ĈAPITRO III
JOHANO

ĈIRKAŬ la tempo de la vizito de s-ro Scobell al Generalo Poineau, Johano, Princo de Mervo, senkonscia pri la grandeco kiu estis baldaŭ altrudota al li, penseme promenis sur Bishopgate Street.

        Li estis granda juna viro, altstatura kaj kun longaj membroj. Liaj ŝultroj estis el la masiva speco kiun la Naturo kreis aparte por la luktoj sur la futbalkampo. Li aspektis kiel frontlinia batalanto, kaj efektive tiun postenon li okupis dum du vintroj sur la futbalkampo de la universitato ĉe Cambridge. Lia vizaĝo protis nevenkeble bonhumoran mienon. Li havis larĝan, bonkoran buŝon, kaj paron de amikiĝemaj grizaj okuloj. Oni sentis, ke li amas siajn kunvivantojn, kaj ke li surpriziĝus kaj vundiĝus, se ili ne amus lin.

        Laŭirante la straton, li ŝajnis iom maltrankvila. Sherlock Holmes—kaj eble eĉ Doktoro Watson—estus deduktinta, ke li havas ion sur sia konscienco.

        Ĉe la enirejo de granda konstruaĵo, kie troviĝis multe da oficejoj, li haltis, kaj ŝajnis heziti. Poste, kvazaŭ decidiĝinte elporti kion ajn, li eniris.

        Suprenirinte ĝis la dua etaĝo, li laŭiris koridoron kaj malfermis pordon sur kiu estis skribitaj la vortojn, “Westley, Martin kaj K-io.”

        Junulino, preterpasante kun manoj plenaj de paperoj, haltis mirigite.

        “Jen, Johano Maude!” ŝi kriis.

        La juna viro ridetis.

        “Hola, Della!” li diris.

        Della Morrison estis Usonanino, el Nov-Jorko; ŝin ŝia senripozemo kaj la Amerika pasio por vojaĝado venigis al Londono, antaŭ monato, kun rekomenda letero, kiun la Novjorka agento de la firmo adresis al Andrew Westley. Ŝi estis nun sekretarino de s-ro Westley, kaj ŝi kaj Johano ĉiam amike interrilatiĝis. Johano, efektive, estis ĝenerale populara inter siaj kunlaborantoj. Lia feresto estis la kaŭzo de multe da diskutado kaj konjektado inter ili, kaj la komuna verdikto estis, ke la morgaŭa tago ne alportos al li feliĉon.

        “Jen, kie vi estis?” diris Della. “La maljunulo terure furiozas de kiam li trovis, ke vi foriris senpermese. Li ĵus demandis pri vi. Kien vi pafis vin?”

        “Della,” diris Johano, “pro via malfeliĉa edukado, vi ne fervoras pri la kriketludo; sed se vi tamen fervorus, kaj se vi leviĝus iun tagon kaj trovus, ke la mateno estas belega, kaj memorus, ke hodiaŭ komenciĝas konkurso inter Anglujo kaj Aŭstralio, kaj rigardus al viaj letero, kaj vidus, ke iu proponis al vi sidlokon en la paviliono, kion tiam vi farus? Estis al mi tiel neeble malakcepti, kiel— Nu do, mi supozas, ke estos pli bone lukti kun la onklo senprokraste. Tio ne estas evitebla.”

        Tian taskon ne multaj homoj atendus kun ĝojo. El tiuj, kiuj interrelatiĝis kun Andrew Westley,la plej multaj lin timis. Li estis kapabla viro, sed ne aminda, kaj lia sinregado estis pli ol homa. Estis en li nenia resalto, nenia reago post kolero, kiel estus ĉe pli incitiĝema viro. Li kutimis pripensi antaŭ ol agi, sed, aginte, li ne cedis eĉ paŝon.

        Johano, dum ĉiuj jaroj de ilia interrilato, lin neniam tutkomprenis. Komence, li estis preta ami lin same kiel li amis preskaŭ ĉiujn. Sed s-ro Westley senkuraĝigis lin ĉiufoje kiam li provis amikiĝi, kaj kun la paso de la tempo, lia nevo rigardis lin kiel ion apartigitan de la cetera mondo, ion kion kompreni neniu povas.

        Efektive, oni povus ja diri ion por iom pravigi la sintenon de s-ro Westley. Johano memorigis lin pri sia patro, kaj la iaman Princo de Mervo li malamis kunmalvarma malamo, kiu dum kelka tempo estis la reganta pasio de lia vivo. Li amis sian fratinon, kaj ŝia geedza vivo estis pro li longa turmento, kiun akrigis la konscio, ke li povis protekti nek ŝian feliĉon, nek ŝian monon. Ŝia mono estis tute propra al ŝi, ŝi povis fari kun ĝi, kion ajn ŝi volis; kaj plej plaĉis al ŝi doni ĝin al la edzo, kiu ĉiam povis trovi rimedojn por elpezi ĝin. Koncerne ŝian feliĉon, ankaŭ pri tio li estis senpova. Ĝi estis kunligita kun ŝia Princo, kiu, malfeliĉe, estis netaŭga gardanto por ĝi. Fine, aŭtomobila akcidento metis finon al la kariero de lia Princa Moŝto (kaj cetere al la kariero de blondulino de la Folies Bergères), kaj la Princino revenis al la hejmo de la frato, kie, unu jaron poste, ŝi mortis, postlasante al li la zorgadon de ŝia infana filo.

        S-ro Westley deziris, de la komenco, forigi kiel eble plej komplete ĉiun memoron pri la iama Princo. Li donis al Johano la nomon de la fratino, Maude, kaj edukis lin kiel Anglon, kaj lasis lin tute senscia pri la identeco de la patro. En la daŭro de la multaj jaroj, kiujn ili pasigis kune, li eĉ ne unufoje menciis la nomon de la Princo.

        Li profunde malamis Johanon. Li nutris lin, vestis lin, lasis lin studentiĝi ĉe Cambridge, kaj donis al li hejmon kaj ankaŭ postenon en sia oficejo; sed li neniam eĉ por momento malstreĉis la severecon de sia sinteno antaŭ li. Johano ne malsimilis al la patro laŭaspekte, kvankam li estis pli granda, kaj krome, kun la paso de la tempo, montriĝis malgrandaj karakteraĵoj, kiuj memorigis s-ron Westley pri la mortinto, kaj mortigis ian ekburĝantan amon.

        Johano, siaparte, havis la filozofion de sana homo. Li alĝustigis la onklon al sia mondpercepto, aŭ pliĝuste, li metis lin ekster sian mondpercepton kiel neakordigeblan elementon, kaj daŭre ĝuis la vivon laŭ sia bonhumora maniero.

        Estis nur lastatempe, de kiam li eklaboris ĉe la oficejo, ke li konsciis pri ia limigo. Cambridge estis doninta al li ekrigardon sur pli vastan vivon, kaj la oficejo do premis lin. Li sentis malklare, ke troviĝas en la mondo pli gravaj farotaĵoj. Liaj plej bonaj amikoj, kiujn li nun nur malofte renkontis, estis aventuremaj kaj entrepenemaj viroj, kiuj elpovis multajn aferojn; estis Jimmy Pitt, kiu faris preskaŭ ĉion fareblan antaŭ ol li heredis duonmilionon de funtoj; estis Reeve-Smith, kiu estis kun li ĉe Cambridge, kaj kiu fariĝis ĵurnalisto; estis Baker, Faraday, Williams—li povis nomi seson da viroj kiuj ĉiuj faras ion, kiuj troviĝas meze de la batalo.

        Li ne estis viro kiu lasis sin turmenti. Tian temperamenton li ne havis. Sed kelkfoje li ekdemandis al si, ĉu li ne lasas la vivon forpasi iom tro kviete. De tempo al tempo lin atakis sopiro al pli vasta vivo. Io malvigliga ŝajnis troviĝi en li. Lia animo estis dormema.

        Se oni estus sciiginta al li, kiu estis lia patro, li kredeble komprenus. La princoj de Mervo neniam emis al agado aŭ aktiveco. Jam de generacioj, la filo diferencis de la patro nur per la koloro de la haroj aŭ de la okuloj, neniam per la karaktero; ili estis malfortvola senrimeda dinastio, kun nenio por distingi ilin de la ordinaraj homoj krom bela vizaĝo kaj talento por malŝpari monon.

        Johano estis la unua, kiu havis en si la ĝermojn de io pli bona. La Westley sango kaj la fortikiga karaktero de lia edukado faris multon por nuligi la Mervan elementon. La Anglo en li ja ekvenkis iom post iom, kvankam li tion ne sciis. Lia deziro al agado kreskis kun ĉiu tago.

        Estis Mervo kiu irigis lin al la kriket-konkurso en la hieraŭa tago. Tiu impulso estis pure Merva. Neniu princo de tiu insulo iam kontraŭstaris al tento. Sed estis Anglujo, kiu nun irigis lin trankvile renkonti la onklon. Aventurema spirito ekposedis lin. Li sciis, ke tre kredeble s-ro Westley kaŝos la onklon malantaŭ la estro, kaj maldungos lin same senhezite kiel li maldungus alian komizon sub similaj cirkonstancoj. Se estos tiel, li estas preta bovenigi la maldungon. Aliaj viroj batalas senŝirme kontraŭ la mondo, kial ne batalu ankaŭ li?

        Preskaŭ gaje li aliris la pordon de la interna oficejo.

        Dum li alproksimiĝis, ĝi ĵetmalfermiĝis kaj malkovris s-ron Westley mem, altan, malgrasan viron; lin vidante, Della agitĝis kaj maltrankvile ekokupis sin pri siaj paperoj.

        Johano iris al li renkonte.

        “Ha,” diris s-ro Westley, “eniru. Mi volas paroli al vi. F-ino Morrison, mi volas dikti leteron.”

        Johano kaj Della sekvis lin en la ĉambron.

        “Sidiĝu,” diris la onklo. Li sin turnis al Della. “Bonvolu skribi la jenan leteron, f-ino Morrison.”

        Johano atendis dum li diktis leteron. Neniu parolis ĝis Della forlasis la ĉambron. Johano trafis ŝian rigardon kiam ŝi preterpasis. Ĝi estis plena de kompato.

        Kiam la pordo fermiĝis, s-ro Westley kliniĝis malantaŭen sur sia seĝo, kaj fikse rigardis sian nevon de sub paroj de densaj grizaj brovoj, kiuj aldonis al lia rigardo ian hipnotan akrecon.

        “Vi iris al la kriket-konkurso hieraŭ?” li diris.

        La neatendita demando tiel surprizis Johanon, ke li eligis abruptan ridon.

        “Jes,” li diris, sin regante.

        “Senpermese.”

        “Ne ŝajnis peninde peti permeson.”

        “Vi volas diri, ke vi estis tiel certa, ke nia perenceco savos vin de la sekvoj?”

        “Ne, mi volas dir——”

        “Nu, ne necesas eltrovi, kion vi volas diri. Kian pretendon vi faras al aparta konsiderado? Kial mi traktu vin alie ol iun alian anon de la stabo?”

        Johano havis la senton, ke la interparolo iras tro rapide. Li sentis sin konfuzita.

        “Mi ne volas, ke vi traktu min alie,” li diris.

        “Mi kredas, ke ni komprenas nin,” diris s-ro Westley. “Mi ne bezonas detini vin. Vi povas reiri al la kriket-konkurso sen plua prokrasto. Elirante, petu la kasiston doni al vi salajron por unu monato. Adiaŭ.”

        “Adiaŭ,” diris Johano.

        Ĉe la pordo li hezitis. Jen la antaŭvidita momento, kiu en lia fantazio estis tiom plena de emocio kaj aventuro, kaj tamen, alveninte, ĝi lasis lin tute ne ravita. Li estis laŭnature varmkora, kaj lin vundis la malvarma kolero de la onklo. Ĝi tro evidente ne estis subita, senpripensa. Instinkte li sentis, ke ĝi subbrulas de longa tempo, kaj li konstatis kun doloro, ke dum ĉiuj tiuj jaroj de ilia konateco,la onklo ne nur ne simpatiis kun li, sed efektive malamis lin. Estis kvazaŭ li kaptis ekrigardon al io malbela. Li havis la senton, ke li staras nun antaŭ la lasta sceno de ia longdaŭra tragedio.

        Subita impulso devigis lin reiri al la skribotablo.

        “Onklo——” li ekkriis.

        Li haltis. La vaneco de ĉiuj provoj por pli bone interkompreniĝi kun la onklo lin subigis. S-ro Westley jam komencis skribi. Li sendube vidis la movon de Johano, sed li daŭre skribis kvazaŭ li estas sola en la ĉambro.

        Johano sin turnis denove al la pordo.

        “Adiaŭ,” li diris.

        S-ro Westley ne levis la kapon.