LA AVENTURO DE LA MALAPERINTA TRIKVARONO
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE MISSING THREE-QUARTER]

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


En 1823 ĉe la konata privata lernejo en Rugbeo, Anglio, William Webb Ellis kontraŭ la futbalaj leĝoj unue alprenis la pilkon en la brakoj kaj kuris. Tiele naskiĝis la sporto rugbeo.


Ni certagrade alkutimiĝis ricevi strangajn telegramojn ĉe Bakerstrato, sed mi havas apartan memoron pri iu kiu atingis nin je malluma februara mateno, antaŭ proksimume sep-ok jaroj, kaj kiu donis al s-ro Ŝerloko Holmso enigmatan kvaronan horon. Ĝi adresiĝis al li kaj tekstis——

         Bonvolu atendi nin. Terura malfortuno. Dekstraflanka trikvarono[1] malaperinta, tute deviga morgaŭ —

OVERTONO.

         “Stranda poŝtstampo, sendita je 10:36,” diris Holmso, ree legante. “S-ro Overtono evidente estis tre ekscitata kiam li sendis, kaj sekve iom senkohera. Nu, li estos ĉi tie, mi certas, ĝis la tempo kiam mi finlegos La Tempon, kaj tiam ni scios ĉion pri ĝi. Eĉ la plej sensignifan problemon oni bonvolus dum tiuj senokupitaj tagoj.”

         Fakte aferoj mankis ĉe ni, kaj mi sciis timegi tiajn senagadajn periodojn, pro tio ke mi spertis ke la cerbo de mia kunulo estis malnormale vigla kaj estis danĝera ke ĝi malhavas materialon por agado. Dum jaroj mi laŭgrade forkutimigis lin de la narkota manio, kiu jam minacis ĉesigi lian rimarkindan karieron. Nu, mi sciis ke sub ordinaraj kondiĉoj li ne plu avidis tiun artefaritan stimulon, sed mi bone sciis ke la amiko ne estas morta sed dormanta, kaj mi jam sciis ke la dormo estas malprofunde kaj ke la ekveko alproksimiĝis kiam dum senokupataj periodoj mi vidis la laciĝan mienon de Holmso, kaj la meditemajn sinkitajn kaj nekompreneblajn okulojn. Do, mi benis s-ron Overtonon, kiu ajn li estas, pro tio ke li jam venis kun sia enigma mesaĝo por rompi la danĝeran kalmon, kiu venigis pli da danĝero al mia amiko ol ĉiuj ŝtormoj de lia tempesta vivo.

         Kiel ni anticipis, la telegramo sekviĝis per la sendinto, kaj la vizitkarto de s-ro Kirilo Overtono, Trinitato-Kolegio, Kembriĝo, anoncis la alvenon de grandega junulo, cent kilogramoj da solidaj ostoj kaj muskoloj, kiu transetendis la pordokadron per siaj larĝaj ŝultroj, kaj rigardis de unu al la alia el ni per belaspekta vizaĝo, marasma pro anksieco.[2]

         “Ĉu s-ro Holmso?”

         Mia kunulo riverencis.

         “Mi jam iris Skotlandjarden, s-ro Holmso. Mi renkontis inspektoron Stanlion Hopkinson. Li konsilis al mi ke mi iru al vi. Li diris ke la kazo, laŭ lia kompreno, estas pli taŭga al via lerteco ol al tio de la ordinara polico.”

         “Bonvolu eksidiĝi kaj diri al mi, kio okazis.”

         “Estas terura, s-ro Holmso — tute terura! Mi miras ke miaj haroj ne griziĝas. Godfreo Staŭntono — kompreneble vi aŭdis pri li, ĉu? Li estas simple la ĉarniro sur kiu la tuta teamo pivotas. Mi preferas fordoni du el la bando,[3] kaj havi Godfreon por mia trikvarona linio. Ĉu pasĵetado aŭ faligado aŭ driblado,[4] li estas la plej lerta, kaj tiam, li restadis trankvila kaj povas unuigi nin ĉiujn. Kion mi faras? Jen mia demando, s-ro Holmso. Estas Morhaŭso, unua rezervulo, sed lin oni trejnis kiel halfon, kaj li ĉiam movetiĝis rekte en la luderon[5] anstataŭ resti en la tuŝlinio.[6] Li ja bone demetite piedbatas,[7] sed al li mankas la distingpovo, kaj li tute ne povas sprinti. Nu, Mortono aŭ Johansono, la Oksfordaj flugantoj, povus kuri preter lin. Stevensono estas sufiĉe rapida, sed li ne povus defalige piedbati de la 25-linio,[8] kaj trikvarono, kiu ne povas aŭ demane[9] aŭ defalige[10] piedbati ne taŭgas nur por rapideco. Ne, s-ro Holmso, ni finiĝas krom se vi povas helpi al ni trovi Godfreon Staŭntonon.

         Per amuzita surprizo mia amiko jam aŭskultis ĉi tiun longan paroladon, kiu elverŝiĝis per eksterordinaraj vigleco kaj seriozeco, kun ĉiu punkto enbatita per frapo de la muskola mano sur la genuon de la parolanto. Kiam nia vizitanto eksilentis, etendis Holmso la manon por alpreni volumon “S” de sia rutina libro. Unuafoje li vane elfosis en tiun minon de varia informo.

         “Estas Arturo H. Staŭntono, la promesplena juna falsisto,” diris li, “kaj estis Henriko Staŭntono, kiun mi helpis mortpuni, sed al mi Godfreo Staŭntono estas nova nomo.”

         Estas la vico de nia vizitanto surpriziĝi.

         “Nu, s-ro Holmso, mi opiniis ke vi scias aferojn,” diris li. “Mi supozas do, ke se vi neniam aŭdis pri Godfreo Staŭntono, vi ankaŭ ne scias pri Kirilo Overtono.”

         Holmso petoleme kapneis.

         “Je l’ ĉielo!” kriis la atleto, “Nu, mi estis unua rezervulo por Anglio kontraŭ Kimrio, kaj mi jam estris la ĉefteamon la tutan jaron. Sed tio estas nenio! Mi ne opiniis ke estas iu ajn en Anglio, kiu ne scias pri Godfreo Staŭntono, la majstra trikvarono, Kembriĝo, Blakhito, kaj kvin internaciaj postludoj. Je l’ ĉielo! S-ro Holmso, kie vi jam loĝadas?”

         Holmso ridis je la naiva mirego de la juna giganto.


“NU, S-RO HOLMSO, MI OPINIAS
KE VI SCIAS AFEROJN.”

         “Ni loĝas en malsamaj mondoj, s-ro Overtono — la via estas pli dolĉa kaj pli sana ol la mia. Miaj disbranĉigoj disetendas en multajn partojn de la socio, sed feliĉe neniam en amatoran sporton, kiu estas la plej bona kaj plej sana afero en Anglio. Tamen, via neatendita vizito ĉi-matene montras al mi ke eĉ en la mondo de freŝa aero kaj laŭregula ludo, mi devu aferi. Do, mia bona sinjoro, mi petas ke vi eksidiĝu kaj diru al mi, malrapide kaj trankvile, precize tion, kio okazis, kaj kiel vi deziras ke mi helpu al vi.”

         Juna Overtono alprenis la ĝenatan mienon de la viro kiu pli kutime uzas la muskolojn ol la intelekton, sed laŭgrade, per multe da ripetado kaj obskureco, kiujn mi ellasu de lia rakonto, li klarigis la strangan historion.

         “Jen la rakonto, s-ro Holmso. Kiel mi jam diras, mi estras la rugbean ĉefteamon de Kembriĝo kaj Godfreo Staŭntono estas la plej bona teamano. Morgaŭ ni ludos kontraŭ Oksfordo. Hieraŭ ni ĉiuj alvenis kaj registris ĉe la privata hotelo de Bentlio. Je la deka mi vizitis ĉiun ulon por scii ĉu ili enlitiĝis, ĉar mi kredas je la rigora trejnado kaj multe da dormado por igi la teamon sana. Mi babilis kun Godfreo antaŭ ol li enlitiĝis. Li ŝajnis al mi pala kaj ĝenata. Mi demandis al li, kion misas. Li diris ke ĉio estas en ordo — nur eta kapdoloro. Mi ĝisis lin kaj foriris. Post duona horo, la pordisto diris al mi ke barbita krudulo venis kun noto por Godfreo. Li ne jam enlitiĝis kaj oni venigis la noton al lia ĉambro. Godfreo legis ĝin, kaj falis malantaŭen en sian seĝon kvazaŭ oni frapis lin per stangohakilo. La pordisto estis tiel terurita ke li estis venigonta min, sed Godfreo malpermesis al li, trinkis iomete da akvo, kaj trankviligis sin. Tiam li malsupreniris, diris ion al la vizitanto en la koridoro, kaj la paro foriris kune. Kiam la pordisto laste vidis ilin, ili preskaŭ kuris laŭ la strato en la direkto de la Strando. Ĉi-matene la ĉambro de Godfreo estis senhoma, oni ne dormis en lia lito, kaj liaj aĵoj restis same kiel la antaŭa nokto. Li subite foriris kun fremdulo, kaj ni ne jam ricevis eĉ unu vorton pri li. Mi ne kredas ke li iam revenos. Li estas sportulo, estas Godfreo, ĝisoste, li ne haltus sian trejnadon kaj malkomplezus sian estron se ne por iu kaŭzo tro forta por li. Ne, mi certas ke li foriris por ĉiam, kaj ni neniam vidos lin.

         Ŝerloko Holmso profunde atentis ĉi tiun strangan rakonton.

         “Kiel vi klopodis?” li demandis.

         “Mi telegrafis al Kembriĝo por lerni, ĉu oni aŭdis pri li. Oni respondis, ke nenio estis aŭdita.”

         “Ĉu li eblas reveni al Kembriĝo?”

         “Jes, estas malfrua vagonaro — 11:15 ptm.”

         “Sed, tiom kiom vi povas konstati, li ne iris per ĝi?”

         “Ne, neniu vidis lin.”

         “Tiam kion vi faris?”

         “Mi telegrafis al lordo Mont-Jakobo.”

         “Kial al lordo Mont-Jakobo?”

         “Godfreo estas orfo, kaj lordo Mont-Jakobo estas lia plej proksima parenco — lia onklo, mi kredas.”

         “Jes ja. Tio ĵetas novan lumon sur la aferon. Lordo Mont-Jakobo estas unu el la plej riĉuloj en Anglio.”

         “Mi aŭdis Godfreon diri tiele.”

         “Kaj ĉu via amiko estas proksime parenca?”

         “Jes, li estas ties heredonto, kaj la maljunulo estas preskaŭ okdekjaraĝa — kaj plenplene da podagro. Oni diras, ke li povas kretigi sian biliardbastonon per siaj fingroartikoj.[11] Li neniam donis al Godfreo ŝilingon dum lia tuta vivo, ĉar li estas absoluta avarulo, sed la havaĵo venos al Godfreo siatempe.”

         “Ĉu lordo Mont-Jakobo kontaktis vin?”

         “Ne.”

         “Kian motivon povis via amiko havi iri al lordo Mont-Jakobo?”

         “Nu, io maltrankviligis lin la antaŭan nokton, kaj se temis pri mono, estas eble ke li irus al sia plej proksima parenco, kiu havas tiom multe, kvankam laŭ tio, kion mi aŭdis, ne estas probabla ke li akiras ion. Godfreo ne ŝatas la maljunulon. Li ne irus al li, se li povas alie.”

         “Nu, ni povas baldaŭ determini tion. Se via amiko estis venanta al sia parenco, lordo Mont-Jakobo, vi devas klarigi la viziton de ĉi tiu krudulo je tiom malfrua horo, kaj la agitadon kaŭzitan.”

         Kirilo Overtono alpremis la manojn al la kapo. “Mi ne povas kompreni ion.” li diris.

         “Nu, mi havas senokupatan tagon kaj plaĉas al mi konsideri la aferon,” diris Holmso. “Mi rekomendegas, ke vi preparu por la matĉo sen la juna sinjoro. Devas esti, kiel vi diris, superforta necesaĵo, kiu fortiris lin tiele, kaj la sama necesaĵo probable fortenos lin. Ni iru al la hotelo kune, kaj ni lernu ĉe la pordisto povas ĵeti freŝan lumon sur la aferon.”

         Ŝerloko Holmso povis majstre trankviligi humilan vidinton, kaj tre baldaŭ en la privateco de la forlasita ĉambro de Godfreo Staŭntono li eltiris ĉion, kion la pordisto povis diri. La vizitanto de la antaŭa vespero ne estas sinjoro, nek laboristo. Li estas simple tio, kion la pordisto priskribis kiel “ordinaraspekta ulo”, — kvindekjaraĝulo, grizita barbo, pala vizaĝo, malpompe vestita. Li mem ŝajne estis agitata. La pordisto rimarke diris, ke lia mano tremis kiam li transdonis la noton. Godfreo Staŭntono puŝis la noton en sian poŝon. Staŭntono ne manpremis kun la viro en la koridoro. Ili interŝanĝis kelke da frazoj el kiuj la pordisto distingis nur la vorton, “tempo”. Tiam ili forhastis kiel priskribita. Estis ĵus 10:30 ptm laŭ la koridora horloĝo.

         “Mi pensu iomete,” diris Holmso, eksidiĝante sur la lito de Staŭntono. “Vi estas la dumtaga pordisto, ĉu ne?”

         “Jes, sinjoro, mi deĵoras ĝis la dekunua.”

         “La nokta pordisto vidis neniun, ĉu?”

         “Ne, sinjoro, unu teatra grupo alvenis malfrue. Neniu alia.”

         “Ĉu vi deĵoris hieraŭ?”

         “Jes, sinjoro.”

         “Ĉu vi portis iujn ajn mesaĝojn al s-ro Staŭntono?”

         “Jes, sinjoro, unu telegramon.”

         “Ha! estas interesige. Kioma horo?”

         “Je ĉirkaŭ la sesa.”

         “Kie estis s-ro Staŭntono kiam li ricevis?”

         “Ĉi tie en sia ĉambro.”

         “Ĉu vi ĉeestis kiam li malfermis ĝin?”

         “Jes, sinjoro, mi atendis por scii ĉu estas respondo.”

         “Nu, ĉu estis?”

         “Jes, sinjoro, li skribis respondon.”

         “Ĉu vi forportis ĝin?”

         “Ne, li mem portis.”


“ĈU VI PORTIS IUN AJN MESAĜON
AL S-RO STAŬNTONO?”

         “Sed li skribis antaŭ vi, ĉu?”

         “Jes, sinjoro. Mi staris apud la pordo, kaj li kun malantaŭo turnita al la tablo. Kiam li finskribis, li diris: ‘En ordo, pordisto, mi mem forportis.’”

         “Per kio li skribis?”

         “Per plumo, sinjoro.”

         “Ĉu la telegrafa mesaĝilo estas unu el tiuj surtable?”

         “Jes, sinjoro, estas tio supra.”

         Holmso leviĝis. Prenante la mesaĝilojn, li portis ilin al la fenestro kaj zorgeme kontrolis tion, kio estis plej supra.

         “Domaĝe ke li ne skribis per krajono,” diris li suben ĵetante ilin desapontite. Sendube, kiel vi ofte rimarkis, Vatsono, la krajono kutime stampas la suban paperon — fakto kiu jam dissolvas multe da feliĉaj geedzecoj. Tamen, mi ne povas trovi spuron ĉi tie. Mi ĝojas tamen percepti ke li skribis per larĝbeka plumo, kaj mi povas apenaŭ dubi ke ni trovos ian stampon sur ĉi tiu sorbopapero. Ha, jes, certe jen la afero mem!”

         Li forŝiris zonon de la sorbopapero kaj montris al ni ĉi tiun hieroglifon:

         Kirilo Overtono estis ege ekscitita: “Tenu ĝin antaŭ la spegulo!” li kriis.

         “Ne estas necese,” diris Holmso. “La papero estas maldensa, kaj la renverso montros la mesaĝon.” Li renversis kaj ni legis:

         “Do jen la fino de la telegramo, kiun Godfreo Staŭntono sendis ene de kelkaj horoj de sia malapero. Estas almenaŭ ses vortoj, kiuj eskapas nin; sed la restaĵo — “Subtenu nin, je l’ ĉielo!” — pruvas ke la junulo vidis imponegan danĝeron, kiu alproksimiĝis al li, kaj de kiu iu alia povis lin protekti. “Nin” — rimarku vi! Temas pri aliulo. Kiu estas tiu krom la palvizaĝa barbulo, kiu mem ŝajnis tiom nerva? Kio do estas la ligo inter Godfreo Staŭntono kaj la barbulo? Kaj kio estas la tria fonto, de kio ili serĉas helpon kontraŭ urĝa danĝero? Nia enketo jam tiele mallarĝas.”

         “Ni devas nur trovi tiun al kiu oni sendis la telegramon.” mi sugestis.

         “Ĝuste, mia kara Vatsono. Via penso, kvankam profunda, jam venis en mian kapon. Sed mi devas diri ke vi jam rimarku, ke se oni iras en poŝtkontoron kaj petas vidi kopion de alies mesaĝo, la poŝta funkciulo eble estu iom malinklina komplezi.

         Estas tiom multe da burokrataĵoj en tiaj aferoj. Tamen mi ne dubas ke per iometaj delikateco kaj lerteco ni atingu la celon. Dume, antaŭ vi, s-ro Overtono, plaĉas al mi ekzameni ĉi tiujn paperojn, kiujn oni postlasis surtable.”

         Estas pluraj leteroj, fakturoj kaj kajeroj, kiujn Holmso renversis kaj ekzamenis per rapidaj nervaj fingroj kaj penetrantaj okuloj. “Estas nenio ĉi tie,” li fine diris. “Parenteze, mi supozas ke via amiko estas sana junulo — nenio misas ĉe li, ĉu?”

         “Tute sane.”

         “Ĉu li iam estis malsana?”

         “Eĉ ne unu tagon. Iam li ne povis ludi pro tranĉvundo en la tibio,[12] kaj unufoje li difektis la patelon, sed estas nenio alia.”

         “Eble li ne estas tiom forta, kiom vi supozas. Mi devus opinii, ke li havu ian sekretan aflikton. Laŭ via konsento, mi enpoŝigos kelke da ĉi tiuj paperoj, okaze ke ili rilatu al nia estonta enketo.”

         “Momenton — momenton!” kriis plendema voĉo, kaj ni suprenrigardis por trovi kuriozan maljunulon, ŝanceliĝantan kaj tikantan en la pordokadro. Li estis vestita per velkita nigra vesto kaj tre larĝranda cilindra ĉapelo kaj libera blanka kravato — la tuta aspekto estis tio de kampara pastoro aŭ tio de funebraĵista mutulo. Tamen, malgraŭ lia ĉifona kaj eĉ absurda aspekto, lia voĉo havis akran krepiton kaj lia maniero rapidan intensecon, kiu komandas atenton.

         “Kiu vi estas, sinjoro, kaj per kia rajto vi tuŝas la paperojn de ĉi tiu sinjoro.” li demandis.

         “Mi estas privata detektivo kaj mi klopodas klarigi ties malaperon.”

         “Ho, ĉu vere, ĉu vere? Kaj kiu ordonis al vi, ĉu?”

         “Ĉi tiu sinjoro, amiko de s-ro Staŭntono, estis sendita al mi de Skotlandjardo.”

         “Kiu vi estas, sinjoro?”

         “Mi estas Kirilo Overtono.”

         “Do estas vi kiu sendis al mi telegramon. Mia nomo estas lordo Mont-Jakobo. Mi venis tiom rapide, kiom la Bejzvatera[13] buso povis venigi min. Do vi dungis detektivon, ĉu?”


LORDO MONT-JAKOBO

         “Jes, sinjoro.”

         “Ĉu vi pretas pagi la koston?”

         “Mi ne dubas, sinjoro, ke mia amiko Godfreo, kiam mi trovos lin, pretos pagi.”

         “Sed se lin oni neniam trovos, ĉu? Respondu al mi, mi petas!”

         “Ĉi-kaze, sendube lia familio——”

         “Tute ne, sinjoro!” kriegis la eta viro. “Ne anticipu ricevi pencon de mi — ne eĉ pencon! Vi komprenu tion, s-ro Detektivo! Mi estas lia sola parenco, kaj mi diras ke mi ne respondecas. Se li havas vivekspekton, estas pro tio ke mi neniam malŝparis monon, kaj mi ne proponas ke mi nun komencas. Rilate al tiuj paperoj, kiujn vi volas tiel libere forporti; mi devas diri al vi ke okaze ke estu iu valora inter ili, vi respondecas raporti pri tio, kion vi faros.”

         “Bonege, sinjoro,” diris Ŝerloko Holmso. “Ĉu mi rajtas demandi, dume, ĉu vi mem havas ian teorion por klarigi la malaperon de la junulo?”

         “Ne, sinjoro, tion mi ne havas. Li estas sufiĉe granda kaj sufiĉe aĝa prizorgi sin mem, kaj se li estas tiel malsaĝa perdi sin mem, mi tute rifuzas akcepti la respondecon serĉi por li.”

         “Mi tute komprenas vian sintenon,” petoleme diris Holmso. “Godfreo Staŭntono ŝajnas malriĉa. Se oni forkaptis lin, ne povus pro liaj havaĵoj. La famo de viaj riĉaĵoj cirkulas, lordo Mont-Jakobo, kaj estas certe eble ke rabista bando akiris vian nevon por gajni informon pri via domo, viaj kutimoj kaj via trezoro.”

         La vizaĝo de la malagrabla eta vizitanto blankiĝis ĝis la koloro de lia kravato.

         “Pro l’ ĉielo, sinjoro, kia ideo! Mi neniam pripensas tian fiecon! Kiaj nehomaj kanajloj estas en la mondo! Sed Godfreo estas bona knabo — fidela knabo. Nenio persvados lin perfidi sian maljunan onklon. Mi formovigos la arĝentaĵojn al banko ĉi-vespere. Dume, domaĝu neniun rimedon, s-ro Detektivo! Mi petas ke vi provu ĉion por sekure revenigi lin. Rilate al la mono, vi ĉiam povas dependi de mi por kvin aŭ dek pundoj.”

         Eĉ en sia humiliĝa animstato la nobela avarulo povis doni neniun helpeman informon al ni, ĉar li konis nur iomete pri la privata vivo de sia nevo. Nia sola spuro estas en la trunkita telegramo, kaj kun kopio Holmso penis trovi duan eron de sia ĉeno. Ni postlasis lordon Mont-Jakobon, kaj Overtono iris por sciigi la ceterajn teamanojn pri la malfortuno, kiu trafis ilin.

         Estis telegrafa kontoro proksime al la hotelo. Ni haltis ekstere.

         “Ni povas nur ekprovi, Vatsono” diris Holmso. “Kompreneble, per traserĉa mandato ni povas peti kopiojn, sed ni ne jam atingas tiun etapon. Mi ne supozas ke oni memoras vizaĝojn en tia okupata ejo. Ni kuraĝu.”

         “Mi bedaŭras ke mi ĝenas vin,” li diris laŭ la plej milda maniero al la komizino malantaŭ la krado; “estas ia eta fuŝado pri telegramo kiun mi hieraŭ sendis. Mi ne jam ricevis respondon, kaj mi timegis ke mi ellasis mian nomon ĉefine. Ĉu vi povas diri al mi ĉu se jes?”

         La komizino traserĉis la aron de kopioj.

         “Kioma horo estis?” ŝi demandis.

         “Iomete post la sesa.”

         “Al kiu?”

         Holmso metis la fingron al la lipojn kaj ekrigardis min. “La finaj vortoj estas ‘je l’ ĉielo,’” li flustris konfidence; “mi estas dezira ricevi respondon.”

         La komizino disigis unu el la mesaĝiloj.

         “Jen. Estas neniu nomo,” diris ŝi glatante ĝin sur la tablo.

         “Do kompreneble jen la kialo ke mi ne ricevis respondon,” diris Holmso. “Ho ve, kiom stulta mi estas! Adiaŭ, fraŭlino, kaj multajn dankojn pro via helpo.” Li subridis kaj kunfrotis la manojn kiam ni denove atingis la straton.

         “Nu?” mi demandis.

         “Ni progresas, mia kara Vatsono, ni progresas. Mi havis sep malsimilajn planojn por ekvidi tiun telegramon, sed mi povas apenaŭ esperi ke mi sukcesas je la unuafojo mem.”

         “Kaj kion vi gajnis?”

         “Komencopunkton por nia enketo.” li vokis kabon. “Kingzkrasa stacidomo,” diris li.

         “Ni devas vojaĝi, ĉu?”

         “Jes, mi opinias ke ni devas iri al Kembriĝo kune. Ĉiuj spuroj ŝajne montras tiun direkton.”

         “Diru al mi,” mi demandis dum ni klakete veturiĝis laŭ Grejzena Vojo,[14] “ĉu vi jam havas iun ajn suspekton pri la kaŭzo de la malapero? Mi opinias ke inter ĉiuj niaj kazoj, mi konas neniun en kiu la motivoj estas pli nekonataj. Certe vi ne kredas ke oni forkaptis lin por gajni informon kontraŭ lia riĉa onklo, ĉu?”

         “Mi konfesas, mia kara Vatsono, ke tio ne ŝajnas al mi tre probabla klarigo. Trafis min, tamen, ke tio estas la plej ebla por interesigi tiun treege malagrablan maljunulon.”

         “Vi certe pravas; sed kiuj estas la alternativoj?”

         “Mi povus mencii kelkajn. Vi devas konfesi ke estas kurioza kaj sugesta ke ĉi tiu incidento devus okazi je la antaŭtago de ĉi tiu grava matĉo, kaj devus temi pri la sola ulo kies partoprenado ŝajnas nepre deviga por sukcesigi la teamon. Estu, kompreneble, koincido, sed estas interesa. Amatora sporto estas libere de veto, sed iom multe da ekstera vetado okazis ĉe la publiko, kaj estas eble peninda forkapti teamanon kiel la kruduloj de la ĉevalkurejo forkaptis kurĉevalon. Jen estas unu klarigo. Dua tre evidenta estas ke la junulo estas heredonto de grandaj havaĵoj, kiom ajn malgranda liaj nuntempaj propraĵoj, kaj estas eble ke komploton oni fabrikis teni lin kontraŭ elaĉeta mono.”

         “Ĉi tiuj teorioj ne prenas en konsideron la telegramon.”

         “Tute vere, Vatsono. La telegramo ankoraŭ restas la sola solida evidentaĵo, pri kiu ni devas trakti, kaj ni devas ne permesi ke nia atento forvagu de ĝi. Por gajni lumon pri la celo de la telegramo ni devas nun vojaĝi Kembriĝen. La pado de nia enketo nuntempe estas mallume, sed mi ne surpriziĝus se antaŭ vespero ni klarigos tion, aŭ progresos konsiderinde.”

         Estis jam mallume kiam ni atingis la malnovan universitatan urbon. Holmso luis kabon ĉe stacidomo kaj ordonis al la kabisto veturi al la domo de d-ro Lezlio Armstrongo. Post kelkaj minutoj ni haltas antaŭ granda domego en la plej okupata trairejo. Nin oni enkondukis, kaj post longa atendado fine oni enlasis nin en la konsultejon, kie ni trovis la kuraciston sidanta malantaŭ lia tablo.

         Montras la gradon al kiu mi perdis kontakton kun mia profesio, ke la nomo de Lezlio Armstrongo estas nekonata al mi. Nun mi konstatas, ke li estas ne nur estro de la universitata medicina kolegio, sed pensulo de eŭropa reputacio en pli ol unu scienca fako. Tamen, eĉ se oni ne sciis pri lia imponega registro, oni ne povas ne imponiĝi nur per lia aspekto, la kvadrata, masiva vizaĝo, la meditemaj okuloj sub la pajlaj brovoj, kaj la granita muldaĵo de lia nefleksebla makzelo. Viro de profunda karaktero, viro kun vigla menso, insista aspekto, sendependa, timiga — tiele mi taksis d-ron Lezlion Armstrongon. Li tenis la vizitkarton de mia amiko kaj suprenrigardis per neplaĉa mieno.

         “Mi jam aŭdas pri via nomo, s-ro Ŝerloko Holmso, kaj mi konscias pri via profesio — profesio, kiun mi tute ne aprobas.”

         “Kaj tiele, doktoro, vi akordas kun ĉiuj krimuloj ĉi-landaj,” diris mia amiko kviete.

         “Ĝis la punkto ke viaj penadoj kondukas al la subpremado de la krimo, sinjoro, ĉiu respondeca civitano devas subteni ilin, kvankam mi ne povas dubi, ke la oficiala polico estas tute sufiĉa tiucele. Vian profesion oni povas kritiki, kiam vi enŝovas vin mem en la sekretojn de privataj individuoj, kiam vi malkaŝas familiajn aferojn pli bone kaŝitajn, kaj parenteze kiam vi malŝparas la tempon de homoj, kiuj estas pli okupataj ol vi. Nuntempe, ekzemple, mi devas verki referaĵon anstataŭ babili kun vi.”


LI SUPRENRIGARDIS PER NEPLAĈA MIENO.

         “Sendube, doktoro, kaj tamen la interparolo pruvu pli grava ol la referaĵo. Parenteze, mi diru al vi ke ni agas male rilate al tio, kion vi ĝuste kulpigas, kaj ke ni penas malebligi ĉiun ajn publikan eksponon pri privataj aferoj, kiu devas necese sekvi kiam la kazo estas en la manoj de la oficiala polico. Vi taksu min kiel neregulan pioniron, kiu antaŭas la regulan policon de la lando. Mi venas por demandi de vi pri s-ro Godfreo Staŭntono.”

         “Kion pri li?”

         “Vi konas lin, ĉu ne?”

         “Li estas intima amiko mia.”

         “Ĉu vi konscias, ke li malaperis?”

         “Ho, vere!” Ne ŝanĝis la fortika mieno de la kuracisto.

         “Li foriris sian hotelon lastan nokton — oni ne jam aŭdas pri li.”

         “Sendube li revenos.”

         “Morgaŭ estas la futbala matĉo de la universitata ĉefteamo.”

         “Mi ne simpatias kun ĉi tiuj infanecaj ludoj. Mi profunde interesiĝas pri la sorto de la junulo, pro tio ke mi konas kaj ŝatas lin. La futbala matĉo tute ne koncernas min.”

         “Mi depostulas vian simpation, do, en mia enketo pri la sorto de s-ro Staŭntono. Ĉu vi scias kie li estas?”

         “Certe ne.”

         “Ĉu vi ne vidas lin de post la hieraŭa tago?”

         “Ne.”

         “Ĉu estas s-ro Staŭntono sana?”

         “Tutcerte.”

         “Ĉu vi scias ĉu li estis iam malsana?”

         “Neniam.”

         Holmso metas paperaĵon antaŭ la okuloj de la kuracisto. “Do eble vi klarigos ĉi tiun fakturon por dek tri gineoj, pagita de s-ro Godfreo Staŭntono al d-ro Lezlio Armstrongo de Kembriĝo. Mi elprenis ĝin el inter la paperoj sur lia tablo.”

         La kuracisto ruĝiĝis pro kolero.

         “Mi ne sentas ke mi devas klarigi tion al vi, s-ro Holmso.”

         Holmso remetas la fakturon en sian notlibron. “Se vi preferas publikan klarigon, tio devas okazi pli-malpli baldaŭ,” diris li. “Mi jam diras al vi ke mi povas silentigi tion, kion aliaj devos publikigi, kaj vere vi estus pli saĝa konfidi tute en mi.”

         “Mi scias nenion.”

         “Ĉu s-ro Staŭntono kontaktis vin el Londono?”

         “Certe ne.”

         “Ho ve — la poŝtkontoro denove!” Holmso suspiris lace, “plej urĝan telegramon ekspedis Godfreo Staŭntono en Londono je 6:15 hieraŭan vesperon — telegramon, sendube ligitan al lia malapero — kaj tamen ĝin vi ne ricevis. Tre kulpa. Mi devos certe iri al la kontoro kaj plendi.”

         D-ro Lezlio Armstrongo eksaltis de malantaŭ sia tablo kaj lia malhela vizaĝo estis karmezina pro kolorego.

         “Mi postulegas ke vi forlasu mian domon, sinjoro,” li diris. “Vi povas diri al via dunganto, lordo Mont-Jakobo, ke mi ne deziras trakti aŭ lin aŭ liajn perantojn. Ne, sinjoro — eĉ ne alian vorton!” li sonorilis furioze. “Johano, forkonduku ĉi tiujn sinjorojn!” Pompa ĉefservisto severe elkondukis nin al ĉefpordo, kaj ni trovis nin en la strato. Holmso eksplodis en ridado.

         “D-ro Lezlio Armstrongo certe estas homo de vigleco kaj karaktero,” diris li. “Mi neniam konas viron, kiu, se li celus siajn talentojn tiele, estas tiel taŭga ŝtopi la breĉon lasita de la fifama Moriarto.[15] Kaj nun, mia povra Vatsono, ni estas ĉi tie senhelpaj kaj sen amikoj en ĉi tiu negastema urbo, kiun ni ne povas forlasi sen forlasi nian kazon. Ĉi tiu eta gastejo ĝuste kontraŭ la domo de Armstrongo estas aparte adaptita por ni. Se vi luos antaŭan ĉambron kaj aĉetos necesaĵojn por la nokto, mi havu tempon por fari kelkajn enketojn.”

         Tamen, ĉi tiuj malmultaj enketoj pruvis pli longdaŭraj ol imagis Holmso, ĉar li ne revenis al la gastejo ĝis preskaŭ la naŭa. Li estis pala kaj deprimita, polvmakulita, ellaciĝanta kaj malsata. Malvarmaj manĝaĵoj pretiĝis surtable kaj kiam li satiĝis kaj bruligis sian pipon li estas preta preni la duonkomikan kaj tute filozofan sintenon naturan al li kiam fuŝas aferoj. La sono de kaleŝaj radoj igis lin leviĝi kaj ekrigardi el la fenestro. Sub la brilego de la gaslampo, duonkaleŝo kaj griza ĉevalparo staris antaŭ la pordo de la kuracisto.

         “Ĝi jam estas for tri horojn,” diris Holmso, “ĝi foriris je duono post la sesa, kaj jen ĝi revenas. Tio faras radiuson de dek kvin aŭ dudek kilometroj, kaj okazas unufoje aŭ iam dufoje ĉiutage.”

         “Tio ne estas nekutima al praktikanta kuracisto.”

         “Sed efektive Armstrongo ne estas praktikanta kuracisto. Li estas lekcianto kaj konsultanto, sed li ne zorgas pacientaron, kiu distris lin de liaj verkaĵoj. Kial do li vojaĝas tiom longe, tio devus treege ĉagreni al li, kaj kiun li vizitas?”

         “Lia koĉero——”

         “Mia kara Vatsono, ĉu vi povas dubi ke mi unue demandis al li? Mi ne scias ĉu estas pro lia propra natura depravacio aŭ pro la instigo de lia mastro, sed li estis sufiĉe malĝentila atakigi hundon kontraŭ mi. Nek la hundo nek la viro ŝatis la aspekton de mia bastono. Tamen la afero malsukcesis. Post tio nia relato estis ĝenata, kaj pluaj enketoj ne eblas. Ĉion, kion mi scias, mi akiris de amika tieulo en la korto de nia propra gastejo. Li diris al mi pri la kutimoj de la kuracisto kaj pri liaj ĉiutagaj vojaĝoj. Tiumomente por doni la veron al liaj vortoj, la kaleŝo alvenis al la pordo.”

         “Ĉu vi povis sekvi?”

         “Bonege, Vatsono! Vi scintilas ĉi-vespere. La ideo ja venis en mian kapon. Estas, kiel vi jam rimarku, bicikla butiko apud nia gastejo. Tien mi hastis, kaj luis biciklon, kaj povis ekiri antaŭ ol la kaleŝo estis tute preter videbleco. Mi rapide atingis ĝin, kaj tiam, restis diskrete for ĉirkaŭ cent metrojn. Mi sekvis ties lumon ĝis ni postlasis la urbon. Ni estis tute sur kampara vojo kiam io ĝena okazis. La kaleŝo haltis, la kuracisto elkaleŝiĝis kaj iris rapide al la loko kie mi ankaŭ haltis, kaj diris al mi laŭ bonega sardona maniero, ke li timas ke la vojo estas mallarĝa, kaj ke li esperas ke lia kaleŝo ne malpermesas la pasadon de mia biciklo. Nenio povas esti pli admirinde ol lia maniero. Tuj mi biciklis preter la kaleŝon, kaj restante sur ĉefvojo, mi veturis kelkajn kilometrojn, kaj tiam restis en oportuna loko por vidi ĉu la kaleŝo preterpasos. Estis neniu indiko, tamen, kaj do estas evidente ke ĝi turniĝis en unu el kelkaj flankvojoj, kiujn mi jam observis. Mi ree biciklis, sed ne vidis la kaleŝon, kaj nun, kiel vi konstatas, ĝi revenis post mi. Kompreneble, komence mi ne havis apartan kialon ligi ĉi tiujn vojaĝojn al la malapero de Godfreo Staŭntono, kaj mi nur emis enketi pri ili por la ĝenerala kialo ke ĉio koncerne al d-ro Armstrongo nuntempe interesas al ni, sed, nun ke ni trovis ke li tiom vigle gvatas kontraŭ iu, kiu sekvu lin dum tiuj eksursoj, la afero ŝajnas pli grave, kaj mi ne estos kontente ĝis mi klarigos la aferon.”

         “Ni povas sekvi lin morgaŭ.”

         “Ĉu ni povas? Ne estas tiel facile kiel vi opinias. Vi ne konas la kembriĝ-graflandan pejzaĝon. Ĝi ne utilas por kaŝado. La tuta kamparo, kiun mi trapasis ĉi-vesperon, estas ebena kiel la manplato kaj pli-malpli senarbara, kaj la viro, kiun ni spuras, ne estas stulta, kiel li bone montris ĉi-vesperon. Mi telegrafis al Overtono por ke li sciigu nin ĉe ĉi tiu adreso pri freŝaj disvolviĝoj en Londono, kaj dume ni povas nur koncentri nian atenton je d-ro Armstrongo, kies nomon la helpema komizino permesis al mi legi en la kopio de la urĝa mesaĝo de Staŭntono. Li scias kie estas la junulo, al tio mi ĵuras. Kaj se li scias, ni estas kulpaj se ni ne povas ankaŭ scii. Nun mi devas konfesi ke la avantaĝo estas ĉe li, kaj kiel vi scias, Vatsono, mi ne kutime permesas lasi aferojn tiele.”

         Kaj tamen la venontan tagon ni ne estis pli proksimaj al la solvo de la mistero. Post matenmanĝo oni sendis noton, kiun Holmso ridete transpasis al mi.

SINJORO, [ĝi tekstis]:— Mi povas sendubigi vin ke vi malŝparas vian tempon spuri miajn movadojn. Kiel vi eltrovis lastan vesperon, mi havas fenestron ĉe la malantaŭo de mia duonkaleŝo, kaj se vi deziras tridek-kilometran rajdon, kiu kondukos vin al la loko mem de kie vi ekiris, vi nur devas sekvi min. Dume, mi povas informi vin ke neniom da spionado pri mi povas iel helpi al s-ro Godfreo Staŭntono, kaj mi certas ke la plej bona servo al li estas via reveno tuj al Londono por raporti al via dunganto ke vi ne povas spuri lin. Vi certe malŝparas vian tempon en Kembriĝo. — Fidele via

LEZLIO ARMSTRONGO.

         Kandida, honesta antagonisto estas la kuracisto,” diris Holmso. “Nu, li ekscitas mian scivolemon, kaj mi devas scii antaŭ ol mi forlasos lin.”

         “Lia kaleŝo estas ĉe lia pordo nun,” diris mi. “Jen li enkaleŝiĝas. Mi vidas ke li ekrigardas nian fenestron. Eble mi provas la biciklon, ĉu?”

         “Ne, ne, mia kara Vatsono! Kun ĉiu deca respekto al via sageco, mi opinias ke vi estas ne tute egala al la kuracisto. Mi opinias, ke eble mi povas atingi mian celon per miaj propraj sendependaj esploroj. Mi timas ke mi devas postlasi vin pro tio ke la apero de du enketantaj fremduloj en tia dormema kampara loko devas eksciti pli da klaĉo ol estas dece. Sendube vi trovu vidindaĵojn en ĉi tiu respektinda urbo, kaj mi esperas ke mi venigos pli favoran raporton ĉi-vesperon.”

         Tamen denove mia amiko desapontiĝis. Li vespere revenis laciĝe kaj sensukcese.

         “Mi jam havis sensukcesan tagon, Vatsono. Trovante la ĝeneralan direkton de la kuracisto, mi pasis la tagon vizitante ĉiujn vilaĝojn ĉe tiu flanko de Kembriĝo, kaj interparolante kun drinkejmastroj kaj aliaj novaĵaj perantoj. Mi transiris iom da distanco. Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono,[16] ĉiun mi esploris kaj ĉiu desapontis. La ĉiutagan aperadon de duonkaleŝo kaj ĉevalparo oni povus apenaŭ preteratendi en tiaj Dormemaj Valetoj.[17] Denove la kuracisto poentas. Ĉu estas telegramo por mi?”

         “Jes, mi jam legis. Jen: ‘Petu Pompeon de Jeremia Diksono, Trinitato-Kolegio.’ Mi ne komprenas.”

         “Ho, estas sufiĉe klara. Ĝi estas sendita de nia amiko Overtono, kaj respondas al demando mia. Mi ĝuste sendas mesaĝon al s-ro Jeremia Diksono, kaj tiam mi ne dubas ke nia bonŝanco revenos. Parenteze, ĉu estas novaĵo pri la matĉo?”

         “Jes, estas bonega raporto en la plej freŝa numero de la tiea vespera ĵurnalo. Oksfordo venkis per unu golo[18] kaj du penoj.[19] La lastaj frazoj de la priskribo tekstas: ‘La malvenko de la Pala Bluuloj estu tute atribuita al la bedaŭra foresto de la spertega internaciulo, Godfreo Staŭntono, kies mankon oni sentis dum la tuta konkurso. La manko de kombino en la trikvarona linio kaj ilia malforteco en kaj atako kaj defendo pli-malpli neŭtrigis la penadojn de la fortika kaj laborema bando.’”

         “Do la malbonaŭguroj de nia amiko Overtono pravas,” diris Holmso. “Persone mi konsentas kun d-ro Armstrongo, ke futbalo ne estas ene de mia limo. Ni devas frue enlitiĝi, Vatsono, ĉar mi antaŭvidas ke la morgaŭa tago estos eventplene.”

         Mi teruriĝas per mia unua ekrigardo pri Holmso la venontan matenon, ĉar li sidis apud la fajro tenante etan subhaŭtan injektilon. Mi ligis tiun ilon kun la unusola molaĉo en lia naturo, kaj mi timis la plej malbonan, kiam mi vidis ĝin scintila en lia mano. Li ridis pro mia esprimo de konsterno kaj metis ĝin surtablen.

         “Ne, ne, mia kara ulo, ne timu. Ĝi ne estas ĉi-foje ilo de fieco, sed male estu tio, kio malŝlosos nian enigmon. Mia espero estas bazita sur ĉi tiu subhaŭta injektilo. Mi ĵus revenas de priskolta ekspedicio, kaj ĉio estas favore. Matenmanĝu bone, Vatsono, ĉar hodiaŭ mi intencas spuri d-ron Armstrongon, kaj ni ne povas halti por ripozi aŭ manĝi ĝis mi trovos lian kaŝejon.”

         “Tiuokaze,” diris mi, “ni devus prefere porti nian matenmanĝaĵon, ĉar li foriras frue. Lia kaleŝo estas ĉe la pordo.”

         “Ne gravas. Lasu lin foriri. Li ja estus sprita se li povos iri tien, kien ni ne povos sekvi. Kiam vi finmanĝos, venu suben kun mi, kaj mi prezentos vin al detektivo, kiu estas eminenta spertulo en la venonta afero.”

         Kiam ni malsupreniris, mi sekvis Holmson en la stalkorton, kie li malfermis la pordon de stalfako kaj elkondukis kompaktan, kurtorelan, blank-kaj-brunan hundon parte biglan kaj parte volphundan.

         “Lasu min prezenti Pompeon.” diris li. “Pompeo estas la plej eminenta el la tieaj ĉashundoj — ne tre rapida, kiel montras lia formo, sed lojala en la spurado. Nu, Pompeo, eble vi ne estas tre rapida, sed mi anticipas ke vi estas tro rapida por paro de mezaĝaj Londonanoj, do mi ĝuste fiksas ĉi tiun ledan rimenon je via kolringo. Nu, knabo, venu kaj montru kiel vi kapablas.” Li kondukis la hundon al la pordo de la kuracisto. La hundo ĉirkaŭflaris momente, kaj plorante akre pro ekscito li ekiris laŭ la strato, tirante la rimenon por plirapidi. Post duona horo, ni estis ekster la urbo kaj hastante laŭ kampara vojo.

         “Kion vi faris, Holmso?” mi demandis.

         “Fadenmontran kaj malnovan rimedon, sed fojfoje utilan. Ĉi-matene mi iris en la korton de la kuracisto kaj perinjektile ŝprucis anizon sur la malantaŭan radon. Spurhundo sekvis anizon de ĉi tie ĝis Johano de Groto,[20] kaj nia amiko, Armstrongo, devus veturi tra la Kem-rivero antaŭ ol li igus Pompeon perdi la spuron. Ho, la ruza fripono! Jen tiele li ŝtelevitis min hieraŭ.”

         Subite la hundo forturniĝis de la ĉefvojo en gresan vojeton. Post kilometro tiu kondukis en alian larĝan vojon, kaj la spuro turniĝis rekte dekstren en la direkto de la urbo, kiun ni ĵus postlasis. La vojo kurbiĝis sude de la urbo, kaj daŭris en la kontraŭa direkto al tio en kiu ni komence iris.


LA HUNDO ĈIRKAŬFLARIS MOMENTE,
KAJ PLORANTE AKRE PRO EKSCITO
LI EKIRIS LAŬ LA STRATO.

         “Ĉi tiu ĉirkaŭiro estas tute por ni, ĉu?” diris Holmso. “Jen la kialo, ke miaj enketoj inter la vilaĝanoj montris nenion. La kuracisto certe konkuras per ĉiuj siaj fortoj, kaj oni deziras scii la kialon por tia komplika trompo. Jen devas esti la vilaĝo Trompingtono dekstraflanke. Kaj, je Jovo! jen la duonkaleŝo alproksimiĝas al ni. Ek, Vatsono — ek, aŭ li vidos nin!”

         Li saltis tra barilpordo en kampon, tirante la malvolantan Pompeon. Ni estis apenaŭ sub la heĝo kiam la kaleŝo klakete preterruliris. Mi ekvidis d-ron Armstrongon kun ŝultroj klinitaj, kapo sinkita en la manojn — la bildo mem pri aflikto. Mi sciis per la pli grava vizaĝo de mia kunulo ke li ankaŭ ekvidis.

         “Mi timas ke nia serĉo havas sinistran finon,” li diris. “Ne estas longe antaŭ ol ni scios. Venu, Pompeo! Ha, estas la dometo en la kampo!”

         Oni ne povis dubi ke ni atingis nian celon. Pompeo ĉirkaŭkuris kaj avide ploris ekster la barilpordo, kie la markojn de la radoj de la duonkaleŝo oni ankoraŭ vidis. Pado kondukis al la soleca dometo. Holmso alligis la hundon al la heĝo, kaj ni hastis antaŭen. Mia amiko perkutis sur la eta kampara pordo, kaj ree perkutis sen respondo. Kaj tamen la dometo ne estis senhoma, ĉar mallaŭtan sonon ni aŭdis — sonon mizeran aŭ malesperan, nepreskribeble melankolian. Holmso paŭzis nedecideme, kaj tiam ekrigardis la vojon, kiun ni ĵus transiris. Duonkaleŝo alproksimiĝis, kaj oni ne povis ne rekoni la grizan ĉevalparon.

         “Je Jovo, la kuracisto revenas!” kriis Holmso. “Tio findecidas. Ni devas vidi, kio okazis antaŭ ol li alvenos.”


MI EKVIDIS D-RON ARMSTRONGON.

         Ni malfermis la pordon, kaj eniris la koridoron. La mallaŭta sono kreskis pli laŭte ĝis ĝi iĝis unu longa plorado de aflikto. Ĝi estis de supre. Holmso sagis supren kaj mi sekvis. Li malferme puŝis duonapertan pordon, kaj ni ambaŭ staris konsterne pro la vidaĵo antuaŭ ni.


         “Virino, juna kaj belega, morte kuŝis sur lito. Ŝia trankvila pala vizaĝo kun malbrilaj tute malfermitaj bluaj okuloj rigardis supren de inter granda implikaĵo da oraj haroj. Ĉe la fino de la lito, duonsidante, duongenuante kun vizaĝo enterigita en la littukoj, estis juna viro kies formo ŝanceliĝis pro lia ploroj. Li estis tiel absorbata per sia amara lamentado, ke li neniam suprenrigardis, ĝis Holmso permane tuŝis lian ŝultron.

         “Ĉu vi estas s-ro Godfreo Staŭntono?”

         “Jes — jes, mi estas — sed vi tromalfruas. Ŝi estas morta.”

         La viro estis tiom stupora ke oni ne povis komprenigi lin ke ni ne estas kuracistoj senditaj por helpi al li. Holmso penis konsoli lin kaj klarigi la zorgon spertitan de liaj amikoj pro la subita malapero, kiam surŝtupajn paŝojn oni aŭdis, kaj aperis la peza severa demandanta vizaĝo de d-ro Armstrongo ĉe pordo.


LI NENIAM SUPRENRIGARDIS ĜIS HOLMSO
PERMANE TUŜIS LIAN ŜULTRON.

         “Do, sinjoroj,” diris li, “vi jam atingis vian celon kaj certe vi elektis tre delikatan momenton por via entrudo. Mi ne kverelegus antaŭ la mortinto, sed mi povas certigi vin ke se mi estus pli juna via monstra konduto ne pasus senpunece.”

         “Pardonu, d-ro Armstrongo, mi opinias ke ni nur iomete malsame intencas,” digne diris mia amiko. “Se vi povus malsupreniri kun ni, ni ĉiuj povas doni lumon al la alia pri ĉi tiu mizera afero.”

         Post momento, la malĝoja kuracisto kaj ni estis en la salono malsupre.

         “Nu, sinjoro?” li diris.

         “Unue mi deziras sciigi vin, ke mi ne estas dungato de lordo Mont-Jakobo, kaj ke mia simpatio en la afero estas tute kontraŭ tiu nobelo. Kiam iu malaperas mi devas certigi min pri ties sorto, sed tiele farinte, la afero finiĝis kiel koncernas min, kaj se estas nenio krima mi deziras silentigi privatajn skandalojn anstataŭ publikigi. Se, kiel mi kredas, estas nenio kontraŭleĝa en tiu ĉi afero, vi nepre povas dependi de mia diskreteco kaj mia kunhelpo forteni la faktojn de la gazetaro.”

         D-ro Armstrongo rapide paŝis antaŭen kaj manpremis Holmson.

         “Vi estas bona ulo,” diris li. “Mi jam mistaksis vin. Dank’ al la ĉielo ke mia pentosento ke mi postlasis povran Staŭntonon sole en ĉi tiu malfeliĉo igis min reveni kaj do konatiĝi kun vi. Pro tio ke vi scias tiom multe, la aferon oni facile klarigas. Antaŭ jaro Godfreo Staŭntono loĝis en Londono dum mallonga tempo kaj ekamis la filinon de sia luigistino, kaj edzinigis ŝin. Ŝi estis tiel bona kiel belega kaj tiel inteligenta kiel bona. Neniu viro devas honti pro tia edzino. Sed Godfreo estis heredonto de ĉi tiu plendema maljuna nobelo. Estis tutcerte ke la scio pri lia edziĝo finos lian heredaĵon. Mi bone konas la junulon, kaj mi amas lin pro liaj multaj kvalitoj. Mi faris mian plej bonan por helpi al li. Ni faris nian plej bonan forkaŝi la aferon for de ĉiuj, ĉar kiam oni ekflustras pri tiaj aferoj, ne estas longe antaŭ ol ĉiuj scias. Pro tiu soleca dometo kaj lia propra diskreteco, ĝis nun Godfreo sukcesis. Ilian sekreton neniu sciis krom mi kaj bonega servisto, kiu iris Trompingtonen por venigi helpon. Sed fine venis terura bato en la formo de danĝera malsano al lia edzino. Estis la plej virulenta speco de ftizo. La povrulo estis duonfreneza pro doloro, kaj tamen li devis iri Londonen pro ĉi tiu matĉo, ĉar li ne povis ekskuzi sin sen klarigo, kiu rivelus lian sekreton. Per telegramo mi penis ĝojigi lin, kaj li responde telegrafis al mi, petegante ke mi faras ĉion eblan. Tio estas la telegramo, kiun vi ŝajne vidis per iu neklarigebla metodo. Mi ne diris al li kiom urĝe estas la danĝero, ĉar mi sciis ke li ne povas helpi, sed mi sendis la veron al la patro de la junulino, kaj li tre malsaĝe kontaktis Godfreon. Do Godfreo tuj venis preskaŭ freneze, kaj li restis en tia stato, genuante ĉe la fino de ŝia lito, ĝis ĉi-matene la morto finis ŝian suferadon. Jen la fino, s-ro Holmso, kaj mi certas ke mi povas fidi je via diskreteco kaj tiu de via amiko.”

         “Venu, Vatsono,” diris li kaj ni eliris tiun domon de lamentado en la palan sunlumon de la vintra tago.


Notoj:

Kelkaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes (La prinotita Ŝerloko Holmso), William S. Baring-Gould.

Mi aparte dankas al Simon Henley ano de la Rugbea Klubo de Oklahomo-urbo pro lia konsilo kaj lia helpo pri la rugbeaj terminoj en ĉi tiu rakonto.

[1]          Trikvarono [Angle, Three-Quarter] Rugbea teamano kiu ludas inter la centro kaj la malantaŭa limo de la ludejo. (Dank’ al Fraser Dunbar de Esperanto-Asocio de Britio por tio difino.)

[2]          Oni sugestis ke ĉi tiun rakonton Conan Doyle intencis per la esprimo “La aventuro de la laca kapitano” en “La mararmea traktato”. Legu ĉi tiun rakonton ĉi tie.

[3]          Bando [Angle, pack] La bando konsistas el la ok avanuloj kiuj agadas en la ludero (vidu sube).

[4]          Driblado [Angle, dribbling] Conan Doyle iomete eraris ĉar oni ne povas dribli en rugbeo.

[5]          Ludero [Angle, scrum] En rugbeo kunvicigo ĉirkaŭ la pilko en kiu du avanuloj de ĉiu kontraŭa teamo puŝigis sin kune por peni forpuŝi la kontraŭulojn kaj gajni ekregon de la pilko.

[6]          Tuŝlinio [Angle, touch line] unu el la flankaj limoj de la ludejo.

[7]          Demetite piedbato [Angle, place kick] Oni metas la pilkon sur surgrunda konuso kaj kurante al ĝi piedbatas.

[8]          25-linio [Angle, the 25-line] en la nuna rugbeo tio estas la 22-(metra) linio (22 metrojn for de la golejo).

[9]          Demane piedbato [Angle, punt] Oni piedbatas la pilkon de sia propraj manoj.

[10]          Defalige piedbato [Angle, drop kick] Oni faligas la pilkon kaj piedbatas ĝin ĵus kiam ĝi tuŝas la grundon.

[11]          Podagro estas la koncentrado de ura acido ĉe la artikoj (ĉi-tiuokaze, la fingroartikoj). La acido kaŭzas la malmineraligon de la ostoj. Sur la haŭto formas tofaj abscesoj, kiuj eligas kretosimilan substancon. (Dank’ al d-ro Sam Cornelius, DO pro ĉi tiu priskribo.)

[12]          Tranĉvundo en la tibio [Angle, hack] kaŭzita kiam oni piedbatis alian en la tibio, kompreneble, kontraŭleĝe.

[13]          Bejzvatero [Angle, Bayswater] kvartalo de Londono.

[14]          Grejzena Vojo [Angle, Gray’s Inn Road] “Gray’s Inn” (inn = gastejo) estas unu el la famaj “Inns of Court”, kie oni prepariĝas por la leĝa profesio. Komence ĉi tiuj institucioj estis gastejoj por la studentoj de la leĝo.

[15]          Moriarto [Angle, Moriarty] estis la plej danĝera antagonisto de Ŝerloko Holmso, kiun Holmso nomis “La Napoleono de krimo”.

[16]          Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono [Angle, Chesterton, Histon, Waterbeach, and Oakington] vilaĝoj norde de Kembriĝo.

[17]          Dormemaj Valetoj [Angle, Sleepy Hollows] per tio Conan Doyle intencis la faman rakonton “The Legend of Sleepy Hollow” [La legendo de dormema valeto] fare de la usona verkisto Washington Irving (1783-1859).

[18]          Golo [Angle, goal] Ĉe ĉiu fino de la rugbea ludejo estas du fostoj ligitaj per transstango (la golejo). Oni faras golon kiam la pilkon oni piedbatis super la transstangon kaj inter la du fostoj.

[19]          Peno [Angle, try] Teamano faras penon kiam la pilko aŭ estas portita en la finzonon [Angle, In-goal] de la kontraŭteamo aŭ estas jam en la finzono, kaj la teamano tuŝis la teron per la pilko.

[20]          Johano de Groto [Angle, John o’Groat] Nederlandano kiu transloĝis en Skotlando en 1489. Lia domo estis en la plej norda loko en la Brita Islando.


Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.