Make your own free website on Tripod.com
Enkomputiligis Darold Booton

ROBINSONO KRUSO

lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj

verkita de Daniel Defoe tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

Parto IV

         Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Ĉar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi aŭdis pafilpafon. Mi opiniis, ke ĝi certe estas de ŝipo ĵetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la ŝipo, se ŝipo ĝi estas, sciiĝu, ke iu estas tie-ĉi por helpi ilin. Mi poste aŭdis du pafojn plu. Post kiam lumiĝis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kuŝas ruino de ŝipo, tiunokte ĵetita sur la ŝtonegojn. Ĝi kuŝis tro malproksime por mi vidi, ĉu restas homoj sur ĝi.

         Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaŭ unu el la ŝipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la ŝipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Troviĝas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte puŝas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, ŝajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ĉe mi.

         Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ĝin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraŭ havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromaĝo, kaj poste ekvetunis enmare. Mi pense ektimis pri la danĝero, en kiu mi min antaŭe trovigis sur la samaj ŝtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, ĉar mia boato estas malgranda, ĉio estus perdata, se ventego ekblovus. Baldaŭ mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron ĝis la fluo turniĝos kaj la forfluo komencos.

         Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi dormis en mia boato. Tagiĝe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore, mi atingis la ŝipruinon. Jen, kia vidaĵo! La ŝipo estis ĵetita sur la ŝtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj fornaĝigitaj, ŝnuregoj kaj ĉenoj disĵetitaj ferdeke, kaj ĉio envolvita en malgajo. Kiam mi atingis la ŝipruinon, hundo alnaĝis al mi, blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi donis al ĝi iom da pano, ĝi manĝis la panon kvazaŭ lupo, kaj pri trinkado ĝi eble krevus, se mi estus permesinta, ke ĝi pleniĝu.

         Mi iris al la ĉambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj la lipo rigida; la malĝoja rakonto estis dirata, ĉar ĉiu tenis sian brakon ĉirkaŭ la kolo de la amiko, kaj tiamaniere ili atendis la morton. Kiom ŝanĝiĝis la sceno, tiam, tute sovaĝa pro la batoj ondaj kaj la muĝado venta! Nun, ĉio estis trankvila — la morto elfaris sian celon, kaj ĉiuj ricevis ĝian baton, escepte la hundo, kiu estis la sola kreitaĵo, kiu postvivis.

         Mi divenis, ke la ŝipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur ĝi multe da oro. Mi metis keIke da kestoj surboaton, sed ne atendis por eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi revenis.

         Hejme, mi trovis ĉion same tiel, kiel mi ĝin lasis — miaj kaproj, la katoj, kaj la birdo. La vidaĵo en la ĉambro de la kuiristo restadis tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da rumo. Tiam mi ekhejmportis mian ŝarĝon de la marbordo, kie mi antaŭe ĝin lasis. En la kestoj troviĝis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da fandaĵoj oraj; apud ili troviĝis tri boteletoj kaj tri sakoj da pafaĵo, kiuj estas granda akiro.

         De nun ĝis dujare, ĉio prosperis al mi; sed ne estis daŭronta. Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro kiu kaŭzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaŭ tridek troviĝas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, ĉirkaŭ kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis liajn ligilojn, li kuris laŭeble rekte al mia domo.

         Por diri la veron, ekvidante, ke ĉiuj ceteraj kuris por lin kapti, miaj haroj stariĝis pro timo. En la rivereton li naĝis simile al fiŝo, kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Ĉiuj nun ĉesigis la ĉasadon escepte du, kaj tiuj-ĉi naĝis tra la rivereto sed neniel tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la malfeliĉulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la ŝtupetaron kaj suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin.

         Mi signodonis al la malfeliĉa sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe mi suprenkuris por renkonti la du virojn ĉasante lin. Mi kuris al la unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis.

         La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkiĝis kvazaŭ pro sonĝado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri al li, ke mi estas amiko, mi ankaŭ faris ĉiueblajn signojn, por allogi lin al mi. Fine, li venis, genuiĝis por kisi la teron, kaj poste ekprenis mian piedon, metante ĝin sur sian kapon, tio signifante ke li estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li stariĝu, kaj mi agis bone al li.

         Sed restis pli multe da heroaĵo, ĉar la viro, ricevinte la pafilbaton, ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), ke li lin gardu. Ĉe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ĝojfrapon, ĉar estis la unua sono de homa voĉo, kiun mi aŭdas ĉiomjare de kiam mi alvenis sur la insulon.

         La viro, kiun mi pafilbatis, sidiĝis, kaj mia sklavo timante lin, signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. Kun ĝi li alkuris al la viro, kaj unubate detranĉis lian kapon. Tion farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ĝin antaŭ mi. Mi ne ŝatis la ĝojon pri kiu li ĝin faris, kaj mi ne konsideris mian vivon tute sendanĝere kun tia homo.

         Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris signojn al li, ke li revenu, ĉar antaŭsento al mi diris, ke eble venos la ceteraj por serĉadi.

         Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aŭ mia kaverno; tial mi disĵetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manĝaĵo. Li estis belviro, alta kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaŭ lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia haŭto estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazaŭ neĝo.

         Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkuŝiĝis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ĝin, kiel antaŭe. Li penis sciigi al mi per ĉiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin ŝatas.

         Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) ĉar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviĝis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestaĵo, ĉar li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed ĉar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon.

         Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraŭ la apude loĝanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj propraĵiĝas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el tiuj.

         Mi nun faris ĉapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li kaprofelon por porti ĉirkaŭ la talio. Li treege fieriĝis eltrovante lian vestaĵon kiel la mia.

         Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon miaflanke; sed tio ne estis necesa, ĉar mia sklavo vere estis plej fidela al mi. Li faris ĉion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro pli ol tio? Ho, la ĝojo, ĉar mi lin havis ĉe tiu-ĉi dezerta insulo por min kuraĝigi.

         Laŭeble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li penegadis lerni ĉion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, ebenavoje; kaj se ne estus naŭzaj festenoj faritaj ĉe la marbordo mi ne dezinus forlasi la insulon.

         Ĉar Vendredo ne ankoraŭ perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis kaprinon en la ombraĵo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, kaj signodonis al li, ke li ne moviĝu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; sed la pafilbruo tremigis la malfeliĉulon. Li ĝistiam ne ekvidis la idon nek sciis ke ĝi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la brusto por senti ĉu tie estas vundo, tiam li genuis antaŭ mi kaj ekprenis miajn genuojn kvazaŭ preĝante, ke mi ne mortigu lin.

         Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanĝere, mi mankondukis lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaŭ mi ekvidis akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje timsigniĝis pli ol antaŭe, tremante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto loĝas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antaŭ ĝi tiel same kiel antaŭ mi; kaj kelkatempe li eĉ ne volis tuŝi la pafilon, kvankam li parolis al ĝi, se li pensis, ke mi ne ĉeestas. Unufoje li diris al mi, ke li ĝin petigis ke ĝi lin ne mortigu.

         Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el ĝi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi manĝas salon kun ĝi, kaj li tordis la vizaĝon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laŭe tordis la vizaĝon. Morgaŭtage, mi donis al li pecon da kapraĵo, kiun mi antaŭe pendigis per ŝnuro antaŭ la fajro por ĝin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu ĉiuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la ŝnuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi laŭeble, kiel bona li ĝin konsideras.

         Morgaŭtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaŭ faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaŭ lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris, “Ĉu viagentaj viroj venkas en batalo?” Li respondis ridete, venkas. “Nu,” mi diris, “Kial ili permesis siajn malamikojn kapti vin?”

         “Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam.” (Vendredo ne ankoraŭ povis paroli bone).

         “Nu, kion ill faras kun la kaptitoj?”

         “Tute manĝi ili.”

         Tio ne estas bona novaĵo por mi, sed mi daŭrigis, kaj demandis, “Kien ili prenas ilin?”

         “Iri loko kie proksa.”

         “Ĉu ili venis tien-ĉi?”

         “Jes, jes, veni tie-ĉi aŭ alilok.”

         “Ĉu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?”

         “Jes, veni tie-ĉi.”

         Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaŭtage mi lin kondukis al tiu-ĉi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu ŝtonojn, ilin por mi kalkuli.

         “Ĉu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?” Li respondis ke ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno ĵus leviĝis — loĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: “Ĉu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi viroj?”

         “Jes, jes, vi iri en du boatoj.”

         Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.

         Unu tagon, mi diris al mia sklavo, “Ĉu vi scias, kiu vin kreis?”

         Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi diris, “Ĉu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la montetojn kaj arbarojn?” Li respondis, ke estas Biko, kies domo troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li.

         “Se tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn antaŭ li?”

         Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, “Ĉio diri ‘O’ al li.”

         “Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?”

         “Iri Bikon.”

         Tiam mi levis mian manon ĉielen, kaj diris, “Dio loĝas tie. Li kreis la mondon, kaj ĉion en ĝi. La luno kaj la steloj estas kreitaĵoj de Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la riveretojn, kiuj fluadas. Li kaŝas la vizaĝon de la ĉielo per nuboj, Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskaĵojn por la uzo de la homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preĝas, Li alproksimiĝas al ni, kaj aŭdas nin.”

         Mi sklavo vere gojis, kiam li aŭdas min paroli pri tiaj aferoj. Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne diros plu ‘O’ al Biko, ĉar Biko loĝas nur spaceton de tie-ĉi. Li ne povas aŭdi la homojn ĝis ili supreniris la monteton al li.

         “Ĉu vi supreniris la monteton por paroli al li?”

         “Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj.”

         “Kion la Obesoj diris al li?”

         “Diri ‘O’.”

         Post kiam mi konvinkis mian sklaon, ke Biko ne estas la vera Dio, li tiele sentis pri mi, ke mi timis anstataŭiĝi por Biko. Laŭeble, mi penegis, ke li kredu pri Kristo; mi ĝion klarigis, ĝis fine — dankon al Sinjoro — mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore.

         Por plaĉi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi diris al li, kie mi naskiĝis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li ĝojis pro la rakontoj pni mia naskolando; la komerco portata per ĝiaj ŝipoj ĉiuparte de la konita mondo. Mi donis al li tranĉilon, kio kaŭzis, ke li dancis ĝoje.

         Unu tagon starante sun la supro monteta orientflanke de la insulo, mi ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste, vokante al mi, saltante kaj kantante.

         “Kion vi ekvidas?” mi demandis.

         “Ha, ĝojo!” li respondis kun ĝojo fervora en la okuloj. Ha, ĝojo, tie mia lando!”

         Kial li streĉis la okulojn por rigardegi tiun-ĉi landon, kvazaŭ li deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis sendanĝera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante ĉirkaŭ mi simile al ili veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis ĉirkaŭ la viroj.

         Sed tia timo estis vana, kvankam ĝi loĝis en mia animo longatempe, kaj mi ne agis tiel bone al li kiel antaŭe. De nun, tagon post tago, mi penis eltrovi, ĉu estas kaŭzo por mia timo aŭ ne. Mi diris, “Ĉu vi deziras, ke vi estu ree en via naskolando?”

         “Jes, mi esti multe ĝoja tie.”

         “Kion vi tie farus? Ĉu vi resovaĝiĝus?”

         “Ne, ne, mi diri bonaĝi, manĝi pano, lakto, ne plu manĝi homo.”

         “Kial, ili vin mortigus?”

         “Ne, ne mortigus, lerni ami.”

         Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj.

         “Ĉu vi do volas reveturi kun mi al via lando?”

         Li respondis, ke li ne povas naĝi tiel malproksimen, tial mi diris al li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ĝi. Je tio li respondis, “Se vi iri, mi iri.”

         “Se mi iros? Ili min manĝos.”

         “Ne, mi kaŭzi ili ami vi multe.”

         Tiam li diris al mi laŭeble, kiel afable ili agis al kelke da blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li pensas pri ĝi, sed li juĝis, ke ĝi estas tro malgranda. Poste ni iris por rigardi la boaton de la malnova ŝipo, kiu tute ne estis en bonstato, kuŝinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliĉulo ne dubis, ke ĝi taŭgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros hejmon en ĝi. Li ne parolis unu vorton, sed graviĝis kaj malĝojiĝis.

         “Pro kio vi ĉagrenas?” mi diris

         “Vi kolera je mi, kial?”

         “Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi.”

         “Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?”

         “Ĉu vi ne diris al mi, ke vi ŝatus iri hejmon?”

         “Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri.”

         “Kaj kion mi povos fari tie?”

         “Vi fari multe bone! Vi diri sovaĝuloj esti bone, koni Dio, preĝi al Dio, vivi bone.”

         Ni baldaŭ ekkonstruis boaton sufiĉe grandan por ni ambaŭ. Unue ni elserĉis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke ni povu surnaĝigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la lignon por ĝin bonformigi, sed planante ĝin elhaki, mi ordonis, ke li laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruiĝis fortika boato sed postulis longtempe por ŝovi ĝin marbordon.

         Vendredo estis sola administranto de ĝi, kaj kvankam la boato estis granda, li ĝin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke ĝi bone veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. Sed tre baldaŭ li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni la velon jen unuflanken, jen aliaflanken.

         Nun; irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas ŝipejon, kaj kiam estis forfluo ni faris marŝtopilon. Alveninte la jartempo por ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton.

         Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon kreskantan tie. Mi baldaŭ aŭdis, ke li vokas al mi: “Ho, malĝojo! Ho, malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!” “Restu kuraĝanime,” mi diregis por lin kuraĝigi. La malfeliĉulo ektremis fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis ĉi-tien, nun revenis, por lin mortigi.

         “Ĉu vi povas batali?” mi demandis.

         “Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!”

         “Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. Nu, ĉu vi volas min helpi, kaj fari ĝuste tion, kion al vi estos ordonita?”

         “Mi morti, kiam vi diri morti.”

         Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon kaj du pafilojn, kun ŝarĝo da kugletaĵoj. Mi ankaŭ ekprenis du pafilojn, kaj ŝarĝis ilin per grandaj kugletaĵoj, kaj pendigis la grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia vidilo, ke ĉiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili surteriĝis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis ĝis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ĉi, povas diveni pro kiu kaŭzo ili alportiĝis ĉi-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antaŭ ol komandita.

         Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetaĵon, por kaŝiĝi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi pensis, Ĉu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj eĉ nescias, ke ili estas malpravaj, aranĝante tiajn festenojn. Ĉu faraĵoj iliaj ne estas signo, ke Dio lasis ilin (kaj ankaŭ la genton) al iliaj propraj malkleraj koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu juĝanto. Li, kiu diris, “Ne mortigu,” ĝin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo.

         Maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo, kvazaŭ min avertante, ke mi haltu ĝis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio, kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetaĵo por observi la virojn festene, kaj poste ŝteliris antaŭen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni iradis ĝis ni venis al la arbetaĵlimo. Tiam mi diris al Vendredo, “Suprenrampu ĝispinte tiun arbon, kaj sciigu min, ĉu vi povas vidi la virojn.”

         Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas ĉirkaŭ la fajro, kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa, mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan viron, tial, nun estas por mi pafi.

         Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam aŭdis. Ili tute ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan pafilon; Vendredo laŭfaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la viroj kuris tien kaj reen.

         Mi nun kuregis el la arbetaĵo por ke ili min vidu, mia sklavo sekvante, kompreneble. Ni laŭte ekkriegis, kaj laŭeble kuris al la blanka viro. Jen li kuŝis sur la varmega sablo. Mi tratranĉis la branĉetaĵon aŭ kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro malforta por stariĝi aŭ paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li sciigis al ni per laŭeblaj signoj, kiom li ŝuldas al mi pro ĉio, kion mi faris.

         Mi diris, “Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu nian vivon.” Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldaŭ troviĝis sur la maro; tiamaniere ni fine liberiĝis de niaj malamikoj.

         La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li venas de Hispanujo. Sed ankaŭ estas alia bezonanta nian zorgadon viro; ĉar la nigruloj lasis boateton sur la sablaĵo, kaj en ĝi mi ekvidis malfeliĉulon duonmortigitan. Li eĉ ne povis suprenrigardi, tiel firme li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi tranĉis la ligilojn li profunde ekĝemis, ĉar li pensas, ke tio signifas mortkondukon.

         Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-ĉi bonnovaĵo lin plifortigis, kaj li sin levis sidiĝe en la boato. Sed kiam Vendredo ekaŭdis lin paroli kaj rigardis lian vizaĝon, venis larmoj en miajn okulojn, ĉar mi vidis, ke li kisas kaj cirkaŭprenas la malfeliĉan maljunulon, kaj ĝoje saltas ĉirkaŭ li; tiam levinte la manojn, frapante sian vizaĝon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas, kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de tiu-ĉi malfeliĉa maljunulo, kies nomo estas Jafo.

         Estus malfacila tasko por mi paroli pri ĉiuj strangaj signoj, kiujn Vendredo faris por montri sian ĝojon. Kvin-aŭ-sesfoje li eniris kaj eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian kapon siabruste por ĝin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li respondis, “Nenio havi! Mi malbona hundo, manĝi ĉio, mem!” Tuj li kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide.

         Hore, li revenis kun kruĉo enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo havu freŝan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kuŝis en la arbombraĵo, rigida kaj tro malforta por paroli eĉ unu vorton.

         Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la boato, ĉar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma troviĝis supre kaj ĉar la malfeliĉaj malsanuloj ne povis surrampi la ŝtupetaron, ni faris por ili tendon el malnovaj veloj.