Make your own free website on Tripod.com

GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



52. Rizkampo

      “Vi povas manĝi tie ĉi,” diris la viro, kiam li haltis antaŭ bela, malgranda, ligna domo kun granda, pajla tegmento.

      “Mi deziras japanan manĝaĵon,” diris Georgo al la servistino.

      Ŝi alportis malgrandajn tablojn same kiel ĉe Ki-Tze. Sur ĉiu tablo estis pelvo da supo kun algo en ĝi, pelvo da rizo, telero da bambuo mole kuirita, maldikaj tranĉoj da fiŝoj, kaj bruna saŭco. La knaboj kaj la knabinoj sidis sur paljlaj matoj.

      “Tiu fiŝo ne estas kuirita,” diris Ingrid. “En Norvegujo ni neniam manĝas nekuiritan fiŝon.”

      “La manĝaĵo aspektas tiel bela, ĝi devas esti bona,” diris Stefanio.

      Baldaŭ ili finis manĝi kaj iris sur la monteton inter la arboj.

      “Kion serĉas tiuj knaboj?” demandis Georgo.

      “Ili serĉas sovaĝajn silkraŭpjn,” diris la viro.

      “Mi ŝatus fari tion,” diris Georgo. Tiam li serĉis same kiel la aliaj knaboj ĝis li vidis kokonon sur verda folio, kaj li kolektis la branĉon kun la kokono.

      “Donu ĝin al la viro tie,” diris la ‘ricksha’ tiranto; “li donos al vi kandon.”

      “Nun mi kondukos vin al rizkampo.”

      Baldaŭ ili venis al kampo, kiu estis tre malseka. Mola, verda herbo kreskis tie en longaj, rektaj vicoj. Viroj kaj virinoj, knaboj kaj knabinoj, staris en la akvo laborantaj.

      Georgo iris al unu el la knaboj kaj demandis al li lian nomon. Tiam li diris: “Ĉu vi volas iri al Ameriko kun ni?”

      “Mi estus tre kontenta iri kun vi,” respondis la knabo. “Venu kun mi.” Kaj li kondukis la amikojn tra mallarĝa strato kun malaltaj, lignaj domoj ambaŭflanke. Apud la domoj kreskis florantaj arboj.

      “Jen kie mi loĝas,” diris Nakamura; kaj, haltante antaŭ malgranda domo, la knabo tiris la paperan ŝirmilon, kiu estis la pordo dum la tago. Dum la nokto oni uzis lignan ŝirmilon.

      Nakamura kliniĝis antaŭ la patrino.

      “Honorinda patrino,” li diris; “mi vojaĝos kun miaj amikoj.”

      Tiam la infanoj reiris al la ŝipo. Ili vidis la lamplumojn en la urbo, kiuj brilis kiel la steloj en la ĉielo. Kaj ili foriris.