Enkomputiligis Darold Booton

ROBINSONO KRUSO

lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj

verkita de Daniel Defoe tradukis en 1908 Pastro A. Krafft

ANTAŬPAROLO

         La telegrafo kaj la telefono igis la mondon flustrada galerio. La vapora kaj la elektra tirado detruis la interdistancon. La apartigita homa raso ankoraŭ restas strange miskomprenata familio. Ene de unu horo la raporto de iu grava evento estu pelata tra 500 lingvoj kaj tiom multe de dialektoj; sed kunvenigu mil parolantojn de mil malsimilaj lingvoj kaj ĉio iĝis Babelo se ne ja Pandemonio. Neeble, ja, ke ĉiu lernu la lingvon de la mil; sed kiom facila afero por ke ĉiu lernu komunan duan lingvon, se tia lingvo povas produktiĝi.

         Kaj fakte ĝi estas produktita: Esperanto naskiĝis kiel kunmetito de la kerno de ĉiu lingvo; precize, lernebla pervide kaj preskaŭ sengramatika.

         Ĉi tiu Esperanta klasiko,”Robinsono Kruso,” estas ioma atingo por Amerika entrepreno ĉar ĝi estas la unua de tia grandeco kaj speco jam eldonita ĉi tie. Ĝi estis farita per fervoro kaj prilaborita laŭ ebleco. La originala traduko estas verkita de la alte estimata pastro A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas:

William D. Chandler, “Ĉefmonhelpanto.”
prof-o E. V. Huntington, Univeritato Harvard.
prof-o D. O. S. Lowell, Latina Lernejo Roxbury.
s-ro Edwin D. Mead, Paca movado.
s-ino d-ro N. E. Wood, Newton Teologia Seminario.
Kambriĝa Klubo.
J. M. Connolly, M.D.
s-ro W. L. Church.
s-ro G. W. Lee.
d-ro W. G. Nowell.
s-ro L. B. Luders.

         Esperante ke ĉi tiu libro estos favorita kaj trafos vere la anticipon de la “Esperantistaro de Ameriko kaj tutomondo,” ni elkore submetas ĝin al la tuta mondo de legantoj.

R. W. MASON.