Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA FLUGANTAJ STELOJ

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         “La plej bela krimo, kiun mi iam faris,” Flambeau ofte diris dum sia tute morala maljuneco, “ankaŭ estis, laŭ rimarkinda koincido, mia lasta. Ĝi estis farata je Kristnasko. Kiel artisto mi ĉiam penis provizi krimojn taŭgajn por la apartaj sezono aŭ pejzaĝoj en kiuj mi troviĝis, elektante tiun aŭ tiun ĉi terason aŭ ĝardenon por katastrofo kvazaŭ por statua grupo. Tiel bienposedantoj estu trompataj en longaj ĉambroj kverkpanelitaj, kontraste al Judoj, kiuj trovu sin subite senmonaj inter la lumoj kaj ŝirmiloj de la Café Riche. Tiel, en Anglujo, se mi dezirus malŝarĝi dekanon de liaj riĉaĵoj (kio ne estas tiel facila kiel vi opinias), mi volus enkadrigi lin, se mi klare esprimas min, inter la verdaj razenejoj kaj grizaj turoj de iu katedrala urbo. Simile en Francujo, kiam mi estis preninta monon de riĉa kaj malvirta kamparano (kio estas preskaŭ neebla), plaĉis al mi igi ties indignan kapon elstari kontraŭ la griza linio de tonditaj poploj kaj tiuj grandiozaj ebenaĵoj de Galio super kiuj ŝvebas la potenca spirito de Millet.

         “Mia lasta krimo nu, estis Kristnaska krimo, bonanima, komforta, angla, mezklasa krimo; krimo laŭ Charles Dickens. Mi faris ĝin en bona kaj malnova mezklasa domo apud Putney, domo kun kurbstrata veturigila vojo, domo flankata de ĉevalejo, domo kun la nomo sur la du eksteraj pordoj, domo kun araŭkario. Vi konas la specon. Mi vere opinias, ke mia imitaĵo de la stilo de Dickens estis lerta kaj literatura. Ŝajnas preskaŭ bedaŭrinde, ke la saman vesperon mi pentis.”

         Flambeau tiam daŭrus rakonti la historion de interne; kaj eĉ tiel ĝi estis stranga. Vidata de ekstere ĝi estis tute nekomprenebla, kaj estas de ekstere ke la fremdulo devas ĝin studadi. De tiu ĉi vidpunkto oni povas diri, ke la dramo komenciĝis kiam la grandaj pordoj de la domo kun la ĉevalejo malfermiĝis al la ĝardeno enhavanta la araŭkarion, kaj elvenis juna knabino kun pano por la birdoj la posttagmezon de la tago de Sankta Stefano. Ŝi havis beletan vizaĝon, kun bravaj brunaj okuloj; pri ŝia talio tamen povis esti nenia konjekto, ĉar ŝi estis envolvita tiel per brunaj peltoj, ke estis malfacile diri kio estas hararo kaj kio pelto. Sen la alloga vizaĝo ŝi povus esti malgranda paŝetanta urso.

         La vintra posttagmezo ruĝiĝis al vespero kaj jam rubena lumo verŝiĝis super la senflonaj bedoj, kvazaŭ plenigante ilin de la fantomoj de la mortintaj rozoj. Ĉe unu flanko de la domo staris la ĉevalejo kaj ĉe la alia flanko aleo aŭ klostro el laŭroj kondukis al la pli granda ĝardeno malantaŭe. La juna fraŭlino, disĵetinte panon por la birdoj (por la kvara aŭ kvina fojo tiun tagon, ĉar la hundo ĝin formanĝis) pasis kaŝete laŭ la laŭra vojeto kaj en la briletantan arbareton de ĉiamverdaĵoj malantaŭe. Tie ĉi ŝi eligis esprimon de surprizo veran aŭ laŭritan, kaj suprenrigardante al la alta ĝardenmuro super si, ekvidis sur ĝi fantazie forksidanta iomete fantazian figuron.

         “Ho, ne saltu, s-ro Crook,” ŝi kriis kun iom da timo, “estas multe tro alte.”

         La persono rajdante la ĝardenmuron kiel aera ĉevalo estis longa, angula junulo, kun nigra hararo hirta kiel broso, inteligentaj kaj eĉ eminentulaj trajtoj, sed flavpala kaj preskaŭ fremdula aspekto. Tiu ĉi montriĝis des pli klare ĉar li portis flamantan ruĝan kravaton, la sola vestero pri kiu li ŝajne iel zorgis. Eble ĝi estis simbolo. Li tute ne atentis pni la timigita petego de la knabino sed saltis kiel akrido alteren ĉe ŝia flanko, kie liaj kruroj povus esti facile rompiĝintaj.

         “Mi kredas, ke estis mia sorto fariĝi domrabisto,” li diris kviete, “kaj mi ne dubas, ke tia mi estus se ne okazis, ke mi naskiĝis en tiu ĉarma domo tie. Mi ne komprenas kiel malutilus, malgraŭ ĉio.”

         “Kiel vi kuraĝaĉas paroli tiel?” ŝi protestis.

         “Nu,” diris la junulo, “se oni naskiĝis ĉe la malĝusta flanko de la muro, mi ne komprenas, kiel estas malvirte transen grimpi.”

         “Mi neniam scias kion vi estas dironta aŭ faronta,” ŝi diris.

         “Ofte mi mem ne scias,” respondis s-ro Crook; “tamen nun mi estas ĉe la ĝusta flanko de la muro.”

         “Kaj kiu estas la ĝusta flanko de la muro?” diris la fraŭlino ridetante.

         “Tiu flanko kie vi troviĝas,” diris la junulo nomita Crook.

         Dum ili kune iris tra la laŭraj al la antaŭa ĝardeno aŭtomobila avertilo ekbruis tri fojojn, pli kaj pli alproksimiĝante, kaj aŭtomobilo de mirinda rapideco, granda eleganteco kaj palverda koloro alflugis al la ĉefa pordo kiel birdo, kaj tie staris pulsante.

         “Alo, alo,” diris la junulo kun la ruĝa kravato, “jen iu, kiu naskiĝis ĉe la ĝusta flanko, almenaŭ. Mi ne sciis, f-ino Adams, ke via Kristnaskopaĉjo estas tiel moderna kiel tiu ĉi.”

         “Ho, estas mia baptopatro, Sir Leopold Fischer. Li ĉiam venas la tagon post Kristnasko.”

         Tiam, post paŭzo, kiu vidigis iun mankon de entuziasmo, Ruby Adams aldonis:

         “Li estas tre bonkora.”

         John Crook, ĵurnalisto, jam aŭdis pri tiu eminenta financa magnato; kaj la kulpo ne estis lia se la financa magnato ankoraŭ ne aŭdis pri li; ĉar en iuj artikoloj en La KlarionoLa Nova Epoko Sir Leopold estis tre severe pritraktita. Li tamen nenion diris, kaj observis severe la malŝarĝadon de la aŭtomobilo, kiu estis iomete longdaŭra procedo. Granda neta ŝoforo verde vestita eliĝis el la antaŭa parto, kaj malgranda neta lakeo grize vestita eligis el la malantaŭa parto, kaj ambaŭ kune demetis Sir Leopold sur la peronon kaj komencis malkovri lin kiel iun tre zorge pakitan pakaĵon. Lankovriloj sufiĉe multnombraj por stoki bazaron, peltoj de ĉiuj bestoj de la arbaro, kaj koltukoj de ĉiuj koloroj de la ĉielarko, disvolviĝis unu post la alia ĝis kiam vidiĝis io similanta la homan formon; la formo de amika sed alilandulo-aspekta maljuna sinjoro, kun griza kaprosimila barbo kaj radianta rideto, kiu kunfrotis siajn grandajn peltgantojn.

         Longe antaŭ ol tiu ĉi malkaŝado kompletiĝis la du grandaj pordoj de la enirejo malfermiĝis en la mezo kaj Kolonelo Adams (patro de la peltkovrita fraŭlino) estis mem elirinta por eninviti sian eminentan gaston. Li estis longa, sunbrunigita kaj tre silenta viro, kiu portis ruĝan fumĉapon kiel fezon, kiu donis al li la aspekton de unu el la anglaj Sirdaroj aŭ Paŝaoj en Egiptujo. Kun li estis lia bofrato, ĵus alveninta de Kanado, grandkorpa, flav-barba, kaj iomete tumultema juna sinjor-farmbienisto, nomita James Blount. Ankaŭ kun tiu ĉi troviĝis la multe malpli impona figuro de la pastro de la apuda roma preĝejo; ĉar la mortinta edzino de la kolonelo estis katoliko kaj la infanoj, kiel estas kutime tiuokaze, estis edukitaj por ŝin sekvi. Ĉio pri la pastro ŝajnis ordinara, eĉ lia nomo, kiu estis Brown; la kolonelo tamen ĉiam trovis ion amikecan ĉe li kaj ofte invitis lin al tiaj familiaj kunvenoj.

         En la larĝa enirĉambro de la domo estis ja sufiĉe da spaco eĉ por Sir Leopold kaj la depreno de ties kovriloj. La portiko kaj vestiblo estis efektive nekutime grandaj proporcie la domon, kaj faris kvazaŭ grandan ĉambron kun la pordo ĉe unu fino kaj la malsupro de la ŝtuparo ĉe la alia. Antaŭ la granda fajro de tiu ĉi ĉambro, super kiu pendis la sabro de la kolonelo, la procedo kompletiĝis kaj la kunestantaron, inkluzive la seriozvizaĝan Crook, oni prezentis al Sir Leopold Fischer. Tiu respekteginda financisto tamen ŝajne ankoraŭ luktadis kun partoj de siaj belaj tajloritaj vestaĵoj kaj fine eltiris el tre intema baskpoŝo, nigran ovalan skatoleton, kiu, li radiante klarigis, estas lia kristnaska donaco al sia baptofilino. Kun neafekta fanfaronemo iome naiva li montris la ujon antaŭ ili ĉiuj; ĝi malfermiĝis per unu tuŝo kaj duone blindigis ilin. Estis tute kvazaŭ kristala fontano estis spruĉinta en iliajn okulojn. En nesto de oranĝa veluro kuŝis kiel tri ovoj, tri blankaj kaj brilegaj diamantoj, kiuj ŝajne ja ekbruligis ĉirkaŭ si la aeron. Fischer staris larĝe kaj bonvole ridetante kaj entrinkante profunde la miregon kaj ekstazon de la knabino, la severan admiron kaj dankojn de la kolonelo, la miron de la tuta aro.

         “Mi nun remetu ili, karulino mia,” diris Fischer, enŝovante la ujon denove en la baskon de sia frako. “Mi devis bone gardi ilin venante tien ĉi. Ili estas la tri grandaj afrikaj diamantoj, nomitaj la ‘Flugantaj Steloj’ ĉar ili estas tiel ofte ŝtelitaj. Ĉiuj gravaj krimuloj estas sekvantaj la spuron; apenaŭ eĉ la kruduloj en la stratoj kaj hoteloj povus ne enmanigi ilin. Eble mi estus perdinta ilin survoje tien ĉi. Estis ja eble.”

         “Tute laŭnature, mi dirus,” grumblis la viro kun la ruĝa kravato. “Mi ne riproĉus ilin se ili estus efektive prenintaj ilin. Kiam ili petas panon kaj vi ne donas eĉ ŝtonon, mi opinias, ke estus permesate al ili mem preni la ŝtonon.”

         “Mi ne permesos al vi tiel paroli,” kriis la knabino kun stranga ardeco. “Vi tiel parolis nur de kiam vi fariĝis terura—kiel, kiel oni ĝin nomas. Vi scias kion mi volas diri. Kiel oni nomas viron kiu volas ĉirkaŭbraki la kamentubiston?”

         “Sanktulo,” diris Pastro Brown.

         “Mi kredas,” diris Sir Leopold, kun malestima rideto, “ke Ruby volas diri Socialisto.”

         “Radikalulo ne signifas homon kiu sin nutras per radikoj,” diris Crook iomete senpacience; “kaj Konservatismano ne signifas homon kiu faras konservaĵojn. Nek, mi plene certigas al vi, signifas Socialisto homon kiu volas societe interamikiĝi kun la kamentubisto. Socialisto signifas homon, kiu deziras, ke ĉiuj kamentuboj estu trabalaitaj kaj ke ĉiuj kamentubistoj estu pro tio bone rekompencataj.”

         “Kiu tamen ne permesus al vi,” enĵetis la pastro mallaŭte, “posedi vian propran fulgon.”

         Crook rigardis lin per okulo plena de intereso kaj eĉ respekto. “Ĉu oni volas posedi fulgon?” li demandis.

         “Estas eble,” respondis Brown kun spekulativemo brilanta en la okuloj. “Mi aŭdis, ke ĝardenistoj uzas ĝin. Kaj iam mi ĝojigis ses infanojn je Kristnasko kiam ne alvenis la ĵonglisto, tute per fulgo—ekstere almetita.”

         “Ho bonege!” kriis Ruby, “Ho mi deziras, ke vi tion faru ankaŭ antaŭ la nuna ĉeestantaro.”

         La tumultema kanadano, s-ro Blount, estis aplaŭde levanta la voĉon kaj la miregita financisto la sian (kun iom da malaprobo) kiam eksonis frapo ĉe la duobla pordego. La pastro malfermis ĝin kaj vidiĝis denove la antaŭa ĝardeno, ĉiamverdaĵoj, araŭkario kaj ĉio, nuntempe kolektanta krepuskon kontraŭ grandioza purpura sunsubiro. La sceno tiel enkadrigita estis tiel kolorita kaj tiel kurioza, kiel la fono en teatraĵo, ke ili forgesis por momento la malgravan figuron staranta ĉe la pordo. Li aspektis kvazaŭ polvokovrita kaj portis malfreŝan surtuton, evidente ordinara mesaĝisto. “Ĉu iu el vi s-ro Blount?” li demandis kaj antaŭentenis leteron dubplene. S-ro Blount eksaltis, kaj ĉesigis la jesan krion. Malferme disŝirinte la koverton, li ĝin tralegis kun videbla mirego; la vizaĝo iomete malheliĝis kaj tiam denove ridetis; li sin turnis al sia bofrato kaj gastiganto.

         “Estas abomeninde esti tia ĝenulo, kolonelo,” li diris, kun la bonanima kolonia konveno; “sed ĉu tro ĝenus vin se malnova konatulo mia vizitus min tie ĉi hodiaŭ vespere? Fakte estas Florian, tiu bone konata franca akrobato kaj komika aktoro; mi konis lin antaŭ kelkaj jaroj en la Okcidentaj Regionoj (li estis franca-kanadano denaske) kaj ŝajne li havas aferojn por diskuti kun mi, kiajn tamen mi apenaŭ povas diveni.”

         “Kompreneble, kompreneble,” senzorge respondis la kolonelo. “Karulo mia, iun ajn amiko via. Sendube li estos akirinda gasto.”

         “Li nigrigos la vizaĝon, se tion vi volas diri,” kriis Blount ridante. “Mi ne dubas, ke li nigrigus ankaŭ ĉies okulojn. Zorgas ne mi; mi ne estas tiel troĝentila. Mi ŝatas gajan pantomimon de la malnova speco, kie viro sidiĝas sur sian cilindran ĉapelon.”

         “Ne sur mian, mi petas,” diris dignoplene Sir Leopold.

         “Nu, nu,” facile respondis Crook, “ni ne kverelu. Estas ŝercoj malpli indaj ol sidiĝi sur cilindron.”

         Malŝato al la ruĝ-kravata junulo, naskita de liaj rabaj opinioj kaj videbla intimeco kun la beleta bapto-filino, igis al Fischer diri per sia plej sarkasma kaj juĝista maniero: “Sendube vi jam eltrovis ion multe pli malinda ol sidiĝo sur cilindron. Kio ĝi estas, mi petas?”

         “Lasi sidiĝi cilindro sur vin mem, ekzemple,” diris la Socialisto.

         “Nu, nu, nu,” kriis la kanada farmbienisto kun sia barbara bonanimeco, “ni ne malgajigu feliĉan vesperon. Mi diras, ke ni faru ion por la ĉeestantaro hodiaŭ vespere. Ne nigrigi vizaĝojn aŭ sidiĝi sur ĉapelojn, se tion vi ne ŝatas—sed ion tian. Kial ni ne aranĝu anglan pantomimon de la malnova speco—klaŭno, kolumbino kaj tiel plu. Unu mi vidis kiam mi lasis Anglujon je aĝo dek du, kaj ja de tiam ĝi flamadis en mia cerbo kiel festfajro. Mi revenis al la malnova lando nur lastan jaron kaj eltrovis, ke ĝi estas jam formortinta. Nenio krom aĉaro da blekantaj feteatraĵoj. Mi deziras varmigitan fajrstangon kaj policanon ŝanĝitan al kolbasoj, kaj oni donas al mi princinojn moralumantajn en la lunlumo, Bluajn Birdojn de Maeterlinck, aŭ ion similan. Blu-Barbon mi pli preferas, kaj lin mi plej forte ŝatas kiam li fariĝis la pantomimisto.”

         “Mi tute subtenas ŝanĝi policananon al kolbasoj,” diris John Crook. “Tio estas pli bona difino de Socialismo ol iuj antaŭ nelonge proponitaj. La kostumo tamen estus certe tro malfacila afero.”

         “Tute ne,” kriis Blount, plene entuziasmigita. “Arlekenaĵo estas plej facile farebla, pro du kialoj. Unue, oni povas kiom ajn improvizi; kaj due, ĉiuj objektoj estas domaĵoj—tabloj kaj tukpontiloj kaj tollavaj korboj kaj similaj.”

         “Estas vene,” konfesis Crook, vigle balancante la kapon kaj marŝante tien kaj tien ĉi. “Tamen mi timas, ke mi ne povos havigi mian polican uniformon. Lastatempe mi ne mortigis policanon.”

         Blount penseme sulkigis la brovojn dum iom da tempo kaj tiam ekfrapis la femuron. “Certe, ni povos!” li kriis. “Jen mi havas la adreson de Florian kaj li konas ĉiun kostumiston en Londono. Mi telefonos al li, ke li kunportu polican kostumon kiam li venos.” Kaj li foriris saltante al la telefono.

         “Ho, estas feliĉege, baptopatro,” kriis Ruby, preskaŭ dancante. “Mi estos kolumbino kaj vi estu pantomimisto.”

         La milionulo sin tenis rigide kun ia pagana seriozeco. “Mi kredas, karulino mia,” li diris, “ke vi devos eltrovi iun alian por pantomimisto.”

         “Mi fariĝos pantomimisto, se vi deziras,” diris Kolonelo Adams, prenante al la buŝo cigaron, kaj parolante por la unua kaj la lasta fojo.

         “Vi devas havi statuon,” kriis la kanadano dum li revenis de la telefono, radiante de ridetoj. “Jen ĉiu havas rolon. S-ro Crook estos la klaŭno; li estas ĵurnalisto kaj scias ĉiujn plej malnovajn ŝercojn. Mi povos esti arlekeno, tio postulas nur longajn krurojn kaj multe da saltado tien kaj tien ĉi. Mia amiko Florian diras telefone, ke li alportos la polican kostumon; li alivestiĝos survoje. Ni povos ludi en tiu ĉi vestiblo, la aŭdantaro sidanta sur tiu larĝa ŝtuparo kontraŭe, unu vico super la alia. Tiuj pordegoj estu la fono, aŭ fermite aŭ malfermite. Fermite, vi vidas anglan dominternaĵon. Malfermite, lunluman ĝardenon. Ĉio iros laŭmagie.” Kaj ekprenante pecon da bilardkreto el la poŝo li transstrekis la plankon meze inter la pordegoj kaj la ŝtuparo, por indiki la pozicion de la planklumoj.

         Kiel tia sensencaĵa regalo estis sufiĉe frue pretigita restas enigmo. Sed ili sin metis al ĝi kun tiu miksaĵo de malkonsideremo kaj laboremo kiu ĉiam vivas kiam juneco estas en domo; kaj juneco ja estis en tiu domo tiun nokton, kvankam ne ĉiuj eble rekonis la du vizaĝojn kaj korojn el kiuj ĝi flamis. Kiel okazas ĉiam, la improvizaĵoj fariĝis pli kaj pli tumultaj ĝuste pro la banalo de la burĝaj konvencioj el kiuj ĝi devis krei. La kolumbino aspektis rava, vestita per elstaranta jupo, kiu eksterordinare similis la grandan lampom- brilon en la salono. La klaŭno kaj pantomimisto blankigis sin per faruno de la kuiristino, kaj ruĝigis sin per ŝminkaĵo de iu alia servistino, kiu restis (kiel ĉiuj veraj Kristanaj bonfarantoj) sennoma. La arlekeno jam vestita per arĝentpapero el cigarskatoloj, estis nur malfacile malhelpata diserigi la malnovajn Viktoriajn lustrojn, por ke li sin kovru de brilegantaj kristaloj. Efektive li tion ja estus farinta se Ruby ne estus eltrovinta iujn malnovajn gemvitrojn, kiujn ŝi estis portinta ĉe maskbalo kiel la Karoreĝino. Ŝia onklo James Blount efektive preskaŭ ne povis sin regi pro ekscitiĝo; li estis kiel juna knabo el lernejo. Li almetis senaverte paperan azenkapon sur Pastron Brown. kiu ĝin portis pacience kaj eĉ eltrovis iun privatan manieron por movi la orelojn. Li eĉ provis alfiksi la paperan azenvoston al la baskoj de Sir Leopold Fischer. Tio ĉi tamen estis severe malaprobata. “Onklo estas tro idiota,” kriis Ruby al Crook, kies ŝultrojn ŝi jam serioze ĉirkaŭis de kolbasĉeno. “Kial li estas tiel freneza?”

         “Li estas arlekeno por via kolumbino,” diris Crook. “Mi estas nur la klaŭno, kiu diras denove la malnovajn ŝercojn.”

         “Mi deziras, ke vi povu esti la arlekeno,” ŝi diris, kaj lasis svingiĝantaj la kolbasojn.

         Pastro Brown, kvankam li jam sciis ĉiujn detalojn faritajn malantaŭ la scenejo kaj eĉ estis elvokinta aplaŭdon pro sia transformigo de kapkuseno al pantomima bebo, antaŭeneris kaj sidiĝis inter la aŭskultantaro tute kun la serioza atendemeco de infano ĉe ĝia unua teatraĵprezento. La aŭskultantoj estis malmultnombraj geparencoj, unu aŭ du lokaj amikoj kaj la servistoj; Sir Leopold sidis en la plej antaŭa seĝo, lia larĝa kaj ankoraŭ peltkolumita figuro grandmezure barante la vidadon de la malgranda klerikulo malantaŭ li; estas tamen neniam decidite de artaj kleruloj ĉu la klerikulo multe perdis pro tio. La pantomimo estis tute ĥoasa, kvankam ne malestiminda; trakuris tra ĝi furiozo improvizada, kiu devenis precipe de Crook la klaŭno. Kutime li estis klera viro kaj tiun vesperon inspiris lin tumultema ĉioscio malsaĝeco pli saĝa ol la mondo, kia venas al junulo kiu estas ekvidinta dum momento iun vizaĝ-esprimon ĉe iu vizaĝo. Li estis supozeble la klaŭno sed ŝajne li vere estis preskaŭ ĉio krome, la verkisto (se verkisto estis), la sufloro, la scenpentristo, la scenmovisto, kaj antaŭ ĉio ajn la orkestro. De tempo al tempo dum tiu monstra prezentado li sin ĵetis kontraŭ la fortepianon kaj elfrapis iun popularan arion egale sensencan kaj taŭgan.

         La klimakso de tio ĉi, kiel de ĉio alia, estis la momento kiam la du pordoj ĉe la malantaŭa parto de la scenejo ekmalfermiĝis, montrante la belan lunluman ĝardenon, sed montrante pli elstarante la famkonatan profesian gaston; la granda Florian, alivestita kiel policano. La klaŭno ĉe la fortepiano ludis la policestran rekanton el “La Piratoj de Penzance”; ĝi dronis tamen en la surdiga aplaŭdo, ĉar ĉiu gesto de la fama komika aktoro estis admirinda sed detenata mokado de la sinteno kaj maniero de policanoj. La arlekeno saltis sur lin kaj frapegis lin surkaske, la fortepianisto dumtempe ludanta “De kie ĉapelon vian akiris vi?”; li sin turnis kun admirinde ŝajniga mirego kaj tiam frapegis lin denove la arlekeno (la fortepianisto sugestante kelkajn taktarojn de “Kaj tiam ni plian ricevis”). Tiam la arlekeno kuregis rekte en la brakojn de la policano kaj falis planken sur lin meze de aplaŭda bruego. Estis tiam, ke la fremda aktoro prezentis tiun famkonatan imiton de mortinta viro, kies famo ankoraŭ daŭras en Putney. Estis preskaŭ neeble kredi, ke vivanta homo povus aspekti tiel malrigida. La atleta arlekeno svingis lin tien ĉi kiel sakon, aŭ tordis lin kaj levis lin kiel hindan klabon; dum la tuta tempo laŭ la plej frenezige ridindaj arioj de la fortepiano. Kiam la arlekeno peze levis la komikan policanon de la planko, la klaŭno ludis “Mi leviĝas post sonĝoj pri vi”. Kiam li tiris lin sur sian dorson, “Mia pakaĵo surŝultre,” kaj kiam fine la arlekeno lasis defali la policanon kun treege konvinkiga falfrapo, la frenezulo ĉe la instrumento elfrapis tintantan takton kun, kelkaj vortoj, kiuj estis, kiel oni ankoraŭ kredas, “Mi sendis leteron al amatino mia, sed survoje mi lasis ĝin fali.”

         Je tiu ĉi limo de mensa anarkio la vidado de Pastro Brown fariĝis tute barita; ĉar la magnato el la “City”[1] antaŭ li leviĝis plenalte kaj enŝovis la manojn sovaĝe en ĉiujn siajn poŝojn. Tiam li sidiĝis nerveme ankoraŭ fuŝpalpante kaj tiam denove ekstaris. Dum momento ŝajnis vere kredeble, ke li estas transpaŝonta trans la planklumojn; tiam li turnis bruligan rigardegon al la klaŭno ludanta la fortepianon; kaj tiam li rapidis silente el la ĉambro.

         La pastro nur rigardadis kelkajn sekundojn plu la absurdan sed ne malelegantan dancon de la amatora arlekeno super lia bele senkonscia kontraŭulo. Kun vera kvankam kruda arto, la arlekeno dancis malrapide malantaŭen el la pordo en la ĝardenon, kiu estis plena je lunlumo kaj silento. La improvizita vestaĵo el arĝentpapero kaj gemvitroj, kiu tro briladis antaŭ la planklumoj, aspektis pli kaj pli magia kaj arĝenta dum ĝi dancis for sub hela lumo. La ĉeestantaro estis alproksimiĝanta kun aplaŭdado kiel kaskadego, kiam Brown estis abrupte tuŝata je la brako kaj estis petata per flustro, ke li eniru la legoĉambron de la kolonelo.

         Li sekvis la alvokinton kun plifortiĝanta dubo, kiun ne forpelis la solena komikeco de la sceno en la lego-ĉambro. Tie sidis Kolonelo Adams, ankoraŭ senafekte vestita kiel pantomimisto, kun la tuberportanta barto balanciĝanta super la brovoj, sed kun kompatindaj okuloj sufiĉe malgajaj por reseriozigi Saturnalion. Sir Leopold Fischer sin apogis al la kameno ĝemegante kun la tuta graveco de paniko.

         “Tio ĉi estas tre malagrabla afero, Pastro Brown,” diris Adams. “La vero estas, ke tiuj diamantoj, kiujn ni ĉiuj vidis hodiaŭ posttagmeze, ŝajne estas malaperintaj el la malantaŭa poŝo de la jako de mia amiko. Kaj pro tio, ke vi——”

         “Ke mi,” aldonis Pastro Brown kun larĝa rideto, “sidis ĝuste malantaŭ li——”

         “Nenio tia estos sugestata,” diris Kolonelo Adams kun malcedema ekrigardo al Fischer, kio iomete malkaŝis ke io ja estis sugestita. “Mi petas nur, ke vi donu al mi la helpon, kiun ĉiu sinjoro povus doni.”

         “Kio estos, malplenigi la poŝojn.” diris Pastro Brown kaj komencis tion fari, vidigante sep ŝilingojn kaj ses pencojn, reiran vojaĝkarton, malgrandan arĝentan krucifikson, malgrandan brevieron, kaj pecon de ĉokolado.

         La Kolonelo longe rigardis lin kaj tiam diris, “Ĉu vi scias, mi volus vidi pli la enhavon de via kapo ol de viaj poŝoj. Mia filino estas unu el viaj subtenantoj, mi scias; nu, ŝi antaŭ nelonge—” kaj li ĉesis.

         “Ŝi antaŭ nelonge,” ekkriis maljuna Fischer, “malfermis la pordojn de sia patra domo al kanajla Socialisto, kiu malkaŝe diras, ke li ŝtelus ion ajn de pli riĉa viro. Jen la fino! Jen tie ĉi la pli riĉa viro—kaj ne plu pli riĉa.”

         “Se vi deziras havi la internaĵon de mia kapo, tion vi povas,” diris Brown iomete lace. “Kiom ĝi valoras vi povos kalkuli pli poste. Sed la unua aĵo kiun mi trovas en tiu neofte uzata poŝo estas tio ĉi: ke homoj, kiuj intencas ŝteli diamantojn ne parolas socialiste. Pli ofte,” li aldonis modeste, “ili emas ĝin denunci.”

         La aliaj ambaŭ ekmoviĝis abrupte kaj la pastro daŭrigis; “Vi komprenu, ni konas tiujn homojn pli-malpli. La socialisto ne ŝtelus diamanton, kiel ankaŭ li ne ŝtelus piramidon. Ni devus tuj ekzameni la solan viron, kiun ni ne konas. La ulo aktorante policanon—Florian. Ĝuste kie li estas en tiu ĉi momento, mi scivolas.”

         La pantomimisto ekstaris rekte kaj paŝis el la ĉambro. Sekvis interludo, dum kiu rigardegis la milionulo la pastron kaj la pastro sian brevieron; tiam revenis la pantomimestro kaj diris kun klakanta seriozeco, “La policano ankoraŭ kuŝas sur la scenejo. La kurteno jam leviĝis kaj malleviĝis ses fojojn; li tie ankoraŭ kuŝas.”

         Pastro Brown lasis defali sian libron kaj staris rigardegante kun mieno de nigra mensa ruiniĝo Tre malrapide montriĝis denove en liaj grizaj okuloj lumo kaj tiam li faris respondon apenaŭ atenditan.

         “Pardonon mi petas, kolonelo, sed kiam mortis via edzino?

         “Mia edzino” respondis la rigardeganta soldato, “ŝi mortis antaŭ dek monatoj. Ŝia frato James alvenis ĝuste unu semajnon tro malfrue por ŝin vidi.”

         La malgranda pastro eksaltis kiel trapafita kuniklo. “Rapidu! Ni devas iri kaj ekzameni tiun policanon.”

         Ili kuregis sur la nuntempe kurtenitan scenejon, sin puŝante malĝentile inter la kolombinon kaj klaŭnon (kiuj ŝajne tute kontente interflustradis), kaj Pastro Brown kurbiĝis super la sternita komika policano.

         “Kloroformo,” li diris, leviĝante; “Mi nur ĵus divenis tion.”

         Estis surprizita silento kaj tiam diris la kolonelo malrapide, “Bonvolu klarigi serioze kion ĉio signifas.”

         Pastro Brown subite kriegis pro ridado, tiam ĉesis kaj nun luktadis kantraŭ ĝi dum la cetero de sia parolado. “Sinjoroj,” li elspasmis, “ne estas multe da tempo por parolado. Mi devas postkuri la krimulon. Sed tiu ĉi granda franca aktoro, kiu ludis la rolon de policano—tiu ĉi lerta kadavro kun kiu la arlekeno valsis kaj balanciĝis kaj kiun li ĵetis tien kaj tien ĉi —li estis—” Lia voĉo denove forlasis lin kaj li sin turnis por kuri.

         “Li estis?” alvokis Fischer demandeme.

         “Vera policano,” diris Pastro Brown kaj forkuris en la mallumon.

         Troviĝis kavaĵoj kaj laŭboj ĉe la plej malproksima parto de tiu foliplena ĝardeno, en kiuj la laŭroj kaj aliaj senmortaj arbustoj sin montris kontraŭ ĉielo safira kaj luno arĝenta; eĉ dum tia mezvintro, varmaj koloroj estis tie kvazaŭ de la sudo. La verda gajeco de la sin svingantaj laŭroj, la forta purpura indigoto de la nokto, la luno kiel monstra kristalo, faras preskaŭ senrespondece romantikan bildon; kaj inter la plej altaj branĉoj de la ĝardenaj arboj grimpas stranga figuro, kiu aspektas ne tiom romantika kiom neebla. Li briletadas de la kapo ĝis la kalkanoj kvazaŭ vestita de dek milionoj da lunetoj; la vera luno respeguliĝas de li je ĉiu movo kaj bruligas de li ĉiun colon. Sed li svingiĝas, elbrilanta kaj sukcesplena, de la malalta arbo en tiu ĉi ĝardeno al la alta dise kreskinta arbo en la alia, kaj nur haltas tie, ĉar ombro estas glitinta sub la pli malgrandan arbon kaj estas klare lin alvokinta.

         “Nu, Flambeau,” diras la voĉo, “vi vere aspektas kiel Fluganta Stelo; sed tio ĉiam signifas Falantan Stelon en la fino.”

         La arĝenta briletanta figuro supre, ŝajne kurbiĝas antaŭen inter la laŭroj kaj, memfida pri forkuro, aŭskultas la malgrandan figuron malsupre.

         “Vi neniam faris ion pli bone, Flambeau. Estis lerte veni de Kanado (per Pariza bileto supozeble) ĝuste unu semajnon post sinjorino Adams mortis, kiam neniu emus fari demandojn. Estis pli lerte, ektrovi la Flugantajn Stelojn kaj la precizan tagon kiam Fischer venos. Sed estas nenia lerteco, nur genieco, pri kio sekvis. Ŝteli la ŝtonajn estis, kiel mi supozas, bagatelo por vi. Vi povus tion fari per manlerteco laŭ cent aliaj manieroj krom per la ŝajnigo alfiksi paperan azenvoston al la jako de Fischer. Sed farante la ceteron vi vin eklipsis.”

         La arĝenta figuro inter la verdaj folioj ŝajne hezitadas kvazaŭ hipnotigita, kvankam restas malantaŭ li facila forkuro; li rigardegas la viron sube.

         “Ho jes,” diras la viro sube, “Mi ĉion scias pri tio. Mi scias, ke vi ne nur okazigis la pantomimon sed uzis ĝin por du celoj. Vi intencis forŝteli la ŝtonojn senbrue; venis novaĵo per kunkrimulo, ke vi estas jam suspektata kaj ke alvenas kapabla policoficiro por vin elserĉi tiun saman nokton. Ordinara ŝtelisto estus dankema pro la averto kaj forkurus; sed vi estas poeto. Vi jam havis la lertan ideon kaŝi la juvelojn inter la brilego de falsaj scenejaj juveloj. Nu, vi ekkomprenis, ke se la vestoj estos arlekenaj, la apero de policano estos tute en bona ordo. La inda oficiro eliris de la policejo en Putney por vin eltrovi kaj marŝis en la plej strangan kaptilon iam metitan en la mondo. Kiam malfermiĝis la antaŭaj pordoj li marŝis rekte sur la scenejon de Knistnaska pantomimo, kie li povus esti piedbatata, klabata, senkonsciigata kaj drogata de la dancanta arlekeno, inter la ridegoj de ĉiuj plej respektindaj homoj de Putney. Ho, neniam vi faros ion pli bone. Kaj nun, cetere, vi povas redoni al mi tiujn diamantojn.”

         La verda branĉo sur kiu svingiĝis la briletanta figuro, sursuris kvazaŭ de mirego; sed la voĉo daŭrigis:

         “Mi deziras, ke vi redonu ilin, Flambeau, kaj mi deziras, ke vi forlasu tian ĉi metion. Restas ankoraŭ en vi juneco kaj honoro kaj humoro; ne imagu al vi, ke ili daŭros en tiu metio. Homoj povas elteni ian nivelon de boneco, sed neniu homo iam povis elteni sur unu nivelo de malboneco. Tiu vojo iras malsupren kaj malsupren. Viro bonanima drinkas kaj fariĝas kruela; malkaŝema viro mortigas kaj pri tio mensogas. Multaj viroj konitaj de mi komenciĝis kiel vi, kiel honestaj proskripciitoj, gajaj rabistoj de la riĉuloj kaj finiĝis piedbatitaj en la koton. Maurice Blum ekiris kiel anarkiisto de principo, patro de al malriĉuloj; li finiĝis grasa spionisto kaj denuncisto, kiun uzis ambaŭ partioj kaj malestimis. Harry Burke fondis sian movadon por libera mono, sufiĉe sincere; nuntempe li parazitas sur duone malsatigata fratino por senfinaj konjakoj kaj sodakvoj. Lordo Amber eniris la troliberan societan mondon kun ia kavalireco; nuntempe li pagas ĉantaĝon al la plej malestimindaj vulturoj en Londono. Kapitano Barillon estis la granda sinjoro-rabisto antaŭ via tempo; li mortis en frenezulejo, kriegante pro timo de la ŝtelistperantoj kaj ricevistoj, kiuj lin estis perfidintaj kaj postĉasintaj ĝismorte. . . . Mi scias, ke la arbaroj ŝajnas tre liberaj malantaŭ vi, Flambeau; mi scias, ke ekbrile vi povus malaperi en ilin kiel simio. Sed iun tagon vi estos maljuna, griza simio, Flambeau. Vi sidos alte en via libera arbaro, malvarma ĉe la koro kaj apud la morto, kaj la arbpintoj estos tre nudaj.”

         Ĉio restis silenta, kvazaŭ la malgranda viro malsupre tenis la alian en la arbo per iu longa nevidebla tenŝnuro; kaj li daŭrigis:

         “Viaj malsuprenaj paŝoj jam komenciĝis. Vi antaŭe fanfaronis, ke vi neniam faras ion malnoblan, sed ĉi nokte vi faras ion malnoblan. Vi postlasas suspekton ĉe honesta knabo, kiu jam havas sufiĉon kontraŭ si; vi disigas lin de la virino, kiun li amas kaj kiu amas lin. Sed vi faros agojn pli malnoblajn ol tio antaŭ ol vi mortos.”

         Tri brilantaj diamantoj falis de la arbo al la herbo. La malgranda viro kliniĝis por preni ilin kaj kiam li suprenrigardis denove la verda arba kaĝo estis forlasita de sia arĝenta birdo.

         La redono de la gemoj (hazarde trovitaj de Pastro Brown—kia surprizo, ke li el ĉiu) finis la vesperon kun ridega triumfo; kaj Sir Leopold, je la plej alta nivelo de sia bonanimeco, eĉ diris al la pastro, ke, kvankam li mem havas pli ampleksajn opinjoin, li povas respekti tiujn kies kredo devigas al ili esti for-klostrataj kaj sen scio pri tiu ĉi mondo.


[1]City — La afero parto de Londono.