ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO

KIEL klarigi ke la laŭdire senpritaj Angloj ellaboris por si tian specon de originala kaj gaja literaturo, kies nura nomo estas tiel malfacile tradukebla en aliajn lingvojn, kaj kies ŝajna seriozeco estas tiel malfacile komprenebla de alialandanoj? Sendube ĝi devenas de io fundamenta en la Angla karaktero, ĝuaj radikoj troviĝas en la historio de la popolo, sed ĉi tie ne estas loko por diskuti tiun fenomenon; ni povas ĝin nur konstati, kaj miri, ke en ĉiu generacio de Anglaj verkistoj troviĝas kelkaj el la tiel nomitaj humoristoj. en la pasinta generacio la unuan rango havis Jerome K. Jerome; en la nuna P. G. Wodehouse.

        Ĉi tiu lasta naskiĝis en la jaro 1881, kaj frue komencis sian verkistan karieron. Unue, li sin okupis pri lernejknabaj rakontoj, sed post ne longe li trovis sian veran metion, verkante tiujn ŝercemajn romanojn pri la vivo de la riĉularo kaj aristokrataro en Anglujo, kun kiuj lia nomo estas aparte ligita. Ĉiu Anglo konas liajn sencerbajn vivrimedojn, kiuj vivas tute propran vivon, parolas propranlingvon, kondutas laŭ reguloj de la konveneco kaj honorideco propraj al si, kaj estas prizorgataj de mirinde lertaj kaj rimedoplenaj servistoj, kiuj genie scias eltiri siajn mastrojn el ĉiaj embarasoj.

        El ĉi tiu speco de romanoj “La Princo kaj Betty” estas unu el la unuaj. Lia talento kompreneble multe disvolviĝis de kiam li ĝin verkis, sed ĝi entenas burĝone ĉiujn karakterizajn trajtojn de liaj postaj verkoj. Mankas en ĝi tamen tiu kurioza slango, kiun li elpensis por siaj karakteroj, kaj tio multe faciligis la taskon de la tradukinto.