GEORGO VOJAĜAS ĈIRKAŬ LA TERON



3. La interno de la ŝipo

      Li supreniras kaj vidas la boatojn. Li malsupreniras kaj vidas la vojaĝkofrojn. La servistoj metas ilin en la internon de la ŝipo. Tiam li iras en la kuirejon. Li vidas multe, multe da teleroj. Li rigardas en la glaciujojn kaj vidas multe de pomoj, terpomoj, karotoj, oranĝoj, citronoj, kaj centojn da ujoj plenaj de manĝaĵoj.