Make your own free website on Tripod.com
Enkomputiligis Darold Booton

ROBINSONO KRUSO

lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj

verkita de Daniel Defoe tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

Parto III

         Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas tempo por mi ĝin esplori por ke mi traserĉu ĝiajn arboretojn, fontojn, kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn (malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn. Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekiĝu, kaj post kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj tra ĝi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan ĉarmon, ke mi deziris loĝi tie.

         Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-ĉi valeto; kontraŭe, miaflanke de la insulo ŝipoj ne povus alproksimiĝi, kiujn mi ne vidus de mia domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj ŝajnis tiel dolĉaj kaj freŝaj, ke mi tie pasigis multe da mia tempo.

         La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis tro malfrue; la dua jaro, ĝi defektiĝis pro la senpluveco; sed la tria jaro, la greno bone elkreskis.

         Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage loĝis inter ĝi, kontraŭ kio estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon ĉirkaŭ ĝi; kaj tion fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage, kaj mallumiĝe, ĉene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la tutan nokton.

         Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturiĝis; sed, same kiel antaŭe la leporoj difektis ĝin en la trunketoj, nun la birdoj manĝis ĝin en la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenfluĝis; kaj mi komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte kaj tage. Mi kaŝiĝis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia, kiel antaŭe.

         Nun ĉiu grajnero da tritiko ŝajnis kvazaŭ bulketo da pano. Sed por forigi tiujn-ĉi birdojn. Mia proceduro estis la jena: mi mortpafis tri, kaj pendigis ilin kiel ŝtelistojn por timigi ĉiujn, kiuj venos pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie, ne alproksimiĝis birdo. Post kiam la greno maturiĝis, mi faris falĉilon el glavo el la ŝipo, kaj havigis mian rikolton.

         Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata. Kompreneble ne troviĝis tie-ĉi plugilo por turni la teron, nek fosilo por ĝin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldaŭ eluzitiĝis kaj pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo. Alportinte hejmen la grenon, mi devas draŝi, senrubigi kaj konservi ĝin. Nun mi bezonas muelilon por mueli ĝin, kribrilon por kribri ĝin, kaj fermentilon por fermenti ĝin, por fari panon el ĝi.

         Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi ĝin ne perlaboris per la svito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel paroli; sed ho! tiel muta estis ĉio ĉirkaŭ mi, ke mia propra voĉo ektremigis min.

         Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serĉi argilon, kaj tion trovis preskaŭ mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la strangajn formojn, kiujn mi faris el ĝi. Ĉar, kelkaj el miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis eksteren kaj internen, ĉiumaniere; kaj aliaj, metitaj en la sunradiojn por bakiĝi, fendiĝis pro la varmego de la radioj, Vi povas diveni, kia estis mia ĝojo, kiam mi fine faris poton, kiu eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por buljono.

         Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi kaprajn harojn, ĉar mi povas nek plekti nek ŝpini, tial dujare ml kontentigis min per maldika peco da ŝtofo, alportita de la ŝipo. Sed, pisti la grenon ŝtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el ĉiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon ĝis cindroj, kiujn ml tuj metis sur la fajrujon por ĝin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki kaj tiamaniere, faris panon.

         Nun mi konsideras la ŝipboaton kiu kuŝas sur la sabla altaĵo, kien ĝi puŝeĝis per la sama ventego, kiu min ankaŭ ĵetis surteron. La boato kuŝis havante la kilon ĉielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de ĝi, kaj ĝin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante la forton por ĝin surmarigi. Tial ĉio, kion mi povas fari, estis konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu ĝuste taŭgas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la marbordo; sed simile al la ŝipboaton, tiun mi ne povis movi.

         Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato ĝis la maro, por ke la boato glitiĝu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi decidis provi alian planon; nome, elfosi fosaĵon por konduki la maron al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj tro malfrue mi trovis, ne estas saĝe ellabori projekton antaŭ ol mi unue pripensis la penadon kaj koston.

         “Nu do,” mi pensis, “mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn esperojn pri lasi tiun-ĉi insulon. Sed estas dece, ke mi ankaŭ pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive reĝo. Mi havas lignon per kiu mi povas konstrui ŝiparon, kaj vin- berojn, se ne grenon, por ĝin ŝarĝi, kvankam mia tuta riĉeco estas nur kelke da ormoneroj.” Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta ilin por kvaronbuŝelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi havas, ol pri tio, kion mi ne havas.

         Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke ĝi havu maston; ĉar ŝipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaŭa kaj je la posta parto por deteni la maran ŝaŭmon, keston por nutraĵo, kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por ĝin ŝirmi kontaŭ la malsekeco. Pli bone ol ĉio mi povis surmarigi tiun-ĉi boaton.

         Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaŭ mi kuraĝiĝis, kaj veturis ĉirkaŭ mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kuŝejo, la alia por noktŝirmo. Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo traviĝis granda pinto ŝtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo, kaj sablaĵo etendis sin duonmejle de la ŝtonegoj terborden. Por ĉirkaŭiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi preskaŭ perdis mian vivon.

         Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la laboroj boataj, mi kuŝiĝis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj dormadis. Sed juĝu, se eble, kiel mi ektremis, kiam voĉo min vekas de mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Voĉo en tiu-ĉi sovaĝa loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la voĉo, “Kie vi estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ĉi?” Baldaŭ mi tute komprenis; ĉar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.

         Mi nun serĉis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por allogaĵo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis. Tial mi elpensis novan manieron por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ĝin per bastonoj kaj herbo por ĝin kaŝi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi ĝin liberigis.

         Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, ĝis fine, ili manĝis el mia mano, kaj tute malsovaĝiĝis. Mi ilin enfermis en parko, en kiu troviĝis arboj por ŝirmi ilin kontraŭ la suno. Unue, mia parko havis tri mejlojn ĉirkaŭe; sed mi pripensis, ke en tia granda spaco, la kapridoj tiom savoĝiĝos, kvazaŭ ili vagus tra la tuta valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris kaj tiun planti okupis min tri monatojn.

         Manĝante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato ĉiuflanke, dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton aŭ du rilate al la vestaĵo, en kiu mi vojaĝis ĉirkaŭ la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestaĵo estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan alĉapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tuŝis miajn koksojn, kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo ĉirkaŭ miaj tibioj, sed ne ŝuojn. El sama materialo mi havis ĉirkaŭ mia talio larĝan zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de ĝi ĉe mia dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de pafaĵoj. Mia barbo ne tranĉiĝis de kiam mi alvenis. Sed sufiĉe, pri mia ŝajno, ĉar ĉeestis neniu por min vidi.

         Mi baldaŭ estis vidonta strangan vidaĵon, kiu estis ŝanĝonta mian tutan vivon sur la insulo.

         Unu tagmezon, promenante sur la marbordo ĉe parto al mi nekonata, kion jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis, kvazaŭ tenate per katalepsio, kaj ne povis maviĝi de la loko.

         Baldaŭ mi ekrigardis ĉirkaŭ mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas tio? Mi iris tri-aŭ-kvarfoje por ĝin rigardi. Jen estas — la impreso de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj ĉiuj partoj de la piedo. Kiel povis ĝi veni tien?

         Mia kapo kvazaŭ naĝis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du aŭ tri paŝojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemiĝis je la ŝtipo de maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazaŭ por mia vivo. Kiamaniere povis io homforma alveni al tiu-ĉi marbordo sen mia scio? Kie estas la ŝipo, kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke, eble ia homo aŭ aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas mortigi min, aŭ rabi ĉion, kion mi havas.

         Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni serĉas tion, kion ni evitas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis ĵetita sur tiun-ĉi insulon, la granda kaŭzo de malĝojo estis, ke mi tiel estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kaŭzi al mi malĝojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Sajnas plej strange, tamen ne pli strange ol vere.

         Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo, kiam la ventego min unue ĵetis sur tiun-ĉi bordon. Ĉu estas eble, ke mi venis tiun-ĉi vojon de la ŝipo? Se fakte montriĝus, ke la impreso estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantono, kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li intencas timigi.

         Tritage, timo min endomadis, ĝis la manko de nutraĵo min forpelis. Fine, mi sufiĉe kuraĝiĝis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu la impreson piedan, por eltrovi, ĉu ĝi estas same kiel mia propra. Mi eltrovis, ke ĝi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke troviĝas homoj sur la insulo. Ĝuste tiam, mia bona gardhundo falis senviva ĉe miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la monteto al la marbordo, troviĝas vidaĵo kornaŭza, loko kovrita per ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita fajro, kaj tien-ĉi estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte tiun-ĉi vidaĵon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenaŭ eliris escepte por melki mian kaprinaron.

         Estis nun pli grave al mi senti sendanĝere, ol esti bone nutrita; kaj mi ne kuraĝis enbati najlon, aŭ haki ŝtipon lignan, timante ke tia sono estu aŭdata, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldaŭ trovis manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio ĝin lignokarbigis; kaj tio mi povis uzi tage, ĉar ĝi ne faris fumon.

         En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi eltrovis kavernon tiel larĝan, ke mi povis stari en ĝi; sed mi pli rapidiĝis eliri ol eniri; ĉar du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel steloj, forbrilis kun sovaĝka brilego. Mi prenis torĉon kaj eniris por eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kaŭzo por timo; ĉar la okuloj apartenas al maljuna ĝriza kapro, kiu iris tien por morti. Mi ĝin ekpuŝis, kaj provis elirigi ĝin, sed ĝi ne povis leviĝi de la tero, kie ĝi kuŝas; tial mi ĝin lasis tie por morti, ĉar mi ne povis savi ĝian vivon.

         Mi eltrovis, ke la larĝeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de ĝi, ĉe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ĝia longeco estas mi ne povas diri, ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian serĉadon. Morgaŭtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12 metrojn aŭ plu.

         Kiam miaj lumoj lumiĝis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, troviĝis vidaĵo, kies ĉarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; ĉar la muroj ekbrilis kvazaŭ steloj. Kio kaŭzis ke la ŝtonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, aŭ oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis. riĉa mino por mi; ĉar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malĝoja, la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo, kaj ĝin plenigis per ĝojo.

         Ĉiuj-ĉi jaroj pasiĝis sen ia nova vidaĵo por ravigi miajn okulojn, ĝis tiu vidaĵo subite ekvidiĝis antaŭ mi. Mi sentis kvazaŭ mi volas pasigi tie-ĉi la restaĵon de mia vivo kaj vivfine, kuŝiĝi en tiu-ĉi kaverno por morti, same kiel la grandaĝa kapro.

         Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min ĉagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la ŝtupetaron; sed unue, mi kaŭzis, ke ĉio ĉirkaŭ mi vidiĝu sovaĝa. Mi ŝarĝis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kaŝi.

         Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj ĉio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaĝuloj dancante ĉirkaŭ fajro. Tiel baldaŭ kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon.

         Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, ĉar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia ŝarĝo da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, troviĝas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.

         Marborde, troviĝis la faraĵoj de tiuj-ĉi viroj. La signoj de ilia festeno kornaŭzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutraĵo, mi ne kuraĝis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ĝin aŭdi, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato daŭris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun.