GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



57. La kluzoj

Bildo

      “Nun,” diris la kapitano, “ni veturos al Colón tra la kluzoj.”

      “Kio estas la kluzoj?” demandis Georgo.

      “La kluzoj estas similaj al grandaj ŝtupoj. La ŝipo ŝajne supreniras ŝtupojn, ĉar la Kanalo fluas sur la supro de la montetoj meze de la istmo, kaj estas pli alta ol la maroj ambaŭflanke. La elektra maŝino tiras la ŝipon tra la kluzoj. Nun rigardu la kluzojn antaŭ ni. La kluzoj antaŭ ni estas fermitaj, nun oni fermas la kluzojn post ni, kaj tiam oni fluigos la akvon en la kluzon. Ĝi estas simila al granda kesto. Nun kiam oni fluigas la akvon en la kluzon, la ŝipo leviĝas sur la akvo. Oni malfermas la kluzon antaŭ ni, kaj ni trairas al la sekvanta kluzo. Nun la ŝipo supreniris unu ŝtupon.”

      Kiam oni alvenis al Colón la kapitano diris: “Ĉu vi volas meti leterojn en la poŝtkeston por mi? La poŝtoficejo ne estas malproksima. Memoru, ke unu parto de la urbo apartenas al Ameriko kaj alia parto al Panama.”

      La knaboj kaj la knabinoj baldaŭ trovis la poŝtoficejon. Ili aĉetis poŝtmarkojn.

      “Ho,” diris Otto; “ne estas gluo sur la poŝtmarkoj por ilin glui sur la leterojn. Jen granda botelo da gluo sur la tablo. Ŝajne ni devas surmeti la gluon.”

      Kiam ili iris al la poŝtoficejo, Georgo demandis al malgranda nigra knabo: “Ĉu vi estas en Ameriko aŭ en Panama?”

      “Vi estas en Panama,” respondis la knabo.

      “Kie estas la landlimo?”

      “Tie, preter la arboj.”

      “Mi nenion povas vidi,” diris Georgo. “Mi ne povas kompreni tiujn landlimojn; mi parolos pri ili al la kapitano.”

      Kiam ili revenis al la ŝipo, li diris: “Sinjoro Kapitano, mi deziras paroli kun vi pri la landlimoj. Mi ne povis trovi unu en Colón. Ĉu oni vere povas vidi ilin?”

      “Ne, mia amiko, vere oni ne povas vidi ilin. Sed ekzistas homoj, kiuj deziras fari inter popoloj, ĉiuspecojn de limoj kiujn oni ne povas vidi. Sed vi ne trovas diferencon inter vi kaj viaj amikoj, ĉu ne? Ĉu vi trovas limojn inter vi, eĉ se viaj haŭtoj estas malsame koloraj kaj viaj okuloj malsame formitaj?”

      “Ne,” respondis Georgo. “Mi amas ĉiun el miaj amikoj, kaj mi estas kontenta, ke ili estas tie ĉi sur la ŝipo kun mi. Mi ankaŭ amas ĉiun lando, kiun mi vizitis, sed mi ne vidis landon, kiun mi pli amas ol Amerikon.”