Make your own free website on Tripod.com


ĈAPITRO XI
LA RENKONTIĜO EN LA TEATRO

POST la unua tago Londono jam terure senkuraĝigis Betty.

        La malgranda grupo kolektiĝinta sub la standardo de s-ino Morrison traktis la urbon ĉiu laŭ sia propra maniero. Al Della, kvankam ŝi loĝis en ĝi jam kelkajn monatojn, Londono estis ankoraŭ nekonata urbo, kaj ŝi kaj la patrino ekiris ĝin esplori kun tiu severa elfaremo, kiu estas la propraĵo de certa tipo de Amerikana vizitanto. La gvidlibron en la mano, ili ĵetis sin sur unu lokon post la alia, avide manĝante per la rigardo la Turon, la Ponton de Londono, la Katedralon de Sankta Paŭlo, la Bestĝardenon, la Kristalan Palacon, la Ĝardenojn ĉe Kew, kaj la ceterajn vidindaĵojn, po du aŭ tri ĉiutage. Ĉe ĉi tiuj ekskursoj ili ĝenerale kunprenis Betty, sed s-ro Morrison decide rifuzis klerigi al si la menson. Li estis malkaŝe kontraŭ-Londona. Li atentigis, kun iom de justeco, ke Londono havis jam preskaŭ mil jarojn da tempo por fari el si ian urbon, kaj en la efektiveco ĝi ne havas tiom da domaj necesaĵoj kaj vera komforto kiom havas Portland, en la ŝtato Maine.

        Koncerne Betty, ŝi pasigis eble la plej malĝojan semajnon de sia vivo. La unua eksciteco de ŝia forkuro de Mervo jam pasis, kaj ŝi turnis la okulojn al la senfina perspektivo de la venontaj jaroj, al perspektivo malgaje griza, sen espero aŭ ĝojo por ĝin kolorigi. Tiun humoron Londono pliakrigis. Della, nepre intencante amuziĝi, ŝajnigis, ke ŝi trovas kuriozecon kie Betty trovis nur malpurecon; sed eĉ Della ne montris bedaŭron kiam Lord Arthur anoncis iun matenon, ke la “loketo” de s-ino Morrison estas preta por la novaj luantoj, kaj oni decidis, ke ĉi tiuj iru al Hampshire en la sekvanta tago.

        Lord Arthur, dum la tuta semajno, kondutis kiel Galahad.(1) Se li volis streĉi siajn fortojn, li povis montri sin treege ĉarma. Li streĉis siajn fortojn nun. La premio, al kiu li strebis, estis granda, kaj li ne ŝparis penon. Al Betty lia sinteno rev okis en la menson la malnovajn tagojn de la kavalireco. Lia retenata sindono estis admirinda. Li estis humila, sed protektema--tre efika kombino de adoranta kavaliro kaj gardanta anĝelo.

        Betty estis sincere surprizita. Antaŭe ŝi opiniis, ke la menso de lia lorda moŝto estas por ŝi kvazaŭ malfermita libro. Kaj ŝi atendis, ke la sciigo, ke ŝin dungis s-ino Morrison kiel akompanistinon, malardigos lian fervoron. Sed jam pasis semajno, kaj jen li estis, ŝajne neŝanĝita de la ŝanĝitaj cirkonstancoj, eĉ pli sindona ol antaŭe. Ne estis eble erari pri la subtila diferenco inter lia maniero al ŝi kaj lia maniero al Della.

        Ŝiaj sentoj komencis aliiĝi. Ŝi dolore sopiris al amikeco. Ŝi estis preta bonvenigi ion ajn, kio kolorigus eĉ iomete tiun grizan perspektivon al kiu ŝi rigardis. Lia lorda moŝto estus estinta treege kuraĝigita, se li divenus kiel alte ŝi lin nun taksas. Li ne divenus tamen, ĉar Betty, virinmaniere, sentis pli ol ŝi lasis rimarki, kaj do al lia lorda moŝto, en tiu frua stadio, ŝi ŝajnis bedaŭrinde nereciprokema.

        Li tamen esperis ke li havos pli da feliĉo kiam la scenejo ŝoviĝos al Norworth Kastelo. Londono, li diris al si, ne estas taŭga loko por la amindumado. En Londono, nur dum mallongaj momentoj oni lasas ilin solaj; Della kaj s-ino Morrison, kurante kun neelĉerpebla energio de unu vidindaĵo al la alia, tiom rapidigas ilin, ke neniu havas tempon por esprimi ian emocion. Estos alie ĉe Norworth. En tiuj malnovaj herboplenaj vojstrekoj kaj florodoraj anguloj, kiuj tra la jarcentoj estis la scenejo de cent amhistorioj, ne estos malfacile al persistema svatiĝanto, kun muzika voĉo, kaj jam farita reputacio pri kavalireco, altrudi sian volon.

         

        La unua prezentado de nova muzika komedio estis okazonta en la lasta vespero de la restado de la grupo en Londono, kaj s-ino Morrison jam luis loĝion. Lord Arhur devis renkonti ilin ĉe la teatro. La ĉefo de la familio decidis resti komforte en siaj pantofloj ĉe la hotelo. Li jam vizitis kvin teatrajn prezentadojn en la daŭro de la pasinta semajno, kaj tio, laŭ li, sufiĉis. Ĉi-vespere li intencis trankvile fumi cigaron, trarigardi la faritaĵojn de la Nacia Basbala Ligo dum la pasintaj dek jaroj, kaj frue enlitiĝi.

        Lasinte lin plenumi ĉi tiun hejmecan programon, la aliaj foriris per taksio.

        La muzika komedio pruviĝis tre simila al aliaj muzikaj komedioj, al kiuj Betty jam vidis du en tiu semajno, kaj ne longe post la komenciĝo de la unua akto, ŝia atento ekdistriĝis. Ŝi ĉirkaŭrigardis sur la publikon.La teatro estis plena de homoj. Ŝi malrapide esploris per la okuloj la fotelojn malsupre.

        Kaj tiam ŝia koro subite eksaltis, kaj ŝi rapide retiris sin en la angulon de la loĝio, kie la pendanta kurteno ŝin kaŝis. Ŝi estis vidinta Johanon.

        Li sidis ĉe la fino de la naŭa vico, evidente en la akompano de la viro sidanta en la najbara seĝo, helhara juna viro kun okulvitroj; ĉar kiam Betty ekvidis lin, ĉi tiu juna viro kliniĝis al li por diri ion.

        Li ne vidis ŝin. Kiam post momento ŝi rigardis de post la kurteno, liaj okuloj estis fiksitaj sur la scenejon.

        Ŝi sidis kiel en sonĝo. La figuroj ĉe la alia flanko de la planklumoj ŝajnis malklaraj kaj malproksimaj. Ŝi sentis sin kvazaŭ sufokiĝanta. La vido al li ekvivigis amason de emocioj, kiuj ĝis tiam estis sensentigitaj.

        Ŝi konsciis, ke oni aplaŭdas per la manoj, kaj konstatis, ke la unua akto estis finita kaj ke la kurteno falis. Lord Arthur stariĝis kaj eliris por fumi cigaredon. Ŝi ŝovis sin pli malantaŭen en la angulon ĝis ŝia seĝo premiĝis al la muro.

        Della sin turnis al ŝi kun iu demando, kiun ŝi ne aŭdis, kaj en tiu momento venis frapeto al la pordo.

        “Ĉu oni permesos min eniri,” diris voĉo ĉe la enirejo. “Mi ekvidis vin je la fino de la akto, Della, kaj mi venis vidi, ĉu vi volas ankoraŭ paroli al viaj malnovaj amikoj.”

        Della eligis krion de surprizo.

        “Jen, Johano Maude! Patrino, ĉi tiu estas s-ro Maude, kiun mi konis en la oficejo. Johano Maude, mi volas prezenti vin al mia amikino Betty Brown.”


(1) Unu el la rondtablaj kavaliroj de la Reĝo Arturo de Anglujo. Li estis la modelo de ideala kavalireco kaj pureco.