Enkomputiligis Darold Booton Enhaven

LA SEKRETA ĜARDENO

verkita de G. K. Chesterton elangliĝis de Cecil Bean
el la libro La Naiveco de Pastro Brown

La angla originalo

         Aristide Valentin, estro de la Pariza Polico, estis malfrua por sia vespermanĝo kaj kelkaj liaj gastoj jam komencis alveni antaŭ ol li. Ĉi tiujn tamen recertigis lia servisto Ivan, la maljunulo kun cikatro, kaj la vizaĝo preskaŭ tiel griza kiel liaj lipharoj, kiu ĉiam sidis ĉe tablo en la enirejo—enirejo kies muroj estis ĉiam kovrataj de armiloj. La domo de Valentin eble estis tiel stranga kaj konata kiel ĝia mastro. Ĝi estis malnova domo, kun altaj muroj kaj altkreskaj poploj, preskaŭ superpendantaj la riveron Seine; sed la rimarkindaĵo kaj eble ankaŭ la polica valoro pri ĝia konstrumaniero estis ĉi tio: ne ekzistis ia ajn elirejo krom la antaŭa pordo, kiun gvardis Ivan kaj la armilaro. La ĝardeno estis granda kaj ellaborita, kaj estis multaj elirejoj kiuj kondukis el la domo en la ĝardenon. Sed ne estis elirejo el la ĝardeno en la eksteran mondon; ĝi estis tute ĉirkaŭata de muro, alta, glata kaj negrimpebla kun specialaj pintaĵoj sur ĝia supra rando; eble ne maltaŭga meditejo por viro, kiun mortigi cent krimuloj jam ĵuris.

         Kiel Ivan klarigis bone al la invititoj, la gastiganto ĵus telefonis, ke li estas detenata dum dek minutoj. Fakte li estis faranta kelkajn finajn aranĝojn pri ekzekutoj kaj tiaj malfeliĉaĵoj; kaj kvankam ĉi tiuj devoj estis pro la naturo tute abomenaj al li, li tamen ĉiam efektivigis ilin precizece. Malkompata dum la persekutado de krimuloj, li estis tre kompata pri ilia punado. De kiam li superregis la francajn kaj grandmezure la eŭropajn policajn metodojn, lia potenca influo estis honorinde uzata por mildigi punojn kaj plipurigi malliberejojn. Li estis unu el la grandaj francaj homamaj liberpensantoj, kies sola eraro estas, ke ilia kompato estas eĉ pli severa ol la justeco.

         Kiam Valentin alvenis li estis jam vestita en nigraj vestaĵoj kaj portanta la ruĝan rozeton—eleganta figuro, la nigra barbo jam grize striita. Li iris tuj tra sia domo al la lego-ĉambro, kiu estis elirejo en la ĝardenon. La alĝardena pordo estis malferma, kaj zorge enŝlosinte sian skatolegon en ĝian oficialan lokon, li staris momenton ĉe la pordo, rigardante al la ĝardeno. Klarbrila luno kontraŭbatalis la flugantajn ŝiritaĵojn kaj ĉifonojn de ŝtormo kaj Valentin rigardadis ĝin kun sopiremo kutima al sciencemaj homoj kiaj li. Eble tiaj homoj eksentas spiritan antaŭvidon pri la plej gravega problemo en siaj vivoj. Tiun okultan melankolion tamen li baldaŭ forpuŝus, ĉar li sciis, ke li estas malfrua kaj, ke liaj gastoj jam komencis alveni. Unu ekrigardo en la salonon dum li eniris ĝin, sufiĉis por montri al li, ke tamen la ĉefa invitito ankoraŭ ne alvenis. Li vidis ĉiujn aliajn subtenantojn de tiu malmultenombra festeno; li vidis Lordon Galloway, la angla ambasadoro—kolerema maljunulo kun la vizaĝo kiel ruĝbruna pomo, portanta la bluan rubandon de la Krurzona Ordeno. Li vidis Lordinon Galloway, maldika kaj fadensimila, la hararo arĝenta kaj la vizaĝo samtempe sentema kaj aristokrata. Li vidis ŝian filinon Fraŭlinon Margaret Graham, pala kaj beleta knabino kun elfa vizaĝo kaj hararo kuprakolora. Li vidis la Dukinon de Sankta Mikela Monto, nigro-okula kaj riĉaspekta kaj kun ŝi ŝiajn du filinojn, ankaŭ nigro-okulaj kaj riĉaspektaj. Li vidis D-ron Simon, tipe franca sciencisto kun okulvitroj, pinta bruna barbo kaj frunto striita de tiuj paralelaj sulkoj, kiuj estas la puno de malestima maniero, ĉar ili fariĝas per konstanta eklevo de la brovoj. Li vidis Pastron Brown el Cobhole en Essex, kiun li antaŭ nelonge renkontis en Anglujo. Li vidis, eble kun plia intereso ol iun ajn el la aliaj, altan viron en uniformo, kiu riverencis al la Galloway’oj sed ricevis nenian afablan respondon, kiu nun antaŭen marŝis por saluti sian gastiganton. Li estis Komandanto O’Brien de la Franca Fremdula Legiono. Li estis maldika tamen iom fanfarona figuro, tute razita, la hararo nigra kaj la okuloj bluaj kaj, kiel decas ĉe oficiro de tiu regimento, famkonata pro siaj venkoplenaj malsukcesoj kaj sukcesplenaj sinmortigoj, li havis mienon samtempe viglegan kaj melankolian. Laŭ nasko li estis irlanda landsinjoro kaj dum sia juneco li konis la Galloway’ojn, Margaret Graham precipe. Li foriris de sia lando pro ŝuldoj, kaj li nun esprimis sian tutan liberecon de brita etiketo, fiere paŝante tien kaj tien ĉi vestita en alilanda uniformo, sabro kaj spronoj. Kiam li kliniĝis al la ambasadora familio, la Gelordaj Moŝtoj kliniĝis nevoleme kaj Fraŭlino Margaret rigardis for.

         Pro kiaj ajn malnovaj kaŭzoj tiaj homoj interesiĝis unu al la alia, ilia eminenta gastiganto ne tre interesiĝis pri ili. Almenaŭ neniu el ili estis por li la elstaranta gasto de tiu vespero. Valentin aparte atendis viron eminentan tra la tuta mondo, kies amikecon li akiris dum siaj detektivaj rondiroj kaj triumfoj en Usono. Li atendis la alvenon de Julius K. Brayne, tiu multmilionulo kies kolosaj kaj eĉ subpremantaj donacoj al malgrandaj religioj elvokis tiom da facilaj mokridoj kaj tiom da pli facila seriozeco en la anglaj kaj usonaj ĵurnaloj. Neniu povus ĝuste certiĝi pri s-ro Brayne, ĉu li estas ateisto aŭ mormono aŭ kristana sciencisto; tamen li estis ĉiam preta plenigi je mono ajnan intelektan vazon, kondiĉe, ke ĝi estu neprovita vazo. Unu el liaj flankokupoj estis atendi la alvenon de la Usona Shakespeare, okupo kiu postulis pli da pacienco ol fiŝkaptado. Li admiris Walt Whitman, tamen opiniis, ke Luke P. Tanner el Paris, Pa., estas ĉiel pli “progresema” ol Whitman. Io ajn, kiu ŝajnis kiel “progresema”, plaĉis al li. Li opiniis, ke Valentin estas “progresema”, tiel farante kontraŭ li grandan maljustaĵon.

         La korpa ekapero de Julius K. Brayne en la ĉambron estis tiel ekfrapa kiel altabliga sonorilo. Li havis ĉi tiun gravan econ, al kiu malmultaj el ni povas pretendi, ke lia ĉeesto estis tiel granda kiel lia foresto. Li estis grandegulo, tiom grasa kiom alta, vestita tute en vespera nigro, sen eĉ la brilo de ĉeneto aŭ ringo. Lia hararo estis blanka kaj malantaŭen kombita laŭ la germana maniero; lia vizaĝo estis ruĝa, furioza kaj keruba, kun nigreta barbeto sub la malsupra lipo, kiu donis al vizaĝo alie infaneca, teatran aŭ eĉ mefistofelan aspekton. Tamen ne dum longa tempo la gastaro nur rigardis tiun eminentan usonanon; lia malfrueco estis jam gastiga problemo kaj oni tuj sendis lin en la manĝo-ĉambro kun la Lordino Galloway ĉe la brako.

         Ĉiurilate la Galloway’oj estis sufiĉe afablaj kaj senĝenaj, krom rilate al unu detalo. Se Fraŭlino Margaret ne eniris vespermanĝi kun tiu aventuristo O’Brien, ŝia patro estus tute kontenta; kaj ŝi tion ne faris; ŝi dece eniris kun D-ro Simon. Tamen la maljuna lordo estis maltrankvila kaj preskaŭ malĝentila. Li estis sufiĉe diplomata dum la vespermanĝo sed kiam la cigaroj aperis kaj tri el la pli junaj viroj, Simon la kuracisto, Brown la pastro kaj la danĝereta O’Brien, la ekzilito en fremda uniformo .  .  . malaperis por interparoli kun la virinoj aŭ fumi en la vitroplantejo, tiam la angla diplomato fariĝis treege nediplomata. Dum ĉiu sesdeksekundaro trapikis lin la penso, ke eble tiu fripono O’Brien iel signalas al Margaret; kiamaniere, li ne provis imagi al si. Dum la kafotrinkado li restis sola kun la griza usonano, kiu fidis al ĉiuj religioj, kaj kun la griziĝanta franco, kiu kredis al neniuj. Ili interdisputu, sed nek unu nek la alia povis interesi lin. Post iom da tempo ĉi tiu “progresema” vorta interbatalo tiom tedis lin, ke li ankaŭ leviĝis por serĉi la salonon. Li perdiĝis dum ses aŭ dek minutoj en longaj koridoroj; fine li aŭdis la altan akran voĉon de la kuracisto kaj poste la mallaŭtan voĉon de la pastro, sekvata de ĉies ridado. Ili ankaŭ, li kun blasfemo ekpensis, kredeble disputas pri “scienco kaj religio”Sed tuj kiam li malfermis la pordon de la salono li rimarkis nur unu aferon—tion, kio ne estas tie. Li ekvidis, ke Komandanto O’Brien forestas kaj, ke Fraŭlino Margaret ankaŭ forestas.

         Senpacience elirante el la salono kiel li eliris el la manĝo-ĉambro, li denove bruiris tra la koridoro. La ideo defendi sian filinon kontraŭ la irland-alĝeriana sentaŭgulo fariĝis la superreganta ideo de la menso, eĉ ĝis frenezeco. Eĉ dum li iris al la malantaŭa pordo de la domo, kie estis la lego-ĉambro de Valentin, li surpriziĝis renkontante sian filinon, kiu preterrapidis kun pala maldejna vizaĝo, kio estas la dua enigmo. Se ŝi ĵus revenis de O’Brien, kie do estas O’Brien? Se ŝi ne estis kun O’Brien, kun kiu ŝi estis? Kun ia senila kaj kolerega suspekto li palpade iris al la mallumaj malantaŭejoj kaj fine trovis servistan pordon, kiu kondukis lin en la ĝardenon. La luno per sia sabro jam traŝiris kaj forvolvis la ŝtorman restaĵon. La arĝenta lumo plenigis ĉiujn kvar angulojn de la ĝardeno. Alta figuro, blue vestita, transpaŝis la razenejon al la lego-ĉambra pordo; la ekbrileto de lunluma arĝento sur la vestobordero montris, ke tiu estas la Komandanto O’Brien.

         Li malaperis tra la vitraj pordoj en la domon kaj lasis ĉe la lordo nepriskribeblan malbonhumoron, samtempe virulenta kaj neklara. La blu-arĝenta ĝardeno, kiel teatra sceno, ŝajne volis turmenti lin per tuta tiu tiraneca dolĉeco kontraŭ kiu lia mondeca aŭtoritato bataladis. La gracieco kaj longeco de la paŝoj de la Irlandano ekkolerigis lin kvazaŭ li estus rivalo anstataŭ patro; la lunlumo frenezigis lin. Li estis allogata kaj kaptata kvazaŭ sorĉe en trubaduran ĝardenon, en Watteau an felandon, kaj volante forpeli de si tiajn amecajn idiotecojn per interparolado, li energie ekiris sekvi sian kontraŭulon. Tion farante, li piedfrapis kontraŭ arbbranĉo aŭ ŝtono kuŝanta en la herbo; li malsupren rigardis agacite kaj poste kun scivolemo. Tuj poste la lumo kaj la altaj poploj malsuprenrigardis al tre malofta spektaklo, al maljuna angla diplomato kiu plenforte kuris, dume krieganta kaj muĝanta.

         Liaj raŭkaj krioj venigis al la lego-ĉambra pordo palan vizaĝon kaj la brilantajn okulvitrojn kaj maltrankvilan frunton de D-ro Simon, kiu aŭdis la unuajn kompreneblajn vortojn de la altrangulo. Lordo Galloway estis krieganta, “Kadavro en la herbo .  .  . sanga kadavro.” Videble O’Brien plene foriĝis el la menso.

         “Ni devas tuj alvoki Valentin,” diris la kuracisto, kiam la alia rakontis balbutante pri ĉio, kion li kuraĝis ekzameni. “Estas bonŝance, ke li ĉeestas,” kaj eĉ dum li parolis la eminenta detektivo eniris la lego-ĉambron, alvenigita de la kriego. Estis preskaŭ amuze rimarki la karekterizan ŝanĝon de lia maniero; li unue alkuris pro la maltrankvilo de mastro kaj gastiganto, kiu timas, ke iu gasto aŭ servisto ekmalsanas. Kiam oni klarigis al li la sangan okazintaĵon, li tuj fariĝis vigla kaj aferema; ĉar ĉi tio, kiom ajn ĝi estas subita kaj terura, estis ila metio.

         “Strange, sinjoroj,” li diris dum ili rapidis en la ĝardenon, “ke mi postĉasis misterojn tra la tuta mondo kaj nun ĉi tiu sidiĝas en mian propran ĝardenon. Sed kie ĝi estas?” Ili transiris la razenejon malpli facile ĉar vualanta nebulo komencis leviĝi el la rivero; sed gvidataj de la frapita lordo ili trovis la kadavron en la altkreska herbo, kadavron de tre alta kaj larĝŝultra homo. Li kuŝis la vizaĝo altere, tiel, ke ili povis vidi nur, ke liaj larĝaj ŝultroj estas nigre vestitaj kaj ke lia granda kapo estas kalva, krom kelkaj tufetoj da bruna haro, kiuj alkroĉiĝis al la kranio kiel malseka maralgo. El sub lia makulita makzelo forrampis ruĝa serpento da sango.

         “Certe estas,” diris Simon per profunda kaj stranga voĉo, “ke li ne estis kunulo nia.”

         “Ekzamenu lin, doktoro,” kriis Valentin akre, “eble li ankoraŭ ne mortis.”

         La kuracisto kliniĝis ĝis la kadavro. “Li ne tute malvarmiĝis, tamen li ja estas senviva,” li respondis, “Helpu min levi lin.”

         Ili zorge levis lin iomete el la herbo, kaj ĉia dubo pri lia senviveco tuj malaperis en terura maniero. La kapo defalis. Ĝi estis tute detranĉita de la korpo; kiu ajn tranĉis la gorĝon tratranĉis ankaŭ la kolon. Eĉ Valentin estis iomete ŝokigata. “Li nepre estis forta kiel gorilo,” li murmuris.

         Kvankam li kutimis vidi tiajn anatomiajn teruraĵojn, ne estis sen ektremo, ke D-ro Simon levis la kapon. Ĝi estis iomete hakita ĉirkaŭ la kolo kaj makzelo, sed la vizaĝo estis preskaŭ sendifekta. Estis peza, flava vizaĝo, samtempe enfalinta kaj ŝvelinta, kun alcipitra nazo kaj dikaj palpebroj, la vizaĝo de malbona roma imperiestro, eble ankaŭ de ĥina imperiestro. Ĉiu ŝajne rigardis ĝin tra la sensentaj okuloj de nesciado. Nenio plu estis rimarkebla, krom, ke dum ili levis la korpon ili vidis sube la blankan briladon de vespera ĉemizo kaj la ruĝan brilon de sango. Kiel D-ro Simon asertis, la viro ja ne estis unu el la invititoj. Tamen li estis kredeble peninta aliĝi, ĉar li alvenis taŭge vestita.

         Valentin surgenuiĝis, kaj kun la manoj surtere ekzamenis kun sia plena metodeca atento la ĉirkaŭan herbon kaj teron; tion farante li estis helpata malpli lerte de la kuracisto kaj de la angla lordo je maniero tute fuŝa. Nenio rezultis de ilia rampado, krom kelkaj branĉetoj tre mallonge rompitaj aŭ tranĉitaj, kiujn Valentin ekzamenis kaj tuj forĵetis.

         “Branĉetoj,” li diris serioze, “branĉetoj kaj fremdulo absolute nekonata kun detranĉita kapo; krome estas nenio sur ĉi tiu razenejo.”

         Preskaŭ terure silentis, kaj poste akre ekkriis la nervtaŭzita Galloway.

         “Kiu estas? Kiu estas apud la muro?”

         Malalta figuro kun kapo idiote granda hezite alproksimiĝis ilin tra la lunluma nebulo. Dum unu momento ĝi aspektis kiel koboldo sed poste montriĝis la senofenda pastro, kiun ili lasis en la salono.

         “Vere,” li diris milde, “ne ekzistas elirejoj el ĉi tiu ĝardeno, ĉu vi scias?”

         La nigraj brovoj de Valentin iomete senpacience sulkiĝis, laŭ principo kontraŭ la sutanon. Sed li estis multe tro justa homo, nei la trafecon de la vortoj, “Vi estas prava,” li diris. “Antaŭ ol ni eltrovos kiel lia morto okazis, mi eble devos eltrovi kiel lia ĉeesto ĉi tie okazis. Nu, aŭskultu sinjoroj, se estas eble sen malutilo al mia ofico kaj devo, ni ĉiuj konsentos, ke iuj eminentaj nomoj devus ne esti implikitaj en tiu afero. Estas sinjorinoj, sinjoroj kaj estas alilanda ambasadoro. Se mi nomus ĝin kiel krimon, ĝi devus esti esplorata kiel krimo. Tamen mi povas agi laŭ mia juĝo. Mi estas la policestro; mi estas tiom publika, ke mi povas bone esti privata. Dio mia, mi senkulpigos ĉiun el miaj gastoj antaŭ ol mi alvokos miajn policianojn por elserĉi iun alian. Sinjoroj, je via honoro, neniu el vi eliru la domon ĝis morgaŭ tagmeze; estas litĉambroj por ĉiuj. Simon, mi kredas, ke vi scias kie trovi mian serviston Ivan, en la enireja ĉambro; li estas konfidenculo. Diru al li, ke alia servisto gvardu la pordon kaj li tuj venu ĉi tien. Lordo Galloway, vi estas sendube la plej taŭga el ni por informi la sinjorinojn pri kio okazis kaj eviti panikon. Ili ankaŭ devas resti. Pastro Brown kaj mi restos ĉi tie apud la kadavro.” Kiam en Valentin aŭdiĝis la estra voĉo, oni obeis lin kiel klarionon. D-ro Simon trairis la armilejon kaj trovis Ivan, la privatan detektivon de la publika detektivo. Galloway iris al la salono kaj transdonis la teruran novaĵon sufiĉe takte, ke kiam la aro kunvenis denove la sinjorinoj estis jam maltrankviligitaj kaj jam trankviligitaj. Dume la fidela pastro kaj la fidela ateisto staris ĉe la kapo kaj piedoj de la korpo senmove en la lunlumo, kiel simbolaj statuoj de iliaj du filizofioj pri morto.

         Ivan, la konfidato kun la cikatro kaj la lipharoj, eliris el la domo kiel kuglego kaj transkuris la razenejon al Valentin kiel hundo al sia mastro.

         Lia plumbkolora vizaĝo estis vigla pro ekscito pri ĉi tiu hejma detektiva okazintaĵo kaj kun preskaŭ malagrabla avido li petis permeson de sia mastro, ekzameni la kadavran restaĵon.

         “Jes, ekzamenu se vi volas, Ivan,” diris Valentin, “tamen rapidu. Ni devas eniri kaj esplori la tutan aferon en la domo.”

         Ivan levis la kapon, kaj poste preskaŭ defaligis ĝin.

         “Kio,” li elspasmis, “Estas .  .  . ne, ne estas, ne povas esti. Ĉu vi konas ĉi tiun viron, sinjoro?”

         “Ne,” diris Valentin indiferente, “ni eniru.”

         Ili ambaŭ portis la kadavron, kuŝigis ĝin sur kanapon en la lego-ĉambro kaj poste ili ĉiuj iris en la salonon.

         La detektivo sidiĝis ĉe skribtablo silente kaj eĉ hezite; sed lia okulo estis kiel la fera okulo de asiza juĝisto. Li skribis kelkajn notojn sur paperon antaŭ si kaj poste diris abruptaj vortoj. “Ĉu ĉiu ĉeestas?”

         “Forestas s-ro Brayne,” diris la dukino de Sankta Mikela Monto, ĉirkaŭenrigardante.

         “Ne,” diris Lordo Galloway kun raŭka akra voĉo, “kaj ankaŭ s-ro Neil O’Brien, mi kredas. Mi vidis tiun sinjoron marŝanta en la ĝardeno kiam la kadavro ankoraŭ estis varma.”

         “Ivan,” diris la detektivo, “iru kaj venigu Komandanton O’Brien kaj s-ron Brayne. S-ro Brayne, laŭ mia scio, estas en la manĝo-ĉambro kaj finas la fumadon de cigaro; la Komandanto O’Brien mi kredas, estas tien kaj reen paŝanta en la vitra plantejo. Mi ne estas certa.”

         La fidinda servisto malaperis el la ĉambro kaj antaŭ ol iu povis paroli aŭ ion fari Valentin daŭrigis kun neŝanĝita kaj kvazaŭ militista rapideco.

         “Ĉiu scias, ke mortinto troviĝis en la ĝardeno, la kapo tute detranĉita de la korpo. D-ro Simon, vi ekzamenis ĝin. Ĉu vi opinias, ke granda forto estus bezonata tiel tranĉi la gorĝon? Aŭ eble nur tre akra tranĉilo?”

         “Mi asertus, ke ne estus farebla per ja ajn tranĉilo,” diris la pala kuracisto.

         “Ĉu vi havas ian koncepton,” daŭrigis Valentin, “per kia ilo tio estus farebla?”

         “Prikalkulinte modernajn eblecojn, mi ja ne povas diri,” diris la kuracisto, kurbigante la brovojn, “trahaki kolon eĉ mallerte ne estas facile, kaj ĉi tiu kapo estas rekte kaj malfuŝe detranĉita. Estus farebla per batalhakilo aŭ per antikva ekzekutista hakilo aŭ per glavego.”

         “Ho, Dio mia!” kriis la dukino, preskaŭ histerie, “ne ekzistas iaj glavegoj aŭ bataliloj tie ĉi.”

         Valentin estis ankoraŭ okupata pri la papero antaŭ li. “Diru, nu,” li diris, ankoraŭ rapide skribante, “ĉu tio estus farebla per longa franca kavaleria sabro?

         Mallaŭta frapeto aŭdiĝis ĉe la pordo, kiu pro ia neracia kialo koagulis ĉies sangon, kiel la frapado en Macbeth. Dum tiu glacia silento, prosperis al D-ro Simon diri “Sabro .  .  . jes .  .  . per sabro eble . . . ”

         “Dankon,” diris Valentin, “Eniru, Ivan.”

         La konfidinda Ivan malfermis la pordon kaj enkondukis Komandanton Neil O’Brien, kiun li fine estis trovinta denove paŝanta tien kaj tien ĉi en la ĝardeno.

         La irlanda oficiro staris sur la sojlo kun senorda kaj spitema maniero. “Kion vi volas ĉe mi?” li kriis.

         “Bonvolu sidiĝi,” diris Valentin kun afabla kaj sentrema voĉo. “Kial vi ne portas vian sabron? Kie ĝi estas?”

         “Mi lasis ĝin sur la biblioteka tablo,” diris O’Brien kun plia irlanda akcento pro sia maltrankvila humoro. “Ĝi ĝenis min . . . ĝi fariĝis . . . .”

         “Ivan,” diris Valentin, “bonvolu iri kaj alporti la sabron de la Komandanto el la biblioteko.” Tiam, dum la servisto malaperis,” Lordo Galloway asertas, ke li vidis vin eliranta el la ĝardeno antaŭ ol li ektrovis la kadavron. Kion vi faris en la ĝardeno?”

         La komandanto sin ĵetis senkonsidere en seĝon.

         “Ho,” li laŭte diris kun pura irlanda kartavo, “Admiris la lunon. Kunsentis naturon, knabo mia.”

         Pesebla silento profundiĝis kaj daŭris kaj ĉe ĝia fino aŭdiĝis denove tiu bagatela kaj terura frapeto. Ivan reaperis portante ŝtalan sensabran sabringon.

         “Krome mi povis nenion trovi,” li diris.

         “Metu ĝin surtablen,” diris Valentin, sen rigardi ĝin. Estis malhumana silento en la ĉambro, kiel tiu malhumana maro de silento kiu ĉirkaŭas ĵus kondamnitan murdiston. Jam antaŭ longe la malfortaj ekkrioj de la dukino malaŭdiĝis La ŝvelinta malamo de Lordo Galloway estis satigita kaj eĉ sobrigita. La voĉo kiu ekparolis estis tute ne atendata.

         “Eble mi povas klarigi,” kriis Fraŭlino Margaret kun tiu klarsona tremanta voĉo per kiu kuraĝa virino enpublike parolas.

         “Mi povas klarigi kion faris s-ro O’Brien en la ĝardeno, ĉar li estas devigata silenti. Li petis, ke mi edziniĝu kun li. Mi rifuzis; mi diris, ke pro miaj gepatroj mi povas doni al li nenion krom respekto. Pro tio li estis iomete kolera; ŝajne li ne tro estimis mian respekton. Mi scivolas,” ŝi aldonis kun iomete pala rideto, “ĉu li nun iom ajn estimas ĝin. Ĉar nun mi montras ĝin al li. Mi ĵuras solene, ke li neniam faris ĉi tiun agon.”

         Lordo Galloway moviĝadis ĝis sia filino kaj estis provanta timigi ŝin per voĉo, kiu laŭ lia kredo estas mallaŭta. “Silentu . . . Manjo,” li diris per tondra flustrado. “Kial vi ŝirmu ĉi tiun viron? Kie estas lia sabro? Kie lia malbenita kavaleria . . . .”

         Li ĉesis paroli pro stranga rigardado kun kiu lia filino rigardis lin, rigardo kiu ja estis brila magneto por la tuta ĉeestantaro.

         “Vi stultulo!” ŝi diris per mallaŭta voĉo sen ia ŝajnigo de pieco, “Vi kredas, ke vi provas pruvi kion? Mi asertas, ke ĉu tiu viro estis senkulpa dum li estis kun mi. Sed se li ne estis senkulpa li estis ja kun mi. Se li murdis viron en la ĝardeno, kiu nepre vidis . . . kiu certe sciis? Ĉu vi tiom malamas Neil, ke vian propran filinon vi . . . .”

         Lordino Galloway ekkriegis. La aliaj ĉiuj sidis tremante en si mem pro la tuŝo de tia tragedio kia jam antaŭe staris inter geamantoj. Ili vidis la fierajn palajn vizaĝojn de la skota aristokratino kaj de ŝia amanto la irlanda aventuristo, kiel antikvajn portretojn en malluma domo. La longdaŭra silento pleniĝis je senformaj historiaj memoroj pri murditaj edzoj kaj venenaj kromvirinoj.

         Subite entrudis mezen de ĉi tiu malsana silento, senkulpa voĉo, dirante, “Ĉu la cigaro do estis tre longa?”

         La ŝanĝo estis tiom subita, ke oni devis ĉirkaŭenrigardi por eltrovi kiu parolis.

         “Mi parolas pri—” diris Pastro Brown el la angulo de la ĉambro, “Mi parolas pri tiu cigaro kies fumadon s-ro Brayne ĵus finas. Ŝajnas esti tiom longa kiom marŝbastono.”

         Malgraŭ la nerilateco de ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Valentin esprimis konsenton krom agacon, kiam li levis la kapon.

         “Konsentite,” li abrupte diris, “Ivan, vi iru denove por s-ro Brayne kaj tuj venigu lin ĉi tien.”

         Tuj kiam la ĉionfarulo fermis la pordon Valentin alparolis la knabinon kun tute nova seriozeco.

         “Fraŭlino Margaret,” li diris, “ni ĉiuj sentas, mi estas certa, kaj dankemecon kaj admiron pro via ago, ke vi superregis vian malpli indan dignecon kaj klarigis la konduton de la Komandanto. Sed tamen ekzistas manko. Mi kredas, ke Lordo Galloway renkontis vin dum vi iris de la lego-ĉambro al la salono, kaj ke nur kelkajn minutojn poste li trovis la ĝardenon kaj la Komandanton, kiu ankoraŭ marŝis tie.”

         “Vi devas memori,” respondis Margaret, kun apenaŭ rimarkebla ironio en la voĉo, “ke mi estis ĵus rifuzinta lin, tial ni povis apenaŭ reveni brakon en brako. Li estas sinjoreca . . . almenaŭ; kaj li restis iom da tempo en la ĝardeno . . . kaj tiel fariĝis akuzata pri murdo.”

         “Dum tiuj kelkaj minutoj,” diris Valentin serioze, “li vere povus . . . .”

         Denove ekaŭdiĝis la frapeto kaj Ivan entrudis sian cikatran vizaĝon.

         “Pardonu, sinjoro,” li diris, “sed s-ro Brayne estas foririnta el la domo.”

         “Foririnta,” kriis Valentin, kaj unuafoje stariĝis. “Irinta. Forkurinta. Forvaporinta,” humorece respondis Ivan franclingve. “Lia ĉapelo kaj surtuto estas ankaŭ malaperintaj, kaj mi rakontos ion pleje mirigan. Mi kuris eksteren por eltrovi iajn spurojn kaj mi ja trovis unu . . . tre grandan.”

         “Kion vi volas diri?” demandis Valentin.

         “Mi montros ĝin al vi,” diris la servisto kaj denove aperis kun brilanta seninga kavaleria sabro, sange makulita ĉe la rando kaj pinto. Ĉiu en la ĉambro rigardadis ĝin kvazaŭ ĝi estas fulmaĵo; sed la sperta Ivan daŭrigis tute trankvile:

         “Mi trovis ĉi tion,” li diris, “forĵetita inter la arbustojn je kvindek paŝoj de ĉi tie sur la pariza vojo. Alivorte, mi trovis ĝin ĝuste tie, kien via respektinda s-ro Brayne ĵetis ĝin dum li forkuris.”

         Denove silentis, sed nun estis silento malsama ol antaŭe. Valentin prenis la sabron, ekzamenis ĝin, pensadis kun neŝajnigata atento kaj poste sin turnis al O’Brien montrante vizaĝon kiu esprimis plenan respekton. “Komandanto,” li diris, “Ni esperas, ke vi iam ajn aperigos ĉi tiun sabron, se la policanoj volos ekzameni ĝin. Dume,” li aldonis, reŝovante la ŝtalon en la sonorantan ingon, “permesu, ke mi redonu al vi vian glavon.”

         Pro la militista simboleco de la ago, la ĉeestantaro apenaŭ povis ne aplaŭdi.

         Al Neil O’Brien, tiu gesto ja estis la komenco de nova vivo. Kiam li denove vagis en la misterplenan ĝardenon en la tagiĝaj koloroj, estis falinta de li la tragedia senefikeco de lia kutima maniero; li estis viro kun multaj kialoj por esti feliĉa. Lordo Galloway estis montrinta veran sinjorecon kaj estis petinta pardonon. Fraŭlino Margaret estis montrinta ion pli ol lordidinecon, almenaŭ virinecon, kaj eble estis doninta al li ion pli bonan ol bedaŭresprimon, dum ili vagis inter la malnovaj florbedoj antaŭ matenmanĝo. La tuta gastaro estis pli gaja kaj humana, ĉar kvankam ankoraŭ restis la enigmo pri la murdo, la peza suspektŝarĝo estis levita de ĉiu kaj estis forpelita al Parizo, fluganta post la stranga milionulo . . . viro, kiun ili apenaŭ konis. La diablo estis elpelita el la domo . . . estis sin elpelinta.

         Tamen ankoraŭ restis la enigmo kaj kiam O’Brien sin ĵetis sur la benkon apud D-ro Simon, tiu vigla sciencemulo tuj daŭrigis la diskutadon. Li ne multe da vortoj elĉerpis de O’Brien, kiu pripensis pli agrablajn aferojn.

         “Mi ne povas diri, ke tio multe interesas min,” diris la Irlandano malkaŝe, “precipe, ĉar ĉio jam vidiĝis sufiĉe klara. Ŝajnas, ke Brayne ial malamis ĉi tiun nekonatulon, allogis lin en la ĝardenon kaj mortigis lin per mia glavo. Poste li forkuris al la urbo, forĵetante la glavon survoje. Mi aŭdis de Ivan, ke la mortinto havis usonan dolaron en la poŝo, do li estis samlandano de Brayne, kaj tio ŝajne fiksas ĉion. Mi ne vidas iajn malfacilaĵojn pri la afero.”

         “Estas kvin kolosaj malfacilaĵoj,” diris la kuracisto trankvile; “kiel altaj muroj unu interne de la alia. Ne miskompnenu min. Mi ne dubas pri tio, ke Brayne faris tion; lia forflugo, mi kredas, pruvas tion. Sed kiel li ĝin faris? Unua malfacilaĵo: Kial viro murdus alian per granda peza sabro, konsiderite, ke li preskaŭ povus mortigi lin per poŝtranĉilo kaj poste remeti ĝin en sian poŝon? Dua malfacilaĵo: Kial estis nenia bruo aŭ ekkrio? Ĉu estas kutime ekvidi alian alkuranta kaj svinganta sabron kaj nenion diri? Tria malfacilaĵo: Servisto gvardis la antaŭan pordon dum la tuta vespero; eĉ rato ne povas eniri ie en la ĝardenon de Valentin. Kiel do la mortinto eniris en la ĝardenon? Kvara malfacilaĵo: Laŭ la samaj kondiĉoj, kiel Brayne eliris la ĝardeno?”

         “Kaj la kvina?” demandis Neil, kies okuloj fikse rigardadis la anglan pastron, kiu malrapide alproksimiĝis laŭ la ĝardena vojeto.

         “Kredeble tio estas nur malgravaĵo,” diris la kuracisto, “sed miaopinie tre stranga; kiam mi unue ekvidis kiel la kapo estis tranĉita mi kredis, ke la murdinto donis pli ol unu frapegon. Tamen per ekzameno mi trovis multajn tranĉsignojn sur la tranĉita sekcio; alivorte oni frapis tie post la fortranĉo de la kapo. Ĉu Brayne tiom diable malamis sian kontraŭulon, ke li staris hakante ties korpon en la lunlumo?”

         “Terure,” diris O’Brien kaj tremetis.

         La malalta pastro, Brown, alvenis dum ili parolis kaj atendis kun karakteriza modesteco ĝis ili finis. Tiam li diris embarase.

         “Nu, mi bedaŭras interrompi. Sed oni sendis min transdoni la novaĵon.”

         “Novaĵon?” rediris Simon, kaj rigardadis kvazaŭ dolorplene tra siaj okulvitroj.

         “Jes, mi tre bedaŭras,” diris Pastro Brown milde, “okazis ankoraŭ unu murdo, vi sciu.”

         Ambaŭ homoj sur la benko ekstaris, kaj lasis ĝin balanciĝanta.

         “Kaj ion ankoraŭ pli stranga,” daŭrigis la pastro kun sia malbrila okulo sur la rododendroj. “Estas krimo de tiu sama naŭza speco; ankoraŭ unu dekapigo. Oni trovis la duan kapon elverŝanta sangon en la riveron, ĉe loko nun kelkajn paŝojn de tie ĉi, laŭ la alpaniza vojo kie Brayne forkuris; do, ili suspektas, ke. . . .”

         “Granda ĉielo!” kriis O’Brien, “ĉu Brayne estis monomaniulo?”

         “Ekzistas usonaj venĝadoj,” diris la pastro senpasie. Tuj poste li aldonis, “Ili dezinas, ke vi iru al la biblioteka ĉambro por vidi ĝin.”

         Komandanto O’Brien sekvis la aliajn al la enketo sentante en si mem ioman naŭzon. Kiel militisto li treege malamis ĉi tian kaŝitan buĉadon; kie do ĉesos ĉi tiu fantazia amputado? Unue unu kapo estas dehakata kaj poste alia; ĉi tiu okaze (li diris amarece al si mem) ne estas vere, ke du kapoj estas pli bonaj ol unu. Dum li trapasis la lego-ĉambron li preskaŭ ŝanĉeligis pro ŝoka koincido. Sur la tablo de Valentin kuŝis kolorita bildo de ankoraŭ tria sanganta kapo; kaj tio estis la kapo de Valentin mem. Per dua ekrigardo li konstatis, ke ĝi estas nur naciisma ĵurnalo nomita “La Gilotino”, kiu montris ĉiusemajne bildon de unu el siaj politikistaj kontraŭuloj kun la okuloj elstarantaj kaj la vizaĝo tordita, kvazaŭ ĵus ekzekutita; Valentin estis iomete eminenta kontraŭ-klerikismano. Tamen O’Brien estis Irlandano kaj havis, eĉ pri siaj pekoj ian ĉastecon, kaj li ekkoleris kontraŭ tiu granda krueleco de la intelekto, kiu apartenas nur al la francoj. Li eksentis Parizon, kiel grandan estaĵon, de la groteskaĵoj sur la gotaj preĝejoj ĝis la maldelikataj karikaturoj en la ĵurnaloj Li rememoris la kolosajn ŝercojn de la revolucio. Li ekvidis la urbon kiel aparta malbela energio, de la sanga skizo kuŝanta sur la tablo ĝis tie, kie super monto kaj arego da gargojloj, la granda diablo ridataĉas sur Notre-Dame.

         La biblioteko estis longa, malalta kaj malluma ĉambro; kiom da lumo ĝi enhavis, penetris tra mallumigaj sunŝirmiloj kaj ankoraŭ havis iom da tagiĝa ruĝo. Valentin kaj lia servisto Ivan atendis ilin ĉe la pli alta flanko de longa kaj kliniĝa tablo, sur kiu kuŝis la homaj restaĵoj, ŝajne grandegaj en la krepuska lumo. La granda nigra figuro kaj flava vizaĝo de la viro trovita en la ĝardeno, kontraŭstaris ilin denove tiel same kiel antaŭe. La dua kapo, kiun oni eltiris tiun saman matenon el inter la riverherboj kuŝis malseke kaj gutante apud ĝi. La policanoj de Valentin estis ankoraŭ provantaj eltrovi la restaĵon de la dua kadavro, kiu supozeble estis ankoraŭ flosanta. Pastro Brown, kiu ŝajne neniel partoprenis la sentemecojn de O’Brien, alproksimiĝis al la dua kapo kaj ekzamenis ĝin kun sia palpebruma zorgo. Ĝi estis apenaŭ io ajn, krom skovelo el malseka, blanka haro, franĝita de arĝenta fajro en la ruga kaj horizonta tagiĝa lumo; la vizaĝo malbela, purpurigita kaj ŝajne krimula estis multe batita de ŝtonoj aŭ arboj dum ĝi flosis tien kaj tien ĉi en la rivero.

         “Bonan matenon, Komandanto O’Brien,” diris Valentin kun kvieta afableco. “Vi jam supozeble aŭdis pri la plej novaj buĉaj eksperimentoj de Brayne.”

         Pastro Brown ankoraŭ kliniĝis super la blankhara kapo, kaj li diris, sen suprenrigardi:

         “Mi supozas, ke estas certe, ke Brayne detranĉis ankaŭ ĉi tiun kapon.”

         “Nu, estas prudentece tion supozi,” diris Valentin, la manoj en la poŝoj, “mortigita tiel same kiel la alia, trovita nur kelkajn paŝojn de la alia. Kaj hakita per tiu sama armilo, kiun ni scias, ke li forportis.”

         “Jes, jes mi ja scias,” respondis Pastro Brown cedeme, “tamen mi dubas, ĉu Brayne estus povinta detranĉi ĉi tiun kapon.”

         “Kial ne?” demandis D-ro Simon kun racia rigardado.

         “Nu, doktoro,” diris la pastro, palpebrume levante la okulojn, “ĉu viro povas detranĉi sian propran kapon? Mi ne scias.”

         O’Brien sentis sensencan universon disfalanta ĉrikaŭ li; la kuracisto antaŭen saltis kun impulsa faremo kaj malantaŭen puŝis la malsekan blankan hararon.

         “Ho, ne estas dubeble, ke estas Brayne,” diris la pastro kviete, “Li havis tiun saman cikatron en la maldekstra orelo.”

         La detektivo, kiu estis rigardanta la pastron per okuloj fiksaj kaj brilantaj, malfermis sian kunpremitan buŝon kaj diris akre, “Ŝajne vi multe konis lin, Pastro Brown.”

         “Vi pravas,” diris la malgranda viro simple. “Mi kunestis kun li dum kelkaj semajnoj. Li pripensis aliĝon al nia eklezio.”

         La stelo de fanatikulo eksaltis al la okuloj de Valentin; li paŝis al la pastro, la manoj kunpremitaj. “Kaj eble,” li kriis kun velkiga rikano, “eble li ankaŭ pripensis postlasi sian tutan monon por via eklezio.”

         “Eble li intencis tion fari,” diris Brown flegme, “povas esti.”

         “Tiuokaze,” kriis Valentin kun terura rideto, “vi eble multe scias pri li. Pri lia vivo, pri lia . . . .”

         La Komandanto metis la manon sur la brakon de Valentin. “Ĉesu tian kalumnian sensencaĵon, Valentin,” li diris, “se ne, eble ni havos sabrojn denove.”

         Tamen Valentin sub la sentrema, humila rigardado de la pastro jam rekvietiĝis. “Nu,” li diris abrupte, “privatajn opiniojn ni forgesu. Vi, sinjoroj, estas ankoraŭ ligataj de via promeso resti tie ĉi; ĉiu plenumu ĝin por si mem . . . kaj unu devigu la alian. Ivan tie ĉi, diros al vi ion plu, se vi volos sciiĝi. Mi devas ion efektivigi kaj skribi al la instancoj. Ni ne plu povas kaŝi ĉi tion. Vi trovos min skribanta en la 1ego-ĉambro, se estos ankoraŭ pli da novaĵo.”

         “Ĉu estas ankoraŭ novaĵo, Ivan?” demandis D-ro Simon dum la policestro paŝis el la ĉambro.

         “Nur unu detalo plu mi kredas, sinjoro,” diris Ivan sulkigante sian grizan maljunan vizaĝon. “Sed tio ankaŭ estas iel grava. Pri tiu maljuna aĉulo kiun ni trovis en la ĝardeno,” kaj li indikis sen ŝajnigo de respekto la grandan nigran kadavron kun la flava kapo. “Ni eltrovis kiu li estas.”

         “Efektive!” kriis la mirigita kunacisto, “kaj kiu estas li?”

         “Ties nomo estis Arnold Becker,” diris la subdetektivo, “kvankam li havis multajn alinomojn. Li estis ia vaganta fripono kaj ni scias, ke li estis iam en Usono; do tiel li fariĝis kontraŭulo de Brayne. Ni mem ne multe rilatis kun li ĉar li precipe laboris en Germanujo. Ni komunikiĝis kompreneble kun la germana policaro. Tamen estas sufiĉe stranga afero; li havis ĝemelan fraton nomita Louis Becker kun kiu ni multe rilatis. Fakte ni devis gilotini lin hieraŭ. Nu, stranga afero, sinjoroj, sed kiam mi ekvidis tiun kunulon sternita sur la razenejo mi havis la plej fortan ŝokon el mia tuta vivo. Se mi ne estus vidinta Louis Becker’n gilotinata per miaj propraj okuloj, mi ĵurus, ke estas Louis Becker mem kuŝanta en la herbo. Tiam kompreneble mi rememoris pri lia ĝemela frato en Germanujo, kaj sekvante la spuron . . . .”

         La klariganta Ivan ĉesis paroli, pro la sufiĉe bona kialo, ke neniu aŭskultis kion li diris. La Komandanto kaj la kuracisto ambaŭ rigardadis Pastron Brown, kiu ekstaris rigide kaj kunpremis la manojn plenforte sur siajn tempiojn, kiel homo kiu sentas subitan doloregon.

         “Ĉesu, ĉesu,” li kriis, “Ĉesu paroli unu momenton, ĉar mi duone vidas. Ĉu Dio donos forton? Ĉu mia cerbo faros la salton ĉion vidi? Ĉielo helpu min. Jam mi bone elpensis. Mi povis iam parafrazi paĝon el Akvino. Ĉu mia kapo disfendiĝos . . . aŭ ĉu ekvidos. Mi duone komprenas, mi nun duone komprenas.”

         Li kovris sian kapon per la manoj kaj staris en ia rigida turmento de pensado aŭ preĝado, dum la tri aliaj povis nenion fari krom rigardadi ĉi tiun plej novan montraĵon el ilia tumulta nokto.

         Kiam la manoj de Pastro Brown defalis, montriĝis vizaĝo tute freŝa kaj serioza, kvazaŭ infana. Li peze suspiris kaj diris, “Ni finu kaj elklarigu ĉi tion kiel eble plej baldaŭ. Jen ĉi tiel mi povos konvinki ĉiun pri la veno.” Li sin turnis al la kuracisto.

         “D-ro Simon,” li diris, “vi havas kleran kapon, mi aŭdis vin hodiaŭ matene faranta la kvin plej malfacilajn demandojn pri ĉi tiu afero. Nu, faru ilin denove kaj mi donos la respondojn.”

         La okulvitroj de Simon defalis de lia nazo pro dubo kaj ekmiro, tamen li tuj respondis.

         “La unua demando do estas, kial viro mortigus alian per fuŝa sabro kiam li povus mortigi lin per trikilo?”

         “Oni ne povas senkapigi iun per trikilo,” diris Brown kviete, “kaj por ĉi tiu murdo senkapigo estis absolute necesa.”

         “Kial?” demandis O’Brien interesita.

         “Kaj la dua demando?” demandis Pastro Brown.

         “Kial do la viro ne ekkriis?” demandis la kuracisto, “sabroj estas certe nekutimaj en ĝardenoj.”

         “Branĉetoj,” diris la pastro malgaje kaj sin turnis al la fenestro kiu alrigardis la mortscenejon. “Neniu rimarkis la signifon de tiuj branĉetoj. Kial ili kuŝu sur tiu razenejo (rigardu ĝin) tiom malproksime de ĉiu arbo? Ili ne estis derompitaj; ili estis detranĉitaj. La murdonto amuzis sian malamikon per kelkaj sabraj lertaĵoj, montrante kiel li povas tratranĉi branĉeton mezaere aŭ ion tian. Tiam, dum lia malamiko malsuprenkliniĝis por vidi la rezulton senbruan tranĉegon kaj la kapo falis.”

         “Nu,” diris la kuracisto malrapide, “tio estas sufiĉe kredebla. Sed la du venontaj demandoj silentigos iun ajn.”

         La pastro ankoraŭ staris ĉe la fenestro kritikeme rigardante en la ĝardenon, kaj atendis.

         “Vi scias kiel la ĝardeno estis tute ĉirkaŭita kaj apartigita kiel hermetika ĉambro de la ekstera mondo,” daŭrigis la kuracisto. “Nu, kiel la fremdulo eniris la ĝardenon?”

         Sen ĉirkaŭenturni la malgranda pastro respondis, “Neniam estis ia ajn fremdulo en la ĝardeno.”

         Silentis, kaj tiam subita kiukado de preskaŭ infana ridado forigis la ŝarĝon. La absurdeco de tio, kion Pastro Brown diris elvokis de Ivan nekaŝitan mokridon.

         “Ho!” li kriis, “ni ne entiris de la ĝardeno do grandan grasan kadavron kaj metis ĝin sur la kanapon hieraŭ vespere? Li ne eniris la ĝardenon, kompreneble.”

         “Eniris la ĝardenon?” rediris Brown penseme, “ne, ne tute.”

         “Peston!” kriis Simon. “Viro aŭ eniras aŭ ne eniras.”

         “Ne necese,” diris la pastro kun apenaŭ rimarkebla rideto, “Kiu demando sekvas, doktoro?”

         “Mi kredas, ke vi malsanas,” akre diris D-ro Simon, “tamen se plaĉos al vi mi faros la aliajn demandojn. Kiel Brayne eliris el la ĝardeno?”

         “Li ne eliris el la ĝardeno,” diris la pastro ankoraŭ rigardante tra la fenestro.

         “Ne eliris la ĝardenon?” eksplodis Simon.

         “Ne tute,” diris Pastro Brown.

         Simon svingis la pugnojn en furiozo de franca logiko. “Viro aŭ eliris ĝardenon aŭ ne eliras ĝin,” li kriis.

         “Ne ĉiam,” diris Pastro Brown.

         D-ro Simon ekstaris senpacience. “Mi ne havas sufiĉe da tempo por tiaj sensencaĵoj,” li kriis kolere. “Se vi ne povas kompreni, ke viro aŭ estas ĉe unu flanko de muro aŭ ĉe la alia, mi ne plu ĝenos vin.”

         “Doktoro,” diris la klerikulo tre milde, “ni ĉiam tre amike interkonsentis. Se nur pro pasinta amikeco, restu, mi petas, kaj faru vian kvinan demandon al mi.”

         La senpacienca Simon malleviĝis en apud-pordan seĝon kaj diris sen troaj vortoj, “La kapo kaj ŝultoj estis strange hakitaj. Ŝajne tio estis farita postmorte.”

         “Jes,” diris la senmova pastro. “Tio estis farita por ke vi supozu ĝuste tiun simplan malveraĵon kiun vi ja supozis. Tio estis farita por ke vi supozu, kiel memevidente, ke la kapo apartenas al la korpo.”

         La limo de la intelekto, kie kreiĝis ĉiuj monstroj, ekvivis terure en la gaela O’Brien. Li sentis la ĥaosan ĉeeston de ĉiuj ĉeval-viroj kaj fiŝ-virinoj, kiujn naskis la nenatura imago de homoj. Voĉo, pli antikva ol liaj praavoj, ŝajne ne diradis en lian orelon; “Ne eniru en la monstran ĝardenon kie kreskas la arbo kun duobla frukto. Gardu vin kontraŭ la malbenita ĝardeno kie mortis la viro kun du kapoj.” Tamen, dum ĉi tiuj hontindaj simbolaj formoj transpasis la antikvan spegulon de lia irlanda animo, lia francigita intelekto estis tute vigla kaj li observis la strangan pastron tiel atente kaj nekredeme kiel la aliaj.

         Pastro Brown estis sin fine ĉirkaŭenturninta kaj staris ĉe la fenestro, la viazaĝo en mallumaj ombroj, sed eĉ en tiu ombro ili povis vidi, ke ĝi estas pala kiel cindroj. Tamen li parolis tute prudente, kvazaŭ ne ekzistas subĉiele iaj gaelaj animoj.

         “Sinjoroj,” li diris, “vi ne ektrovis la nekonatan korpon de Becker en la ĝardeno. Vi ne trovis ian nekonatan korpon en la ĝardeno. Spite de la raciismo de D-ro Simon, mi asertas ankoraŭ ke Becker nur parte ĉeestis. Rigardu ĉi tien (montrante la nigran grandecon de la mistera kadavro), vi neniam vidis tiun viron. Ĉu vi iam vidis ĉi tiun viron?”

         Li rapide forrulis la kalvan flavan kapon de la nekonatulo kaj anstataŭis ĝin per la blankhara kapo apud ĝi, kaj tie, kompleta, unuigita, senduba, kuŝis Julius K. Brayne.

         “La murdisto,” daŭrigis Brown mallaŭte, “dehakis la kapon de sia malamiko kaj ĵetis la sabron for trans la muron. Sed tiu estis tro lerta por transĵeti nur la sabron. Li ĵetis la kapon ankaŭ trans la muron. Tiam necesis nur almeti alian kapon al la kadavro kaj (ĉar li postulis privatan enketon) vi ĉiuj imagis tute novan viron.”

         “Almeti alian kapon?” diris O’Brien rigardegante, “Kiun alian kapon? Kapoj ne kreskas sur ĝardenaj arbetoj, ĉu?”

         “Ne,” diris Pastro Brown raŭke kaj alrigardante siajn botojn, “estas nur unu loko kie ili kreskas. Ili kreskas en la gilotina korbo, apud kiu la Policestro Aristide Valentin staris unu horon antaŭ la murdo. Ho, miaj amikoj aŭskultu min ankoraŭ iomete antaŭ ol vi disŝiros min. Valentin estas honestulo, se honesteco konsistas el frenezeco pro porargumentebla ideo. Ĉu vi do neniam rimarkis en tiu malvarma griza okulo lia, ke li estas freneza? Li ion, ion ajn farus por venkobati tion, kion li nomas ‘la superstiĉon de la Kruco’. Li batalis por ĝi, kaj malsatiĝis por ĝi, kaj nun li murdis por ĝi. La frenezaj milionoj de Brayne estas ĝisnune disdonitaj inter tiom da sektoj, ke ili apenaŭ ŝanĝis ion. Sed Valentin ekaŭdis flustradon, ke Brayne, kiel tiom multe da facilmensaj skeptikuloj, estas flosanta al ni; kaj tio estis tute malsama afero. Brayne enverŝus nutraĵon en la malriĉiĝintan kaj bataleman Eklezion de Francujo; li subtenus ses naciismajn ĵurnalojn simile al La Gilotino. La batalo estis jam ekvilibra kaj ĵus turniĝonta kaj la fanatikulo ekflamis pro la risko. Li decidis detrui la milionulon, kaj li faris tion kiel oni supozus, ke la plej eminenta detektivo farus sian solan krimon. Li forportis la dehakitan kapon de Becker je ia krimstuda preteksto kaj hejmen portis ĝin en sia oficiala skatolo. Li havis tiun lastan argumenton kun Brayne, kies finon Lordo Galloway ne aŭdis; ĝi malsukcesis; li elkondukis lin en la seneliran ĝardenon, parolis pri sabrolerteco, uzis branĉetojn kaj sabron por montri . . . kaj . . . .”

         Ivan la Cikatra ekstaris, “Vi frenezulo,” li kriegis; “Vi iros nun al mia mastro, eĉ se mi tiros vin je . . . .”

         “Nu, kompreneble mi estas nun tien ironta,” diris Brown pezege, “Mi devas peti konfeson kaj tiel plu.”

         Pelante la malfeliĉan Brown antaŭ ili kiel oferaĵon aŭ kaptiton, ili kune enkuris en la subitan silenton de la lego-ĉambro de Valentin.

         La fama detektivo sidis ĉe sia skribotablo, ŝajne tro okupata por aŭdi ilian tumultan entrudon. Ili hezitis momenton kaj tiam, io pri la aspekto de tiu rekta kaj eleganta dorso igis la kuraciston antaŭen kuri. Palpo kaj ekrigardeto montris al li, ke estas pilola skatoleto ĉe la kubuto de Valentin, kaj ke Valentin estas senviva en sia seĝo; kaj sur la blinda vizaĝo de la sinmortiginto estis fiereco pli granda ol tiu de Katono.