Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA MALĜUSTA FORMO

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         Kelkaj el la grandaj vojoj, kiuj kondukas norden el Londono, etendiĝas malproksimen en la kamparon, kiel ia maldensa kaj interrompita fantomo de strato, kun larĝaj breĉoj inter la konstruaĵoj, sed tenante la linion. Jen troviĝas aro da butikoj, sekvata de ĉirkaŭbarita kampeto, eble kun ĉevaloj, fama gastejo, tiam eble legomĝardeno aŭ florkulturejo kaj jen granda privata domo, kaj poste plua kampo kaj denove gastejo, kaj tiel plu. Se iu marŝus laŭ unu el tiuj vojoj, li pasus domon, kiu kredeble kaptus lian okulon, kvankam li eble ne povus klarigi al si ĝian allogon. Ĝi estas longa, malalta domo, paralela laŭ la vojo, kolorigita plejparte blanke kaj helverde, kun verando kaj markezoj kaj portikoj ĉapelitaj per tiuj strangspecaj kupoloj kvazaŭ lignaj ombreloj, kiajn oni vidas sur iuj malmodernaj domoj. Efektive ĝi estas malmoderna domo, tre angla kaj tre antaŭurba, sed antaŭurba laŭ la maniero de la malnovaj riĉulaj domoj de Clapham. Tamen, malgraŭ tio, ŝajnas, ke la domo estas speciale konstruita por la varma vetero. Rigardante ĝiajn blankan koloraĵon kaj markezojn, oni ekpensas malprecize pri hindaj ventumiloj kaj eĉ pri palmoj. Mi ne povas sekvi tiun senton ĝis ĝia radiko; eble la konstruaĵo estas farita de anglo el Hindujo.

         Ĉiu preterpasanto, mi diras, estus nepriskribeble logita de la domo; sentus, jen loko pri kiu oni povas ion rakonti. Kaj li pravus, kiel vi baldaŭ konstatos. Ĉar jen estas la rakonto . . . la rakonto pri la strangaj aferoj, kiuj vere okazis tie dum Pentekosto en la jaro 18—.

         Preterpasante la domon je la jaŭdo antaŭ Pentekosto, proksimume je la kvara kaj duono ptm. oni estus vidinta malfermiĝi la ĉefan pordon, kaj eliri Pastron Brown de la malgranda preĝejo de Sankta Mungo, fumante grandan pipon kaj akompanate de tre alta franca amiko sia, nomita Flambeau, kiu fumis tre malgrandan cigaredon. Tiuj ĉi personoj eble aŭ eble ne interesas la leganton sed estas la vero, ke ili ne estis la solaj interesaĵoj, kiuj montriĝis kiam malfermiĝis la ĉefpordo de la blanka kaj verda domo. Pri tiu ĉi domo estas pluaj strangaĵoj, kiuj devas esti priskribataj komence, ne nur por ke la leganto komprenu tiun ĉi tragedian rakonton sed ankaŭ por ke li sciu kion malkaŝis la malfermiĝo de la pordo.

         La tuta domo estis konstruita en la formo de litero T sed temis pri T kun tre longa trabo kaj tre mallonga fosto. La longa trabo estis la fasado kiu flankis al la strato, kun la ĉefpordo en la mezo; ĝi havis du etaĝojn kaj enhavis preskaŭ ĉiujn el la gravaj ĉambroj. La mallonga fosto, kiu elstaris malantaŭe, tute kontraŭ la ĉefpordo, estis unuetaĝa kaj konsistis el du longaj ĉambroj, unu kondukanta al la alia. La unua el tiuj ĉi du ĉambroj estis la skriboĉambro en kiu la famkonata s-ro Quinton verkis siajn fantaziajn orientajn poemojn kaj romanojn. La ĉambro pli malproksima estis vitra kulturejo, plena de tropikaj floroj tute unike kaj pleskaŭ monstre belaj, kaj dum tiaj posttagmezoj radiantaj pro brilobela sunlumo. Tial kiam la ĉefpordo malfermiĝis, multaj preterpasantoj kutime haltis por rigardegi kaj spasmospiri; ĉar ili rigardis tra perspektivo de luksaj apartementoj al io, kio vere similis al la transformiĝa sceno en feteatraĵo: purpuraj nuboj kaj oraj sunoj kaj puncaj steloj, kiuj estis samtempe brulante brilegaj sed travideblaj kaj malproksimaj.

         Leonard Quinton, la poeto, mem estis tre zorge aranĝinta tiun ĉi efekton; kaj estas dube ĉu li tiel bone esprimis sian personecon per iu ajn el siaj poemoj. Li estis viro, kiu trinkis kaj sin banis en koloroj kiu satigis sian avidon al koloro neglektante formon. . . eĉ konvenajn formalaĵojn. Estis tio, kio tiel plene turnis lian geniecon al orienta arto kaj figurado; al tiuj konfuzigaj tapiŝoj aŭ blindigaj brodaĵoj, en kiuj ŝajne ĉiuj koloroj estas kunfalintaj en feliĉan ĥaoson, havantaj nenion por simboligi aŭ instrui. Li estis provinta, eble ne kun plene arta sukceso sed kun agnoskita imago kaj elpensopovo, verki eposojn kaj amrakontojn respegulantajn la tumulton de perfortema kaj eĉ kruela koloro; rakontoj pri tropikaj ĉieloj el flamanta oro aŭ el sangoruĝa kupro; pri orientaj herooj, kiuj rajdis kun dek-du-tavolaj turbanoj sur elefantoj pentritaj purpure aŭ pavoverde; pri gigantaj gemoj, kiujn porti ne povis cent nigruloj, sed kiuj briladis per antikvaj kaj strangkoloraj fajroj.

         Mallonge (por esprimi la aferon de pli ordinara vidpunkto), li multe pritraktis orientajn paradizojn, iomete pli malbonajn ol la plimulto da okcidentaj inferoj; orientajn monarkojn, kiujn eble ni nomus maniuloj; kaj orientajn gemojn, kiujn eble Bond Strata juvelisto, (okaze ke cent ŝanceliĝantaj nigruloj ilin portus en lian butikon) ne taksus kiel veraj. Quinton estis ja geniulo, eĉ se mense malsana geniulo; kaj eĉ lia malsaneco montriĝis plimulte en lia vivo ol en liaj verkoj. Temperamente li estis malforta kaj vespeca kaj lia korpsaneco multe suferis pro orientaj eksperimentoj kun opio. Lia edzino . . . belega, laborema kaj efektive tro-laboranta virino . . . malaprobis la opion sed malaprobis multe pli multe vivantan hindan ermiton en blankaj kaj flavaj roboj, kiun gastigi dum tutaj monataj insistis ŝia edzo, Vergilon por gvidi tra la paradizoj kaj inferoj de la Oriento lian spiriton.

         Elpaŝis el tiu ĉi artista domo sur la peronon Pastro Brown kaj lia amiko; kaj laŭ indiko de iliaj vizaĝoj, elpaŝante ili perdis grandan ŝarĝon. Flambeau estis koninta Quinton dum senrespondecaj student-tagoj en Parizo, kaj dum la semajnfino ili rekonatiĝis; sed malgraŭ la nova kaj pli serioza evoluado de Flambeau, li ne tre glate rilatis kun la poeto. Sinsufoki per opio kaj skribi sur velenon voluptajn strofetojn, ne estis laŭ lia opinio taŭga maniero por sinjoro iri al la diablo. Dum ili ambaŭ paŭzis sur la sojlo, antaŭ ol promeni en la ĝardeno, la ĝardena kradpordo estis abrupte kaj perforte malfermata, kaj junulo kun melonĉapelo sur la malantaŭa parto de la kapo, faletante kuregis supren la ŝtupojn pro sia rapidema fervoro. Li estis diboĉemaspekta juna viro kun belega ruĝa kravato tute disordigita, kvazaŭ li estus enlitiĝinta ĝin portante, kaj li ne ĉesis moveti kaj vipeti ĉion per unu el tiuj malgrandaj artikaj kanoj.

         “Nu do,” li diris senspire, “Mi volas vidi oĉjon Quinton. Mi devas lin vidi. Ĉu li estas for?”

         “S-ro Quinton estas hejme, mi kredas,” diris Pastro Brown purigante sian pipon, “sed mi ne scias ĉu vi povas lin vidi. La kuracisto estas nuntempe kun li.”

         La junulo, kiu ŝajne ne estis tute sobra, ŝanceliĝis en la vestiblon; kaj je la sama momento eliris la kuracisto el la skriboĉambro de Quinton, fermante la pordon kaj komencante surtiri la gantojn.

         “Vidi s-ron Quinton?” diris la kuracisto kviete, “Ne, mi timas, ke ne. Efektive vi devas ne vidi lin, pro iu ajn kaŭzo. Estas permesate al neniu lin vidi; mi ĵus donis al li dormigaĵon.”

         “Nu vidu do, amikĉjo,” diris la junulo kun la ruĝa kravato, provante dorlote kapti la kuraciston je la refaldo de lia surtuto. “Vidu do, mi estas terure senmona. Mi asertas. Mi . . .”

         “Ne utilas, s-ro Atkinson,” diris la kuracisto igante lin malantaŭen paŝi; “kiam vi povos ŝanĝi la sekvojn de drogo, mi ŝanĝos mian decidon,” kaj almetante la ĉapelon li elpaŝis en la sunlumon kun la du aliaj. Li estis taŭrokola, bonhumora vireto, kun malgranda liphararo, nepriskribeble ordinara, sed donanta impreson de kapableco.

         La junulo kun la melonĉapelo, kiu ŝajne tute ne posedis taktan talenton por pritrakti personojn, krom la ĝenerala ideo ekteni iliajn vestaĵojn, staris ekster la pordo, mirigite kvazaŭ li estus korpe elĵetita, kaj silente observis la aliajn foriri kune tra la ĝardeno.

         “Tio estis ja fortika mensogo, kion mi ĵus diris,” diris la medicinulo ridante. “Fakte, kompatinda Quinton ne ricevos ĝis post preskaŭ duonhoro sian dormigaĵon. Sed certe mi ne lasos lin esti ĝenata de tiu aĉulo, kiu nun volas pruntepreni monon, kiun li ne repagus, eĉ se li povus. Jen friponaĉo, kvankam li estas frato de s-ino Quinton, kaj ŝi estas tia bonulino kia iam spiris.

         “Jes,” diris Pastro Brown. “Ŝi estas bonulino.”

         “Tial do mi proponas restadi en la ĝardeno ĝis post ol li estos malaperinta for,” daŭrigis la kunacisto, “kaj tiam mi eniros al Quinton kun la medikamento. Atkinson ne povos eniri ĉar mi ŝlosis la pordon.”

         “Tiuokaze, d-ro Harris,” diris Flambeau, “ni povas bone promeni al la malantaŭa parto de la vitra plantejo. Troviĝas tie nenia enirejo, sed ĝi estas bone vidinda, eĉ de ekstere.”

         “Jes, kaj eble mi povos kaŝe videti mian pacienton,” ridis la kuracisto, “ĉar li preferas kuŝi sur kanapo tute en la fundo de la plantejo inter ĉiuj tiuj puncfloroj; baldaŭ terurigus min. Sed kion vi faras?”

         Pastro Brown estis haltinta unu momenton kaj preninta el la longa herbo, kie ĝi kuŝis preskaŭ tute kaŝita, strangan, malrektan orientan tranĉilon, mozaikita belege per kolorŝtonoj kaj metaloj.

         “Kio estas tio ĉi?” demandis Pastro Brown, alrigardante ĝin kun iom da malŝato.

         “Ho, al Quinton, mi supozas,” diris d-ro Harris senzorge; “li havas ĉiajn hindajn bagatelaĵojn en la domo. Aŭ eble ĝi apartenas al tiu milda hindo lia, kiun li gardas kvazaŭ per tenŝnuro.”

         “Kiu hindo?” demandis Pastro Brown, ankoraŭ rigardegante la ponardon en sia mano.

         “Ho, iu hinda ĵonglisto,” diris la kuracisto frivole; “trompulo kompreneble.”

         “Ĉu vi kredas al magio?” demandis Pastro Brown ne suprenrigardante.

         “Ho Dio! Magio?” diris la kuracisto.

         “Ĝi estas tre bela,” diris la pastro per mallaŭta, revema voĉo; “la koloroj estas tre belaj. Sed ĝi havas malĝustan formon.”

         “Por kio?” demandis Flambeau rigardegante.

         “Por io ajn. Temas pri malĝusta formo abstrakte. Ĉu vi neniam sentas tion pri orienta arto? La koloroj estas ebriige belaj; sed la formoj estas hontindaj kaj malbonaj . . . intence hontindaj kaj malbonaj. Mi vidis pekajn aferojn en turka tapiŝo.”

         “Mon Dieu!” kriis Flambeau, ridante.

         “Tio estas literoj kaj simboloj de lingvo kiun mi ne konas; sed mi scias, ke ili reprezentas malbonajn vortojn,” daŭrigis la pastro, lia voĉo fariĝante pli kaj pli mallaŭta. “La linioj intence erarvagas . . . kiel serpentoj sin turnantaj por liberiĝi.”

         “Je Diablo, kion vi priparolas?” diris la kuracisto kun laŭta rido.

         Responde Flambeau alparolis al li kviete. “La Pastro kelkfoje absorbiĝas en tia mistikula nubo,” li diris; “sed mi bone avertos vin, ke mi rememoras neniam, kiam tio okazis, kaj malbono ne troviĝis tre apude.”

         “Ho, sensencaĵo tio,” diris la sciencisto.

         “Nu, rigardu ĝin do,” kriis Pastro Brown, tenante la kurban tranĉilon per etendita brako, kvazaŭ ĝi estus briletanta serpento. “Ĉu vi ne vidas, ke ĝi havas malĝustan formon? Ĝi ne indikas, kiel lanco. Ĝi ne svingiras kiel falĉilo. Ĝi ne aspektas kiel batalilo. Ĝi aspektas kiel turmentilo.”

         “Nu, ĉar vi ĝin ŝajne ne ŝatas,” diris la bonhumora Harris, “pli bone ĝi estu redonata al sia posedanto. Ĉu ni ankoraŭ ne alvenis al la fino de tiu ĉi malbenita plantejo? Tiu ĉi domo havas malĝustan formon, mi konsentas pri tio.”

         “Vi ne komprenas,” diris Pastro Brown skuante la kapon. “La formo de tiu ĉi domo estas kurioza . . . ĝi estas eĉ priridebla. Sed estas pri ĝi nenio malĝusta.

         Dum ili parolis, ili iris ĉirkaŭ la vitra kurbaĵo per kiu finiĝis la plantejo, kurbaĵo neinterrompita, ĉar troviĝis nek pordo nek fenestro, tra kiu eniri. La vitro tamen estis travidebla kaj la suno ankoraŭ estis brila kvankam ĵus komenciĝanta subiri; kaj ili povis vidi ne nur la torĉosimilajn floraĵojn interne, sed ankaŭ la malfortikan figuron de la poeto en brunvelura jako, malenergie sur la kanapo kuŝantan, ŝajne ekdormiĝintan super libro. Li estis pala malgrasega viro, kun maldensa, kaŝtankolora hararo kaj barba franĝo kiu estis la paradokso de lia vizaĝo, ĉar la barbo donis al li mienon malpli virecan. Tiuj ĉi trajtoj estis jam bone konataj de ĉiuj tri; sed eĉ se ne estus tiel, estas dube ĉu ĝuste tiam ili estus alrigardintaj al Quinton. Iliaj okuloj estis fiksataj al alia objekto.

         Tute en ilia vojiro, tuj ekster la ronda finaĵo de la vitra konstruaĵo, staris alta viro, kies drapiraĵoj falis al la piedoj senmakule blanke, kaj kies nuda, bruna kranio, vizaĝo kaj kolo brilis en la sunsubira lumo kiel bela bronzo. Li alrigardis la dormanton tra la vitro, kaj li estis pli senmova ol monto.

         “Kiu estas tiu?” kriis Pastro Brown, paŝante malantaŭen kun sibla enspiro.

         “Ho, jen nur tiu hinda fripono,” grumblis Harris; “sed mi ne scias kion li faras tie ĉi.”

         “Ŝajnas kiel hipnotismo,” diris Flambeau mordante la nigrajn liphararojn.

         “Kial vi nemedicinaj homoj ĉiam paroladas sensencaĵon pri hipnotismo?” kriis la kuracisto. “Multe pli similas al domrabado.”

         “Nu, ni alparolu lin do almenaŭ,” diris Flambeau, kiu ĉiam estis preta por agado. Per unu longa paŝo li atingis la lokon kie staris la hindo. Kliniĝante de sia granda alteco, kiu superis eĉ tiun de la orientulo, li diris kun kvieta impertinenteco;

         “Bonan vesperon, sinjoro. Ĉu ion vi deziras?”

         Tute malrapide, kiel granda ŝipo turniĝante en havenon, turniĝis la granda flava vizaĝo kaj rigardis fine super sia blanka ŝultro. Ili miris vidante, ke la flavaj palpebroj estas tute kunsigelitaj kvazaŭ pro dormado. “Dankon,” diris la vizaĝo bonstile anglalingve. “Mi deziras nenion.” Tiam duone malfermante la palpebrojn, tiel vidigante fendeton da opaleca okuiglobo, li rediris, “Mi deziras nenion.” Tiam li larĝe malfermis la okulojn kun teruriga rigardego kaj diris, “Mi deziras nenion!” kaj iris susure for en la rapide mallumiĝantan ĝardenon.

         “Kristano estas pli modesta,” murmuris Pastro Brown; “li deziras almenaŭ ion.”

         “Kion ajn li faris?” demandis Flambeau, sulkigante la nigrajn brovojn kaj mallaŭtigante la voĉon.

         “Mi ŝatus paroli kun vi pli poste,” diris Pastro Brown.

         La sunlumo ankoraŭ estis realeca, sed estis la ruĝa lumo de vespero kaj la plejparto de la ĝardenaj arboj kaj arbustoj fariĝis kontraŭ ĝi pli kaj pli nigraj. Ili ĉirkaŭiris la finaĵon de la plantejo kaj marŝis silente laŭ la alia flanko por atingi la ĉefpordon. Dum ili iris, ili ŝajne vekis ion, kiel oni surprizas birdon, en la pli profunda angulo inter la skriboĉambro kaj la pli granda konstruaĵo; kaj denove ili vidis la blankroban fakiron elgliti el la ombro kaj kaŝiri al la ĉefpordo. Ili surpriziĝis tamen vidante, ke li ne estis sola. Ili sin trovis abrupte haltigataj kaj igataj forpeli sian konfuziĝon pro la apero de s-ino Quinton, kun ŝia peza ora hararo kaj kvadrata pala vizaĝo, alproksimiĝanta al ili el la krepusko. Ŝi mienis iomete severe tamen estis tute afabla.

         “Bonan vesperon, d-ro Harris,” estis ĉio, kion ŝi diris.

         “Bonan vesperon, s-ino Quinton,” diris la malgranda kuracisto tutkore. “Mi estas tuj dononta al via edzo lian dormigilon.”

         “Jes,” ŝi diris per klara voĉo. “Mi opinias, ke jam estas la tempo.” Kaj ŝi ridetis al ili kaj marŝis en la domon.

         “Tro streĉata estas tiu virino,” diris Pastro Brown; “jen tia virino plenumas siajn devojn dudek jarojn kaj tiam faras ion teruran.”

         La malgranda kuracisto rigardis lin por la unua fojo kun intereso. “Ĉu vi iam studis medicinon?” li demandis.

         “Vi devas iom scii pri la korpo kaj krome ankaŭ pri la menso,” respondis la pastro; “Ni devas iom scii pri la menso kaj krome pri la korpo.”

         “Nu,” diris la kuracisto, “mi iru doni al Quinton lian aĵon.”

         Ili estis preterpasintaj la angulon de la antaŭa fasado kaj alproksimiĝis al la ĉefpordo. Dum ili eniris tra tio, ili vidis por la tria fojo la viron en la blanka robo. Li iris tiel rekte al la ĉefpordo, ke ŝajnis tute nekredeble, ke li ne estas ĵus veninta el la skriboĉambro kontraŭ ĝi. Ili sciis tamen, ke la pordo de la skriboĉambro estas ŝlosita.

         Pastro Brown kaj Flambeau tamen konservis al si mem tiun ĉi strangan konfliktaĵon kaj d-ro Harris ne estis tia homo kia malŝparus sian pensopovon pensante pri neeblaĵoj. Li lasis eliri la ĉie-estantan aziulon kaj tiam enpaŝis vigle en la vestiblon. Tie li trovis iun, kiun li jam forgesis. La vanta Atkinson ankoraŭ restadis senokupe vagante, zumante kaj puŝetante aferojn per sia tubera kano. La vizaĝo de la kuracisto montris spasmon de abomeno kaj decidemo kaj li flustris rapide al sia kunulo: “Mi devos reŝlosi la pordon, alie eniros tiu ĉi rato. Sed mi elvenos post du minutoj.”

         Li rapide malŝlosis la pordon kaj ĝin ŝlosis denove post si, apenaŭ evitante kapantaŭan ekkuregon de la junulo kun la melona ĉapelo. La junulo sin ĵetis senpacience en seĝon. Flambeau ekzamenis iranan ornamaĵon sur la muro; Pastro Brown kiu ŝajne estis iel menskonfuzita, malvigle rigardadis la pordon. Post proksimume kvar minutoj malfermiĝis denove la pordo. Ĉi foje Atkinson agis pli rapide. Li saltis antaŭen, malferme tenis la pordon por sekundo kaj kriis; “Ho, aŭskultu do Quinton, mi bezonas . . .”

         Venis de la alia flanko de la skriboĉambro la klara voĉo de Quinton, duone oscedo, duone ekkrio de laceca ridado.

         “Ho, mi scias kion vi bezonas. Prenu ĝin do, kaj lasu min en trankvilo. Mi verkas kanton pri pavoj.”

         Antaŭ ol fermiĝis la pordo, elvenis flugante tra la aperturo ora monero; kaj Atkinson antaŭen stumblante ĝin kaptis kun kromordinara lerteco.

         “Do tio estas finita,” diris la kuracisto, kaj sovaĝe ŝlosante la pordon, li kondukis ilin en la ĝardenon.

         “Kompatinda Leonard povas nun ĝui iom da paco,” li aldonis al Pastro Brown; “li estas en tie ŝlosata tute sola por unu du horoj.”

         “Jes,” respondis la pastro, “kaj lia voĉo ŝajnis sufiĉe gaja kiam ni lasis lin.” Tiam li rigardis serioze ĉirkaŭe al la ĝardeno kaj ekvidis la malprecizan figuron de Atkinson staranta kaj tintiganta la moneron en la poŝo, kaj pretere, en la purpura krepusko, la figuron de la hindo, sidanta tute vertikale sur herbkovrita deklivo la vizaĝo turnita al la subiranta suno. Tiam li diris abrupte, “Kie estas s-ino Quinton?”

         “Ŝi estas suprenirinta al sia ĉambro,” diris la kuracisto. “Jen ŝia ombro sur la kovrilo.”

         Pastro Brown suprenrigardis kaj brovsulkiĝante ekzamenadis la nigran konturon en la gaslumita fenestro.

         “Jes,” li diris, “tio estas ŝia ombro,” kaj li faris unu du paŝojn kaj sin ĵetis sur benkon.

         Flambeau eksidis ĉe flanko; sed la kuracisto estis unu el tiuj energiplenaj personoj, kiuj vivas nature sur la kruroj. Li marŝis for, fumante, en la krepuskon kaj ambaŭ amikoj estis lasataj kune.

         “Patro mia,” diris Flambeau france, “kio estas ĉe vi?”

         Pastro Brown estis silenta dum duonminuto, kaj tiam li diris; “Superstiĉo estas malreligia, sed estas io en la aero de tiu ĉi loko. Mi kredas, ke temas pri tiu hindo . . . almenaŭ parte.”

         Li profundiĝis en silentadon kaj observis la malproksiman konturon de la hindo, kiu sidis ankoraŭ rigida kvazaŭ preĝante. Unuarigarde li ŝajnis senmova, sed dum Pastro Brown lin observadis li vidis, ke la viro svingiĝas, sed nur iomete kun ritma movado, kiel ankaŭ svingiĝis nur iomete la nigraj arbpintoj pro la venteto, kiu ŝtele vagadis laŭ la malhelaj ĝardenaj vojetoj kaj puŝetis la falintajn foliojn.

         La pejzaĝo fariĝis rapide malluma, kvazaŭ pro ŝtormo, sed ili povis ankoraŭ vidadi ĉiujn figurojn en iliaj diversaj lokoj. Atkinson sin apogis al arbo kun vizaĝo senesprima; la edzino de Quinton ankoraŭ estis ĉe sia fenestro; la kuracisto estis promeninta foren ĉirkaŭ la plantejon; ili povis vidi ties cigaron kia vaglumo; kaj la fakiro ankoraŭ sidis rigide sen svingiĝante, dum supere la arboj komencis svingiĝi kaj preskaŭ muĝi. Ŝtormo estis nepre venonta.

         “Kiam tiu hindo alparolis nin,” daŭrigis Brown kun babilada subvoĉo, “mi vidis ian vizion, vizion pri li kaj la tuto de lia universo. Sed li diris nur la samajn vortojn tri fojojn. Kiam unuafoje li diris, ‘Mi deziras nenion’, ĝi signifis nur, ke li estas nepenetrebla, ke Azio ne malkaŝas siajn sekretojn. Tiam li diris denove, ‘Mi deziras nenion’, kaj mi eksciis, ke tio signifas, ke li por si mem sufiĉas, kiel kosmo, ke li bezonas neniun Dion, nek konfesas ajnajn pekojn. Kaj kiam la trian fojon li diris, ‘Mi deziras nenion’, li ĝin diris kun flamantaj okuloj. Kaj mi eksciis, ke li volas diri laŭvorte kion li diris; ke nenio estas lia deziro kaj lia hejmo; ke li laciĝas avide al nenio kiel aliulo al vino; ke neniiĝo, la nura ekstermo de ĉio aŭ io . . .”

         Falis du gutoj da pluvo; kaj ial Flambeau eksaltetis kaj ekrigardis supren, kvazaŭ li estus pikita de tio. Kaj la saman momenton la kuracisto, malproksime apud la plantejo, ekkuris en ilian direkton, kriante ion dum li kuris.

         Dum li venis inter ilin kiel obuso, okazis, ke Atkinson promenis pli proksime al la antaŭa parto de la domo; kaj la kuracisto ektenis lin je la kolumo per konvulsia forto. “Fiago!” li kriis, “Kion vi faris al li, vi hundaĉo?”

         La pastro estis rekte ekstarinta kaj havis la ŝtalan voĉon de komandanta oficiro.

         “Ne baraktu,” li kriis kviete; “ni sufiĉas por teni iun se ni deziras. Kio estas, doktoro?”

         “Ĉio ne estas en bona ordo ĉe Quinton,” diris la kuracisto tute pala. “Mi povis videti lin tra la vitro, kaj lia kuŝo timigas min. Almenaŭ ne tiel mi lasis lin.”

         “Ni eniru al li,” diris Pastro Brown mallonge. “Ne necesas teni s-ron Atkinson. Mi vidadis lin de kiam ni aŭdis la voĉon de Quinton.”

         “Mi restu tie ĉi por lin observi,” rapide diris Flambeau. “Vi eniru kaj konstatu.”

         La kuracisto kaj la pastro flugrapidis al la pordo de la skriboĉambro, malŝlosis ĝin kaj falis en la ĉambron. Tion farante ili preskaŭ falis sur la grandan mahagonan tablon, en la mezo, kie kutime skribis la poeto; ĉar la loko estis lumigata nur de malgranda fajro, brulanta por la malsanulo. En la mezo de tiu ĉi tablo troviĝis sola paperfolio, memevidente tie intence lasita. La kuracisto ektenis ĝin, rigardetis ĝin, transdonis ĝin al Pastro Brown, kaj kriante, “Bona Dio, rigardu tion!” sin ĵetis en la vitran ĉambron preteran, kie la teruraj tropikaj floroj ŝajne ankoraŭ tenis memoron de la sunsubiro.

         Pastro Brown legis tri fojojn la vortojn antaŭ ol li demetis la paperon. La vortoj estis jenaj “Mi mortas propramane; sed mi mortas murdite.” Tio estis en la tute neimitebla, eĉ nelegebla manskribo de Leonard Quinton.

         Tiam Pastro Brown, ankoraŭ tenante la paperon en la mano, paŝis al la plantejo, sed nur trafis sian kuracistan amikon revenanta kun vizaĝo certiga kaj kolapsa. “Li faris tion,” diris Harris.

         Ili iris kune tra la grandiozan nenaturan belecon, kakta kaj azalea, kaj trovis Leonard Quinton, poeto kaj romantikisto, kun la kapo pendanta renverse de sur lia divano kaj liaj ruĝaj bukloj balaantaj la plankon. Lia maldekstra flanko estis trapikita de la stranga ponardo, kiun ili trovis en la ĝardeno kaj lia senforta mano ankoraŭ kuŝis sur ĝia tenilo.

         Ekstere la ŝtormo estis alveninta per unu paŝo, kaj la ĝardeno kaj la vitra tegmento estis mallumigataj de pelanta pluvo. Pastro Brown ŝajne atentis pli pri la papero ol pri la kadavro; li ĝin tenis antaŭ la okuloj kaj ŝajnis provi ĝin legi en la krepusko. Tiam li tenis ĝin kontraŭ la malforta lumo kaj dum li tion faris, fulmo rigardegis al ili dum unu sekundo tiel blanke, ke la papero kontraste ŝajnis nur nigra.

         Mallumo plena de tondrado sekvis, kaj post la tondrado, diris el la mallumo la voĉo de Pastro Brown; “Doktoro, tiu ĉi papero havas malĝustan formon.”

         “Kion vi volas diri?” demandis D-ro Harris, kun brovsulka rigardego.

         “Ĝi ne estas kvadrata,” respondis Brown. “Ĉi havas la angulon fortondita. Kion signifas tio?”

         “Je Diablo, kiel mi sciu?” grumblis la kuracisto. “Ĉu pli bone ni movu tiun ĉi kompatindulon? Li estas tute senviva.”

         “Ne,” respondis la pastro; “ni devas lin lasi kiel li estas kaj venigi la policanojn.” Sed li ankoraŭ elekzamenis la paperon.

         Dum ili reiris tra la skriboĉambro li haltis ĉe la tablo kaj prenis malgrandan ungotondilon. “Ha,” li diris, kun ia malŝarĝiĝo, “jen per tio li ĝin faris. Sed malgraŭ . . .” Kaj li sulkigis la brovon.

         “Ho, ĉesu ludaĉi kun tiu papereto,” diris la kuracisto emfaze. “Estis kaprico lia. Da tiaj li havis centojn. Tiel li tranĉis ĉiom da sia papero,” dum li montris amason da folietoj, ankoraŭ ne uzitaj, sur alia kaj malpli granda tablo. Pastro Brown alpaŝis al ĝi kaj levis folion. Ĝi havis la saman nesimetrian formon.

         “Tute tiel,” li diris. “Kaj tie ĉi mi vidas la angulojn, kiuj estas fortonditaj.” Kaj kio indignigis lian kolegon, li komencis tiujn nombri.

         “Tio estas en bona ondo,” li diris kun pardonpetema rideto. “Dudek tri folioj tonditaj, kaj dudek du anguloj fortonditaj. Kaj ĉar mi vidas, ke vi estas senpacienca, ni aliĝu al la aliaj.”

         “Kiu diros al lia edzino?” demandis d-ro Harris. “Ĉu vi supreninos nun por diri al ŝi, dum mi sendas serviston por la policanoj?”

         “Kiel vi volas,” diris Pastro Brown indiferente. Kaj li eliris al la ĉefpordo.

         Ankaŭ tie ĉi li trovis dramon, kvankam de pli groteska speco. Montriĝis nenio malpli grava ol lia granda amiko Flambeau en pozo dum longa tempo nekutima ĉe li, dume sur la vojeto antaŭ la ŝtuparo estis sternita, la botoj en la aero, la aminda Atkinson, la melona ĉapelo kaj kano ĵetitaj fluge en kontraŭajn direktojn laŭ la vojeto. Atkinson estis fine tediĝinta pri la preskaŭ patra zorgado de Flambeau, kaj estis provinta lin perforte faligi, kio estis neniel facila ludo por ludi kun la Roi des Apaches, eĉ post la abdiko de tiu monarko.

         Flambeau estis saltonta sur sian kontraŭulon por lin fiksi denove, kiam la pastro lin frapetis afable surŝultre.

         “Repaciĝu kun s-ro Atkinson, mia amiko,” li diris. “Petu reciproke pardonon kaj diru ‘Bonan nokton’. Ni devas ne plu lin deteni.” Tiam, dum Atkinson iomete dube leviĝis kaj kolektis siajn ĉapelon kaj kanon kaj iris al la kradpordo, diris Pastro Brown per voĉo pli serioza; “Kie estas tiu hindo?”

         Ĉiuj tri (ĉar la kuracisto estis aliĝinta al ili) nevole turniĝis al la neklara herba deklivo inter la tumultaj arboj purpuraj pro krepusko, kie lastfoje ili vidis la brunan viron pendolanta dum siaj strangaj preĝoj. La hindo estis for.

         “Malbenu lin,” kriis la kuracisto, furioze piedbatante. “Nun mi scias, ke tion faris tiu nigrulaĉo.”

         “Mi opiniis, ke vi ne kredas al magio,” diris Pastro Brown tute kviete.

         “Efektive ne,” diris la kuracisto, turnante la okulojn. “Mi nun scias, ke mi malamegis tiun flavan diablon kiam mi kredis, ke li estas trompa magiisto. Kaj des pli mi malamegos lin se mi konvinkiĝos, ke li estas vera magiisto.”

         “Nu, lia eskapo estas nenio,” diris Flambeau. “Ĉar ni estus povintaj nek pruvi nek fari ion kontraŭ li. Apenaŭ oni povas alvoki la lokan policanaron pro rakonto pri sinmortigo efektivigita per magiado aŭ memsugestiado.”

         Dume Pastro Brown estis trovinta la vojon al la domo kaj iris por malkaŝi la novaĵon al la edzino de la mortinto.

         Kiam li denove eliris li mienis iomete pale kaj tragedie, sed kio pasis inter ili dum tiu intervjuo neniam sciiĝis, eĉ kiam ĉio sciiĝis.

         Flambeau, kiu parolis mallaŭte kun la kuracisto, surpriziĝis vidante aperi tiel baldaŭ sian amikon ĉe sia kubuto; sed Brown tute ne atentis kaj nun kondukis la kuraciston iomete foren. “Vi jam alvokis la policanojn, ĉu ne?” li demandis.

         “Jes,” respondis Harris. “Ili nepre alvenos post dek minutoj.”

         “Ĉu vi favoros min?” diris la pastro kviete. “La vero estas, ke mi faras kolekton de tiuj ĉi kuriozaj aferoj, kiuj ofte enhavas, kiel pri nia hinda amiko, detalojn kiuj apenaŭ povas estis pritraktataj en polica raporto. Nu, mi deziras, ke vi skribu raporton pri tiu ĉi afero por mia propra privata uzado. Via estas lerta metio,” li diris alrigardante la kuraciston serioze kaj firme en la vizaĝon. “Kelkfoje mi kredas, ke vi konas iujn detalojn pri tiu ĉi afero, kiujn vi taksis kiel ne konvene mencieblaj. Mia estas konfidenca metio kiel via kaj mi pritraktos severe konfidence ion kion vi skribos por mi. Nur skribu la tuton.”

         La kuracisto, kiu dum la tuta tempo aŭskultis kun la kapo iomete klinita, alrigardis unu momenton la pastron rekte en la vizaĝon kaj diris, “Nu bone,” kaj eniris en la skriboĉambron, fermante post si la pordon.

         “Flambeau,” diris Pastro Brown, “jen estas longa benko sub la verando kie ni povas fumi for de la pluvo. Vi estas la sola amiko mia en la mondo kaj mi deziras paroli kun vi. Aŭ, eble silenti kun vi.”

         Ili instalis sin komforte en la veranda seĝo; Pastro Brown, malgraŭ sia kutimo, akceptis bonan cigaron kaj fumis ĝin trankvile en silento dum klakis kaj siblis la pluvo sur la tegmento de la verando.

         “Mia amiko,” fine li diris, “temas pri tre stranga afero. Tre stranga afero.”

         “Tia mi kredas, ke ĝi certe estas,” diris Flambeau kun io kio tre similis al ektremo.

         “Vi nomas ĝin stranga kaj mi nomas ĝin stranga,” diris la alia, “tamen ni ambaŭ volas esprimi tute malajn ideojn. Moderna menso ĉiam konfuziĝas inter du malsmaj ideoj; mistero, laŭ la senco de tio kio estas mirinda, kaj mistero laŭ la senco de tio kio estas malsimpla. Tio estas duono de la malfacileco pri mirakloj. Miraklo estas miriga; sed ĝi estas simpla. Ĝi estas simpla ĉar ĝi estas miraklo. Ĝi estas potenco venanta senpere de Dio (aŭ de la diablo), anstataŭ pere de naturo aŭ homaj voloj. Nu, vi volas diri, ke tiu ĉi afero estas miriga, ĉar ĝi estas mirakla, ĉar ĝi estas sorĉado farita de fia fakiro. Komprenu do, ke mi ne asertas, ke ĝi ne estas spirita aŭ diabla. Nur ĉielo kaj infero scias per kiaj ĉirkaŭaj influaj eneris strangaj pekoj en la vivojn de homoj. Sed nun mia aserto estas jene; se ĝi estis pura sorĉado, kiel vi opinias, tiaokaze ĝi estas mirinda; sed ĝi ne estas mistera . . . tio estas, ĝi ne estas malsimpla. La eco de miraklo estas mistera, sed la maniero de ĝia plenumo estas simpla. Nu, la maniero de tiu ĉi afero estas la malo de simpleco.”

         La ŝtormo kiu estis iomete malfortiĝinta, ŝajne komencis plifortiĝi, kaj venis pezaj movadoj kvazaŭ de malproksima tondrado. Pastro Brown lasis fali la cindron de sia cigaro kaj daŭrigis:

         “Montriĝis pri tiu ĉi epizodo,” li diris, “torda, malbela, malsimpla eco, kiu apartenas ne al la rektaj frapoj de ĉielo aŭ infero. Kiel oni konas la serpentuman postsignon de heliko, mi konas la serpentuman postsignon de homo.”

         La blanka fulmo malfermis sian grandegan okulon kun unu sola palpebrumo, la ĉielo fermiĝis denove kaj la pastro daŭrigis:

         “El la tuto de tiuj ĉi malrektaj aĵoj, la plej malrekta estis la formo de tiu paperfolio. Tio estis pli malrekta ol la ponardo, kiu mortigis lin.”

         “Vi parolas pri la papero sur kiu Quinton konfesis sian sinmortigon,” diris Flambeau.

         “Mi parolas pri la papero sur kiu Quinton skribis ‘Mi mortas propramane’,” respondis Pastro Brown. “La formo de tiu papero, amiko mia, estis formo malĝusta; formo malĝusta se tion mi iam vidis en tiu ĉi malvirta mondo.”

         “Ĝi havis nur angulon fortonditan,” diris Flambeau, “kaj mi kredas, ke la tuto da ties papero estas tiel tondita.”

         “Tre stranga maniero,” diris la alia, “kaj tre malbona maniero, laŭ mia gusto kaj imago. Vidu do, Flambeau, ĉi tiu Quinton . . . Dio akceptu lian animon . . . estis eble kelkrilate hundaĉo, sed li vere estis artisto, per krajono tiel ankaŭ per plumo. Lia manskribaĵo, kvankam malfacile legebla, estis forta kaj bela. Mi ne povas pruvi kion mi asertas; nenion mi povas pruvi. Sed mi diras al vi, subtenata de mia plena konvinko, ke tute ne li estus povinta fortondi de paperfolio tian malinde avaran peceton. Se li estus volinta detranĉi paperon por iu bindada aŭ alĝustiga celo li estus farinta tute malsman ektranĉon per la tondiloj. Ĉu vi memoras la formon? Ĝi estis avaraĉa formo. Ĝi estis malĝusta formo. Kiel jene. Ĉu vi ne memoras?”

         Kaj li svingis sian brulantan cigaron antaŭ si en la mallumo, skribante neregulajn kvandratojn tiel rapide, ke ŝajnis al Flambeau vere, ke li vidas ilin kiel fajrajn hieroglifojn sur la mallumo . . . hieroglifoj tiaj kiajn lia amiko priparolis, kiuj ne estas deĉifreblaj, sed bonan signifon ne povas havi.

         “Tamen,” diris Flambeau, dum la pastro remetis denove la cigaron en la buŝon kaj malantaŭen kliniĝis rigardegante al la supraĵo. “Supozu, ke iu alia efektive ŭzis la tondilon. Kiel iu alia fortondante pecojn de lia skribpapero, igus Quinton sinmortigi?”

         Pastro Brown ankoraŭ kliniĝis malantaŭen, kaj rigardegis la supraĵon, sed li prenis la cigaron el sia buŝo kaj diris: “Efektive Quinton ne sinmortigis.”

         Flambeau rigardis lin. “Nu, malbenu ĉion.” li kriis, “kial do li konfesis sinmortigon?”

         La pastro antaŭen kliniĝis denove, kuŝigis la kubutojn sur la genuojn, rigardis la teron kaj diris per mallaŭta, klara voĉo; “Li neniam konfesis sinmortigon.”

         Flambeau demetis sian cigaron. “Vi volas diri,” li diris, “ke la skribaĵo estis falsita?”

         “Ne,” diris Pastro Brown. “Quinton certe ĝin skribis.”

         “Jen tiel do,” diris la agacita Flambeaŭ; “Quinton skribis, ‘Mi mortas propramane,’ per la propra mano sur ordinaran folion.”

         “De malĝusta formo,” diris kviete la pastro.

         “Ho, la formo estu malbenata,” kriis Flambeau. “Kiel temas pri la formo?”

         “Troviĝis dudek tri tranĉitaj foliaj,” daŭrigis Brown neŝancelite, “kaj nur dudek du pecetoj fortranĉitaj. Tial unu el la pecetoj estis detruita, kredeble tiu de la skribhava folio. Ĉu tio sugestas ion al vi?”

         Heliĝis la vizaĝo de Flambeau kaj li diris; “Estis io alia skribita de Quinton, iuj aliaj vortoj. ‘Oni diros al vi, ke mi mortas propramane,’ aŭ ‘Ne kredu, ke . . .’”

         “Pli varme, kiel diris la infanoj,” diris lia amiko. “Sed la peco estis larĝa apenaŭ duoncolon; sufiĉe da spaco por unu vorto ne estis, des malpli por kvin. Ĉu vi povas pripensi ion, apenaŭ pli granda ol komo, kiun viro kun infero ĉe la koro devis forŝiri ĉar ĝi estis atesto kontraŭ li?”

         “Mi povas pripensi nenion,” fine diris Flambeau.

         “Kion pri citiloj?” diris la pastro kaj ĵetis la cigaron malproksimen en la mallumon kia falanta stelo.

         Ĉiuj vortoj forlasis la langon de la alia viro, kaj Pastro Brown diris, kiel iu revenanta al fundamentaĵoj;

         “Leonard Quinton estis romanisto kaj estis verkanta romanon pri magio kaj hipnotismo. Li . . .”

         Je tiu momento abrupte malfermiĝis malantaŭ ili la pordo, kaj elvenis la kuracisto, la ĉapelo surkape. Li transdonis en la manojn de la pastro longan koverton.

         “Jen la dokumento, kiun vi deziris,” diris li. “Kaj mi devas hejmeniri. Bonan nokton.”

         “Bonan nokton,” diris Pastro Brown dum la kuracisto paŝis vigle al la kradpordo. Li estis lasinta malfermita la pordon, tiel, ke radio de gaslumo falis sur ilin. En tiu lumo malfermis Brown la koverton kaj legis la sekvantajn vortojn:

         ESTIMATA PASTRO BROWN,—Vicisti Galilæe. Alie estu malbenitaj via okuloj, kiuj estas certe tre penetremaj. Ĉu estas eble, ke vere post ĉio, io troviĝas en tuta tiu sensencaĵo via?

         “Mi estas viro, kiu de junaĝo kredis al naturo kaj ĉiuj naturaj funkcioj kaj instinktoj, ĉu homoj nomas tiujn moralaj aŭ malmoralaj. Longe antaŭ ol mi fariĝis kuracisto, kiam mi ankoraŭ estis lerneja bubo zorgante pri musoj kaj araneoj, mi kredis, ke estis bona besto estas la plej bona celo en la mondo. Sed nur nuntempe mi estis ŝancelita; mi estas kredinta al la Naturo; sed ŝajnas, ke la Naturo povas perfidi homon. Ĉu estas eble, ke troviĝas io en via sensencaĵo? Mi fariĝas vere mense malsana.

         “Mi amis la edzinon de Quinton. Kio estis malbona pri tio? La naturo diris al mi, kaj la amo implusas la mondon. Mi ankaŭ pensis tute sincere, ke ŝi estos pli feliĉa, kun pura besto kiel mi, ol kun tiu turmentiga sensenculo. Kio estas malbona pri tio? Mi simple kalkulis la faktonj kiel scienculo. Ŝi estus pli feliĉa.

         “Laŭ mia propra kredaro mi libere estus povinta mortigi Quinton, kio estis la plej bona afero por ĉiu, eĉ li mem. Sed kiel sana besto mi tute ne intencis mortigi min. Mi decidis tial, ke tion mi neniam faros ĝis mi ekvidos okazon, kiu lasus min tute libera. Tiun okazon mi ekvidis hodiaŭ matene.

         “Entute mi eniris la skriboĉambron de Quinton tri fojojn hodiaŭ. La unuan fojon kiam mi eniris li volis priparoli nenion krom la strangega rakonto, nomita ‘La Malbeno de Sanktulo’, kiun li verkis, kiu rakontas kiel iu hinda ermito igis anglan kolonelon sinmortigi, senĉese pensante pri li. Li montris al mi la finajn tri foliojn kaj eĉ legis al mi la lastan paragrafon, kiu estis kiel jene: ‘La vinkinto de la Punĝab, nura flava skeleto, sed ankoraŭ giganta, iel sin levis sur la kubuto kaj spasme flustris en la orelon de sia nevo; ‘mi mortas propramane, sed mi mortas murdite.’” Tiel okazis per unu ŝanco el cent, ke tiuj fina vortoj estis skribitaj ĉe la komenco de nova folio. Mi eliris el la ĉambro kaj iris en la ĝardenon ebriigite de la terurige favora okazo.

         “Ni promenis ĉirkaŭ la domo; kaj okazis du aferoj plu, kiuj estis favoraj al mi. Vi suspektis hindon kaj vi trovis ponardon, kiun plej kredeble uzus la hindo. Kaptante la okazon ĝin ŝovi en la poŝon mi reiris al la skriboĉambro de Quinton, ŝlosis la pordon, kaj donis al li la dormigaĵon. Li volis tute ne respondi al Atkinson, sed mi instigis al li laŭtvoki por kvietigi la junulon, ĉar mi bezonis nepran pruvon, ke Quinton vivis kiam mi por la dua fojo lasis la ĉambron. Miaj manoj estas sufiĉe lertaj kaj rapidoj kaj post minuto kaj duono mi estis farinta kion mi volis. Mi estis ŝutinta en la fajron la unuan parton de la romano de Quinton, kie ĝi brulis ĝis cindroj. Tiam mi ekvidis, ke la citiloj ja ne taŭgas, tial tiujn mi fortondis, kaj por ke ŝajnu pli kredeble, tiel tondis la tuton. Tiam mi eliris sciante, ke kuŝas sur la tablo la sinmortiga konfeso de Quinton, dum Quinton mem kuŝas vivante sed dormante en la pretera plantejo.

         “La lasta ago estis sovaĝa; vi povas divini ĝin: mi ŝajnigis estis vidinta Quinton senviva, kaj kuregis en ties ĉambron. Mi haltigis vin per la papero kaj; estante lerta pri la manoj, mortigis Quinton dum vi legis lian sinmortigo-konfeson. Li duone dormis, estante sub la influo de la drogo, kaj mi metis lian propran manon al la tranĉilo kaj puŝis ĝin en lian korpon. La tranĉilo havis tian strangan formon, ke neniu krom operaciisto estus povinta taksi la direkton por trafi lian koron. Mi scivolas ĉu vi rimarkis tion.

         “Kiam mi estis tion farinta, okazis eksterordinara afero. La Naturo forlasis min. Mi sentis min malsana. Mi sentis kvazaŭ mi estas farinta ion malbonan. Mi kredas, ke mia cerbo diskadukiĝas; mi sentas ian senesperan plezuron, pensante, ke mi pridiris la aferon al iu; ke mi ne devos resti sola kun ĝi, se mi edziĝos kaj havos infanojn. Kio estas ĉe mi? Freneziĝo . . . aŭ ĉu iu povas senti sinriproĉon, kiel en la poemoj de Byron. Skribi plu mi ne povas.

JAMES ERSKINE HARRIS.”

 

         Pastro Brown zorge faldis la leteron kaj ĝin metis en sian brustpoŝon ĝuste kiam venis laŭta tintado de la sornorilo ĉe la kradpordo kaj brilis la malsekaj pluvoŝirmiloj de pluraj policanoj en la vojo ekstera.