Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA NEVEDEBLA VIRO

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         En la malvarma blua krepusko de du krutaj stratoj en la Londona kvartalo Camden Town, la butiko ĉe angulo, sukeraĵejo, brilis kiel la fajneto ĉe l’fino de cigaro. Eble oni devus pli ĝuste diri, kiel la fino de piroteknikaĵo, ĉar la lumo estis multkolora kaj iomete malsimpla, estante disrompita de multaj speguloj kaj saltanta sur multaj orumitaj kaj gajkoloraj kukoj kaj frandaĵoj. Antaŭ tiu ĉi fajra fenestro estis algluitaj la nazoj de multaj stratbubaĉoj, ĉar la ĉokoladoj estis ĉiuj envolvitaj en tiuj ruĝaj kaj oraj kaj verdaj metalaj koloroj, kiuj estas preskaŭ pli bonaj ol ĉokolado mem; kaj la grandega blanka edziĝkuko en la fenestro estis iel samtempe malproksima kaj kontentiga, ĝuste kvazaŭ la tuta Norda Poluso estus bona manĝaĵo. Tiaj ĉielarkaj incitoj povis nature kolektigi la junularon de la proksimeco ĝis la aĝo de dek aŭ dek du jaroj. Sed tiu ĉi angulo estis ankaŭ alloga por pli aĝaj junuloj; juna viro, de ne malpli ol dudek kvar jaroj, rigardegis en la saman butik-fenestron. Por li ankaŭ, la butiko estis fajre ĉarma, sed tiu ĉi allogo estis ne tute klarigebla per ĉokoladoj, kiujn tamen li tute ne malestimis.

         Li estis longa, dika, ruĝhara junulo, kun decidema vizaĝo sed malvigla maniero. Li portis subbrake ebenan, grizan paperujon plena je krajonskizoj, kiajn li estis vendintaj pli-malpli sukcese al eldonistoj post lia onklo (kiu estis admiralo) lin senheredigis pro socialismo, pro prelego donita de li kontraŭ tiu ekonomia teorio. Lia nomo estis John Turnbull Angus.

         Enirante fine, li marŝis tra la sukeraĵvendejo en malantaŭan ĉambron, kiu estis ia frandaĵ-restoracio, nun levante la ĉapelon al la juna fraŭlino, kiu tie servis lin. Ŝi estis nigreta, eleganta, vigla knabino vestita nigre, kun forta vizaĝkoloro kaj tre viglaj, nigraj okuloj; post la kutima intertempo ŝi lin sekvis en la internan ĉambron por ricevi lian mendon.

         Lia mendo estis evidente mendo kutima. “Mi deziras, bonvolu,” li diris precize, “unu duonpencan kuketon kaj malgrandan tason da nigra kafo.” Kaj antaŭ ol la knabino povis sin forturni li aldonis, “Ankaŭ, mi deziras, ke vi edziniĝu kun mi.”

         La juna fraŭlino de la butiko subite rigidiĝis kaj diris, “Tiaj estas ŝercoj kiajn mi ne permesas.”

         La ruĝhara junulo levis grizajn okulojn de neatendita seriozo.

         “Vere kaj vere,” li diris, “estas serioze—tiel serioze kiel la duonpenca kuketo. Estas multekoste, kiel la kuketo; oni pagas por ĝi. Estas nedigesteble kiel la kuketo. Dolorigas.”

         La nigretulino estis neniam forpreninta de li siajn nigrajn okulojn, sed ŝajnis studadi lin kun preskaŭ tragedia precizeco. Ĉe l’fino de sia ekzameno ŝi ridetis kaj eksidis en seĝon.

         “Ĉu vi ne opinias,” rimarkis Angus distre, “ke estas iomete kruele manĝi tiujn ĉi duonpencajn kuketojn? Kreskinte, ili eble fariĝus unupencaj kuketoj. Mi forlasos tiujn ĉi kruelegajn sportojn kiam ni estos geedzoj.”

         La nigretulino leviĝis el sia seĝo kaj marŝis al la fenestro evidente en stato de forta sed ne malsimpatia pensado. Kiam fine ŝi sin ekturnis denove kun mieno decidoplena, ŝi konfuziĝis ekvidante, ke la junulo jam zorge aranĝis sur la tablo diversajn objektojn el la butikfenestro. Inter tiuj ĉi estis piramido da helkoloritaj sukeraĵoj, kelkaj teleroj da sandviĉoj kaj la du karafoj enhavantaj tiun misteran portovinon kaj ŝereon kiuj estas la propraĵo de pastaĵkuiristoj. Mezen de tiu ĉi bonordigita aranĝaĵo li zorge demetis la grandegan ŝarĝon de blanka sukerkovrita kuko, kiu estis la ĉefornamaĵo de l’fenestro.

         “Kion ajn vi faras?” ŝi demandis.

         “Devon, kara Laura mia,” li komencis.

         “Ho, pro Dio, haltu momenton,” ŝi kriis, “kaj ne alparolu min tiel. Mi volas diri, kio estas ĉio tio?#148;

         “Ceremonia festeno, fraŭlino Hope.”

         “Kaj kio estas tio?” ŝi demandis senpacience, indikante la sukermonton.

         “Edziĝkuko, sinjorino Angus,” li diris.

         La knabino alpaŝis al tiu objekto, forprenis ĝin kun iom da klakado, kaj remetis ĝin en la butikfenestron; ŝi tiam revenis kaj, apoginte siajn elegantajn kubutojn al la tablo, rigardadis la junulon ne malfavore sed kun sufiĉe da agaco.

         “Vi ne permesas al mi tempon por pripensi,” ŝi diris.

         “Mi ne estas tia stultulo,” li respondis; “jen mia kristana humileco.”

         Ŝi ankoraŭ rigardadis lin; sed ŝi estis fariĝinta multe pli serioza malantaŭ la rideto.

         “Sinjoro Angus,” ŝi diris firme, “antaŭ ol estos unu minuto pli da tiu ĉi sensencaĵo mi devas klarigi al vi ion pri mi mem, kaj kiel eble plej mallonge.”

         “Plezurege,” respondis Angus serioze. “Vi povas bone diri al mi ion pri mi mem ankaŭ, dum vi tion faras.”

         “Ho silentu kaj aŭskultu,” ŝi diris. “Temas pri nenio pri kio mi hontas, kaj eĉ ne estas io pri kio mi estas aparte bedaŭrema. Sed kion vi dirus se estus io, kio ne estas mia afero, tamen estas por mi inkubo?”

         “Tiaokaze,” diris la viro serioze, “mi proponus ke vi reportu la kukon.”

         “Nu, antaŭ ol tio vi devas aŭskulti mian rakonton,” diris Laura persisteme. “Komence, mi devas klarigi al vi, ke mia patro posedis la gastejon nomitan ‘La Ruĝa Fiŝo’, en Ludbury, kaj mi servis ĉe la trinktabulo.”

         “Mi ofte scivolis,” li diris, “kial troviĝas speco de Kristana etoso en tiu ĉi sola sukeraĵejo.”

         “Ludbury estas dormema urbetaĉo en la orientaj graflandoj, kaj la solaj homoj kiuj iam alvenis al ‘La Ruĝa Fiŝo’ estis komercaj vojaĝistoj de tempo al tempo, kaj la aliaj estis la plej teruraj homoj ie videblaj, sed vi iun neniam vidis. Mi volas diri, malgrandaj senokupuloj, vestitaj en malbonaj vestaĵoj kiuj estis tro bonaj por ili, kiuj posedis nur sufiĉe por vivadi, kaj havis nenion por fari krom sin apogi al la trinktabulo kaj vetadi pri ĉevaloj. Eĉ tiuj ĉi mizeraj sentaŭguloj ne estis tre oftaj ĉe nia domo; estis tamen du, kiuj estis multe tro oftaj—ĉiel tro oftaĉaj. Ili ambaŭ vivadis per sia propra mono kaj ili estis tede senokupaj kaj tro-vestitaj. Tamen mi ankoraŭ iomete kompatis ilin, ĉar mi duone kredas, ke ili kaŝeniris en nian malplenan trinkejon ĉar ili ambaŭ havis malgrandan misformaĵon, tia kian iuj kamparanoj mokridas. Tamen ne estis ĝuste misformaĵo; pliĝuste ĝi estis strangeco. Unu el ili estis mirige mallonga viro, kiel nano aŭ almenaŭ kiel ĵokeo. Li estis tute ne ĵokea laŭ aspekto tamen; li havis sferan nigran kapon kaj bone tonditan barbon, helajn okulojn kiel birdaj; li tintadigis monon en la poŝoj; li tintadigis dikan oran ĉeneton; kaj li neniam aperis se ne vestita ĝuste tro sinjorece por esti sinjoro. Li tamen estis nenia stultulo, kvankam vana mallaboremulo; li estis strange lerta pri ĉiaj aferoj, kiaj ja neniam povus iel utili; speco de improvizita ĵonglado; kaŭzi ke dek kvin alumetoj ekbruligu unu la alian kiel vera piroteknikaĵo; tranĉi bananon aŭ ion alian kaj fari el ĝi dancpupon. Ties nomo estis Isidore Smythe; mi povas lin ankoraŭ vidi, kun lia nigreta vizaĝo, alvenanta al la tabulo kaj faranta saltantan kanguruon el kvin cigaroj.

         “La alia ulo estis pli silentema kaj pli ordinara; sed iel li malkvietigis min multe pli ol kompatinda malgranda Smythe. Li estis tre alta kaj maldika kaj blonda; lia nazo estis longa kaj li eĉ ŝajnus belega laŭ ia fantoma maniero; sed li terure strabis, pli ol iu ajn vidita aŭ priaŭdita de mi. Kiam li alrigardis vin rekte, vi ne sciis kie vi mem estas, kaj certe ne kion li rigardas. Mi imagas, ke tiu ĉi difektaĵo maldolĉigis iomete la kompatindan homon; ĉar dum Smythe estis ĉie preta prezenti siajn amuzaĵojn, James Welkin (tia estis la nomo de l’strabulo) neniam faris ion krom drinkadi en nia trinksalono, kaj entrepreni longegajn vagadojn sola en la ebenan, grizan kamparon tute ĉirkaŭe. Malgraŭ tio, mi kredas, ke Smythe ankaŭ estis sentema pri sia malgranda alteco, kvankam li elportis tion pli memfide. Kaj tiel okazis, ke mi estis vere perpleksita, kaj ankaŭ timigita kaj tre bedaŭrema kiam ili ambaŭ proponis al mi edziniĝon en la sama semajno.

         “Nu, mi faris ion, kion mi poste opiniis kiel eble plej malsaĝa. Sed malgraŭ ĉio, tiuj ĉi nenormaluloj estis iel amikoj miaj; mi timegis ke ili ekpensus, ke mi rifuzis ilin pro la efektiva kialo, kiu estis ke ili estis ambaŭ tiel terure malbelaj. Do, mi kunmetis ian sensencaĵon ke mi neniam intencas edziniĝi kun iu ajn, kiu ne estas elhakinta por si mem vojon en la mondo. Mi diris, ke estas principo ĉe mi, ne vivadi per mono nure heredita kiel ilia. Du tagojn post ol mi estis tiel bonintence poralinta, komenciĝis la tuta malfeliĉo. Unue mi ekaŭdis, ke ili ambaŭ estas foririntaj por serĉi fortunon, kvazaŭ ili estus en ia idiota ferakonto.

         “Nu, nek unu nek la alian mi vidis de tiu tago ĝis nun. Sed mi ricevis de la malgranda viro nomita Smythe, du leterojn, kaj vere ili estis iome ekscitigaj.”

         “Ĉu iam vi priaŭdis la alian?” demandis Angus.

         “Ne, li neniam skribis,” diris la knabino post mallonga hezito. “La unua letero de Smythe nur klarigis, ke li estas komencinta la marŝadon al Londono kune kun Welkin; sed Welkin estis tia bona marŝanto, ke la malgranda viro forlasis lin kaj ripozis iomete flanke de l’vojo. Okazis, ke iu vojaĝanta cirko alprenis lin, kaj parte pro la fakto, ke li estis preskaŭ nano kaj parte pro tio ke li estis vere lerta kanajleto, li bone prosperis en la cirka afero kaj estis baldaŭ sendita al la Akvario, por prezenti kelkajn ĵonglaĵojn, kiujn mi forgesas. Tio estis lia unua letero. Lia dua estis multe pli maltrankviliga, kaj mi ĝin ricevis nur lastan semajnon.”

         La viro nomita Angus malplenigis sian kaftason kaj rigardis ŝin per mildaj kaj paciencaj okuloj. Ŝia propra buŝo iomete tordiĝis pro rido dum ŝi daŭrigis, “Mi supozas, ke vi estas vidinta sur la reklamtabuloj ĉion pri tiu ĉi ‘Smytha Silenta Servado?’ Se ne, vi estas nepre la sola persono, kiu ĝin ne vidis. Ho, mi ne multe scias pri tio, estas ia risortmekanisma eltrovaĵo por fari ĉiun mastrumadon permaŝine. Vi scias kia ĝi estas: ‘Enpremu Butonon—Servisto kiu Neniam Drinkas.’ ‘Turnu Anson—Servistinoj kiuj Neniam Flirtas.’ Vi nepre vidis la reklamojn. Nu, kiaj ajn tiaj maŝinoj estas, ili gajnas amasojn da mono; kaj ili ĝin gajnas ĉion por tiu diableto, kiun mi konis tie en Ludbury. Mi ne povas ne ĝoji, ke la kompatindulo bone prosperas; sed fakte mi timegas pro tio, ke li iu ajn minuton ekaperos kaj diros al mi ke li jam trahakis por si vojon en la mondo . . . kion li ja faris.”

         “Kaj la alia viro?” rediris Angus kun ia obstina trankvileco.

         Laura Hope subite ekstaris. “Mia amiko,” ŝi diris, “Mi kredas, ke vi estas sorĉisto. Jes, vi tute pravas. Mi ne estas vidinta eĉ linion de ties skribaĵo; mi ne havas ideon pli ol la mortintoj pri kie ajn li troviĝas. Sed estas pro li, ke mi timas. Estas li, kiu ĉirkaŭas mian tutan vivon. Estas li, kiu duone frenezigis min; ĉar mi lin sentis, kie li ne povis esti, kaj mi aŭdis lian voĉon kiam li ne povis esti parolinta.”

         “Nu karulino mia,” diris la junulo gaje, “se li estus eĉ Satano mem, ĉio estas jam finita ĉe li, ĉar vi pridiris al iu. Oni freneziĝas sola, knabinjo. Sed kiam vi imagis, ke vi sentas kaj aŭdas nian strabantan amikon?”

         “Mi aŭdis James Welkin ridi tiel klare kiel mi nun aŭdas vin paroli,” diris la knabino sobre. “Neniu ĉeestis, ĉar mi estis staranta ĝuste ekster la butiko ĉe la angulo kaj mi povis trarigardi ambaŭ stratetojn samtempe. Mi estis forgesinta kiamaniere li ridis, kvankam lia ridado estis tiel stranga kiel lia strabo. Mi ne estis lin pripensinta dum preskaŭ jaro. Sed serioze, estas veraĵo, ke post kelkaj sekundoj alvenis la unua letero de lia rivalo.”

         “Ĉu vi iam ajn paroligis aŭ fajfetigis la fantomon iel? ” iome interesita.

         Laura subite ektremis, kaj tiam diris, per voĉo neŝancelita, “Jes. Ĵus kiam mi finis la legadon de la dua letero de Isidore Smythe kiu anoncis lian sukceson, ĝuste tiam, mi aŭdis Welkin diri, ‘Tamen li ne posedos vin.’ Ĝi estis tute klara, kvazaŭ li estus en la ĉambro. Estas terure; mi kredas, ke mi estas nepre freneza.”

         “Se vi vere estus freneza,” diris la junulo, “vi kredus, ke vi estas tute cerbsana. Sed certe ŝajnas esti io iomete stranga pri tiu ĉi nevidita sinjoro. Du kapoj estas pli bonaj ol unu . . . mi indulgos vin pri aludoj al iuj ajn aliaj organoj . . . kaj vere, se vi permesus al mi, kiel fortika praktika viro, reporti la edziĝkukon el la fenestro. . . .”

         Eĉ dum li parolis, okazis ŝtala krio en la strato ekstere, kaj malgranda aŭto veturigata je speco de diabla rapideco, sin pafis ĝis la enirejo de l’butiko kaj tie fiksiĝis. En la sama tempo malalta viro kun brilanta cilindro-ĉapelo staris piedbatante la plankon en la ekstera ĉambro.

         Angus, kiu ĝisnune estis sinteninta kun ridema facileco pro cerbhigienaj motivoj, malkaŝis la streĉon de sia animo, paŝante abrupte el la interna ĉambro kaj kontraŭstarante la ĵusalveninton. Ekrigardo al li sufiĉis por subteni la duonfrenezan divenadon de viro amanta. Tiu ĉi tre eleganteta sed nana figuro, kun pinto el nigra barbharo, impertinente antaŭenŝovita, la lertaj malkvietaj okuloj, la netaj sed nervemaj fingroj, povis esti neniuj aliaj krom de la ĵus priskribita viro; Isidore Smythe, kiu faris pupojn el bananŝeloj kaj alumetujoj; Isidore Smythe, kiu faris milionojn per nedrinkemaj servistoj kaj neflirtemaj servistinoj metalaj. Dum unu momento ambaŭ viroj, komprenante instinkte la posedvolan mienon unu de la alia, rigardegis unu la alian kun tiu stranga malarda bonkoreco, kiu estas la vera animo de rivaleco.

         Sinjoro Smythe tamen tute ne aludis al la vera kaŭzo de ilia malamikeco, sed diris simple kaj eksplode. “Ĉu fraŭlino Hope estas tion vidinta sur la fenestro-vitro?”

         “Sur la fenestro?” rediris Angus rigardegante.

         “Tempo ne sufiĉas por klarigi aliajn aferojn,” mallonge diris la malaltulo. “Okazas tie ĉi ia sensencaĵo, kiu devas esti esplorata.”

         Li indikis per sia polurita bastono la fenestron ĵus malplenigita pro la edziĝaj preparadoj de s-ro Angus; kaj tiu sinjoro estis mirigata, ekvidante algluitan sur la ekstera parto de la vitro, longan paperstrion, kiu certe ne estis tie kiam li trarigardis ĝin antaŭ iom da tempo. Sekvante la energiplenan Smythe eksteren sur la straton, li eltrovis, ke proksimume metro kaj duono da poŝtmarkpapero estas zorgoplene algluita al la ekstera vitro, kaj skribite sur ĝi per disvagantaj literoj estis: “Se vi edziniĝos kun Smythe, vi mortos.”

         “Laura,” diris Angus, enŝovante la grandan ruĝan kapon en la butikon, “Vi ne estas freneza.”

         “Estas la skribaĵo de tiu fripono Welkin,” diris Smythe malafable. “Mi ne vidis lin dum jaroj sed li konstante ĝenas min. Kvin fojojn en la lastaj du semajnoj li postlasigis ĉe mia apartamento minacajn leterojn, kaj mi eĉ ne povas eltrovi kiu postlasas ilin, kaj tute ne, se estas Welkin mem. La pordisto de la apartamenta domo ĵuras ke neniuj suspektindaj personoj estas viditaj, kaj jen li estas algluinta borderon al la fenestro de publika butiko, dum la personoj en la butiko. . . .”

         “Jes tute,” diris Angus modeste, “dum la personoj en la butiko temanĝis. Nu, sinjono, mi povas certigi al vi, ke mi estimas vian prudentecon tiel rekte pritrakti la aferon. Ni povos priparoli aliajn aferojn pli poste. La fripono ne povas esti jam malproksima, ĉar mi ĵuras, ke estis tie nenia papero kiam mi lastfoje iris al la fenestro, antaŭ dek aŭ dekkvin minutoj. Aliflanke, li estas tro malproksima por esti ĉasata, ĉar ni ne scias la direkton. Se vi sekvos mian konsilon, Sinjoro Smythe, vi tuj transdonos tion ĉi al iu energiplena enketisto, privata prefere ol publika. Mi konas viron treege lertan, kiu havas oficejon kvin minutojn de tie ĉi per via aŭto. Lia nomo estas Flambeau, kaj kvankam lia juneco estis iomete tumulta tamen nun li estas rigide honesta viro kaj liaj kapablecoj valoras monon. Li loĝas en Lucknow Apartmentejo, Hampstead.”

         “Estas strange,” diris la malgranda viro, kurbante la nigrajn brovojn. “Mi mem loĝas tie, en Himylaya Apartmentejo preter la angulo. Eble vi ŝatus kuniri kun mi; mi povos iri al miaj ĉambroj por elsenĉi tiujn ĉi strangajn Welkin dokumentojn, dum vi rapidas kaj venigas vian amikon la detektivon.”

         “Vi estas tre afabla,” diris Angus ĝentile, “Nu, ju pli baldaŭ ni agu, des pli bone.”

         Ambaŭ viroj, kun stranga speco de improvizita justeco, same formale adiaŭis la fraŭlinon kaj ambaŭ ensaltis en la rapidan aŭteton. Dum Smythe prenis la gvidilojn kaj ili ĉirkaŭiris la longan stratangulon, Angus amuziĝis vidante gigantan reklamon pri “Smythe Silenta Servado”, kun bildo de grandega senkapa fera pupo, portante kaserolon kun la noto, “Kuiristino Kiu neniam Koleretas.”

         “Mi uzas ilin en mia propra apartamento,” diris la malgranda nigrabarbulo, ridante, “parte kiel reklamon kaj parte pro vera oportuneco. Honeste kaj malkaŝe, tiuj grandaj risortpupoj miaj efektive alportas karbon aŭ bordovinon aŭ hortabelon pli rapide ol iuj ajn vivantaj servistoj iam konataj de mi, se vi konas la premendan tuberon. Sed mi neniam neos, inter ni, ke tiaj servistoj donas maloportunojn ankaŭ.”

         “Efektive?” diris Angus; “ĉu estas io, kion ili ne povas fari?”

         “Jes,” respondis Smythe trankvile; “ili ne povas diri al mi, kiu postlasis tiujn minacajn leterojn ĉe mia apartamento.”

         Lia aŭto estis malgranda kaj rapida kiel li mem; efektive, kiel lia mastrumada servico, ĝi estis lia propra eltrovaĵo. Se li estis reklamema ĉarlatano, li estis tia, kia fidis al siaj propraj varoj. La koncepto pri io malgrandega kaj fluganta estis pli emfazata dum ili kurbiĝis laŭ longaj blankaj kurbvojoj en la senviva sed larĝa vespera taglumo. Baldaŭ la blankaj kurbaĵoj fariĝis pli abruptaj kaj pli kapturnigaj; ili estis sur suprenirantaj spiraloj, kiel oni diras en la modernaj religioj. Ĉar efektive ili estis grimpantaj angulon de Londono, kiu estas preskaŭ tiel kruta kiel Edinburgo, eĉ se ne tiel pitoreska. Teraso leviĝis super teraso kaj la aparta apartament-turo, kiun ili serĉis, superstaris ilin ĉiujn en preskaŭ egipta alteco, orumata de la horizontala sunsubiro. La ŝanĝo, dum ili ĉirkaŭiris la angulon kaj eniris la kresenton nomita Himilaya apartamentejo, estis tiel abrupta kiel la ekmalfermo de fenestro; ĉar ili trovis tiun apartamentan amason sidanta super Londono kvazaŭ super verda maro el ardezo. Kontraŭ la domegoj, aliflanke de la gruza kresento, troviĝis arbusta enfermaĵo, pli simila al kruta heĝo aŭ digo ol al ĝardeno, kaj iomete pli malsupre de tio estis strio da artefarita akvo, ia kanalo, kiel ĉirkaŭfosaĵo por tiu enlaŭbigita fortikejo. Dum la aŭto ĉirkaŭiris la kresenton ĝi pasis, ĉe unu angulo, la hazardan ĉaron de kaŝtanvendisto; kaj malproksime ĉe la alia fino de la kurbaĵo, Angus povis vidi malklaran bluan policanon malrapide marŝanta. Tiuj ĉi estis la solaj homaj figuroj en tiu alta antaŭurba soleco; sed li havis neracian senton, ke ili esprimas la senvortan poezion de Londono. Li sentis kvazaŭ ili estas la karakteroj de rakonto.

         La malgranda aŭto ekalvenis ĝuste ĝis la ĝusta domo kiel kuglo, kaj elŝutis sian posedanton kiel bombon. Li estis tuj demandanta al altkreska pordisto en brilanta pasamento kaj al malalta portisto sen jako, ĉu iu aŭ io estas serĉinta lian apartamenton. Oni certigis al li, ke neniu kaj nenio estas pasinta tiujn ĉi oficistojn de kiam li lastafoje enketis; je kio li kaj la iomete konfuzita Angus estis suprenpafataj en la lifto kiel raketo, ĝis la plej supra etaĝo.

         “Eniru do momenton,” diris la senspira Smythe. “Mi deziras montri al vi tiujn Welkin leterojn. Tamen vi rapidu preter la angulo kaj alvenigu vian amikon.” Li enpremis tuberon kaŝitan en la muro kaj la pordo malfermiĝis per si mem.

         Ĝi donis eniron al longa, spaca, antaŭĉambro, en kiu la solaj atentigaj detaloj, ordinare paroli, estis la vicoj de altaj duon-homaj mekanismaj figuroj kiuj staris ambaŭflanke kiel tajloraj modeloj. Kiel tajloraj modeloj ili ankaŭ estis senkapaj; kiel tajloraj modeloj ili havis belegan nenecesan ĝibemon ŝultre, kaj kolombo-brustan elstaraĵon torake; sed krom tio ili ne plimulte similis al homa figuro ol iu ajn aŭtomata maŝino en stacidomo, kiu havas proksimume homan altecon. Ili havis du grandajn hoksimihajn brakojn por la portado de pletoj; kaj ili estis pizvende koloritaj aŭ punce aŭ nigre por distinga oportuneco; ĉiel krome ili estis nun aŭtomataj maŝinoj kaj neniu estus ilin dufojojn rigardinta. Ĉi foje almenaŭ efektive neniu tion faris. Ĉar inter la du vicoj de tiuj ĉi mastrumadaj figuraĵoj kuŝis io multe pli interesa ol la plejparto da mekanismoj en la tuta mondo. Tio estis blanka, ĉifonita peco da papero kun ruĝinka skribaĵaĉo; la facilmovema inventisto estis ĝin ekpreninta preskaŭ tuj kiam la pordo malfermiĝis. Li transdonis ĝin al Angus senvorte. La ruĝa inko sur ĝi estis efektive apenaŭ sekiĝinta kaj la mesaĝo estis: “Se vi ŝin hodiaŭ vizitis, mi mortigos vin.”

         Estis mallonga silento kaj tiam diris Isidore Smythe tre kviete, “Ĉu vi deziras iom da viskio? Sentas al mi, ke mi ŝatus.”

         “Dankon; mi ŝatus iom da Flambeau,” diris Angus malgaje. “Ŝajnas, ke tiu ĉi afero fariĝas pli kaj pli grava. Mi tuj iras venigi lin.”

         “Bone,” diris la alia, kun admirinda gajeco. “Venigu lin kiel eble plej baldaŭ.”

         Sed dum Angus fermis malantaŭ si la pordon, li vidis Smythe enpremi butonon, kaj unu el la risortaj figuroj glitis de sia loko laŭ sulko en la planko, portante pleton kun sifono kaj karafo. Ŝajnis ja esti io iomete stranga pri la postlaso de la malgranda viro sola inter tiuj senvivaj servistoj, kiuj estis viviĝantaj dum la pordo fermiĝis.

         Ses ŝtupojn sub la interŝtupara plataĵo de Smythe, la viro en la ĉemizo estis faranta ion per sitelo. Angus haltis por igi lin doni promeson, subtenatan de mono, ke li tie restos ĝis kiam li revenos kun la detektivo, kaj atentos pri iu ajn fremdulo, kiu supreniros la ŝtuparon. Rapideginte malsupren al la ĉefpordo, li tiam tiel same instigis la pordiston al vigleco. De tiu li sciiĝis pri la plisimpliga fakto, ke malantaŭa pordo ne ekzistas. Eĉ tiam nekontenta li kaptis la vagadantan policanon kaj persvadis lin stari kontraŭ la enirejo kaj ĝin observadi; kaj fine paŭzis momento por aĉeti kaŝtanojn por unu penco, kaj por fari demandon pri la kredebla daŭro de la ĉeesto de la komercisto en la distrikto.

         La kaŝtanvendisto, levante la kolumon de sia surtuto, diris ke kredeble li baldaŭ formoviĝos, ĉar li kredas, ke post nelonge ekneĝos. Efektive la vespero estis fariĝanta griza kaj mordante malvarma, sed Angus, per la tuto de sia elokventeco, poste sukcesis fiksi la viron al lia posteno.

         “Varmigu vin per viaj propraj kaŝtanoj,” li diris serioze. “Formanĝu la tutan stokon; mi rekompencos vin. Mi donos al vi oran funton se vi restos tie ĉi ĝis mia reveno, kaj tiam diru al mi ĉu iu ajn, viro aŭ virino aŭ infano estas enirinta en tiun domon kie staras la pordisto.”

         Li tiam energie marŝis for, kun lasta ekrigardo al la sieĝata turo.

         “Almenaŭ mi estas ĉirkaŭinta tiun ĉambron,” li diris. “Ne povas esti, ke ĉiuj kvar el ili estu kunuloj de s-ro Welkin.”

         Lucknow apartamentejo estis, tiel diri, sur pli malalta plataĵo de tiu monteto el domoj, de kiu oni povus nomi Himilaya apartamentejon la pinto. La duon-oficiala apartamento de Flambeau troviĝis sur teretaĝo kaj prezentis ĉiurilate evidentan kontraston al la usona maŝinaro kaj malvarma, hotel-simila lukso de la apartamento de la Silenta Servado. Flambeau, kiu estis amiko de Angus, lin akceptis en rokoka artisteca ĉambro malantaŭ sia oficejo, en kiu la ornamaĵoj estis sabroj, arkebuzoj, orientaj kuriozaĵoj, flakonoj da italaj vinoj, sovaĝaj kuirpotoj, pluma persa kato, kaj malgranda kvazaŭ polvokovrita Romkatolika pastro, kiu ŝajnis esti en loko tute malĝusta.

         “Jen mia amiko Pastro Brown,” diris Flambeau. “Mi ofte deziris ke vi lin renkontu. Bonega vetero tiu ĉi; iomete malvarma por sudanoj kiel mi.”

         “Jes, mi opinias, ke restos bone,” diris Angus sidiĝante sur purpure striitan orientan divanon.

         “Ne,” diris la pastro kviete, “Ĵus ekneĝis.”

         Kaj efektive dum li parolis, la kelkunuaj flokoj, antaŭviditaj de la kaŝtanviro, komencis bloviĝi preter la malheliĝanta fenestro.

         “Nu,” diris Angus peze. “Mi timas, ke tiu ĉi estas negoca vizito, kaj eĉ pri afero iomete maltrankviliga. La fakto estas, Flambeau, ke je tute negranda distanco de via domo troviĝas viro, kiu multe bezonas vian helpon; li estas senĉese hantata kaj minacata de nevidebla malamiko . . . fripono, kiun neniu iam eĉ vidis.” Dum Angus daŭrigis rakonti la tutan historion pri Smythe kaj Welkin, komenciĝante per la rakonto de Laura kaj poste la sia, la supernatura ridado ĉe la angulo de du malplenaj stratoj, la strangaj, klaraŭditaj vortoj parolitaj en malplena ĉambro, Flambeau fariĝis pli kaj pli vigle atentema kaj la malgranda pastro estis ŝajne tute ellasita, kiel meblo. Kiam li ĝisatingis la skribaĉkovritan poŝtmarkpaperon gluita al la fenestro, Flambeau leviĝis, ŝajne plenigante la tutan ĉambron per siaj vastaj ŝultroj.

         “Se vi ne malkonsentas,” li diris, “mi opinias, ke estus pli bone se vi rakontus la restaĵon al mi sur la plej mallonga vojo al ties domo. Ŝajnas al mi, ke ne restas tempo perdebla.”

         “Volonte,” diris Angus ankaŭ leviĝante, “sed li estas sufiĉe sekura portempe, ĉar mi alpostenigis kvar virojn por gardi la solan truon de la tunelo.”

         Ili eliris en la straton, la malgranda pastro sekve marŝetanta kun la obeeco de malgranda hundo.

         Li nur diris, kun gaja maniero, kiel iu deziranta interparoladon, “Kiom rapide la neĝo dikiĝas sur la tero.”

         Dum ili traserpentis la krutajn flankvojojn jam de neĝo pudritaj, Angus finis sian rakonton; kaj kiam ili atingis la kresenton kun la altstarantaj apartamentejoj, li havis sufiĉe da tempo por turni la atenton al la kvar gardantoj. La kaŝtanvendisto, kaj antaŭ kaj post la transdono de l’ormonero, obstine ĵuris, ke li estas observinta la pordon kaj vidinta neniun vizitanton eniri. La policano emfazis eĉ pli Li diris ke li estas sperta pri ĉiaj friponoj, en cilindroj kaj en ĉifonoj; li ne estas tiel “verda”, ke li atendus, ke suspektinduloj ŝajnu suspektindaj; li observis por iu ajn, kaj ĉielo lin helpu, montriĝis neniu. Kaj kiam ĉiuj tri viroj kolektiĝis ĉirkaŭ la orumita pordisto, kiu ankoraŭ staris ridetanta, forkstarante en la pordego, la verdikto estis eĉ pli definitiva.

         “Mi rajtas demandi al iu ajn, duko aŭ ruboportisto, kion li serĉas en tiu ĉi konstruaĵo,” diris la afabla kaj orgalonita giganto, “kaj mi ĵuros, ke neniu estas tie ĉi al kiu demandi, de kiam tiu ĉi sinjoro foriris.”

         La malgrava Pastro Brown, kiu staris malantaŭe, modeste rigardante la trotuaron, tiam kuraĝis diri humile, “Ĉu neniu do supren kaj malsupreniris la ŝtuparon de kiam la neĝo komencis defali? Komencis dum ni estis ĉiuj ĉe Flambeau.”

         “Neniu venis tien ĉi, sinjoro, vi povas fidi al mi,” diris la oficialulo, kun larĝridetanta aŭtoritateco.

         “Mi scivolas nu, kio estas tio?” diris la pastro, kaj rigardegis al la tero senesprime kiel fiŝo.

         La aliaj ĉiuj ankaŭ malsupren rigardis; kaj Flambeau eligis furiozan ekkrion kaj faris francan geston. Ĉar estis nedubeble vere, ke tute laŭ la mezo de l’enirejo gardata de la oralonita viro, efektive inter la arogantaj forkitaj kruroj de tiu koloso, kuris ŝnursimila desegno el grizaj piedsignoj, stampitaj sur la blanka neĝo.

         “Dio,” kriis Angus nevole, “la Nevidebla Viro.”

         Sen plua vorto li sin turnis kaj supren kuregis la ŝtuparon, kaj Flambeau sekvis; sed Pastro Brown ankoraŭ restis ĉirkaŭenrigardante sur la neĝkovrita strato, kvazaŭ li estus perdinta ĉiun intereson pri sia demando.

         Flambeau estis videble en humoro por disbati la pordon per sia granda ŝultro; sed la skoto, kun pli da racio, sed malpli da intuicio, palpis sur la pordokadro ĝis li trovis la nevideblan butonon; kaj la pordo malrapide malfermiĝis.

         Montriĝis esence sama densa internaĵo; la ĉambrego estis fariĝinta pli malluma, kvankam tie kaj tie ĉi ĝi estis trapikata de la lastaj puncaj sagoj de la sunsubiro kaj unu aŭ du el la senkapaj maŝinoj estis movitaj el siaj lokoj por tiu aŭ tiu ĉi celo, kaj ĉirkaŭstaris jen kaj jen en la krepuska ĉambro. La verdo kaj ruĝo de iliaj jakoj estis ĉie malheligtaj de la mallumo, kaj ilia simileco al homaj formoj iomete plifortiĝis ĝuste pro ilia senformeco. Sed en la mezo, inter ili ĉiuj, ĝuste kie kuŝis la papero kun la ruĝa inko, kuŝis io alia, tre simila al ruĝinko verŝita el sia botelo. Sed tio ne estis ruĝinko.

         Kun franca kombino de racio kaj perforto Flambeau nur diris, “Murdo!” kaj sin puŝinte en la apartamenton, estis ĝin plene de planko ĝis plafono esplorinta post kvin minutoj. Sed se li atendis eltrovi kadavron, tion li certe ne faris. Isidore Smythe simple ne estis tie, aŭ mortinta aŭ vivanta. Post serĉado plej furioza ambaŭ viroj renkontiĝis en la ekstera vestiblo, la vizaĝoj malsekaj kaj okuloj rigardegantaj.

         “Amiko mia,” diris Flambeau parolante franclingve pro ekscitiĝo, “la murdanto ne estas nur nevidebla, sed li ankoraŭ nevidebligas la murditon.”

         Angus ĉirkaŭen rigardis al la malluma ĉambro plena je figuraĵoj, kaj en iu kelta angulo de lia skota animo ekiris tremeto. Unu el la homgrandaj pupoj staris ĝuste super la sangomakulo, alvokita eble de la mortigita viro tuj antaŭ ol li falis. Unu el la ŝultroaltaj hokoj, kiuj utilis al la estaĵo kiel brakoj, estis iomete levita, kaj subite Angus naŭze imagis, ke Smythe estas falĉita de sia propra fera infano. Materio estis ribelinta, kaj tiuj ĉi maŝinoj estis mortigintaj sian mastron. Sed eĉ se jes, kion ili estis farintaj al li?

         “Lin manĝintaj?” diris en lian orelon la inkubo; kaj li naŭziĝis dum unu momento pro la ideo de ŝiritaj, homaj restaĵoj sorbataj kaj premataj en tiun sencerban mekanismon.

         Li reakiris sian mensan sanecon per emfaza peno kaj diris al Flambeau, “Do, jen ĝi estas. La kompatinda viro vaporiĝis for kiel nubo kaj postlasis ruĝan strekon sur la planko. La afero ne apartenas al tiu ĉi mondo.”

         “Restas ankoraŭ io farenda,” diris Flambeau, “ĉu apartenas al tiu ĉi mondo aŭ la alia, mi devas foriri kaj paroli kun mia amiko.”

         Ili malsupreniris, preterpasante la viron kun la sitelo, kiu denove asertis, ke li preterlasis neniun ajn entrudanton, ĝis la pordisto kaj la ĉirkaŭŝvebanta kaŝtanviro, kiuj neflekseble reasertis sian propran observemecon. Sed kiam Angus ĉirkaŭenrigardis por sia kvara konfirmanto li tiun ne povis vidi kaj kriis kun iom da nervemeco, “Kie estas la policano?”

         “Mi petas pardonon,” diris Pastro Brown, “tio estas mia kulpo. Mi lin ĵus sendis foren laŭ la vojo por esplori ion . . . kion mi kredis esplorinda.”

         “Nu, ni bezonas ties baldaŭan revenon,” diris Angus abrupte, “ĉar la mizerulo supre ne estas nur murdita, sed ankaŭ forviŝita.”

         “Kiel?” demandis la pastro.

         “Pastro,” diris Flambeau post paŭzo, “efektive mi kredas, ke estas afero pli de via fako ol la mia. Neniu, amiko aŭ malamiko eniris la domon, sed Smythe estas foririnta, kvazaŭ ŝtelite de feoj. Se tio ne estas supernatura, mi . . . .”

         Dum li parolis ĉiu estis haltigata pro nekutima vidaĵo; la granda blua policano alvenis kurante, ĉirkaŭ la angulo de l’kresento. Li tuj alproksimiĝis al Brown.

         “Vi pravas, sinjoro,” li elspasmis, “oni ĵus trovis la korpon de kompatinda s-ro Smythe en la kanalo malsupre, tie.”

         Angus kvazaŭ freneze metis la manon al la kapo, “Ĉu li malsuprenkuris kaj sin dronigis?” li demandis.

         “Li neniam malsuprenvenis, mi ĵuras,” diris la policano, “nek dronis, ĉar li mortis pro pikego super la koro.”

         “Vi tamen vidis neniun eniri?” diris Flambeau per serioza voĉo.

         “Ni marŝu iom laŭ la vojo,” diris la pastro.

         Dum ili atingis la alian finon de l’kresento li abrupte diris, “Stulta mi! Mi forgesis demandi ion al la policano. Mi scivolas ĉu ili trovis helbrunan sakon.”

         “Kial helbruna sako?” demandis Angus mirigite.

         “Ĉar se estis sako de alia koloro, la afero devos komenciĝi tute denove,” diris Pastro Brown; “sed se estis helbruna sako, do la afero estas finita.”

         “Plaĉas al mi tion aŭdi,” diris Angus kun varma ironio. “Ĉar kiel tuŝas min, ĝi ankoraŭ ne komenciĝis.”

         “Vi devas ĉion rakonti pri tio al ni,” diris Flambeau kun stranga peza naiveco, kiel infano.

         Senkonscie ili marŝis pli kaj pli rapide malsupren sur la longa voja etendaĵo ĉe la alia flanko de l’alta kresento, Pastro Brown vigle sed silente gvidanta. Fine li diris kun eĉ preskaŭ kortuŝa malprecizeco, “Nu, mi timas, ke vi opinios ĝin proza. Ni ĉiam komenciĝas ĉe la abstraktaĵoj, kaj tiun ĉi rakonton oni nenie alie povas komenci.”

         “Ĉu vi iam rimarkis tion ĉi . . . ke homoj neniam respondas al tio kion vi demandis? Ili respondas al tio, kion vi volas diri . . . aŭ kion siaopinie vi volas diri. Supozu, ke unu sinjorino diras al alia en kampara domego, ‘Ĉu iu restadas ĉe vi?’ la sinjorino ne respondas ‘Jes, la servisto, tri lakeoj, la servistino kaj tiel plu,’ kvankam eble la servistino estas en la ĉambro aŭ la servisto malantaŭ ŝia seĝo. Ŝi diras, ‘Neniu restadas ĉe ni,’ volante diri ke neniu de la speco, kiun vi volas diri. Sed supozu, ke kuracisto faras enketon pri epidemio, kaj demandas, ‘Kiu restadas en la domo? tiam rememoras la sinjorino la serviston, la servistinon kaj la aliajn. Tiel estas uzata ĉia lingvo; vi neniam ricevas laŭvortan respondon al demando, eĉ kiam vi ricevas veran respondon. Kiam tiuj kvar tute honestaj viroj diris, ke neniu viro eniris tiun apartamentaron, ili ne volis vere diri, ke neniu viro estas enirinta. Ili volis diri, ke neniu viro, kiun ili povis suspekti estis via viro. Viro efektive eniris en la domon kaj efektive eliris, sed ili neniam rimarkis lin.”

         “Viro nevidebla?” enketis Angus levante siajn ruĝajn brovojn.

         “Mense nevidebla viro,” diris Pastro Brown.

         Post unu aŭ du minutoj li daŭrigis per la sama modesta voĉo, kiel homo perpense serĉanta vojon. “Kompreneble vi ne povas pensi pri tia viro, ĝis vi efektive pensas pri li. Jen lia lerteco. Sed mi ekpensis pri li pro du aŭ tri aferetoj en la rakonto, kiun rakontis al ni s-ro Angus. Unue, estis la fakto, ke tiu ĉi Welkin entreprenis longajn marŝadojn. Kaj tiam estis la vasta kvanto da poŝtmarkopapero sur la fenestro. Kaj tiam, plej grave, estis la du aferoj, kiujn la juna fraŭlino diris . . . aferoj, kiuj tute ne povis esti veraj. Ne ĉagreniĝu,” li tuj aldonis, rimarkinte subitan ekmovon de la kapo de l’Skoto; “ŝi kredis, ke ili estas bone veraj, sed ili ja ne povis esti veraj. Persono ja ne povas esti tute sola en strato unu sekundon antaŭ ol ŝi ricevas leteron. Ŝi ja ne povas esti tute sola en strato kiam ŝi komencas legi leteron ĵus ricevitan. Devas troviĝi iu tre apude; tiu devas esti mense nevidebla.”

         “Kial devas esti iu apud ŝi?” demandis Angus.

         “Ĉar,” diris Pastro Brown, “krom mesaĝkolomboj, iu certe alportis al ŝi la leteron.”

         “Ĉu vi vere volas diri, ke Welkin portis la leterojn de sia rivalo al la amatino?”

         “Jes,” diris la pastro. “Welkin portis la leterojn de sia rivalo al lia amatino. Vidu do, li devis.”

         “Ho, mi ne plu povas toleri ion plu da tio ĉi,” eksplodis Flambeau. “Kiu estas tiu ĉi fripono? Kiel li aspektas? Kia estas la kutima kostumo de mense nevidebla viro?”

         “Li estas vestita eĉ belege en ruĝo, bluo kaj oro,” respondis precize la pastro, senhezite, “kaj en tiu ĉi okulfrapanta kaj eĉ spektakla kostumo li eniris en Himilayan Apartamentaron antaŭ ok homaj okuloj; li mortigis Smythe kun trankvila intenco, kaj malsupreniris denove en la straton portante la kadavron en siaj brakoj . . .”

         “Via Pastra Moŝto,” kriis Angus haltinte, “ĉu vi estas plene freneza, aŭ ĉu mi?”

         “Vi ne estas freneza,” diris Brown, “nur iomete neobservema. Ekzemple, vi ne rimarkis viron kia tia ĉi.”

         Li faris tri paŝojn rapide antaŭen kaj metis la manon sur la ŝultron de ordinara preterpasanta leterportisto, kiu nerimarkite estis ilin pasinta sub la ombro de l’arboj.

         “Ial neniu rimarkas poŝtistojn,” li diris penseme; “sed ili havas pasiojn kiel aliaj homoj, kaj eĉ portas ampleksajn sakojn kie malgranda kadavro tute facile povas esti kaŝata.”

         La poŝtisto, anstataŭ sin turni nature, estis ekkliniĝinta kaj falinta kontraŭ la ĝardena pasilaro. Li estis malgrasa, blonde barbita viro de tre ordinara aspekto, sed dum li montris super la ŝultro vizaĝon timoplenan, ĉiuj tri viroj estis trapikataj de demona strabo.

        

         Flambeau reiris al siaj sabroj, siaj purpuraj tapiŝetoj kaj persa kato, havante multajn aferojn pritraktendaj. John Turnbull Angus reiris al la fraŭlino en la butiko, kun kiu tre komforte vivadi sukcesas tiu malprudenta junulo. Sed Pastro Brown marŝis sur tiuj neĝkovritaj montetoj sub la steloj multajn horojn kun murdinto, kaj kion ili diris unu al la alia neniam oni scios.