GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



46. Hongkong

      “Mi estas ĉiam kontenta vidi montetojn,” diris Otto, kiam la knaboj kaj la knabinoj unufoje vidis la insulon, Hongkong. “Mi ŝatas montetojn ĉar ili ĉiam ŝanĝiĝas. Ili neniam havas la saman koloron dufoje.”

      “La ŝipo haltos en la haveno. Kaj vi iros al la tero en boatoj,” diris la kapitano.

      “Mi vidas multe da homoj fiŝkaptantaj,” diris Petro.

      “Rigardu la grandajn boatojn kun la grandaj kvadrataj veloj!”

      La infanoj iris en malgrandajn boatojn, kiuj portis ilin al la urbo, Victoria, kiu estas sur la insulo, Hongkong. Pro tio ke ĝi estas la sola urbo sur la insulo, oni ĝenerale nomas ĝin nur Hongkong.

      “Ni devas aĉeti bluajn aŭ ruĝajn aŭ flavajn vestojn tie ĉi, samaj kiel surhavas la knaboj kaj la knabinoj sur la strato,” diris Georgo.

      “Ho! Ho!” kriis Vilhelmino, kiam ili iris en la straton de la Florvendejo. “Rigardu ĉiujn belajn florojn. Ĝi estas kiel la ĝardeno de mia patro en Holando. Ho! Mi vidas ĥinajn liliojn, la belajn, blankajn sur longaj, rektaj trunketoj; kaj ruĝajn peoniojn, kaj ruĝajn daliojn, kaj rozajn rosojn. Ho! Kiaj belaj floroj!”

      “Ĝi estas simila al la Florvendejo en Bruxelles,” diris Stafanio. “Sed la korboj en kiuj estas la floroj ne estas samaj.”

      “Neniam mi vidis tiom da floroj,” diris Karima. “Mi opinias, ke ne ekzistas en la tuta Egiptujo tiom da floroj. Jen lotuso. Mi scivolas kiel la lotuso venis el Ĥinujo el Egiptujo.”

      De la butikoj kaj de la balkonoj de la domoj flirtis standardoj kun ĥinaj literoj sur ili.