. Kaj intertempe mi estas ĉion eldiskutinta kun maljuna Gow, la ĝardenisto, kiu estas nek tiel surda nek tiel stulta, kiel li ŝajnigas. Ĉio pri la dismetitaj aĵoj estas en bona ordo. Mi eraris pri la ŝirita meslibro, ankaŭ; ne estas io malbona pri tio. Sed temas pri tiu ĉi lasta afero. Profani tombojn kaj forŝteli kapojn de mortintoj . . . nepre estas tio malbona. Ĉu ne nepre temas pri nigra sorĉado rilate al tio? Tio ne akordiĝas kun la tute simpla historio pri la flartabako kaj la kandeloj.” Kaj denove paŝante tien kaj reen li fumadis malserene.

         “Mia amiko,” diris Flambeau kun severa humoro, “vi devas konsidereme pritrakti min, kaj memoru, ke mi iam estis krimulo. La supereco pri tiu stato estis, ke mi mem ĉiam konstruis la historion, kaj agis tiel rapide kiel plaĉis al mi. Tiu ĉi detektiva atendado tro streĉas mian francan senpaciencon. Mian tutan vivon, bone malbone, mi tuj efektivigis aferojn; mi ĉiam duelis la postan matenon; mi ĉiam pagis kalkulojn senprokraste; mi neniam eĉ prokrastis viziti dentiston . . .”

         La pipo de Pastro Brown falis de lia buŝo kaj rompiĝis en tri pecojn sur la gruza vojeto. Li staris rulante la okulojn, perfekta bildo de idioto. “Je Dio, kia napo mi!” li ripetadis. “Je Dio, kia napo.” Tiam iel malsobre li komencis ridi.

         “La dentisto.” li ripetis. “Ses horojn en spirita abismo kaj mi neniam pensis pri la dentisto! Tia simpla, tia bela kaj paca penso. Amikoj, ni pasigis nokton en infero; sed nun la suno estas leviĝinta, la birdoj kantas, kaj la hela figuro de dentisto konsolas la mondon.”

         “Mi ja ĉerpos iom da senco el tio ĉi,” kriis Flambeau, paŝante antaŭen, “eĉ se mi devos uzi la turmentojn de la Inkvizicio.”

         Pastro Brown rezistis al kio ŝajne estis momenta inklino danci sur la jam sunlumata razenejo kaj kriis kortuŝe kiel infano, “Ho, lasu min esti malserioza iomete. Vi ne scias kiel mizera mi estis. Kaj nun mi scias, ke estis en tiu ĉi afero neniu ajn profunda peko. Nur iom da frenezeco eble . . . kaj kiu malŝatus tion?”

         Li ekturnis sin kaj alvizaĝis al ili tre serioze.

         “Tiu ĉi ne estas rakonto pri krimo,” li diris; “pli ĝuste ĝi estas rakonto pri stranga kaj malrekta honesteco. Ni traktas kun iu, eble la sola homo sub la suno, kiu ne prenis pli ol li rajtis. Estas studo pri la sovaĝa kaj vivanta logiko, kiu estis la religio de tiu ĉi raso.

         “Tiu antikva loka rimo pri la anoj de Glengyle .  .  .

“Kiel verda suk’ por arbo somera
Estas ruĝa or’ por Ogilvie fiera.

estis vera kaj laŭvorte kaj metafore. Ĝi ne nur signifis, ke la Glengyle’oj serĉis riĉecon; estis ankaŭ vere, ke ili efektive kolektis oron; ili posedis egan kolekton da ornamaĵoj kaj ujoj el tiu metalo. Ili estis efektive avaruloj kies manio estis tia. En la lumo de tiu fakto, konsideru ĉiujn aferojn, kiujn ni trovis en la kastelo. Diamantoj sen siaj oraj ringoj; kandeloj sen siaj oraj ingoj; flartabako sen la oraj skatoloj; krajon-grafito sen oraj krajoningoj; bastono sen sia ora supraĵo; horloĝo-radaro sen la oraj horloĝoj . . . aŭ pli ĝuste poŝhorloĝoj. Kaj, kvankam ŝajnas freneze, ĉar la nimboj kaj nomo de Dio en la antikvaj meslibroj estis el vera oro; ili ankaŭ estis forprenitaj.”

         La ĝardeno sajne pliheliĝis; la herbo fariĝis pli gaja sub la fortiĝanta suno, dum la freneza vero estis rakontata. Flambeau ekbruligis cigaredon dum lia amiko daŭrigis.

         “Estis forprenitaj,” daŭrigis Pastro Brown; “estis forprenitaj . . . sed ne ŝtelitaj. Ŝtelistoj ne estus postlasintaj tiun ĉi misteron. Ŝtelistoj estus prenintaj la orajn skatoletojn, kun tabako kaj ĉio; la orajn krajoningojn, kun grafito kaj ĉio. Temas pri viro kun stranga konscienco, sed konscienco senduba. Mi trovis tiun manian moraliston hodiaŭ matene en la ĝardeno tie kaj mi aŭdis la tutan aferon.

         “La mortinta Archibald Ogilvie similis al virta viro pli ol iu iam naskita ĉe Glengyle. Sed lia amara virteco fariĝis misantropa; li malgaje meditis pri la malhonesteco de siaj praavoj, de kio li iel induktis la malhonestecon de ĉiuj homoj. Aparte li malfidis al filantropio aŭ libera donacado; kaj li ĵuris, ke se li povus trovi unu solan homon, kiu prenis precize tiom kiom li rajtis, tiu posedu la tutan oron de Glengyle. Eldoninte tiun ĉi defion al la homaro li ŝlosis sin for, tute ne atendante, ke ĝi ricevos respondon. Unu tagon tamen, iu surda kaj ŝajne stulta knabo el malproksima vilaĝo alportis al li prokrastitan telegramon; kaj Glengyle, kun sia ironia bonhumoro donis al li novan kvaronpencon. Almenaŭ li kredis tion fari, sed kiam li ekzamenis sian monon li trovis ankoraŭ tie la novan kvaronpencon, kaj forestis ora pundo. La eraro malfermis al li perspektivojn da cinika konjektado. Ambaŭokaze la knabo malkaŝus la avidan avarecon de sia speco. Li aŭ malaperus, stelisto ŝtelante moneron; aŭ li rampus reen virtaĉe, snobo sercante rekompencon. Meze de la nokto, iu frapante ĉe la pordo levigis de lia lito Lordon Glengyle . . . ĉar li loĝis sola, kaj li devis malfermi la pordon al la surda idioto. La idioto kunportis kun si, ne la oran funton, sed precize dek naŭ ŝilingojn, dek unu pencojn kaj tri kvaronojn, kiel ŝanĝmono.

         “Tiam la stranga precizeco de tiu ĉi ago ektenis la imagon de la freneza lordo kiel fajro. Li ĵuris, ke li estas Diogeno, ke jam longe li serĉas honestan viron kaj, ke fine li estas tian trovinta. Li akceptis la precizan junulon en sian vastan, neglektitan domon kaj edukis lin esti lia sola servisto kaj . . . laŭ stranga maniero . . . lia heredonto. Kaj kion ajn tiu stranga kreitaĵo komprenas, li komprenis plene ambaŭ obsedojn de sia lorda mastro; unue, ke la litero de la leĝo estas antaŭ ĉio grava; kaj due, ke li mem havu la oron de Glengyle. Ĝis tio, ĉio estas simpla. Li forigis la tuton de la oro en la domo, kaj ne prenis eron, kiu ne estis ora; eĉ ne eron da flartabako. Li levis la orofolion de sur antikva ornamita libro, tute kredante, ke li lasas la restaĵon nedifektita. Ĉion, tion mi komprenis; sed tiun ĉi aferon pri la kranio mi ne povis kompreni. Mi vere maltrankviliĝis pri tiu homa kapo enterigita inter la terpomoj, Ĝi suferigis min . . . ĝis Flambeau diris la vorton.

         “Estos bone, Li remetos la kranion en la tombon, kiam li estos preninta la oron el la dento.”

         Kaj efektive, kiam Flambeau transiris la monteton tiun matenon, li vidis tiun strangan kreitaĵon, la justan avarulon, fosantan ĉe la profinita tombo, la plejdo ĉirkaŭ lia kolo flirtante en la monta vento; la serioza cilindro surkape.

 

 


[1] elp. Ogilvi.

[2] Angla verkisto de misteraj romanoj.