GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



29. Svisujo

      “Mi deziras glitkuri sur tiu glacio,” diris Rembrandt. “Kiam vi estos pli proksima al la glacio, vi vidos, ke ĝi ne estas sufiĉe glata,” diris Ingrid. “Mi scias pri neĝmontoj kaj glaciejoj ĉar ni havas ilin en Norvegujo. Oni ne povas glitkuri sur ili. Estas profundaj fendegoj en ili kaj estas danĝere promeni sur ili. La homoj, kiuj supreniras ilin, havas ŝuojn kun najlegoj, kiuj penetras en la glacion.”

      Nun venis la tago. Ili povis vidi la belan landon. Estis pinaroj, kiuj formis malhelajn arbarojn, kaj kampoj, kie multe da bovinoj manĝis la herbon. Sur la altaj, ŝtonaj lokoj de la montoj, kaproj grimpis. Inter la montoj, en la valoj, estis lagoj, bluaj kaj trankvilaj, brilantaj kiel polurita arĝento. Sur la lagoj veturis boatoj kun du veloj similaj al flugiloj de papilioj.

      Baldaŭ la aeroplano malsupreniris en grandan kampon proksima al granda urbo.

      “Ni estas en Bern, Svisujo,” diris la piloto; “sekvu min kaj mi montros al vi aferojn, kiujn vi jam neniam vidis.”

      “Rigardu la pentraĵojn sur la domoj,” diris Georgo. “Mi demandos al mia patro, ĉu li permesos, ke mi pentru sur nia domo. Kiaj estas tiaj domoj?”

      “La kovritaj vojoj sub la domej estas nomitaj arkadoj. Tiuj estas el la plej antikvaj domoj en Svisujo. Ĉu vi jam vidis domojn kun arkadoj?”

      “Jes, mi jam vidis kelkajn. Estas tiaj en Chester, proksime al Liverpool,” diris Eduardo.