GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



31. Sankt-Bernarda Monaĥejo

      “Ĉu ni povas aĉeti poŝhorloĝojn nun,” demandis Georgo.

      “Jes, post kiam viaj amikoj diros adiaŭ al iliaj reprezentantoj.”

      Tiam ili ĉiuj iris al butiko, kie ili aĉetis poŝhorloĝojn.

      “Zorgu bone viajn horloĝojn,” diris la vendisto. “Streĉu ilin ĉiutage.”

      “Ĉu vi konas knabon, kiu povus iri ĉirkau la teron kun ni kaj kiu povus ripari niajn horloĝojn se ili malordiĝos?” demandas Georgo.

      “Jes,” respondis la vendisto. “Jen Otto, kiu ĵus venis de la horloĝista lernejo en Neufchâtel.”

      Otto estis tute preta por vojaĝi ĉirkaŭ la teron kun la aliaj infanoj kaj ili ĉiuj iris al la aeroplano.

     

      “Nun ni iras super Chamonix,” diris Otto, post nelonge. “Mi esperas, ke ni vidos la hundojn, kiam ni estos super Pasejo Sankt-Bernarda. Ni povos vidi la ‘chalets’ sur la monto.”

      “Kio estas ‘chalet’?” demandis la infanoj.

      “‘Chalet’ estas ligna domo kun superpendanta tegmento, konstruita supre sur la montoj, kie loĝas la kamparanoj.”

      “Rakontu al ni pri la hundoj, mi petas.”

      “La monaĥoj havas la hundojn Sankt-Bernardajn. Ili estas grandaj, flavaj, brunaj kaj blankaj hundoj, kiuj estas tre amikaj. Estas monaĥejo apud la vojo, kie loĝas la monaĥoj. La vojo estis konstruita de la Romanoj langatempe antaŭ alia vojo el Italujo. Kiam Vojaĝantoj estas perditaj en la neĝo, la hundoj helpas la monaĥojn savi ilin. Kiam la monaĥoj sendas la hundojn por savi homojn perditajn en la neĝo, ili fiksas ĉokoladon al iliaj kolumoj.”

      “Mi havas ĉokoladon sur kiu estas bildo de hundo Sankt-Bernarda. Estas multe da fabrikejoj en Svisujo, kie oni fabrikas ĉokoladon.”