Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA STRANGAJ PIEDOJ

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         Se vi renkontus anon de tiu tre elita klubo, “La Dek Du Veraj Fiŝkaptistoj” eniranta la Vernon Hotelon por la ĉiujara kluba festeno, vi rimarkus, dum li demetas sian surtuton, ke lia frako estas verda, kaj ne nigra. Se (okaze ke vi havus sufiĉe da stelspita aŭdaco por alparoli tian homon) vi demandus al li la kialon, kredeble li respondus, ke li tion faras por ke oni ne erare kredu lin kelnero. Subpremite vi retirus vin. Sed vi lasus post vi misteron ankoraŭ ne solvitan kaj rakonton bone rakontindan.

         Se (sekvante tian nekredeblan konjekton) vi renkontus iun mildan, laboreman kaj malgrandan pastron nomita Pastro Brown, kaj demandus al li, kion li opinias esti la plej elstaranta bonŝanco en lia vivo, li kredeble respondus, ke ĉio konsiderite, lia plej bona ŝanco okazis en la Vernon Hotelo, kie li malebligis krimon kaj eble savis animon, nur per aŭskultado al kelkaj piedfrapoj en koridoro. Li eble estus iomete fiera pri ĉi tiu senkonsidera kaj miriga ekdiveno sia, kaj li eble priparolus ĝin. Tamen, ĉar estas nemezureble malkredebla, ke vi iam sufiĉe leviĝos en la sociala mondo por atingi al “La Dek Du Veraj Fiŝkaptistoj” aŭ, ke vi iam sufiĉe profundiĝos inter la domaĉojn kaj krimulojn por atingi al Pastro Brown, mi timas, ke vi neniam aŭdos ĝin, se vi ne aŭdos ĝin de mi.

         La Vernon Hotelo, en kiu la Dek Du Veraj Fiŝkaptistoj okazigis siajn ĉiujarajn festenojn, estis institucio kia nur povas ekzisti en oligarkia socio, kiu estas preskaŭ freneziĝinta pri ĝentila konduto. Ĝi estis tiu renversita estaĵo—“ekskluziva” komerca entrepreno. Tio signifas, ke ĝi estis entrepreno kiu gajnas monon, forpelante homojn. Meze de plutokratio, komercistoj estas tiom ruzaj, ke ili fariĝas pli elektemaj ol siaj klientoj. Ili efektive kreas malfacilaĵojn, por ke iliaj riĉaj kaj lacaj klientoj elspezu monon kaj diplomatecon por venki ilin. Se ekzistus laŭmoda hotelo en Londono, eniro en kiun estus malpermesata al ĉiu, kiu ne estas almenaŭ ses futojn alta, la laŭmodanaj kiel ŝafaro farus arojn el sesfutuloj por manĝi en ĝi. Se ekzistus altpreza restoracio, kiu pro nura kaprico de la posedanto malfermiĝus nur ĵaŭdon posttagmeze, ĝi estus homplena ĉiujn ĵaŭdan posttagmezon. La Vernon Hotelo staris, kvazaŭ hazarde, ĉe angulo de placo en Belgravia. Ĝi estis malgranda hotelo; kaj tre maloportuna. Sed tiu sama maloportuneco estis konsiderata kiel muro, defendanta apartan klason. Unu apartan maloportunaĵon oni taksis esti de la pleja graveco; tio estis, ke nur preskaŭ dudek kvar homoj povis samtempe tie manĝi. La sola granda vespermanĝa tablo estis la famkonata terasa tablo, kiu staris subĉiele sur iu verando alrigardanta unu el la plej ravaj el la antikvaj ĝardenoj en Londono. Tiel okazis, ke eĉ la dudek kvar seĝoj ĉe ĉi tiu tablo estis ĝueblaj nur dum la varma vetero; kaj ĉi tiu fakto, dum ĝi plimalfaciligis la ĝuadon igis ĝin samtempe ankoraŭ pli dezirinda. La tiutempa posedanto de la hotelo estis judo nomita Lever, kaj li gajnis preskaŭ milionon el ĝi, plimalfaciligante la eniron. Kompreneble li kombinis kun ĉi tiu limigo pri la amplekso de sia entrepreno la plej zorgeman rafinitecon pri ĝia funkciado. La vinoj kaj kuirado estis vere tiel bonaj kiel ie ajn en Eŭropo, kaj la sinteno de la servistoj ĝuste respegulis la fiksitan humoron de la plej altgradaj anglaj klasoj. La posedanto konis ĉiujn siajn kelnerojn kiel la fingrojn de sia mano; entute estis nur dek kvin. Estis multe pli facile fariĝi membro de Parlamento ol fariĝi kelnero en tiu hotelo. Ĉiu kelnero estis dresita ĝis terura silento kaj senbrueco, kvazaŭ li estus servisto de grandsinjoro. Kaj efektive estis kutime almenaŭ unu kelnero por ĉiu vespermanĝanta sinjoro.

         La klubo de La Dek Du Veraj Fiŝkaptistoj ne konsentus ie vespermanĝi krom en tia loko, ĉar ĝi postulis luksan privatecon kaj estus vere maltrankviligita de la nura ekpenso, ke alia klubo eĉ vespermanĝus en la sama konstruaĵo. Okaze de sia ĉiujara vespermanĝo la Fiŝkaptistoj kutimis elmontri ĉiujn siajn trezorojn, kvazaŭ ili estus en privata domo, precipe la famkonatan aron da tranĉiloj kaj forkoj por fiŝmanĝado, kiu estis kvazaŭ la insignoj de la asocio, estinte rave faritaj el arĝento al la formo de fiŝo, kaj ĉiu portis sur la tenilo unu grandan pezan perlon. Ĉi tiuj estis ĉiam elmontritaj por la fiŝservico kaj la fiŝservico estis ĉiam la plej grandioza el tiu grandioza manĝo. La asocio havis grandegan nombron da ceremonioj kaj moroj, tamen ĝi havis nenian historion kaj nenian celon; pro tio ĝi estis tiel tre aristokrata. Ne necesis esti speciala viro por fariĝi unu el la Dek Du Fiŝkaptistoj; krom se oni jam estus viro de iu speco oni neniam eĉ estus priaŭdinta ilin. Ĝi jam ekzistis dek du jarojn. Ĝia Prezidanto estis s-ro Audley. Ĝia Vicprezidanto estis la Duko de Chester.

         Se mi iel sukcesis esprimi la etoson de ĉi tiu terura hotelo, povas esti, ke la leganto sentas naturan miron pri kiel okazis, ke mi scias ion ajn pri ĝi, kaj eble eĉ konjektus pri la maniero per kiu tia ordinara homo kia mia amiko Pastro Brown sin trovis en tiu orumita kuirejo. Rilate al tio mia rakonto estas simpla, eĉ vulgara. Estas en ĉi tiu mondo tre antikva tumultemulo kaj demagogo, kiu eniras perforte en la plej aristokratajn rifuĝejojn, portante la terurigan informon, ke ĉiuj homoj estas fratoj; kaj kien ajn iris tiu egaliganto sur sia pala ĉevalo, estis la metio de Pastro Brown lin sekvi. Unu el la kelneroj, italo, estis frapita tiun posttagmezon de paraliza atako kaj lia juda mastro, milde mirigita de tia superstiĉo, estis permesinta, ke oni alvoku la plej proksiman papisman pastron. Tio, kion la kelnero konfesis al Pastro Brown ne estas nia afero, pro la bonega kialo, ke la klerikulo silentis pri ĝi al ĉiu; tamen tio ŝajne igis lin skribi noton aŭ deklaron por transdoni iun informon aŭ rebonigi iun maljustecon. Tial, Pastro Brown, kun milda impertineco, kian li tiel same montrus eĉ en Buckingham Palaco, petis, ke oni donu al li ĉambron kaj skribilojn. S-ro Lever estis disŝirata en si mem. Li estis bonkora viro kaj havis ankaŭ tiun malbonan imitaĵon de bonkoreco,—malamon al ĉia maloportunaĵo aŭ embarasiga sceno. Samtempe la ĉeesto de tiu fremdulo en lia hotelo estis kiel malpuraĵo sur io ĵus purigita. Neniam estis ia interlimo aŭ antaŭ-ĉambro en la Vernon Hotelo, neniu atendante en la vestiblo, neniuj klientoj hazarde envenintaj. Estis dek kvin kelneroj. Estis dek du gastoj. Ektrovi novan gaston estus tiel miriga kiel ektrovi novan fraton maten- aŭ te-manĝantan kun via propra familio. Plue, la aspekto de la pastro estis duagrada kaj liaj vestaĵoj per koto makulitaj; nura ekvido al li en la malproksimo eble kaŭzus krizon en la klubo. S-ro Lever fine elpensis planon por kaŝi la malhonoron, ĉar li ne povis tute forigi ĝin. Kiam vi eniras (kion vi neniam faros) la Vernon Hotelon, vi trapasas mallongan koridoron, ornamitan de kelkaj malbrilaj kvankam gravaj pentraĵoj, kaj tiam vi atingas la ĉefan vestiblon kaj ripozejon, je la dekstra flanko de kiu troviĝas koridoroj kondukantaj al la publikaj ĉambroj, kaj maldekstre koridoroj al la kuirejoj kaj servĉambroj de la hotelo. Tuj maldekstre estas la angulo de vitra kabineto kiu entrudas sin en la vestiblon—kvazaŭ domo en domo, kiel la antikva hotela bufedo, kiu eble iam tie staris.

         En ĉi tiu kabineto sidis la reprezentanto de la posedanto (neniu en ĉi tiu ejo iam persone aperis, se li povis tion eviti) kaj iomete laŭ la koridoro al la servistaj ĉambroj troviĝis la sinjora vestejo, la lasta limo de la sinjora regno. Tamen inter la kabineto kaj la vestejo estis malgranda privata ĉambro sen alia elirejo, iafoje uzita de la posedanto por delikataj aŭ gravaj aferoj, kiaj la pruntedono al duko mil funtojn aŭ la rifuzo pruntedoni al li ses pencojn. Estas signo de la grandioza toleremeco de s-ro Lever, ke li permesis, ke ĉi tiu sanktejo estu profanata dum pli ol duonhoro de nura pastro skribanta sur paperfolion. La rakonto, kiun Pastro Brown skribis, estis kredeble pli bona rakonto ol ĉi tiu, tamen oni neniam scios ĝin. Mi povas nur diri, ke ĝi estis preskaŭ tiom longa, kaj, ke ĝiaj du aŭ tri lastaj paragrafoj estis la malpli ekscitaj kaj atentigaj.

         Ĉar estis kiam li atingis ĉi tiujn, ke la pastro komencis iomete lasi erarvagi siajn pensojn kaj lasi vekiĝi sian bestan konscion, kiu estis kutime vigla. La horo de mallumiĝo kaj de vespermanĝo proksimiĝis; lia propra ĉambreto estis sen lampo kaj eble la kreskanta krepusko, kiel kelkfoje okazas, plivigligis la aŭdadon. Dum Pastro Brown skribis la finan kaj malpli gravan parton de sia dokumento, li ektrovis, ke li skribas laŭ la ritmo de ripetata brueto de ekstere, same kiel oni iafoje pensadas laŭ la ritmo de fervoja vagonaro. Kiam li konsciiĝis pri tio, li ektrovis tion, kio ĝi estis; nur la ordinara frapetado de piedoj pasantaj preter la pordo, kio en hotelo estas nenia nekutima afero. Tamen, li rigardadis la mallumiĝantan plafonon kaj aŭskultadis la sonon. Aŭskultinte reve dum kelkaj sekundoj, li ekstaris kaj atente aŭskultis, la kapo iomete flanken klinita. Tiam li denove sidiĝis kaj kovris la kapon per siaj manoj, nuntempe ne nur aŭskultanta sed ankaŭ pensanta.

         Ekstere la piedfrapoj, je ia ajn aparta momento estis tiaj, kiajn oni atendus aŭdi en ia ajn hotelo; tamen entute ili enhavis ion strangan. Krome ne aŭdiĝis aliaj piedfrapoj. Ĝi estis ĉiam tre silenta domo, ĉar la kelkaj konataj gastoj iris tuj al siaj propraj ĉambroj kaj la bone dresitaj kelneroj estis instruitaj, ke ili estu preskaŭ nevideblaj ĝis ili estos bezonataj. Oni ne povus imagi lokon, kie oni povus havi pli malgrandan kaŭzon por suspekti ion nekutiman. Tamen ĉi tiuj piedfrapoj estis tiel strangaj, ke oni ne povis certiĝi pri ili, ĉu ili estas kutimaj aŭ nekutimaj. Pastro Brown imitis ilin per fingro sur la tabla rando, kiel homo kiu provas lerni arion sur la fortepiano.

         Unue ekaŭdiĝis longa fluo da rapidaj frapetoj, kiajn farus malpeza viro gajnanta marŝkonkurson. Ĉe iu loko ili ĉesis kaj fariĝis ia malrapida svinganta batado, enhavanta malpli ol kvarono de la paŝoj sed daŭranta proksimume tiom da tempo kiom antaŭe. Tuj kiam la fina eĥanta bato mallaŭtiĝis for, denove ekaŭdiĝis la kurado aŭ ondetado de malpezaj kurantaj piedoj kaj tiam denove la falbruo de la pli peza marŝado. Estis sendube la samaj du botoj, parte pro tio (kiel ĵus dirita), ke krome estis neniaj sonoj en la domo, kaj parte pro tio, ke ili havis malgrandan tamen karakterizan knareton. Pastro Brown havis tian kapon, kia ne povas ne fari demandojn; kaj pro ĉi tiu ŝajne malgranda demando lia kapo preskaŭ disfendiĝis. Li estis vidinta homojn kurantaj por eksalti. Li estis vidinta homojn kurantaj por gliti. Sed pro kia subĉiela kialo kurus homo por marŝi? Aŭ alie, kial li marŝus por kuri? Tamen nenia alia priskribo sufiĉus por la groteskaj movoj de ĉi tiu paro da nevideblaj kruroj. La viro aŭ marŝis tre rapide tra la unua duono de la koridoro por marŝi tre malrapide tra la dua duono; aŭ li marŝis tre malrapide tra unu parto por ĝui la ravon de rapida marŝado en la alia parto. Nek unu solvo nek la alia ŝajnis esti tro sagaca. Lia cerbo pli kaj pli mallumiĝis kiel ankaŭ lia ĉambro.

         Tamen dum li komencis atente pensadi, ĝuste la mallumo mem de lia karcero ŝajne plivigligis liajn pensojn; li komencis vidi kvazaŭ en vizio la fantaziajn piedojn kapriolantaj laŭlonge de la koridoro en nenaturaj aŭ simbolaj pozoj. Ĉu estas pagana religia danco? Aŭ ĉu iu tute nova speco de scienca ekzerco? Pastro Brown komencis demandi al si mem pli precize kion la paŝoj sugestas. Pri la malrapida paŝado unue; certe ne estas la piedfrapoj de la posedanto. Viroj tiaj marŝas kun rapidaj paŝoj kiel anaso aŭ ili restas sidantaj. Ne povis esti iu ajn servisto aŭ komisiisto, atendanta ordonojn. Ne tiel sonis. Anoj de la pli malriĉaj gradoj (en oligarkio) kelkfoje ŝanceliĝas tien kaj tien ĉi kiam ili estas iomete ebriaj, sed kutime, kaj plej ofte en tiaj grandiozaj scenoj, ili staras aŭ sidas kun embarasitaj pozoj. Ne; tiu peza tamen pesaltema piedfrapado, kun ia senzorga emfazo, ne aparte bruema tamen ne ĝenata pri kiom da bruo ĝi kaŭzas, apartenas al nur unu el la bestoj de ĉi tiu mondo. Estas grandsinjoro el okcidenta Eŭropo kaj kredeble unu tia, kia estas neniam laborinta por gajni siajn vivrimedojn.

         Ĝuste kiam li atingis ĉi tiun solidan certecon, la frapado fariĝis pli rapida kaj kuris preter la pordo febre kiel rato. La aŭskultanto rimarkis, ke, kvankam ĉi tiu frapado estas multe pli rapida, tamen ĝi estas multe pli senbrua, preskaŭ kvazaŭ la viro iras piedpinte. Tamen tio ne estis kunligita en lia cerbo kun sekreteco, sed kun io alia—io kion li ne povis rememori.

         Li estis furiozigata de unu el tiuj duonrememoroj, kiuj devigas homon senti en si mem, ke li estas duonfreneza. Sendube li iam antaŭe aŭdis tiun strangan, rapidan marŝadon. Subite li ekstaris kun nova ideo kaj paŝis al la pordo. Lia ĉambro havis neniun elirejon en la koridoron, sed unuflanke estis pordo en la vitran kabineton kaj aliflanke en la vestejon. Li provis malfermi la pordon en la kabineton kaj trovis, ke ĝi estas ŝlosita. Li rigardis la fenestron, nun kvadrata panelo plena de purpuraj nuboj disfenditaj de sunsubira lumo, kaj momente li ekflaris malbonon kiel hundo ekflaras ratojn.

         Lia racia fako (estu ĝi la pli saĝa aŭ ne) denove superregis lin. Li rememoris, ke la posedanto estas dirinta, ke li ŝlosos la pordon kaj, ke li revenos pli poste por ellasi lin. Li diris al si mem, ke dudek aĵoj, kiujn li ne prikalkulis, povas klarigi la strangajn bruojn ekstere; li atentigis al si, ke ankoraŭ restas sufiĉe da lumo por fini sian propran laboron. Portinte sian paperon al la fenestro por kapti la finan ŝtorman vesperlumon, li agemece profundiĝis en la preskaŭ finitan kronikon. Li estis skribinta preskaŭ dudek minutojn, sin kurbigante pli kaj pli super sia papero en la mortanta lumo; tiam li subite eksidis rekte. Li estis denove ekaŭdinta la strangajn piedojn.

         Ĉi foje ili havis trian strangecon. Antaŭ la nekonatulo marŝis malpeze kaj kun fulma rapideco, tamen li marŝis. Ĉi foje li kuris. Oni povis aŭdi la rapidegajn, mallaŭtajn, saltantajn piedojn alproksimiĝantaj laŭ la koridoro kiel la pied-kusenetoj de forkuranta kaj eksaltanta pantero. Kiu ajn estu venanta, li estas forta kaj aktiva viro, trankvila, tamen urĝe ekscitita. Tamen, kiam la bruo estis rapideginta ĝis la kabineto kiel ia flustranta ventokirlo, ĝi subite fariĝis denove, la antaŭa, malrapida, svingiĝanta frapado.

         Pastro Brown malsuprenĵetis sian paperon kaj sciante, ke la kabineta pordo estas ŝlosita li tuj eniris la vestejon aliflanke. La servisto de ĉi tiu ejo portempe forestis, kredeble ĉar la solaj gastoj estis vespermanĝantaj, kaj ĉar lia ofico estis sinekuro. Palpirinte tra griza arbaro el surtutoj, li ektrovis, ke la malluma vestejo malfermiĝas al la hela koridoro tra ia servtablo aŭ duon-pordo, simile al plej multe el la tabuloj trans kiujn ni ĉiuj transdonas ombrelojn kaj ricevas biletojn. Estis lampo tuj super la duoncirkla arkaĵo de ĉi tiu aperturo. Ĝi ne multe ĵetis lumon sur Pastron Brown mem, kiu nur aspektis kiel malhela konturo kontraŭ la malbrila sunsubira fenestro malantaŭ li. Tamen ĝi ĵetis kvazaŭ teatran lumon sur la viron, kiu staris ekster la vestejo en la koridoro.

         Tiu estis eleganta viro, vestita en simpla vespervestaĵo; alta, sed kun mieno tia, ke li ŝajne ne okupas multe da spaco; oni sentis, ke li povus glitiri kiel ombro, kiam multaj malpligrandaj viroj estus elstarantaj aŭ obstrukcaj. La vizaĝo, tiam malantaŭenĵetita en la lamplumon, estis nigreta kaj vivplena, la vizaĝo de alilandulo. Lia talio estis bona, lia konduto bonhumora kaj memfida; kritikemulo povus nur diri, ke lia nigra jako estas iomete neinda je lia talio kaj sinteno, kaj ĝi ŝveletis kaj dekurbetis je stranga maniero. Tuj kiam li ekvidis la nigran silueton de Brown kontraŭ la sunsubiro, li deĵetis peceton de papero kun ciferoj kaj laŭte diris kun bonhumora aŭtoritato: “Mi volas havi miajn ĉapelon kaj surtuton, se plaĉas al vi; mi ektrovis, ke mi devas tuj foriri.”

         Pastro Brown prenis la paperon senvorte kaj obeeme iris serĉi la surtuton; tio ne estis la unua servista laboro de lia vivo. Li alportis ĝin kaj kuŝigis ĝin sur la tabulon; dume la fremda sinjoro, kiu estis palpanta en sia veŝtpoŝo, diris ridante.

         “Mi ne havas arĝenton; vi havu ĉi tion,” kaj li deĵetis oran moneron, kaj ekprenis sian surtuton.

         La figuro de Pastro Brown restis tute malluma kaj senmova sed en tiu momento li perdis la kapon. Lia kapo estis ĉiam plej valora kiam li estis perdinta ĝin. En tiaj momentoj li adiciis du al du kaj la rezulto estis kvar milionoj. Ofte la katolika eklezio (kiu estas kunligata al prudenteco) ne aprobis tion. Ofte li mem ne aprobis tion. Tamen ĝi estis vera inspiro—grava dum maloftaj krizoj—kiam kiu ajn perdis sian kapon, tiu savas ĝin.

         “Mi kredas, sinjoro,” li diris ĝentile, “ke vi havas arĝenton en via poŝo.”

         La alta sinjoro rigardegis. “Diablo,” li kriis, “se mi elektas doni al vi oron, kial vi plendu?”

         “Ĉar arĝento estas foje pli valora ol oro,” diris la pastro milde; “tio estas, kiam ĝi estas en granda kvanto.”

         La fremdulo rigardis lin strange. Tiam li rigardis ankoraŭ pli strange laŭ la koridoron al la ĉefa enirejo. Tiam li rigardis Brown denove, kaj tiam li rigardis tre atente la fenestron malantaŭ la kapo de Brown, ankoraŭ kolorigata de la ŝtorma postlumo. Tiam li ŝajnis decidi. Li metis unu manon sur la tabulon kaj transsaltis tiel facile kiel akrobato kaj staris super la pastro, metante unu grandegan manon sur ties kolumon.

         “Ne moviĝu,” li diris kun hakanta flustrado, “Mi ne volas minaci vin sed——”

         “Mi volas minaci vin,” diris Pastro Brown per voĉo kiel rulsonanta tamburo. “Mi minacas vin de la vermo, kiu ne mortas kaj de la fajro, kiu ne estingiĝos.”

         “Vi estas stranga speco de vesteja servisto,” diris la alia.

         “Mi estas Pastro, Monsieur Flambeau,” diris Brown, “kaj mi estas preta por aŭdi vian konfeson.”

         La alia staris rigardegante dum kelkaj momentoj, kaj poste ŝanceliĝis malantaŭen en seĝon.

        

* * * * * * * * * * * *

         Ambaŭ unuaj servicoj de la vespermanĝo de La Dek Du Veraj Fiŝkaptistoj funkciis kun trankvila sukceso. Mi ne posedas kopion de la manĝkarto; se mi ja havus ĝin, ĝi signifus nenion al iu. Ĝi estis skribita en ia aparta franca lingvo uzata de kuiristoj sed tute nekomprenebla al francoj. Estis tradicio en la klubo, ke la antaŭmanĝaĵoj estu diversaj kaj multnombraj ĝis frenezeco. Ili estis konsiderataj kiel gravaj ĉar ili estis konfese senutilaj kromaĵoj, kiel la tuta vespermanĝo kaj la tuta klubo. Estis ankaŭ tradicio, ke la buljon-servico estu simpla kaj modesta—ia simpla kaj severa preparado por la venonta fiŝ-festeno. La interparolado estis de tiu stranga eta speco kiu regas la Britan Imperion, kiu regas ĝin sekrete sed kiu estus apenaŭ komprenebla al ordinara anglo eĉ se li povus subaŭskulti ĝin. Oni aludis ambaŭflanke al ministroj per iliaj baptonomoj kun ia enuigita bonvolo. La Radikala estro do la Fiska Departmento, kiun supozeble la tuta Konservatisma partio malbenis pro liaj eltordoj, estis laŭdata pro siaj malgrandaj poemoj aŭ pro sia lerteco sur la ĉaskampo. La Konservatisma estro, kiun supozeble ĉiuj Radikalanoj malamis kiel tiranon, estis pridiskutata, kaj entute laŭdata—kiel Radikalano. Ŝajnis iel, ke politikistoj estas tre gravaj. Tamen ĉio ajn pri ili ŝajnis esti grava, krom ilia politiko. S-ro Audley, la prezidanto, estis aminda maljuneta viro, kiu ankoraŭ portis altajn rigidajn kolumojn; li estis ia simbolo de tiu fantoma tamen fiksita socio. Li neniam ion faris—eĉ ne ion pekan. Li ne estis diboĉema; li ne estis eĉ aparte riĉa. Li nur estis viro do tia medio—kaj jen ĉio. Neniu partio povis ignori lin, kaj se li volus fariĝi unu el la ministraro sendube li tio fariĝus. La Duko de Chester, la Vicprezidanto, estis juna kaj famiĝanta politikisto. Tio signifas, ke li estis afabla junulo, kun glata blonda hararo kaj lentuga vizaĝo, kun modera inteligenteco kaj grandegaj bienoj. Liaj publikaj aperoj estis ĉiam sukcesplenaj kaj lia principo estis sufiĉe simpla. Kiam li ekpensis ŝercon li eldiris ĝin kaj oni nomis lin klerega. Kiam li ne povis elpensi ŝercon li diris, ke nun estas nenia tempo por bagateloj, kaj oni nomis lin kapabla. Malpublike, en klubo de sia propra klaso, li estis nur agrable malkaŝema kaj idioteta kiel lerneja knabo. S-ro Audley, pro tio, ke li neniam intermiksiĝis en politiko, traktis ĝin pli serioze. Kelkfoje li eĉ embarasigis la ĉeestantaron per la sugesto, ke estas diferenco inter Radikalano kaj Konservatismano. Li mem estis Konservatismano, eĉ dum privata vivo. Li havis buklon el griza haro kiu kovris la malantaŭen parton de la kolumo, kiel iuj malmodernaj politikistoj, kaj vidata de malantaŭe li aspektis kiel la viro, kiun la Imperio bezonas. Vidata de antaŭe li aspektis kiel milda, sinindulgema fraŭlo kun loĝejo en la Hotelo Albany—kia li efektive estis.

         Kiel jam dirite, estis dudek kvar seĝoj ĉe la terasa tablo kaj nur dek du klubanoj. Tial ili povis okupi la terason laŭ la plej luksa maniero, sidantaj ĉe la pli interna flanko de la tablo kun neniu kontraŭe kaj ĝuantaj plenan vidon de la ĝardeno, kies koloroj estis ankoraŭ brilaj kvankam la vespero alproksimiĝis iomete ŝtorme por la sezono. La Prezidanto sidis meze de la linio kaj la Vic-prezidanto ĉe ĝia dekstra fino. Kiam la dek du gastoj unue enmarŝis al iliaj seĝoj estis kutime (pro iu nekonata kialo), ke la dek kvin kelneroj ĉiuj staru laŭ la muro kiel militistaro prezentanta armilojn al la reĝo, dum la dika posedanto staris riverencante al la klubanoj kun elbrilanta surprizo kvazaŭ li neniam antaŭe priaŭdis ilin. Tamen antaŭ ol la unua ektinto de tranĉilo aŭ forko, malaperis ĉi tiu servistaro, nur unu aŭ du, kiuj necesis por kolekti kaj disdoni la telerojn glitis tien kaj tien ĉi en senviva silento. S-ro Lever estis kompreneble antaŭ longe malaperinta kun komplezplenaj konvulsioj. Diri, ke li iam vere aperis ankoraŭ unufoje estus troiga, eĉ malrespektega. Sed kiam la grava servico, la fiŝservico, estis enportata, estis—kiel mi esprimu tion?—vivanta ombro, projekcio de lia personeco, kiu montris, ke li ŝvebas apude. La sankta fiŝservico konsistis (de la vidpunkto de vulgaruloj) el ia giganta pudingo, havanta proksimume la formon kaj grandecon de geedziĝa kuko, en kiu granda nombro da interesaj fiŝoj fine estis perdintaj la formojn donitajn al ili de Dio. La Dek Du Veraj Fiŝkaptistoj enmanigis siajn famajn fiŝmanĝilojn, kaj ekmanĝis ĝin serioze kvazaŭ ĉiu colo de la pudingo kostas tiom multe kiom la arĝenta forko per kiu ĝi estas manĝata. Eble ĝi ja tiom kostis—mi ne scias. Ĉi tiu servico estis traktata kun avida kaj englutanta silento, kaj estis nur kiam lia telero preskaŭ malpleniĝis, ke la juna duko laŭrite ekdiris, “Oni ne povas fari ĉi tion ie, krom tie ĉi.”

         “Nenie,” diris s-ro Audley kun profunda basa voĉo, sin turnante al la parolinto kaj kelkfojojn balancante sian respektindan kapon, “Nenie, sendube, krom tie ĉi. Estas protestite al mi, ke ĉe la Café Anglais——”

         Tie ĉi li estis interrompata kaj eĉ maltrankviligata pro la forporto de sia telero, sed li baldaŭ rekaptis la valoran fadenon de siaj pensoj. “Estas protestite al mi, ke ĉe la Café Anglais oni povas tiel same fari. Nenio tia, sinjoro,” li diris kapskuante malkompate kiel mortpunanta juĝo. “Nenio tia.”

         “Trotaksata ejo,” diris iu Kolonelo Pound, parolante (laŭ ŝajno de sia aspekto) por la unua fojo dum kelkaj monatoj.

         “Ho, mi dubas,” diris la Duko de Chester, kiu estis optimisto, “ĝi estas bonega en kelkaj rilatoj. Vi ne povus plibonigi ĝin. . . .”

         Kelnero rapidis laŭlonge de la ĉambro kaj tiam ekhaltis senmove. Lia ekhalto estis tiom senbrua kiom lia marŝado, sed ĉiuj tiuj nedifinitaj kaj bonkoraj sinjoroj tiom kutimiĝis al la absoluta glateco de la nevidata mekanismo, kiu ĉirkaŭis kaj subtenis ilian vivadon, ke estis skuo kaj ŝoko kiam servisto faris ion neatenditan. Ili sentis tiel same kiel ni sentus se senvivaĵoj ekmalobeus nin—se seĝo forkurus de ni.

         La kelnero staris kelkajn momentojn rigardante, dume profundiĝis sur ĉiu ĉetabla vizaĝo stranga honto, kiu tute estas produktaĵo de niaj tempoj. Ĝi estas kunmikso de moderna homaramismo kaj la terura moderna abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Vera historia aristokrato ĵetus aĵojn al la kelnero, komence malplenajn botelojn kaj kredeble monon fine. Vera demokrato demandus al li, kun kamarada elparola klareco, kion je diablo li faras. Sed ĉi tiuj modernaj plutokratoj ne povis toleri la apudeston de malriĉulo aŭ kiel sklavo aŭ kiel amiko. La fakto, ke ĉio ne glate iras ĉe la servistoj, estis nure obtuza varma konfuzigaĵo. Ili ne volis esti kruelaj kaj ili timegis la neceson fariĝi kompataj. Ili volis, ke la afero, kio ajn ĝi estu, nur finiĝu. Ĝi jam estis finiĝinta. La kelnero, starinte kelkajn sekundojn rigide kiel viro atakata de katalepsio, sin turnis kaj furioze elkuris el la ĉambro.

         Kiam li aperis denove en la ĉambro, aŭ pli ĝuste en la elirejo, li estis kun alia kelnero al kiu li flustradis kaj gestadis kun sudana energio. Tiam la unua kelnero foriris, postlasante la duan kelneron, kaj revenis kun tria kelnero. Kiam kvara kelnero aliĝis al ĉi tiu urĝe kunvokita sinodo, s-ro Audley konsideris, ke necesas interrompi la silenton pro takto. Li uzis laŭtan tuson anstataŭ prezidanta martelo, kaj diris “Bonegan laboron juna Moocher faras en Birmo. Nu, neniu alia nacio en la mondo povus—”

         Kvina kelnero rapidegis al li kiel sago kaj estis flustranta en lian orelon. “Tre bedaŭras. Grava! La posedanto, ĉu vi permesos, ke li alparolu vin?”

         La prezidanto sin turnis konfuzite kaj kun miregita rigardado vidis s-ron Lever alproksimiĝanta per sia peziranta rapideco. La marŝmaniero de la bona posedanto estis efektive lia kutima marŝmaniero sed lia vizaĝo estis neniel kutima. Plej ofte ĝi havis bonhumoran kuprakoloron; sed nun ĝi estis naŭze flava.

         “Vi pardonu min, s-ro Audley,” li diris kun astma senspireco. “Mi havas grandajn timojn. Viaj fiŝteleroj, ili estas forportitaj kune kun la tranĉiloj kaj forkoj.”

         “Jes, certe, mi tiel esperas,” diris la prezidanto kun iom da kolero.

         “Vi vidis lin, ĉu ne?” elspiregis la ekscitita hotelisto, “vi vidis la kelneron, kiu forportis ilin? Vi konas lin?”

         “Konas la kelneron?” respondis s-ro Audley indigne. “Kompreneble ne!”

         S-ro Lever malfermis la manojn kun gesto dolorega. “Mi ne sendis lin,” li diris. “Mi ne scias kiam aŭ kial li venis. Mi sendis mian kelneron por forporti la telerojn kaj li trovis ĉiujn jam for.”

         S-ro Audley ankoraŭ aspektis tro konfuzita por esti vere tia viro kian bezonas la Imperio; neniu el la ĉeestantaro povis ion diri krom la ligna viro—Kolonelo Pound, kiu ŝajne estis galvanizita ĝis nenatura viveco. Li rigide leviĝis el sia seĝo, lasante la aliajn ĉiuj sidantaj, enŝraŭbis sian okulvitron en la okulon kaj ekparolis per raŭka flustro kvazaŭ li duone forgesis kiel paroli.

         “Ĉu vi volas diri,” li flustris, “ke iu ŝtelis nian arĝentan fiŝmanĝilaron?”

         La posedanto faris denove la geston kun eĉ plia senpoveco; kaj tuj ĉiu viro ĉetabla ekstaris.

         “Ĉu viaj kelneroj ĉiuj ĉeestas?” demandis la kolonelo per sia mallaŭta raŭka maniero.

         “Jes, ili ĉiuj estas tie ĉi. Mi mem rimarkis tion,” kriis la juna duko, entrudante sian knaban vizaĝon en la plej internan rondon. “Ĉiam mi nombras ilin kiam ni eniras; ili tiel strange aspektas starante laŭlonge de la muro.”

         “Sed vi certe ne povus memori precize,” komencis s-ro Audley kun peza hezitado.

         “Mi memoras precize, mi asertas,” kriis la ekscitita duko. “Neniam estas pli ol dek kvin kelneroj en ĉi tiu hotelo kaj ne estis pli ol dek kvin hodiaŭ vespere, mi ĵuras; ne pli, ne malpli.”

         La posedanto sin turnis al li, tremegante de ia surprizo. “Vi diras—vi diras,” li balbutis, “ke vi vidis ĉiujn miajn dek kvin kelnerojn?”

         “Kiel kutime,” jesis la duko, “kial ne?”

         “Nenial,” diris Lever per pli profundiĝanta voĉo, “sed vi ne vidis ilin. Ĉar unu estas senviva supre.”

         Dum momento ŝokiga silento plenigis tiun ĉambron. Eble (tiel supernatura estas la vorto morto) ĉiu el tiuj senokupaj viroj ekrigardis sian animon kaj vidis ĝin kiel malgrandan ŝrumpan pizon. Unu el ili—la duko, mi kredas—eĉ diris kun la idiota komplezemo de riĉeco, “Ĉu ni povas iel helpi?”

         “Li jam vidis pastron,” diris la judo, ne sen emocio.

         Tiam, kvazaŭ en ĵugtago ili ekkonstatis sian propran pozicion. Kelkajn strangajn sekundojn ili vere sentis, ke la dek-kvina kelnero povas esti la fantomo de la mortinto supre. Ili estis mutaj sub tiu ŝarĝo ĉar al ili fantomoj estis embarasaĵoj, kiel almozpetantoj. Sed la rememoro pri la arĝento disrompis la miraklan sorĉon; abrupte disrompis ĝin kaj kun brutala reakcio. La kolonelo forpuŝis sian seĝon kaj paŝis al la pordo.

         “Se estis dek-kvina homo tie ĉi, amikoj,” li diris, “tiu dek-kvina estas ŝtelisto. Tuj malsupren al la antaŭa kaj malantaŭa pordoj kaj ĉion ŝlosu; ni parolu poste. La dudek kvar perloj de la klubo estas ja retrovindaj.”

         Unue s-ro Audley ŝajne hezitis, pro ĉu estus sinjorece tiel rapidi pri io; sed vidante la dukon malsuprenkuregi la ŝtuparon kun juneca energio li sekvis laŭ pli matura maniero.

         Samtempe sesa kelnero enkuris en la ĉambron kaj asertis, ke li trovis la amason da fiŝteleroj sur la bufedo kun nenia postsigno de la arĝentaĵoj.

         La aro de manĝintoj kaj servistoj, kiu senorde puŝis sin tra la koridoroj, apartiĝis en du grupojn. La Fiŝkaptistoj plej multe sekvis la posedanton al la antaŭa ĉambro por demandi novaĵon pri ia ajn elirinto. Kolonelo Pound kun la Prezidanto, Vic-prezidanto kaj kelkaj aliaj rapidis tra la koridoro kondukanta al la servistaj ejoj, kiel la plej facila elirejo. Tion farante ili pasis la malluman alkovon aŭ kavernon kiu estis la vestejo, kaj vidis malaltan, nigre vestitan figuron, supozeble servisto, kiu staris malantaŭe en ĝiaj ombroj.

         “Hola, vi,” ekkriis la duko. “Ĉu vi vidis iun preterpasi?”

         La malalta figuro ne respondis al la demando sed nun diris. “Eble mi havas kion vi serĉas, sinjoroj.”

         Ili paŭzis, hezitante kaj mirante, dum li trankvile iris al la malantaŭa parto de la vestejo kaj revenis, ambaŭ manoj plenaj de brilanta arĝento, kiun li diskuŝigis sur la tabulon tiel trankvile kiel vendanto. Vidiĝis dekduo da strange faritaj tranĉiloj kaj forkoj.

         “Vi—vi,” komencis la kolonelo fine malekvilibrigita. Tiam li enrigardis en la malluman ĉambreton kaj vidis du aĵojn; unue, ke tiu malalta nigre vestita viro estas vestita kiel pastro; kaj due, ke la fenestro de la ĉambro malantaŭ tiu estas frakasita, kvazaŭ iu perforte trapasis.

         “Valoraĵoj por lasi en vestejo, ĉu ne?” diris la pastro kun gaja trankvilo.

         “Ĉu—Ĉu vi ŝtelis tiujn ĉi?” balbultis s-ro Audley kun elstarantaj okuloj.

         “Se jes,” diris la klerikulo agrable, “mi almenaŭ redonas ilin.”

         “Sed vi ne ŝtelis ilin,” diris Kolonelo Pound, ankoraŭ rigandante la frakasitan fenestron.

         “Mi malkaŝe konfesas, ke ne,” diris la alia bonhumore. Kaj li sidiĝis tute serioze sur skabelon.

         “Sed vi scias kiu estas la ŝtelinto,” diris la kolonelo.

         “Mi ne scias ties veran nomon,” diris la pastro kviete, “sed mi scias ion pri lia pugna forto kaj multe pri liaj spiritaj malaficlaĵoj. Mi taksis tion korpe kiam li provis sufoki min kaj tion ĉi morale kiam li pentis.”

         “Ho, vere—pentis!” kriis la juna Chester kun ridado kiel koko.

         Pastro Brown ekstaris kaj kunmetis la manojn surdorse.

         “Strange, ĉu ne?” li diris, “ke ŝtelisto kaj fripono pentas, kiam tiom multaj kiuj estas riĉaj kaj sekuraj restas sensentaj kaj frivolaj kaj sen frukto aŭ por Dio aŭ por homoj? Do, vi pardonu min, vi invadas iomete mian sferon. Se vi dubas la penton esti vere fakto—jen viaj manĝiloj. Vi estas la Dek Du Veraj Fiŝkaptisoj, kaj jen viaj arĝentaj fiŝoj. Sed Li faris el mi kaptiston de homoj.”

         “Ĉu vi kaptis ĉi tiun homon?” demandis la kolonelo sulkigante la brovojn.

         Pastro Brown rekte rigardis en ties malridetantan vizaĝon. “Jes,” li diris, “mi kaptis lin per nevidita hoko kaj per nevidebla ŝnuro, kiu estas sufiĉe longa por lasi lin vagi ĝis la fino de la tero, kaj ankoraŭ tiam per ekspasmo de la fadeno revenigi lin.”

         Longe silentis. La aliaj viroj ĉiuj forvagis por alporti la retrovitan arĝenton al siaj kunuloj, aŭ por konsiliĝi kun la posedanto pri la stranga stato de aferoj. Sed la severvizaĝa kolonelo ankoraŭ sidis oblikve sur la tabulo, svingante la longajn kaj maldikajn krurojn kaj mordante siajn nigretajn lipharojn.

         Fine li diris kviete al la pastro. “Tiu certe estis lertulo sed mi kredas, ke mi konas iun pli lertan.”

         “Li ja estas lertulo,” respondis la alia, “sed mi ne scias kiun alian vi priparolas.”

         “Mi parolas pri vi,” diris la kolonelo kun mallonga rido. “Mi ne volas malliberigi lin; ne ĝenu vin pri tio. Sed mi donus multajn arĝentajn forkojn por scii ĝuste kiel vi enmiksiĝis en ĉi tiun aferon kaj kiel vi prenis la aĵojn for de li. Mi opinias, ke vi estas la plej vigla diablo en la nuna ĉeestantaro.”

         Ŝajne la malgaja rektparolo de la kolonelo plaĉis al Pastro Brown. “Nu,” li diris ridetante, “Mi devas ne diri al vi kiu li estas, aŭ lian propran historion, kompreneble; tamen estas nenia aparta kialo pro kiu mi ne povas rakonti al vi la nurajn eksteraĵojn, kiujn mi mem elserĉis.”

         Li transsaltis la barilon kun neatendita agemeco kaj sidiĝis flanke de Kolonelo Pound, svingante siajn mallongajn krurojn kiel knabo sur kradpordo. Li komencis la rakonton tiel facile kvazaŭ li estus rakontanta ĝin al bone konata amiko apud la kristnaska kameno.

         “Vi komprenu, kolonelo,” li diris, “mi estis ŝlosita en tiu malgranda ĉambro tie, ion skribante, kiam mi ekaŭdis piedojn en la koridoro dancantajn dancon tiel strangan kiel la danco de la morto. Unue rapidaj strangetaj sonoj, kiel viro kiu iras pro veto piedpinte; tiam aŭdiĝis malrapidaj, senzorgaj, knarantaj paŝoj, kiel de granda viro marŝanta tien kaj tien ĉi kun cigaro. Sed ili ambaŭ estis kaŭzataj de la samaj piedoj, tion mi ĵurus, kaj ili aŭdiĝis laŭvice; unue la ekkuro kaj poste la marŝado kaj tiam denove la ekkuro. Mi scivolis, unue senpripense kaj poste furioze, kial iu ludus tiujn du rolojn samtempe. Unu marŝsonon mi konis; tiu estis ĝuste kiel via, kolonelo. Ĝi estis la marŝado de bone nutrita sinjoro kiu atendas ion kaj marŝetas tien kaj tien ĉi ĉar li estas korpe vigla, pliĝuste ol pro tio ke li estas mense senpacienca. Mi sciis, ke mi konas tiun alian marŝadon ankaŭ, sed mi ne povis rememori kia ĝi estas. Kian savoĝan kreitaĵon mi renkontis dum miaj vojaĝoj, kiu tiel strange rapidis piedpinte? Tiam mi ekaŭdis de ie teleran tintegon kaj la respondo elstaris tiel klare kiel la preĝejo de Sankta Petro. Jen estis la marŝado de kelnero—korpo antaŭen klinita, okuloj rigardantaj teren, piedpintoj forpuŝantaj la plankon, baskoj kaj tuko flugantaj. Tiam mi pensadis plu dum minuto kaj duono. Kaj mi kredas, ke mi vidis kiamaniere la krimo efektiviĝos, kvazaŭ mi mem estus ĝin faronta.”

         Kolonelo Pound rigardis lin atente, sed la mildaj grizaj okuloj de la parolanto rigardadis al la plafono kun preskaŭ sensignifa sopireco.

         “Krimo,” li malrapide diris, “estas kiel iu ajn alia artaĵo. Ne mienu tiel surprizita; krimoj estas neniel la solaj artaĵoj, kiuj venas el infera laborejo. Sed ĉiu artaĵo, dia aŭ diabla, portas unu necesan signon—mi volas diri, ke ĝia centraĵo devas esti simpla kiom ajn ĝia plenumo estu malsimpla. Tiel ekzemple en Hamleto, la groteskeco de la tombfosisto, la floroj de la freneza knabino, la fantazia ornameco de Osrik, la paleco de la fantomo kaj la ridetaĉo de la kranio estas ĉiuj strangaĵoj ĉirkaŭantaj kiel implikita girlando unu ordinaran tragedian figuron—viron nigre vestitan. Nu, ĉi tiu ankaŭ,” li diris ridetante kaj leviĝante malrapide de sia seĝo, “ĉi tiu ankaŭ estas la ordinara tragedio de viro nigre vestitia. Jes,” li daŭrigis, vidante la kolonelon iom mire suprenrigardi, “ĉi tiu rakonto tute dependas de nigra vestaĵo. En ĉi tiu, kiel en Hamleto, estas la rokokaj elkreskaĵoj—viaj kunuloj, ni diru. Estas la mortinta kelnero, kiu ĉeestis kiam li ne povis ĉeesti. Estas la nevidita mano, kiu forviŝis la arĝentaĵojn de via tablo kaj malaperis kiel nevidita aero. Sed ĉiu lerta krimo fine staras sur unu tute simpla fakto—fakto kiu en si mem ne estas mistera. Per kaŝado pri ĝi, konduko de ĉies pensojn for de ĝi, tiel la mistero okazas. Ĉi tiu granda kaj subtila kaj (se ĉio laŭprograme okazus) profita krimo dependis de la simpla fakto, ke la frako de sinjoro estas tiel same kiel la frako de kelnero. La restaĵo estis nur aktorado, diable bona aktorado.”

         “Tamen,” diris la kolonelo leviĝante kaj sulkigante la brovojn dum li rigardis siajn botojn, “Mi ne estas certa, ke mi komprenas.”

         “Kolonelo,” diris Pastro Brown, “mi asertas, ke ĉi tiu arĥeanĝelo de aplombo, kiu ŝtelis viajn forkojn, tramarŝis ĉi tiun koridoron dudek fojojn en la lumego de ĉiuj lampoj, sub la rigardo de ĉies okuloj. Li ne sin kaŝis en mallumaj anguloj, kie suspektemo eble elserĉus lin. Li konstante movadis en la lumplenaj koridoroj, kaj kien ajn li iris, ŝajnis, ke li estas tie de rajto. Ne demandu kiel li aspektis; vi mem vidis lin ses aŭ sep fojojn hodiaŭ vespere. Vi atendis kun ĉiuj aliaj grandaj sinjoroj en la ripozejo tie, ĉe la alia fino de la koridoro, kaj pli malproksime estis la teraso. Kiam ajn li iris inter vin sinjorojn, li eniris kun la rapidega stilo de kelnero, la kapo klinita, tuko kiel flago kaj piedoj kurantaj. Li kuregis sur la terason, faris ion pri la tablotuko kaj reen kuregis al la kabineto kaj la servistejoj. Sed kiam la vesteja komizo kaj la kelneroj vidis lin, li estis fariĝinta alia viro, en ĉiu colo de sia talio, en ĉiu instinkta gesto. Li paŝis inter la servistoj kun tia malatentema aplombo kian ili ĉiuj estis vidintaj ĉe siaj patronoj. Al ili estis nenia nova okazaĵo, ke granda sinjoro, unu el la manĝontoj, trapasis ĉiujn partojn de la domo kiel besto en la bestarejo; ili sciis nenion, kio estas pli karakteriza de mondumanaj ol la kutimo iri kien ajn ili volas. Kiam li estis grandioze enuigita de la trapaŝado tra tiu koridoro, li sin turnis kaj reen iris preter la kabineto; en la ombroj de la arkaĵo iom pli malproksime li estis ŝanĝita kvazaŭ de sorĉa frapo, kaj rapidis antaŭen ankoraŭ unufoje inter la Dek Du Fiŝkaptistojn, komplezega servisto. Kial la sinjoroj rimarku novan kelneron? Kial la kelneroj suspektu unuagradan sinjoron? Foje li faris la plej aplombajn ruzojn. En la privata ĉambro de la posedanto li verve petis sifonon da sodakvo, dirante, ke li havas soifon. Li bonhumore diris, ke li mem portos ĝin, kaj li tion faris; li portis ĝin rapide kaj senerare inter vin ĉiujn, kelnero kun memevidenta tasko. Kompreneble tio ne povis longe daŭri, sed necesis nur daŭrigi ĝin ĝis la fiŝservico.

         “Lia plej granda malfacilaĵo venis kiam la kelneroj staris en vico; sed eĉ tiam prosperis al li sin apogi al la muro ĉe angulo tiel, ke dum la grava sekundo la kelneroj kredis, ke li estas sinjoro, kaj la sinjoroj, ke li estas kelnero. Ĉio cetera estis plej simpla. Se kelnero vidis lin for de la tablo, li vidis malenergian aristokraton. Nur necesis atendi ĝis du minutoj antaŭ la forporto de la fiŝservico, fariĝi rapida servisto kaj forporti ĝin per si mem. Li demetis la telerojn sur bufedon, puŝis la arĝenton en sian brustpoŝon, elŝveligante ĝin, kaj kuris kiel leporo (mi aŭdis lin alvenanta) ĝis la vestejo. Tie li fariĝis denove plutokrato—plutokrato kiu devas tuj foriri pro ia urĝaĵo. Nur necesis doni la bileton al la vesteja servisto kaj eliri tiel elegante kiel li estis enirinta. Sed—sed okazis, ke mi estis la vesteja servisto.”

         “Kiel vi traktis lin?” kriis la kolonelo kun nekutima atento. “Kion vi diris al li?”

         “Mi petas pardonon,” diris la pastro nemoveble, “tie la rakonto finiĝas.”

         “Kaj la interesa rakonto komenciĝas,” murmuris Pound. “Mi kredas, ke mi elkomprenas lian profesian ruzon, tamen ŝajnas, ke mi ne komprenas vian.”

         “Mi devas foriri,” diris Pastro Brown.

         Ili kune marŝis laŭ la koridoro al la enirejo, kie ili vidis la freŝan lentugan vizaĝon de la Duko de Chester, kiu alproksimiĝis al ili elaste saltegante.

         “Venu, Pound,” li kriis senspire, “Mi serĉis vin ĉie. La vespermanĝo antaŭeniras bonege kaj maljuna Audley alparolos nin por soleni la savon de la forkoj. Ni volas iniciati ian novan ceremonion, kompreneble, por rememorigi la okazon. Do, ĉar vi reakiris la aĵojn, kion vi proponas?”

         “Nu,” diris la kolonelo, rigardante lin kun sardonika aprobo, “Mi proponas, ke de nun ni portu verdajn frakojn anstataŭ nigrajn. Oni neniam povas antaŭvidi kiaj eraroj eble okazos se oni tiel aspektas kiel kelnero.”

         “Dio mia,” diris la juna viro, “sinjoro neniam aspektas kiel kelnero.”

         “Nek kelnero kiel sinjoro mi supozas,” diris Kolonelo Pound, kun tiu minacanta rideto sur sia vizaĝo. “Via pastra moŝto, via amiko nepre estis tre lerta, ludante sinjorecan rolon.”

         Pastro Brown butonumis sian ordinaran surtuton ĝis la kolumo, ĉar la nokto estis ŝtorma, kaj prenis sian ordinaran ombrelon el la ujo.

         “Jes,” li diris, “nepre estas malfacila tasko esti sinjoro; sed vere mi iafoje opinias, ke estis kelnero eble estas preskaŭ tiel severlabora.”

         Kaj dirante “Bonan nokton”, li puŝe malfermis la pezajn pordojn de tiu palaco de plezuroj. Malantaŭ li la oraj pordegoj fermiĝis kaj li rapidis tra la humidaj mallumaj stratoj por serĉi omnibuson.