GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



17. Komenco de la flugo

      Tiam la flugo komenciĝis. Eduardo estis tiel surprizita li ne povis diri unu vorton. Li pasigis la tutan vivon en Liverpool kaj ĝis nun ne havis multe da surprizoj. Georgo jam havis tiom da surprizoj, de kiam li forlasis New York, ke li kutimis nun.

      La aeroplano flugis super domoj kaj verdaj kampoj kun limoj el pli verdaj hekoj.

      Baldaŭ ili venis al Belgujo. Tie ĉi ĉiuj personoj ŝajnis tre okupataj, ĉar la Belgoj estas tre laboremaj.

      Multaj urboj ŝajnis tre antikvaj. Kaj ili vidis multe da preĝejoj kun altaj, mallarĝaj turoj.

      Baldaŭ ili malsupreniris en grandan placon en Bruxelles. Ĉirkaŭ la placo estis konstruaĵoj kun altaj, pintaj tegmentoj. Multe da personoj laŭte kriis la prezojn de la fruktoj, la legomoj, kaj la floroj, kiujn ili vendis el puŝveturiloj.