Enkomputiligis Darold Booton |
KARLO
originale verkita en Esperanto de Edmond Privat
ANTAŬPAROLO
Inter la ĉefverkoj de nia literaturo ekzistas jam kelkaj tre bonaj, originalaj rakontoj: unu el la plej belaj estas Karlo de EDMOND PRIVAT. Ĝi aperis unue en 1909, kaj tiam la aŭtoro skribis:
La eldonisto petis min, ke mi verku facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro. Mi intencis prezenti dudek tekstojn aranĝitajn tiamaniere, ke en ĉiu estos multaj vortoj pri sama temo de la ĉiutaga vivo. Por pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek ĉapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia infanceo ĝis lia edziĝo.
La libreto sin nomis modeste: Facila legolibro por la lernado de Esperanto.
Pro tiu ĉi modesta subtitolo unue ne ĉiuj ekkonis ĝian altan literaturan valoron. La libreto estas malgranda romano, ĝiaj 20 ĉapitroj estas 20 juveloj de delikata, artplena priskribo de juneca vivo. Laŭ la modelo de Dickens la komenco de la miniatura romano estas la naskiĝo de la heroo. Ni travivas kun li la infanecon, la lernejon, la studadon; ĉio estas nete kaj mallonge priskribita. Tiu ĉi mallongeco efektive montras majstrecon, unu ĉapitro pentras sur la paĝoj la tutan medion, en kiu vivis nia juna amiko Karlo.
La karaktero de la rakonto estas iu dolĉa, ŝercema seriozeco, profunda sentemego kaj aminda simpleco.
Kortuŝa estas la ĝojo de la avo pri la naskiĝo de la nepo, de tiu bona avo, kies morto estas la unua ĉagreno de Karlo. Ideala homo, kiu diris al sia nepo: En ĉiu homo estas anĝelo kaj diablo. Ĉiam parolu al la bona parto de la homo, neniam al la malbono. Kortuŝa estas la sceno, kiam dum latina leciono la profesoro trovas sur benko la engravuritan nomon de sia patro; pro emocio li ne povas puni la nunan generacion.
Kaj la amiko! Ni ĉiuj scias, kian efikon kaj altan valoron por nia vivo havas amiko, kiun ni opinias nia modelo, kiun ni adoras. La talenton, la amon, la profesion, ĉion ni vidas en ĉarmaj, delikataj bildoj antaŭ niaj okuloj. La libro ne havas draman kontflikton, ĝi harmonie finiĝas per bela vojaĝo; bona vojaĝo estu la cetera vivo de Karlo kaj Alico!
Ju pli ofte vi legos la libron, des pli multe vi ĝin ŝatos.
Ĝia Esperanto estas bonega, simpla, eleganta kaj tute klasika.
MARIE HANKEL
Kiam naskiĝis Karlo, rozkolora kaj sana bubeto, liaj gepatroj estis ankoraŭ tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu ĉi mondo kaŭzis grandegan ĝojon en la tuta familio. Filo! Vera vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri Karlo kaj ĝuis internan kaj trankvilan plezuron.
Sed la patro de s-ro Davis estis tro ĝoja por esti kvieta. Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas, kaj li kontraŭe sentis en si infanan gajecon.
Dum du tagoj post la naskiĝo de Karlo, li ne povis labori en sia oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo, kaj de tie revenadis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de la urbeto, eniris en ĉiajn magezenojn por aĉeti objektojn tute senutilajn; al ĉiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile vidi, ke li estas kontenta.
La gepatroj de sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili loĝis en granda urbo, kaj oni telegrafe anocis al ili la naskiĝon de ilia nepo. Por ili ne la unua li estis. Ilia filino Margareto, la feliĉa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el ŝiaj fratinoj kaj tri el ŝiaj fratoj estis edziĝintaj kaj eĉ havis infanojn, kiam fraŭlino Margareto renkontis la junan s-ron Davis, kun kiu ŝi baldaŭ poste edziniĝis. Fraŭlino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolĉa. Pro tio ĉiuj gefratoj multe amis ŝin, kaj ŝiaj gepatroj ricevis grandan ĉagrenon, kiam ŝi devis forveturi kun sia juna edzo.
En la baptotago de Karlo preskaŭ la tuta familio de sinjorino Davis ĉeestis, kaj ankaŭ la patro kaj la juna frato de sinjoro Davis. Oni nomis la knabon Karlo Teodoro, por kontentigi lian patran avon, s-on Karlo Davis, kaj lian patrinan avon, s-ron Teodoro Renberg. Kompreneble, oni ne povis elekti alian baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej maljuna fratinon de sinjorino Davis.
Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj blondaj haroj, sinjoreto Karlo Teodoro ŝajnis gaje rideti kaj, subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris al la ĉeestantoj en la preĝejo laŭtan, sed nekompreneblan paroladon, kiu preskaŭ rompis la seriozecon de le ceremonio. Sendube por haltigi lin, lia onklino donis al li plevegon de kisoj. Kredante, ke ili estas gratulesprimoj, kaj estante jam tre modesta, li tre malafable akceptis tiujn kisojn. Jam tiam li mirigis multojn personojn.
Junaj gesinjoroj Davis estis nek riĉaj, nek malriĉaj, kaj havis treege ĉarman hejmon apud la urbeto. Tre simpla dometo, malgranda ĝardeno kun kelkaj arbetoj, jen ilia tuta hejmo, sed ĉio estis tre pura kaj delikata interne kaj ekstere. En la ĉambroj ĉio estis hela, la murpaperoj kaj la meblaro. Ĉie oni povis admiri, kiel orde kaj elegante la delikataj manoj de sinjorino Davis aranĝis ĉiujn aferojn.
La patro de Karlo Teodoro estis ĉefkomizo en filio de la Nacia Banko, kaj li ricevis tre bonan salajron. Ĉar nek li, nek lia edzino multe elspezis, li povis ĉiujare ŝpari sumon por siaj infanoj.
Efektive, Karlo ne ĝuis tre longe la gloron esti sola en la nova generacio de la familio. Kiam li estis dujara kaj jam kuradis tre bone tra la tuta domo, li trovis iun tagon bluokulan fratineton en la antikva lulilo, kie li kutimis dormadi antaŭ tre longe. . . . . kiam li estis malgranda.
Aliaj kredeble estus iĝintaj tre ĵaluzaj, sed Karlo estis grandanima, kaj lia vizaĝo tuj montris larĝan rideton kaj afablan esprimon de protektemo. Petinte la permeson de sia patrino, li kisis dufoje la frunton de sia dormanta fratineto. Poste, ekaŭdante la laŭtan ridegon de iu nekonata sinjoro kun pinta barbo kaj longa griza surtuto, li forte ofendiĝis kaj tuj eliris el la ĉambro.
Karlo tre multe interesiĝis pri la progresoj de sia fratineto Helenjo. Kiam ankaŭ ŝi povis kureti tra la domo, li fariĝis ŝia intruanto kaj gvidanto.
Karlo estis tre observema kaj ankaŭ tre entreprema. Li penadis imiti ĉion iteresan, kion li vidis aŭ pri kio li aŭdis. Uzante tablon kaj multajn seĝojn, li konstruis grandan ŝipon, kies bela flava kamentubo estis. . . . . La paperkorbo de lia patro. Por Helenjo li ĉiam aranĝis komfortan sidejon per broditaj kusenoj forprenitaj el la salono.
Kiam sinjorino Davis laboris ĉe sia kudromaŝino kaj Karlo ekfajfis kaj bruadis por anonci, ke danĝera ventego minacas la ŝipon, timigita fratineto ekploris, tremante inter la broditaj kusenoj. Subite ĉio haltis: la kundromaŝino kaj la ŝipo. Helenjo baldaŭ retrankviliĝis sur la genuoj de lpatrino, konsolita, ĉu per ŝiaj dolĉaj kisoj ĉu per la elokventaj klarigoj de Karlo, kiu venigis la ventegon nur por havi la okazon, kuraĝe savi sian fratinon.
Supre en la domo estis longa subtegmenta ĉambro, en kiu kuŝis kestoj, korboj, seĝoj kaj malnovaj objektoj. Estis por Karlo vera paradizo. Kiam li trovis malfermita la pordon de la ŝtuparo, li rapide rampis al la ŝatata ĉambrego. Tie li plezurege ĉirkaŭpromenis, malfermante la kestojn, palpante kaj malordigante ĉiujn objektojn. La ĝojo daŭris, ĝis kiam lia patrino aŭ la servistino, aŭdinte bruon, venis lin preni kaj rekondukis lin malsupren for de lparadizo.
Por doni al si tute liberan kaj ne embarasitan ŝajnon, li fiere frotis siajn terure nigrajn manojn sur sia beleta rozkolora antaŭtuko.
La geavoj de Karlo havis tre longe servistinon, kiun ĉiuj en la familio multe amis pro ŝiaj fideleco kaj diskreteco. Kiam la juna sinjoro Davis edziĝis, la servistino iris en la novan hejmon pro ĉion aranĝi. La juna edzino tiom plaĉis al ŝi, ke ŝi tie restis; kaj post la naskiĝo de Karlo ŝi decidis, ke ŝi neniam foriros.
Anjo estis ŝia nomo. Pintan nazon ŝi havis kaj du malgrandajn grizbluajn okulojn kaj vangojn ĉiam tre ruĝajn, kvazaŭ pomoj de bela aŭtuno. Ŝian blanka kufon ŝi preskaŭ neniam demetis, sed ofte okazis, ke Karlo fortiris ĝin, por vidi la koloron de ŝiaj haroj. Ĉiufoje li ricevis pro tio vangfrapon kaj tiuj poste kison.
En la domo Anjo faris ĉion; ŝi estis ambaŭ kuiristino kaj ĉambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke ŝi facile plenumis siajn taskojn. Sinjorino Davis ŝin ofte helpis kaj faris ŝiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron al la juna dommastrino pro ŝia granda delikateco en ĉio; ŝi tiel belete aranĝis la plej malgrandajn detalojn en la kara hejmo.
Kelkfoje Karlo ricevis permeson, iri frumatene al la legomvendejo kun Anjo. Ŝi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan retsakon. Post dek-kvin-minuta marŝado ili alvenis sur la publika placo. Multaj ĉevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En la mezo de la placo, ĉirkaŭ la monumenta fontano, sidis la gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je braskioj, terpomoj, fromaĝoj, fruktoj ĉiuspecaj. Anjo diskutadis kun multaj virinoj kaj fine aĉetis diversajn legomojn kaj grandan pecon da butero. Kelkfoje ŝi metis ion en la retsako de Karlo. Poste tre rapide ili hejmen reiris. Dum kiam li kuretadis apud Anjo, Karlo pensis, ke ŝiaj korboj forportis kun la legomoj ankaŭ iomon de la odoro de la vendoplaco.
Kelkfoje Karlo helpis Anjon, meti la telerojn sur la tablon. La forkojn, kulerojn kaj tranĉilojn li ankaŭ alportis, sed nenima glasojn, ĉar Anjo opiniis la aferon tro danĝera.
Iam li rompis tason, ĉar li provis porti tri samtempe. Alkuris Anjo ĉe la bruo. . . .
Estas nenio, ekkriis Karlo, mi ne vundiĝis.
Anjo lin longe riproĉis, sed Karlo opiniis, ke estus multe pli saĝe, se ŝi irus tuj por preni alian tason.
Kun Karlo, Anjo estis ĉam gaja kaj ŝercema; sed kun Helenjo, ŝi estis multe pli dolĉa kaj eĉ ŝajnis iom malĝoja, rigardante ŝin. Ŝi prenis ŝin delikate en siajn brakojn kaj movis la kapon penseme. Ĉiuj same ŝajnis malankolie dolĉiĝi apud Helenjo. Ŝi estis tre pala kaj delikata knabineto, kaj la patrino plej atente zorgadis pri ŝi.
Karlo tre amis sian fratineto, sed ne kuraĝis multe ludi kun ŝi, ĉar ŝi ŝajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li opinis, ke la knabinoj estas delikataj estaĵoj, kiuj necesigas multajn zorgojn.
Dimanĉe matene Karlo restadis longe en sia liteto kaj ĝuis la dolĉajn sonĝojn, kiujn alportas la oraj sunradioj, enirante en la ĉambron inter la kurtenoj de lfenestro.... Subite li ekvidis la dolĉan vizaĝon de sia patrino, alveninta por lin veki. Tre gaja li estis. Laŭte sonoradis la sonoriloj de lpreĝejoj, dum lia patrino lin helpis por lia tualeto.
Karlo opiniis, ke la spongoj estas tre malagrablaj objektoj, kiuj metas sapon en liajn okulojn. Li jam ofte konigis tiun impreson al sia patrino, sed ŝi tamen daŭrigis la uzadon de spongoj. Dimanĉe s-ino Davis vestis Karlon per brodita flanelĉemizeto, blanka pantalono kaj blua jaketo. Li havis beletajn flavajn ŝuetojn kaj ankaŭ grandan ruĝan ĉapelon, pri kiu li estis tre fiera.
Dimanĉe pasttagmeze Karlo promenadis kun sia patro. Li ŝatis iri al la bordo de lrivero por vidi la ŝipojn kaj la fiŝkaptistojn, kiuj estis tre multaj. Estis seriozaj sinjoroj, longbarbaj maljunuloj kaj ankaŭ multaj knaboj. Ĉiu silente sidis sub unu el la arboj ĉe la bordo. Ili pacience rigardadis la fadenon de sia fiŝkaptilo, malaperantan en la akvo. De tempo al tempo iu levis subite sian kanon kaj malkroĉis de la hoko brilantan fiŝon, malespere baraktantan ĉiuflanken.
Antaŭ la vespreo s-ro Davis kaj la fileto reiris hejmen kaj alvenis ĝustatempe por trinki tason da varmega teo en la salono.
Ofte la avo kaj onklo Jako vizitis ilin dimanĉe, kaj ĉiuj vespermanĝis kune.
La onklo Jako kelkfoje alportis sian fonografon, kaj Karlo aŭdis mirigajn kantojn kaj muzikaĵojn. Iam onklo Jako diris ŝerckanteton antaŭ la granda buŝo de la fonografo. La maŝino ripetis la kanton poste kaj eĉ la ridegon de la avo kaj de la patro. Onklo Jako klarigis, ke la fonografo ripetus, kion ajn Karlo dirus antaŭ la maŝino, sed Karlo ne kuraĝis ion diri. Li jam opiniis, ke ofte estas tre saĝe silenti.
Karlo multe ŝatis sidi sur la genuoj de sia avo kaj aŭdi rakontojn pri la infaneco de sia patreto aŭ pri malproksimoj landoj, kiujn la avo vizitis, kiam li estis juna, li ŝatis aŭdi pri la maro kaj forte deziris, ĝin iam vidi.
Kiam estis bela vetero, la tuta familio sidis en la ĝardeneto. La avo prenis sian pipon, ĝin plenigis per tabako kaj ĝin ekbruligis. La patro kaj la onklo fumis nur cigaredojn. Karlo tre malŝatis la tabakfumon, kiu dolorigis liajn okulojn, preskaŭ same kiel la sapo el la spongoj. Li ofte demandis sian patron, kial la viroj fumas; kaj la patro ĉiam respondis: Por la plezuro.
Karlo decidis, ke li trovos pli agrablan plezuron ol fumadi, kiam li estos viro. Sed kiam la avo diris al li, ke ĉiuj maristoj fumas, li ekŝanĝis sian opinion.
Karlo jam fariĝis forta knabeto kaj rapide grandiĝadis; sed li ankoraŭ ne eklernis la literojn de la alfabeto. Lia patrino decidis, ke ŝi mem instruos lin en la komenco.
Ĉiumatene ŝi sidigis lin apud si kaj malfermis grandan libron kun nigraj signoj. Ŝi klarigis al li, ke per tiuj signoj oni skribas, kaj se li bone lernos ilin, li povos baldaŭ legi belegajn rakontojn en libroj. Karlo opiniis, ke la homoj estas vere mallertaj kaj sensencaj: kial ili ne venas mem por diri siajn rakontojn? Estus multe pli simple. Post pripensado li esprimis sian opinion al la patrino.
Sed, karuleto, ŝi diris, miloj da personoj volas koni la rakontojn. Estus neeble, ke la rakontistoj vizitu ĉiujn. Multaj rakontistoj loĝas tre malproskime, multaj estas mortintaj nun, kaj oni deziras tamen legi nun tion, kion ili skribis.
sed kial ili ne parolis en fonografon, kiel onklo Jako? Oni ĉiam povus aŭdi ilin.
La patrino trovis Karlon iom tro diskutema:
Nu, karega, ŝi diris, kisante lin, vi devas eklabori.
Sed Karlo profundiĝis en sia pensado . . . . . . la strangaj nigraj signoj dancadis en nebulo antaŭ liaj okuloj. Li ripetis: A, B, C, senatente. Kiam lia patrino petis lin, montri B, li ne sciis. La literon S li bone rekonis, ĉar ĝi similas serpenton, kaj ankaŭ O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui al li la aliajn literojn la patrino bezonis multajn semajnojn kaj grandan paciencon. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo iru en lernejon. Ne malproksime da la hejmo loĝis maljuna sinjorino kaj ŝia filino, kiuj ambaŭ instruis infanojn. La lecionoj okazis nur tri matenojn ĉiusemajne, lunde, merkrede kaj vendrede.
Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon. Dum ŝi parolis kun la respektinda estrino, s-ino Linar, Karlo rimarkigis al fraŭlino Linar, ke unu seĝo en la klasĉambro estas rompita, kaj ankaŭ, ke estas desegnita vizaĝo surla muro. Li demandis la fraŭlinon, ĉu tio estas ŝia portreto aŭ tiu de la maljuna virino. La fraŭlino treege ruĝiĝis kaj komencis eldiri al Karlo longan liston de aferoj, kiujn li ne faru en la lernejo. Kontentiĝite per tia programo, la knabo ne demandis ŝin pri tio, kion li ja devos fari.
Mi esperas, ke vi estos bona kaj ĝentila, diris lia patrino, aŭdiaŭkisante lin.
Ho jes, patrineto, la juna sinjorino jam rakontis al mi ĉiujn amuzajn aferojn, kiun oni faras tie ĉi.
Kiam la unua leciono estis komencita, Karlo havis tre baldaŭ siajn manojn tute makulitaj per inko. Laŭ sia kutimo li viŝis ilin per sia rozkolora antaŭtuketo. Beleta knabineto, kiu sidis apud li, multe ridis kaj moke rigardis lin. Pro tio Karlo opiniis, ke li certe pli multe amas sian fratinon Helenjon ol ŝin.
Karlo estis tre pensema knabeto kaj jam havis siajn precizajn ideojn pri multaj aferoj. Dum aliaj infanoj malfacile komprenis geografion, li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj estas maroj, teroj kaj denove montoj, ĝis la du ekstremoj de la mondo. Tie sendube estas muro aŭ barilo, kiel sur la ponto, por malhelpi ke la personoj falu en abismon.
Karlo forte deziris iri iam al unu el tiuj ekstremoj de la mondo. Certe estus strange, vidi nenion plu antaŭe: nur la bluan ĉielon supre, kaj sub ĝi . . . . . . nenion. Li tre miris, kien falus iu homo, kiu estus forsaltinta de la mondo. Se li posedus la aeroplanon de la riĉa sinjoro, kiun konas lia patro, li povus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren ĉe la alia flanko. Li deziris scii, kia estas la subaĵo de la mondo.
Karlo demandis sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata per la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas kvazaŭ grandega oranĝo, rondfluganta ĉirkaŭ la suno, kiu ankaŭ estis tre granda globo. Ĉiuj steloj kaj la luno ankaŭ estas globoj. La patreto klarigis al Karlo, ke la homoj vivas sur la tuta terglobo. Sed Karlo ne povis kredi tion kaj pensis, ke certe lia patro eraras. Kiel la homoj povus stari sub la globo? Estus necese, ke ili pendigu sin al la tero per siaj manoj. Sendube multaj falus. Li ne povis kredi, ke homoj vivas tie.
Tiu demando lin multe okupis, kaj li ŝajnis pripensadi dum la tuta tagmanĝo post la respondo de sia patro. Lia patrineto promesis, ke, kiam li scios bone legi, ŝi aĉetos por li ilustritan libron pri tiuj aferoj.
Karlo havis grandan admiron al ĉiuj metiistoj, al ĉiuj manlaboristoj. Kun sia patrino li jam vizitis la paniston kaj vidis lin bakanta la panojn. Li vidis la ŝufariston epikanta najlojn en la ŝuojn per martelo. Li eĉ vidis ie en la urbeto grandan ĉambron, kie multegaj junulinoj fabrikas ĉapelojn por sinjorinoj. Ili aranĝis rubandojn kaj plumojn sur la ĉapeloj. Pasante preter granda hotelo, li vidis tra malaltaj fenestretoj grandan kuirejon, kie multaj viroj, kun blankaj antaŭtukoj kaj ĉapoj, movis pladojn kaj kaserolojn kun granda bruo. Odoro de rostaĵo alvenis al la nazeto de Karlo.
En la stratoj ĉiu ŝajnis rapidi: knabo puŝis veturileton ŝarĝitan per pakaĵoj; du leterportistoj saltis sur la tramveturilon; maljuna lama viro kriante vendadis ĵurnalojn. S-ino Davis klarigis al sia filo, ke ĉiuj homoj laboras por gajni monon kaj aĉeti siajn vestojn kaj nutraĵojn kaj tiujn por sia familio.
Ankaŭ tio multe pensigis Karlon.
La patrineto kondukis lin al la oficejo de sia edzo; kaj li vidis sian patron skribanta en granda librego ĉe alta tablo. Karlo opiniis, ke lia patro havas tre enuigan profesion, kaj li decidis, ke li mem preferos fariĝi kuiristo en hotelo aŭ veturigisto.
Post la interparlo kun sia patro pri la formo de la tero, Karlo pripensis ankoraŭ tre ofte dum la tago. Strangan sonĝon li havis la sekvinta nokto. Li sonĝis, ke s-ro de Lavel, la riĉa amiko de lia patro, lin invitis por kunvojaĝado en sia aeroplano.
Ili aĉetis grandan keston da biskvitoj, kaj metinte ĝin sur la aeroplanon, ili sidiĝis kaj ekflugis for. Ili devis transiri altajn montojn. La aeroplano flugadis tre rapide kaj trapasis grizajn nubojn. Estis malseke kaj malvarme. Karlo sin premis al sia gvidanto, dum ili pasis super akraj montpintoj kaj teruraj rokoj.
S-ro de Lavel montris al Karlo, kiel la ebenaĵo subite finiĝas en la malproksimo. Efektive Karlo vidis post la kampoj kaj arbaroj blankan linion kaj poste . . . . . . . nur la bluon de lĉielo. Tie estas la ekstremo de la mondo, kiun li tiel deziris vidi. La aeroplano baldaŭ surteriĝis. Marŝinte kelkajn paŝojn, Karlo sin trovis ĉe la limo de la mondo. Estis granda kajo kun fero barilo inter limŝtonoj. Tenante la manon de s-ro de Lavel, Karlo kliniĝis por rigardi malsupren: nenio, nur bluo . . . . . senfine. Zumadis en la oreloj de Karlo, kaj antaŭ liaj okuloj flugadis miloj de malprecizaj rondetoj. Li premis pli forte la dikan manon kiun li tenis.
Li estus tre dezirinta, ĵeti ion malsupren, sed li ne povis trovi eĉ unu ŝtoneton. Tie estis nur sablo. Dum momento li pensadis, ĉu li ĵetos sian poŝtranĉileton. Sed ekpensante pri sia patrino, kiu donis ĝin al li, li decidis, ke li ne ĵetos ĝin.
Ili ambaŭ manĝis kelkajn biskvitojn tute malmoligitajn de la malvarmo.
Nu, diris s-ro de Lavel post momento, ni nun veturos malsupren sur nia flugmaŝino, ĉu ne?
Karlo ektimis iom, sed nenion diris. Ili forflugis. La aeroplano transpasis super la barilo, kaj flugadis tute rekte for de la tero.
Post kelkaj minutoj, kiam ili estis jam tre malproksimaj de la tero, s-ro de Lavel ŝanĝis la direkton de la maŝino. Ĝi komencis oblikvan flugadon malsupren. Ili reproksimiĝis al la tero, kaj tiam ĝian subaĵon ili vidis. Karlo penis rememori la klarigojn de sia patro. Tio estis do la malsupra duono de la oranĝo. Sed certe neniu povus vivadi tie. Nur per aeroplanoj aŭ per aerŝipoj oni povas tiel moviĝi sub la terglobo.
Pli kaj pli multe mallumiĝis, dum la aeroplano rapidege flugadis kurbe por restadi proksime al la tero. Stranga afero: la ĉielo estis malsupre kaj flanke, sed supre kaj ĉe la alia flanko estis la bruna tero.
La aeroplano estis malsuprenirinta tre rapide kaj povis nun flugadi preskaŭ horizontale. Ili ekvidis strangajn arbojn kun longa torda trunko rampanta. Baldaŭ domojn ili ekvidis, verajn domojn pendantajn sub la tero. Ili estis tre multaj kaj ŝajnis estis lignoj dometoj diverskolore pentritaj. Ĉiam pli kaj pli multe ili alproksimiĝis. Karlo rimarkis ke la dometoj havas pintan tegmenton kaj ŝajnas pendi je la tero per granda fera ringo ligita al la trunkoj kaj branĉetoj de la rampantaj arboj.
Inter la domoj estis pontoj, sur kiu aperis multaj homoj ŝajne blanke vestitiaj. Klinante la kapon malantaŭen por pli bone vidi, Karlo perdis sian ekvilibro kaj falis en la abismon.
Li sentis la malvarman aeron siblantan ĉirkaŭ liaj oreloj, dum kiam li senfine faladis en la profundegaĵo.
Nu, karuleto, estas malfrue, vi devas ellitiĝi!
La patrino lin vekis. Karlo frotis siajn okulojn:
Patrineto, li diris oscedante, mi vidis homojn sub la alia flanko de la mondo.
Kiam Karlo estis dek-dujara, liaj gepatroj opiniis, ke li sufiĉe longe restis en infana lernejo. Estis tempo, enigi lin en liceon. (Liceo estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas, ĝis kiam ili fariĝas studentoj.) Estis unu liceoj en la urbo. Bedaŭrinde ĝi estis malproksime, kaj Karlo devos marŝadi dudek minutojn, por tien iri de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni aĉetu por Karlo biletaron por la tramvojo, sed s-ro Davis tute ne permesis tion. Li opiniis, ke marŝado estas tre bona kaj saniga ekzercado.
Por esti akceptata en la liceo, estis necese, ke Karlo sukcesu en ekzameno antaŭe. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila. Tamen s-ro Davis volis certiĝi, ke lia filo sukcesos; pro tio li venigis hejmen junan instruiston, kiu dum kelkaj semajnoj pli multe progresigis Karlon en la scio pri aritmetiko kaj ortografio, ol sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj.
Unu semajnon antaŭ la ekzameno s-ro Davis kondukis sian filon al la liceestro por lin ekscribigi. La estro estis tre malalta viro kun grizaj haroj, griza barbeto kaj rondaj, brunaj okuloj post ororandaj okulvitroj.
Sinjoro direktoro, diris s-ro Davis, kiam la servisto lin enirigis
La direktoro rigardis Karlon tra siaj grandaj okulvitroj kaj malfermis larĝan libregon.
Davis, Karlo . . . kio estas via alia antaŭnomo, junuleto?
Teodoro, sinjoro direktoro, respondis sinjoro Davis, vidante, ke lia filo distrate ne aŭdis la demandon.
Efektive, Karlo estis distrata; li ĵus eltrovis gravan novaĵon: li ekvidis, ke la direktoro havas harojn en la oreloj, kaj li kun neesprimeblaj ĝojo kaj intereso observadis tiun novan specon de arbaroj. Lia vizaĝo lumiĝis per unu el tiuj knabaj malicaj ridetoj, kiuj montriĝas sur la lipoj, en la okuloj kaj eĉ per ruĝiĝo de la nazo.
Via aĝo? demandis la direktoro.
S-ro Davis pinĉis la brakon de Karlo:
Kiomjara vi estas, Karlo?
Karlo ektremis, kaj serioziĝante, lia vizaĝo tute ruĝiĝis:
Dek-dujara, sinjoro, li diris timeme.
Vi venu lundon, diris la direktoro, je la oka matene, kun inko, plumo, krajono kaj blanka papero por la ekzameno. Via filo, sinjoro Davis, ŝajnas esti bona kaj inteligenta knabeto, sed iom distriĝema. Ni penos tion korekti. Bonan tagon. . . . . atentu al ŝtupon post la dua pordo maldekstre.
Elirinte el la skriboĉambro de la direktoro, s-ro Davis montris al sia filo la internan korton de la liceo. Meze de la du novaj konstruaĵoj staris la malnova parto de la lernejo, kun duobla ŝtuparo super kolonoj kaj arkaĵoj.
Tien venadis multaj generacioj antaŭ mi kaj vi, diris Karlo lia patreto. Via avo kaj niaj praavoj tie lernadis, kiam ili estis knaboj.
La metenon de la ekzamena tago Karlo alvenis tre frue en la korto de la liceo. Li portis belan ledan sakon, tute novan, kiun lia patro ĵus donacis al li. En ĝi estis papero kaj skribilaro kun inkujo, plumoj kaj krajonoj en bela skatolo. En la korto estis jam kelkaj knaboj, sed neniu konata de Karlo. Ĉiumomente alvenis kelkaj aliaj. Fine Karlo ekvidis kamaradon, kiu estis du jarojn kun li en la lernejo de s-inoj Linar. Lia nomo estis Henriko Belnett.
Karlo tuj iris saluti Belnett-on kun granda ĝojo, ke li fine trovis iun konaton. Belnett jam de unu jaro estis lernanto en la liceo. Sed li malsukcesis la jarfinan ekzamenon kaj devis ĝin reprovi nun. Li klarigis al Karlo, ke pri tio ne li estas kulpa, sed la profesoro de matematiko, kun kiu li havis antaŭe disputon, kaj kiu donis al li la plej malbonan noton ĉe la ekzameno. Belnett ja decidis, ke iam li sin venĝos.
Kompatinda matematikisto, tiam li dolore bedaŭros sian maljustan agaĉon! Karlo rimarkis, ke la plimulto de la knaboj havas sian ĉapon flanke aŭ malantaŭe sur la kapo. Kredante, ke tio estas kvazaŭ oficiala kutimo, Karlo atendis momenton, kiam neniu lin rigardis, kaj rapide maldekstren ŝovis sian ĉapon. Sed tio ne longe utilis, ĉar sonorilo tuj eksonoris, kaj ĉiuj knaboj ekiris al la ŝtuparo super la kolonoj. Sekvante unu la alian kvazaŭ ŝafoj, ili supreniris. Supre ili trovis profesoron kun longaj lipharoj, kiu ordonis, ke ili malsupreniru kaj eniru tra la tria pordo de la maldekstra konsturaĵo.
Apud la malfermita pordo troviĝis la direktoro parolanta kun tre altkreska profesoro. Tiu ĉi senpense saltigadis la ŝlosilon de la klaso super sia mano kaj ĝin ĉiufoje rekaptis. Malantaŭ Karlo eniris malgrasa kaj pala knabeto kun bone komitaj haroj. Jam en la korto li deprenis sian ĉapelon por peti sciigon de Belnett, kius laŭta ekridego forflugigis lin kvazaŭ timigitan birdeton.
Kiam ĉiuj estis en la klaso, la magrasa knabeto venis kaj sidiĝis apud Karlo. La granda profesoro envenis kaj energie fermis la pordon. Karlo opiniis, ke li estas certe bona kaj afabla viro, ĉar li havas tiel brilajn okulojn kaj tiel belan nigran barbon.
Mi diktos nun la ekzamenajn demandojn, li diris; vi havos unu skribverkaĵon, kiu utilos samtempe kiel ortografia, historia kaj geografia ekzameno. Skribu: Kion vi scias pri Afriko? Vi devas skribi almenaŭ tri paĝojn kaj ne pli ol kvar. Nun la dua demando estas problemo; skribu: Iu sinjoro A aŭtomobile veturas kun rapideco de dudek-sep mejloj dum unu horo, kaj alia aŭtomobilisto B veturas sur la sama vojo kun rapideco de kvardek-unu mejloj dum unu horo; ĉiam la dua renkontos la unuan, supoze, ke s-ro A forveturis de la urbo je la naŭa kaj duono matene, kaj s-ro B forveturis de la sama loko ja je la deka matene?
Poste komenciĝis la silenta laborado. De tempo al tempo iu brue ektusis. La granda profesoro promenadis tra la ĉambro. Ĉiufoje kiam li preterpasis, la pala knabeto flanke de Karlo ektremis kaj haltis en sia skribado. Karlo aŭdis malantaŭe Belnett-on murmuri malkontente:
Afriko! Malsprita demando! Kiel oni ja povas plenigi tri paĝojn pri la savaĝuloj!
Karlo suckcesis en la ekzameno kaj estis akceptata kiel lernanto en la liceo. Li estis tre fiera pri tio kaj de tiam havis ĉiam sian ĉapelon malantaŭe kaj iom flanke sur la kapo. Matene la lecionoj komenciĝis je la oka kaj daŭris ĝis la dek-dua, kun dek minutoj da intertempo ĉiuhore inter la lecionoj. Tagmeze Karlo devis rapidi hejmen por ne alveni malfrue por la tagmanĝo. Post la deserto li tuj devis reiri, ĉar jam je la unua kaj duono komenciĝis posttagmeze la lecionoj.
Post kelkaj semajnoj de lernado en la liceo, Karlo jam sciis multon; li ne kisis plu sian fratinon. Li ne plu marŝis sur la trotuaroj, sed flanke de ili, ĉefe se restis pluakvo. Li tenis siajn manojn en la poŝoj kaj eltiris ilin kelkafoje por doni pugnobatojn facile kaj rapide. Li sciis vortojn, kiujn lia fratino ne komprenis. Li havis ofte truojn en siaj ŝtrumpoj kaj ankaŭ kelkafoje en sia pantalono. Li diris ofte: Mia amiko Janko vidis tion, aŭ: mia amiko Delasar diris tion ĉi, aŭ: mia amiko Vuanzo faras nur mallertaĵojn. Li havis la manojn tute nigraj en la fino de la tago. Li ofte desegnis vizaĝetojn sur siaj ungoj. Li sciis paroli pri politiko; li diris: tiu malsprita ministro, aŭ danĝera hundo, tiu deputito! Li preskaŭ ĉiam forgesis sian kravaton kaj ofte havis inkon sur la nazo. Pri siaj profesoroj li parolis sufiĉe libere. Pri la direktoro li diris: La kolbaseto ne venis hodiaŭ. Pri la profesoro de geografio li diris: Tiu ruĝnazulo nin terure tedis hodiaŭ matene. Pri sia ordinara profesoro li diris: La patro-barbulo estis bonhumora hodiaŭ!
Karlo nun havis en la liceo multajn amikojn aŭ pli ĝuste multajn kamaradojn, ĉar li ne estimis ĉiujn egale. Estis Belnett, kiu multe parolis, kaj Pietro, kiu lin ĉiam aŭskultis. Estis Rigar, tre dika, kiun oni nomis kukurbo; en la banejo li ne bezones naĝi; tute senmove li restadis sur la akvo, kiel peco de ligno. Estis Paŭlo kaj Davido Rojs, du fratoj, kiuj ĉiam tre bone laboris kaj dum la lecionoj neniam parolis aŭ bruis.
Estis Kokido, la malgrasa knabeto, ĉiam tre zorge vestita kaj ĝentila, sed ĉiam pala kaj timema; Rigar diris pri li:
Mi ne volus lin tuŝi, ĉar mi timus lin disrompi.
Estis Kahn, filo de riĉa bankisto. Estis Donel, kiu ĉiam aĉetis bombonajn kaj sukeraĵojn. Estis Lamiral, kiu tre bone deklamis; Servetti, kiu admirinde imitis ĉiujn bestoblekojn; Cenar, tre malavara; Holder, ĉiam pensema kaj silenta; Vuanzo, ĉiam ridante; Robert, fiera kaj kolerema; Peter, filo de panisto, ĉiam kun ruĝa kravato; Man, kiu fabrikis fajfilojn.
Estis Pergo, kiu ĉiam iris paroli kun la profesoroj post la lecionoj. Estis Delasar, kiu pretendis esti kuzo de la Prezidanto de la Franca Respubliko. Estis Tomaso, kun grandaj flikaĵoj ĉe la genuo sur sia pantalono, kaj Gardiol, kiu tre bele ludis violonon kaj ricevis premion en la muzika lernejo. Estis ankaŭ Stanen, ĉiam malbonadoranto; Belti kaj Travis, kiuj ambaŭ loĝis ekster la urbo. Estis Roĝers, kies patro havis aŭtomobilon. Allen estis irlandano, kaj Zerapumis estis greko. Estis ankoraŭ kelkaj aliaj plue.
Sed la amiko de Karlo, la vera, la fidela, la plej bona, la plej lerta, estis Janko, kiu estis . . . . . Janko.
La maljuna profesoro patro-barbulo estis klariganta la duan deklinacion de la latinaj substantivoj. Li havis longan barbon, kiu iam estis tute blanka, sed kiu flaviĝis iom post iom. Liaj bluaj okuloj montris bonkorecon. Lia senhara kapo, kiun malrespekte la lernantoj nomis paska ovo, briladis ĉe la matenaj sunradioj, kiun enlasis unu senkurtena fenestro.
Lupus, lupi, li diris per sia laŭta kantema voĉo, discipulus, discipuli, jen du substantivoj de la dua deklinacio, la lupo kaj la lernanto. Ili finiĝas nominative je –us dum la substantivoj de la unua . . . . Rigar! vi dormas, ĉu ne? stariĝu! Kiel finiĝas la substativoj de la unua deklinacio?
Rigar, penante kaŝi teruran oscedon, stariĝis silente kaj ekrigardis la profesoron.
Vi skribu tion ĉi kvindekfoje por morgaŭ: nauta, nautae; insula, insulae, en ĉiuj kazoj!
Rigar residiĝis, gratante sian orelon.
Discipulus, discipuli, discipulum . . . . . kante klarigis la instruanto.
Karlo pripensadis dormeme. Estis tiel varme. Por kio utilas la lernado de la latina lingvo?, li pensis. Neniu ĝin parolas nun, lia patro diris. Tamen pri ĝi estis io mistera, io antikva, kiu plaĉis al Karlo. En la latina lingvo estas ĉiuj malnovaj surskribaĵoj, sur la muroj kaj en la preĝejoj. La sinjorinoj ne komprenas la latinan lingvon, nek multaj aliaj personoj. La preĝoj kaj la meso en la katolikaj preĝejoj estas latine dirataj. Super la pordego de lmuzeo estas latinaj vortoj.
Dum Karlo pripensadis, lia najbaro Man pacience laboradis. Per sia poŝtranĉilo li jam engravuris en la benkon sian tutan antaŭnomon kaj nun komencis grandan M. Sed bedaŭrinde lia tranĉileto estis tre delikata, kaj subite ĝi brue rompiĝis. Tuj ĉiuj alturnis la kapon.
La maljuna profesoro malrapide alpaŝis.
Man, knabo mia, mi devos vin severe puni. Kion vi skribis? Vian nomon? Malsprita amuzaĵo! Morgaŭ vi ne scios ion pri la dua deklinacio. Tiuj benkoj estas en terura stato, ĉiuj estas gravuritaj; vi ne havas eĉ ioman respekton al la licea meblaro.
Li ekpromenis tra la klaso.
Stanen, ankaŭ vi skribis vian nomon kaj ĝin per makuloj ĉirkaŭiĝis! Delasar, vi desegnis tiun ĉi vizaĝon, ĉu ne?
Sur ĉiuj benkoj efektive estis deseginaĵoj kaj gravuraĵoj diversaj. Estis tre antikva kutimo de la liceanoj, engravuri sian nomon por lasi memoraĵon al la posteuloj. Lamiral iam trovis la nomon de sia onklo sur la benko de Rojs.
Kahn, knabo mia, kion signifas tiuj literoj A.N.?
Tuj Vuanzo murmuris:
Estas la nomo de lia amatino!
Kaj rideto ekflamiĝis tra la tuta klaso, dum ruĝiĝis Kahn ĝis la oreloj.
Mi opinias, ke mi devas vin ĉiujn puni, diris la profesoro, daŭrigante sian promenadon inter la benkoj. Kvankam tiuj tabuloj estas tre malnovaj, vi estas tamen ĉiuj kulpaj, tre kulpaj. Nur bubetoj kaj malsaĝuloj tiel amuziĝas anstataŭ . . . .
Subite li haltis, paliĝante, antaŭ la benko de Gardiol . . . . . Dum longa momento li silentis. Lia vizaĝo estis blanka. Liaj okuloj ŝajnis esti ligitaj al la tabulo de tiu benko. Neniu en la klaso kuraĝis moviĝi aŭ eĉ spiri. Liaj palpebroj videble malsekiĝis.
Knaboj, li ekdiris per mallaŭta kaj tremanta voĉo, tie estas gravurita la subskribo de . . . . mia patro.
De tiu tago Karlo havis grandan amon al patro-barbulo.
Tre feliĉa estis Karlo, ĉar li havis veran amikon. Lia nomo estis Janko. Li estis tre altkreska kun nigraj haroj kaj brunaj okuloj. Nur ses monatojn pli aĝa ol Karlo li estis, tamen ĉiuj el la klaso respektis lin pro lia grandeco kaj lia kuraĝo. Efektive nenion li timis, kaj li estis la plej lojala kaj malkaŝema knabo en la mondo.
Iam la profesoro de geografio, vidante, ke li oscedas ĉiumomente, lin demandis:
Janko, ĉu vi enuas ĉi tie?
Jes, sinjoro, tre multe, li respondis. Forpelata li estis, sed nur por unu horo.
Janko bonege desegnis kaj ankau pentris. Li havis tre mirigan talenton por prezenti tute precize ies trajtojn per kelkaj krajonoj strekaj. Iam li desegnis en sia kajero la vizaĝon de patro-barbulo kaj sub ĝi prezentis lian korpon tute malgranda. Estis granda kapo kun tre mallongaj brakoj kaj kruroj. Bonege farita estis la portreto.
Post leciono Vuanzo ŝtelis ĝin, elŝirante la folion el la kajero. Li ĝin fiksis per pinglo dekstre sur la nigran tabulon. Kiam envenis la profesoro, li tuj ekvidis ĝin.
Kiu faris ĉi tion? li diris.
Vuanzo silentis, sed Janko tuj stariĝis:
Mi faris, sinjoro.
La profesoro lin rigardis en la okulojn momente kaj diris, deprenante la paperon:
La portreto estas bona, mi ĝin konservos por sendi al mia filino en fremdlando.
Ke preskaŭ ĉiuj profesoroj ŝatis Jankon, estis facile rimakeble, kvankam ili ofte ŝajnis lin timi.
Karlo lin samtempe amis kaj respektis. Li ĉiam klopodis esti apud li kaj lin sekvadi. Li multe bedaŭris, ke li ne povas sidi en la klaso apud Janko, kvankam Man estis afabla najbaro. Karlo tre ofte alvenis hejme malfrue post la fino de la posttagmezaj lecionoj. Kiam lia patrino demandis lin:
Nu, Karlo mia, kion vi faris tiel longe?
Mi akompanis Jankon estis lia ĉiama respondo.
Janko sciis tiom da aferoj! Li estis vera scienculo, kaj Karlo opiniis, ke li jam instruis lin multe pli ol la lecionoj en la liceo. Tamen Karlo ĉiam sentis sin nesciulo apud li, sed Janko neniam mokis lin pro eraro aŭ nescio. Karlo opiniis, ke tio estas pruvo de senfina delikateco en la karaktero de lia amiko.
Estis vera honoro, tiel estis protektata de Janko, kaj fiere Karlo ĝuis ĝin. Al Janko li diris ĉiujn sekretojn siajn kaj petis konsilojn en ĉiu embarasanta okazo. Kiam Karlo faris al li demandon pri malfacila afero, li kelkfoje diris:
Mi respondos al vi morgaŭ.
La morgaŭan tagon, sen iu forgeso, li alportis plenan informon pri la demandita afero.
Lia patro estis presisto kaj havis grandegan libraron. Kelkfoje Janko pruntis librojn al Karlo kaj eĉ al aliaj knaboj, sed sur la unuan paĝon li ĉiam metis antaŭe per kaŭĉuka stampilo sian nomon kaj jenajn versojn de famekonata poeto:
De pruntita libro jen la nepra sorto:
Ofte ĝi perdiĝas, ĉiam defektiĝus.
Pro sia kontraŭema karaktero, la knaboj preskaŭ ĉiam redonis la librojn en sufiĉe bona stato.
La jaroj rapide forpasis, kaj Karlo ĵus eniĝis en la gimnazion, kiu estas la pli alta parto de la liceo; preskaŭ la samajn kamaradojn li havis, kiel en la unuaj jaroj. Malmultaj foriris de la lernejo, kaj nur unu novulo envenis en la klason de Karlo. Janko ĉiam estis lia fidela amiko kaj lin nun ofte hejmen venigis por diskutadi kaj esplori librojn. Jam de unu jaro Man ne sidis apud Karlo, sed estis anstataŭita unue de Lamiral, poste de Servetti kaj fine de Janko mem.
Iun matenon en somero estis tiel varme en la klaso, ke preskaŭ ĉiuj ekdormis. Janko diris al Karlo:
Estas neeble, restadi ĉi tie; ĉu ni foriru?
Kien?
Ien ajn. Sur la riveron, ekzemple; ni povus lui boaton.
Karlo, kompreneble, entuziasmiĝis pri la ideo, kvankam li timis iomete.
Inter du lecionoj, kiam ĉiuj aliaj por momento babiladis aŭ kuradis en la korto, ili ambaŭ rapide trapasis la pordegon kaj tuj aliris al la angulo de la plej proksima strato. Neniu ekvidis ilin. Ŝajnis strange al Karlo, promenadi en la urbo matene. De tiom longe li tion ne faris, estante ĉiam en la liceo je tiu tempo. Ili preteriris la vendoplacon kaj vidis ĉiujn okupatajn personojn. Sur la strato de la teatro ili havis grandan timo, ĉar subite vokataj ili estis je sia nomo. Turnate sin, ili ekvidis feliĉe Servetti-n, kiu ankaŭ tro multe suferis pro la varmo en la liceo.
Ili kune iris al la bordo de la rivero. Ili baldaŭ alvenis ĉe boatejo. Janko elektis mallarĝan boaton, kaj sidiĝinte ili ekremis norden. Servetti opiniis, ke estus pli amuze, remi komence kontraŭ la fluo de lrivero kaj reveni post tute ne remante. Lia propono estis tuj akceptata. La vetero estis belega: sur ambaŭ bordoj de la rivero la kampoj kaj arbaretoj estis tre verdaj kaj tute senhomaj. Nur la birdojn oni aŭdis kaj la regulan bruadon de la remiloj.
Baldaŭ ili pasis tra loko, kie grandaj salikoj kliniĝintaj super la riveron banis siajn branĉetojn en la akvo. La knaboj malrapidigis sian remadon. Estis dolĉa silento. Ili pensis pri siaj kompatindaj kamaradoj, nun lernantaj grekajn verbojn en la klaso.
Karlo estus dezirinta reveni por la lasta leciono je la dek-unua, ĉar li tre amis la profesoron de historio. (Tiu estis la altkreska viro kun bela nigra barbo, kiu diktis la ekzamenajn demandojn, kiam knabeto Karlo la unuan fojon sidis sur benko de la liceo.) Eltirinte sian poŝhorloĝon, Karlo ekvidis, ke estas jam tro malfrue.
Ili maltenis la remilojn, kaj la boato malrapide kaj dolĉe suden iradis, portate de la riverfluo. Ili ekkantis, kaj iliaj voĉoj gaje sonis inter la arboj. Jam la domoj de la urbo aperis inter la branĉoj, kaj baldaŭ ili realvenis al la boatejo. Kiam ili pagis la ludoniston, lia buŝo larĝiĝis per signifa rideto. Li ja vidis, ke ili estas forvagintaj liceanoj.
Ĉiuj rapidis hejmen, ekpensante pri tio, kio okazos ĉiam ili reiros en la liceon posttagmeze. Ĉe angulo de strato Karlo renkontis . . . . . la profesoron de historio. Li deprenis sian ĉapelon. La profesoro haltante diris nur:
Bonan tagon, Davis; vi venu en mian domon morgaŭ je la kvara kaj duono; mi havas ion por diri al vi.
Kaj li forpaŝis.
La morgaŭan tagon la klaso de Karlo ne havis lecionon de greka lingvo, ĉar la profesoro forestis, malsana. Janko, Servetti kaj Karlo opiniis, ke ĉi tiun tagon la ŝanco ilin favoras. Sed restis la profesoro de historio, kiu sendube ion diros. Kiam, je la dek-unua kaj dek minutoj precize, li eniris la klason, la tri kune ektimis kaj tute speciale Karlo. Sed s-ro Jehman tuj komencis sian kurson pri la regado de limperiestro Trajano kaj diris nenion pri la forvago de la tri knaboj. Karlo tiom pli timis la petitan viziton je duono post la kvara. Tagmeze, ĉe la tagmanĝo hejme, Karlo estis tre silentema, kaj posttagmeze dum la latina kaj matematika lecionoj li malbone aŭskultadis. Je la tria li faris nenion ĉe la stenografia kurso, kaj je la kvara li malrapide iris al la tramstacio kaj sidiĝis en tramveturilo al la Placo de lRuĝa Ponto. Tie loĝis la profesoro de historio, s-ro Jehman. Estis tre simpla domo, en kies dua etaĝo loĝis la profesoro.
S-ro Jehman estis tute ne riĉa kaj havis kvar junajn infanojn. Lia edzino estis bela italino el Bolonjo. Ŝi verkis ofte artikolojn por italaj revuoj kaj gazetoj. S-ro Jehman ĉiuprintempe veturis Italujon kun ŝi, dum la paska libertempo. Ili ambaŭ estis artistoj. Ili konis en Italujo ĉiujn preĝejon, ĉiujn palacojn, kie estas pentraĵoj de la majstroj.
La lastan jaron, kiam ili revenis, s-ino Jehman trinkis glason da glacia limonado en la stacio de Milano. Neniam oni sciis, ĉu tro malvarma, ĉu venenita ĝi estis. Sed post apenaŭ unu horo ŝi mortis. Estis terure. S-ro Jehman kvazaŭ bedaŭris, ke li ne ankaŭ trinkis limonadon. Sed li havis kvar infanojn. Reveninte hejmen, li devis klarigi al ili, ke sian patrinon ili neniam revidos. Nun la avino loĝadis tie kaj zorgis pri la infanoj, dum la patro instruadas. Sed s-ro Jehman perdis sian ĝojon; li nun malmulte parolis, malofte ridetis. Lia vizaĝo rapide maljuniĝis. Nur liaj brilaj okuloj montris eĉ pli multe da bonkoreco kaj kompatemo. Suferinte mem, li nun pli bone komprenis la suferojn de laliaj.
Karlo pensis pri ĉio ĉi, posttagmeze, irante al lia domo. Li sonorigis ĉe la pordo. Servistino malfermis kaj lin kondukis al la laborĉambro de s-ro Jehman. La muroj estis kovritaj per pentraĵoj kaj kopioj de bonfamaj verkoj. Sur la larĝa librujo estis statueto de Venus el blanka marmoro.
Sur la skribotablo staris granda portreto de sinjorino Jehman en Venecia kostumo.
La profesoro leviĝis, kaj premante la manon de Karlo, li diris:
Davis, mi ĝojas vin vidi ĉi tie; sidiĝu. Vi demandis min antaŭ kelkaj tagoj pri la kluboj kaj societoj en Romo je la tempo de Cicero. Jen estas du libroj, en kiuj vi trovos informojn pri tio; mi krajone notis la interesajn paĝojn. Mi jam alportis ilin por vi hieraŭ en la liceon.
Karlo estis tre konfuzita.
Sinjoro, li diris, mi dankas vin, vi estas tro bone al mi . . . . Hieraŭ mi remadis sur la rivero dum via leciono. Mi petas vian pardonon, mi certe estas tre kulpa . . . .
Ne plu parolu pri tio, diris s-ro Jehman, mi ja rimarkis, ke Janko, Servetti kaj vi forestas, kaj vidante la belan veteron, mi iom divenetis la veron. Mi scias, ke forvagado estas tre poezia afero kaj dolĉaĵo por liceanoj. Tamen atentu! Perdinte lecionojn, vi estos malhelpata en via studado kaj bezonos hejme laboradi pli longe. Nu, prenu la librojn kaj revenu iam por min viziti. Mi ĉiam plezure interparolos kun vi kaj vin helpos laŭpove.
Kortuŝite eliris Karlo kaj ekpensis, ke li neniam spertis pli bonan manieron por puni lernanton.
La tuta familio Davis ĉiudimanĉe iris al la ĉefpreĝejo matene je duono post la deka. Ĝi estis tre malnova katedra preĝejo, ekkonstruita en la jarcento de la imperiestro Karlo Granda. Plej ofte paroladis ĉe la diservo iu famekonata predikisto el alia urbo.
Ĉi tiun dimanĉon la familo Davis alvenis iom frue kaj sidiĝis sur la unuan benkon maldekstre sub la katedro. La personoj envenis iom post iom ĉiam pli multaj, tra la pordego. Venis familioj tutaj, gepatroj kaj gefiloj, junulinoj elegante vestitaj kaj gesinjoroj ĉiuaĝaj, kelkaj maljunuloj kaj multe da maljunaj sinjorinoj solaj. Ĉiuj unu post la alia, malaperis dise inter la diversaj benkoj.
En la granda silento de la malnova preĝejo, Karlo rigardis noktan papilion kuŝantan sur ŝtona ŝtupo sub la katedro. Li mire dimandis sin, ĉu la papilio estas dormanta aŭ mortinta . . . . . . Subite la orgeno eksonis laŭtege, kaj Karlo relevis la kapon.
Liaj okuloj renkontis du tre bluajn okulojn inter blondaj haroj sur benko preskaŭ rekte kontraŭ li. Dolĉan rideton li opiniis ekvidi, kaj senpense li respondis per simila, sed tiuj la vizaĝo ruĝiĝis, kaj la okuloj teren malleviĝis. Lumigate de sunradio, falanta tra la koloraj vitroĵoj, la blonda hararo brilis kvazaŭ oro inter la nigriĝintoj kolonoj de lantikva templo. Tute blanke vestita, la junulino sidis sur la dua el la benkoj kontraŭ familio Davis, kaj Karlo jam ektimis, ke iu venos ŝin kaŝi, sidiĝante sur la unua. Efektive, post kelkaj minutoj alvenis aro de maljunaj sinjorinoj, kiuj ŝajnis tre feliĉaj, trovante tiun benkon malplena. Karlo preskaŭ pleniĝis je nekristana kolero kontraŭ ili; sed ili, kvazaŭ nevideble inspritaj, sidiĝis tiamaniere, ke estis inter du el ili sufiĉe granda interspaco. Ne necesas diri, ke la interspaco estis plenigato de vidaĵo, kiu jam ŝajnis al Karlo tute anĝela. Li kvazaŭ deziris diri dankon al la maljunulinoj pro ilia nevola delikateco.
La diservo komenciĝis, sed Karlo nenion aŭdis. Lia korpo kaj liaj lipoj ja aŭtomate sekvadis la movojn de la ĉirkaŭuloj, sed lia penso sekvis tute alian vojon.
Da tempo al tempo li eklevis la okulojn, kaj preskaŭ ĉiam ili renkontis la rigardon de la juna blondulino. Kelkafoje ŝi tuj mallevis siajn okulojn, kelkafoje ŝi ruĝiĝis kaj aliloken rigardis. Sed ĉiufoje la rigardo daŭris pli longe, kaj estis ĉiufoje kvazaŭ batalo por scii, kiu unue cedos.
Jam longa tempo forpasis, kaj la preĝoj preskaŭ finiĝis. Karlo momenton atentis. Li vidis la predikiston supreniri al la katedro. Baldaŭ lia voĉo eksonis klare kaj forte inter la kolonoj. Li havis blankajn harojn kaj grandan sulkon sur la frunto. Li energie movadis siajn brakojn; sed Karlo ne sukcesis lin aŭskulti. Li povis nur aŭdi lin. La tento forte atakis Karlon. Li longe direktis sian rigardon teren kaj fine malrapide ĉirkaŭpromenigis ĝin supre al la fentestroj, al la orgeno, al la skulptaĵoj de la kolonoj.
Finante tiun vojaĝadon, li senvole renkontis denove la bluajn okulojn kaj ekvidis iom mokan rideton, kiu lin suferigis.
Post la fino de ldiservo Karlo zorgis por vidi la junulinon eliranta, kaj en la lumo de lsuno li ankoraŭ pli profunde konvinkiĝis, ke ŝi havas belege bluajn okulojn. De tiu tago ŝin okule serĉadis Karlo ĉiudimanĉe en la preĝejo kaj estis maltrankvila, ĝis kiam li rekonis ie sur la benkoj antaŭ la blondan hararon kun blua rubando, kiu plenigis lian tutan penson.
Iam promenante tra la artmuzeo kun amiko, li vidis ŝin admire starantan antaŭ pentraĵo de itala majstro. Li komprneble haltis antaŭ la sama. Ŝi forte ruĝiĝis; sed de tiu tempo, ĉiudimanĉe ili ofte ekrigardis unu la alian, elirante el la ĉefpreĝejo. Ŝi kutime estis sola kun sia patrino, sed kelkafoje ili salutis kaj alparolis alian sinjorinon, kiu eliris el la preĝejo kun kvar gefiloj. Karlo iam aŭdis ŝin diri al ili:
Vi do venos ludi en la Nacian Parkon hodiaŭ posttagmeze, ĉu ne?
Ŝi havis dolĉegan voĉon.
Post iom de pripensado Karlo decidis, ke ankaŭ li iros al la parko posttagmeze. Tie li havis bonegan ŝancon, ĉar promenante apud la ludkampo, li dufoje havis okazon, redoni al ŝi pilkon falintan sur la vojon aŭ perditan sub arboj. Ŝia rideto kaj danko lin strange konfuzis. La postan dimanĉon li sekvis ŝin de malproksime por vidi, kie ŝi loĝas. Tio estis ekster la urbo sur strato borderita de arboj kaj ĝardenoj. Ŝi eniris en kastelforman dometon kun belega florĝardeno plena de rozoj.
Karlo jam ofte rimarkis tiun domon antaŭe, sed ŝajnis al li, ke ĝis nun ĝi ĉiam estis fermita; kaj li kredis, ke ĝi estas neluita. Kredeble ŝia familo ĵus luis aŭ aĉetis la domon. De tiam Karlo ofte vagadis ĉirkaŭ tiu loko, esperante ŝin ekvidi. Horojn kaj horojn li atendadis vane kaj vidante nur la leterportiston, kiu rajtis trapasi la tutan ĝardenon kaj atingi la sanktan sojlon de ŝia domo. Kia feliĉulo estis tiu leterpontisto! Strangan admiron kaj ankaŭ envion Karlo sentis al li. Ŝian nomon li centfoje ekintencis demandi de la honesta poŝtisto, sed centfoje li fine sukcesis nur silenti, kaj li penseme rigardis la leterportiston ĉerpantan bluajn, grizajn aŭ blankajn kovertojn el sia sako kaj enirantan unu post alia tra la pordetoj de la ceteraj ĝardenoj en la strato, ĉiam pli kaj pli malproksime. Kelkafoje li restadis, ĝis kiam li vidis la lumojn ekbrili tra la kurtenoj.
De tiam Karlo ofte vagadis ĉirkaŭ tiu loko, esperante ŝin bonŝance ekvidi. Iun vesperon li vidis ŝin promeni kun sia patro en la ĝardeno. Alian fojon li aŭdis ŝin kanti tra malfermita fenestro. Tio lin feliĉigis por multaj tagoj. Jam lia fratino kaj liaj kolegoj en la gimnazio multe miris pri lia longedaŭra revemo. Iun tagon, alveninte ĉe la angulo de ŝia strato, teruran baton ricevis Karlo je la koro: la domo estis tute fermita. Ĝi staris tre silenta kun severaj fenestrokovriloj.
Revenite la morgaŭan tagon, li same vidis. Ŝi eble forveturis kun la tuta familio. Sed kien?? En la ĝardeno kelkaj nigraj birdoj pepante interbataletis. Karlo jam kredis, ke lia vivo estas ruinigita.
Li decidis diri al Janko sian sekreton kaj peti lian helpon.
Post kelkaj tagoj Janko povis doni al sia amiko la sekvantajn informojn pri la mistera domo: ĝi apartenas al profesoro de la Kalkuta Universitato. De dudek jaroj li vivadas en Hindujo kun sia familio; kaj nur trifoje li jam revenis por pasigi kelkajn monatojn en la urbo. La junulino estas sendube lia filino, ĉar oni scias, ke li havas nur unu infanon. Tiuj sciigoj ne estis tute ĝojigaj por Karlo. Li multe pripensadis, sed jam preskaŭ malesperis trovi rimedon por veturi Kalkuton.
Reveninte hejmen iun tagon, li trovis sian fratinon ploranta: la avo mortis. Gesinjoroj Davis jam foriris al lia domo kun onklo Jako, kiu venis por sciigi ilin. Karlo tuj remetis sian ĉapelon, kuris al tramveturilo kaj baldaŭ alvenis en la ava domo. Suprenirinte la ŝtuparon, li kvazaŭ ne plu povis spiri. Ĉiaj ideoj kaj sentoj miksiĝis en lia cerbo. Li miris, ĉu li bone komprenis, kion Heleno diris. Ĉu vere li neniam plu vidos la bonan avon, tiel bonkoran? Lia patro malfremis la pordon, kaj premante sian filon al sia brusto, lin kisis multfoje. Karlo ekploris. Lia patrino kondukis lin al la ĉambro de lmortinto.
Tie sur lito kuŝis la avo, kun vizaĝo tute blanka. Li ŝajnis dormanta. Estis nenia rideto sur lia lipoj, sed tamen aspekto kvieta kaj fida. Longe restadis Karlo apud la korpo de sia avo. Li repensis pri la tempo, kiam li aŭskultis rakontojn sur liaj genuoj, pri la gajaj vesperoj kun li pasigitaj; pri liaj ŝercoj kaj vojaĝoj aventuroj diritaj inter du fumblovoj de pipo; pri lia bonkoreco kaj kampatemo al ĉiuj.
Iam al Karlo la avo diris:
En ĉiu homo estas anĝelo kaj diablo. Tre ofte unu el ambaŭ estas multe pli potenca ol la alia. Eĉ ĉiam tiu estas la diablo, ĉiam serĉu la anĝelon. Forgesu la difektojn de laliaj, memoru iliajn bonajn ecojn. Ĉiam parolu al ilia bona parto, neniam al la malbona. Tiel vi kuraĝigos multajn homojn, kaj vin mem feliĉigos. Vi plifortigos la bonajn ecojn kaj ekdetruos la malbonojn.
La avo tiel bone sciis trovi la bonajn ecojn de ĉiu!
Pri ĉio ĉi pensadis Karlo, sed baldaŭ venis lia patrino por lin forkonduki.
En la tago de la funebro la domo de la avo estis plena de floraj bukedoj kaj kronoj donacitaj de amikoj de la familio. Preskaŭ sufokanta estis ilia odoro. Vizitantoj alvenadis ĉiumomente, redirantaj ĉiam la samajn kutimajn frazojn. Kiel ĉio ĉi estis doloro, teda, dum Karlo volus esti sola, trankvila kun siaj gepatroj!
Post la diservo en la preĝejo, ĉiuj iris al la tombejo, sekvante la funebran ĉerkoveturilon. Malseka estis la tombejo pro ĵusa pluvo. Ĉiuj kunvenis ĉirkaŭ senherba loko. Estis granda fosaĵo en la tero kaj tabulo ambaŭflanke. Oni glitigis la ĉerkon malsupren kaj ĝin tuj rekovris per tero. La pastro ekpreĝis, sed Karlo pripensadis malĝoje. En liaj oreloj ankoraŭ sonis la bruo de la tero falanta sur la ĉerkon. Tien oni metis lian karan avon. Kiel kruela ŝajnis al Karlo tiu kutimo. La kavaĵo en la tero jam fosis alian kavoĵon en lia koro.
Jam la personoj disiĝis por reiri hejmen. Paŝante inter la aliaj tomboj, Karlo malĝoje ekpensis pri ĉiuj, kiuj jam kuŝas tie sub la tero.
Ĉe la fino de siaj gimnaziaj jaroj, Karlo bone sukcesis en sia lasta ekzameno. Lia patro decidis, ke li forveturu por studadi en Heidelberg. Tie li pasigis unu jaron; sed malgraŭ la gajeco de lstudentoj kaj la beleco de lurbeto, Karlo ne havis tre ĝojan vivadon. Li fariĝis pli kaj pli revema. Dum la ceteraj drinkadis bieron kaj petoladis tra la stratoj, Karlo kviete sidadis en sia ĉambro.
Li havis bonan brakseĝon, kaj en la malvarmaj vesperoj li tie sidis ĉe la fajro, pripensante aŭ legante. Li ofte verkis versaĝojn. Li ankaŭ skribis longajn leterojn al sia amiko Janko, kiu estis en Bruselo, studante leĝosciencon. Karlo aŭskultis en Heidelberg kalkajn kursojn pri natura scienco, biologio kaj psikologio. Li decidis, ke proksiman jaron li komencos stadadi medicinon. Por tio li ankaŭ veturis Bruselon, kiam estis finita lia jaro en Heidelberg.
En Bruselo pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis sian amikon Janko kaj ankaŭ alian kunliceanon Lamiral, kiu ĵus venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko estis tre bona al Karlo, ĉar tiu amiko estis ĉiam energia kaj gaja. Li kondukadis Karlon al la juĝejoj, al politikaj kunvenoj, al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antaŭe, li multe lernigis al sia revema amiko.
Lamiral estis neriĉa junulo. Li devis perlabori la monrimedojn por vivadi kaj studadi. Li donis lecionojn, li eĉ faris paroladojn pri la angla literaturo, li verkadis por gazetoj. Danke al li, Janko kaj Karlo kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, donacitajn de la redaktejo de ĵurnalo, por kiu Lamiral ofte skribis artikolojn.
Kiel Janko, Lamiral multe kuraĝigis Karlon per sia vigleco. Kvankam li studadis medicinon, Karlo ĉiam pli multe interesiĝis pri la literaturo kaj arto. Ambaŭ liaj amikoj multe instigis lin, ke li publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longa serĉita titolo: Oraj Flugiloj. La unua versaĵo estis la jena:
LASTAS FLUGO |
Ĉiusomere Karlo veturis hejmen por pasigi kelkajn semajnojn ĉe siaj gepatroj kaj Heleno. Post sia dua jaro en Bruselo, kiam li revenis hejmen, li trovis sian fratinon fianĉino de juna advokato en la urbo. Lia estonta bofrato estis tre bone konata pro sia delikata elokventeco kaj ankaŭ pro sia afablega karaktero, kiu havigis al li multajn amikojn. Tiu fianĉiĝo kaŭzis multajn invitojn de kaj al la familio Davis.
Tiun someron Karlo vidis kaj revidis multajn personojn en la urbo. La fianĉo de Heleno iam venis por peti Karlon, ke li akompanu sian fratinon kun li por viziti amikon de lia patro, kiu ĵus revenis el Hindujo. Estis profesoro Palam de la Kalkuta Universitato. Li kun sia familio revenis el Kalkuto por pasigi en la urbo du jarojn de libertempo, kiujn li postulis pro sia sanstato.
Dum la juna advokato paroladis pri la talento de la profesoro, homo tiel interesa, tiel klera k.t.p., Karlo sentis malnovan fajron rebruliĝantan en sia koro.
Pri la junulino ekvidita en la preĝejo li repensis. Pri la perdita pilko en la parko li rememoris, ankaŭ pri la promenadoj ĉirkaŭ la mistera domo.
Mi plezure vin akompanos tien, dankon! li diris.
En la tago, kiam, kune kun la gefianĉoj, li iris al la domo de profesoro Palam, Karlo estis neordinare ekscitita. Heleno tre miris pri tio.
La profesoro kun sia edzino akceptis ilin ĉarme kaj prezentis al Karlo sian filinon. La junulino estis treege bela kaj dolĉa, nun kredeble dudek- aŭ dudek-unujara.
Sinjoro Karlo Davis, diris la profesoro, mia filino Alico.
Kvankam tre konfuzita, Karlo fariĝis kuraĝa.
La grandan plezuron renkonti vin, fraŭlino, mi jam havis antaŭ kvin jaroj en la Nacia Parko, kie vi perdis pilkon.
Ŝi ĉarme ridetis iom ruĝiĝante:
Ho jes, sinjoro, mi memoras, ŝi diris, vi estis tiel afabla!
Treege agrablan vesperon pasigis Karlo en la hejmo de profesoro Palam. Tien li ofte revenis. Oni petis, ke li legu versaĵojn siajn. Eĉ kanton li verkis, kiun lernis fraŭlino Alico por kanti laŭ ario ŝatata de ŝi.
Ofte fraŭlino Palam estis invitata de fraŭlino Davis; kaj Karlo pro tio estis al sia fratino duoble pli afabla ol antaŭe. Okazis iam, ke Karlo iris kun Alico remadi sur la rivero. Li luis boaton, kaj ambaŭ trankvile remis ĝis la arbareto de salikoj. Ŝi ne vidis, ke unu rando de sia blanka skarpo malpeze naĝadas sur la verda akvo. Inter la arboj briladis flamruĝaj radioj, alportante la vesperan ĝisrevidon de lsubiranta suno. Gajajn knabajn rememorojn al sia koro revenintajn Karlo baldaŭ tute forlasis, kaj ili ambaŭ sin dolĉe fordonis al silenta ĝuo de komuna revado. Kiam por vespermanĝo ili revenis hejmen, gefianĉoj ili estis.
La konsento de gesinjoroj Palam Karlo facile akiris, same kiel la aprobon de siaj gepatroj. Li estis la plej feliĉa junulo en la mondo.
Ankoraŭ du jarojn studadis Karlo en la malsanulejoj de Bruselo, sed li revenadis hejmen por Kristnasko, por Pasko, por la someraj monatoj kaj ankoraŭ eĉ pli ofte. La edziniĝo de lia fratino Heleno estis unu el tiuj bonaj kaŭzoj por libertempo.
Ĉe tiu festo li la unuan fojon montriĝis oficiale kun sia fianĉino Alico Palam. Estis tre ĝojiga tago.
En la fino de sia lasta studjaro, Karlo prezentis ĉe la Universitato sian tezon pri la influo de limagemo en la muskolaj malsanoj. Sukcesinte kun honoro, li definitve revenis al sia hejma urbo.
Laŭ konsilo de sia patro, li luis ĉambraron en la unua etaĝo de komforta domo tute proksime al la vendoplaco. Alico lin helpis por aranĝadi la ĉambraron, kaj iliaj patrinoj sin okupis pri aĉeto de mebloj, tapiŝoj, kurtenoj k.t.p.
Karlo deziris havi kelkajn artajn bildojn en sia hejmo. Alico donacis al li grandan kopion de la itala pentraĵo, antaŭ kiu ili ambaŭ haltis samtempe en la muzeo, kiam ili estis geknaboj.
Per la amikoj kaj la konatoj de ambaŭ familioj, Davis kaj Palam, Karlo ekakiris kelkajn klientojn. Sian tezon por la medicina doktoreco li vendigis en la librobutikoj de la urbo kaj per tio plikonigis sian nomon, kvankam la tezo ne pli multe vendiĝis ol lia poemlibro. Pro sia granda kvieteco kaj certeco Karlo tre rapide plimultigis sian klientaron. Li efektivigis kelkajn mirindajn resanigojn de nervecaj personoj, kaj li ĉiam pli kaj pli multe intersiĝis pri tiu psikologia parto de la kuracarto.
Li interesiĝis pri publika higieno kaj faris kelkajn paroladojn pri hejmzorgado, pri ordo en ĉiutaga vivado, pri reguleco en manĝado kaj dormado, pri efikoj de alkoholdrinkado k.t.p.
Post ses monatoj li estis preskaŭ la plej ŝatata kuracisto en la urbo, kaj jam estis plu neniu kaŭzo por prokrasti lian edziĝon kun Alico Palam. Ambaŭ gejunuloj konsentis pri tio, ne havi bruan feston. Ili opiniis, ke oni edziĝas ne por la publiko. Laŭ ilia deziro la festo estis tute familia kaj intima, kaj kredeble pro tio speciala ĉarma. Sinjorino Palam havis tamen doloran momenton de plorado pensante, ke ŝi de nun ne plu havos kun si sian amatan filinon. Sed la feliĉo de Alico ŝin konsolis. Ŝi sukcesis iom forgesi tiun suferigan penson, ke ofte ies feliĉo kaŭzas la malfeliĉon de alia, kaj kio alportas rideton sur la lipojn de unu, ofte naskas lamrojn en la okuloj de alia.
Ĉar Karlo estis nun tre okupata kuracisto, li ne povis resti longe for de la urbo. Pro tio la edziĝovojaĝo ne estis tre longa. Aliflanke Alico forte deziris baldaŭ komenci sian edzinan vivadon en la nova hejmeto. Sed ŝi deziris ankaŭ viziti Italujon, de kiu nur unu havenon ŝi konis.
Unue ili vizitis Komon kaj la ĉirkaŭan regionon. Akvoj bluaj, bluegaj, en kiuj fandiĝas oraj sunradioj, krutaj montoj silente gardostarantaj ĉirkaŭe, blankaj domoj ĝardenoj kun vinberoj kreskantaj sur arboj kaj muroj: tio estas la lando de lpoezia trankvileco, kie Plinius revante promenadis antaŭ dumil jaroj.
En Milano ili pasigis tutan matenon en la turoj kaj sur la tegmento de lgrandega katedralo, kiu blanke brilegis kvazaŭ giganta juvelo sub la hela ĉielo.
En Venecio ili longe promenadis en la palaco de ldukoj, admirante la grandajn majstroverkajn de la pentristoj el la venecia skolo. En nigra gondolo ili dolĉe glitadis sur la kanaloj inter la marmoraj palacoj kaj sub la arkaj pontoj. Al la insulo Lido ili ŝipveturis por vidi la Maron Adriatikan. Antaŭ la ora ĉefpreĝejo de Sankta Marko ili disĵetis grenerojn al la kolomboj sur la Granda Placo. Vespere, sur la Kanalo, inter la kolorpaperaj lanternoj ili sekvadis en gondolo koncertboaton, el kiu kantistoj kun gitaroj aŭ mandolinoj sonigis tra la nokto melodian arion. El Venecio ili reveturis hejmen tra Genova kaj Marseille, kaj ili revenis ĝustatempe por adiaŭi gesinjorojn Palam antaŭ ilia revojaĝo al Kalkuto. Tre ĝoje ili komencis sian novan kunvivadon hejme, kaj Karlo feliĉkore miris, kiel bele realiĝis lia knabo revo.