GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



38. Masr el-Kahira

Bildo

      Silentaj servistoj surhavantoj longajn, blankajn vestojn kun ruĝaj zonoj kaj ruĝaj fezoj alvenis kaj alportis manĝaĵojn.

      Post kiam ili finis manĝi, gvidantoj atendis ĉe la pordo kun kameloj kaj azenoj.

      “La kameloj kaj la azenoj surhavas belajn tapiŝojn sed la gvidantoj ŝajnas surhavi litvestojn,” diris Luĉio.

      La kameloj genuiĝis. Ili ĉiuj rajdis for, tra la mallarĝaj, homplenaj stratoj de Masr el-Kahira.

      “Kion la homoj portas en tiuj grandaj kruĉoj?” demandis Georgo.

      “Ili portas akvon,” respondis la gvidanto. “Nun rigardu la serpentojn, kiuj dancas kiam ilia dresisto muzikas.”

      “Jes, mi ilin vidas,” diris Georgo. “De kie venis ĉiuj tiuj homoj surhavantaj la strangajn vestojn?”

      “Ili venas de Turkujo, de Masr el-Kahira, de Grekujo. La Araboj venas el la dezerto. De ĉiuj lokaj orientaj oni venas al Masr el-Kahira. Kaj oni ne ŝanĝas la kostumon tie.”

      Forlasinte la urbon, Georgo baldaŭ vidis la ebenan, flavan, sablan dezerton, kaj la riveron Bahr-Nil, kun palmarbaroj apud la bordoj. Subite la kamelo kuris for en la dezerton tiel rapide, ke oni ne povis kapti ĝin.

      “Se mi ne estus bona ŝipano, mi povus malsaniĝi sur tiu ‘ŝipo de la dezerto’,” pensis Georgo.

      Kiam la kamelo proksimiĝis al la Sfinkso, ĝi haltis dum kelkaj minutoj, tiam ĝi ree kuris ĝis ĝi venis al la piramidoj. Tie ĝi kuŝiĝis sur la varman, flavan sablon.

      “Neniam mi vidis konstruaĵon, kiu sentigis min tiel malgranda,” pensis Georgo, kiam li rigardis la grandan piramidon. “Mi dezirus, ke la aliaj knaboj kaj knabinoj venu.”

      La suno malleviĝis kaj fariĝis malvarme. La vento blovis kaj la sablo tranĉis lian vizaĝon.

      “Se oni ne venas, mi reiros,” pensis Georgo. “Leviĝu, Kamelo.”

      Sed la kamelo nemoviĝis.

      “Mi petas, Kamelo,” li diris ĝentile; “mi deziras reiri al Masr el-Kahira.”

      La kamelo nur maĉis kaj rigardis Georgon, turnante la longan, maldikan kolon.

      “Mi timas, ke tiu kamelo ne komprenas la anglan lingvon. Kion fari?”