GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



32. Francujo

      “Kie ni estas nun?” baldaŭ demandis Georgo.

      “Ni estas proksime al Vichy, mi opinias,” diris la piloto. “Vichy estas en la centro de Francujo. Ĝi estas konata sanigejo. Oni venas tien ĉi de ĉiuj lokoj de la mondo por trinki la akvon de la fontoj, kaj por la banoj. La vojoj tie ĉi estas tre bonaj. Multe da homoj veturas tie ĉi en aŭtomobilo.”

      Tiam ili flugis rekte preter Vichy, poste flugis norden, super ebenan, marĉan landon. Ili superflugis Bourges, urbo konstruita sur monteto super kanalo, kie kunfluas tri riveroj. Ili vidis multe da fabrikejoj kaj fandejoj kaj ankaŭ segejoj. Ankaŭ estis tie tre bela, antikva katerdralo kaj antikvaj domoj kaj lernejoj.

      Preter la urbo ili vidis verdajn legomĝardenojn kaj florĝardenojn.

      “Ili similas tapiŝon, ruĝ-, flav-, kaj blukoloran,” diris Stefanio.

      “Ĝi ne similas ĝardenojn de mia patro,” diris Vilhelmino. “La koloroj estas tiel malsamaj kaj la tero estas pli malhela.”

      “Mi sentas min hejme tie ĉi,” diris Stefanio. “Tiu ĉi lando similas Belgujon.”

      “Ĝi estas tute malsama al Norvegujo aŭ Svedujo,” diris Ingrid.

      “Vi povos scii, kiam ni estos apud Paris, ĉar vi povos vidi la Turon Eiffel. Estas granda senfadena, telegrafa oficejo sur la Turo.”

      “Jen ĝi!” diris Otto.

      “Ho, jes! Ĝi similas grandan, metalan korbon, la supron malsupre.”

      “Ni veturos en la urbon per la duetaĝa tramo,” diris la piloto.

      “Paris havas multe da arboj, vi vidas,” li diris, kiam ili veturis tra ombraj stratoj. “Estas unu vico je ĉiu flanko de la stratoj, du vicoj sur la strategoj kaj kvar vicoj sur la bulvardoj.”

      “Tiu ĉi estas bela urbo. Ĝi similas Bruxelles,” diris Stafanio.

      “Vi povos promeni apud la rivero Seine,” diris la piloto.”