Make your own free website on Tripod.com


ĈAPITRO VII
S-RO SCOBELL PAROLAS MALKAŜE

EN la nunaj rapidemaj tagoj multo povas okazi en la daŭro de unu horo kaj duono. Dum Johano gardestaris sur la sabloŝtono roko, Betty kaj s-ro Scobell interparolis; kaj kvankam tiu interparolo rezultigis gravajn sekvojn, ĝi intertempe lasis ŝin pli kolera kaj pli preta batali kontraŭ la tuta sia mondo, ol ŝi iam antaŭe estis, kiom ŝi povis memori.

        La interparolo komenciĝis, baldaŭ post la matenmanĝo, en milda kaj taktoplena maniero, sub la gvidado de Onklino Marion. S-ro Scobell tamen ne estis tia viro, kia starus flanke dum aliaj kondutas taktoplene. Je la fino de la dua minuto, li jam trabatis vojon tra la milda monologo de la fratino kiel rinocero tra araneaĵo, asertante definitive, sen malŝparo de vortoj, la precizan rolon kiun Betty ludos en la aferoj de Mervo.

        “Vi diras, ke vi volas scii, kial oni telegrafis, ke vi venu. Mi diros al vi. Tute ne utilas paroli duontagon antaŭ al alveni al la grava afero. Mi supozas, ke vi aŭdis, ke nun estas ĉi tie Princo anstataŭ Respubliko? Nu, jen kie vi eniras sur la scenejon.”

        “Ĉu vi volas diri——?” Ŝi hezitis.

        “Jes ja,” diris s-ro Scobell.

        Estis iom da obstino en lia voĉo. Je Jovo, li ne toleros sensencaĵon, sed tamen la rigardon el la larĝe malfermitaj okuloj de Betty li ne trovis facile renkontebla. Li daŭrigis rapide:

        “Preterlasu ĉiujn malsaĝajn ideojn pri la romantikeco.”

        F-ino Scobell, kiu trikis ŝtrumpeton, haltigis la trikilojn momenton per eligi ĝemspiron. La frato okulis ŝin malafable, kaj poste reprenis la parolon.

        “Temas pri ŝtata afero. Jen pri kio temas. Vi devas preterlasi malsaĝajn ideojn kaj agi pro la bono de la ŝtato. Vi devas rigardi la aferon laŭ la ĝusta vidpunkto. Ĉu vi komprenas? Granda honoro. Princino—kaj tiel plu. Ne retrovebla okazo.... Dinastio.... Jen kiel vi devas rigardi la aferon.”

        F-ino Scobell eligis ankoraŭ ekĝemon, kaj faligis maŝon.

        “Pro la nomo de la Ĉielo,” kriis la frato, incitite, “ne spirblovu tiel, Marion.”

        “Tre bone, kara.”

        Jam de la unua vorto Betty fikse rigardis al li. Senpartia observanto estus dirinta, ke ŝi prezentas belan bildon, dum ŝi staras tie en sia blanka robo, sed kiom koncernas bildojn, s-ro Scobell evidente preferis senanimaĵojn, ĉar lia rigardo neniam forlasis la cigarstumpon, kiun li prenis el la buŝo por defrapi la cindretaĵon.

        Betty daŭre rigardis lin senŝanceliĝe. Liaj vortoj ŝin iomgrade sensentigis. En tiu momento ŝi nur pensis, tute senemocie, kia neordinare aĉa viro li aspektas, kaj ŝi demandis al si—ne la unuan fojon—kian strangan econ, nevideblan al iu alia, vidis ĉe li ŝia patrino, ke ŝi estis lia adoranta sklavino dum ilia tuta geedza vivo.

        Poste ŝia menso revigliĝis. Dum ŝia tuta vivo, insistado pri la libereco estis ŝia unua kredaĵo. Granda paroksismo de kolero plenigis ŝian koron, ke ĉi tiu viro kuraĝas dikti al ŝi.

        “Ĉu vi volas diri, ke estas via deziro, ke mi edziniĝu kun ĉi tiu Princo?” ŝi diris.

        “Ĝuste.”

        “Nenion tian mi faros.”

        “Tju! Ne estus malsaĝa.”

        La okuloj de Betty brilis ribeleme. Ŝia vangoj ruĝiĝis, kaj ŝia maldika, knabeca korpo tremis. Ŝia mentono, ĉiam decida, fariĝis silenta Deklaracio pri Sendependeco.

        “Mi rifuzas,” ŝi diris.

        Onklino Marion, provizore ĉesigante sian laboron super la ŝtrumpeto, taktoplene daŭrigis sian parolon ĉe la punkto kie la interrompo de la frato devigis ŝin halti.

        “Mi estas certa, ke li estas tre agrabla juna viro. Mi ne vidis lin, sed ĉiuj diras, ke li estas. Li plaĉas al vi, Benĉjo, ĉu ne?”

        “Kompreneble li plaĉas al mi. Li estas bonulo. Atendu nur ĝis vi vidos lin, Betty. Neniu petas ja, ke vi edziniĝu kun li jam antaŭ la lunĉo. Vi havos multe da tempo por koni lin. Mi tute ne komprenas, kial vi tiel indignas. Estu racia.”

        Betty ekserĉis argumentojn por plifortigi sian rifuzon.

        “Estas ridinde,” ŝi diris. “Vi parolas kvazaŭ vi nur bezonas svingi la manon. Kial via Princo deziru edziĝi kun junulino kiun li neniam vidis?”

        “Li deziros,” diris s-ro Scobell, decide.

        “Kiel vi scias?”

        “Ĉar mi scias, ke li estas saĝa junulo. Jen kiel. Atentu, Betty, viaj ideoj pri ĉi tiu loko estas eraraj. Vi ne komprenas, kiel statas la aferoj ĉi tie. Ankaŭ via onklino ne komprenas antaŭ ol mi klarigis.”

        “Li preskaŭ forbojis al mi la kapon, mia kara,” murmuretis f-ino Scobell, trankvile trikante.

        “Vi opinias, ke Mervo estas ordinara Ŝtato, kaj ke la Princo estas unu el tiuj sendependaj, purracaj, dekapigantaj regantoj pri kiuj oni legas en la romanoj. Nu, li ne estas. Se vi volas scii, kiu estas la grava viro ĉi tie, tiu estas mi—mi! Ĉi tiu Princo estas simple mia dungito. Vi komprenas? Kiu venigis lin? Mi. Kiu surtronigis lin? Mi. Kiu pagas lian salajron? Mi, el la profito de la Kazino. Ĉu vi nun komprenas? Li scias sian devon. Li scias kies kanton li kantas. Kiam mi sciigos lin pri ĉi tiu edziĝo, ĉu vi scias, kion li diros? Li diros ‘Dankon, sinjoro!’ Jen kiel statas la aferoj sur ĉi tiu insulo.”

        “Betty tremis. Ŝia vizaĝo blankiĝis de humiliĝo. Ŝi impulse eklevis la manojn por ĝin kaŝi.

        “Mi rifuzas. Mi rifuzas. Mi rifuzas,” ŝi spasme elkriis.

        S-ro Scobell ĉirkaŭpaŝis en la ĉambro, ekstaziĝinte de sia triumfa retoriko.

        “Jen ankoraŭ io,” li diris, sin subite turnante tiel rapide, ke la fratino denove lasis fali maŝon. “Vi eble kredas, ke li estas ia fremdulo. Permesu min diri al vi, ke li estas Anglo—preskaŭ same Angla kiel vi estas.”

        Betty mire rigardis al li.

        “Anglo!”

        “Vi ne kredas, ĉu? Nu, mi povas diri al vi, ke lia patrino naskiĝis en Birmingham, kaj ke li pasigis sian tutan vivon en Anglujo. Fremdulo li tute ne estas. Li estas iama studento de Cambridge, ses futojn alta kaj pezas okdek kilogramojn. Jen kia viro li estas. Tio kredeble estas sufiĉe Angla por vi? Ĉu?”

        “Kiel laŭte vi parolas, Benĉjo,” murmuretis f-ino Scobell. “Ne estas ja necese.”

        Betty eligis krion. Tiu sesa sento, kiu kaŝiĝas nedisvolviĝinte en la fundo de la koro dum la ordinaraj okazaĵoj de la vivo, kelkfoje vekiĝas en momentoj de forta emocio. Maksimume, ĝi estas profetaĵo; minimume, malklara antaŭsento. Ĝi vekiĝis nun en Betty. Estis neniu aparta motivo por rilatigi la parolojn de la duonpatro al Johano. La termino, kiun li uzis, estis ja elasta. Tre kredeble troviĝis kelkaj iamaj studentoj de Cambridge inter la vizitantoj al la insulo. Tamen iel ŝi ja sciis.

        “Kiu li estas?” ŝi kriis. “Kio estis lia nomo antaŭ ol—kiam li——?”

        “Lia nomo?” diris s-ro Scobell. “Johano Maude. Maude estis la nomo de lia patrino. Ŝi estis f-ino Westley. Jen, kien vi iras?”

        Betty jam ekiris malrapide al la pordo. La esprimo sur ŝia vizaĝo haltigis s-ron Scobell.

        “Mi volas pensi,” ŝi diris kviete. “Mi iras promeni.”

        

        Je duono post la dekdua en tiu mateno, la aferoj de s-ro Scobell kondukis lin al la Reĝa Palaco. Li ne estis viro, kiu perdis sian tempon. Li fieris pri la vigleco de siaj atakoj. De tempo al tempo s-ro Crump, serĉante en la ĵurnaloj, malkovris kaj transdonis al li paragrafon kiu aludis liajn “akcelajn metodojn.” Ĉi tiujn tondaĵojn li kutimis konservi kaj kunporti en sia veŝtpoŝo, kune kun siaj cigaroj, ĝis la tempo kaj frotado ilin eluzis. Li amis pensi, ke li estas rapida kaj subita—homa fulmofajro.

        En ĉi tiu afero pri la Reĝa interligiĝo, li intencis tuj ataki kaj fari finon. Jam klare metinte sian vidpunkton antaŭ Betty, li decidis ĝin meti nun kun egala klareco antaŭ la Princon. Estas ja malsaĝe prokrasti la aferon. Ju pli frue ĉiuj koncernatoj komprenos kiel statas la afero, des pli frue ĝi estos aranĝita.

        Ke sian sciigon Betty ne akceptis kun ĝojo, tio lin ne malfeliĉigis. Li ne havis bonan opinion pri la virina menso. Junulinoj plenigas la kapon per sensencaĵo el romanoj kaj teatraĵoj. Prenu ekzemple Betty. Jen ŝi kontraŭstaras al homoj pli saĝaj ol ŝi, kiuj ŝin provizas per tute bona princo kiel edzo. Pro ia malsaĝa ideo pri la romantikeco, kompreneble. Li ne koleras. Li ne kulpigas ŝin, same kiel ĥirurgo ne kulpigas pacienton pri la posedo de netaŭga apendico. Li ne ofendiĝas. Ŝia menso malsanas pro malsaĝaj ideoj, kaj li estas la ĥirurgo kies tasko estas operacii pri ĝi. Jen ĉio. Oni ne devas miri pri malsaĝeco ĉe virinoj. Jen ilia naturo. Necesas nur ligi ilin per ŝnuro, kaj lasi ilin kuri libere ĝis ili laciĝos, kaj tiam entiri ilin. Regi Betty ne estos ja malfacila afero.

        Ankaŭ pri Johano li ne maltrankviliĝis. Li jam taksis la karakteron de Johano, kaj li ne kredis, ke li trovos en ĝi nesuspektitajn profundojn. Li opiniis, kiel li diris al Betty, ke Johano estas sufiĉe sagaca por scii, ke li havas bonan postenon, kaj sufiĉe prudenta por cedi iom por ĝin reteni. Betty, laŭ la maniero de virinoj, iomete tumultos antaŭ ol akcepti la neeviteblan, sed ĉe la flegma Johano li antaŭvidis trankvilan konsenton.

        Lia humoro, dum la aŭtomobilo kuris zumante malsupren laŭ la deklivo al la urbo, estis feliĉa. Li rigardis bonvoleme al la vivo kaj trovis ĝin bona. La vidaĵo pli plaĉis al li ol en aliaj tagoj. Kutime, li estis viro el sango kaj fero, kaj ne havis tempon por admiri la pejzaĝon; sed hodiaŭ li bonvolis ĵeti sur ĝin afablan rigardon. Ĝi estis ja belega loketo, ĉi tiu lia insulo. Vinberejo dekstre trafis lian okulon. Li faris menson noton elradiki ĝin kaj anstataŭi ĝin per hotelo. Pli malsupre sur la monteto li elektis por kampodomo unu lokon, kie brilis la mimozo, kaj alian, kie nun troviĝis amaso de tute senutilaj violoj. Ia praktika elemento emis kolorigi la momentojn kiam s-ro Scobell sin donis al la Naturo.

        La vido al la vaporboato, dum ĝi ekiris el la haveno survoje al Marseille, venigis novan ideon en lian kapon. Ĉar Mervo ekprosperas, estas jam tempo ke ĝi havu kontentigan provizon de boatoj. La nuna sistemo de unu boato ĉiutage estas absurda. Li faris noton esplori la aferon. Necesas veki la ĉitieajn homojn.

        Alveninte al la palaco, li eksciis, ke lia Princa Moŝto foriris baldaŭ post la matenmanĝo kaj ankoraŭ ne revenis. La domintendanto donis tiun informon kun iom malaprobanta tono en sia voĉo. Antaŭ al enoficiĝi ĉe Mervo li havis similan postenon en la domo de Germana Princo, kie regis severa ceremonieco, kaj la gaja malatento de Johano al la formalaĵoj do lin malkaŝe ofendis. Prenu ekzemple la nunan okazon. Kiam lia Princa Moŝto de Swatzheir sentis deziron promeni en la matena aero, tio estis hejma okazaĵo plena de movado kaj pompo. Li ja ne surmetis pajlan ĉapelon, kaj antaŭentiris ĝin ĝis la okuloj, kaj eliris senĝene kun manoj en la poŝoj, ne dirinte vorton al la domo stabo pri tio, kien li iras aŭ kiam li verŝajne revenos.

        S-ro Scobell aŭskultis la novaĵon trankvile, kaj ordonis la aŭtomobiliston veturi returne al la kampodomo. Pli bone li ne estus povinta fari, ĉar ĉe lia alveno, oni tuj sciigis lin, ke lia Princa Moŝto atendas lin en la matena salono.

        La sono de piedpaŝoj trafis liajn orelojn dum li alporksimiĝis al la ĉambro. Lia Princa Moŝto laŭŝajne ĉirkaŭpaŝis sur la planko kiel enkaĝigita besto atendanta la lunĉon. La similecon pligrandigis la esprimo en la reĝaj okuloj, kiam lia Princa Moŝto sin turnis ĉe la malfermiĝo de la pordo kaj rigardis al la financisto en la vizaĝon. Johano deziris aŭdi pri Betty, kaj li do venis rekte al la fonto. La longa atendado en la matena salono, veninte tuj post la turmentanta gardostarado ĉe la marbordo, lin senpaciencigis preskaŭ ĝis freneziĝo.

        “Jen——” li komencis.

        “Nu, Princo,” diris s-ro Scobell, “kiel bonŝance. Mi serĉis vin. Ĵus mi iris al la palaco, kaj oni diris al mi, ke vi foriris.”

        “Kie estas f-ino Silver?” diris Johano.

        S-ro Scobell aspektis mirigite.

        “Ĉu vi konas Betty?”

        “Mi iam konis ŝin en Anglujo. Ni renkontiĝis hieraŭ vespere en la Kazino. Mi devis ŝin denove renkonti hodiaŭ matene, sed”—li ekglutis—“sed ŝi ne venis. Mi kredis, ke mi ŝin trovos ĉi tie.”

        La verdaj okuloj de s-ro Scobell brilis. Oni ne povas erari pri la voĉtono de Johano. La Sorto glatigas al li la vojon. La afero disvolviĝas kvazaŭ gazeta novelo. Se Johano amas Betty, jen, la fera mano ja ne estos bezonata.

        “Ŝi venos baldaŭ,” li diris konsole. “Mi supozas, ke ŝi forgesis pri la renkontiĝo. Nun kiam mi pensas pri tio, ŝi ja aspektis kvazaŭ ŝi havas ion en la kapo. Io ŝin maltrankviligis, kredeble. Sed ŝi revenos, kaj——”

        Frapeto aŭdiĝis ĉe la pordo. Lakeo eniris, portante leteron sur arĝenta pledo, kaj mienante kvazaŭ li malkonfesas ĉian respondecon pri ĝi.

        S-ro Scobell tranĉis la koverton, kaj komencis legi. Dum li legis, liaj okuloj larĝiĝis, kaj lia buŝo malrapide malfermiĝis ĝis lia cigarstumpo, post momenta ŝanceliĝo sur lia malsupra lipo, falis kiel eluzita dukonkulo kaj ruliĝis sur la tapiŝo.

        “Princo,” li eligis, “ŝi foriris. Betty!”

        “Foriris! Kion vi volas diri?”

        “Ŝi estas for. Ŝi estas jam duonvoje al Marseille. Kaj la malbenindan boaton mi eĉ vidis foriri!”

        “Ŝi estis for!”

        “Jen letero de ŝi. Aŭskultu kion ŝi diras:

        ‘Kiam vi legas ĉi tion, mi estos for. Mi donos ĝin al knabo por liveri al vi post la foriro de la boato. Bonvolu ne provu sekvi min, por rekonduki min, ĉar estus vane. Mi neniam revenos. Mi foriras malproksimen.’”

        “Princo, ĉi tio min mirigas. La knabino estas freneza.”

        Johano ankoraŭ fikse rigardis al li.

        “Sed kial? Kial ŝi foriris tiamaniere? Kio devigis ŝin al tio?”

        S-ro Scobell malfermis la buŝon por klarigi, sed ia prudenta instinkto ĝin fermis. Io diris al li, ke la nuna momento ne estas konvena por malkovri antaŭ Johano la projekton en kiu li mem ludos rolon.

        “Ia malsaĝa ideo, mi supozas” li diris. “Jen kiaj estas la knabinoj.”

        Johano jam denove komencis ĉirkaŭpaŝi en la ĉambro. Li haltis.

        “Mi ŝin sekvos,” li diris.

        La vizaĝo de s-ro Scobell disradiis aprobon.

        “Inde dirite, Princo,” li kriis. “Ek al la afero—”