Make your own free website on Tripod.com


ĈAPITRO I
LA TELEGRAMO EL MERVO

BELA junulino en blua vesto eliris el la domo, kaj ekmarŝis malrapide trans la teraso al la loko, kie sidis Elsa Keith kun Martin Rossiter sub la ombro de la granda acerplatano. Elsa kaj Martin fianĉiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kaj ĝenerale oni trovis ilin, je tiu horo, kune sidantaj en iu ombroplena loko.

        “Kio do ĉagrenas Betty?” diris Elsa. “Ŝi aspektas maltrankvila.”

        Martin turnis la kapon.

        “Ĉu tio estas via amikino, f-ino Silver? Kiam ŝi alvenis?”

        “Hieraŭ vespere. Ŝi restos unu monaton. Kio estas al vi, Betty? Jen Martin. Li nepre plaĉos al vi.”

        Betty Silver ridetis. Ŝia mieno estis kutime pensema, sed kiam ŝi ridetis, ŝia vizaĝo eklumis, kaj nesuspektita kaveto montriĝis sur ŝia mentono.

        “Kompreneble li plaĉos al mi,” ŝi diris.

        Ŝiaj grandaj grizaj okuloj ŝajnis esplori por momento la okulojn de Martin, kaj Martin ekhavis, preskaŭ subkonscie, agrablan senton, ke ŝi provis lin kaj trovis lin inda.

        “Kial vi tiel kolere sulkigis la brovojn, Betty?” demandis Elsa.

        “Ĉu mi sulkigis la brovojn? Mi esperas, ke vi ne pensis, ke mi koleras pri vi. Ho, Elsa, mi estas malfeliĉa! Mi devos forlasi ĉi tiun ĉielan lokon. Kaj mi intencis pasigi ĉi tie treege agrablan tempon. Jen kio alvenis!”

        Ŝi etendis kelkajn maldikajn paperfoliojn.

        “Telegramo!” diris Elsa. “Ĝi aspektas kiel skizo de kvarakta teatraĵo. Ĝi ja ne estas nur unu telegramo, ĉu? Sendube la sendinto estas milionulo.”

        “Li estas. Ĝin sendis mia duonpatro. Laŭtlegu ĝin, Elsa. Mi volas ke s-ro Rossiter ĝin aŭdu. Li eble povos sciigi min kie troviĝas Mervo. Ĉu vi iam aŭdis pri Mervo, s-ro Rossiter?”

        “Neniam. Laŭ la sono, ĝi povas estis patentita medikamento. Kio ĝi estas?”

        “Ĝi estas la loko kie troviĝas mia duonpatro, kaj kien mi devas iri. Estas ja malbonŝance. Legu, Elsa.”

        Elsa, kiu jam komencis trakuri la paperojn per la okuloj kaj kun levitaj brovoj, nun laŭtlegis la tutan ampleksan komunikaĵon.

        

        “Ricevite ĉi tion, venu tuj al Mervo sen eĉ momenta prokrasto—treege grava afero—vi estas urĝe bezonata—venu kie ajn vi estas—nuligu ĉiujn jam faritajn aranĝojn—urĝa bezono—mi avizis bankon permesi vin havigi tiom da mono kiom vi bezonos por viaj elspezoj—nepre trafu unuan vagonaron al Londono se vi estas en la komparo—mi ne scias kie vi estas, sed kie ajn vi estas, vi povas trafi vagonaron al Dover morgaŭ vespere—ne restu en Londono por malŝpari semajnon per aĉetado—prenu la dumnoktan ŝipon de Dover al Calais kaj alvenu Parizon merkrede matene—vespermanĝu en Parizo—trafu ‘train-de-luxe’ naŭ dekkvin merkrede vespere por Marseille—mi rezervis dormkupeon—ne malŝparu tempon vizitante Parizajn magazenojn—tion vi povos poste—nun mi volas ke vi venu ĉi tien plej rapide—atingu Marseille ĵaŭde matene—prenu boaton al Mervo ĵaŭde vespere—mi vin renkontos en Mervo—ĉu vi komprenas ĉion tion?—se ne, telegrafu por diri kiun parton vi ne komprenas—atentu la gravajn punktojn memorendajn—unue, venu tuj—due, rezignu pri la Londonaj kaj Parizaj magazenoj—atentu—Scobell.”

        

        “Jen!” diris Elsa, senspire.

        “Je Jovo!” diris Martin. “Li ŝajne ja urĝe bezonas vin. Li ne domaĝis sian monon. Li enmetis preskaŭ ĉion kion oni povas enmeti en telegramon.”

        “Krom kial li bezonas min,” diris Betty.

        “Jes,” diris Elsa. “Kial li bezonas vin? Kaj tiel terure urĝe?”

        Martin relegis la komunikaĵon.

        “Ĝi ne estas simpla invito,” li diris. “Li ja ne diris: ‘Venu, ĉi tiu loko plaĉos al vi.’ Li ŝajne rigardas vian ĉeeston kiel necesaĵon, kaj ne luksaĵon. Ĝi estas speco de ordonema S.O.S.”

        “Jen kial ĝi estas tiel stranga. Ni apenaŭ vidis nin jam de jaroj. Li eĉ ne sciis kie mi estas. La telegramo estis sendita al la banko, kaj de tie direktita ĉi tien. Kaj mi ne scias kie li estas!”

        “Kio nin revenigas,” diris Martin, “al la Mistera Mervo. Ni rezonu indukte. Se oni iras tien per boato el Marseille, ĝi ne povas esti malproksime de la Franca marbordo. Mi konjektus, ke Mervo estas insulo en la Mezmaro. Kaj malgranda insulo—ĉar alie ni estus aŭdintaj pri ĝi. Ĉu ne troviĝas enciklopedio en la biblioteko, Elsa?”

        “Jes, sed ĝi estas malnova eldono.”

        “Ĝi tamen verŝajne diros ion pri Mervo. Mi iros alporti ĝin.”

        Dum li transiris la terason, Elsa rapide sin turnis al Betty.”

        “Nu?” ŝi diris.

        Betty ridetis al ŝi.

        “Li estas kara viro. Ĉu vi estas feliĉa, Elsa?”

        La okuloj de Elsa brilis. Mallaŭte ŝi entiris la spiron. Betty rigardis ŝin senvorte dum momento. Ŝia pensema mieno reaperis.

        “Elsa,” ŝi diris subite. “Kia sento estas tio? Kian senton havas virino, kiam ŝi scias, ke ekzistas iu, kiu amas ŝin pli ol ion ajn alian——?”

        Elsa fermis la okulojn.

        “Tio estas kvazaŭ oni sidas sub la lunlumo en somera vespero, vestite per nova robo, kaj manĝas fragojn kun kremo, dum malproksime iu ludas violonon, tiel ke oni povas apenaŭ aŭdi la muzikon,” ŝi diris.

        Ŝi malfermis la okulojn.

        “Kaj kvazaŭ oni vojiras en vintra vespero kaj vidas siajn fenestrojn lumigitaj kaj scias ke jen estas la hejmo.”

        Betty pugnigis la manojn kaj spiris rapide.

        “Kaj kvazaŭ——”

        “Elsa, ne daŭrigu. Mi ne povas toleri plu!”

        “Betty, kio estas?”

        Betty ridetis denove, sed dolore.

        “Estas stulte miaparte. Mi estas ĵaluza, jen ĉio. Mi ne havas propran Martin, vi komprenas. Vi havas.”

        “Nu, estas multaj, kiuj volonte estus via Martin.”

        La vizaĝo de Betty malsereniĝis.

        “Estas multaj, kiuj volonte estus la bofilo de Benjamin Scobell,” ŝi diris.

        “Betty.” La voĉo de Elsa sonis serioze. “Ni estas amikinoj jam de longa tempo, vi do permesos al mi paroli malkaŝe, ĉu ne? Mi kredas, ke vi fariĝas iomete malmola. Nun disŝiru min,” ŝi aldonis gaje.

        “Mi vin ne disŝiros,” diris Betty. “Vi estas tute prava. Mi ja fariĝas malmola. Kiel mi povas tion eviti? Ĉu vi scias, kiom da viroj petis min edziniĝi kun ili de kiam mi lastfoje vidis vin? Kvin.”

        “Betty! Kiuj ili estas?”

        “La sola kiun vi konas estas Lord Arthur Hayling. Ĉu vi lin memoras? Li estis la lasta. Estis kvar antaŭ li. Kaj eĉ unu ne havis iometon da amo al mi.”

        “Sed Betty, kara, jen ĝuste kion mi volas diri. Kial vi diras tion? Kiel vi povas scii?”

        “Kiel mi povas scii? Nu, mi ja scias. Per instinkto, mi supozas. Per la instinkto de sinkonservado, kiun la Naturo donas al ĉasataj bestoj. Mi ne povas memori eĉ unu viron en la tuta mondo—krom via Martin, kompreneble—kiu ne estas preta fari kion ajn por havigi al si monon.” Ŝi eksilentis. “Nu, jes, unu.”

        Elsa scivoleme kliniĝis antaŭen.

        “Kiu, Betty?”

        “Vi ne konas lin.”

        “Sed kiel li nomiĝas?”

        Betty hezitis.

        “Nu, se mi devas ekzameniĝi—Maude.”

        “Maude? Vi diris viron, ĉu ne?”

        “Tiel li nomiĝias. Johano Maude.”

        “Sed, Betty, kial vi ne sciigis min antaŭe? Ĉi tio estas treege interesa.”

        Betty ridis mallonge.

        “Ne tiel interesa, efektive. Mi renkontis lin nur du-trifoje, kaj mi ne vidis lin jam de jaroj, kaj mi ne kredas, ke mi iam refoje vidos lin. Li estis amiko de la frato de Alice Beecher. La frato estis studento ĉe Cambridge, kaj Alice kunprenis min por viziti lin, kaj s-ro Maude estis tie. Jen ĉio.”

        Elsa evidente seniluziiĝis.

        “Sed kiel vi scias do——? Kial vi pensas ke li——?”

        “Per instinkto, refoje, mi supozas. Mi ja scias.” “Kaj de tiam vi neniam vidis lin?”

        Betty skuis la kapon. Elsa silentis. Ŝi sentis ke la afero malaltiĝas ĝis ridindeco.

        Ĉe la alia fino de la teraso aperis Martin Rossiter kun granda volumo.

        “Jen ĝi,” li diris. “Mi trovis ĝin per la unua rigardo. Nun ni esploru.”

        Li sidiĝis, kaj malfermis la libron.

        “Vi ne volas aŭdi kiel Jasono iris tien serĉante la Oran Ŝaflanon, kaj kiel Uliso laŭfame vizitis ĝin dum sia vojaĝo, ĉu? Vi deziras ion pli modernan. Nu, ĝi estas insulo en la Mezmaro, kiel mi diris, kaj mi miras, ke vi neniam aŭdis pri ĝi, Elsa, ĉar ĝi estas ja bonkonata en sia speco. Ĝi estas la plej malgranda memstara ŝtato en la mondo. Eĉ pli malgranda ol Monako. Jen kelkaj faktoj. La nombro de la loĝantaro, kiam presiĝis ĉi tiu, Enciklopedio—la nombro estas kredeble nun pli granda—estis dekunu mil dekses. Ĝis la jaro 1886 ĝin regis princo. Sed en tiu jaro la popolo ŝajne eksigis la princon, kaj ĝi estas nun respubliko. Jen do la loko al kiu vi iros, f-ino Silver. Mi ne scias, ĉu la jeno via konsolos, sed laŭ ĉi tiu verkisto la insulo famiĝis pro la natura beleco de siaj pejzaĝo. Li donas krome liston de la fiŝoj tie kapteblaj. La listo okupas tri liniojn.”

        “Sed kion do faras tie mia duonpatro? Li estis en Ameriko kiam mi lastfoje aŭdis pri li. Nu, mi supozas, ke mi devos iri.”

        “Mi supozas, ke jes,” diris Elsa, malgaje. “Sed, ho, Betty, kia domaĝo.”