Enkomputiligis Darold Booton

Enhaven


ANTAŬPAROLO

el La Naiveco de Pastro Brown de G. K. Chesterton


        Estas plezuro kaj honoro, prezenti al la esperantista publiko la unuan verkon en nia lingvo de la mondfama angla verkisto Gilbert Keith Chesterton, dank’ al la laboro de nia samideano Cecil Bean.

        Poeto, polemikisto, kaj publicisto, Chesterton estas konata kiel paradoksisto, kaj la speco de detektiva novelo kiun li verkis ĉirkaŭ la personeco de Pastro Brown (elp. Braŭn) donis al li kiel eble plej bonan okazon, parodokse esprimi sian romantikan kaj esence katolikan vivfilozofion pri aferoj terecaj kaj superterecaj.

        Naskita en Londono en 1874, de patro angla kaj patrino francsvisa, li post la gimnazio fariĝis studento ĉe privata artlernejo, sed baldaŭ sin donis al la ĵurnalismo kaj literaturo, samtempe ĉerpante el sia desegna kapablo por ofte ilustri la proprajn verkajn. Malgraŭ, ke li formale akceptiĝis en la Katolikan Eklezion nur en 1922, li jam de junaĝo montris sin konvertito, kiel bone montras la jen prezentata verko, unue eldonita en 1911. Lia morto okazis en 1936.

        Chesterton estas verkisto esence angla, eĉ esence Londoneca, en kio, kiel en aliaj aferoj, li similas al Charles Dickens, kaj verŝajnas, ke multaj el liaj aludoj, ekzemple pri Londonaj kvartaloj Clapham kaj Tufnell Park, apenaŭ povas trafi ekster la mondo de anglalingva kulturo. Sed tutmonde ŝateblaj estas lia fervora kaj romantika avido pri la vivo mem kaj lia sprito kaj vorta desegnokapablo: iom ili estas percepteblaj en la jena verko.

        De Esperanto G.K.C. estis fervora malamiko, kredante ĝin senkultura barbaraĵo kaj manio de ia homarismo por li tute malsimpatia. Aperante en Esperanto, ĉi tiu libro memorigas, ke nia lingvo servas al ĉiuj, ankaŭ al Gilbert Keith Chesterton kaj lia skolo.

K. R. C. STURMER, Majo 1937.