Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA SIGNO DE LA ROMPITA GLAVO

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         La mil brakoj de la arbaro estis grizaj kaj ĝiaj milionoj da fingroj estis arĝentaj. En ĉielo malhela kaj verdblua kiel ardezo la steloj malvarmige briladis kiel frakasita glacio. La tuto de tiu dense arbkovrita kaj preskaŭ senhoma kamparo estis rigida pro fortega kaj fendanta frosto. La nigraj kavaĵoj inter la arbtrunkoj aspektis kiel nekalkulebla malvarmeco. La kvadrata ŝtona turo de la preĝejo aspektis norda eĉ ĝis paganeco, kvazaŭ ĝi estus barbara turo inter la marrokoj de Islando. Estis stranga speco de nokto por esplori preĝejan korton. Tamen aliflanke, eble ĝi estis esplorinda.

         Ĝi abrupte leviĝis el la cindraj dezertejoj de la arbaro kiel ia ĝibo aŭ ŝultro el verda razeno kiu aspektis grize en la lunlumo. La tomboj plejmulte kliniĝis sur la flanko de la monteto kaj la vojeto, kiu alkondukis al la preĝejo, estis tiel kruta kiel ŝtuparo. Sur la supraĵo de la monteto, elstarante sur la sola ebenaĵo, staris la monumento pro kiu la loko estis famkonata. Ĝi strange kontrastis kontraŭ la sentrajtaj tomboj cirkaŭe, ĉar ĝi estis la faraĵo de unu el la plej grandaj skulptistoj el moderna Eŭropo; sed ties renomo tuj forgesiĝis pro la renomo de la viro kies figuraĵon li estis farinta. Tuŝata de la arĝentaj radietoj de stellumo montriĝis la pezega metala figuro de kuŝanta militisto, kies fortaj manoj estis kunpremitaj en senĉesa adorado, kies granda kapo kuŝis sur pafilego. Tiu grandaĝa vizaĝo portis barbon aŭ pli ĝuste vangharojn laŭ la malnova serioza modo. La uniformo, kvankam esprimita per la malmultaj linioj de simpleco, estis la uniformo de moderna militado. Ĉe ties dekstra flanko kuŝis glavo kies pinto estis forrompita; maldekstre kuŝis Biblio. Somere, dum la brilaj posttagmezoj, alvenis tien veturiloj plenaj je usonanoj kaj kulturitaj antaŭurbanoj por vidi la tombon; sed eĉ tiam ili sentis, ke la vasta arbarloko kun ĝia sola ĝiba kupolo el preĝejo kaj preĝeja korto estas loko strange muta kaj forlasita. En ĉi tiu frosta mallumo de mezvintro oni kredus, ke li estus lasita sola kun la steloj. Tamen en la silento de tiuj rigidaj arbaroj kradpordo knaris, kaj du malklaraj figuroj nigre vestitaj suprengrimpis la vojeton al la tombo.

         Tiel malforta estis tiu glacia stellumo, ke oni neniel povus vidi, kiaj viroj ili estas, escepte ke kvankam ili ambaŭ estas nigre vestitaj, unu estas treege granda kaj la alia (eble de kontrasto) preskaŭ mirige malgranda. Ili supreniris al la granda tombo de la historia militisto kaj staris dum kelkaj minutoj ĝin rigardegante. Ekzistis nenia homa, eble nenia vivanta kreitaĵo en larĝa cirklo ĉirkaŭ ili; kaj malsana imago kredeble scivolus ĉu ili mem estas homaj. Al ĉiu ajn la komenco de ilia interparolado aŭdiĝus strange. Post la unua silento la mallonga viro diris al la alia;

         “Kie saĝulo kaŝas ŝtoneton?”

         Kaj la alta viro respondis mallaŭte. “Sur la marbordo.”

         La malalta viro kapjesis kaj post kelksekunda silento diris: “Kie saĝulo kaŝas folion?”

         Kaj la alia respondis, “En la arbaro.”

         Silentis ankoraŭ unufoje kaj tiam la altulo daŭrigis, “Ĉu vi volas diri, ke kiam saĝulo devas kaŝi diamanton okazis, ke li kaŝis ĝin inter falsaj diamantoj?”

         “Ne, ne,” diris la malalta homo ridante, “ni forgesu forpasintajn aferojn.”

         Li frapis la teron per siaj malvarmaj piedoj unu du momentojn kaj tiam diris, “Mi tute ne pripensas tion sed ion alian; ion iomete strangan. Ekbruligu do alumeton, mi petas.”

         La granda viro fuŝpalpadis en sia poŝo, kaj baldaŭ gratado kaj ekflamo origis la tutan glatan flankon de la monumento. Nigre enĉizitaj sur ĝi estis la bone konataj vortoj, kiujn tiom multe da usananoj respektege legis, “SANKTA al la Ĉiama Memoro de Generalo Sir Arthur St. Clare, Heroo kaj Martiro kiu Ĉiam Venkobatis Siajn Malamikojn kaj Ĉiam Indulgis Ilin kaj estis Fine de Ili Perfideme Mortigita. La Eternulo al Kiu li Fidis kaj Rekompencu kaj Venĝu lin.”

         La alumeto brulvundis la fingrojn de la altulo, nigriĝis, kaj defalis. Li estis ekbruligonta alian, sed lia malalta kunulo haltigis lin. “Tio ne necesas, Flambeau, amiko mia, mi vidis kion mi volis. Aŭ pli ĝuste mi ne vidis, kion mi ne volis vidi. Kaj nun ni devas marŝi du kilometrojn laŭ la vojo al la plej proksima gastejo, kaj mi provos rakonti al vi ĉion pri tio. Ĉar Dio scias, ke oni bezonas bieron kaj fajron kiam oni kuraĝas rakonti tian historion.”

         Ili malsupreniris la krutan vojeton, ili klinkis denove la rustitan kradpordon, kaj foriris kun frapantaj sonoraj paŝoj laŭ la glacia arbara vojo. Ili jam iris kvarcent metrojn antaŭ ol la pli malgranda viro denove parolis. Li diris, “Jes; saĝulo kaŝas ŝtoneton sur la marbordo. Sed kion li faras se marbordo ne ekzistas? Ĉu vi ion scias pri la granda afero St. Clare?”

         “Nenion mi scias pri anglaj generaloj, Pastro Brown,” respondis la altulo ridante, “tamen iomete pri anglaj policanoj. Mi nur scias, ke vi irigis min multajn kilometrojn al ĉiuj ties sanktejoj, kiu ajn li estu. Oni kredus, ke li estas enterigita en ses malsamaj lokoj. Mi vidis memoroĵon al Generalo St. Clare en Westminster Abatejo. Mi vidis surĉevalan statuon de General St. Clare sur la Tamizbordo. Mi vidis medalionon de General St. Clare en la strato kie li naskiĝis, kaj alian en la strato kie li loĝis; kaj nun vi irigas min nokte al lia ĉerko en vilaĝa preĝeja korto. Lia grandioza personeco fariĝas al mi iomete teda, precipe ĉar mi tute ne scias kiu li estis. Kion vi elserĉas en ĉi tiuj kriptoj kaj figuraĵoj?”

         “Mi serĉas nur unu vorton,” diris Pastro Brown. “Vorton, kiu ne estas trovebla.”

         “Nu,” demandis Flambeau, “ĉu vi intencas rakonti ion pri tio al mi?”

         “Mi devas disigi ĝin en du partojn,” respondis la pastro. “Unue tio, kion ĉiu scias; kaj poste tio, kion mi scias. Tio do, kion ĉiu scias estas mallonga kaj sufiĉe klara. Ĝi estas ankaŭ tute malprava.”

         “Bone,” diris gaje la altulo nomita Flambeau. “Ni komencu kun la malĝusta parto. Ni komencu ĉe tio, kion ĉiu scias, kio ne estas vera.”

         “Se tio ne estas mensoga ĝi estas almenaŭ tre nesufiĉa,” daŭrigis Brown; “ĉar fakte la publiko scias nur tion ĉi; la publiko scias, ke Arthur St. Clare estis eminenta kaj sukcesa angla generalo. Ĝi scias, ke post glorplenaj tamen zorgaj kampanjoj kaj en Hindujo kaj en Afriko, li estris la kampanjon kontraŭ Brazilo kiam la fama brazila patrioto Olivier eldonis sian ultimaton. Ĝi scias, ke tiuokaze St. Clare, kun tre malgranda militistaro atakas Olivieron, kiu havis multajn virojn, kaj post heroa kontraŭstaro estis kaptita. Kaj ĝi ankaŭ scias, ke post ol li estis kaptita oni trovis St. Clare pendanta de la plej proksima arbo, okazaĵo kiu ŝokis la tutan civilizitan mondon. Li estis trovita tie pendolante kun sia disrompita glavo ĉirkaŭ la kolo, post la reiro de la brazilanoj.”

         “Kaj tiu popola histroia estas malvera,” sugestis Flambeau.

         “Ne,” diris lia amiko kviete, “kiom oni scias estas tute vera; ĝi ne estas tamen la tuta vero.”

         “Mi opinias, ke tiom sufiĉas,” diris Flambeau; “tamen se la popola rakonto estas vera, kie la mistero?”

         Ili estis jam pasintaj multajn centojn da grizaj kaj fantomaj arbaj antaŭ ol la malalta pastro respondis. Tiam li mordetadis pripense la fingrojn kaj diris: “La mistero do estas psikologia mistero, aŭ pli ĝuste ĝi estas la mistero de du psikologiaj. En tiu brazila afero du el la plej eminentaj viroj el moderna historio agis tute kontraŭe al siaj karakteroj. Ne forgesu, ke Olivier kaj St. Clare estis herooj—la malnova speco sendube; estis kiel la batalo inter Hektoro kaj Aĥilo. Kiel do vi opinius pri afero en kiu Aĥilo estas timema kaj Hektoro perfidema?”

         “Daŭrigu,” diris la altulo senpacience dum la alia ankoraŭ unufoje mordetis la fingrojn.

         Sir Arthur St. Clare estis militisto de la malmoderna religia speco—la speco kiu savis nin dum la Hinda Ribelo,” daŭrigis Brown. “Li ĉiam taksis devon pli alte ol paradon; kaj malgraŭ sia persona kuraĝo li estis tre zorgema komandanto kaj indignis pro ajna nenecesa malŝparo de soldatoj. Tamen dum tiu ĉi lasta batalo li provis ion, kio montriĝus absurda eĉ al infano. Ne necesas esti strategiisto por konstati, ke tio estus frenezeco; tiel same kiel por eviti kolizion kun omnibuso ne necesas esti strategiisto. Jen do unu mistero; kia fariĝis la kapo de angla generalo? La dua enigmo estas, kia fariĝis la koro de la brazila generalo? Prezidanton Olivier oni povus nomi aŭ viziemulo aŭ ĝenaĵo; tamen eĉ la malamikoj konfesis, ke li estas grandanima eĉ ĝis mezepoka kavalireco. Preskaŭ duonon el la kaptitoj kiujn li iam kaptis, li liberigis aŭ eĉ ŝarĝis de bonaĵoj. Homoj kiuj faris kontraŭ li malbonagojn foriris kortuŝite de lia simpleco kaj bonkoreco. Je infero, kial li tiel diable sin venĝus nur unu fojon dum sia tuta vivo, kaj tiam pro la sola aparta bato, kiu tute ne povus vundi lin? Nu, jen la enigmo. Unu el la plej saĝaj homoj el la mondo agis kiel idioto pro neniu kialo. Unu el la plej bonaj homoj el la mondo agis kiel diablo pro neniu kialo. Jen ĉio; vi mem elpensu tion, amiko mia.”

         “Ne, ne,” diris la alia kun spirekblovo. “Vi daŭrigu kaj vi nepre rakontu ĉion al mi.”

         “Nu,” daŭrigis Pastro Brown, “Diri, ke la popola ideo estas ĝuste tia kian mi rakontis, ne estas honeste sen la aldono de kelkaj aferoj kiuj poste okazis. Mi ne povas aserti, ke ili iel ĵetas novan lumon sur la aferon, ĉar neniu povas kompreni ilin. Ili tamen ĵetis novan specon de mallumo; ili etendas la mallumon en aliaj direktoj. Unue estis ĉi tio. Fariĝis kverelo inter la familia kuracisto de la St. Clare’oj kaj la familio, kaj li komencis eldoni skandalajn artikolojn en kiuj li asertis, ke la ĵus mortinta generalo estis religia frenezulo; tamen de la rakonto mem ŝajnas, ke tio ne multe signifas pli ol, ke li estis religiema viro. La onidiroj tamen formortis. Kompreneble ĉiu sciis, ke St. Clare montris kelkajn el la strangaĵoj de puritana pieco. La dua okazintaĵo estis multe pli atentiga. En la malbonŝanca kaj ne subtenita regimento, kiu faris tiun malprudentan provon ĉe la Nigra Rivero, estis iu Kapitano Keith, kiu tiutempe estis fianĉo de la filino de St. Clare, kaj kiu poste fariĝis ŝia edzo. Li estis unu el la kaptitoj de Olivier kaj ŝajnas, ke li, tiel same kiel la aliaj, ĉiuj escepte de la Generalo, estis bonege traktata kaj senprokraste liberigata. Ĉirkaŭ dudek jaroj poste, ĉi tiu viro, tiam Leŭtenant-Kolonelo Keith, eldonis mallongan aŭtobiografion sub la titolo, ‘Brita Oficiro en Birmo kaj Brazilo.’ Kie la leganto atente serĉas ian priskribon pri la mistero de la ruiniĝo de St. Clare, troviĝas ĉi tiuj vortoj. ‘Ĉie en ĉi tiu libro krom tie ĉi, mi priskribis aferojn ĝuste kiel ili okazis, subtenante la malmodernan opinion, ke la gloro de Anglujo estas sufiĉe aĝa por defendi sin mem. Mi nur faros escepton de tiu regulo rilate al la afero de la venkobato apud la Nigra Rivero; kaj miaj kialoj kvankam privataj tamen estas honestaj kaj devigantaj. Mi aldonos tamen pro justeco al la memoro de du eminentaj viroj tion ĉi. Generalon St. Clare oni akuzis de malkapableco rilate al tiu afero; mi povas atesti almenaŭ, ke ĉi tiu ago, se ĝi estus ĝuste komprenata, montriĝus kiel unu el la plej lertaj kaj sagacaj el lia kariero. Prezidanto Olivier estas tiel same akuzita de sovaĝa maljusteco. Mi opinias, ke mi ŝuldas al la honoro de malnova malamiko aserton, ke li agis tiaokaze kun eĉ pli ol kutima bonkoreco. Esprimante la aferon populare, mi povas certigi al miaj samlandanoj, ke St. Clare estis tute ne tiel malsaĝa kaj Olivier tute ne tiel kruelega kiel ŝajnis. Mi diros nenion plu; kaj neniu subĉiela rekompenco povas instigi al mi aldoni al tio eĉ unu vorton’”

         Larĝa frostita luno kiel brilanta neĝbulo komencis sin montri tra la antaŭ ili branĉeta implikaĵo kaj pere de ĝia lumo la rakontanto povis rememorigi al si la detalojn el la teksto de Kapitano Keith de folieto de presita papero. Dum li ĝin faldis kaj remetis ĝin en sian poŝon, Flambeau elĵetis la manon kun franca gesto.

         “Atendu. Atendu momente,” li kriis ekscitite. “Mi kredas, ke mi povas diveni ĉion per la unua provo.”

         Li paŝadis antaŭen forte spirante, la nigra kapo kaj bova kolo antaŭenpuŝitaj kiel viro gajnanta marŝkonkurson. La malalta pastro amuzita kaj interesita spertis iom da ĝeno kuretadi flanke de li. Antaŭ kaj apud ili la vojeto tra la arboj iomete plilarĝiĝis dekstren kaj maldekstren kaj malsupreniris trans helan lunluman valon ĝis kie ĝi denove malaperis kiel kuniklo en la muron de alia arbareto. La enirejo en la pli malproksiman arbareton aspektis malgrande kaj ronde kiel la nigra truo de malproksima fervoja tunelo. Ĝi tamen estis ne pli malproksime ol cent paŝoj kaj oscedis kiel kaverno antaŭ ol Flambeau denove ekparolis.

         “Mi estas diveninta,” li fine kriis manfrapante sian femuron per grandega mano, “kvarminutan pensadon kaj mi mem rakontos al vi vian rakonton entute.”

         “Bone,” jesis lia amiko, “vi rakontu ĝin do.”

         Flambeau levis la kapon sed mallaŭtigis la voĉon, “Generalo Arthur St. Clare,” li diris, “naskiĝis en familion en kiu frenezeco estis hereda; kaj lia celo estis tion kaŝi al lia filino kaj eĉ se eble al lia estonta bofilo. Prave malprave li opiniis, ke la fina freneziĝo estas baldaŭ venonta, kaj decidis sin mortigi. Ordinara sinmortigo tamen nur disproklamus kion li timegis.

         “Dum la milito pliproksimiĝis, la nuboj en lia cerbo fariĝis pli kaj pli mallumaj; kaj fine dum unu momento plene freneza, li oferis sian publikan devon al sia privata devo. Li kuregis senkonsiderinte en la batalon, esperante, ke li estos trafata de la unua kuglo. Kiam li konstatis, ke li atingis nenion krom kaptadon kaj malhonoron, eksplodis en lia cerbo la sigelita bombo kaj li rompis sian propran glavon kaj sin pendigis.”

         Li fikse rigardis la antaŭ si grizan arbaran fasadon kun ĝia sola nigra breĉo kiel nigra tomba buŝo en kiun la vojeto kondukis ilin. Eble io minacanta pri la vojo tiel subite englutita, plifortigis lian klaran vizion de la tragedio, ĉar li ektremetis.

         “Teruriga historio,” li diris.

         “Teruriga historio,” ripetis la pastro la kapo klinita, “tamen ne la vera historio.”

         Tiam li malantaŭen ekmovis la kapon pro iu senesperiĝo kaj kriis, “Ho, se ĝi nur estus tiel.”

         La alta Flambeau sin turnis kaj rigardis lin.

         “Via estas honesta historio,” kriis Pastro Brown profunde emociita. “Pura, dolĉa historio, tiel blanka kiel tiu luno. Frenezeco kaj malespero estas sufiĉe senkulpaj. Ekzistas aferoj pli malbonaj, Flambeau.”

         Flambeau ekrigardis senespere al la luno ĵus alvokita; kaj de kie li staris unu sola nigra branĉo kurbita vidiĝis trans ĝi, ĝuste kiel diabla korno.

         “Patro—patro,” kriis Flambeau kun franca gesto kaj eĉ pli rapide antaŭen paŝante, “ĉu vi volas diri, ke ĝi estis pli malbona ol tio?”

         “Pli malbona ol tio,” diris la pastro kiel malgaja eĥo, kaj ili iris denove en la nigrajn klostrojn de la arbejo, kiu kuris tiam preter ili, kvazaŭ malluma teksaĵo el trunkoj en la malhelaj koridoroj de stranga sonĝo.

         Ili estis baldaŭ en la plej kaŝitaj intestoj de la arbaro kaj palpadis apude kaj ĉirkaŭ si la kreskaĵojn, kiujn ili ne povis vidi. Tiam la pastro denove diris.

         “Kie saĝulo kaŝas folion. En la arbaro. Sed kion li faras se arbaro ne ekzistas?”

         “Do, do,” kriis Flambeau agacite, “kion li faras?”

         “Li kreskigas arbaron por kaŝi ĝin,” diris la pastro kun voĉo revema. “Terura peko.”

         “Atendu do,” kriis lia amiko senpacience, ĉar la malluma arbaro kaj mallumaj diroj iomete agacis lin, “cu vi rakontos ĉi tion al mi aŭ ne? Kiajn aliajn postsignojn vi havas por esplori?”

         “Restas ankoraŭ tri atestaĵoj,” diris la alia, “tion mi elfosis el kaŝitaj anguloj tie kaj tie ĉi; mi rakontos laŭ la logika prefere ol laŭ la kronologia ordo. Unue kompreneble nia scio pri la okazo kaj rezulto de la batalo devenas el la depeŝoj de Olivier mem, kiuj estas sufiĉe klaraj. Li estis enfosita kun du aŭ tri regimentoj sur la supra parto de la krutaĵoj kiuj superstaras la Nigran Riveron, ĉe la alia bordo de kiu troviĝas malpli alta kaj marĉa tero. Ankoraŭ pli malproksime estas facilaj montetoj sur kiuj estis la unua angla antaŭposteno, subtenata de aliaj, kiuj estis tamen iom malantaŭ ĝi. Entute la angla militistaro estis la pli multnombra; tamen ĉi tiu regimento estis sufiĉe malproksime de sia bazo por devigi al Olivier konsideri la projekton transiri la riveron kaj disigi ĝin de la granda armeo. Je sunsubiro tamen li estis decidinta tenadi sian propran pozicion, kiu estis aparte forta. Sekvantan matenon je la tagiĝo li estis frapata de miro vidante, ke ĉi tiu vaganta areto da angloj, tute ne subtenata de malantaŭe, estas sin ĵetinta trans la riveron, duono per ponto dekstre kaj la alia duono per pli supra transvadejo, kaj amasiĝas sub li sur la marĉa bordo.

         “Ke tiom malmultaj provus ataki kontraŭ tia pozicio estis sufiĉe nekredeble, sed Olivier rimarkis ion eĉ pli eksterordinaran. Ĉar anstataŭ provi ekkapti pli firman teron, ĉi tiu freneza regimento, metinte malantaŭen per unu furioza kurego la riveron, faris nenion plu kaj estis tie algluita en la koto kiel muŝaro en melaso . . . . Ne necesas diri, ke la brazilanoj disŝiris per pafilegoj grandajn breĉojn en iliaj vicoj, kaj ili povis respondi nur per kuraga, kvankam ĉiam malfortiĝanta, fusila pafado. Malgraŭ tio ili neniam disiĝis, kaj la abrupta historio de Olivier finiĝas per tributo de granda admiro al la mistera kuraĝo de tiuj frenezuloj. ‘Niaj vicoj tiam fine antaŭeniris,’ skribis Olivier, ‘kaj pelis ilin en la riveron; mi kaptis Generalon St. Clare mem kaj plurajn aliajn oficirojn. Kaj la kolonelo kaj la majoro falis dum la batalo. Mi ne povas ne diri, ke en la tuta historio pli kuraĝa spektaklo ol la fina kontraŭstaro de tiu ĉi eksterordinara regimento malofte povas esti vidita; vunditaj oficiroj prenantaj la fusilojn de mortintaj soldatoj, kaj la generalo mem nin kontraŭstaranta surĉevale, la kapo malkovrita kaj la glavo rompita.’ Rilate al kio poste okazis Olivier estas tiel silenta kiel Kapitano Keith.”

         “Do,” grumblis Flambeau, “la sekvantan atestaĵon pritraktu.”

         “Iom da tempo necesis por eltrovi la venontan atestaĵon,” diris Pastro Brown, “por rakonti ĝin tamen necesas ne longa tempo. Mi fine eltrovis en almozula domo forkaŝita en la Lincoln’aj marĉlandoj maljunan soldaton, kiu ne nur estis vundita ĉe la Nigra Rivero, sed fakte surgenuiĝis flanke de la regimenta kolonelo kiam li mortis. Ĉi tiu estis iu Kolonelo Clancy, granda bovsimila irlandano, kaj ŝajnas, ke li mortis tiom pro kolerego kiom pro kugloj. Li almenaŭ ne respondecis por tiu absurda invado; ĝi devis esti ordonita al li de la generalo mem. Liaj lastaj edifaj vortoj estis ĉi tiuj, ‘kaj jen iras la damnita azenaĉo kun la pinto de sia glavo forrompita. Ke tia nur estu lia kapo.’ Vi rimarku, ke ŝajne ĉiu observis tiun ĉi detalon pri la rompita glavo, plej multaj tamen estimas ĝin pli respekte ol la mortinta Kolonelo Clancy. Kaj nun la tria atestajo.”

         Ilia vojeto trans la arbaro komencis supreniri kaj la parolanto iomete paŭzis por kapti spiron antaŭ ol li daŭrigis. Tiam li komencis denove kun tiu sama aferema voĉo.

         “Antaŭ nur unu du monatoj iu brazila oficiro, kiu estis kverelinta kun Olivier kaj forlasinta sian landon, mortis en Anglujo. Li estis bone konata kaj tie ĉi kaj en Eŭropo, hispano nomita Espado; mi mem konis lin, flavvizaĝa maljuna dando kun hokforma nazo. Pro diversaj privataj kaŭzoj mi ricevis permeson tralegi la dokumentojn kiujn li postlasis; li estis katoliko kompreneble, kaj mi estis kun li antaŭ ol li mortis. Estis nenio lia kio plilumigas iun ajn angulon de la malluma afero St. Clare, krom kelkseso da ordinaraj kajeroj enhavantaj la taglibron de iu angla soldato. Mi povas nur diveni, ke ĝi estis trovita de la brazilanoj ĉe unu el la militmortintoj. Almenaŭ ĝi ĉesas abrupte je la antaŭbatala nokto.

         “Tamen la priskribo de la lasta tago el la vivo de tiu kompatindulo certe estas leginda. Mi havas ĝin ĉi tie; tamen estas tro mallume por legi ĝin kaj mi donas al vi resumon. La unua parto estas plena je ŝercoj, evidente rakontitaj inter la soldatoj, pri iu nomita La Vulturo. Ne ŝajnas, ke ĉi tiu persono, kiu ajn li estu, estis unu el ili mem, eĉ ne ke li estis anglo; kaj oni ne priparolas lin ĝuste kiel malamikon. Pli ĝuste ŝajnas, ke li estis ia loka peristo kaj nebatalanto; eble gvidisto aŭ ĵurnalisto. Kelkfoje li estas kun maljuna Kolonelo Clancy, sed plejofte li vidiĝas parolante kun la majoro. Efektive la majoro iomete elstaras en la historio de tiu ĉi soldato; maldika nigreta viro ŝajne, nomita Murray—nordirlandano kaj puritano. Estas senfinaj ŝercoj pri la kontrasto inter la severeco de la Ulsterano kaj la festenemo de Kolonelo Clancy. Estas ankaŭ iu ŝerco pri la diverskoloraj vestaĵoj de La Vulturo.

         “Sed ĉiuj ĉi tiuj malseriozaĵoj estas disrompitaj pere de io, kion oni bone povus nomi klariona eksono. Malantaŭ la angla tendaro kaj preskaŭ paralela laŭ la rivero estis unu el la malmultaj grandaj vojoj de la regiono. Okcidenten la vojo kurbiĝis al la rivero, kiun ĝi transiris per la jam priparolita ponto. Oriente la vojo rapidis malantaŭen en la sovaĝejojn kaj proksimume tri kilometrojn de tie troviĝis la lasta angla antaŭposteno. De tiu direkto alproksimiĝis iun vesperon la briletado kaj tintado de milita ĉevalaro, kiun vidante la simpla taglibristo kun granda miro rekonis la generalon kaj lian oficiraron. Li rajdis sur la granda blanka ĉevalo, kiun vi tiel ofte vidis kaj en ilustritaj gazetoj kaj en pentraĵoj; kaj vi povas esti certa, ke ili akceptis lin per salutoj ne nure ceremoniaj. Almenaŭ li ne malŝparis iom da tempo pro ceremonioj, sed tuj deĉevaliĝinte miksiĝis en la oficiraron kaj komencis emfazan, tamen konfidencan, interparoladon. Nia amiko, la taglibristo, precipe rimarkis, ke li emis diskuti aferojn kun Majoro Murray; tia elekto tamen, kondiĉe ke ĝi ne estu tro elstaranta, estus neniel nenatura. La du viroj estis kvazaŭ naskitaj por interkonsento; ili estis viroj kiuj legadis siajn Bibliojn; ili ambaŭ estis oficiroj de la malmoderna evangelia tipo. Kiel ajn tio estu, estas sendube, ke kiam la generalo denove enseliĝis li estis ankoraŭ atente parolanta kun Murray, kaj ke dum li rajdis malrapide laŭ la vojo riveren, la alta Ulsterano ankoraŭ marŝis flanke de la ĉevalkapo en interparolado absorbite. La soldatoj rigardis ilin ĝis ili malaperis malantaŭ arbareto kie la vojo kurbiĝis al la rivero. La kolonelo estis reirinta al sia tendo kaj la soldatoj al siaj pikedoj; la viro kun la taglibro restis ankoraŭ kvar minutojn kaj vidis mirigan vidaĵon.

         “La granda blanka ĉevalo, kiu estis malrapide forpasinta laŭ la vojo kiel ĝi estis paŝinta en tiom multe da procesioj, reen kuregis galopante laŭ la vojo al ili kvazaŭ avidega por gajni kurkonkurson. Unue ili ekkredis, ke ĝi estas forkurinta kun sia rajdanto; sed ili baldaŭ ekvidis, ke la generalo mem, bonega rajdisto, instigas ĝin al pleja rapideco. Ĉevalo kaj rajdanto ekvenis al ili kiel kirlovento, kaj bridante la ŝancelatan ĉevalon la generalo turnis al ili vizaĝon kiel flamo, kaj alvokis la kolonelon kiel la klariono kiu vekas la mortintojn.

         “Mi opinias, ke la okazoj de tiu katastrofo amasiĝis en la cerbojn de viroj tiaj, kia nia amiko kun la taglibro. Kun la konfuzita ekscitiĝo de sonĝo ili sin trovis kuregante, unu puŝante la alian, al siaj vicoj kaj sciiĝis, ke oni tuj atakos trans la riveron. Oni diris, ke la generalo kaj la majoro estas eltrovintaj ion ĉe la ponto kaj restas nur sufiĉe da tempo por fari sinsavan baton. La majoro estis tuj reirinta laŭ la malantaŭa vojo por alvoki la rezervitaron; estis dube ĉu eĉ per tiu urĝa peto helpo alvenos sufiĉe frue. Sed ili devis transpasi la riveron tiun nokton kaj ekkapti la deklivojn jam antaŭ tagiĝo. Estas kun la agitado kaj pulsado de tiu romaneca nokta marŝo, ke subite la taglibro finiĝas.”

         Pastro Brown estis suprenpasinta antaŭen, ĉar la arbara vojeto fariĝis pli mallarĝa, kruta kaj torda ĝis ŝajnis kvazaŭ ili supreniras tordan ŝtuparon. La pastra voĉo eksonis de supre el la mallumo.

         “Estis alia malgranda kaj gravega io. Kiam la generalo instigis ilin al ilia kavalireca atako li duone eltiris sian glavon el la glavingo; kaj tiam, kvazaŭ li hontiĝas pro tia melodramo, reenŝovis ĝin. La glavon denove, vi rimarku.”

         Duonlumo penetris tra la supera branĉo teksaĵo, ĵetante ĉirkaŭ iliaj piedoj la fantomon de reto; ĉar ili denove grimpis al la malforta lumeco de la luno. Flambeau sentis la veron ĉirkaŭ sin kiel etoson sed ne kiel ideon. Li respondis kun konfuzita kapo; “Nu, kial estas la glavo en malbona ordo? Oficiroj kutime portas glavojn, cu ne?”

         “Ili ne estas ofte menciataj en moderna militado,” diris la alia senpasie. “En tiu ĉi afero tamen oni ĉie renkontas la malbenitan glavon.”

         “Ho, ĉu tio multe signifas?” grumblis Flambeaŭ. “Ĝi estis okazaĵo kia kaptus popolan intereson; la klingo de la maljunulo rompiĝas dum lia lasta batalo. Oni povus veti, ke la ĵurnaloj bone eldonus tion, kiel ili efektive faris. Sur ĉiuj ĉi tiuj tomboj k.t.p. ĝi estas montrita kun forrompita pinto. Mi esperas, ke vi ne kuntiris min al tiu ĉi polusa ekspedicio nur pro tio, ke du homoj, kiuj sciis el kio konsistas bona bildo, rimarkis la rompitan glavon de St. Clare.”

         “Ne,” kriis Pastro Brown, per akra voĉo kiel pistola ekpafo; “tamen kiu vidis ties nerompitan glavon?”

         “Kion vi volas diri?” kriis la alia, kaj ekstaris sub la steloj. Subite ili estis elirintaj el la grizaj kradpordoj de la arbaro.

         “Mi rediras, kiu vidis ties nerompitan glavon?” ripetis obstine Pastro Brown. “Ne la taglibristo almenaŭ; la generalo reingigis ĝin tro rapide.”

         Flambeau rigardis ĉirkaŭ sin en la lunlumo, kiel viro frapita de blindeco alrigardus la sunon; kaj lia amiko nun por la unua fojo daŭrigis avide.

         “Flambeau,” li kriis, “mi ne povas ĝin pruvi, eĉ post serĉado inter la tomboj. Sed mi estas tute certa pri ĝi. Lasu min aldoni nur unu etan fakton plu, kiu disfaligas la tutan aferon. La kolonelo pro stranga sorto estis unu el la unuaj frapitaj de kuglo. Li estis frapita longe antaŭ ol la batalantoj de la du armeoj apudiĝis. Li tamen vidis la glavon de St. Clare rompita. Kial ĝi estis rompita? Kiel ĝi fariĝis rompita? Amiko mia, ĝi estis rompita antaŭ ol la batalo okazis.”

         “Ho,” diris lia amiko kun ia malespera ŝerceco; “kaj bonvole, kie troviĝas la alia peco?”

         “Mi povas tion klarigi al vi,” diris la pastro senhezite. “En la nord-orienta angulo de la enterigejo de la Protestanta Katedralo en Belfast.”

         “Efektive?” demandis la alia. “Ĉu vi do serĉis ĝin.”

         “Mi ne povis,” respondis Brown kun malkaŝa bedaŭro. “Staras super ĝi granda marmora monumento, monumento al la heroa Majoro Murray, kiu falis glore batalante ĉe la renoma Batalo de la Nigra Rivero.”

         Ŝajne Flambeau estis galvanizita subite al ekzistado. “Vi volas diri,” li raŭke kriis, “ke Generalo St. Clare malamis Murray kaj murdis lin sur la batalkampo ĉar——”

         “Vi estas plena de bonaj kaj puraj pensoj,” diris la alia. “Estis multe pli malbona ol tio.”

         “Nu,” diris la granda viro, “kiom da malbona imago mi havas, estas elĉerpita.”

         La pastro ŝajne estis vere duboplena pri kiel komenci, kaj finfine li diris denove:

         “Kie saĝulo kaŝus folion? En la arbaro.”

         La alia ne respondis.

         “Se arbaro ne ekzistus, li farus arbaron. Kaj se li volis kaŝi senvivan folion li farus senvivan arbaron.”

         Ankoraŭ ne estis respondo, kaj la pastro aldonis eĉ pli milde kaj kviete:

         “Kaj se iu havus senvivan korpon por kaŝi li farus kampon da senvivaj korpoj en kiu ĝin kaŝi.”

         Flambeau komencis brupaŝi antaŭen kun netolero de prokrasto aŭ tempa aŭ spaca; sed Pastro Brown ankoraŭ parolis kvazaŭ li estus daŭriganta la lastan frazon.

         “Sir Arthur St. Clare, kiel mi jam diris, estis viro kiu legis sian Biblion. Tio estis lia malsano. Kiam homoj ekkomprenos, ke estas senutile al iu legi sian Biblion se li ne ankaŭ legas ĉies Biblion? Presisto legas Biblion serĉante preserarojn. Mormono legas sian Biblion kaj trovas poligamion; Kristana Sciencisto legas la sian kaj eltrovas, ke ni havas nek brakojn nek krurojn. St. Clare estis malmoderna Angla-Hinda protestanta militisto. Pensu do, kion tio povus signifi, kaj ne hipokritiĝu. Eble viro, korpe timinda, loĝanta sub tropika suno en orienta socio, kaj sin saturante, sensence kaj sen gvidado, de orienta libro. Kompreneble li legis la Malnovan Testamenton plivole ol la Novan. Kompreneble li trovis en la Malnova Testamento ion ajn kion li deziris—volupton, tiranecon, perfidon. Ho, eble li estis honesta, kiel vi nomas ĝin. Sed kiel utilas se homo estas honesta pri sia adorado de malhonesteco?

         “En ĉiu el la varmegaj kaj sekretaj landoj kien iris tiu viro li havis haremon, li torturis atestantojn, li kolektis hontindan oron; sed certe li estus dirinta kun sentremaj okuloj, ke li tion faras al la gloro de la Sinjoro. Mia propra teologio estas sufiĉe klara se mi demandas, kiu Sinjoro? Tamen estas tio ĉi pri tia malbono, ke ĝi malfermas pordon post pordo en infero, kaj ĉiam al pli kaj pli malgrandaj ĉambroj. Tio ĉi estas la vera argumento kontraŭ krimo, ke homo ne fariĝas pli kaj pli libera sed nur pli kaj pli avara kaj malnobla. St. Clare estis baldaŭ sufokita per malfacilaĵoj de korupto kaj ĉantaĝo; kaj bezonis pli kaj pli da mono. Kaj kiam okazis la batalo de la Nigra Rivero li estis falinta de mondo al mondo ĝis tiu loko kiun Danto priskribas kiel la plej profunda etaĝo de la universo.”

         “Kion vi volas diri?” demandis lia amiko denove.

         “Tion,” ripostis la pastro, kaj subite indikis pluvlageton sigelitan de glacio kiu brilis en la lunlumo. “Ĉu vi memoras, kiun Danto metis en la lastan etaĝon de glacio?”

         “La perfidintojn,” diris Flambeau kaj ektremis. Dum li ĉirkaŭen rigardis al la nehoma pejzaĝo el arboj, kun mokantaj kaj preskaŭ malĉastaj konturoj, li povis preskaŭ imagi al si ke li estas Danto, kaj la pastro kun la voĉo kiel rivereto estas ja iu Virgilo lin kondukanta tra lando de eternaj pekoj.

         La voĉo daŭrigis: “Olivier, kiel vi scias, estis kiĥota kaj ne permesis spionadon aŭ spionojn. Tio tamen estis farata, kiel ankaŭ multaj aliaj aferoj, sen lia scio. Prosperis al mia malnova amiko Espado tion fari; li estis la gaje vestita dando, kies hokforma nazo gajnis por li la nomon La Vulturo. Pozante kiel iu filantropo ĉe la fronto, li palpeiris tra la angla militistaro, kaj fine li havis la fingrojn sur ĝia sola koruptulo—plaĉas al Dio—la estro. St. Clare fibezonis monon kaj monon amase. La malkredata familia kuracisto estis minacanta, ke li eldonos tiujn eksterordinarajn malkovrojn, kiuj poste komenciĝis kaj ĉesis; onidiroj pri monstraj kaj prahistoriaj aĵoj en Park Lane; agoj de angla evangeliulo kiuj sugestis homoferadon kaj sklavarojn. Mono estis bezonata ankaŭ por la doto de lia filino; ĉar al li la renomo pri riĉaĵoj estis tiel dolĉa kiel riĉaĵoj mem. Li ekrompis la lastan fadenon, flustris la vorton al Brazilo, kaj enŝutiĝis mono de la malamikoj de Anglujo. Krome tamen alia viro estis parolinta al Espado, La Vulturo. Iel la nigreta, severa juna majoro el Ulster estis diveninta la malbelan veron; kaj kiam ili marŝis malrapide kune laŭ tiu vojo al la ponto, Murray estis diranta al la generalo, ke li devas aŭ tuj eksiĝi aŭ esti militjuĝota kaj pafmortigota. La generalo prokrastumadis je li ĝis kiam ili alvenis al la areto de tropikaj arboj apud la ponto; kaj tie ĉe la kantanta rivero kaj la sunlumigataj palmoj (mi povas vidi ĝin image) la generalo elingigis la sabron, kaj trapikis la korpon de la majoro.”

         La vintra vojo kurbiĝis super eĝo kun kruelaj nigraj formoj arbustaj kaj densaĵoj en fenda frosto; sed Flambeau imagis, ke li vidas preter tio malklare la randon de aŭreolo, kiu estas nek stela nek luna lumo, sed tia fajro kian homoj faras. Li observadis ĝin dum la rakonto finiĝis.

         “St. Clare estis diabla hundo, li estis tamen hundo pursanga. Neniam, mi ĵuras, estis li tiel klarpensa aŭ tiel forta kiel tiam, kiam kompatinda Murray kuŝis malvarma amaso ĉe liaj piedoj. Neniam en iu ajn el liaj triumfoj, kiel vere diris Kapitano Keith, estis la granda viro tiel granda kiel dum ĉi tiu lasta de la mondo malestimita malvenko. Li rigardis trankvile la ilon por forviŝi la sangon; li konstatis, ke la pinto, kiun li enigis inter la ŝultrojn de sia viktimo, restas forrompita en la kadavro. Li vidis tute trankvile, kvazaŭ tra kluba fenestro, ĉion kio nepre sekvos. Li vidis, ke homoj nepre trovos la neklarigeblan korpon; nepre eltiros la neklarigeblan glavpinton; nepre rimarkos la neklarigeblan rompitan glavon . . . aŭ foreston de glavo. Li senvivigis sed ne silentigis. Sed lia superreganta intelekto sin levis kontraŭ la malfacilaĵo. Restas ankoraŭ nun unu vojo. Li povus igi la kadavron malpli neklarigebla. Li povus krei monteton el kadavroj por kovri tiun ĉi. Dudek minutoj poste ok cent anglaj militistoj estis marŝantaj al sia morto.”

         La pli varma lumo malantaŭ la nigra vintra arbaro fariĝis pli kaj pli ruĝa kaj forta, kaj Flambeau paŝis antaŭen por atingi ĝin. Pastro Brown ankaŭ plirapidis; sed li ŝajne estis nur absorbita en sia rakonto.

         “Tia estis la kuraĝo de tiuj mil angloj kaj tia la genio de ilia estro, ke se ili estus tuj atakintaj la monteton, eĉ ilia freneza frapo eble iome sukcesus. La malbona intelekto tamen, kiu ludis ilin kiel ŝakpecojn, havis aliajn celojn kaj kialojn. Ili necese restu en la marĉoj apud la ponto almenaŭ ĝis britaj kadavroj estos tie kutima vidaĵo. Tiam la lasta granda sceno; 1a grizhara soldat-sanktulo cedus sian frakasitan sabron por eviti pluan buĉadon. Ho, ĝi estis bone aranĝita, kiel improvizaĵo. Tamen mi kredas (mi ne povas pruvi), mi kredas, ke okazis, dum ili estis tie gluataj en la sanga koto, ke iu ekdubis . . . kaj iu divenis.”

         Unu momenton li estis muta kaj tiam diris; “Estas voĉo de nenie kiu diras al mi, ke la viro kiu divenis estis la amanto . . . la edziĝonto de la filino de la maljunulo.”

         “Kion do pri Olivier kaj la ekzekuto?” demandis Flambeau.

         “Olivier, parte pro kavalireco, parte pro politiko, malofte malfaciligis siajn movojn per kaptitoj,” klarigis la rakontanto. “Plejofte li liberigis ĉiun. Tiuokaze li liberigis ĉiun.”

         “Ĉiun krom la generalo,” diris la alta viro.

         “Ĉiun,” diris la pastro.

         Flambeau sulkigis siajn nigrajn brovojn. “Ankoraŭ mi ne ĉion ekkomprenas,” li diris.

         “Estas alia bildo, Flambeau,” diris Brown per sia pli mistika murmuro. “Tion mi ne povas pruvi; sed mi povas fari ion plu . . . mi povas ĝin vidi. Jen estas militista tendaro disiĝanta tagiĝe sur la nudaj tropikaj montetoj, kaj brazilaj uniformoj kuniĝas en blokojn kaj kolonojn kaj pretiĝas formarŝi. Tie estas la ruĝa ĉemizo kaj longa nigra barbo de Olivier, kiun la vento flirtas dum li staras, la larĝranda ĉapelo enmane. Li estas adiaŭanta la grandan malamikon, kiun li estas liberiginta . . . la simpla, arĝenthara angla veterano, kiu dankas lin en la nomo de siaj soldatoj; la angla restaĵo staras malantaŭ li je la atento; ĉe ilia flanko estas la provizoj kaj veturiloj por la reiro. La tamburoj rulsonas; la brazilanoj formovas; la angloj restas senmove kiel statuoj. Tiel ili restas ĝis la lasta zumado kaj ekbrilo de la malamikoj estas malaperinta sur la tropika horizonto. Tiam ilia mieno tuj ŝanĝiĝas, kiel senvivaj viroj viviĝantaj denove; ili turnas siajn kvindek vizaĝojn al la generalo . . . vizaĝoj neniam, forgeseblaj.”

         Flambeau forte eksaltis. “Ha,” li kriis. “Vi ne volas diri . . .”

         “Jes,” diris Pastro Brown per profunda, emociita voĉo. “Estis angla mano kiu metis la ŝnuregon ĉirkaŭ la kolo de St. Clare; mi kredas, ke estis la sama mano kiu metis la ringon sur la fingron de lia filino. Estis anglaj manoj kiuj altiris lin al la arbo de honto; la manoj de viroj kiuj lin adoris kaj lin sekvis ĝis malvenko. Kaj estis anglaj okuloj (Dio pardonu kaj toleradu nin ĉiujn) kiuj rigardis lin svingiĝantan de la verda palma pendigilo sub tiu alilanda suno kaj preĝis pro sia malamo, ke li defalu en inferon.”

         Dum ili ambaŭ atingis la supraĵon de la deklivo ekheliĝis antaŭ ili la forta punca lumo de ruĝkurtenita angla gastejo. Ĝi staris flanke laŭ la vojo kiel flanke staranta malavara gastiganto. Ĝiaj tri pordoj estis invite malfermitaj; kaj eĉ kie ili staris ili povis aŭdi la babiladon kaj ridadon de homoj feliĉaj por unu nokto.

         “Ne necesas, ke mi diru al vi ion plu,” diris Pastro Brown. “Ili juĝis lin en la dezertejo kaj detruis lin; kaj tiam, pro la honoro de Anglujo kaj de lia filino, ili ĵuris por ĉiam sigeli la sekreton pri la perfidula monujo kaj la murdinta glavklingo. Eble—Ĉielo helpu ilin—ili provis tion forgesi. Ni provu do forgesi; jen nia gastejo.”

         “Tutkore,” diris Flambeau kaj estis pasanta en la brilan, bruplenan trinkejon kiam li malantaŭen iris kaj preskaŭ falis sur la vojon.

         “Jen, rigardu, je diabla nomo,” li kriis, kaj rigide elmontris la kvadratan lignan trinkejsignon, kiu dependis super la vojo. Ĝi montris malklare krudan desegnon de sabra tenilo kaj mallongigita klingo; ĝi portis skribite per imititaj antikvaj literoj la vortojn, “La Signo de la Rompita Glavo.”

         “Ĉu vi ne estis preta?” demandis Pastro Brown kviete. “Li estas la dio de tiu ĉi lando; duono el la gastejoj kaj parkoj kaj stratoj estas nomitaj pro li aŭ lia historio.”

         “Mi kredis, ke ni jam priaŭdis tiun leprulon por la lasta fojo,” kriis Flambeau, kaj kraĉis sur la vojon.

         “Vi neniam priaŭdos lin por la lasta fojo en Anglujo,” diris la pastro malsupren rigardante, “tiel longe kiel latuno estas fortika kaj ŝtono daŭras. Ties marmoraj statuoj plenigos je kuraĝo la animojn de fieraj, naivaj knaboj dum jarcentoj; lia vilaĝa tombo bonodoros de lojaleco kiel de lilioj. Milionoj, kiuj vidis lin neniam, amos lin kiel patron—tiu ĉi viro, kiun la kelklastaj kiuj lin konis, traktis kiel sterkon. Li estu sanktulo; kaj la vero pri li estu neniam dirata, ĉar fine mi estas decidinta. Pri la malkaŝo de sekretoj estas tiom da bono, tiom da malbono, ke mi faros provon pri mia konduto. Ĉiuj tiuj ĉi ĵurnaloj malaperos; la kontraŭbrazila ŝtormo estas jam pasinta; Olivier oni jam ĉie honoras. Mi tamen diris al mi, ke, se ie, per nomo en metalo aŭ marmoro kiu kiel la piramidoj daŭros, estus kulpigata malprave Kolonelo Clancy, aŭ Kapitano Keith, aŭ Prezidanto Olivier, aŭ iu senkulpulo, tiam mi parolos. Se nur okazus, ke St. Clare estas malprave laŭdata, mi silentos. Kaj tion mi ja faros.”

         Ili enpuŝis sin en la ruĝe kurtenitan gastejon, kiu estis ne nur komforta, sed eĉ luksa interne. Sur tablo staris arĝenta modelo de la tombo de St. Clare, la arĝenta kapo klinita, la arĝenta glavo rompita. Sur la muroj estis koloritaj fotografaĵoj de la sama sceno kaj reklamo de la veturilkompanio kiu tien portis turistojn por ĝin vidi. Ili sidiĝis sur la komfortaj remburitaj benkoj.

         “Venu, estas malvarme,” kriis Pastro Brown; “ni havu iom da vino aŭ biero.”

         “Aŭ konjakon,” diris Flambeau.